Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ideoj pri nova klas-esplorprojekto

Elŝuti 23.21 Kb.

Ideoj pri nova klas-esplorprojekto




Dato17.03.2017
Grandeco23.21 Kb.

Elŝuti 23.21 Kb.

Ideoj pri nova klas-esplorprojekto


Versio 2.1 (2004-07-03)

(Versio 1 legeblas ĉe http://ikso.net/ilei/vikio/Esplorprojekto kaj ĉe http://ikso.net/ilei/vikio/Esplorprojekto_Diskuto troviĝas rilataj komentoj de


Duncan Charters, Renato Corsetti, Claude Piron kaj Zlatko Tiŝljar.)

Enkonduko


Ni kredas ke Eo povus havi gravan rolon en bazaj lernejoj, la ”cetera mondo” kredas ke ne.
Se iu neŭtrala esplorinstanco sukcesus montri ke lernado de Eo en bazaj lernejoj, longperspektive, helpus la lernejanojn pli facile atingi certan nivelon de plurlingvismo kaj interkultura kompetento, eble ekestus iom pli da intereso pri Eo.
Por fari seriozan kaj konvinkan esploradon pri la utilo de Eo en bazaj lernejoj necesus multe da tempo, grandaj rimedoj kaj neŭtrala esplorinstanco.
Unu maniero provi konvinki iun neŭtralan esplorinstancon fari tian seriozan esploradon estus fari projekton kiu povus esti rigardata kiel ”antaŭstudo” pri la utilo de lernado de Eo en bazaj lernejoj kaj poste uzi la rezultojn de tiu ”antaŭstudo” por lobii ĉe la ”cetera mondo”.
Pri tia projekto / ”antaŭstudo” temas ĉi-dokumento.

Celoj de nova klas-esplorprojekto


  1. Montri ĉu Eo estas relative facile lernebla lingvo por lernejanoj.

  2. Montri ĉu lernado de Eo faciligas al lernejanoj lerni la anglan (aŭ alian etnan lingvon).

  3. Montri ĉu inter-lernejana komunikado per Eo levas nivelon de interkulturaj interkompreniĝo kaj komptento (pli ol post samlonga uzado de etna lingvo).

  4. Starigi novajn kontaktojn kun la “cetera mondo”.


Klarigo: Per aliaj vortoj, provi montri ke indas instrui Eon al infanoj en bazaj lernejoj. Jam estas faritaj pozitivaj esploradoj pri celoj 1 kaj 2, sed ĉiam indas konfirmi kaj plibonigi ilin. Celo 2 verŝajne helpos nin povi konvinki politikistojn, lernejojn, instruistojn, lernantojn kaj gepatrojn ke indas por klasoj partopreni en la projekto. Celo 3 estas grava i.a. por aliri eksterajn fondaĵojn. Celo 4 estas tute necesa por la projekto kaj la E-movado ĝenerale, kaj povus krei bazon por posta projekto en formo de lobiado al internaciaj kaj esplorneŭtralaj instancoj pri pli granda studo kun similaj celoj.

Longdaŭra celo de la projekto


  • Enkonduko de Eo en bazajn lernejojn.

Klarigo: "... sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn..." (El punkto 4.1 de la statuto de ILEI.) La enkonduko de Eo en (bazajn) lernejojn certe ne okazos baldaŭ, sed sen nia provado starigi kontaktojn kun la ”cetera mondo” per informado, eksperimentoj, esplorado, prezentado de esplorrezultoj en fakaj revuoj, subvencipetoj al kaj kunlaboro kun eksteraj fondaĵoj, plurlingvaj konferencoj pri Eo/lingvo-instruado k.s. ĝi verŝajne okazos neniam...

Celgrupoj de la projekto


  • Lernejanoj 9- ĝis 15-jaraj.

  • Instruistoj kiuj jam konas Eon kaj laboras en lernejo kiu estas sufiĉe malfermita al Eo kaj al esplorprojektoj pri lingvolernado.

  • Instruistoj, kiuj ne konas Eon, malfermitaj al Eo kaj al esplorprojektoj pri lingvolernado.

Klarigo: Infanoj en multaj landoj eklernas fremdan lingvon kiam ili estas ĉ 9-jaraj, kaj pro tio bonus komenci la Eo-instruadon jam tiam. Se ankaŭ "normalaj / ordinaraj" (lingvo)instruistoj unue lernas Eon kaj poste instruos Eon al la infanoj, la fidindeco de la tuta projekto povus kreski kaj krome estus pli facile grandskaligi la projekton.

Pri la eksperimento / esplorado kaj de ĝi atendataj rezultoj


Ekzistas multaj manieroj fari la eksperimenton kaj la plej bona por ĉi tiu okazo estas ankoraŭ diskutinda kaj difininda, sed ĉi tie ni mallonge prezentas unu el la ebloj, por ilustri kion ni imagas:
1)
- Ekzemple 5 klasoj lernas Eon kaj neniun alian fremdan lingvon dum 12 monatoj.
- Aliaj 5 klasoj lernas la anglan dum sammulte da tempo.

2) 6 kaj 12 monatojn ekde eklernado ni komparas la lingvonivelojn de la du grupoj por kontroli "ĉu Eo estas relative facile lernebla lingvo por lernejanoj" (Celo 1).

3)
- La "E-klasoj" ĉesas lerni Eon kaj lernas la anglan dum 24 monatoj.
- La aliaj klasoj daŭrigas lernadon de la angla dum 24 monatoj samkvante kiel la ”E-klasoj”.

4) Ĉiun sesan monaton ni komparas la nivelon de la angla ĉe ambaŭ grupoj por kontroli "ĉu lernado de Eo faciligas al lernejanoj lerni la anglan" (Celo 2).

(Certe gravas atenti pri pluraj diversaj faktoroj kiam oni faras empirian esploradon, i.a. pri tio legeblas komentoj ĉe http://ikso.net/ilei/vikio/Esplorprojekto_Diskuto.)


Atendataj rezultoj


Testo 1 (post 6 monatoj): Iom pli alta lingvonivelo ĉe la ”E-klasoj”.

Testo 2 (post 12 monatoj): Signife pli alta lingvonivelo ĉe la ”E-klasoj”.

Testo 3 (post 18 monatoj): Multe malpli alta nivelo de la angla ĉe la ”E-klasoj”.

Testo 4 (post 24 monatoj): Iom malpli alta nivelo de la angla ĉe la ”E-klasoj”.

Testo 5 (post 30 monatoj): Simila nivelo de la angla.

Testo 6 (post 36 monatoj): Pli alta nivelo de la angla ĉe la ”E-klasoj”.


Kial atendi tiajn rezultojn?


Jen kelkaj faktoroj kial lernado de Eo povus faciligi al lernejanoj lerni novan etnan lingvon:

  • Ili ricevus bonan enkondukon al gramatikaj elementoj en konkreta maniero.

  • Tio iom liberigus ilin de la refleksoj de ilia(j) gepatra(j) lingvo(j).

  • Ili havus supozeble pli mildan vojon al novaj ortografioj.

  • Ili lernus plurajn ”internaciajn vortojn” utilajn por lernado de ”eŭropaj lingvoj”.

  • Tio alitigus ilian memfidon pri lingvolernado.

  • Ili malfermiĝus kaj alkutimiĝus al internaciaj kontaktoj, per partopreno en Interkulturo aŭ en Eŭroskola.

  • Antaŭaj eksperimentoj indikas tion, vidu la dokumenton STUDO (http://www.internacialingvo.org/public/126_plena.htm).

Claude PIRON, en sia libro ”Le défi des langues” kelkpaĝe, aliras la demandon el psikologia vidpunkto, la esperantigo de tiuj paĝoj legeblas ĉe: http://ikso.net/ilei/vikio/Esplorprojekto_Komento_De_Piron.


Ĉi tie ni enmetas nur la lastan parton:

”Resume, la lernanto, por kiu Eo estas la unua fremda lingvo, renkontas la lingvomondon en procezo, en kiu abundas sentaj, estetikaj kaj intelektaj kontentiĝoj. Li konkrete malkovras, ke sama ideo povas esprimiĝi per tre malsamaj lingvaj rimedoj, tamen sen konstante fari la senkuraĝigan sperton erari. Li akiras rimedon analizi la semantikajn rilatojn inter nocioj kaj la gramatikajn rilatojn inter la elementoj de propozicio. Li lernas relativigi la konceptojn de la gepatra lingvo. Li ekzercas la voĉajn organojn pri nova maniero prononci, tamen ne devante imiti modelon centprocente fremdan. La lernado de aliaj lingvoj limiĝos por li al la alpreno de novaj kodoj. La fazo "senkondiĉigo el la refleksoj de la gepatra lingvo" estos disvolviĝinta en plej favoraj cirkonstancoj. Li scias, ke la aliaj lingvoj postulos pli streĉajn penojn, sed tiu unua lernado, sukcesinta, donas al li fidon. Li aliras la konkuron kun la sento esti bone trejnita. Lia lingva gimnastiko havigis al li forton, flekseblecon kaj lertecon. Tion li sentas. Kaj tio ŝanĝas ĉion.” (Claude PIRON)


Tamen en tiu ĉi kazo verŝajne pli gravas la empiriaj rezultoj ol belaj teorioj, almenaŭ por konvinki la “ceteran mondon” pri la utilo fari grandan seriozan esploradon pri Eo en lernejoj.

Eblaj paŝoj de la projekto


Jen kelkaj el la paŝoj por realigi la projekton:

  1. Diskutado, konceptado, teamokreado

  2. Ellaborado de esplorprocezoj

  3. Subvencipetado (fokuso je subtenantoj de plurlingvismo kaj interkultura lernado)

  4. Kreado de plurlingvaj informiloj

  5. Informado al lernejoj kaj ev politikistoj

  6. Konvinkado de lernejoj kaj instruistoj partopreni la projekton

  7. Selektado de klasoj kaj kontrolklasoj

  8. Trejnado de instruistoj pri Eo

  9. Verkado / Preparado de materialoj por instrui Eon al lernejanoj

  10. Ellaborado de diversaj testoj kaj demandaroj

  11. Lingvoinstruado (ekz: dum la unua jaro Eo kaj la angla, ekde la dua jaro nur la angla)

  12. Observado de la klasoj

  13. Testado kaj taksado de lingvokonoj kaj la instruado

  14. Prilaborado de rezultoj de la testoj kaj demandaroj

  15. Prezentado de la rezultoj de la testoj kaj demandaroj per i.a. plurlingva ttt-ejo.

  16. [Reen al punkto 11, dum ekz tri jaroj]

  17. Konkludado de la eksperimento

  18. Verkado de artikoloj por gazetoj kaj fakaj revuoj

  19. Preparado de nova fazo de la projekto (ekzemple lobiado por pli granda studo de neŭtrala esplorinstanco)

(Ankaŭ indus pripensi kiel utiligi la projektojn Interkulturo kaj Eŭroskola en la projekto.)

Pri aliaj similaj projektoj


La similidea projekto NEIGHBOUR (http://www.vanoostendorp.nl/interlinguistiek/neighbour/) montriĝis tro ambicia kaj momente ne realigebla. Ni kontaktis homojn malantaŭ tiu projektideo (Wim Jansen kaj Marc van Oostendorp) sed ankoraŭ ne ricevis iujn reagojn.

Ni estas en kontakto kun KEILEU (www.internacialingvo.org), sed ŝajnas ke ili celas realigi sian projektideon (kiu ankoraŭ estas malklara por ni) nur se la Itala minesterio pri klerigado subtenos ilin.



Rimedoj utiligindaj en la nova klas-esplorprojekto


Pluraj utiligindaj rimedoj jam ekzistas, ekzemple:

  • Edukado.net – por subteni la instruistojn kiuj instruos Eon

  • lernu! – por subteni la instruistojn kiuj instruos Eon

  • Interkulturo – por instigi interklasajn kontaktojn kaj kreskigi interkulturemon

  • Lingva Prismo – por proksimigi lingvan diversecon kaj allogigi plurlingvismon

  • Flugiloj de Malfacila Vento – por trejnado de instruistoj pri E-instruado

  • Pasporto al la tuta mondo – por la klasoj kiuj lernos Eon

  • Juna amiko – por la klasoj kiuj lernos Eon (verŝajne necesus iom faciligi la revuo)

  • Eŭroskola – por utiligado de la akirita Eo-kapablo por internaciaj kontaktoj



Aliaj estus kreindaj, ekzemple:

  • Plurlingvaj paperaj informiloj – por politikistoj, instruistoj, gepatroj kaj lernejanoj

  • Plurlingva ttt-paĝaro – por facile povi traduki kaj disvastigi informojn / prezentojn

  • Esplormaterialojkiel testoj kaj demandaroj

  • Instrumaterialoj – por la E-klasoj (eble bonus havi lernolibron kies ĉefa temo estus “Eŭropo”, tio povus helpi nin starigi kontaktojn kun eksteraj fondaĵoj en Eŭropo)


Skizo de tempoplano


  • Ĝis 2005: Pripensado, legado de similaj studoj, diskutado

  • Oktobro/novembro 2004: Unua plankunsido

  • Dum 2005:

    • Unuaj subvencipetoj

    • Ellaborado de esplorprocezoj

    • Serĉado de universitato/katedro kiu povos patroni la projekton

    • Informado pri la projekto kaj trovado de klasoj

    • Trejnado de instruistoj

    • Preparado de instrumaterialoj

  • Dum 2006: Unuaj klasoj eklernos Eon respektive la anglan

  • Dum 2007: Unuaj rezultoj pri “ĉu Eo estas relative facile lernebla lingvo por lernejanoj”

  • Dum 2008 kaj 2009: Unuaj rezultoj pri “ĉu lernado de Eo faciligas al lernejanoj lerni la anglan”

  • Dum 2010: Lobiado por pli granda kaj neŭtrala stuado



Instancoj malantaŭ la projekto


Bonus se povus subteni la projekton:

  • ILEI, per laborfortoj

  • ESF, per esplorspertoj kaj financado

  • UEA, per informado kaj ĝenerala subtenado

  • Katedro / Universitato, per esplorado kaj observado



Eblaj teamanoj


Ĝis nun montris intereson:

  • KOVATS Katalin: gvidado de kursoj pri Esperanto kaj metodiko por lingvoinstuistoj en la projekto

  • LUNDBERG Hokan: informado, trovado de homoj, ttt-paĝo

  • PETROVIC Sonja: konsiloj pri subvencipetoj kaj organiza subteno

  • MONASTIREV Vitalij: programado, trovado de homoj

  • CORSETTI Renato: ĝenerala informado pri la projekto al esperantistoj

  • VOS Penny: faranta proponon al la Aŭstralia registaro pri simila programo por kelkaj lernejoj en nia regiono kie ni ne havas duan lingvan instruadon sed devus havi ĝin. Se sukcesa, ni certe ŝatus partopreni.

  • CHARTERS Duncan: planado de la esplorprocezo kaj organiza subteno

  • PETROVIC Radojica: Interkulturo-aplikoj kaj organiza subteno


Elŝuti 23.21 Kb.

  • Celoj de nova klas-esplorprojekto
  • Longdaŭra celo de la projekto
  • Celgrupoj de la projekto
  • Pri la eksperimento / esplorado kaj de ĝi atendataj rezultoj
  • Kial atendi tiajn rezultojn
  • Eblaj paŝoj de la projekto
  • Pri aliaj similaj projektoj
  • Rimedoj utiligindaj en la nova klas-esplorprojekto
  • Instancoj malantaŭ la projekto

  • Elŝuti 23.21 Kb.