Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


I. Mi kaj mia familio

Elŝuti 95.42 Kb.

I. Mi kaj mia familio




paĝo1/3
Dato17.03.2017
Grandeco95.42 Kb.

Elŝuti 95.42 Kb.
  1   2   3

I. Mi kaj mia familio
Mia nomo estas Kristiano, mia familia nomo estas Horváth. Mi estas 33-jara hungara junulo. (Mi havas 33 jarojn. Mi estas hungara junulo). Mi loĝas kaj laboras en la ĉefurbo, Budapeŝto, sed mi naskiĝis en la urbo Szekszárd, la 21-an de novembro en 1973. Parto de mia familio eĉ nun loĝas tie. Mi estas mez-statura, maldika viro, mi havas okulvitrojn, miaj okuloj estas brunaj, mia hararo – onidire – estas helbruna, sed kiel malgranda knabo, mi estis tute blonda. Ĝenerale mi estas vestita en leĝera vestaĵo – mi do tute ne ŝatas la tro elegantan kompleton kaj kravaton ktp. Mi estas instruisto en altlernejo en Budapeŝto: mi instruas la hispanan kaj la Esperantan lingojn tie. Miaj gestudentoj diras ke mi estas bonhumora, gaja kaj treege simpatia junulo, do, mi devas kredi tion… 

Mi loĝas kun mia amikino en la unua distrikto de Budapeŝto, ni luas belan loĝejon en la tiel nomata „burgo”. Ankaŭ mia amikino, kies nomo estas Tündi, estas instruisto: ŝi instruas la germanan kaj la hungaran lingvojn en la sama altlernejo kiel mi. Ŝi havas longan, nigran hararon, ŝi estas alta, svelta kaj altira virino. Ŝi estas iomete pli maljuna ol mi: ŝi havas preskaŭ jam 38 jarojn.

Mi havas du gefratojn. Mia 42-jara fratino estas iomete diketa, ankaŭ ŝiaj okuloj estas iomete malbonaj (ŝi, kiel mi, estas miopa), do ŝi portas lensojn. Ankaŭ ŝi estas mez-statura, iomete malpli alta ol mi, sed ŝi havas nigran hararon kun kelkaj jam grizaj haroj, kaj ŝiaj okuloj estas helbluaj. Ŝi laboras en la urba konsilio de urbo Szekszárd, ŝi okupiĝas pri la publikaj instruadaj aferoj en la bazgradaj lernejoj de la urbo. Ŝia nomo estas Annamária. Ŝi ne havas infanojn, nek edzon.

Mia frato, kies nomo estas Zsolt, estas pli alta ol mi, ankaŭ pli forta, kaj li estas 40-jara viro. Li vivas kun sia edzino en Hispanio. Mia frato havas helbrunan, mallongan hararon, ankaŭ li havas okulvitrojn. Li laboras en la flughaveno de la urbo Palma de Mallorca. Li estas busŝoforo. Li ne havas infanojn, sed en la ĝardeno vivas du tre afablaj hundoj: miaj „nevoj”, kaj mi estas ilia „onklo”.

Miaj gepatroj jam estas pensiuloj. Ili loĝas en urbo Szekszárd. Ili eksedziĝis antaŭ multaj jaroj. Mia patro estas preskaŭ tiel alta, kiel mi, sed li havas treege grandegan ventron. Li estas la sola persono en la tuta familio, kiu ne havas okulvitrojn. Mia fratino similas al mia patro: ankaŭ li havas helbluajn okulojn kaj originale nigran hararon, nun jam kun multaj grizaj haroj. Mia patro estas kvietulo, trankvila homo. Li nur sidadas antaŭ la televidilo, kaj dum lia nova edzino, Klári kuiras, faras ĉion en la hejmo, li nur trinkas vinon, kiun li mem preparas en sia semajnfina dometo. Li estas vera viro, kvankam li jam estas 72-jara. Kiam li ankoraŭ laboris, li estis ĉefkuracisto de la Urba Konsilantaro.

Mia patro havas fraton. Li estas malsana homo, kaj li vivas kun sia familio en la urbo Tapolca. Li estas mia onklo, kaj mi havas ankaŭ kuzinon tie.

Mia patrino vivas kun mia fratino. Mia patrino jam havas tute grizan hararon, kaj kiel mi, brunajn okulojn. Onidire mi treege asimilas al ŝi. Ŝi rigardas multe la televidilon, kaj entute ŝi estas tre vigla persono, kvankam ŝi jam havas 63 jarojn. Kiam ŝi laboris, ŝi estis asistantino en la publika sanitara servo. Mia patrino havas du fratojn, kiuj vivas en Germanio, en diversaj urboj. Unu el ili estis muzikisto, sed nun jam ne laboras, la alia estis maristo kaj li faris multe da aĵoj.

Miaj geavoj jam ne vivas. La patro de mia patro, tio estas mia patra avo mortis en la dua mondmilito, sed mia patra avino vivis ĝis sia 92-a jaro. La gepatroj de mia patrino mortis 15-20 jaroj antaŭe.

Kiel la duono de mia aktuala familio vivas en eksteraj landoj kaj malproksime de mi, kiam mi povas, vizitas ilin. Ni ĝenerale kunvenas kiam ni festas ies naskiĝtagon aŭ nomtagon, la kristnaskon, paskon. Tiuokaze ni manĝas multe. Kiam ni ne havas instruadon en la altlernejo, mi ofte iras hejmen eĉ kiam ni havas nenian feston.

II. Esperanto kaj Esparantio
Esperanto estas artefarita, internacia helplingvo, kiu ne celas anstataŭi la naciajn lingvoj, sed proponas utilan kaj facilan solvon al la mondo, kiel ebla dua lingvo de la tuta homaro: per la helpo de Esperanto, kiu estas vere tre facila kaj ellernebla lingvo, eble la homoj povus komuniki facile inter si.

La verkisto, la aŭtoro de Esperanto estis Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu naskiĝis la 15-an de decembro en 1859, en la pola urbo Bjalistoko, tiam apartenanta al la Rusa Imperio. Li vivis en urbo, kie kune ekzistis pluraj diversaj nacioj kaj lingvoj, kaj li kiel juna gimnaziano, decidis verki helplingvon, ke la diversaj nacioj komprenu facile unu la alian. Do, per la helpo de sia bofrato, li aperigis la unuan lernolibron de la internacia lingvo en 1878, kun la pseŭdonomo „D-ro Esperanto” – li estis okulkuracisto, kaj li esperis, esperadis la alvenon de la mondpaco – de tiam ni nomas la internacian lingvon: Esperanto.

Kiel Esperanto estas tre facila lingvo, kies bazo estas vortoj kaj vortradokoj konataj jam el aliaj grandaj eŭropaj lingvoj, ĝi sufiĉe rapide disvastiĝis tra la tuta mondo. Ankaŭ famuloj iĝis fervoraj adeptoj de la lingvo, kiu atingis grandan sukceson en 1905, kiam oni organizis la unuan universalan kongreson de Esperanto. Tio okazis en Bulonjo sur Maro, malgranda franca urbo, kie la partoprenantoj, venintaj el diversaj landoj, kaj komunikantaj en Esperanto, facile komprenis unu la alian.

Nek antaŭ Esperanto (ekzemple la „volapük”), nek post ĝi (ekzemple la „ido”) alia planlinvo atingis tiel grandan sukceson kaj organiziĝis tiel komplekse.

Post la morto de Zamenhof en 1917 kaj inter la dum mondmilitoj, Esperanto komencis formi sian propran kulturon: ekestis esperantligvaj originalaj literaturaj verkoj, kaj la movado bele evoluis, malgraŭ tio, ke pluraj landoj persekutis, eĉ melpermesis la movadon.

Post la dua mondmilito Esperanto iĝis oficiala lingvo de la UNESKO mem, kaj ankaŭ de aliaj internaciaj organizaĵoj.

Ankaŭ en Hungario Esperanto aperis tre frue, kaj ekzistas tre gravaj hungaraj esperantistoj, kiel ekzemple Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, István Nemere, Paŭlo Lengyel, Sándor Szathmári kaj kiel mondfaman ankaŭ denaskan esperantiston ni povas mencii la nomon de Judit Polgár.

Inter la ĉefaj organizaĵoj, servoj kaj aranĝoj de la internacia movado ni povas mencii la sekvontajn. Servoj: A) Pasporta Servo, kies celo estas doni loĝejon al esperantistoj el diversaj landoj, senkoste aŭ malmultekoste. Tio estas, esperantistoj, membroj kaj anoj de tiu servo povas gastigadi unu ĉe la alia. B) Delegita Servo donas utilan fakan helpon en fakaj aferoj – esperantlingve kaj senkoste. C) Per la helpo de Koresponda Servo oni povas korespondi kun alilandanoj, Esperante, kaj povas praktiki la lingvon. D) Ekzistas ankaŭ traduk-reto pere de Esperanto, kie la internacia lingvo povas esti reala helplingvo.

Internaciaj organizaĵoj: A) UEA, Universala Esparanto-Asocio. La ĉefa organizaĵo de Esparanto. B) TEJO, Tutmonda Junulara Organizo. C) ekzistas aliaj, fakaj internaciaj organizaĵoj, kiel ekzemple la Akademio de Esperanto ktp. Memkompreneble, preskaŭ ĉiuj landoj havas sian propran lokan Esperanto-Asocio (en Hungario la Hungaran Esperanto-Asocion).

Aranĝoj: A) UK, Universala Kongreso, organizata ĉiujare en alia lando kaj urbo. B) IJK, Internacia Junulara Kongreso. C) IS, Internacia Seminario. D) IJF, Internacia Junulara Festivalo. E) IJS, Internacia Junulara Semajno.

Esperanto, kiel movado, havas ankaŭ diversajn radiostaciojn kaj ĵurnalojn, eĉ havis interretan tele-dissendon el Brazilio (ITV, Internacia Televido), kaj havas ankaŭ interretajn hejmpaĝojn (liberafolio.org, gxangalo.com).

Esperanto nuntempe jam havas tre grandan tutmondan literaturon, en Hungario ni povas mencii la bibliotekon de Szeged (Somogyi Könyvtár), kie ni povas renkonti treege grandan esperantlingvan kolekton.


III. Domo, hejmo, nia ĉirkaŭaĵo
En mia urbo, Szekszárd, mia familio loĝas en la tipa panelloĝejo el la 70-80-aj jaroj, kiu havas 3 grandajn ĉambrojn kaj unu malgrandan, kuirejon, kaj ĝi estas en la kvina etaĝo en alta, 10-etaĝa domo. Estas lifto, kaj, kiel temas pri panelloĝejo, somere ĝi estas treege varma, sed vintre estas malvarma tuta la loĝejo. Ni ankaŭ havas la eblon aŭskulti la vivon de la aliaj loĝantoj de la domo, ĉar la muroj (vandoj) ne estas tre dikaj. En tiu loĝejo ni havas centran hejtadon.

En Budapeŝto, kiel mi jam diris, mi vivas kun mia amikino en la unua distrikto (en la „burgo”), kiu estas tre agrabla ĉirkaŭaĵo: mi kredas ke ĉi tiu distrikto/zono estas unu el la plej trankvilaj kaj plej sekuraj de la tuta ĉefurbo. La domo estas nur duetaĝa, kaj havas belan, fermitan ĝardenon, kien oni povas iri nur tra la subtera tunelo de la domo. Ĉiuj domoj de la burgo estas tute diversaj aliaj al la panelloĝejoj: en la burgaj loĝejoj preskaŭ ne ekzistas la konceptoj de „rekta”, „perpendikla” aŭ „paralela”: la ĉambroj havas partikularan formon. Ni havas du ĉambrojn, unu el ili estas ankaŭ la kuirejo, laŭ amerika stilo. Ni havas malgrandan banĉambron, sed ĝi ne havas bankuvon, nur duŝon. Ni pagas la normalajn fakturojn de gaso, lumo kaj komunaj kostoj, kaj ni ankaŭ devas pagi 50 mil forintojn ĉiumonate, kiel kotizo de la luo.

Oni povas diri ke la kotizo ne estas tre alta, sed nuntempe ni pensas pri aĉeti nian propran domon. Ni vidis plurajn loĝejojn kaj domojn, kaj finfine ni decidis aĉeti parton de komuna domo en vilaĝo Biatorbágy, kiu troviĝas ne tre malproksime de Budapeŝto. Se oni envagoniĝas en Biatorbágy, dum 25 minutoj oni atingos la stacidomon „Déli”. La domo estas duetaĝa, havas entute kvar ĉambrojn, kaj ankaŭ la subtegmento povus esti transformota kiel kvina ĉambro. La domo havas pli ol 80 metrojn kvadratajn, kaj ankaŭ ne malgrandan ĝardenon. Poste, se ni aĉetos la domon, en tiu ĝardeno vivos kaj kurados nia estontaj hundoj.

Memkompreneble, se ni povas aranĝi tion, mi volas en la domo ankaŭ etan saŭnon. La problemo nur estas en tio, ke ni devos ja pagi ne la kotizon de la luo, sed la partopagojn de la banka prunto, kiuj estos multe pli ol la aktuala luokotizo, sed ne gravas…kiam ni repagos la prunton al la banko, ni povos morti en nia propra loĝdomo. 

Memkompreneble, havi ĝardenon signifas ke mi devos prizorgi pri ĝi kaj ankaŭ pri la hundoj, kaj mi devos ĉiutage vekiĝi je la kvina se mi povas komenci labori je la oka en la ĉefurbo… tamen mi pensas ke ekzemple mi ne devos pioĉi, fosi aŭ rasti, nur akvumi la florojn kelfkoje…samtempe, ni povos organizi grandajn festojn en la ĝardeno al niaj geamikoj.

Ni ankoraŭ havas nur kelkajn meblojn por nia nova domo. Ekzemple, ni ankaŭ bezonos ŝumaton antaŭ nia estonta pordo, kaj ni devos skribi niajn nomojn sur la leterkeston. Kiel ni ne havos kelon, ni ne devos okupiĝi pri ĝi, sed jam ekzemple en la subtegmenton mia amikino deziras meti kelkajn tapiŝojn, ĉar ŝi volas ke tiu ĉambro estu sia jogo-ĉambro. Ni havos ankaŭ du necesejojn kaja parte du banĉambrojn, kun belaj novaj kranoj, kun bankuvo kaj duŝo. En la vivoĉambro ni certe bezonos sofon aŭ kanapon, fotelojn, kaj kiel la muroj estas blankaj, la mebloj povus esti ekzemple ruĝaj. El la kanapo aŭ fotelo mi povos tre bone rigardi la televidilon, eĉ mi povos rigardi miajn ŝatatajn filmojn en lumdiskoj aŭ lumdiskegoj aŭ videokasedoj per la video- kaj lumdiskeg-aparato.

Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj-artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.

Eble poste ni eĉ povus aĉeti hejman kinaparaton/kinsistemon. Antaŭ la fenestroj ni bezonos kurtenojn kaj ĵaluzion. Ni havos lavmaŝinon, fridujon, vazlavilon (kvankam ni havos vazlavujon, sed estas pli facile lavi la vazojn per vazlavilo), kuirejajn ŝrankojn, fornon, bakujon kaj ankaŭ rubsitelon. Ni sidos en novaj seĝoj ĉirkaŭ la nova tablo. En la terason kaj en la balkonon kiujn ni havos, ni povos meti florvazojn. Kiel mi havas multajn librojn, ni devos ankaŭ farigi per iu meblisto novajn librobretojn al mia estonta laborĉambro, kien mi metos ankaŭ mian surtablan komputilon (kun la monitoro, la du laŭtparoliloj, la klavaro, la muso, la presilo kaj la skanilo), kvankam mi volas jam ŝanĝi ĝin per simpla tekokomputilo. En la koridoroj ni havos murŝrankoj por niaj vestaĵoj kaj aliaj objektoj kiel ekzemple la polvosuĉilo kaj aliaj iloj kaj aparatoj.


IV. Laboro, laborejo, ĉiutaga agado
Post la ellitiĝo mi ĝenerale iras al la banĉambro. Poste mi revenas al la kuirejo, por kuiri kafon. Mi trinkas multon da akvo matene kaj samtempe mi sidiĝas antaŭ mia komputilo por vidi la freŝajn novaĵojn. En la banĉambro poste mi lavas miajn dentojn, mi duŝas min, sed preskaŭ neniam mi kombas min. Kelkfoje mi razas min. Poste mi vestas min. Antaŭtagmeze mi ĝenerale havas miajn privatajn studhorojn – mi instruas private la latinan, la hispanan kaj la Esperantan lingvojn, sed kelkfoje kaj antaŭe mi eĉ instruadis la portugalan kaj la anglan – kaj ĉirkaŭ je la dekdua tagmeze mi iras per HÉV (Loka Interesa Trajno) ĝis la urboparto Békásmegyer (dumvoje mi tre ŝatas legi, tiel mi devas rigardi neniun, nek paroli kun fremduloj) kaj mi instruas tie en la altlernejo de la 13 kaj 30 ĝis la 19 kaj 40 aŭ ĝis la 20 kaj 20. Ĝenerale mi povas tagmanĝi en la manĝejo de la altlernejo (ili havas ne tro multekostan menuon), kaj kiam mi venas hejmen, mi vespermanĝas. Vespere mi duŝas min denove, kaj mi enlitiĝas legante libron. Mi tre ŝatas mian aktualan laboron kaj laborejon: se oni pensas ke ni devas labori nur ĉirkaŭ 30 semajnojn jare, kaj ni havas 22 liberajn semajnojn…memkompreneble, tio ne estas vera, ja ni havas niajn privatajn studhorojn kaj aliajn eventualajn laborojn dum la resto de la jaro. Tamen, komparante tion kun aliaj laboroj, kiujn mi faris antaŭe, mi devas diri, ke mi preferas mian aktualan laboron al la aliaj. Antaŭe mi laboris kiel kunlaboranto en la klientoserva departemento pri merkatado de iu grandega multinacia/transnacia firmao, mi laboris ankaŭ kiel (fremd)gvidisto en Greklando, kiel tradukisto kaj mi estis eĉ senlaborulo. Mi devas diri, ke ĉiuj tiuj laboroj kaj profesioj havas siajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed finfine mi trovis la idealan laboron kiel instruisto de fremdaj lingvoj: mi povas komuniki renkontiĝi kun multaj interesaj gestudentoj (ĉefe, se ni parolas pri la tre ĉarmaj studentinoj), kaj mi povas kelkfoje eĉ eldoni iun libron per la helpo de la eldonejo de la altlernejo. Nun, kion mi treege volus, estas skribi mian propran lingvolibron de Esperanto, kaj fondi/ekestigi mian propran lingvolernejon, kie mi povos instrui miajn ŝatatajn lingvojn (la Esperantan, la hispanan, portugalan, ktp) kaj mi eble povos gajni multe pli da mono ol nun, kio ne estas akcesora detalo/vidpunkto. Memekompreneble, se mi ne sukcesos ĉi tie, en Hungario, mi ĉiam povas elmigri kaj lasi ĉion ĉi tie, kaj ekkomenci novan vivon – onidire en la okcidenta parto de Eŭropo estas multe pli da laboraj ebloj ol en Hungario. Ekzemple, mi havas kelkajn geamikojn, kiuj jam elmigris (ĉefe al Anglio, Irlando, Hispanio, Germanio). Ili estas masonistoj, akvotubistoj, flegistinoj, kuracistoj, kelneroj, kuiristoj, komputistoj, kvalifikataj/fakspertaj laboruloj. Mi nun lernas en la Jura Fakultato de la Universitato de Szeged, sed mi ne volas esti advokato, juĝisto aŭ prokuroro, nur simple mi deziras labori ekzemple en iu firmao kiel juristo, uzante samtempe la hispanan lingvon. Ekzemple, unu el miaj bonaj konatulinoj havas firmaon kiu okupiĝas pri aĉeto-vendo de nemoveblaĵoj en Hungario al hispanoj, kaj ŝi tre ofte diras ke ŝi bezonas iun, kiu scias ion pri juro, kontraktoj kaj samtempe parolas hispane…Do, mi pensas, se mi ne povos fari mian propran lingvolernejon, mi dediĉos min entute al tiu negoco…

Oni povas diri, ke en ĝenerale en Hungario hodiaŭ ekzistas du paralelaj fenomenoj: unu el ili estas kiam la provincanoj iras al Budapeŝto por serĉi laboron tie, kaj la dua kiam multo da laborkapablaj, gejunuloj (pro timo de ebla senlaboreco, kaj por gajni multe pli da monon eksterlande) elmigras el Hungario. Mi pensas ke baldaŭ ankaŭ Hungario devos alfronti la mankon de kapabla laborforto. Ni havos multajn direktorojn, multajn ĉefajn kunlaborantojn, ankaŭ sennombrajn politikistojn, sed ĉiam pli multe da kvalifikataj/fakspertaj laboruloj, kiuj vere produktas la riĉecon de tiu ĉi lando.


V. Lernado, lernejo
Kiel malgranda knabo, mi ne iris al la infanvartejo, sed poste mi jam iris al la infanĝardeno. Mi iris al la loka bazlernejo de urbo Szekszárd inter 1980-1988. En Hungario la bazlernejo tiam konsistis el ok jaroj, la unuajn kvar klasojn oni ofte nomas elementaj/komencaj klasoj, kaj la lastajn kvar klasojn superaj klasoj. Kiel bazlerneja lernanto, mi lernis (kiel ĉiuj) la abocon, skribi, legi, poste ni havis aliajn lernofakojn/studobjektojn: ni lernis matematikon, fizikon, kemion, biologion, historion, geografion, kanton kaj muzikon, hungaran literaturon, gramatikon, ni havis gimnastikajn klasojn, komputikajn klasojn, kaj tiam la deviga lingvo estis la rusa. Mi jam tre june ŝatis la historion kaj la geografion, sed mi ne ŝatis la rusan lingvon, ĉar ĝi estis deviga objekto. Nun mi treege bedaŭras ke mi ne ellernis ruse. Kiam ni estis junaj lernantoj, ni ofte iris ekskursi kune. Post la bazlernejo mi iris al la loka mezlernejo, kiu havas bonan famon inter la gimnazioj ankaŭ en la tuta lando. Tiam mi komencis lerni la anglan lingvon, kaj kiel Esperanto treege interesis min, mi komencis lerni ĝin hejme, sole. Post tiam mi ankaŭ komencis la hispanan ktp. En 1992 mi faris la abiturientan ekzamenon, kaj poste mi iris al la Universitato de Szeged, mi enskribiĝis en la beletran fakultaton kaj mi elektis la hispanan kaj la historian fakojn. Poste mi enskrigiĝis ankaŭ en la bulgaran fakon. Samtempe mi lernis itale, france, portugale, latine, katalune… Mi ricevis miajn diplomojn en 1997 (de la historia kaj hispana fakoj) kaj en 1998 (de la bulgara fako).

Aktuale en Hungario la edukado estas transformiĝanta. Ekzistas jam bazlernejoj de 6, 8 kaj 12 klasoj, ekzistas gimnazioj kaj mezgradadj fakaj lernejoj de 6 kaj 4 jaroj, kaj ni havas multnombrajn universitatojn kaj altlernejojn, kiuj povas esti privataj aŭ ŝtataj. Oni povas viziti ankaŭ teĥnikan, komercan, politeĥnikan kursojn en mez- aŭ altlernejoj. Oni povas studi en dumtaga, vespera, aŭ perkoresponda kurso. Nun la supergrada edukado (laŭ la eŭropaj normoj) estas dugrada: Bakalaŭra studado estas speco de altlerneja studado, kiu povas esti aŭ memstara, preparanta la studentojn (kutime dum 3 jaroj) por la praktiko (ekz. ĉe pedagogiaj fakultatoj), aŭ ĝi povas esti antaŭŝtupo por pli supera magistra studado. Ĝi daŭras kutime ankaŭ 2-3 jarojn kaj servas kiel kribrilo en kelkaj landoj, ĉar nur la plej bonaj studentoj povas poste daŭrigi studadon por fariĝi magistroj. Ekzistas ankaŭ la grado de Doktoro de Filozofio (mallongigo Ph.D., kiu estas la plej altnivela akademia grado.

Nuntempe ekzistas tre popularaj fakoj, kiel ekzemple la internaciaj rilatoj, homaj resursoj, komunikado.

Oni ofte parolas pri la fenomeno de la tutviva lernado.

Memkompreneble, ekzistas ankaŭ plurnombraj kursoj, sendependaj de la lerneja formado kaj de la edukada sistemo, kiel ekzemple la fama Kurso de Esperanto, kie mi volonte instruas miajn karajn kaj afablajn kaj diligentajn studentinojn (kaj kelkfoje: studentojn).
VI. Rilatoj kun aliuloj. Modo. Vestaĵoj.
Verdire, mi preferas la leĝeran vestaĵon al la eleganta. Mi preskaŭ neniam surhavas kravaton kaj kompleton, jakon, sed ĉiam simplan ĝinzon, pantalonon (mi preferas la longan pantalonon al la mallonga), somere mi estas vestita en to-ĉemizo aŭ hejme nur en kalsono, sen ŝtrumpetoj, se estas tre varme. Malofte mi surhavas ĉemizon. Vintre mi portas puloverojn kaj palton, sed mi ne ŝatas la ĉapon kaj ĉapeleton. Se eblas, mi ne portas nek gantojn, nek skarpon, ĉar mi ne ŝatas la malvarman tempon kaj mi kredas ke mi povas protesti kontraŭ ĝi tiamaniere, ne portante gantojn kaj skarpon kaj botojn. Mi preferas la ŝuojn al la sandaloj, sed hejme mi portas pantoflojn aŭ mi iras nudpiede.

Kiam oni parolas pri „ĉu elekti zipon ĉu butonojn”, mi diras ke mi ŝatas ilin ambaŭ.

Mi ne portas juvelojn, escepte de mia brakhorloĝo kaj miaj okulvitroj. Mi tute ne ŝatas porti ringojn, kolĉenojn, orelpendaĵojn, traboraĵojn.

Estas kurioze, ke dum mi ŝatas porti komfortajn, simplajn vestaĵojn, mi treege ŝatas tiujn virinojn, kiuj estas vestitaj elegante. Ia belega jupo, pantalono, robo, ĉiam altiras miajn okulojn…Ankaŭ, se ili portas belajn ŝtrumpojn, (virinan) kalsoneton (t.e.: pugujon), memzonon, eĉ, se virinoj esta sen tiuj vestaĵoj, la homa koro ofte ekbatas…  Ekzemple, mi ĵus parolis kun unu el miaj plej bonaj amikoj, kiu mi diris, ke hieraŭ li preskaŭ estis renversata kiam li rigardadis la bele vestitajn virinojn sur la strato.


Kiam oni parolas pri la publika vivo, oni devas mencii ke al la plimulto de la hungara loĝantaro la politiko jam estas ĝisgorĝe. Oni jam ne povas fidi je la politikaj partioj, iliaj prezidantoj, je la registaro, la ministroj, mem la prezidanto de la respubliko kaj la ĉefministro, oni nek povas fidi je la opoziciaj partioj. Ne gravas, kiu partio, kiu flanko (ĉu la dekstro ĉu la maldekstro) venkas je la elektoj, oni certe devos pagi ĉiam pli da impostoj, havos malpli da salajro kaj ĉiam ekzistas la danĝero de la senlaboreco.

Ankaŭ la amaskomunikiloj (radio, televido, ĵurnaloj) havas tre gravan rolon kiam oni parolas pri la formado de la valoroj de la nuntempa publika vivo. Ekzistas multnombraj stultaj programoj, kiuj montras nerealajn scenojn el la vivo de nerealaj publikaj personoj, la tiel nomataj „steloj”, kaj tiel tiuj amaskomunikiloj uniformigas la pensmanieron de la spektantoj. Ankaŭ la artikoloj kaj ĉeftitoloj de la gazetoj temas pri malgravaj kaj malveraj aferoj (ekzemple: kiu mortigis, murdis kiun, kiu amoris aŭ simple kaj malbele dirite sed ekspresive: fikas kiun). Temas pri nur skandaloj, skandaloj kaj pli da skandaloj…

Anstataŭ aŭskulti la novaĵojn de la enua amaskulturo, mi preferas kunveni kun miaj geamikoj, ĉar ne nin interesas la seninteresa vivo de la stultaj steletoj de la hungara firmamento, kiuj estas nek steloj, nek steletoj, sed simplaj intelektaj kaj moralaj nigraj truoj.
VII. Libera tempo, amuzado, kulturo
Dumjare mi havas tre malmulte da libera tempo, sed ankaŭ tiam mi tre ŝatas legi kaj aŭskulti muzikon. Kelkfoje mi rigardas la televidilon, se esta iu interesa filmo, sed mi preferas ne rigardi aliajn programojn, ĉar ili estas ĝenerale tre stultaj, escepte de kanaloj pri natura-scienca kunhavo. Mi ne estas granda kaj fervora brikolanto, nek sportisto.

Dum la lerneja jaro, kiam ni havas studhorojn, mi nur kelkfoje povas iri al kinejo aŭ teatro por vidi kelkan bonan filmon aŭ teatraĵon. Mi preferas la tiel nomatajn „artkinejojn”, ĉar eble tie mi ne devas renkonti kinejo-irantojn, kiuj manĝas kaj trinkas kaj babiladas dum la filmo, kiel multfoje ĝi okazas en aliaj grandaj kinejoj de la komercaj centroj.

Kelkfoje, ĉefe semajnfine, ni iras kun mia amikino viziti la parencojn, aŭ nur ekskursi, kaj tiam ni preskaŭ ĉiam fotas multe.

Ankaŭ povas esti tio, ke ni iras al muzeo por vidi iun ekspozicion: pentraĵojn, skulptaĵojn ktp. Kiel ni havas la bonan ŝancon, kaj ni vivas en la unua distrikto, proksime al la preĝejo Matiaso, kie ofte estas aŭdebla iu bona koncerto, ni ofte iras tien.

Mi pensas, ke mi jam estas tro maljuna por iri al diskejo: multe da ebriaj junuloj, kiuj eble kelkfoja uzas narkotaĵojn – tio ne estas por mi.

Samtempe, mi tre ŝatas iri kun miaj amikoj por manĝi en bonaj restoracioj, bone manĝi, bone trinki, babiladi, ridi. Unufoje ni decidis kun unu el miaj amikoj, ke ni vizitos la restoraciojn de tiuj naciojn kiuj prezentas sian kuirarton en Budapeŝto. Ni nomis tiun nian movadon „gastro-kultura odiseado”.

Memkompreneble, ofte mi iras kun miaj amikoj por trinki po kelkajn bieron, kiam ni amuzas nin, rigardadas la kelnerinojn kaj tiel plu…

Inter miaj preferataj libroj mi devas mencii la romanojn de la portugala verkisto José Saramago, kiu estas Nobel-premiito, sed mi ankaŭ mencias la nomon de la kroatan verkiston Miroslav Krleza, aŭ la serban Miloŝ Crnjanski. Inter la hungaraj verkistoj mi treege ŝatas la verkojn de Béla Fehér.


VIII. Sano, sportoj
Kiel mi jam diris, mi ne estas granda sportisto, sed mi tre bona scias, kiel estas grave esti en trejniteco. Malgraŭ tio, mi ne trejnas, mi ne trotas, ne tenisas, ne murpilkas, ne futbalas (mi pensas, ke la hungara futbalo estas nuntempe treege malbona kaj havas tre malbonan famon). Mi devas konfesi, ke mi ne ŝatas la pilkludojn ĝenerale: la manopilkadon, la flugpilkadon kaj la korbopilkadon.

Mi tre volonte naĝus, ĉar mi pensas ke tio estas bona al la sano, sed verdire: mi estas tro maldiligenta… kvankam mi scias kaj brustonaĝi kaj dorsonaĝi, sed mi ja ne povas kraŭli, kaj mi tute ne ŝatas plonĝi. Kontraŭe, mi tre volonte sidadas en la baseno de la banejoj Széchenyi, ĝuante la varman akvon. Mi treege ŝatas ankaŭ la saŭnon.

Mi pensas ke la aŭtokonkurso vere ne estas sporto, ĉar ĝi nur temas pri teĥniko kaj mono.

Mia amikino faras jogon, kio tre plaĉas al mi, sed mi ĝis nun simple ne havis la sufiĉan tempon por komenci ĝin.

Verdire, mi eĉ ne ŝatas vidi sporatajn programojn en la televidilo. Lastfoje mi eble vidis la olimpiajn ludoj, ĉar la atletiko kaj gimnastiko ankoraŭ havas valoron, sed ekzemple la vintrajn sportojn jam tute fremdaj al mi: pro la neĝo kaj glacio mi tute ne ŝatas la skiadon, nek la sketadon.

Malgraŭ ĉio, mi ne iras al la kuracisto, kaj ĝenerale mi fartes bone, mi estas gaja, kaj mi manĝas bone, havante grandan apetiton.

Kelkfoje, se mi havas kapdoloron, mi prenas iun medikamenton, tablojdon kontraŭ ĝi, sed alie mi ne ŝatas la medikamentojn.

La konstanta problemo kiun mi havas, estas ke mi ofte ternas kaj mi devas ofte blovi nazon, ĉar mi havas kelkan alergion.

Mi tiel abomenas la dentistojn, ke mi neniam vizitas ilin…

Mia amikino lastjare havis teruran vertebran hernion, kaj finfine ŝi estis operita de iu kirurgo: la ambulanco devis alporti ŝin al la hospitalo, kie ŝi devis resti dum multa tempo, manĝante tiujn terurajn hospitalajn manĝaĵojn.


IX. Aĉetado, servoj
Kiam mi iras aĉeti, mi ofte preparas liston kaj mi prenas aĉetsakon. Mi loĝas proksime al la komerca centro „Mamuto” kaj ankaŭ la vendoplaco/bazaro de strato Lumo estas proksime, do ĝenerale mi aĉetas la necesajn aĵojn tie. Ekzistas tie bonaj viandovendejoj/buĉistoj, delikataĵvendejoj, bakejoj, mercerejoj. En „Mamuto” kaj en aliaj grandaj komercaj centroj ekzistas tre grandaj librovendejoj, sed nuntempe mi aĉetas librojn en la Reto – estas pli malmultekoste. En la grandaj komercaj centroj ekzistas ankaŭ diskovendejoj, florvendejoj, nutraĵvendejoj kaj multaj modaĵbutikoj. Memkompreneble, se mi volas freŝajn varojn, mi ofte iras al la vendoplaco. Ekzemple, mi kredas, laŭ miaj spertoj, ke la vendoplaco/bazaro en placo „Fővám/Ĉefdogano” oni havas la plej bonajn fiŝvendejojn kaj en tiuj fiŝvendejoj salmon, soleon, fruktojn de maro, truton, karpon ktp. Tamen, multfoje mi iras en la ĉionvendejon de Mamuto, ĉar la bazaro jam estas fermita vespere. Tiam mi prenas aŭ aĉetkorbon aŭ aĉetĉareton, kaj mi eniras la vendejon. Ekzistas multaj varoj, de pastaĵoj kaj nudeloj, legomoj (fazeolo, terpomoj, tomatoj, paprikoj, brasiko, ajlo, cepo, pizo, karoto, spinaco, florbrasiko, burĝonbrasiko, salato ktp), fruktoj (citrono, melono, vinberoj, frambo, frago, banano, persiko, ĉerizo, abrikoto, pruno, pomo, piro, oranĝo) viando kaj viandaĵoj (pasteĉo, salamo, ŝafaĵo, kokidaĵo, bovinaaĵo, porkaĵo – lardo, ŝinko, kolbaso) bakaĵoj (pano, bastonpano, bulkoj, krakenoj) ĝis ladmanĝaĵoj, kremo, lakto, margarino, jogurto, mielo, ovo, marmelado, sukero, kafo, teo, fromaĝo, butero, faruno, oleo, vinagro, salo, pipro kaj aliaj spicoj, mustardo, superfrostigaĵoj, rizo, ĉokolado kaj eĉ vino (blanka, roza, ruĝa, kelkfoje verda el Portugalio), akvo (kun aŭ sen gaso), biero (helaj kaj malhelaj, nigraj bieroj, kaj elo) kaj gazetoj preskaŭ ĉio.

Mustardo estas spicaĵo el pistitaj semoj de sinapo miksitaj kun vinagro. Oni aldonas en ĝin ankaŭ sukeron, salon, oleon. Ĝi estas populara en multaj kuirartoj, speciale en germana kaj rusa. En Rusio oni uzas spican mustardon, en Eŭropo - pli dolĉan.

Viando Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.

En la grandaj centroj komercaj oni povas renkonti ankaŭ diversajn servojn, kiel ekzemple poŝtejon (kie oni povas sendi leterojn, telegramojn, aĉeti poŝtmarkojn, bildkartojn, pagi ĉekojn), bankon, frizejon kaj restoracion, kinejon.

Memkompreneble, multaj homoj ne ŝatas la grandajn centrojn, sed preferas la pli familiajn, malgrandajn vendejetojn kaj servojejojn. Mi ekzemple ne ŝatas lokojn, kie troviĝas tro da homoj/homaĉoj/fihomoj.

En la grandaj centroj oni ne havas problemojn kiam oni volas pagi per bankokarto aŭ kreditkarto, sed jam ekzemple en la bazaro oni devas kunhavi kontantan monon, do antaŭ ol iri al la bazaro, oni devas elpreni monon el la bankaŭtomato aŭ ĉe la giĉetisto. La problemo estas tie, ke en mia kontoro mi havas ĉiam malpli da mono ol miaj elspezoj.

La vivo en la ĉefurbo estas pli multekosta ol la vivo en la provincoj. Tial ni ofte ricevas donacaĵojn el la vilaĝo de miaj bogepatroj: ovojn, viandon, legomon kaj fruton.


X. Vojaĝo
Kiam oni havas multon da tempo kaj mono, kaj havas ankaŭ la eblon forveturi, oni ofte diras ke oni iras ferii. Tiam – post la elekto de la ideala feriada loko – oni certe devas iam paki. Se oni iras ferii somere, oni ne povas forgesi la pasporton, la sunuman kremon, la bankalsonon/banrobon, kaj oni nepre devas prilabori planon, kion oni volas viziti, kie oni deziras esti kaj ripozi. Ne forgesu la sunokulvitrojn!

Kiam ni loĝas en hotelo, en la akceptejo ni devas diri se ni jam estis rezervintaj ĉambrojn, unulitan aŭ dulitan, kun aŭ sen banoĉambro, kun aŭ sen balkono. Ofte okazas, ke la hotelo kie ni originale deziris resti, estas plene rezervita.

Se ni somerumas ĉe la maro, ni povas ripozi ĉe la marbordoj en la sablo aŭ simple en ripozlito, ni povas sunumi nin, kiam la mevoj flugas super ni, la ondoj de la maro ĉirkaŭas la rifoj de la maro, sur la strando gepatroj kun siaj gefiloj baniĝas aŭ plaŭdas. Mi ofte preferes nur kuŝi sub la sunombrelo kaj fari sablokastelon per sitelo kaj ŝovelilo. Sur la bordo ni ofte trovas margreson, konkon, kaj kraboj kuras tien-reen.

Kuraĝuloj ofte akvoskias, surfas, sed kelkfoje la savgardistoj devas enmiksiĝi en siaj motorboatoj.

Anstataŭ iri al hotelo, ni povas ankaŭ tendumi. Se oni povas renkonti iun bonan kaj ne multekostan kampadejon, kie oni povas meti sian ruldomon aŭ tendon, jam estas bona komenco al la somerumo. Post starigi la tendon oni povas ekkomenci kuiri en la gaskuirilo, kaj nokte oni povas dormi en dormosakoj. Memkompreneble, antaŭe ĉion oni devas meti bone en la dorsosakon/tornistron.

Multaj homoj preferas iri somerumi al lagoj, riveroj, sed ne al maro. Tie oni povas fiŝkapti per fiŝvergo de la fiŝista boato. Unue oni devas ĵeti logaĵon al la fiŝoj, kaj poste per hoko aŭ reto estas facile kapti la fiŝojn.

Aliaj iras al riveroj por kajakumi, sed oni ĉiam devas esti atenta, ĉar la kajako facile povas renversiĝi. Dumtempe, oni povas vidi multon da libeloj, anasoj, ranoj, kaj, bedaŭrinde, multegon da kuloj kaj muŝoj.

Printempe kaj aŭtune multaj iras ekskursi kaj promeni al iu paca pejzaĝo, kie ekzemple vojeto kondukas inter la montoj, montetoj aŭ laŭ iu rivereto. En la malgrandaj herbejoj kaj kampetoj kunikloj kuradas, sed oni ofte povas vidi aliajn bestojn, kiel talpon, strigon, merlon, sciuron, turdon, paseron kaj eĉ vulpon.

Multaj pensas ke oni libere povas pluki kampaj floroj, sed multfoje estas malpermesite fari tiel.

Vintre multaj familioj iras skii al modaj skiejoj, ili uzas la skilifton kaj skiinstruistoj instruas la gekomencantojn. Oni certe bezonos skibastonon, skiŝuojn kaj skiojn. Oni povas iri ankaŭ per sledo.

Multaj kuraĝuloj grimpas monton, nuntempe iu hungara junulo grimpis la Himalajon. Povas esti, ke la panoramo estas tre bela el sur la pinto, sed mi pensas, ke al mi estas tro danĝere grimpi la krutajn deklivojn. Mi certe ne iĝos mondfama montogrimpisto.

Se oni iras eksterlanden, oni povas iri el la flughaveno per flugmaŝino/aviadilo/aeroplano. Nuntempe la reguloj en la flughavenoj kaj en la aviadiloj estas treege severaj pro la terora minaco, ĉefe post la 11-a de septembro en Novjorko, kiam teroristoj detruis la du turojn (la tiel nomatajn Ĝemelturojn) de la Mondkomerca Centro, utiligante aviadilojn. Oni povas kunporti preskaŭ nenion al la aviadilo, nur la plej necesajn manbagaĝojn.

Antaŭ eniĝi, oni devas montri la pasporton al la oficistoj. Mi tre ŝatas la flugadon, kiam la aviadilo deteriĝas kaj alteriĝas. Mi eĉ preferas la malmultekostajn avikompaniojn, kiuj ofertas tre bonan eblon al malaltpreza vojaĝo per aviadiloj. Oni devas interrete aĉeti la flugbiletojn. Mi devas diri, ke fari tion estas multe pli malmultekosta al la vojaĝoficoj. En la sendogana vendejo oni povas aĉeti diversajn varojn: alkoholaĵojn, dolĉaĵojn, ĉokoladon… Post la eniro, la valizoj kaj aliaj bagaĝoj jam estas en la aviadilo, kun bagaĝetikedo. En la aviadilo la stevardinoj ofte sed vane diras al la vojaĝantoj: Bonvolu zoni vin!

Je la alveno, kiam la aviadilo alteriĝas per la helpo de la piloto en la kurejo, povas esti, ke la doganistoj demandas se oni havas ion por deklari, sed ĝenerale mi havas nenion.

Ekzistas ankaŭ la eblo de vojaĝi per ŝipo. Estas grandaj oceanŝipoj, kiuj trairas la tutan oceanon, vizitas diversajn insulojn kaj havenojn. Oni nur povas admiri la grandajn partojn de tiuj ŝipoj: la ankron, la ferdekon, fumtubojn. Memkompreneble, ankaŭ la maristoj havas tre interesan vivon…

La lastan semajnon mi vizitis miajn gepatrojn en urbo Szekszárd. Mi iris sole, sen mia amikino, do mi decidis iri per trajno. Se ni iras kune kun mia amikino, ni veturas per aŭto, ĉar la prezo de la benzino estas malpli ol la prezo de trajnbiletoj por du personoj. Strange, ĉu ne?

Inter la ĉefurbo kaj Szekszárd estas nur 160 kilometroj, kion oni povas fari per aŭtomobilo dum du horoj. Do, kiam mi decidis iri per trajno lastfoje, mi ankoraŭ ne sciis, ke la vojaĝo daŭros pli ol tri horojn. Mi veturis en dua klaso, sed kiam mi alvenis al la kajo, mi jam apenaŭ povis trovi liberan sidlokon: du klasoj da geknaboj veturis hejmen el sia klasekskurso. Finfine, mi trovis lokon en la fumejo. Poste, dum 35 minutoj nia vagonaro eĉ ne havis lokomotivon…do, ni devis atendi kaj esperi la alvenon de la lokomotivo.

Multaj homoj veturadas por fari bonan negocon kun alilandanoj, sed ekzistas ankaŭ amasoj, kiuj veturas nur por plezuro.


XI. Manĝado
Mi tre ŝatas manĝi. Se mi povas, mi ofte iras al restoracio. Tie la kelnero alportas la menukarton, kaj ankaŭ ekzistas kalkaj restoracioj, kie la kelneroj alportas tion, kion mi volas trinki, sen demanante min. Mi ŝatas preskaŭ ĉion. Porkaĵo, kokinaĵo, bovinaĵo, fiŝaĵo: mi manĝas ĉion.

La termino fiŝaĵo aludas al fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo. Tiuj fiŝoj povis esti fiŝkaptitaj el akvo -oceanoj, maroj, riveroj, lagoj-, sed ankaŭ povas esti breditaj pere de teknikoj de akvokulturo. Depende el la diversaj tipoj de fiŝoj, oni akiras distingajn tipojn de fiŝaĵoj.

Se mi treege malsatas, mi manĝas antaŭmanĝon (ekzemple en la mongola restoracio oni havas tre bonajn varmajn kal malvarmajn antaŭmanĝojn), poste ĉefmanĝon kaj ankaŭ dolĉaĵon. La kelneroj alportas ĉion sur la pleto, ankaŭ la trinkaĵojn, sed bedaŭrinde nek mankas la fakturo al fino…kaj eble mi devos doni ankaŭ trinkmonon.

Kion mi ne ŝatas, estas la rapidaj restoracioj, kie la manĝaĵoj ne tre malofte estas malsanaj.

Memkompreneble, kiel manĝi ĉiam en restoracioj povas esti tre multekoste, mi ofte kuiras hejme, aŭ nur simple manĝas en la kantino de la altlernejo.

La hungara kuirarto havas tre propran karakteron: la paprikon. Gulaŝo, iu paprikaĵo, fiŝista supo, la farĉita brasiko, la perkelto ktp. estas la tradiciaj hungaraj manĝaĵoj.

Interalie, mi tre ŝatas la internacian kuirarton: la ĉinan, japanan, italan, francan, hispanan, grekan, rusan, hindan kaj aliajn kuirartojn.
Jen, kelkaj receptoj:
Recepto por fiŝista supo de Baja

Por kvar personoj:

2 kg fiŝo: 1, 5 kg karpo 0, 5 kg ezoko

Antaŭpreparo:



  • amaran denton elpreni

  • naĝilojn, voston fortranĉi, forĵeti

  • dense entranĉadi

  • 3-4 horojn antaŭ la kuirado saligi ĉirkaŭ per 2 plataj manĝkuleroj da salo

  • la saligitan

fiŝon meti al malvarma loko (ekz. nefrostiga parto de fridujo)

Baza supo:

  • 20 dkg cepo tranĉita je etaj kubetoj

  • 2 plataj manĝkuleroj da kondimento (Vegeta au Delikat)

  • 1 mezgranda tomato (ankaŭ frostigita bona) - por kunteni la fiŝon



1 mezgranda blanka papriko

  • 1 ero da ajlo elpremite

  • 2, 5 montetaj man

ĝkuleroj da dolĉa muelita papriko

  • laŭguste forta papriko

  • 3 l akvo ( 7-8 litra pendkaldrono )

Preparo

  • dum 15 minutoj forte (multbobelante) boligi

  • enmeti la fiŝon

  • ekde la reboliĝo dum 30 minutoj boligi sur tre forta fajro

  • per salo kaj papriko postgustigi

Ne miksu, nur la pendkaldronon turnadu.
  1   2   3


Elŝuti 95.42 Kb.

  • II. Esperanto kaj Esparantio
  • III. Domo, hejmo, nia ĉirkaŭaĵo
  • IV. Laboro, laborejo, ĉiutaga agado
  • VI. Rilatoj kun aliuloj. Modo. Vestaĵoj
  • VII. Libera tempo, amuzado, kulturo
  • Recepto por fiŝista supo de Baja

  • Elŝuti 95.42 Kb.