Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Homo, palpserĉas per siaj manoj kaj volas sidiĝi

Elŝuti 7.69 Kb.

Homo, palpserĉas per siaj manoj kaj volas sidiĝi




Dato22.03.2017
Grandeco7.69 Kb.

Elŝuti 7.69 Kb.

KAREL ČAPEK
JURA KAZO
- do mi veturas per rapi­deco de okdek kilometroj al la vojkurbiĝo kaj supozas, ke post ĝi la vojo estas libera por mi - nature tio estis idiotaĵo - mi nur deprenis iomete da gaso kaj mi prok­simiĝas senzorge al la kurb­iĝo. Subite mi rigardas, trans la vojon marŝas procesio. Funebra. Ĝi ĵus deflankiĝis trans la ŝoseon en la enteri­gejan pordegon. Do mi pied­premas la bremson kaj jen, homoj, venis glito! Mi nur memoras, ke kvar junuloj portantaj la ĉerkon ĵetis ĝin sur la teron kaj jam kaŝis sin en la fosaĵo kaj krak! mia veturileto karambolas per sia posta parto tiun ĉerkon sur la ŝoseo kaj la ĉerko flugas trans ŝosetrotuaron en la Kampon. Mi eliris kaj diris mallaŭte, pro Sinjoro Kristo, se mi ankaŭ kunkarambolis la paroĥestron kaj la fune­brajn postvivantojn, do tio estos bela afero! Sed nenio okazis: ĉe unu flanko de la ŝoseo staris akolito kun kru­cifikso kaj ĉe la alia flanko la paroĥestro kaj la postviv­antoj. Ili aspektis kiel vaksaj figuraĵoj. Nur poste komencis la paroĥestro tremi pro ekt­imo kaj li ekscite parolaĉas: "Homo, homo, ĉu vi ne res­pektas eĉ la mortintojn?"
Kaj mi dume ĝojis, ke mi rnortigis nenian vivanton! Poste la homoj rekonsciiĝis. Parte ili komencis mallaŭdi min kaj parte ili kuris por helpi tiun mortinton en la frakasita ĉerko. Tia jam estas, mi opinias, la homa instinkto. Kaj subite ili amase rekuris kaj ploraĉis pro timo. Nome el tiu amaso da lignotabuloj suprengrimpas viva homo, palpserĉas per siaj manoj kaj volas sidiĝi.

"Kio, do kio?" li diras kaj klopodas sidiĝi. Mi ekestis apud li pli frue, ol oni povus unufoje malfermi la buŝon. "Avo," mi diras, oni ja pres­kaŭ enterigis vin!..." Kaj mi helpas lin liberiĝi el tiuj tab­uloj. Li nur palpebrumas kaj balbutas: "Kio? Kio? Kio ?" Sed li ne povis leviĝi. Mi opiniis, ke lia maleolo aŭ io alia estas rompita pro tiu karambolo. Kial mi longe rakontu pri tio? Mi sidigis la avon kaj la paroĥestron en la veturilon kaj transportis ilin en la funebran domon. Kaj malantaŭ ni iris la funebraj postvivantoj kaj la akolito kun krucifikso. Kaj ankaŭ la muzikantaro, sed ĝi ne ludis, ĉar ĝi ne sciis, kiu pagos tion: "Tiun ĉerkon mi pa­gos, mi diris, kaj la kuraciston same, sed alie vi povas danki min, ke vi ne enterigis viv­anton." Kaj mi forveturis. Por diri veron, mi ĝojis, ke mi travivis tion kaj ke okazis nenio malpli bona.



Bone; sed nur nun, ĉio komenciĝis: Unue la estro de tiu vilaĝo skribis al mi ĝen­tilan leteron. Sciu, ke la fam­ilio de tiu ŝajne mortinta, iu Antonín Bartoš, fervojista pensiulo, estas senhava. Ke la familio volis la avon res­pektinde enterigi per liaj las­taj ŝparitaj groŝoj kaj ke nun, kiam sekve de mia malpru­denta veturo la avo reviviĝis, ĝi devos enterigi lin ankoraŭ refoje, kion ĝi en sia malri­ĉeco ne povos pagi. Do ke mi pagu al ili tiun interrompi­tan funebran ceremonion kun paroĥestro, muzikantaro, tombisto kaj funebra regalo.
Poste venis advokata letero en la nomo de tiu avo. Ke Bartoš Antonín, fervojista pensiulo, postulas la kom­penson por la neniigita mort­kitelo, plue iom da centkronoj por la kuracado de la rompita maleolo. Kaj kvin mil kro­noj de dolorpago por la vundo, kiun li suferis pro mia kulpo. Tio jam estis iomete kurioza por mi.
Poste nova letero. Sciu, ke la avo estis ricevadinta la pension kiel fervojisto. Kiam li mortis en la Sinjoro oni nat­ure ĉesigis lian pension, nun la oficoj ne volas ĝin refoje pagadi; ĉar ili posedas la ates­ton de la kuracisto, ke li estis mortinta. Kaj laŭdire la avo akuzos min, por ke mi pagu al li ĝismortan renton kiel kompenson de la perdita pensio.
La plua admono. Ke la avo depost tiu tempo, kiam mi revivigis lin, malsanetas kaj oni devas kuiri por li pli satigan nutraĵon. Kaj laŭdire mi entute kripligis lin. Laŭ­dire ekde la tempo, kiam li reviviĝis, li ne estas plu li mem kaj li taŭgas nepre por nenio. Laŭdire li nur prokla­mas: "Mi jam feliĉe estis trapasinta ĉion, kaj nun mi estas mortonta la duan fojon! Tion mi ne pardonos al li, tion li devas pagi al mi aŭ mi redenuncos tion eĉ ĉe la plej altranga tribunalo. Tie1 ĉi damaĝi la malriĉan homon! Por tio oni devus same puni kiel por la mortigo..." Kaj tiel plu...
La malplej bona afero estas, ke mi ne estis paginta tiam la asekuron por la vetu­rilo kaj la asekura instituto ne estas pagodeva. Do mi ne scias. Ĉu vi opinias, ke mi devos ĉion ĉi pagi?

El la ĉeĥa tradukis Josef CHVOSTA.


Elŝuti 7.69 Kb.


Elŝuti 7.69 Kb.