Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Historio de Praga Bulteno

Elŝuti 12.57 Kb.

Historio de Praga Bulteno




Dato28.05.2017
Grandeco12.57 Kb.

Elŝuti 12.57 Kb.

Historio de Praga Bulteno

Jiří Patera

 

Nia Bulteno komencis aperi en la jaro 1953. Pli frue informoj pri la klubo aperadis en la presita revuo Esperantista, organo de la tiama tutŝtata organizaĵo de ĉeĥaj esperantistoj. Sed en la jaro 1950 ĉiuj tiamaj E-gazetoj estis malpermesitaj kaj la kluba komitato povis kontakti siajn membrojn nur perpoŝte. La klubo tiam havis kelkcent membrojn, eble 200 – 300, sed la kunvenojn partoprenis nur 40 – 50 membroj. Estis do necese la ceterajn membrojn informi pri diversaj aktivecoj de la klubo, pri programo de kunvenoj, pri kotizoj ktp., kaj tion oni faris per leteretoj, flugfolioj, informiloj, ĝis fine aperis la ideo eldonadi Bultenon kun ĉiuj necesaj informoj kaj eĉ kun literaturaj tekstoj. Tiu Bulteno estis stencilita, du- aǔ kvar-paĝa, signita kiel Presaĵo kaj por tio sufiĉis 50-helera poŝtmarko. La bultenon redaktis fama esperantisto Josef Vítek kaj ĝi havis baldaǔ abonantojn en la tuta lando, sekve ĝi estis ne nur praga informilo, sed tutlanda. Ĝi aperadis eĉ en eldonkvanto de 800 ekzempleroj kaj kontribuis al ĝi la pragaj geesperantistoj, kiel S. Kamaryt, Eli Urbanová, T. Pumpr, J. Mařík  kaj aliaj.



La bulteno aperis neregule ĉiumonate, sed iam pli ofte, iam kun pli longaj paǔzoj. Okazis, ke ĝi ne aperis eĉ dum du-tri jaroj. Tion ĉi mi aǔdis pli poste, ĉar mi origine ne estis pragano. Mi loĝis en nordbohemia urbo Most kaj en Pragon mi transloĝiĝis fine de la jaro 1977. Mi ricevis postenon en ministerio de financoj kaj mia edzino en la ĉefa kont-oficejo de ŝparbanko. Kaj mi tuj fariĝis membro de la praga klubo kaj eĉ ricevis funkcion en la kluba komitato kiel kultur-referento. Mia tasko estis prepari programojn de kunvenoj kaj  ankaǔ iom kontribui al la bulteno. La bulteno tiam ne havis redaktoron, ĝi estis simple eldonata de la klubo. Kaj bonŝance estis tiam bonaj kontribuantoj,  ekz. la kluba prezidantino H. Štruncová,  J. Mařík, L. Kynčl, A. Slanina, E. Urbanová, J. Ondráček, E. Seemannová, R. Horský, J. Vích, J. Cíchová, Z. Khail kaj multaj aliaj.

Mia unua ĉefartikolo en la bulteno aperis sur la unua paĝo de la novembra numero 1978 kaj havis titolon „Sesdek jaroj de Ĉeĥoslovakio“. Poste mi jam skribis regule artikolojn ŝajne politikajn, sed fakte „pacmovadajn“, ĉar tio estis por Esperanto tre grava en la tiama politika situacio. Tre sukcesa estis ekzemple la artikolo el novembro 1984 „Novembro – monato de Esperantaj amaskomunikiloj“, ĉar ĝi estis  komplete elsendita en la E-programo de Radio Polonia la 27-an de novembro kaj ripete la 28-an de novembro 1984. Oficiala redaktoro de la bulteno mi fariĝis nur en la j. 1989, kiam por tiu funkcio min nomumis la kluba jarkunveno en aprilo 1989.

En tiu jaro okazis grandaj politikaj ŝanĝoj en nia lando kaj en la tuta Eǔropo, la komunismo bankrotis kaj la renovigitan demokration  post la komenca entuziasmo ekis influi negativaĵoj de kapitalismo. En la tiamaj numeroj de la bulteno la nova demokratio neniel manifestiĝis kaj eĉ okazis, ke la bulteno en la jaro 1994 ĉesis tute aperi. Dum la komunismo la kontaktoj kun la Okcidento estis malfacilaj, oni ne povis vojaĝi tien, nek aboni kaj aĉeti libere gazetojn kaj librojn, tiam Esperanto funkciis kiel iaspeca anstataǔanto, ĉar pere de ĝi oni povis almenaǔ korespondi kaj partopreni esperantajn aranĝojn en la Oriento. Sed post  la politikaj ŝanĝoj, kiujn iuj nomas „revolucio“, okazis ŝanĝoj ankaǔ en nia Esperantujo: oni povis libere vojaĝi, aboni kaj aĉeti kion ajn, tiam oni prefere komunikis per la angla, germana kaj aliaj lingvoj,  kaj Esperanton oni subite ne bezonis. Tio respeguliĝis ankaǔ en la praga klubo: la nombro de partoprenantoj de kunvenoj sufiĉe falis, falis entute la nombro de klubanoj kaj malaperis ankaǔ la bulteno.

Kiam mi partoprenis konferencojn kaj kongresojn de ĈEA, ĉiam mi aǔdis, ke la praga klubo stagnas, kvankam stagnis la E-kluboj ankaǔ en aliaj urboj. Do, kion fari? Plifortigi la klubon, fari kursojn kaj tiel pligrandigi la klubon montriĝis neebla, ĉar nur malmultaj aliĝis al kursoj kaj baldaǔ forfalis, dum la nombro de klubanoj plu malkreskis. Bonan efikon havis la Universala Kongreso en 1996, ĉar ĝi vekis kaj laborigis kelkajn dormantojn, sed poste la malbona stato daǔris plu. Estis klare, ke necesas fari ion videblan, ekzemple renovigi la bultenon. Tio okazis nur en la jaro 2000, post kelkaj provoj en 1998 kaj 1999. Do en la jaro 2000 komencis denove aperi nia Bulteno  post kelkjara paǔzo, kvar numeroj jare.  Kaj en la  konferencoj kaj kongresoj de ĈEA estis klare videbla la nova stato de la klubo: ho, la Praga klubo reviviĝis,  ĝi eĉ eldonas Bultenon, kia progreso!

Ĉar la esperantaj gazetoj estas kutime tre seriozaj, tro gravmienaj, mi volis, ke nia Bulteno estu male amuza gazeto, kun amuzaj rakontoj, gajaj poemetoj kaj kantetoj, kun multaj anekdotoj por ke la legantoj ĝoje atendu ĉiun novan numeron. Tiam mi komencis aperigi miajn tradukojn de amuzaj rakontoj de Jaroslav Hašek, la aǔtoro de brava soldato Ŝvejk. Sed iuj maljunaj klubaninoj ne ŝatis la rakontojn de Hašek kaj mi devis cedi tiurilate. Kaj aperis alia afero. Venis simpatia virino, montriĝis, ke ŝi estas poetino Věra Ludíková; ŝia poemaro Uslyšet duši (Ekaǔdi la animon) ĵus aperis dulingve esperante-ĉeĥe en traduko de Jaroslav Mráz kaj Miroslav Malovec. Kaj ŝi esprimis la deziron, ke ŝiaj pluaj poemoj kaj tekstoj aperu en Esperanto. Tiel ŝiaj verkoj komencis aperadi en la bulteno. Kaj tuj sekvis ŝin alia ĉeĥa poetino Zdenka Bergrová, kies verkoj ankaǔ plenigis paĝojn de Bulteno. Mi ne kapablas traduki poemojn, mi do tradukadis prozajn tekstojn, kaj poemojn esperantigadis Jaroslav Mráz kaj post lia frua morto Jaroslav Krolupper, kiu subite aperis kiel kompetenta poem-verkanto kaj tradukanto. Kaj estis postuloj aperigi en Bulteno la verkojn de Čestmír Vidman, leterojn de Jiří Karen, rakontojn de Kamila Bártlová, tekstojn de nia klubano Jindřich Ondráček k. a. Krome pro financaj kialoj la kluba komitato decidis eldonadi ĉiujare nur tri numerojn de la bulteno, tiam miaj redaktoraj eblecoj estis tre limigitaj kaj mia ideo pri amuza gazeto forvaporiĝis. Ĉar la oficiala organo de ĈEA Starto fariĝis nura movada informilo sen iaj ajn literaturaĵoj, tian literaturan rolon komencis parte transpreni nia bulteno. La bulteno estis origine nura kluba informilo. Ĉar la klubaj aktivecoj estas tre malmultaj kaj malgrandaj, estas necese la bultenon plenigi per literaturaĵoj. Tamen la bulteno ĉiam restas kluba informilo, malgrandformata kaj amatora, eldonata en la nombro de 120 ekzempleroj, do tute neniu tutlanda literatura gazeto. 

Lastatempe forpasis iuj gravaj klubanoj, kiel Eli Urbanová kaj Jindřich Ondráček, antaǔ nelonge ankaǔ Čestmír Vidman, kaj tiam aperis neceso ĝustatempe trovi ankaǔ novan kaj ĉefe junan redaktoron de la bulteno. Post mia 35-jara laboro por la bulteno estis jam urĝa tempo havi junan kaj  kleran redaktoron kun novaj ideoj kaj kapabloj. Kaj tia persono en Prago bonŝance ekzistas.

Li estas iama estro de la praga E-junularo, do kapabla kaj sperta esperantisto, finstudinto de du fakultatoj de Karola universitato en Prago kaj sekve duobla doktoro (JUDr. PhDr.), studinto en la universitato en Parizo, instruanto en la Tuteǔropa altlernejo en Prago, redakciano de gazeto Revuo Politiko, kiam restas al li tempo, do ankaǔ oficisto en ministerio de justeco. Li do estas oficiale juristo kaj publicisto, li estas fakulo pri la ĉeĥa dancmuziko de  duono de la 20-a jc., li prizorgas kelkajn ret-paĝojn kaj publikigas tie (ĉeĥlingve) siajn blogojn. Sed li havas ankaǔ familiajn devojn, ĉar antaǔ nelonge naskiĝis lia dua filo, sekve redakti la bultenon estos por li  plua tempbezona laboro. Lia nomo estas Tomáš Břicháček kaj ankaǔ mi estas preta ankoraǔ iom helpi al li kaj precipe daǔrigi la esperantigon de leteroj el la milita tempo de Jiří Karen kaj ankaǔ la artikolojn de la verkistino V. Ludíková. Kaj Tomáš certe trovos kunlaborantojn inter junaj pragaj geesperantistoj, kiel ekz. Daniel Mrázek, kiu en Literatura Foiro aperigis jam kelkajn recenzojn pri moderna Esperanta muziko.

Foiro Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.

Mi estas konvinkita, ke la Bulteno de Esperantista klubo en Prago havas antaǔ si bonan estontecon kaj ĝi apartenos ne nur al bonaj kaj kvalitaj klubaj eldonaĵoj, sed estos laborejo kaj lernejo por pluaj novaj Esperanto publicistoj, verkistoj kaj tradukistoj.



http://bulteno.cs-retromusic.net/klubo.htm#histo


Elŝuti 12.57 Kb.


Elŝuti 12.57 Kb.