Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Historia promenado tra 300 jaroj

Elŝuti 11.77 Kb.

Historia promenado tra 300 jaroj




Dato21.11.2017
Grandeco11.77 Kb.

Elŝuti 11.77 Kb.

Historia promenado tra 300 jaroj





1. La fera fonto En la kavo ĉe la Kolona Domo la bonfara fera akvo elsorbiĝas de la sabloŝtona rokplato. Restado en Ramlösa iam signifis ke la pacientoj trinkis grandajn kvantojn de tiu ĉi akvo, ĝis ok litrojn tage. La akvo de la fera fonto entenas 0,0190miligramojn da fera karbonato en unu litro da akvo. En malnovaj tempoj oni opiniis, ke la akvo povis kuraci malsanojn kiel reŭmatismon, renan gruzon, iskiatikon, kordifektojn, larmantajn ruĝajn okulojn, malbonan spiradon kaj anemion.


2. La alkala fonto La akvo de Ramlösa en la nunaj tagoj estas bongusta alkala akvo. Ĝi malkovriĝis je la fino de la 19-a jarcento per vera hazardo. Oni serĉis salan akvon, kaj pro tio la elreviĝo estis granda ĝis kiam oni komprenis ke oni trovis unikan mineralan akvon kaj bonan entreprenan ideon. Fabriko estis starigita en la ravino, kie la akvo de Ramlösa enboteliĝis.

En 1973 nova fabriko konstruiĝis en la industria kvartalo de Ättekulla, kien la akvo nun estas transportata tra senrusta kunduktubo. La antika fabriko en la parko malkonstruiĝis. La fonto estis renovigita en 1995.


3. La runŝtono de Unu el la arkitektoj, envolvitaj en la konstruado de la palaco de

Hårleman Stokholmo, Carl Hårleman, starigis la runŝtonon kiel dankan memoron de la virto de la akvo de Ramlösa. Carl Hårleman ankaŭ aktive laboris por plibeligi la parkon.
4. La filozofia vojeto estas la nomo de la piedvojeto, kiu gvidas en la arbaran parton de la parko. Ĉi tie multaj gastoj de la akvokuracejo promenadis. Se vi zorge studas la trunkojn de la arboj, vi trovos nomojn enĉizitaj en la ŝelo. De la arbara parko la vojeto supreniras al la altebenaĵo kaj al la romantika parto de la parko de Ramlösa.


5. Vilao Desideria konstriuĝis en 1801. La nomon Desideria ĝi ricevis de la reĝino Desideria (edzino de Karl XIV Johan), kiu loĝis en tiu ĉi domo kiam ŝi vizitis la akvokuracejon.

Aliajn vilaojn, kun la nomoj Linnea, Viola, Veronica kaj Pyrola, la skania nobelaro konstruigis kiel somerdomojn. Nuntempe la vilaoj estas privataj tutjaraj loĝejoj.



6. La varmbaneja domo estis konstruita en la jaro 1880 kaj pligrandigita en 1919. Ĝi fariĝis banejo eksterordinara, kiu ofertis multajn diversajn specojn de banoj. Dum la plej glora epoko de la akvokuracejo oni ofertis

- banojn en varma kaj malvarma akvo

- ŝlimbanojn

- masaĝojn

- kuracojn en vaporŝrankoj ktp

Hodiaŭ la domo estas privata loĝejo.



7. La granda urno de La urno estas desegnita de la artisto Ferdinand Ring kaj fabrikita

Höganäs ĉirkaŭ 1860 de la ŝtonuja fabriko de Höganäs. Post kiam ĝi estis montrita dum la Stokholma ekspozicio en 1866, la kompanio donacis ĝin al la mineralfonta parko de Ramlösa. En sia nuna loko ĝi staras ekde la kvindekaj jaroj. La urno estis restaŭrita en 1992.


8. La mineralfonta hotelo La konstruaĵo estis starigita en 1879 kaj pligrandigita en 1907. Grava parto de la tiel nomata societa vivo okazis tie. La restoracio estis fame konata, kaj por sia bongusta manĝaĵo kaj por siaj belaj mondumaj salonegoj. Ankaŭ malgranda hotelo troviĝis en la konstruaĵo. La mineralfonta hotelo estis radikale restaŭrita en 1991 kaj enhavas nuntempe oficejojn kaj resanigan klinikon.
9. La kuracista vilao estis konstruita en 1800 kiel loĝejo por la ĉefkuracistoj de la akvokuracejo. Dum la jaroj multaj eminentaj kuracistoj kaj profesoroj pri medicino laboris en Ramlösa dum la somero. Hodiaŭ la domo estas privata loĝejo.
10. La mineralfonta estis konstruita en 1836. Komence la konstruaĵo nomiĝis ”Ramlösa

malsanulejo Vivtena Institucio por Malriĉuloj” (Ramlösa Fattigförsöjnings-anstalt). Reĝo Karl XIV Johan finance subtenis la projekton. Hodiaŭ troviĝas privataj apartamentoj en la konstruaĵo.


Elŝuti 11.77 Kb.

  • 2. La alkala fonto
  • 3. La runŝtono de
  • 5. Vilao Desideria
  • 6. La varmbaneja domo
  • 7. La granda urno de
  • 8. La mineralfonta hotelo
  • 9. La kuracista vilao

  • Elŝuti 11.77 Kb.