Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Globludo de suda francio

Elŝuti 10.97 Kb.

Globludo de suda francio




Dato19.12.2017
Grandeco10.97 Kb.

Elŝuti 10.97 Kb.

GLOBLUDO DE SUDA FRANCIO

Christian Frejus

La globludo estas sporto de globoj de Suda Francio. Sxajne iu ajn « Jules (Jxil) » inventis la globludon en 1908 en « La Ciotat (la Siota’) » apud « Marseille (mahsei) » en Suda Francio. Ekzistas kompreneble multaj naciaj asocioj. Globludo ja estas konkursa sporto sed cxefe distra sporto praktikata de multaj francoj, precipe dum somera tempo. Gxi favoras homajn kontaktojn, instigante cxiun ludanton al diskuto forigante la sociajn barilojn. Gxi ludeblas sur cxiu ajn sabla tereno kiel vojo, plagxo, gxardeno, globludejo…


Jen kelkaj detaloj pri tiu ludo :

Oni povas ludi 1 kontraux 1 : cxiu havas 3 bulojn.

Oni povas ludi 2 kontraux 2 : cxiu havas 3 bulojn.

Oni povas ludi 3 kontraux 3 : cxiu havas 2 bulojn.


La celo de la ludo estas loki la bulojn plej proksime de la celglobeto. La buloj devas esti el metalo de diametro inter 7,06cm kaj 8cm, pezante inter 650gr kaj 800 gr.

La celglobeto estas el ligno aux sinteza materio de diametro inter 25 kaj 35 mm. Ofte gxi estas colorita.Oni unue jxetas la celglobeton je distanco inter 6 gxis 10 m kaj for iu obstaklo (muro, arbo…) minimume 1 m. Poste cxiu skipo jxetas bulon. La ludanto kiu jxetis la plej malproksimede la celglobeto jxetas la sekvantan globon.

Je cxiu ludparto, la gajnanto kalkulas siajn poentojn laux la proksimeco de la celbulo. La gajnonta skipo estas tiu kiu kalkulas la 13 unuajn poentojn.
Do, kiam vi feriados en Sudfrancio, vi ne povas mistrafi bulludantojn kun enmane glason da pastiso (anizita alkoholo) sur la vilagxa placo. Ankaux vi povas praktiki tiun libertempan ludon : ne estas limagxo postulata. Estas «  inter 7 kaj 77 jaroj » (franca esprimo).



...tamen, en Sud-Ameriko
La ludo nomigxas BULO (bul-ludo).

La grandaj lignaj pilkoj (4) estas iom pli pezaj (cx. 1100 g.).

Gxi jam ekzistis en Egiptio kaj Grekio, kaj famigxis en la tempo de la Romianoj.

La tradicio dauxris en Italio, kaj pere de la Italdevenaj enmigrintoj la ludo enradikigxis en LatinAmeriko, unue en Argentinio kaj poste en Brazilo, kie gxi estas tre populara.

En Britio ecx Sir Francis Drake aprecis gxin.

Ekzistas F.I.B. (Federacio Internacia de Bulo) kaj internaciaj disputoj, kompreneble.



Gxi estas tre aprecata de maljunuloj kaj oni povas gxin praktiki ecx sur rad-segxoj (vidu la foton de japanaj praktikantoj).
[ aldonis, laux peto de la prezidantino: R. Resende ]
Maljunuloj disputas en Brazilo.


Japanoj disputas sur radsegxoj.


Elŝuti 10.97 Kb.

  • ...tamen, en Sud-Ameriko

  • Elŝuti 10.97 Kb.