Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Giunta comunale del comune di modena ( amministrazione di centro-sinistra) 175 mila abitanti

Elŝuti 76.09 Kb.

Giunta comunale del comune di modena ( amministrazione di centro-sinistra) 175 mila abitanti




Dato16.03.2017
Grandeco76.09 Kb.

Elŝuti 76.09 Kb.



GIUNTA COMUNALE DEL COMUNE DI MODENA

( amministrazione di CENTRO-SINISTRA)

175 mila abitanti
 

Urbestro ( partito de DS)

Ĝorĝo (itale: Giorgio) Pighi



Strukturoj kaj Projektoj:

Ĝenerala Direkcio

Kabineto de la Urbestro

Persona Sekretario de la Urbestro



Sidejo: Piazza Grande, 16 - Via Scudari, 20

Sekretario Tel. 059/2032576- 2032419 Fax: 059/2032560
SKABENOJ
Mario Lugli (vicurbestro)

Delegoj:

- Kulturaj politikoj kaj Turismo

- Komunikado kaj Informadikaj Sistemoj
Sidejo: Via Galaverna, 8

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032788 - fax 059/2032877


Simona Arletti

Delegoj:

- Ĝeneralaj aferoj (Demografiaj servoj, Projekto Eŭropo)

- Decentrigo

- Politikoj por la Sano (Sanitara Programado kaj Edukado al la Sano, Apotekoj)

- Egalaj Ŝancoj
Sideo: Via Don Minzoni, 121 ĉe distrikto 3

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2034209


Stefano Bonaccini

Delegoj:

- Publikaj Lavoroj kaj Urba Bontenado

- Antaŭenpuŝo de la urbo kaj de la Historia Centro
Sidejo: Piazza Grande, 16

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032316 - fax 059/2032568

Francesco Raphael Frieri

Delegoj:

- Bilanco (Financoj kaj Impostoj)

- Parteprenado
Sidejo: Piazza Grande, 16

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032677 fax 059/2032691


Francesca Maletti

Delegoj:

- Sociaj politikoj, por la domo kaj por la Integriĝo (Sociaj kaj soci-sanitaraj servoj)


Sidejo: Via Galaverna, 8

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032721 - fax 059/2032980


Antonino Marino

Delegoj:

- Politikoj por Sporto kaj Libera Tempo

- Hereda havaĵo
Sidejo: Via Galaverna, 8

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032881 - 059/2032695 -059/2032747

fax 059/2032858
Gualtiero Monticelli

Delegoj:

- Politikoj por la Personalo

- Urbodoma polico
Sidejo: Aleo Amendola, 152

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2033745


Giovanni Franco Orlando

Delegoj:

- Politikoj por la medio


Sidejo Via Santi, 40

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032170 -059/2032307- fax 059/2033535

Adriana Querzè

Delegoj:

- Insturado kaj politiko por la infanaĝo

- Lerneja Aŭtonomio

- Rilatoj kun la Universitato


Sidejo: Via Galaverna, 8

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032741 - fax 059/2033862


Giorgio Razzoli

Delegoj:

- Ekonomikaj Politikoj ( Servoj al la firmaoj, Profesia Formado kaj Laboro, Proviantejoj, Observatorio de la Prezoj)

- Kunpartoprenitaj Asocioj kaj Ununura Giĉeto
Sidejo: Piazza Grande, 16

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032952- fax 059/2032433


Elisa Romagnoli

Delegoj:

- Politikoj por la Junularo kaj Eŭropa Civitaneco

- Tempoj kaj Horaroj de la Urbo
Sidejo: Via Galaverna, 8

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032807- fax 059/2032877


Daniele Sitta

Delegoj:

- Programado kaj Administrado de la Teritorio (PIP e PEEP)

- Infrastrukturoj e Movebleco (Trafiko, Vojreto, Uranizado kaj Publika Transporto)

- Politikoj por Loĝaj celoj


Sidejo: Via Santi, 60

Sekretariejo de la skabeno: tel. 059/2032254 - 059/2032048 fax 059/2032265


[Lasta ĝisdatigo 05/08/2005]

Oficejo de la rilatoj kun la Publiko - Urbodomo de Modeno

Tel 059 20312 - Fax 059 2032612 - E-mail piazzagrande@comune.modena.it

2002-2004 © Consorzio In&Co
MODENO41100 MODENA (MO ) hejmpaĝo


La urbo Modeno proponas al turisto monumentojn kaj muzeojn je granda historia kaj arta graveco. Placo Granda estas la koro de la vivo de Modeno kaj la ejo en kiu troviĝas kune la plej signifaj kaj amataj monumentoj. La Katedralo, unu el la plej grandaj ĉefverkoj de la eŭropa romanika stilo, kaj la "Ghirlandeno", sonorilturo simbolo de la urbo, estis rekonitaj de Unesko kiel havaĵoj kiuj apartenas al la monda riĉaĵo de la homaro.

En Placo Granda situas ankaŭ la urbodoma Palaco kies kunstruaĵo konis diversajn fazojn ekde la mezepoko kaj kiu nun estas sidejo de la urba Administrado. Sur Placo Roma, je malmulte da paŝoj for de la "Ghirlandeno", troviĝas la Duka Palaco el la deksepa jarcento, sidejo de la Militista Akademio. Resuprenirante laŭlonge de Emilia Vojo, oni renkontas placon Sankta Agostino, al kiu alrigardas la preĝejo Sankta Agostino en kies eno eblas admiri la belegan "Priploron pro la mortinta Kristo" de Begarelli, kaj la Palaco de la Muzeoj, sidejo de kelkaj prestiĝaj artkolektoj. Ni rememoru aparte la Galerion de familio Estense, grava kolekto kiu respegulas la interesojn de la Estensi pri la artoj, la Bibliotekon de Estensi kie konserviĝas la altvaloraj kodeksoj el la XIV ĝis la XVI jarcento kaj la Muzeo de la Gravuritaj Memorŝtonoj de Estensi.
Por informoj

IAT - Oficejo de Informado kaj Turista akcepto (Itale: Ufficio Informazione ed Accoglienza Turistica)


Piazza Grande, 14 - 41100 Modena

Telefono 059/2032660 - Fax 059/2032659

Horaro: de lundo al sabato 9.00-13.00 e 15.00-18.00 - dimanĉe kaj dum la festoj 9.30-12.30.

e-mail: iatmo@comune.modena.it


M

apo de la historia centro kaj de la Emilia Vojo



Mallonga historio de la urbo

La teritorio de Modeno, loĝita en la antikvaj tempoj de Etruskoj kaj de Gaŭloj Boj en la ebenaĵo, de Liguraj popoloj en la Apeninoj, estis konkerita de Romo en la dua jarcento a. Kr.


La Romianoj konstruis la Emilian Vojon, starigante en la areo de antikva vilaĝo kolonion: Mutina.
Mutina estis proklamita romia kolonio en 183 a.Kr., kiam ĝia pasinteco havis jam siajn radikojn en la etruska periodo. Je la alveno de la Romianoj la urbo ricevis novan urban instalaĵon dank'al grandaj senakvigaj vorkoj kaj estis rekte kunligita al la vojakso de la Emilia Vojo kiu fariĝis la "maksima dekumano" (itale: dekumano massimo) .En la imperia epoko la urbo estis prospera municipo, sed kun la krizo de la imperio komenciĝis la dekadenco, signita de la militoj inter Kostanco (itale: Costanzo) kaj Masencio (itale: Massenzio) (312 p. Kr.) kaj precipe de inundoj. La plej malbona el ili, en la VI jarcento, devigis la loĝantojn formoviĝi ekster la urbon.
Ruinigita unue de la hungaraj invadoj en la VIII jarcento kaj poste de naturaj katastrofoj, en la ebena teritorio pliboniĝas la vivkondiĉoj je la jaro Mil, kiam la senmarĉigo de la benediktanoj rekonkeras la grundojn por la agrikulturo kaj la vilaĝetoj kaj urboj fortikiĝas.

En la montaro, nature defenditaj, firmiĝas grupoj de feudsignoroj kiuj daŭre luktas kontraŭ la liberaj komunumoj de la ebenaĵo.


Poste la urbeto denove komenciĝis ekzisti kaj en 891 ĝi estis zonita de muroj dank'al la persisto de la episkopoj.

En la XI jarcento la urbo fariĝis libera komunumo, partoprenis en la krucmilitoj kunvokita de Pietro la Ermita kaj en 1099 komencis konstrui la Katedralon tie kie estis jam la baziliko.

La XII kaj la XIII jarcentoj vidis, ke Modeno engaĝiĝis en la plej gravaj politikaj luktoj (la Lombarda Ligo, la regado de la Svevoj, la internaj luktoj inter gelfoj kaj gibelinoj, la katastrofa malvenko ĉe Fossalta) dum jaroj de granda ekspansio alternigitaj de jaroj de krizoj.

En la XIV jarcento sekvis unu la alian en la Komunumo diversaj signorioj, de la Estensi al Gonzaga, al superregado de la Papŝtato, ĝis la fina sukceso de la familio Este.

En 1598 Modeno iĝis ĉefurbo de la Este - Duklando. La familio Este regis la urbon preskaŭ senhalte ĝis 1796, jaro en kiu Ercole III de signorio Este retiriĝis antaŭ la franca avanco.
Ekde 1796 la francoj regis, inter sinsekvaj epizodoj, ĝis 1814.

De tiu jaro la dukoj Francisko IV kaj e Francisko V regis la ŝtaton ĝis 1859.

Defalinte la suvereneco de la duko Este, la urbo iĝis parto de la Itala Regno.

La alveno de la Respubliko (1945) determinis, per la aprobo de la Konstitucio kaj promulgo de la sekvaj leĝoj kaj dispozicioj, la nunan teritorion kaj institucian aranĝon.


Modeno per ciiferoj: Loĝantaro
La loĝantaro de provinco de Modeno atingas, je la 31-a de decembro 1998, la nombron de ĉa 620.400 rezidentoj. Oni registras plinombrigon de pli malpli 15.800 unuoj ( 2,6%) rilate al1991, jaro de antaŭa popolnombrado.

Preskaŭ duono de la loĝantaro hejmas en la pli grandaj urboj:



Modeno (kun pli ol 175.000 loĝantoj)
Carpi (61.000)
Sassuolo (41.000).
Estas nur naŭ la komunumoj kiuj havas pli ol 15.000 loĝantoj.
La denseco je kvadrata kilometro en provinco de Modeno estas ĉa 231 loĝantoj, kun maksimumaj pintoj en la komunumoj Sassuolo kaj Modeno kaj minimumaj valoroj en la montaraj komunumoj.
FREMDAJ CIVITANOJ LOĜANTAJ EN MODENO
La demografia provinca realo karakterizas, jam ekde la la 80aj jaroj, pere iompostioma pligrandigo de nombro de fremdaj civitanoj kiuj deziras loĝi en provinco de Modeno: ilia konsisto varias, fakte, de la 3.512 unuoj de la jaro 1989 ĝis la 18.310 unuoj de 1998, tio estas 3% de la loĝantaro.

La fremdaj civitanoj kiuj loĝas en Modeno estas la potenciale stabila parto de la fenomeno, kun evidentaj influoj sur la demografiaj karaterizoj de Modeno.

La evoluo de la fenomeno estas strikte ligata kun la ekonomia disvolviĝo de la areo kaj kapablas modifi ties demografian strukturon. La enmigrado kontribuas fakte al la pligrandigo de la nombro de junaj loĝantoj. Plue, ĉar la enmigrintoj kutime havas pli da gefiloj, tiu ĉi fakto determinas pligrandigon de la ĝenerala kvanto de naskoj je la tuta provinca teritorio.

La civitanoj de EU loĝantaj estas 1.200 (6,3% de la fremduloj).

La fremdaj pli multnombraj komunumoj orginas el la norda Afriko kaj el Azio (71% de ĉiuj), kiuj eble profitis pli ol aliaj je la freŝdataj legalizaj leĝoj kiuj emas regolarizi ilian ĉeestadon: la maroka komunumo nombras 5.400 personojn kaj estas 29,7% de la rezidantaj fremdaj civitanoj; sekvas la ganaa komunumo (1.844 individuoj), la tuniza (1.819 unuoj) kaj la albana (1.007 fremduloj). En la fremda kontingento estas enkalkulitaj multaj aliaj nacioj kiuj reprezentas la reston de la mondo.

Rilate al ilia dispartigo sur la teritorio, en 1998 nur 6.876 fremdaj civitanoj loĝas en la provinca ĉefurbo (37% de ĉiuj fremduloj) kaj tio montras, ke tiuj ĉi civitanoj estas dislokataj sur la tuta provinca teritorio.

Modeno per ciferoj: Teritorio
La provinco de Modeno etendiĝas sur strio de teritorio je 2.690 kmk kiu, de la apenina firsto, puŝas sin, laŭlonge de bona parto, en la Padan Ebenaĵon.


Latitudo:

(44°06'56'' - 10°36'20'')Sudo

(44°57'52'' - 11°04'24'')Nordo

Longitudo:

(44°50'32'' - 11°22'09'')Oriento

(44°13'37'' - 10°19'15'')Okcidento

Geografia dispartigo:

Nord-Oriente



Minimuma altitudo:

8 m super la marnivelo



Makismuma altitudo:

2.165 m super la marnivelo



Altitudo de la ĉefurbo:

34 m super la marnivelo



N° Komunumoj: 47

en ebenaĵo: 23

sur montetoj: 10

sur montaro: 14 Teritoria surfaco: 2.689,9 Kmq

en ebenaĵo: 1.278,2 Kmq sur montetoj: 463,8 Kmq sur montaro: 947,8 Kmq

Regiono:

Emilio Romanjo



Provinca ĉefurbo:

Modeno


La provinco de Modeno estas laŭirata en sia surfaco de densa hidrografia natura kaj artefarita reto kiu longas 3.641 km. La riveroj Sekia (itale: Secchia) kaj Panaro, enfluantoj de la rivero Pado, estas la ĉefaj riveroj de la provinca teritorio.




Apudlimaj provincoj:

Mantovo (Mantova; Lombardio): Norde - Reĝo Emilio (Reggio E.; Emilia Romanjo): Oriente - Luko (Lucca; Toskano): Sud-okcidente - Pistoio (Toscano): Sude - Bolonjo (Emilio Romanjo) : Oriente - Ferraro (Emilio Romanjo): Nord-oriente


AGRIKOLTURO

Rilate al produktado, Modeno troviĝas je la deka pozicio inter la italaj provincoj.

La ĉefa sektoro estas la zooteknio kiu vidas precipe la bredadon de porkoj (607.000 brutoj) kaj de bovinoj (136.000 brutoj, el kiuj 74.000 laktoprodukantaj).

La agrikultura sektoro estas forte ligita kun la loka grava nutraĵa industrio kiu transformas kaj konservas la produktojn.

La plej gravaj sektoroj estas la fromaĝfarado kies ĉefa produkto estas la fromaĝo Parmigiano-Reggiano (190.000 kvintaloj en provinco de Modeno), la laborado de la viandoj (kaj en multaj malgrandaj kaj metiistaj firmaoj kaj en grandaj italaj grupoj) Estas produktataj tipaj peklitaj viandoj (porkopiedo (itale: zampone), salamo (itale: salame), mortadelo (itale.

Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.
mortadella) kaj la Ŝinko (itale: prosciutto) de Modena kun kontrolita laŭorigina nomo.

La plej granda parto de la surfaco produktas furaĝon por la brutaro kaj cerealojn, precipe tritikon kaj majzon. Gravas ankaux la produktado de sojo, sukerbetoj, tomatoj kaj pizoj. Ili estas prilaborataj en multaj konservofabrikoj.

En la teritorio de Modeno gravas ankaŭ la kultivado de vitejoj por produkti la vinon Lambrusco, tre konata kaj ŝatata vino en la tuta mondo.

Oni kultivas pirarbojn, pomarbojn kaj ĉerizarbojn (estas famkonataj la ĉerizoj de Vignola).

Grandan intereson vekas la produktado de la Tradicia Balsama Vinagro de Modeno (itale: Aceto Balsamico Tradizionale di Modena), tre aparta produkto laŭ antikva tradicio, kiun oni utiligas en la tipa kuirarto de Modeno fama pro la "torteletoj" (itale: "tortellini") kaj aliaj multnombraj specialaĵoj.
INDUSTRIO
La plej gravaj fabrikoj estas metalmekanikaj, ceramikaj, tekstilaj, konfekciaj kaj biokuracaj

La Metalmekanika Sektoro, kun 4.400 firmaoj kaj kun pli ol 41.000 laborkoncernantoj, atingis internacian gravecon dank'al vasta gamo da produktoj: sportaj aŭtomobiloj (Ferrari, Maserati, ktp.), agrikultaraj maŝinoj, karoserioj por aŭtobusoj, labormaŝinoj, maŝinoj de la oleo-dinamiko kaj de la aŭtomatigo por ceramiko, konstruado, ligno kaj nutraĵindustrio.

En Sassuolo kaj najbaraj komunumoj oni produktas kahelojn kaj tegaĵojn. La Ceramika Sektoro vidas ĉ. 300 entreprenojn kun pli ol 16.000 laboristoj. La jara produktado atingas pli ol 440.000.000 kvadratajn metrojn da kaheloj, tio estas 80% de la itala produktado kaj preskaŭ kvarono de tiu de la tuta mondo.
La Tekstila Sektoro, kvankam malgrandigita dum la lastaj dek jaroj je nombro da fabrikoj kaj laboristoj, reprezentas ankoraŭ unu el la plej gravaj sektoroj: ĝi konsistas el preskaŭ 4.300 entreprenoj kiuj estas grandparte malgrandaj kaj ofte metiistaj.

La Trikotfabrikoj oftas en Carpi: ili havas 13.000 laborkoncernantojn en 2.600 firmaoj kiuj disdivadas inter si la diversajn fazojn de la preparado de la fina produktado.

La firmaoj de la tekstila sektoro laboras precipe vestaĵojn por virinoj kaj infanoj. Ne mankas gravaj ĉemizfarejoj. Entute estas pli malpli 1.600 entreprenoj kun 8.000 laboristoj.

Malpli nombraj estas la entreprenoj (ĉ. 200) kaj laboristoj (kun 800 unuoj) en la sektoro de Feloj, ledaĵoj kaj ŝuoj. Tiuj produktoj de Modeno iras je 30% al eksterlando kie ili estas tre ŝatataj.

La nutraĵindustrioj havas 1.328 entreprenojn kun 11.033 laboristojn kaj iliaj produktoj reprezentas signifan parton de la ekonomio de la provinco.

Gravas ankaŭ la biokuracaj entreprenoj. Ili konsistas el rimarkinda nombro da firmaoj kiuj naskiĝis kaj evoluis precipe en al areo de Mirandola. Iliaj produktoj estas tre novaĵalportaj. Forte ili engaĝiĝas en la servo de la malsanulejoj al kiuj ili liveras ilojn por la hemodializo. Nuntempe la biokuraca sektoro nombras ĉ. 80 entreprenojn kun pli ol 3.200 laborkoncernantoj. Kelkaj el ili kunlaboras kun plurnaciaj aŭ italaj grupoj.La produktado de la sektoro atingas 90.000.000.000 €. Duono de la produktoj estas vendataj eksterlande.

La industrio de Modeno havas aliajn gravajn sektorojn. Inter ili estas presaj establaĵoj, la sektoro de la lignaj mebloj, la produktado de mastrumaj aparatoj kaj de industria elektroniko, la prilaborado de plasto k.t.p.
Modeno je ciferoj: Laboro
En la provinco de Modeno, je 1998, la laboristaro konsistas el ĉ. 300.000 unuoj. Ili estas tiu parto de la popolo kiu povas labori kaj ĝi inkluzivas la laborantojn kaj la serĉantajn laboron kiuj aĝas 15 jarojn kaj pli.

Montriĝas, ke en Modeno la kvanto da okupitaj laboristoj estas sufiĉe alta (60%) kaj tiu de la senlaboruloj relative malalta (3-5% de la tuta laboristaro).

Rimarkindas, ke en 1998 en Modeno la kvanto da laborantoj (60,6%) estis pli alta ol tiu de la regiona kaj nacia nivelo. Tio ŝuldiĝas al la pli granda partopreno de la virinoj en la laboro (52,8% de la virinoj laboras kaj ili estas 43,5% de ĉiuj laborantoj). La virinoj kontribuas signifoplene (je 60%) al la kontingento de la homoj kiuj estas serĉantaj laboron.

En 1998, pli ol duono de la laboruloj laboras en la Terciara Sektoro, sektoro kiu jam de la 90aj jaroj estis superrega.

Preskaŭ du trionoj de la laboruloj en la provinco de Modeno estas dungitaj. Dum la pli freŝdataj jaroj oni konstatis pligrandigon de formoj malsamaj de dungiteco, kiuj rilatas al plentempa kaj nedefinita engaĝiĝo.

La laborkontraktoj pri definita engaĝiĝo kaj pri metilernado estas nun pli multnombraj. Oni konstatas ankaux rimarkindan plimultigon de kontraktoj kiuj antaŭvidas forĝigon al laboro. Tiaj kontraktoj estas la du trionoj de ĉiuj kontraktoj kiujn oni registrigis en 1998.

Alvenas, kvankam ne multaj je nombro, ankaŭ al unuaj spertoj de provizora, dumtempa laboro.

Sur la teritorio de Modeno ne estas ofta la partatempa laboro en la industria entrepreno, dum ĝi certe ĉeestas en kelkaj terciariaj aktivecoj kaj servoj, precipe en la detalvendado.

Oftas, kontraŭe, kontraktoj de kunordigita kaj daŭra kunlaborado kiuj povis esti, en 1998, ĉ. 19.000 unuoj.

Pro la disvastiĝo de teknologioj de la longdistanca komunikado ankaŭ en la realo de Modeno kreskis la malsamj spertoj de longdistanca laboro ĉe privataj entreprenoj kaj publikaj institucioj.



Por subteni la okupitecon, naciaj kaj regionaj leĝdispozicioj donas al la Provinco novajn funkciojn rilate al laboro: ili redese

gnas ankaŭ la komptetojn de la nuna distriktaj sekcioj por la dungiĝo kaj dungado en agrikulturo de Modeno, Carpi, Sassuolo, Mirandola, Vignola kaj Pavullo de Frignano.


Elŝuti 76.09 Kb.


Elŝuti 76.09 Kb.