Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Germana Esperanto Asocio landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio

Elŝuti 22.27 Kb.

Germana Esperanto Asocio landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio




Dato02.11.2017
Grandeco22.27 Kb.

Elŝuti 22.27 Kb.

Germana Esperanto Asocio

landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio

RAPORTO


pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2007

30-a S E F T 2007

La 30-a SEFT okazis de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007 sur nia tradicia tendejo apud la Dreetzsee (Drec-lago) de la regiono ĉirkaŭ urbeto Feldberg, 120 km norde de Berlino.




  1. Partopreno

71 personoj el Nederlando, Irlando kaj germanaj federaciaj landoj: Berlino, Brandenburgio, Meklenburgio, Turingio.

Staris pli ol 30 tendoj, ĉ. 6 loĝoĉaroj, 19 aŭtoj, kaj 25 bicikloj. ....



Bestoj: ĉijare ne ĉeestis iuj bestoj, eĉ ne vespoj, sed al la tendejo oni rajtas kunpreni dombestojn (hundoj, katoj…).


  1. Aranĝoj

migradoj kaj ekskursoj:

    • migrado al vilaĝo Carwitz,

    • migrado kun gvidantinto kaj interesaj klarigoj,

    • migrado tra la arbaro ĉirkaŭ la marĉejon,

    • ekskurso al urbo Woldegk pro la surmetado de nova tura pinto sur la kirkon,

    • veturado per kvarrada motorciklo,

    • migrado al Thomsdorf,

    • migrado kaj biciklado al „Krüseliner Mühle",


Komunaj manĝoj

    • "Kaldrona supo" farita de multaj helpantoj.

    • Bivakfajro apud Dreclago, bakado de "bastona kuko"1

    • Kradrostado

    • Flanofesto: Tre ŝatata okazo estis vespera festo de bongustaj „Patkukoj“, kiujn rostis ĉifoje denove Klaas kun kelkaj helpantoj. Dankon al ĉiuj!




  1. Novaĵoj

    • René denove fariĝis onklo,

    • Kvassi, Togolando/Hamburgo komence de 2007 jam ricevis trian infanon,

    • Darius, Litovio/Francio revenis al Eŭropo, li restis dum kelkaj jaroj en Tahitio,



  1. Amuzaĵoj

    • Kafoklaĉo retrovis la intereson, eĉ kun kelkfojaj prelegetoj.

    • Fabelhoroj: Ĉiuvespere por infanoj kaj interesuloj. Bedaŭrinde ofte en germana lingvo. Ĉiuvespere rakontis Vernero, kaj René Philipp okupiĝis pri la diapozitivoj. Foje eĉ Thomas Raabe okupiĝis pri la teknikaĵoj.

    • Adiaŭa vespero: kulmina kaj lasta programero kun riĉa, varia bufedo kaj tre bongusta porkidaĵo. Por certigi tian komplikan instalaĵon, estis okupita triopa grupeto sub gvido de Nils. René sukcesis prezenti ĉijare la unuan fojon sian soljankon.




  1. Distraĵoj/prelegoj

    • diversaj sportoj: retpilkado, indiako, piedpilko, naĝado, tabloteniso kaj Kubbo (aŭ laŭ esperantovikipedio - sveda blokludo).

    • ludoj: "homo, ne ĉagreniĝu", diversaj kart-ludoj,

    • masaĝado fare de Klaas,

    • prelegoj: Anneke informis pri sia vojaĝo tra Formoso/Tajvano kaj donis superrigardon pri la bahaana kredo kaj agado. .




  1. Vetero

    • Ĉijare estis tre varia, ĉiun duan tagon pluvis, sed ni eltenis tion kiel kutime. Kelkaj tendoj preskaŭ dronis la 22an de julio, ĉar falis pli ol 60 mm dum kelkaj horoj, sed la SEFTanoj ne fuĝis.




  1. Informoj

    • La 31a SEFT okazos: de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008 sur la tendejo ĉe Dreclago. Individua aliĝo ĉe la tendeja oficejo ne necesas. Ni mendas entute!

    • La adreso de tendeja oficejo:

      Campingplatz „Am Dreetzsee“, s-ro H.-J. Döhring

      Thomsdorf 37

      17268 Boitzenburger Land

      telefono: (03 98 89) 7 46

      fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93

      reto: www.dreetzseecamping.de

      Retpoŝto: dreetzseecamping@t-online.de

    • Jam nun invitu viajn geamikojn precipe tiujn el aliaj landoj. SEFT estu kaj internacia kaj solidara! Bonvolu sendi nian invitilon al geamikoj, kluboj kaj petu publikigon en E.-gazetoj, kluboj!




  1. Kritiko

    • La emo uzi la internacian lingvo Esperanto ege malkreskis. Ĉu vi havas proponojn por ŝanĝi tion?

    • Negermanoj tre maloftis. Ĉu iu havas ideojn por allogi ilin al la 31a SEFT.




  1. Malkritiko, do laŭdo

    • Vernero denove sukcesis aranĝi rondeton kun kursanoj. Bonega ideo! Kiu emas kunlabori tion en 2008?




  1. Proponoj de Reneo kaj aliaj geamikoj

    • La fabelhoro okazu ĉefe en Esperanto kaj la gepatroj, geonkloj resp. geavoj traduku por la infanoj, kiuj ankoraŭ ne (sufiĉe bone) regas la lingvon.

    • Ĉiuvespere estu komunaj programeroj antaŭ kaj post la fabelhoro.

    • Ni aranĝu por (ĉiamaj) komencantoj "lingvan angulon", eble en la tendego.

    • Ni jam antaŭ la sekva SEFT kolektu ideojn. Bonvolu mesaĝi ideojn al Reneo kaj Nils.

    • Je unu posttagmezo povus okazi pentra konkurso por la infanoj. La plej belaj bildoj povos esti skanataj por la retpaĝaroj. Kiu ofertas malgrandajn donacetojn por la gajnantoj?




  1. Teknikaĵoj

    • Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.




nils.pfennig@seft.de



Nils Pfennig



organizado

tlustulimu@web.de2

tlustulimu@t-online.de




René Philipp




raporto, fabelhoroj,
retpaĝaro

olaf.malcherek@googlemail.com




Olaf Malcherek




kaso

wos_devil@web.de






Ludwig Schröder





adresaro




    • Ni dankas al Silke pro la okupiĝado pri la adresaro ĝis 2006.





1 Germane: Knüppelkuchen

2 Estiĝis el fantaziaĵo


Elŝuti 22.27 Kb.

  • Bestoj
  • Flanofesto
  • Amuzaĵoj Kafoklaĉo
  • Distraĵoj/prelegoj diversaj sportoj
  • Informoj La 31a SEFT okazos: de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008
  • Campingplatz „Am Dreetzsee“, s-ro H.-J. Döhring Thomsdorf 37
  • Kritiko La emo uzi la internacian lingvo Esperanto
  • Malkritiko, do laŭdo Vernero denove sukcesis aranĝi rondeton kun kursanoj
  • Ĉiuvespere
  • Teknikaĵoj Niaj retadresoj
  • Ni dankas al Silke pro la okupiĝado pri la adresaro ĝis 2006. Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2008

  • Elŝuti 22.27 Kb.