Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Fundamenta antaŭparolo

Elŝuti 10.27 Kb.

Fundamenta antaŭparolo




Dato20.03.2017
Grandeco10.27 Kb.

Elŝuti 10.27 Kb.


www.makrobiotiko.it – Fundamenta antaŭparolo

Fundamenta antaŭparolo (htm.)
Ni konis multajn homojn volintajn elprovi makrobiotikan proponon, sed ties plejmulto tre baldaŭ konkludis tian sperton ĉar ili unuflanke estis terurigitaj de la revolucieco de la eksperimento aliflanke ili estis necertaj pro malhelpo kompreni la fundamentojn de tia vivo kaj sekve de tio ili devis dependi de sugestoj de pluraj nepraj nekompetentaj guruoj.

Reflektante pri tia konstato ni konvinkiĝis, ke tio distinganta la malplimulton eltrovintan en la makrobiotikaj principoj novan ekzaltantan vivo-sperton, disde la plimulto male revivanta kiel antaŭe, tio estas ke unuj alproksimiĝis al la makrobiotika propono kun firma agordo pri la filozofia kai religia dimensioj, kies radikoj ne estis tiom en ia kultur-nivelo kiom en vera emo al vido pri la realo kiu por nia okcidenta kulturo hodiaŭ estas vere alternativa.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Laŭ la opinio de Platono la praktikantaj makrobiotikuloj estus praanimoj spertintaj en antaŭaj vivoj tion, ke ili maturigis en sia profund-konscienco inklinon pri ŝanĝo juĝad-parametrojn kiuj en nia kulturo difinis vivindan vivon.

Konklude, ni ĉiam estu disponeblaj al komparo inter ideoj kaj spertoj kun petantoj helpon por kompreni makrobiotikan filozofion, sed ni ne perdu tempon kun senpripensaj scivolemuloj kaj, tiel, nekapablaj por minimuma persona streĉado, inda je nia helpo.

Ni citu la metaforon: “Ne donu viajn perlojn al porkoj” aŭ, pli delikate, ni povas citi spritaĵon de fizikulo Feynman: “Instruado ĉiam ne utila estas krom kiam ĝi superfluas”.

Ni montru al ĉiuj kien oni povos trovi gemojn, kaj al tiuj havontaj forton ilin trovi, ni ĉiam kaj senprofite donos nian helpon por ke oni povu eltrovi mirindan lumon foje emanatan el gemoj tiel malfacile konkeritaj.

Alivorte ni laboros por tiuj kiuj havos la kapablon pensadi pri filozofiaj, religiaj kaj sciencaj konsideroj, kiujn ni proponas al vi laŭ la ordo kaj la serio rimarkigataj de la retpaĝara enhavo: la publikaĵo ekde la punkto 0 ĝis la punkto 3.11 estu atent-legenda nome studenda.

Tiun farinde oni malkovros gemojn nerafinitajn, kiuj povos kun ni laŭgrade aliiĝi al admirindaj briliantoj. Ne necesas havi sperton de supera mezlernejo por kompreni la penson de filozofoj menciitaj de la punkto 1.1 ĝis la punkto 1.13: ilia penso, neniam banaligita, estis simpligita irante al la esenco, do ĉiu povos ellegi tiun publikaĵon kaj laŭgrade regi teknikan baz-lingvon per kiu kompreni ĉion. Tiam oni ekkonscios pri nia regado de la baz-filozofiaj intuicioj kaj per tio oni havos kulturilojn por elkoni funde la makrobiotikajn provokojn.

La fundamentaj premisoj de la makrobiotika filozofio estas:


C^io estas materiiĝo de Sola Realeco, do, ĉiu vivanto esprimas evolu-malsame samvivan impulson: tio implicas ke nenio vivas nur unufoje.

Sola Realeco manifestiĝas per sia polarizo en la du fortoj Yin kaj Yang dialektike kontraŭaj. Tiuj ĉi du principoj kontraŭaj, komplementaj kaj egalvaloraj estigas universalan energian kampon en kio evidentiĝas malkaŝa mondo, kiu esprimas raciecon kaj, sekve, justecon kaj harmonion.
Nesciado kaj egoismo malebligas al homo percepti absolutan mond-raciecon.

Se ni havas kapablon rediskuti akiritajn certecojn, ni povos memkonstati kompletan regadon pri nia sano.

La konstato de la ebla regado pri nia farto kiel sekvo de la mond-racieco necese implikas rediskuton pri antropomorfa Dio tiele ĝi estas difinita de instituciaj religioj.

Makrobiotika praktico ne estas sorĉilo: ĝi postulas grandan kapablon ĉar la konstato pri nia farto-regado necese havas longajn tempojn kaj laŭgradecon je naturaj biologiaj eventoj.

Kiu ne estas taŭga alfronti ĉi tian laciĝon ne povos havi en la makrobiotika propono la intuiciojn per kiuj transformi sian vivon en ekzaltantan aventuron.

Ni ne pretendu bonan rezulton laŭ normalaj kriterioj: ni laboras laŭ esotera optiko bone-resumita per la aserto de la itala filozofo Bruno: Vero ne bezonas defendantojn, ĉar ĝi sin memdefendas, tamen ĝi amas malmultulojn kaj saĝulojn kaj ĝi montras sin al senprofitaj kaj malegoismaj serĉadantoj.

Kontrolo: Aldo Mantovani

Revizio: Luciano Mantaut (Luĉjano Mantoo)



Paĝ. de


Elŝuti 10.27 Kb.

  • C^io estas materiiĝo de Sola Realeco, do, ĉiu vivanto esprimas evolu-malsame samvivan impulson: tio implicas ke nenio vivas nur unufoje.

  • Elŝuti 10.27 Kb.