Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Fruktodonaj agadoj kadre de gxemeligxo

Elŝuti 13.37 Kb.

Fruktodonaj agadoj kadre de gxemeligxo




Dato18.03.2017
Grandeco13.37 Kb.

Elŝuti 13.37 Kb.

Informbulteno pri la UEA MOVADO Gxemelaj Urboj N-ro 1, decembro 2015
Fruktodonaj agadoj kadre de gxemeligxo

Mirejo Grosjean, prezidanto de ILEI, komentis en la kunveno pri Gxemelaj Urboj dum la Lilla UK kaj reagis al mia informo pri Gxemelaj Urboj:

"La cxefa tasko, la plej utila, estas kreado de listo de la plej fruktodonaj agadoj kadre de gxemeligxoj". Mi volonte transprenas tiun proponon kaj petas al esperantistoj en gxemelaj urboj:

- Unue plenigi vian urban pagxon en Vikipedio kun la demandilo "Ekkonu vian urbon" (vidu UEA-Vikio->Gxemelaj Urboj->Ekkonu vian urbon).

- Due en UEA-Vikio->Gxemelaj Urbo-> Fruktodonajn aktivaĵojn kadre de ĝemeliĝoj inkluzivigi fruktodonaj agadoj en via ĝemeliĝo.

Landan respondeculon pri Gxemelaj Urboj

La komitato de UEA dum la Hanoja UK en 2012 rekomendis al cxiuj landaj asocioj nomumi landan respondeculon pri Gxemelaj Urboj. Nun, post 3 jaroj, estas nur en 7 landoj tiu cxi funkciulo (vidu UEA-Vikio->Gxemelaj Urboj ->"Agantoj kaj Landaj Respondeculoj pri Gxemelaj Urboj" kaj "Taskoj de la landa Respondeculo pri Gxemelaj Urboj" ). Mi invitas cxiuj Landaj Asocioj reagi pri tiu cxi afero.

Post peto al la jam ekzistantan Landan Respondeculon NENIU respondis al mia peto reagi pri tiu cxi taskaro kaj indiki kion ili faris en tiu cxi kampo en sia lando. Kelkaj ecx ne reagis!! Kiel estonteco por la MOVADO Gxemelaj Urboj?

Ekkonu vian urbon

Plenigi la urban paĝojn en Vikipedio utilas por la Gemelaj Urboj Movado, sed ankaŭ estas fakto ke ju pli da paĝoj estas en la Esperanta Vikipedio des pli oni konsideras la lingvon Esperanton. Vidu UEA-Vikio->Gxemelaj Urboj->Ekkonu vian urbon.



Tie vi trovos ankaux informon pri nova traduka helpilo evoluigata de la Fondaĵo Vikimedio speciale por Vikipedio por traduki la enhavon de nacilingvaj retpaĝoj de Wikipedia kie jam estas multe da informon pri via urbo, sed nacilingve.

Kia estonteco por la UEA projekto Gxemelaj Urboj?
Jes mi kredas en Gxemelaj Urboj cxar gxi signifas ke ORDINARAJ homoj, do ne gravuloj, en iu urbo havas kontakton kun ORDINARAJ homoj, do ne gravuloj, en alia lando eble en tute alia parto de la mondo. Sed en tiuj cxi kontaktoj estas LINGVOPROBLEMO en kiu Esperanto estas la SOLVO!!!! UEA rekonis tiu cxi per la nomumigo en 2002 de komisiito. Ekde tiam gxis nun, do en pli ol 13 jaroj, la
komisiito NUR redaktis 53 Informiloj de Ĝemelaj Urboj kaj organizis du fotoekspozicioj[n] pri la projekto, dum la UK-oj en Bonaero (2014) kaj en Lillo (2015). Laux mi oni povas fari pli, multe pli.
Tamen sxajnas ke la estraro kontentas pri tio cxar gxi renomumis la komisiito en marto de tiu cxi jaro!!
La gxenerala direktoro, Osmo Buller, kun kiu mi havis diversaj[n] fruktedonaj[n] konversacioj[n] pri tiu cxi projekto, multe pli ol kun la respondeca estrarano, ne komprenas kaj ne samopinias pri tiu cxi nomumigxo sed li ne estas
estrarano.
Kio estas la rezulto de la 13 jaroj de funkciado de la komisiito?
Kio estas la estonteco de la projekto Gxemelaj Urboj? Ankoraux 53 Informiloj en la venontaj 13 jaroj?
Kio estas la taskoj de la komisiito?
Kiam la MOVADO Gxemelaj Urboj (post 13 jaroj!!) vere funkcios por ligi homoj en diversaj anguloj de la mondo sur baze de Esperanto por montri ke Esperanto EKZISTAS kaj FUNKCIAS?

Redaktoro: Pieter Engwirda, Nederlando, aktivulo en la MOVADO Gxemelaj Urboj ekde la lancxado en 2004.

pieter.engwirda@gmail.com

Por pli da informo pri Gxemelaj Urboj vidu:

* Vikipedio: sercxi Gxemelaj Urboj

* UEA-Vikio: sercxi Gxemelaj Urboj


Elŝuti 13.37 Kb.

  • fruktodonaj agadoj
  • Landan respondeculon pri Gxemelaj Urboj
  • Ekkonu vian urbon
  • Kia estonteco por la UEA projekto Gxemelaj Urboj

  • Elŝuti 13.37 Kb.