Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Fragmentoj el Historio de Esperanto-Movado en Miskolc

Elŝuti 288.35 Kb.

Fragmentoj el Historio de Esperanto-Movado en Miskolc




paĝo1/6
Dato17.03.2017
Grandeco288.35 Kb.

Elŝuti 288.35 Kb.
  1   2   3   4   5   6



Fragmentoj el Historio de Esperanto-Movado en Miskolc


István Pál 1913 - 1988

László Pásztor 1989 – 2013

Ĉiuj rajtoj rezervitaj

2013

István Pál – László Pásztor

Fragmentoj el Historio de Esperanto-Movado en Miskolc


Traduko

Originale verkita en Hungara Lingvo

Titolo de la originala verko estis:

SZEMELVÉNYEK A MISKOLCI ESZPERANTÓ MOZGALOM TÖRTÉNETÉBŐL

Verko de István PÁL (1913-1988) aperis: en 1988.



László Pásztor kompletigis la historion (1988-2013). La du hungarlingvajn tekstojn esperantigite li aperigis en detaloj, en la retrevuoj Északmagyarországi Hír kaj Nordhungaria Informo.

István Pál - László Pásztor

Fragmentoj el Historio de Esperanto-Movado en Miskolc


Unua kvaronjarcento de Esperanto 1887-1912

/De la Varsovia libro ĝis la Miŝkolca librovendejo/

Lingvo de Zamenhof – ankaŭ Johano Bolyai

Kiam en 1960 en Miskolc kiel iu programo de la 3-a Nordhungaria Esperanto-Renkontiĝo oni inaŭguris memortabulon de la strato Zamenhof, tiam loĝantoj de la ĉirkaŭantaj domoj apenaŭ sciis ion pri la esperanta lingvo kaj ties kreanto. Ili ne sciis, ke antaŭ la lingvo de Zamenhof ekzistis 174, post tio 116 lingvoeksperimentoj, kaj el inter tiuj nur Esperanto restis vivkapabla. Eĉ tion ili ne sciis, ke inter jaroj 1772 kaj 1913 troviĝis 7 hungardevenaj lingvokreantoj, inter ili Johano Bolyai, mondfama hungara matematikisto, kiu faris sian lingvoplanon. La gramatiko de Zamenhof, kies ŝlosilo estis la genia afiksosistemo, jam en 1878 pretiĝis, sed nur post la praktika perfektigo sukcesis eldoniĝi la 14-an de julio 1887 en Varsovio.



La unua kvaronjarcento

En 1897 profesoro Gabrielo Bálint instruas la lingvon kaj Ábel Barabás eldonas lingvolibron en Cluj / en 1897-98 /. Paŭlo Lengyel aperigas en urbo Szekszárd en 1900 la unuan hungarian esperantan revuon la „Lingvo internacia”, poste ĉi tiun sekvas en 1904 la „Esperanto”, en 1907 „ La verda standardo.” En la unuaj jaroj de apero de „Lingvo internacia estis gimnaziano en Szekszárd Ludoviko Király (de 1904), elstara personeco de la miŝkolca Esperanto-Movado. Li tie aŭdis unue pri la lingvo Esperanto de sia kara amiko kiu estis la filo de Paŭlo Lengyel. En la lando la Esperanto-vivo vigliĝas. En 1901 en Budapeŝto fondiĝas la unua Esperanto –grupo, en 1911 parlamenta interpelacio aŭdiĝas en intereso de Esperanto, poste en 1912 fondiĝas la Hungaria Landa Esperanto- Societo kaj en 1913 la Societo de la Hungaraj Esperantistaj Laboristoj.



Gravaj homoj de Miŝkolc

Apenaŭ pasas kelkaj jaroj post la varsavia apero de la unua gramatiko de Esperanto, kiam naskiĝas Ludoviko Király la 19-an de Aŭgusto 1889 en Szekszárd, Julio Baghy en Szeged la 13-an de januaro 1891, Kolomano Kalocsay en Abaújszántó la 6-an de Oktobro 1891 kaj Ludoviko Győry Nagy en Gömőrmihályfalva la 12-an de marto 1892.

Ili ĉiuj havis malvastan kontakton kun Esperanto kaj Miskolc ĝis vivofino.

Kolomano Kalocsay finis la bazlernejon en Miskolc sur placo Sankta-Anna, dum 8 jaroj lernis en la nuna Földes kaj Lévai- gimnazioj, en la pli lasta abiturentiĝis en 1909.

Ludoviko Győry Nagy – pro la tien enoficigado de la patro – en Miskolc daŭrigis de septembro 1906 siajn gimnaziajn studadojn kaj estis samklasano kaj sambenkano de Kolomano Kalocsay. Tiutempe komenciĝis ilia amikeco, kiam ankoraŭ ne konis Esperanton.

En la jaro 1910-a Ludoviko Király / Kőnig / estis universitatano en Budapeŝto. Post 1904, jam duafoje li aŭdis pri Esperanto, kaj de lia iu samklasano li ricevis lecionojn kaj lernolibron. Post ties unu monata trastudado, lernado, somere de 1910 dum iu fervoja vojaĝo kun eksterlandaj esperantistoj li povis jam daŭrigi perfektan konversacion.

Julio Baghy /kiel lia patro Julio Baghy / estis aktoro, multfoje rolis en Miskolc en ensemblo de diversaj direktoroj. Li estis notario de la landa aktorsocieto. Lian aktoran roladon oni menciadis inter eminentuloj de la ensemblo. La gepatroj rolis kaj loĝis en 1899-1905 en Miskolc, en la „Rákóczi-domo” kune kun la juna Julio Baghy.



La unuaj okazintaĵoj - Libroj en la montrofenestroj

El inter la jam menciitaj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy translokiĝis al Budapeŝto de siaj miŝkolcaj loĝlokoj kaj iĝis mondfamaj. La aliaj du, Ludoviko Győry Nagy kaj Ludoviko Király ĝis vivofino determinis Esperanto-movadon de la departemento Borŝod-Abauj-Zemplén kaj la departementrezidejo Miskolc.

La unuajn paŝojn ĝis 1913 duope faris: Kolomano Kalocsay kaj Ludoviko Győry Nagy.

Pri la afero de esperantan lingvon lernantoj kaj komenco de la movado la rememoroj ne estas homogenaj. Laŭ iuj en 1911, laŭ aliaj en 1912 oni komencis lerni en Miskolc la esperantan lingvon, sed la unua organizita lernokurso okazis certe en 1913, ties aŭtentikan historion, kiel ĉefrolanto, D-ro Ludoviko Győry Nagy eternigis.

Kolomano Kalocsay jene rememoras pri sia konatiĝo kun la esperanta lingvo:

„Antaŭ pli ol sesdek jaroj mia amiko Ludoviko Győry Nagy kaj mi ekvidis iun esperantan lernolibron en montrofenestro de iu miŝkolca librovendejo… La libron ni aĉetis, ni lernadis en la somera ferio kaj plej bone tio surprizis min, ke ĝis Septembro ni jam ellernis”.



Somere de 1912 - Jaro de la lingvolernado

En Aŭgusto de 1912 Ludoviko Győry Nagy kaj Kolomano Kalocsay en montrofenestro de Béni Ferenczi, miŝkolca librokomercisto ekvidis la esperantan lingvolibron.

Tiel ŝajnas, ne nur ili interesiĝis en Miskolc pri la esperanta lingvo, pri kio ankaŭ gazetanoncoj vokis la atenton. Jam en 1910 laŭ iu Miŝkolca gazetfamo „ankaŭ en nia urbo multe da homoj lernas la esperantan lingvon”.

Ludoviko Győry Nagy kaj Kolomano Kalocsay lernis ne nur el libroj, sed ili ankaŭ korespondadis kun eksterlandaj esperantistoj kaj abonis ankaŭ esperantajn gazetojn. Tiutempe Kalocsay skribis poemojn kaj hungare kaj esperante. Liaj kelkaj poemoj aperis ankaŭ en „Okcidento”. La du – nun jam entuziasmaj – esperantistoj, ĉefe Ludoviko Győry Nagy ne kontentiĝis per ĉi tio. Li tion pensis, ke nur tiel eblas utiligi, perfektigi ilian esperanto-scion, se somere de 1913 en Miskolc oni gvidus lernokurson kaj ties inaŭgura prelego petus tiaman prezidanton de la Hungara Esperanto-Asocio.

Mallonga kroniko de dek jaroj
/1913-1923/

/Miŝkolcaj famaj pioniroj de Esperanto/



Komenco de la movado – la unua propagand-prelego

Unua granda sukceso de Esperanto estis atingita en 1905 en la franclanda Boulogne-sur Mer Poste ĉiujare en aliaj ĉefurboj oni aranĝis Esperanto-kongreson kaj nature en 1912 la jubilean okan okaze de la 25-a datreveno de apero de la lingvo en Varsovio, kie tiu naskiĝis. Okaze de tiu ĉi oni eldonis bildkarton kun surskribo „eminentuloj” kaj fotoj de 13 esperantistoj inter kiuj estis du hungaroj. Unu el ili estis Aleksandro Giesswein, prezidanto de Hungara Esperanto-Societo. Lin petis Ludoviko Győry Nagy, por prelegi la 13-an de Julio 1913, kiun daton oni publikigis tre originalmaniere. Ludoviko Zsarnay, kiu pli malfrue aliĝis al ili /li estis du jarojn pli juna universitatano/, faris alvokon skribite sur afiŝo kaj apud ĝin starigis siajn du etajn kuzinojn, fotis ilin, kaj el la foto faris bildkartojn kiujn li dissendis.

Dum la menciita tago D-ro Aleksandro Giesswein alvenis al la Miŝkolca Tiszai-fervojstacio, kie, komisiate de la urbestro, je la nomo de la urbo akceptis lin ĉefnotario D-ro Aleksandro Hodobay .Dank’ al la bona organizado, la solenejo de la urbodomo tute pleniĝis, la prelego estis sukcesa.

La unua lernokurso – Foto pretiĝis pri tiu

Efike de la alvoko kvindek personoj anonciĝis, kiujn oni dividis en du grupojn. Iun gvidis Kolomano Kalocsay, la alian Ludoviko Győry Nagy. La kurso daŭris dum kvin semajnoj. Semajne du prelegoj okazis en la Deák-strata komerca mezlernejo. Fine de la kurso oni faris foton.

Inter la miŝkolcaj kursanoj estis ankaŭ Aleksandro Vándor, kies instruisto estis Kolomano Kalocsay. Pli malfrue inter ili kunliga kontakto estiĝis la poezioj de Attila József kaj Endre Ady.

Ekz. Aleksandro Vándor muzikigis „La lago ridis” titolan poemon de Endre Ady kaj tiun dediĉis al Kolomano Kalocsay, tradukanto de la poemo.

Rememoraĵo de Ludoviko Győry Nagy aludas tion, ke la kursgvidado de Kolomano Kalocsay por li fortigis la Esperanto-scion, la literaturan disvolviĝadon.

La 25-an de Aŭgusto 1913 Ludoviko Győry Nagy festis lian 21. nomtagon. Okaze de tiu ĉi Kolomano Kalocsay skribis esperantlingvan salutantan poemon.

La sekvan, 1914.jaran kurson la unua mondmilito fiaskigis.



Dum la unua mondmilito – laŭ lingvo de la paco

En la jaro 1914-a la eksplodinta mondmilito kaj la mobilizadoj haltigis organizan vivon de la movado. La 11-an mondkongreson, planitan en Parizo, en la jaro 1914 oni ne aranĝis. Ankaŭ Zamenhof nur ĉirkaŭvoje povis reiri en sian patrion. Dum la milito, la 1915. jara oktobra numero de la budapeŝta „La verda standardo” alvokis la atenton de la en militarmeon soldatiĝitaj hungaraj esperantistaj soldatoj, ke ankaŭ sur la batalkampo portu verdan stelon de la esperantistoj, ĉi tiel esprimu ilian militkontraŭecon.

Julio Baghy de 1915 dum ses jaroj en la siberia militkaptitejo organizis esperantajn lingvokursojn inter liaj diverslingvaj samsortuloj.

Ludoviko Király en 1916-17 en la fronto por liaj soldatkamaradoj organizis kurson kaj ankaŭ esperante konversaciis kun finndevenaj soldatoj dum paca tranĉeo-renkontiĝo.

Ankaŭ Kolomanon Kalocsay oni soldatigis por kuracista servado. Li portis tien esperantajn literaturajn librojn kaj maldeprine skribis, tradukis poemojn.

Ludovikon Győry Nagy oni soldatigis preskaŭ „fintage” de la milito. Li vundiĝis en 1918. Dum la Konsiliantara Respubliko en Miskolc li estis notario de la Respublika Trribunalo, pli frue ties akuzpolicano.

Pro tio pli poste kiel punon oni enoficigis lin al Mezőcsát kiel advokaton, al la jaroj 1920-25.

Harmonio” – la unua Esperanto-grupo en Miskolc

Samtempe, kiam en 1913 komenciĝis Esperanto-kurso en Miskolc, en Késmárk (nun: Kéšmarok) Ludoviko Király – instruisto de tiea mezlernejo – komencis kurson. Post la kurso li fondis grupon kun la nomo TÁTRA. Post la milito li ricevis postenon en Miskolc en la komerca mezlernejo. De 1920 dum kvar jardekoj direktis daŭre la Miŝkolcan Esperanto-movadon.

Ludoviko Király ekkonis la Miŝkolcajn esperantistojn, inter ili dr-on Ludoviko Győry Nagy, kiu jam ekde 1913 estis delegito de UEA, same kiel li.

Fine de 1921 fondiĝis la unua Miŝkolca grupo, kiu portis nomon Grupo „Harmonio” de Hungara Esperanto-Societo. Ties prezidanto estis Ludoviko Király. La grupo havis rondan stampilon, kiu ĝis nun konserviĝis. Anoj de la grupo renkontiĝis marde kaj vendrede de la 17a horo en la kafejo de la Hotelo Abbazia kaj dimanĉe inter la horoj 16-20. Sekretario de la grupo estis Mikelo Auer, advokato, du delegitoj de la grupo estis Stefano Győry Nagy kaj dr-ino Jolan Fodor Gózon, kuracisto.

Organizantoj de la grupo estis ankoraŭ Stefano Stuber, Ludoviko Szendy kaj Elizabeta Weinberger



Landa kongreso en Miskolc - la unua post la milito

En Aŭgusto 1922 la Miŝkolca gazetaro skribis la jenon: „La Miŝkolca Esperanto-movado tiel fortiĝis, ke la loka grupo „Harmonio” kuraĝis entrepreni la aranĝadon de tutlanda Esperanto-kongreso”. En la estraro de la ankaŭ laŭ eksteraĵoj impona kaj grandsukcesa kongreso prezidanto estis Ludoviko Király, vicprezidantoj d-ro Kolomano Kalocsay kaj d-ro Ludoviko Győry Nagy, ĉefsekretario Stefano Győry Nagy. Inter aliaj alparolis 18 reprezentantoj de hungaraj Esperanto-societoj, kaj Paŭlo Balkányi raportis pri la mondkongreso en Helsinki.

La oficiala gazeto de Hungara Esperanto-Societo detale konigis la programon, kaj raportis pri la okazintaĵoj. Artikoloj de Ludoviko Király kaj Johano Kozma faris bonan propagandon pri Miskolc.

La kongreso havis 214 oficialajn partoprenantojn, sed dum la arta vespero en la popolĝardena amuzejo ĉeestis 500 personoj. Grandan sukceson havis Julio Baghy, kiu estis aktiva partoprenanto de la tuta kongreso.

Valoraj memoraĵoj estas la esperantlingva, ilustrita verko de Ludoviko Király, kiu prezentas Miŝkolcon kaj ties ĉirkaŭaĵon kaj konigas la historiojn de Miŝkolca galantino kaj la 999 botistoj kaj ankaŭ epitafojn el la Avas-monta tombejo.



Artikoloj pri Esperanto – Lingvoinstruado

En Miskolc informis pri Esperanto ne nur la montrofenestroj de librovendejoj. La Miŝkolcaj gazetoj jam en 1910 propagandis per novaĵoj, poste Béni Ferenczi, librokomercisto aranĝis ankaŭ libroekspozicion el esperantaj eldonaĵoj. En 1922 dum la semajno de la 4a landa kongreso ĉiutage estis Esperanto-kroniko en gazeto „Reggeli Hírlap” (Matena Ĵurnalo) inter la 23-26a de aŭgusto. La science valoraj artikoloj de Ludoviko Király/König/ estis grandsignifaj.

Post la kongreso Ludoviko Király intensive faris la instruadon de la lingvo. De 1922 ĝis 1927 li gvidis multe da kursoj (por komencantoj kaj progresantoj). Lia eseo „Ĉu ni instruu Esperanton en mezlernejoj?” iĝis fama.

En 1926-27 li gvidis tre vizitatajn kurson en du klasoj kun 250 partoprenantoj. Dume inter la jaroj 1923-27 li estis aktiva partoprenanto de kvar mondkongresoj.

Dum la entute 50 jara esperanto-agado de Ludoviko Király aperis de li pli ol 180 diversaj hungar- kaj esperantlingvaj artikoloj, eseoj en diversaj gazetoj. Inter la jaroj 1923-1961 li estis delegito de UEA. Ludoviko Kökény skribis en sia rememoro en februaro 1961, ke ankaŭ li dum porpedagoga kurso de Ludoviko Király ellernis la lingvon, kiam li loĝis en Miskolc kaj instruis tie en la komerca mezlernejo, poste dum 15 jaroj en la stenografia kaj tajpista faklernejo. En Miskolc li laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto. Ĉi tiu eminenta, elstara literatura, gazetredaktista personeco de la hungara Esperanto-movado volonte vizitis dum longaj jardekoj al Miskolc ankaŭ kiel preleganto.



Miŝkolcaj laboristaj esperantistoj

(1924-1944)

De grupfondigo ĝis malpermeso

Societo de la laboristaj esperantistoj - Malpermesitaj ideoj

La unua Esperanto-grupo de Miskolc ne estis longviva. La cirkonstancoj estis tiaj, ke ĝi ĉesis fine de la 1920-aj jaroj (1927). Sed la urbo ne restis Esperanto-grupo. La flagon de la movado pluportis ekde 1925 tiuj, kiuj iĝis anoj de la Societo de Hungaraj Esperantistaj Laboristoj fondita en 1913. Ĉi tiu societo aŭdigis sian voĉon ankaŭ dum la unua mondmilito. En 1924 fondiĝis en la lando 11 grupoj, ankoraŭ en 1925 pluaj ses, la 17a grupo estis tiu en Miŝkolc, kiu havis 30 anojn. La nombro de la grupoj de la laboristaj esperantistoj kreskis en 1929 ĝis 30 kun 1500 membroj. En la gazeto „Népszava” kaj sindikataj gazetoj ĉiam pli multaj artikoloj, informoj, propagandaĵoj aperis.

Oni konsideris ankaŭ la agadon de la Esperanto-societo en Miskolc kiel laboristan klerigadon en februraro 1925, kiam oni komencis la unuajn organizajn aktivadojn. La 22-an de Aprilo oni invitis la interesiĝantojn por fondiĝa kunsido. La komunaj kunvenoj okazis en legejo de la gazeto „Reggeli Hírlap”. Jam en novembro oni aranĝis ekspozicion. Sed komence de 1926la urbestro ne aprobis la statuton de la societo.

La gazeto „Reggeli hírlap” amare konstatas: „Inter la Miŝkolca laboristaro ne estas permesite disvastigi la ideojn de Ludoviko Zamenhof.”



Malpermesita societo - 50 pengoj (pengő = malnova hungara mono)

Tutlande funkciis la Esperantista Societo de Hungarlandaj Laboristoj kadre de la Socialdemokrata Partio, sed en la 20-aj jaroj ĝi venis sub la influon la Hungarlanda Partio de Komunistoj. Jam de 1927 ne estis sendanĝera la partopreno en la movado, kiu estis malfaciligita pro la policistaj persekutadoj.



En 1927 estis la rezidejo de la Miŝkolcaj laboristaj esperantistoj la Ferlaborista Kulturdomo „Vasas” kulturdomo sur la placo Deák. Ĉi tien oni sendigis la eksterlandajn kaj hungarajn revuojn. La l-an de aprilo 1927 oni malpermesis la revuojn „Sennaciulo” kaj „La lernanto.” Ĉe kiu oni trovis malpermesitajn esperantlingvajn literaturaĵojn, tiun atendis aresto, hejma aresto, monpuno aŭ enkarcerigo. Tio okazis ankaŭ en Miskolc, ja ĉi tiuj gazetoj atingis ankaŭ Adalberton Lehóczky, kiu estis sekretario de Miŝkolca grupo de la societo. La polico konfiskis ĉiujn eldonaĵojn, librojn kaj li estis kondamnita dektaga malliberigo aŭ 50-penga monpuno.

Sed la Miŝkolcaj laboristaj esperantistoj ne ĉesigas la funkciadon malgrau tio, ke la policistĉefo ne rekonis la fondiĝon de la grupo. Ili aranĝis prelegojn, kiujn oni vizitis ankaŭ de aliloke. Oni aranghis deklamvespersojn kaj kursojn ĉe la konstrulaboristoj, ferlaboristoj, presistoj. Ili aktivis ankaŭ en Diósgyőr kaj Pereces. La kurson en la Kossuth-strata rezidejo la la polico ĉesigis. Oni devis peti permeson por aranĝaĵoj, kaj prezenti la liston de kursanoj al la polico.



En 1928 fondiĝis la kulturasocio de la organizitaj laboristoj, inter kies membroj oni elektis plurajn esperantistajn reprezentantojn. Tiel oni mildigis la ŝarĝon de neleĝeco.

Refondiĝoj - 23 laboristoj

Inter 1929-1931 ankaŭ tutlande malpliigis la movada aktiveco de laboristaj esperantistoj, sed post kvar jaroj en Miskolc ili denove organiziĝis. La 13-an de Novembro 1932 oni aranĝis refondan kunvenon kun delegitoj de esperantistoj el Budapeŝto kaj Eger, sume 20 personoj. La kunsidon prezidis Adalberto Lehóczky. En ĉi tiu jaro ekzistis 33 grupoj. Rezidejo de la Miŝkolca grupo estis sub nr.2. str. Rákóczi. Sed la funkciadon de la grupo oni denove ĉesigis, ĉar la 4-an de Januaro 1934 oni denuncis al la Miŝkolca polico, ke 14-an de januaro oni aranĝos ĝeneralan kunvenon en la konstrulaborista hejmo en strato Kun József.

Al la refonda kunveno venis Ladislao Berg el Budapeŝto kiel delegito. Lian prelegon aŭskultis 16 personoj kaj oni elektis estraron. 23 anoj de la Miŝkolca grupo havis membrolibrojn. Ĝi havis 20 virajn kaj 3 virinajn membrojn. Laŭprofesie ĉiuj estis laboristoj: 5 seruristoj, 3 tajloroj, 2 lignaĵistoj, 2 ŝoforoj kaj je 1 lokomotivestro, bindisto, tornisto, spicaĵisto, enkasigisto, masonisto, remburisto, verŝisto, frizisto.



La ministro de internaj aferoj decidas - fino de la societo

En la membrolibreto n-ro 6263 de Adalberto Lehoczky ne estas gluitaj markoj por la jaro 1934 kaj ankaŭ por la pluaj jaroj mankas membromarkoj. Kiam la 14-an de Januaro 1934 refondiĝis la Miŝkolca Laborista Esperanto-Grupo, jam pretiĝis la raporto de la politika detektiva ĉefgrupo de la polico en Budapeŝto. La ampleksa skribaĵo taŭgus ankaŭ kiel Esperanta movadhistorio, kun aparta konsidero de la laborista Esperanto-movado.

La Laborista Esperanto-movado - en kelkaj landoj iam eĉ pli multnombra ol la neŭtrala - ekestis kun la celo utiligi praktike esperanton por la celoj de la laborista movado, tio estas ĉefe batalo kontraŭ la kapitalismo.
Surbaze de tiu ĉi raporto decidis la ministro de internaj aferoj en sia dekreto n-ro 177.338/1934.VIII de la 9-a de Aprilo 1934, ke li malpermesos, disigos ĉiujn laboristajn Esperanto-grupojn – ankaŭ la Miŝkolcan –, kaj konfiskos ilian havaĵon.

Ĉi tiun dekreton anticipis la Hungara Socialdemokrata Partio la 14-an de februaro 1934, ĉar ĝi rifuzis ĉiun komunecon kun la Societo de Esperantistaj Laboristoj, kaj alvokis la laboristojn ĉesigi sian membrecon en la societo.

La 22-an de Februaro 1934 la Budapeŝta centro de la Societo de Esperantistaj Laboristoj sendis leteron al siaj grupoj. En ĉi tiu ĝi nomis kalumnio la decidon de la 13 de Februraro de la partio, laŭ ankaŭ la estraranoj estas eksigitaj. Tiam okupis 25 detektivoj la Dob-stratan centron de Laborista Esperanto-Societo, kaja arestis ankaŭ la personojn nomitajn en la gazeto „Népszava”. Ĉar oni ne trovis kulpigajn pruvojn, ili estis liberigitaj.

La malpermesado de la societo kaj la grupoj estis granda perdo por la lando kaj al la Esperanto-movado de Miskolc. Ĉi lasta reviviĝis nur post 1945.

Reviviĝantaj Esperanto-grupoj

/1945-1956/

En Hejőcsaba, Miskolc, Diósgyőr

Membrokotizo 500 „pengő” – Unuiĝita Societo

En la sudorienta landparto jam en 1944 – post ĉeso de la bataloj – en Orosháza oni aranĝis Esperanto-konferencon. Post liberiĝo de Budapeŝto en 1945 kaj la Hungara Landa Esperanto- Societo kaj la Societo de Hungarlandaj Esperantistaj Laboristoj ekkomencis siajn funkciadojn. Plej grava farendo estis en la lerneja instruado la enkonduko de Esperanto. En 1946 komenciĝis ankaŭ esperantlingva dissendo de la Hungara radio.

Ankaŭ en Miskolc malrapide normaliĝis la situacio por reviviĝo de la Esperanto-grupoj. Adalberto Lehóczky denove ricevis fine de januaro 1946 novan membrolibron de Societo de Hungarlandaj Esperantistaj Laboristoj, kies vicmontra numero estis:177. Li komencis sian agadon en Hejőcsaba. Adalberto Lehóczky jam la 14-an de Januaro 1946 skribis leteron al centro de Laborista Esperantista Societo, de ĝi li petis 5 novajn membrolibrojn por reorganizado de la grupo./ La membrokotizo estis 500 „pengő”./ Unupaĝan respondleteron de la societo – datite 20-an de Januaro 1946 – Adalberto Lehóczky gardis. Oni aranĝis en Orosháza en 1946 Esperanto-kongreson kaj en 1947 en Pécs, kie decidis unuiĝon de la du hungarlandaj societoj kiuj kune kun plufunkciis.

En intereso de tiu ĉi celo oni kunvokis konferencon de la Miŝkolcaj esperantistoj la 22-an de Julio 1947, dum kiu Ludoviko Király prezidis. Ankaŭ Adalberto Lehóczky ĉeestis. Laŭ rezolucio ili petis la landan societon por fondi lokan Esperanto-grupon.

Laŭ la centra esperantlingva gazeto la konferencon kaj grupofondon ili planis okaze de 60. jara datreveno de naskiĝo de la lingvo /13 de Julio 1887/. La loka grupo elektis estraron, , en kiu prezidanto estas Ludoviko Király, vicprezidanto: Johano Kozma, sekretario: Adalberto Lehóczky, kasisto: Márta Váry, notario: Antono Répássy, advokato: D-ro Ludoviko Győry Nagy.

Lernokursoj, instruado – Pli nova paŭzo

Okazis iniciato al renovigoj de du Esperanto-societoj kaj Adalberto Lehóczky ricevis de 1948 novan membrolibron, kies vicmontra numero estas 503. Li petis la 14-an de de Januaro 1948 en letero de la B.A.Z. departementan lernejan inspektiston, ke la bazlernejo de Hejőcsaba certigu iun lernoĉambron por Esperanto-lernokurso. Li ricevis la permeson.

Kiam en 1946 iu ministra dekreto permesis en la komercaj lernejoj instruadon de Esperanto, tiam Ludoviko Király en la miŝkolca komerca mezlernejo pritaksis la interesiĝantojn, ilia nombro estis 65. La dekreto permesis nur 20, pli malfrue 25 gelernantojn. La lernokurso daŭris de 15 Decembro 1946 ĝis fino de Majo 1947 kaj Magda Nagy prelegis tre ege sukcese en la Studento-parlamento.

La 22-an de Julio 1947 dum la Miŝkolca konferenco oni decidis organizadon de pluraj komencaj kaj progresaj lernokursoj, kiuj en la lernojaro 1946/1947. konatigis Esperanton al multaj Miŝkolcanoj. Ĉi tiu kontribuis al evoluo de la urbo. La lernokurson Ludoviko Király gvidis.

Post la grupounuiĝo la movado povis evolui nur malintensive. Pro la rekonstruadaj laboroj oni ĉesigis la movadajn laborojn. Laŭ aliaj fontoj en la societo estis karakteriza dum jaroj de la personkulto la malkonfido. Stefano Temesi, miŝkolca fervojista esperantisto, kiu en 1946-47 ellernis la lingvon, ankaŭ dum la paŭzo havis kontakton kun budapeŝtaj esperantistoj kaj ĉi tiel informiĝis pri la okazintaĵoj.



Komenciĝas en Miskolc - Lernokurso kaj grupo

Laŭ la Esperanto-historiaj fontoj la landa esperanto-movado denove komenciĝis en 1955-56. Sed en Miskolc la fervojisto Stefano Temesi organizis Esperanto-lernokurson jam printempe en 1954, samtempe li komencis redakti la „Verda vojo” titolajn ĵetpaĝojn kaj samnome fondis grupon ĉe la Veturil-ripareja entrepreno de Hungaraj Ŝtatfervojoj

Ankaŭ Adalberto Lehóczky, estro de miŝkolca grupo de la Laborista Esperantista Societo ne atendis la centran direktadon. Li skribis unu paĝan peticion al Uzina Komitato de Metalurgia Kombinumo „Lenin” por permesi komencadon de ok-persona lernokurso. Li aludis al stockholma alvoko de la Tutmonda Packonsilantaro kaj en revuo „Szabad Nép”/Libera popolo/ /24 Februaro 1955/ aperigita artikolo pri apogado de favoraĵoj. Prezidanto de uzina komitato tiun konfirmis. Iniciatado de Stefano Temesi kaj Adalberto Lehóczky estis pionira en la fervojaj kaj metalurgiaj uzinoj, ja ankaŭ en Budapeŝto nur la 4-an de Aŭgusto 1955 fondiĝis la unua Esperanto –grupo en la placo Engels kaj unue la 17-18-an de Septembro oni aranĝis Esperanto-Pac-renkontiĝon. Tiutempe fondiĝis la tn. Landa Esperanto-Konsildona Komitato.

Grupo en Diósgyőr - Forrestinta renkontiĝo

Post la sukcesa lernokurso en 1955, fondiĝis grupo ĉe la Metalurgia Kombinumo „Lenin”. Ĉi tiu grupo ricevis leteron la 13-an de Novembro1955:

„Karaj gesamideanoj! Dua plena kunsido de la Landa Esperanto Konsildona Komitato sendas sian varmegan samideanansaluton. Ni deziras, ke akceliĝado de la Hungara Esperanto-Movado estu daŭra kaj sukcesoj, elstaraj rezultoj helpu viajn laborojn…”

Adalberto Lehóczky la 2-an de Septembro 1955 lanĉis novan lernokurson en la Metalurgia Kombinumo „Lenin”, al kies Esperanto-fakronda adreso alvenas la leteroj, gazetoj. Ankaŭ la 3-a plena kunsido de la Landa Esperanto-Konsildona Komitato salutis la Esperanto-fakrondon de Metalurgiaj Kombinumoj „Lenin”. La komitato instigis Stefanon Temesi, Paŭlon Balkányi kaj Adalberton Lehóczky por aranĝi teritorian Esperanto-Renkontiĝon. En jaro 1956 la anoj de lernokurso kaj fakrondo en laVeturilriparejentrepreno de Hungaraj Ŝtatfervojoj komencas viglan korespondadon, en la uzina gazeto propagandas, en la Kulturdomo de Hungaraj Ŝtatfervojoj aranĝas pacletervesperon kun gastoj el Ózd, Sárospatak, Diósgyőr, Hejőcsaba. La pacletervesperon gvidis Francisko Czakó. Stefano temesi raportas pri siaj bulgariaj kongresaj travivaĵoj, poste oni planas la 27-28-an de Oktobro 1956 Nordhungarian Esperanto-Renkontiĝon, apogante de la Landa Esperanto-Konsilantaro. Sed tiu ĉi ne okazis pro la oktobraj okazintaĵoj.



La „Verda vojo” en Miskolc - en la lando estas la unika

La Esperanto–Fakrondo en la Kulturdomo „Erkel Ferenc” de Hungaraj Ŝtatfervojoj eldonadas en 1956 Esperanto-informilon „Verda vojo”, redaktitan de Stefano Temesi, je servado de la paco kaj kulturlaboro. La ĉefartikolojn skribis Paŭlo Balkányi. La multobligita gazeto okupiĝis pri okazintaĵoj de Esperanto kaj paco de la lando kaj eksterlando. Ĝi komunikis skribaĵojn de landaj raportistoj.



En 1956. oni organizas lernokurson kaj fondas fakrondon ankaŭ en la maŝinfabriko DIMÁVAG, ties sekretario estas Nikolao Matula. Lernokurso komenciĝas ankaŭ en miŝkolca sindikata rezidejo /nr.11. str.Kossuth/.

En Miskolc oni akceptas ankaŭ la esperantan propagandon. Vilhelmo Radnay metas bildkartojn en du ĉefstrataj montrofenestrojn, ĉe la presejo ankaŭ librojn.



De Januaro 1957 la „Verda vojo” aperis litografe, redaktite de Stefano Temesi kaj de Stefano Pál. Ĉefkunlaborantoj estis Paŭlo Balkányi kaj Johano Kozma. La eldonkvanto komence estis 400, poste 500 ekzempleroj. Laŭ la statistiko ĉi tiu estis tiutempe la nura Esperanto-gazeto en Hungario.
  1   2   3   4   5   6


Elŝuti 288.35 Kb.

  • Fragmentoj el Historio de Esperanto-Movado en Miskolc

  • Elŝuti 288.35 Kb.