Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Fortikaĵo de Monrupino

Elŝuti 6.67 Kb.

Fortikaĵo de Monrupino




Dato23.03.2017
Grandeco6.67 Kb.

Elŝuti 6.67 Kb.

Fortikaĵo de Monrupino

Sur la supro de karsta monteto alta 418 metrojn, rigardanta al la maro, staras malnova preĝejeto, unuafoje menciita en episkopa dokumento de la jaro 1316. Ĝia nomo estis Sancta Maria Reypen. En tiu dokumento oni citas ankaŭ aliajn vilaĝojn, kiuj ankoraû hodiaŭ havas, slovenlingve, la tiamajn nomojn, kio atestas pri antikva ĉeesto de slovenaj popoloj en tiuj ĉi lokoj.

La preĝejo estis refarita inter la fino de la 15a jc kaj la jaro 1512, kiam ĝi estis rekonsekrita de triesta episkopo Pietro Bonomo. Samperiode, kiam turkoj invadis tiun regionon, oni fortik-igis la monteton kaj la apudan konstruaĵon: pri tio atestas la dato sur la arkaĵforma pordego. Ĉi tiu estas nun dediĉita al tre amata paroko Emil Wester (1878-1946).

La eta konstruaĵo, sur la plej alta rok-aĵo (ĉ. 3 metroj) de la monteto, datas de la fino de 1400, kaj probable estis la “Komunuma Domo”. Inter ĝi kaj la preĝejo, antikva cisterno, nune ne plu uzata. Apud la preĝejo staras sonorilturo, alta 19 metrojn, konstruita en 1802.

Interne videblas bela retablo, super la ĉefaltaro (1764), kun bildo de Maria, Patrino de Redemptoro: ĝi estis pentrita sur kupro de la triesta artistino Maria Candido kaj donacita, en 1794, de la triesta episkopo, grafo Sigmund von Hohenwart.

Artisto estas persono kiu per kreaj talentoj kreas arton. Oni povas uzi la vorton rilate al iu branĉo de la artoj-ekzemple: muziko, literaturo, kaj teatro-tamen pliofte ĝi estas konektita de belartoj.
Duone de la 19a jc la interno estis pliriĉigita per la mirindaj pentraĵoj pri la Krucvojo, dum la plafonaj freskoj datas je l’ komenco de la 20a jc. Apud la enirejo estas roko, en kiu rimarkeblas ia stranga kavo: legendo rakontas ke temas pri la pieda spuro de la Virgulino, alteriĝinta tiuloke, por forpeli la diablon.

En 1983, sub estrado de paroko Anton Bedenčič, oni restaŭris ĉi grandan trezoron, redonante al la tuto ĝian originan fascinon.

La panoramo el la monteto Tabor estas aparte rava: sude la karsta altebenaĵo, okcidente la Adriatika maro kun la elfluejo de rivero Isonzo, urbeto Grado kaj insulo Barbana, kaj oriente la majesta monto Nanos.

Karsta Domo

Ĝi situas, proksimume je 15 km for de Triesto, marĝene de la vilaĝeto Rupingrande en la komunumo de Monrupino. Temas pri tute tipa kampara domo de la triesta karsto, ne precize datebla. Kvankam oni ĝin konstruis antaŭ pli ol ducent jaroj, eble tricent, ĝia nuna aspekto datas de 1831, kiam ĝi estis restrukturita lastan fojon. Poste, en 1968, oni renovigis kaj aranĝis ĝin per originala meblaro, donacita de la loka loĝantaro.

La tegmento, sur kiu leviĝas impona kameno, konsistas el ŝtonaj platoj. Per ŝtonaj blokoj oni faris ankaŭ la sojlon kaj la fenestrokadrojn. Antaŭ la domo videblas ĉarma korteto kun puto, ĉirkaŭita per ŝtonaj muroj.



Teretaĝe, troviĝas kuirejo kaj kelo, je la supra etaĝo dormo-ĉambro kaj grenejo. Angule de la kuirejo, sur la ŝtona pavimo en iom alta situo, jen la forno por baki panon, la kamenkapuĉo kaj kavaĵo kie konservi la akvovazojn. En la dormoĉambro notindaj du luliloj, du riĉe ornamitaj benkokestoj kaj bobenilo.

Rimarkindaj ankaŭ la manfaritaj litaj tukoj kaj kovriloj. En la kelo kaj grenejo, diversspecaj kamparanaj iloj kaj ujoj atestas la lacigan vivon de tiutempaj karstaj loĝantoj. Alia grenejo en la korto estis rearanĝita por gastigi artajn ekspoziciojn.


Elŝuti 6.67 Kb.


Elŝuti 6.67 Kb.