Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Fondumo Zamenhof Malneto de la Projekto “Somere+2” Ĝenerala Kadro

Elŝuti 7.17 Kb.

Fondumo Zamenhof Malneto de la Projekto “Somere+2” Ĝenerala Kadro




Dato05.01.2018
Grandeco7.17 Kb.

Elŝuti 7.17 Kb.

Fondumo Zamenhof

Malneto de la Projekto “Somere+2


Ĝenerala Kadro

Kiel Eŭropa Unio oficiale agnoskas, lingvoj estas unu el la ŝlosilaj ecoj de kultura identeco. Pro tio, multlingvismo estas unu el ĉefaj konceptoj, kiuj kuŝas en la koro de Eŭropo. Multajn projektojn Eŭropa Unio pretigis tra la jaroj, cele al lingva disvastigado inter siaj civitanoj.

Kunsido de Ministroj okazinta en Barcelona (Hispanio, 2002) deklaris la ambician celon de “denaska lingvo plus du (aliaj fremdaj lingvoj)” por ĉiu civitano. Post iom da jaroj, ni estas ankoraŭ malproksimaj al la atingo de tiu celo. La proponita programo iras ĝuste laŭ la direkto de la Eŭropa oficiala politiko pri multlingvismo:


  • antaŭenigi lingvolernadon kaj antaŭenigi lingvan diversecon

  • antaŭenigi sanan multlingvan ekonomion

  • antaŭenigi socian integriĝon per pli bona kono kaj akcepto de lingvoj


La Projekto

La celo de la projekto estas kunigi en la sama loko kaj en la sama tempo kelkcent junulojn interesitaj pri lingvolernado. En la provizora nomo “Plus 2”, ĝi eksplicite rilatas al la kunsido de Barcelono kaj al la strategiaj prioritatoj de Eŭropo por multlingvismo.

Ĉefaj punktoj estas:


  • la lingvo-lernado ne estas limigita nur al gramatikaj aspektoj. Ĉar lingvo reprezentas kulturon, ĉiu lingvo estos prezentita kune kun la ecoj de la popoloj kiuj ĝin parolas. La studantoj ne nur ricevas lingvokurson, sed pli kompletan trejnadon pri historio kaj kulturo de (parto de) Eŭropo.

  • Sekvante la deklaracion de Barcelono, ĉiu studanto elektas du lingvojn, prefere almenaŭ unu el la minoritata/ne multe parolata kategorio

  • la studantoj ne nur pasive partoprenas en lingvo-kursoj, sed havas la oportunon prezenti sian kulturon kaj lingvon, kaj interagi kun aliaj junuloj el diversaj landoj, tiel plivastigante siajn horizontojn kaj plifortigante la senton de Eŭropa civitaneco

Provizora ideo estas okazigi la eventon jare, dum du sinsekvaj semajnoj, ĉe la Bjalistoka Universitato.


La konsorcio

La projekto estos realigita de konsorcio kiu devas havi almenaŭ kvin partnerojn el kvin diversaj eŭropaj landoj. Ĉefpartnero estu la Rady Fundacji im. L. Zamenhofa (Fondumo Zamenhof).

Aliaj eblaj partneroj estas kontaktotaj. Ili estu universitatoj, lernejoj, kulturcentroj, bibliotekoj, eldonistoj, amaskomunikilo, urbaj/ŝtataj instancoj.

Oni antaŭvidas renkontiĝojn de reprezentantoj de la konsorcio, por pretigi la projekton kaj por konstante kontroli kaj pritaksi la evoluon kaj rezultojn.


Financado

Ekzistas kvar diversaj monfontoj por kovri la elspezojn:



  • subvencio de Eŭropaj Instancoj, ĉefe per Lifelong Learning Program (subprogramo KA2 languages – Multilateral Networks)

  • subvencio de universitatoj kaj lingvo-institutoj, kiuj sendu je siaj kostoj la instruistojn

  • subvencio de eksteraj sponsoroj, kiuj interesiĝas pri la disvastigado de specifaj lingvoj aŭ komerce pri junulara mondo

  • partoprenkotizo de la lernantoj, kiu tamen devas resti kiel eble malalta por ebligi al kiel eble plej multaj junuloj el ĉiuj landoj kaj ekonomiaj kondiĉoj, partopreni.


Elŝuti 7.17 Kb.


Elŝuti 7.17 Kb.