Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Flughavenon en Vieno vojaĝantoj atingos pli rapide

Elŝuti 17.22 Kb.

Flughavenon en Vieno vojaĝantoj atingos pli rapide




Dato14.03.2017
Grandeco17.22 Kb.

Elŝuti 17.22 Kb.

El fervoja mondo 5/2015
Aŭstrio: Flughavenon en Vieno vojaĝantoj atingos pli rapide
Aŭstrio estas post Germanio aŭ Francio plia lando, kie trajnoj fariĝis parto de flughoraroj. Urbo Linz kun metropolo Vieno ekde 14-a de decembro 2014 estas kunligita kun tiel nomataj “flugoj en alteco nul“. Pli bonan kunlaboron inter fervoja kaj aviada entreprenoj ebligis interkonsento de Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (ÖBB) kun nacia aviada kompanio Austrian Airlines. Vojaĝado al flughaveno Schwechat tiamaniere grave plirapidiĝis.

M


Nova ĉefstacio en Vieno
alfermo de nova trapasebla ĉefstacio en Vieno, konstruo de kunliga fervojlinio el orientaj linioj al flughaveno Schwechat, modernigo de la tiea fervojstacio je 180 milionoj da eŭroj kaj pliaj investoj en okcidentajn liniojn ebligis redukti vojaĝtempon inter gravaj urboj en Aŭstrio kaj viena flughaveno, kaj precipe enkonduki tie rektajn longdistancajn kunligojn. ÖBB kaj Austrian Airlines komencis servon sub komerca marko AIRail, bone konata ankaŭ en najbara Germanio por trafikado en „flugalteco nul“, dum vojaĝoj el Kolonjo (Nordrejno-Vestfalio) kaj Stutgarto (Badenio-Vurtembergo) al flughaveno Frankfurto ĉe Majno.


Flugbileto validas ankaŭ por vojaĝo en trajno


En horartabelo de ÖBB por trajnkurslinio 100 do vojaĝanto trovas ekzemple interurban konekton ICE 323 el stacio Linz Hbf al celstacio Flughafen Wien, kiu krome estas markita kiel flugkontakto OS 3502. Flugpasaĝeroj en klaso business aŭ membroj de la klubo AUA/Miles&Moore povas uzi servojn de komforta atendejo ÖBB Lounge kaj registri sin por la tuta flugo (check-in) ĉe personalo de ÖBB. Vojaĝantoj en ekonomia klaso havas por sia flugregistrado je dispono aŭtomaton en fervoja pasaĝer-priservejo. Ĉe registrado donita aviadila bileto de Austrian Airlines validas ankaŭ kiel bileto por rezervita rekta trajnkunligo al viena flughaveno Schwechat. Ĉe transiro de trajno al aviada bagaĝregistrejo vojaĝantoj ankaŭ rajtas uzi pakaĵportisto-servojn de ÖBB. Danke al konfirmilo (voucher), kiu estas parto de aviada priservo, vojaĝantoj povas uzi ankaŭ vojaĝpriservon en restoracia vagono de trajnoj ICE.

Alveturo al flughaveno grave plirapidiĝis


Veturdaŭro el ĉefa stacio en Linz proksime de urbocentro al flughaveno en Vieno estas danke al vastaj investoj en fervojan infrastrukturon kaj maksimuma trajnrapido ĉirkaŭ 200 km/h, en trajnoj railjet eĉ 230 km/h, nur 1 horo kaj 47 minutoj. Nova rekta kunligo al flughaveno servos ankaŭ al aliaj vojaĝantoj. El supra-aŭstra Wels veturo daŭras 2 horojn kaj 3 minutojn, el St. Pölten nur 50 minutojn, el trajnŝanĝa nodo Meidling en suda parto de Vieno nur 25 minutojn. Laŭ la horaro 2015 veturas al viena flughaveno 15 trajnoj ICE en duhora kadenco (tage 7-foje al flughaveno kaj 8-foje el flughaveno).

Laŭ oferto rektaj kunligoj al/el flughaveno post unu jaro ankoraŭ pli kreskos. Longdistancaj trajnoj railjet kaj InterCity venantaj el okcidenta Aŭstrio al Vieno daŭrigos sian veturon tra ĉefa stacio al flughaveno dufoje en horo. Entute temas pri 32 trajnoj InterCity kaj 27 trajnoj railjet. Rektan kunligon kun flughaveno akiros ankaŭ Salcburgo (veturtempo 2 horoj kaj 49 minutoj), Insbruck (4 horoj kaj 35 minutoj), kaj je pliaj 5 minutoj estos reduktita translokadodaŭro el Linz.

Danke al trajnoj InterCity povos veturi al flughaveno sen trajnŝanĝo ankaŭ pasaĝeroj el aliaj lokoj, ekzemple el Attnang-Puchheim, Vöcklabruck, St. Valentin, Amstetten Tullnerfeld.

Pli bona kunligo al flughaveno atendas ankaŭ enloĝantojn el Stirio kaj Karintio en suda Aŭstrio, malgraŭ ke tieaj vojaĝantoj devos en viena ĉefstacio ŝanĝi la trajnon. ÖBB tamen promesas, ke multaj el tiuj trajnoj haltos apud la sama pasaĝerkajo. Veturo el Graz al flughaveno daŭros do ĉirkaŭ 3 horojn kaj el Klagenfurt 4 horojn kaj 18 minutojn.



Enloĝantoj kaj ankaŭ vizitantoj de aŭstra metropolo povos por veturo al flughaveno Schwechat ankaŭ uzi trajnojn de antaŭurba linio S7 el Floridsdorf tra Praterstern kaj Mitte, kio daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn en duonhora kadenco, aŭ specialajn flughavenajn rapidtrajnojn CAT – City Airport Train, kunligantaj stacion Mitte kaj flughavenon. Ilia veturdaŭro estas nur 16 minutoj ankaŭ en duonhora kadenco. Multaj flugkompanioj krome proponas al siaj klientoj antaŭveturan registradon (check-in) jam en urbocentro antaŭ eniro en trajnon CAT.
Azerbajĝano: Entrepreno Stadler produktos restoraci- kaj litvagonojn
En dua plej granda urbo de Azerbajĝano – Gäncä – fine de jaro 2014 estis metita baza ŝtono por nova produkta entrepreno Stadler Rail. La solenan ceremonion partoprenis prezidento Alijev. La firmao Stadler en jaro 2014 ricevis mendon por produkti 27 lit- kaj restoracivagonojn por Azerbajĝanaj Fervojoj. Oni supozas, ke nacia trafikisto mendos ankaŭ 68 veturilkombinaĵojn Flirt. La prezidento Alijev dum solena ceremonio promesis al ĉefo de Stadler ankaŭ veturilmendon por metroo en Bakuo, kion origine povis ricevi Alstom. La nova entrepreno estos supozeble malfermita en jaro 2016, kaj komence produktos 60 veturilkombinaĵojn en jaro. La projekto supozigas produktadon ankaŭ por eksporto en Kazaĥion, Kartvelion, Uzbekion, Turkion kaj aliajn landojn.
Germanio: Trafikisto investos miliardon en tunelojn
Plej malfrue ĝis jaro 2019 Germanaj Fervojoj (DB) intencas renovigi 18 tunelojn, kaj ĝis jaro 2024 renovigi pliajn 36. Multaj el tiuj ĉi tuneloj estas historie valoraj kaj signifaj. Al la plej multekostaj projektoj, nuntempe realigataj, apartenas renovigo de 135-jara tunelo „Kaiser-Wilhelm“ apud Cochem ĉe Mozelo (Rejnlando-Palatinato). Por tiu ĉi konstruaĵo ĝis 2016 oni investos 200 milionojn da eŭroj. En pluaj kvin jaroj oni investos por renovigo ĉirkaŭ unu miliardon da eŭroj, kio laŭ nuntempa investa programo de Akcia Kompanio DB Netzt estos duoblo. Financaj rimedoj venu plejparte el ŝtataj fondusoj por modernigo.
Hispanio: Firmao CAF liveros veturilkombinaĵojn por Nederlando
En konkursa pritrakto por Nederlandaj Fervojoj (NS) por 120 unuetaĝaj elektraj vagonkombinaĵoj por regiona pasaĝertrafiko venkis hispana produktanto CAF kun sia koncepto „Civity“. La kombinaĵoj estu du- aŭ trivagonaj de tipo SGMm (serioj 2100 kaj 2900). La kontrakton reprezentantoj de la firmao subskribis fine de 2014. Liverado de unuaj veturilkombinaĵoj estas atendata por jaro 2018. La mendo valoras 510 milionojn da eŭroj, kaj enhavas ankaŭ kelkajn antaŭaĉetajn rajtojn.
Japanio: Ĉu la fama trajno Orient Express revenos?

Japanoj triumfas pri legendo
En la mondo ekzistas malmultaj landoj, kie fervojo estas tiom populara kiel en Japanio. Por fervojminiaturoj aŭ por luksaj vojaĝoj per fervojo homoj elspezas multan monon. Tio inspiras trafikistojn por pripensi novajn aktivecojn. Nuntempe ekzemple trafikas sur insulo Kyüshü cele spekti turismajn allogaĵojn en ĉirkaŭaĵo la trajnoj Nanatsuboshi. Tiuj ĉi trajnoj de kompanio JR Kyüshü konsistas el sep pasaĝervagonoj, el tiuj kvin estas litvagonoj, unu estas restoracia kaj unu distradvagono, en kiu troviĝas ankaŭ drinkejo kaj fortepiano. La trajnkompleto (kun lokomotivo) kostis preskaŭ same kiel grandrapida vagonkombinaĵo Shinkansen, kiu tamen estas pli longa. La ruĝkolora lokomotivo estas duenergia (elektra kaj dizela trakcioj).

Post luksa hotelvagonaro por Kyüshü nun kun simila trajnkompleto venas al tiu ĉi merkato trafikisto JR East. Temas pri fervoja kompanio, aktivanta en orienta Japanio.



Nova vagonaro superas per siaj aspekto kaj komforto siajn antaŭulojn


J

Luksa internaĵo de nova trajno
R East
jam nun allogas pasaĝerojn al konataj noktaj trajnoj Kassiopeia kaj Hokutosei, konsistantaj el litaj kaj restoraciaj vagonoj. Por japanaj fervojaj favoruloj estas agodevo en tiu ĉi trajno veturi. La nova kvinstela vagonaro superas ne nur per sia aspekto, sed ankaŭ per sia komforto kaj kompreneble ankaŭ per sia kosto iamajn luksajn trajnojn, senescepte legendan Orient Express. La projekton preparis aŭtomobila projektanto Ken Okuyama, kiu laboris ankaŭ por firmaoj Porsche kaj Ferrari. Ĝia konstrupropono post finpreparo enhavas unuetaĝajn apartamentojn kaj grandampleksajn amuzospacojn, kiuj memorigas pri internaĵoj de luksaj ŝipoj por rondvojaĝoj „Cruise Ships“.

Panoramaj travideblaj vandoj etendiĝas ĝis tegmento


Inter dek preparataj luksaj pasaĝervagonoj troviĝas ankaŭ du panoramvagonoj kun travideblaj vandoj ĝis tegmento. Pasaĝeroj krome havas je dispono po unu restoracian kaj amuzigan kupeojn inkluzive kvin vastaspecajn pasaĝervagonojn kun deksep grandaj apartamentoj, en kiuj ne mankas banejoj kaj litkupeoj. Ĉiu pasaĝervagono estas destinita por 34 pasaĝeroj, kvankam ĉi tie eblas pli konvena termino „gastoj“.

La trajnoj en estonto trafikos al belaj naturlokoj en ĉirkaŭaĵo de la japana metropolo Tokio. Veturbiletoj kompreneble ne estas malmultekostaj. Ekzemple dutaga veturado en luksa trajno de la kompanio Kyüshü Nanatsuboshi (7 steloj), kiun oni lastatempe envicigis en trafikon, kostas de 180 milojn ĝis 525 milojn da enoj, do ĉirkaŭ 1300 ĝis 3800 eŭrojn.



La trajno komencis trafiki en oktobro 2014


Oficiala enkonduko de la kvinstelaj trajnoj okazis 15-an de oktobro 2014. La vandoj kaj plankoj de la pasaĝervagonoj estas garnitaj per speciala, bonodoranta lignaĵo hinoki. Lavujoj estas permane produktitaj, simile kiel meblaro devenanta el regiono Fukuoka.

Hejmstacio de la vagonaro estas en urbo Hakata, el kiu la trajnoj ekveturas al lokoj Jufuin, Aso, Nagasaki kaj aliaj. La pasaĝero povas elekti inter unu ĝis tri tranoktoj. La veturbiletoj kostas ĝis 550 milojn da enoj (ĉirkaŭ 4200 eŭrojn) por persono en dulita ĉambreca kupeo. Malgraŭ tiu ĉi alta kosto al JR Kyüshü jam en komenco de ekspluatado venis mendoj dekoble pli multaj, ol estas trajnkapacito, kaj pro tio ĉiu trajno jam en komenco de sia ekspluatado fariĝis por kelkaj monatoj senespere antaŭaĉetita. (laŭ japanmark.de)


Preparis Jindřich Tomíšek,

reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 17.22 Kb.

  • Flugbileto validas ankaŭ por vojaĝo en trajno
  • Alveturo al flughaveno grave plirapidiĝis
  • Nova vagonaro superas per siaj aspekto kaj komforto siajn antaŭulojn
  • Panoramaj travideblaj vandoj etendiĝas ĝis tegmento
  • La trajno komencis trafiki en oktobro 2014

  • Elŝuti 17.22 Kb.