Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ferrari en Maranello. La simbolo, la koro kaj la kerno de la urbo estas la placo, la “Granda Placo”

Elŝuti 10.47 Kb.

Ferrari en Maranello. La simbolo, la koro kaj la kerno de la urbo estas la placo, la “Granda Placo”




Dato20.03.2017
Grandeco10.47 Kb.

Elŝuti 10.47 Kb.

Modeno


Modeno estis romia kolonio, poste grava komunumo kiu, en la 1288-a jaro, iĝis parto de la posedaĵoj de Este kaj kiu en 1598 fariĝis ĉefurbo de la Duklando kiam Ĉesare (itale: Cesare) d’Este estis devigita cedi la teritoriojn de Ferrara kaj de la Romanjo al la Eklezio.

Hodiaŭ ĝi estas la ĉefurbo de granda ekonomia areo kun florantaj malgrandaj kaj grandaj entreprenoj koncentritaj en Modeno mem, en la distrikto de ceramiko de Sassuolo, en tiu de trikotaĵoj de Karpi (itale: Carpi) kaj kun iu aparta juvelo, Ferrari en Maranello.






La simbolo, la koro kaj la kerno de la urbo estas la placo, la “Granda Placo”, renkontopunkto inter la identeco religia kaj la povo politika. Sur “Granda Placo” elstaras signifaj atestaĵoj de historio kaj arto. La Katedralo de Modeno reprezentas unu el la plej grandaj esprimoj de romanika arto: ĝi estis konstruita en la 1099-a jaro laŭ la desegno de la arkitekto Lanfranko (itale: Lanfranco) kaj riĉigita pere de notindaj skulptaĵoj de Viliĝelmo (itale: Wiligelmo).

Flanke de ĝi leviĝas la 88 metrojn alta Torre Ghirlandina, la simbolo de la urbo. La Komunuma Palaco kaj la horloĝturo de la 26-a jarcento limigas la placon je du flankoj kaj en la ĉambro de “Kamerino dei Konfirmati (itale: Camerino dei Confirmati)” konserviĝas la tre konata “Sxtelita sitelo”, kiun la modenanoj forkaptis al la bolonjanoj en 1325, epizodo rakontita en la poemo de Tassoni.


La monumentaro de Modeno ekzistas en formo de insuloj, post la detruo kaj la malsagxaj urboplanaj intervenoj kiuj sekvis unu la alian dum la tempo kaj al kiuj nur en la lastaj jardekoj oni klopodas ripari.




Ni parolis pri la unua insulo, la Granda Placo. La dua insulo estas la komplekso, kiun oni nomas Militista Akademio. Ĝi troviĝas en la Duka Palaco de la 17-a jarcento, unu el la plej gravaj barokaj konstruaĵoj en Italujo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de grandaj ekspozicioj. Kaŝite de grandioza palacofasado troviĝas valora kaj ĉarma ĝardeno.

La tria insulo estas du grandaj strukturoj de la deksepa jarcento, simbolo de la malavareco de Este kaj aparte de Francisko (itale: Francesco) III, la Hospitalo kaj la Palaco de la Malriĉuloj kiuj troviĝas malproksime da la Duka Palaco, laŭlonge de la Emilia Vojo en direkto de Reĝo (itale: Reggio). Hodiaŭ en la “Palaco de la Malriĉuloj” troviĝas la artaj objektoj kaj la libroj, kiujn la dukoj kolektis. Ekzistas ankaux malsamaj kolektoj kiuj fontas de la periodo de Francisko I (duono de la 16-a jarcento) kaj notinda kolekto de pentraĵoj inter kiuj elstaras tiuj de Koreĝo (itale: Correggio); al la Biblioteko koncernas granda fluo de la kultura tradicio de Modeno, tiu klera de Bakini (itale: Bacchini), de Muratori kaj de Tiraboski (itale: Tiraboschi). Resume oni rajtas diri, ke en tiu ĉi “palaco” estas kolektita preskaux la tuta arta imago de la urbo. Valoras la penon, do, viziti ĝin.










  1. Katedralo kaj Girlandena Turo;

2) Komunuma Palaco;

3) Palaco de la Muzeoj;

4) Bova foiro;

5) Duka Palaco;

6) Sinagogo;

7) Urbodoma Teatro;

8) Palaco S-ta Margerita;

9) Storchi Teatro;

  1. Palaceto de la Publikaj Ĝardenoj.








Elŝuti 10.47 Kb.

  • Ferrari en Maranello
  • Torre Ghirlandina

  • Elŝuti 10.47 Kb.