Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eventoj n-ro 0025, 1/marto '93, retpoŝta versio

Elŝuti 146.49 Kb.

Eventoj n-ro 0025, 1/marto '93, retpoŝta versio




paĝo1/2
Dato17.03.2017
Grandeco146.49 Kb.

Elŝuti 146.49 Kb.
  1   2

Eventoj n-ro 0025, 1/marto - '93, retpoŝta versio

***************************************************


ENHAVO

//////
Titolpaĝe: - Ni iĝis unujaraj!

- Umberto Eco: MANKAS POLITIKA DECIDO
Organizaj demandoj: - Ni tenu rekte la kapon
Faka aplikado: - Dudek sciencaj artikoloj

- Per Esperanto por la kelta kulturo

- 'MATEMATIKO TRANSLIMEN'

- TANEF-jarkunveno '93

- Komputilaj programoj en ajna lingvo!

- Ferii en Farmdomoj...


Aranĝoj: - KULTURA ESPERANTO FESTIVALO

- Ne nur por familioj

- Sukcena bordo-93

- Esperanto-deklamkonkurso por lernejanoj

- MEM-konferenco

- TANEF Feria Semajno

- Internacia Muzika Seminario

- Printempa fervojista renkontiĝo


Movado: - KAJ KONGRESO, ĈU OKAZOS IAM?

- Ĉu UK-1997 en Aŭstralio?


Hungara angulo: - ***
Opinioj: - Pri la "Jugoslavia problemo"

- La Chaux-de-Fonds, reaktiviĝas


Alvoko: - Peto al redaktoroj

- Infanaj rajtoj


Kulturo: - Doktoro Fauŝto, la pupo

- Nova adreso de PERSONE

- "FONDAĴO ESPERO" funkcias
Konkurso: - Rezultoj de la konkurso "Ivo Rotkvić-92"

- Internacia konkurso por lernejanoj


Proksimaj limdatoj: - ***
La leganto: - Ĉu ne varbi maljunulojn?

- Ne diskriminaciu esperantistojn!


ILEI: - Intensa kurso por instruistoj

- Plenigu la glason en Tokaj!

- Turismi en Ĉeĥio
Esperanto en radio: - Radio Romo - en Esperanto

- Gazeto de la jaro 1992!


Bazaj informoj: - Internacia Scienca Akademio "Comenius"
Anoncetoj: - ***
Kondolence: - Juan Regulo Perez
*************************************************************************
TITOLPAĜE

//////////


Ni iĝis unujaraj!

==================


Tamen sukcesis! Antaŭ unu jaro, en marto aperis la unua numero de EVENTOJ, kaj dusemajnon post dusemajno venis al Vi la aliaj.
En la unua numero ni klopodis karakterizi nian profilon: okupiĝi pri Ĉio, kio rilatas al la e-movado, sed ne transpreni la rolojn de naciaj, fakaj, literaturaj ktp. eldonaĵoj. Ni volis kaj volas esti liu ligilo, kiu helpas resti esperantisto eĉ se oni ne havas tempon, monon aŭ eblecon ofte veturi al diversaj aranĝoj.
Dum tiu unua jaro ni elformis la redakcian kaj eldonan strukturojn, "instruis esperanton" al la komputiloj, printiloj, elformis la teknikan bazon. Ekde tiu ĉi numero la gazeto estas presata en nova presejo, - ni esperas, ke tiu donos pli konstantan kaj pli altan kvaliton. En la lastaj semajnoj estis ordigitaj la aferoj kun la gazet-senda servo de la poŝto, - do laŭ niaj esperoj ne plu devas okazi gravaj kolportaj problemoj.
En plej taŭga tempo, en februaro preparis sian duan diplomverkon nia financa gvidantino Suzana Virág, ĉi-foje pri merkatiko, kies temo kompreneble estis EVENTOJ. Do ni 'devis' resumi la pasintan jaron:
Proporcio de okcident-eŭropaj abonantoj estas 43%, de hungaroj 36%, de orient-eŭropaj landoj: 14%, kaj tiu de ekstereŭropaj legantoj: 7%, entute en 46 landoj.
En la unua jaro ni represis informojn el 88 aliaj e-gazetoj, aperantaj en 33 ŝtatoj. Dudek sep gazetoj estis rekte reklamitaj sur niaj paĝoj (kun ilia mallonga priskribo, adreso, prezo, ktp.), kaj ni informis pri la agado de 26 fakaj organizoj! Plej ofte estis citata Internacia Pedagogia Revuo 9 foje), Esperanto de UEA (8 foje), La Merkato kaj Starto (7 foje), Franca Esperantisto kaj Ruslanda Esperantisto (po 6 fojoj).
Ni dankas al ĉiuj, kiuj per leteroj, artikoloj, kontribuoj helpis nian agadon. Aparte ni dankas tiujn, kiuj abonis la gazeton por 3 aŭ eĉ 5 jaroj(!), tiujn kiuj helpis la abonadon por aliaj per donacoj aŭ per rektaj abonoj - kaj dankas la E-redakcion de Pola Radio, kiu atribuis al ni la honorigon: "Gazeto de la jaro '92".
Celo de la unua jaro estis: "resti viva". Tio sukcesis. La celo de la dua jaro estas kreskigi la abonantaron kaj plibonigi la enhavon. En tiuj ni petas vian helpon! Multaj gazetoj, periodaĵoj tute ne atingas nin, aŭ venas nur sporade. Se vi trovas interesan artikolon, ni tre ĝojus, se vi sendus la gazeton aŭ la kopion al ni! (Ne pensu, ke certe iu alia faras ĝin - ĉar se ĉiu pensas tiel...)
Ni estas konvinkitaj, ke nia komunumo valoras la penon, la laboron. Ni estus kontentaj, se ankaŭ estonte vi konsiderus EVENTOJ-n kiel via gazeto.
Starante je via servo
Szilvási László

ĉefredaktoro


*************************************************************************
Aŭtoritatulo favore pri Esperanto
Umberto Eco: MANKAS POLITIKA DECIDO

===================================


Umberto Eco [Eko] estas intarnacie konata, fama itala verkisto, i.a. aŭtoro de romanoj La nomo de la rozo kaj La pendolo de Faucault, kaj unu el la plej famaj semiologoj de la mondo, katedra pofesoro en la

Bolonja Universitato. La lastan tempon li kelkfoje elpaŝis antaŭ la vasta publiko kun relativa favoro al Esperanto kaj ties estonto.


Unue,

-----


li komencis en oktobro 26-horan kurson en Kolegio de Francio (Collége de France), la unika institucio konsistanta el profesoroj diversfakaj de la plej alta scienca rango (multaj nobel-premiitoj), kie ili ĉiujare faras nedevigajn kursojn, kiujn rajtas ĉeesti iu ajn. La kurso de Umberto Eco allogis tre multajn ĉeestantojn, multaj eĉ devis aŭskulti la prelegon en la korto per laŭtparoliloj. La temo estis: "La klopodo al perfekta lingvo en la historio de eŭropa kulturo".
Kvankam la temo ne estis rekte pri Esperanto, nek pri planlingvoj ĝenerale, preteriri tiujn problemojn li en la kurso ne povis. Laŭ li, la argumento por planligvoj - kiel Esperanto - ne estas la neperfekteco de la naturaj lingvoj, sed male la fakto, ke kvankam eblas traduki inter diversaj naturaj lingvoj, sed por esprimi la saman ideon necesas lerni amason da nacilingvaj komplikaĵoj. Tamen Umberto Eco atentigas, ke ekzistas necesa ligo inter la lingvo kaj la esprimaĵo: ne estas evidente, ke ĉio estas direbla en ĉiu lingvo, kaj la planlingva projekto antaŭpostulas, ke iu komuneŭropa lingva kulturo estas sufiĉe disvastiĝanta por esti ĉie rekonebla.
Por pritrakti Esperanton mem, Umberto Eco venigis sian disĉiplon Alessandro Zinna, kiu, bedaŭrinde, ne havis sufiĉe profundajn sciojn pri la reala funkciado de la lingvo, kaj la startpunkto de lia analizo restas je nivelo de la Fundamento. Tamen li, kiel Eco mem, trovis tion sufiĉa por trakti en la kurso sufiĉe favore Esperanton.
Ĉar la kurso estis tre prestiĝa, kaj allogis atenton de multaj ĵurnalistoj kaj politikistoj, la favora rilato de tiu eminenta persono povas havi por "nia afero" konsiderinde bonajn konsekvencojn.
Due,

----


en artikoko en la itala gazeto L'Espresso (la 11-an de oktobro 1993) "Tradukistoj, Eŭropo de l' estonteco bezonas vin", Umberto Eco asertas, ke nuntempa tendenco de la vivo en Eŭropo estas plimultiĝo de uzataj lingvoj, kaj ke neniu lingvo en tiu situacio aŭdacos pretendi iĝi superrega, eĉ se nun oni pro oportuneco uzas la anglan. Tamen, oni povos imagi ankaŭ iun vehiklan lingvon uzeblan en la Eŭropa parlamento, en flughavenoj, en kongesejoj, kaj laŭ li la konvena por tio estas Esperanto. Tiu malhelpas al diversaj nacioj provi trudi siajn lingvojn al aliaj. Sendube, en ĉi tiu kontinento la popoloj povos kunvivi nur se ili disvolvos ampleksan plurlingvecon.
Trie,

-----


la 7-an de decembro pluraj ĵurnaloj en Hispanio emfazis titole de kolonaj artikoloj, ke Umberto Eco subtenis Esperanton en prelego an A. Crunha (Galegio). Li asertis, ke "estas necese starigi helplingvon, kia Esperanto", kaj kritikis "la mankon de politika decido", por ke la apliko de tiu lingvo estu ebla.
Tamen, vera demokratia signifo de Esperanto estas por Umberto Eco ne klara. Esperantisto Roland Grandière demandis lin post la kurso en Kolegio de Francio: "Esperanto ĉe la Eŭropa parlamento kaj en flughavenoj; plurlingveco inter la Eŭropaj loĝantoj. Ĉu estas serioze konsili al Eŭropanoj lerni 3, 4 aŭ 5 naciajn lingvojn? Ĉu tiu konsilo koncernas nur la intelektualan klason, al kiu vi apartenas, kas tute ne rilatas

al ordinaraj eŭropanoj?" La respondo estis tuja kaj trafa: "Mi preferas legi la verkojn de la plej pestiĝaj aŭtoroj en la originala lingvo, kaj tiel eniri ties kulturon, ol uzi tradukon..."


Nu, por li, kiu parolas aŭ legas en kelkdekoj da lingvoj, kompreneblas tia nekonkreta konduto sur la internacia kampo.
En la komenco de nia jarcento ĝis la dua mondmilito multaj famaj intelektuloj parolis favore al Esperanto (ties vortojn ni kutimas meti en ia propagandilojn), sed dum la lastaj jardekoj fakte la unuan fojon eŭropa intelektulo de tia eminenteco subtenas, almenaŭ parte, nian aferon.
laŭ diversaj fontoj kompilis: Nikolaj Gudskov
*************************************************************************
ORGANZAJ DEMANDOJ

/////////////////


Ni tenu rekte la kapon

======================


---------------------------------------------------------

En la numero februaro(2)-'93 estis proponita funkciigo de aktivula reto en internacia kaj landaj niveloj. Kiel menciite, tiaj retoj - kvankam malmultaj - jam ekzistas. Unu el ili estas la "Rebato servo" ĉe SAT-Amikaro.

---------------------------------------------------------
Estis periodoj, kiam en la mondo la esperanto-movado fariĝis malforta sur kelkaj lokoj. Tiam la plimulto el la esperantistoj fariĝis tiom laca, senforta, malkuraĝigita aŭ maljuniĝinta, ke ĝi ne plu aŭdacis laŭte pledi por la internacia lingvo. Kiom da fojoj oni povis aŭdi la jenon: "Ah! La genujuloj ne interesiĝas pri Esperanto!" Tio ne estas vera. Ili ne interesiĝas pri vivmaniero por ili tute fremda. Ni ne miru, ke multaj esperantistoj preferis enfermiĝi en kluboj, por eviti la batojn kaj mokojn. Ni scias, ke la problemo de lingva tutmonda komunikado ne proksimiĝis al kontentiga solvo; kaj ni havas sperton pri la valoro de Esperanto. Ni konstatas, ke multilingvismo por ĉiuj estas nur mistifiko. Ĝi estas nur elitisma koncepto pri internacia komunikado, same kiel estis la latina lingvo antaŭ jarcentoj, sed multe malpliefika kaj multege pli kosta. Ni ne plu rajtas silenti, nek klini la kapon.
Pri la neceso reagi

-------------------

Imitado de aliuloj estas forta inklino en la konduto de la homoj. Se iu per farbo scribaĉas sur muro, aliaj post li faras same... kaj la muro iom post iom fariĝas tute makulita, malpura. Kiam iu ĵetis konsumitan cigaredon aŭ busvojan bileton sur trotuaron, tiam aliaj homoj emos ĵeti ion ajn teren, se jam trovigas multaj forĵetaĵoj. Eĉ sur loko, kie estas malpermesate lasi rubojn, se jam estas tiaj aĵoj, certe iom post iom aldoniĝos pliaj. Kaj estas multe da similaj okazoj: malpuraĵo altiras aliajn malpuraĵojn.
Estas same pri Esperanto. Kiam iu ĝin misprezentis, klopodis por ĝin ridindigi, aŭ strebas al malgravigo, detruo aŭ makulado de ĝia prestiĝo, tiam aperas imitantoj - ne ĉiam malbonintencaj -, kiuj papage ripetas la samon. Do, ni ne lasu iun ajn atenci la prestiĝon de Esperanto sen reagi.
Evoluo de la Rebato-servo

-------------------------

Jam de jardekoj SAT-Amikaro disponas Rebato-servon, kies efiko estas konstatata eĉ ekstere de la Asocio. Ĝi havas la celon rebati (franclingve: riposter) artikulojn aŭ dirojn kontraŭajn al Esperanto, misprezenton. La rolo de la koncerna servo multe evoluis kaj etendiĝis. Informadiko kaj la eblo fotokopii multege helpas. Nun aldoniĝas telekopiado. Antaŭe estis ja malfacile fari plurajn kopiojn de letero, kaj rekopii la rebatotan tekston. Nun estas tute facile kaj ne tro multekoste fari dekojn da fotokopioj, kies kvalito ofte egalas (kaj eĉ kelkfoje superas) tiun de originalo.
Ekzemple, k-do Jaques Caubel - filo de la prizorginto del la Rebato-Servo - sendis al mi kopion de artikolo eltirita el revuo Ça m'intéresse de aŭgusto 1992, por rebati. Ĝi atingis min jam la 31an de julio, t.e. tuj post ĝia apero. Tio estas bela ekzemplo de akurateco kaj konscienco. Tiel mi povis reagi jam la 1-an de aŭgusto, sendi kopion de la koncerna artikolo kaj kopion de mia propra rebatletero al reto de ne malpli ol 125 aktivuloj, instigante al reago. Jam en la sekvantaj tagoj alvenis kopioj de leteroj, kiujn skribis al la sidejo de tio revuo multaj geaktivuloj: 53 antaŭ la 20a de septembro.
En la sama monato s-ano A. Frangeul, kiu loĝas en la urbo Angers, sendis informon pri samspeca, eĉ pli aĉa, prezento de Esperanto en la revuo Enfants Magazine. La rebato-servo same reagis per sendo de kopioj de la letero al pli ol 100 aktivuloj. Antaŭ la ĉi-supre menciita dato 34 aktivulo sendis al la Rebato-Servo kopiojn de siajn reagoj.
Inter la plej menciindaj sukcesoj estis la reago de la Rebato-Servo al misprezento aperinta en enciklopedio Quid? (eldono el la jaro 1981). Tiam la Rebato-Servo sendis ĉirkaŭ 100 dosierojn (tio estas kopio de la rebatota artikolo kun reago de la Rebato-Servo) al aktivuloj, tiel ke la eldonisto ricevis lavangon da protestoj. Jam en la sekvanta eldono aperis tute reĝustigita artikolo, kaj la misprezentoj malaperis. De tiam la eldonisto regule konsultas la Rebato-Servon de SAT-Amikaro kaj aliajn esperanto-asociojn por scii, ĉu plue validas la informoj.
11 jarojn poste, per taŭgaj teknikaj rimedoj estas multege pli facile arigi rapide niajn fortojn por defendi Esperanton. Komputilaj tekstoprilaboraj programoj havas eksterordinarajn eblojn kompare kun la antaŭa epoko de mekanikaj kaj eĉ elektraj skribmaŝinoj. Oni povas nun havi en komputila memoro jam tute pretajn tekstojn aŭ tekstopartojn kiujn oni uzas laŭvole, tre facile kaj mobile modifas, ordigas alimaniere ktp.
Ĉu rebati aŭ reagi?

-------------------

La nomo "Rebato-Servo" fakte ne vere spegulas la nunan rolon. Granda parto de ĝia aktiveco konsistas el rebatoj (ĉirkaŭ 25 aŭ 30 dosieroj ĉiujare), t.e. kontraŭstaroj al atakoj kontraŭ Esperanto, aŭ misprezentoj. Sed pli kaj pli ĝi kombiniĝas ankaŭ kun la rolo de la Informo-Servo por sendo de leteroj kun dokumentaro al personoj parolintaj aŭ skribintaj pri Esperanto, eĉ se favore. Al ĉiuj tiuj lastaj povas respondi aktivulo, kiu sufiĉe bone regas sian nacian lingvon, kaj scias Esperanton. Oni tiam skribu per tono kuraĝiga, instiĝanta al scivolo. Oni havu sufiĉe bonan pedagogian kaj psikologian sentojn por pensigi al la aŭtoro, ke li aŭ ŝi mem povas malkovri ion interesan, kaj siavice malkovri ion valoran al la aliaj. Ni evitu humiligan reagon, escepte se temas pri aroganta kaj evidenta intenco malutili al Esperanto fare de la skribinto aŭ parolinto (ekzemple deputito Yves Frémion).
Ni ne sufiĉe ekspluatas la eblecojn, kiuj prezentiĝas al ni. En ne malmultaj publikigaĵoj oni volonte aperigas leterojn de legantoj, se ili respondas al kelkaj simplaj reguloj: Koncize (maksimume 15 tajpitaj linioj kun interspaco de 1 linio kaj duono), klareco kaj ĝusteco, valoro de la enhavo. Ne estas eble garantii tujan sukceson. Tial persisteco estas plia necesa karakterizaĵo por ĝin atingi. Elstariĝas el tio la apartaĵo de regiona gazeto La Nouvelle République de Centre-Ouest, en kiu, post la renkontiĝoj sur loko Pocé-sur Cisse kaj nia kongreso en urbo Amboise, oni publikigis frontpaĝan artikolon verkitan de unu el ĝiaj redaktistoj tute favore al Esperanto. Ĉar li respondecas ankaŭ pri leteroj de legantoj, de tiam multaj personoj sukcesis aperigi kontribuaĵojn, eĉ ekstere de la zono de vendado de la koncerna gazeto.
Necesoj...

----------

Kiu ne povas aŭ ne emas reagi, tiu bonvolu sendi la necesajn informojn al la Rebato-Servo kaj eventuale al kapablaj konatoj. Oni ĉiam memoru, ke pli efikas 10 mallongaj leteroj aŭ eĉ poŝtkartoj, ol ununura longa letero. Kiam la Rebato-Servo mem ne havas disponeblan tempon por reagi, tiam ĝi sisteme sendas ĉiun aferon almenaŭ al du aktivaj kunlaborantoj: s-ano Germain Pirlot en Belgio, kiu plue disvastigas la informojn, kaj s-ano Claude Piron en Svisio, kiu tiel havas en sia dispono valoran materialon por verki interesajn studaĵojn, aprezatajn de ĉiuj Esperantistoj.
... memkompreneblaj reguloj

---------------------------

Ĉiu informo rilata al skribaĵo al diro, kiu postulas rebaton aŭ meritas afablan reagon, dankesprimon aŭ komplemantan dokumentaron, devas nepre enhavi la jenajn erojn:
- nomon de amaskumunikilo (gazeto, magazino, revuo, sed ankaŭ libro, radiostacio, televidstacio ktp.) kaj nomon de la aŭtoro aŭ eldirinto, se nenio malebligas tion scii;
- daton, monaton aŭ jaron de la okazintaĵo (aŭ tagon kaj horon de la elsendo, se temas pri aŭd/vida amaskumunikilo);
- adreson (ni ofte perdas konsiderindan tempon por serĉi ĝin, dum la sendonto plej ofte bezonas nur kelkajn sekundojn, por ĝin trovi kaj skribi).
Malprecizeco de la indikoj riskas estigi eraran aŭ malprecizan reagon, aŭ eĉ malebligi ĝin.
Kiam temas pri longa teksto, en kiu la mencio farita pri Esperanto ne estas unuavide rimarkebla, tiam oni nepre evitu ĝin substreki aŭ malzorgeme meti markon sur la tekston mem. Estas necese fotokopii, aŭ eĉ skani tiajn artikolojn, kaj oni tiam bezonas multe da tempo, por elpurigi la tekston de elmetitaj markoj kun risko de la defekto por la teksto mem. Sufiĉas nura signeto en la marĝeno aŭ kolorigo per speciala krajono, prefere per flava koloro, ĉar aliaj koloroj grizigas la markitan lokon.
La esperantistoj ne opiniu sin senpovaj

---------------------------------------

Se ni ne reagas, la homoj, kiuj havas la eblon aŭ la povon modifi la pensmanieron de la amaso, aŭ ĝin influi, certe imagas, ke ni ne ekzistas, aŭ ke nia ekzistado estas sensignifa. Certe ni povas ĝoji, ke en SAT-Amikaro multaj membroj konscias tion, kvankam ni ŝatus la eblon kalkuli je ankoraŭ pli multnombraj aktivuloj. Niajn sukcesojn ni ŝuldas al la efikaj kunlaborantoj en la Informo-Servo kaj la Rebato-Servo.
Henri Masson el SAT-Amikaro, novembro/1992
*************************************************************************
FAKA APLIKADO

/////////////


Dudek sciencaj artikoloj

========================


Antaŭnelonga aperis la unua volumo de la Aktoj de Akademio Comenius - en la jaro de la kvarcenta datreveno post la naskiĝo de Comenius. Ĝi enhavas la bazajn dokumentojn de la la Internacia Scienca Akademio Comenius (statuto, regularo, fondaj membroj ktp), kaj 15 sciencajn artikokojn pri diversaj temoj. Kvankam ili havas iom pezajn titolojn - ili pro la bona redakta stilo tre bone legiĝas ankaŭ por nesamfakuloj. Eldonis ĝin Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino.
...Post la interparoloj de prof. Paul Neergard (prez. de la Akademio) kaj Chen Yuan (prezidanto de Ŝtata Komisiono Pri Lingvaj Laboroj de Ĉinio) la eldonaj preparoj komenciĝis en 1987. La redaktoro de la eldonaĵo prof. Neergaard forpasis en novembro 1987. La redaktoro de la eldonaĵo prof. Neegard forpasis en novembro 1987, kaj lin sekvis post unu monato ankau la nova redaktoro Ivo Lapenna. La laboron finis Christer Kiselman, kaj la materialo estis transdonita al Ĉina E-Eldonejo por kompostado. Ĝi okazis permane, kaj post multfoja korektado oni ankoraŭ ne povis ricevi la netan provaĵon. Fine la presejo preferis rezigni la kompostan pagon ol daŭrigi la laboron, kaj la libro preskaŭ pereis antaŭ sia naskiĝo. Ĝin savis maljuna

esperantisto Liao Zhigen (Ljaŭ Ĝigen), kiu atenteme per tranĉileto levis la tavolon de imprespapero kun presita teksto, faris tondadon kaj gluadon kaj pretigis la korektitajn paĝojn unu post la alia. Tiel li faris entute pli ol 2000 korektojn! Poste la presejo fotogravuris la bezonatan kliŝon.


(laŭ El Popola Ĉinio, 12/92)
Parto humanisma:

----------------

Stanley Nisbet. La radikoj de ĉiuj sciencoj kaj artoj

Ivo Lapenna. La principo de leĝeco en Sovetia kaj Jugoslavia juraj sistemoj

Juan Régulo Pérez. Lingvo-historia praktiko super la nomoj de la Kanariaj insuloj

Ignat Florian Bociort. Informo, metodo, lernado kaj la estetika progreso de la arto. Pri erariga dedukto de Immanuel Kant

Gaston Waringhien. Pri la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento.

F.A.Pennacchietti. Kontribuo al la historia topografio de la Eŭfrata kaj Habura Valoj en la romana epoko

Elio Migliorini. Geografiaj aspektoj de la evoluado de la italia popolo
Parto matematika-naturscienca:

------------------------------

F.Azorin, Madrid. Necerteco, diverseco kaj informadika statistiko

Christer O. Kiselman. Teoremo de Siu por abstraktaj nombroj de lelong

Masami Okada kaj Tatsuya Okada. Iuj Markovoj procezoj kaj iliaj infinitezimaj generantoj en vasta senco

Cornelis de Jager. La nestabileco de la fotosferoj de la plej masecaj steloj

Jonas Dagys kaj Alina Petkinyte. Influo de vitaminoj de B-grupo al plimultiĝo de Lemna minor L.

Paul Neergaard, Helmar Frank kaj Martin Hengst. Studoj pri mezurado kaj modeligo de la ĝeneraliga lernoprocezo por la fakdidaktiko de la sempatologio, partoj A-E:

- Enkondukata resumo (H. Frank);

- Lernoprocezo kaj instruefiko en la kazo de la ekkono de malsanoj ĉe plantsemoj(P. Neergaard)

- Klerigkibernetika modeligo (H. Frank);

- Empiriaj observebloj kaj observoj (H. Frank);

- Pri la statistika kontrolo de vide perseptataj datumoj (M. Hengst). R. B. Baratov.

- Substanca konsisto de litosfero del Suda Tianŝano kaj Pamiro V. I. Kiselev kaj P. P. Smolin. Ritmolitologio, magneziteco kaj evaporiteco de antaŭkambriaj kristalinikaj rokaĵoj en sudokcidenta Pamiro. ISBN: 7-5052-0042-9. La volumo enhavas 118 XI paĝojn kaj estas distribuata de Internacia Libro-Komerca Kompanio (Guoji Shudian), Esperanta Sekcio, P.P. Kesto 313, Beijing 100044. Prezo ĉe la UEA-libroservo: 12,90 NLG


*************************************************************************
Per Esperanto por la kelta kulturo

==================================


En Emania, bulteno de la Navan Research Group, kiu okupigas pri la kelta frua historio kaj kulturo en Irlando, aperis la sekva esperantlingva (apud la angla- kaj gellingvaj) anonco:
"Unua anonco. Konferenco pri la Ulstra Rakontaro. 8 ĝis 12 aprilo 1994. Belfast kaj Emain Macha.
La fakoj de keltstudoj kaj Arkeologio-Paleoekologio patronos kaj garantios la konferencon cxe la Universitato Queen's de Belfast. Konferenco-sekcioj: literaturo, linvistiko, historio, mitologio kaj arkeologio. Interesitoj petu la duan bultenon de:
Department of Celtik Studies, Queen's University Belfast, BT7 INN Northern Irland"
La anonco aperis, ĉar la esplorgrupon partoprenas la belfasta esperantisto James P. Mallory, kiu esperas per Esperanto trovi la fakajn kontaktojn en tiu esplortereno.
Laŭ informo de Lorense Mi.
*************************************************************************
'MATEMATIKO TRANSLIMEN'

=======================


Post dekjara paŭzo, nun reaperis Matematiko Translimen, neregula revuo de Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, IAdEM sub la redakto de prof. Christer Kiselman. La ĵus aperinta numero estas havebla kontraŭ 30 FF (10,2 NLG).
Pri la informoj kaj mendoj skribu al:
IAdEM, François Lo Jacomo,

21 rue Juliette Dodu, F-75010 Paris, Francio

telefakso: 33-1-42412994

UEA-konto: iaem-x.


*************************************************************************
TANEF-jarkunveno '93

====================


Pro la milito en la teritoro de eksa Jugoslavio la loko de la SAT-kongreso de 1993, anstataŭ Sarajevo okazos en Kazanlak, Bulgario.
"Pro la longa distanco kaj multekosta vojaĝo, certe ne multaj membroj de TANEF povos iri tien."
Pro tio, laŭ la decido de Kaunas, la jarkunveno de TANEF okazos ne en la kadro de SAT-kongreso, sed dum la internacia feria semajno, organizita en Maklenburgio. (pli detale vidu en la rubliko "Aranĝoj".)
La migranto, 92/dec.
*************************************************************************
Komputilaj programoj en ajna lingvo!

====================================


La "scienca, produktada kaj komerca" firmao ŜANCO ellaboras komputilajn programojn por diversaj celoj en ajna lingvo.
Perantoj kaj reklamantoj ricevas dividendon. Konkretajn informojn petu ĉe la prezidanto de Minska E-Asocio pri Informatiko:
V. P. Prjahin,

ul. Kalinoskogo 45-59,

220086 Minsk, Belorusio.

Telefone: 7-0172-630865


*************************************************************************
Ferii en farmdomoj...

=====================


La firmao Pehely (Lanugo) kaj la E-Asocio de Kecskemét ofertas feriadon, ripozon en farmdomoj, situantaj en la ĉirkaŭaĵo de Kecskemét, pri kiuj ni povas sendi detalan priskribon.
E-lingvan interesiĝon bv. direkti al:
Pehely Kft,

Ilona Palásti,

Horváth D. str. 14, H-6000 Kecskemét, Hungario.
*************************************************************************
ARANĜOJ

////////
KULTURA ESPERANTO FESTIVALO

===========================
Inter 19-a kaj 22-a de aŭgusto, Kopenhago, Danio
Pli ol tri tagoj, dediĉitaj al muziko, teatro, poezio kaj aliaj branĉoj de la originala Esperanta kulturo!
Kotizoj: Kultura programo - 250 DKK (por orienteŭropanoj - 150 DKK); manĝoj - 150 DKK, amasloĝejo - 51 DKK.

Matene vekos vin prelego pri la temo,

tagmeze vi digestos per poemo;

post kafo teatron vi spektos,

vespere nin muzik' delektos,

kaj logos film' kaj danco -

jen KEF por vi, unika sxanco!

Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj-artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.

Pluajn informojn kaj aliĝilojn petu ĉe: Jakob Nordfalk, Norre Alle 75-571, DK-210 Kobenhavn O, Danio.


La ĉi-jara KEF antaŭvideble estos la plej signifa kultura aranĝo, do indas ĝin partopreni. Estas atendata la sinanonco ne nur de spektantoj, sed ankaŭ de ensembloj, teatroj kaj plenumantoj de ĉiuj kulturaj branĉoj.
*************************************************************************
Ne nur por familioj

===================


Printempa Semajno Internacia 09-16 aprilo
Ĝi estas precipe familia aranĝo, okazonta en la naturparko Rhön. (Pli detale vidu en EVENTOJ novembro-2/92).
Loĝado en junulargastejo aŭ en la apuda pensiono. La plena kotizo (kun tranoktoj, manĝoj, ekskursoj ktp) estas ĉ. 300 DEM, infanoj kaj eksterlandanoj ĝuas rabaton.
Ekzistas speciale favoraj kondiĉoj por personoj el orienta Eŭropo kaj ekster-Eŭropo laŭ interkonsento. Interesiĝantoj kontaktu la organizantojn!
Al la 9-a PSI, kiun organizas Germana E-Asocio, jam aliĝis pli ol 100 personoj el 7 landoj, inter ili pli ol 40 infanoj kaj dekkelkjaruloj.
Aliĝiloj kaj pliaj informoj ĉe:
Wolfgang Bohr,

Johannes-Kirschweng str. 11.

D-5473 Bad Neuenehr-Ahrweiler, Germanio.
*************************************************************************
Sukcena bordo-93

================


En la latvia urbo Liepaja la privata entrepreno "Esperanto-Buroo Kemespo" inter la 20-22 de majo 1993 organizas internacian renkontiĝon laŭ la temo:
La perspektivoj de Esperanto kaj internacia turismo. La problemoj de Esperanta instruado.
Al la aranĝo krom la "ordinaraj" partoprenantoj oni aparte invitas la esperantistajn entreprenistojn, por kiuj estos organizataj kromaj programeroj.
Partoprenkotizo 150 USD. Informojn petu ĉe:
Naum Kovnators,

p.k. 1064, LV-3416 Liepaja, Latvio.


*************************************************************************
memore al s-ro Attila Gerencsér
Esperanto-deklamkonkurso por lernejanoj

=======================================


03-04-an de aprilo 1993, Pápa, Hungario
La konkurson jam la kvaran fokon organizas la Bazlernejo Nagy László kaj la loka grupo de Hugara E-asocio.
La konkurso okazos laŭ aĝo-grupo: 6-10 jaruloj / 10-14 jaruloj /mezlernejanoj / plenkreskuloj. Ĉiu konkursas per unu verko, la temo estas libera. La kotizo estas 125 HUF (ĉ. 4 guldenoj), aparta pago por loĝado kaj manĝado de 470 forintoj.
La konkurso estas internacia. (Jam aliĝis grupoj de geknaboj el Kroatio kaj Ĉeĥio.) La konkursan programon kompletigas la E-koncerto de Anna Laszay (kantisto de la fama sonkasedo: Vidu la mondon), prezentado de Masayuki (=Diina-) masaĝo de Aura Therápia Kft, kaj prelego de dr. György Flender pri jogo.
Aliĝoj kaj informoj ĉe:
Általános Iskola Nagy László,

Anna tér 1, H-8500 Pápa, Hungario.

telefono: 36-89-24896
*************************************************************************
MEM-konferenco

==============


La venonta Ĝenerala konferenco de MEM (Mondpaca Esterantista Movado) okazos en Saint-Denis (Pariza regiono) la 29-an 30-an kaj 31-an de majo 1993.
La oficiala malfermo okazos la 29-an je la 10-a horo.
La enskribiĝo (600 FRF) konsistas el du tranoktoj kaj 4 manĝoj. Se vi ne deziras tranokti, substraku 200 FRF.
Nepagipovaj pacamikoj devas kontakti la Lokan Komitaton:
c/o Gérard Réquigny,

Franc-Moisin, Bat. 3, Esc. 10,

F-93200 Saint Denis, Francio
*************************************************************************
TANEF Feria Semajno

===================


4-10. septembro 1993.
La internacia feria semajno de TANEF en la pejzaĝo de la jaroj '93/94 okazos en Maklenburgio, Antaŭpomeranio.
En la programo estas antaŭvidita - krom la feria tempo-pasigo - ankaŭ prelegoj, diskutrondoj kaj e-kursoj.
Restadkostoj: 600 DM, sed naturamikoj (kun legitimilo) ĝuas 51 DM rabaton.
Aliĝilo kaj pliaj informoj haveblas ĉe:
TANEF, Erna Döring,

pf. 225, CH-4003 Basel, Svisio.


*************************************************************************
30-jarigo de MEL
Internacia Muzika Seminario

===========================


De la 12-a ĝis la 20-a de junio 1993 en Stara Zagora, Bulgario, okazos la 6-a Internacia Muzika Seminario.
Dum la seminario oni pritraktos divarsajn temojn, ligitajn kun lingva kas muzika instruado, historio de MEL (Muzika Esperanto-Ligo) kaj aliaj. Oni preparos la repertuaron por la Arta Vespero de 78-a UK, dum la "Tilia vespero" festos la 30-jariĝon de MEL kaj jubileojn de elstaraj esperantistaj muzikistoj.
Kotizo por loĝado estas 15 USD tage, pagenda surloke. Limdato por aliĝo: 20.04.1993.
Muzika Esperanto Ligo,

c/o Dimitar Terziev,

str. "Milan Kamák" 58.
*************************************************************************
Printempa fervojista renkontiĝo

================================


Fervojista sekcio de Ĉeha Esperanto-Asocio organizas la 2-4-an de aprilo 1993 en la ripozejo de Ĉehaj Fervojoj en Zelezna Ruda tradician Printempan renkontiĝon.
Prezo (2 tranoktoj dutaga manĝaĵo) - 800 KCS. En programo: ekskursoj en apuda regiono, amuzaj vesperoj.
Adreso por informiĝi:
Jitka Skalická,

Koněvova 227, CS-13000 Praha 3, Ĉeĥio.


*************************************************************************
MOVADO

//////
KAJ KONGRESO, ĈU OKAZOS IAM?

============================
----------------------------------------------------

Respondo de la Plenum-Komitato de SAT al la artikolo de L. Szilvási en "Eventoj" No. 10.



----------------------------------------------------
Atenta legado de tiu ĉi teksto montras, ke ĝi pli interpelacias al UEA ol al SAT. Sed ni provu respondi kiel eble plej precize.
La unua temo: Ĉu dum la internaciaj kongresoj (precipe tiuj de UEA kaj SAT), la Esperanta popolo rajtas plenrajte partopreni la diskutojn kaj decidi? Pri la UK de UEA, la estraro de UEA kompreneble mem respondos. Por SAT la respondo estas simpla. SAT ne celasreprezenti la tutan esperanto-movadon, sed nur sin mem, kvankam ĝi alprenas rezoluciojn, deklaraciojn, kiuj ĝenerale donas opinion de SAT-movado pri problemoj, kiuj koncernas la tutan homaron. Dum kvar (en Kaunas eĉ kvin) laborkunsidoj, malfermitaj al ĉiuj kongresanoj (sed nur SAT-membroj partoprenas la voĉdonadojn), estas studata la bilanco de la lasta jaro kaj decidata la gvidlinio de la venonta. Kiam temas pri gravaj punktoj (ekzemple: Statutŝanĝoj) la decidoj de la kongresanoj estas konfirmataj (aŭ ne) per perpoŝta tutmembrara referendumo. Sed tio ĉi estas detale indikita en la Statuto de SAT. Ni aldonu, ke la jara raporto de la SAT-PK (SAT-Plenumkomitato) kaj de la SAT-servoj kaj fakoj, plus la kompleta protokolo de la laborkunsidoj aperas en la kolumnoj de la revuo "Sennaciulo".
Teknike, tia decidsistemo estas adaptita al la membraro de SAT. Kiam ĝi kreskos (ni laboras konstante tiucele!), ni eventuale kreos aliajn teknikajn decidsistemojn, sed ni ĉiam konservos la principojn de la rekta demokratio.
La dua temo estas pli komplika: Kiu devas decidi pri la tuta esperanto-movado? Kaj kiel? Gravega demando! Ĉu iu posedas komencon de respondo? Tio estas latenta prizorgo ekde la naskiĝo de la esperanto-movado, kaj ĝis nun ne aperis taŭga respondo. Ni povos per tiu ĉi kontribuo alporti kelkajn elementojn.
Unue, SAT apartenas nur duone al la esperantista movado. Duone, ĉar ni ne estas por-esperanta organizo, sed per-esperanta organizo. Ĝi uzas Esperanton por klerigaj kaj politikaj celoj (vidu la unuan paragrafon de la SAT-Statuto). Sed, plej multaj el ĝiaj membroj kaj la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) ligitaj al SAT, partoprenas al por-esperanta agado. Do, SAT ne estas indiferenta rilate la kreskon de esperantista movado mem.
Due, per siaj eldonoj (gazetoj, bultenoj, revuoj, broŝuroj, libroj, vortaroj, ktp.) SAT kontribuas de sepdek jaroj al pliriĉigo de E-kulturo.
Trie, SAT estas ĉiam preta diskuti, studi aliajn proponojn pri komuna laboro sur la bazo de tri principoj: egeleco, fido kaj respekto. Diskuti, studi kaj principe partopreni, signifas ke la diskutado, studado kaj partopren-decido okazu dum la SAT-kongrasoj (apliko de la unua punkto).
Konklude, laŭ ni la decidaj progresoj estas antaŭvideblaj por Esperanto, se la esperanto-movado analizos konstante la revoluciajn latentajn fortojn de nia lingvo kaj prikonsideros la politikajn, sociajn kaj ekonomiajn aspektojn de nia terglobo. Esperanto estos "EN" la mondo kiam ĝi ne plu refuzos rigardi fronte al fronte la realecon.
Plenum-Kumitato de SAT

Paris, 17.02.1993.


*************************************************************************
Ĉu UK-1997 en Aŭstralio?

========================


Ankoraŭ ne estis deciditaj lokoj de UK-oj por 1996 kaj 1997. Por 1996 estas propono al Budapeŝto. Ĝi estus tre trafa por movada strategio, ja tiujare okazos en Hungario la monda ekspozicio kun la temo KOMUNIKADO, tre proksima al esperantistoj. Por 1997 la kongreson invitis la urbo Adelaide de la kontinento, en kiu ĝis nun neniam okazis UK, nome en Aŭstralio. Pasintjate la direktoro de CO-UEA, Simo Milojević jam veturis al Adelaide por esplori la lokajn eblecojn.
Kiel statas la aferoj en Aŭstralio, montras la somera E-lernejo okazinta en Adelajdo de la 11-a ĝis la 22-a de januaro 1993. Partoprenis ĝin 92 personoj el diversaj partoj de la lando kaj ankaŭ eksterlando (Polio, Koreio, Japanio, Svedio, Irano, Novzelando, Hungario).
Kadre de tiu lernejo okazis ankaŭ Sud-Aŭstralia kongreso, kiun fakte eblas konsideri kiel tutlanda.
La kursoj estis altnivelaj (instruis, interalie, s-ro So Gilsu, estrarano de UEA), krome estis multaj diversaj aliaj programeroj. Ĉiutage aperis informilo "La Lumilo" kun interesaj diverskampaj informoj. Pri la evento okazis bona informo en la loka televidprogramo.
Bona organizado kaj planado de programoj montris ke Adelaide, kaj la aŭstraliaj esperantistoj vere kapablas gastigi grandan Esperantan aranĝon, kiel UK.
Laŭ Reza Kheir-khan, Japanio
*************************************************************************
HUNGARA ANGULO

//////////////


La Centra Oficejo de HEA iom post iom transloĝiĝas al sia nova sidejo. La sekratario Oszkar Princz deĵoras en la nova ejo (Bp. VI. Andrassy u. 27.) lunde (09-15.00), marde (13-18.00) kaj jaŭde (09-15.00)! Telefon- kaj faksnumeroj de la nova sidejo de HEA: 268-0306 kaj 268-0331.
* * *
Gejunuloj atentu: la 1-a limdato por favorpreze aliĝi al JER estas la 15-a de marto!
* * *
Budapeŝtanoj! La 15-an de marto en la centra klubejo ESPEREJO (Bp. VII. Peterfy S. u. 23, kelo) okazos literatura vespero. Gastprelegos Nikolaj Gudskov, dommastrino: s-ino Judit Felszeghy. Bonvenon!
*************************************************************************
OPINIOJ

///////
Pri la "jugoslavia problemo"

============================
Ke ne sufiĉas, el parlamenteca vidpunkto, la funciado de la Komitato dum la Kongreso en Vieno, tion mi ne dubas. Cetere, mi ĝis nun neniam vidis grupon de esperantistoj, kiu povis funkcii rigore. Pli grava estis la principa demando, ĉu UEA devus entute rezigni pri la Jugoslavia / Serbia Esperanto-Ligo, pro la sankcioj truditaj de rezolucio n-ro 757 de UNo.
Ĉar tiuj rezolucioj estas kreitaj da interregistara organizo, ĉu ili ankaŭ devus aŭtomate ligi internacian organizon, kiu tute ne estas aŭ registara aŭ interregistara? Mi opinias, ke ne. UEA - aŭ laŭ la samnumera formulo de Mark Fettes "ni ĉiuj" - devos mem decidi pri tio en ĉiu difinita kazo. Oni ne malbonvenigu en UEA la "serban Esperanto-Ligon" simlpe ĉar George Bush kaj John Major decidis inter si, ke la estroj de Serbio (neesperantistoj) estas internaciaj krimuloj.
Nu, kion do fari pri la serbia esperantistaro (distingita, laŭ la formulo de s-ino Belošević, de la serbaj esperantistoj)? Laŭ mi tio grandparte dependas de la situacio en la organizo mem. Ĉu ĝi fakte reprezentas la esperantistojn de Serbio (kune kun iliaj supozeble diversaj sintenoj al la nuna konflikto)? Se jes, ni akceptu ĝin tiela. Ĉu ĝi estas nur alternativa buŝo por Milošević kaj iliaj ĉetnikoj (pri kies propra kulpo en la nuna milito mi persone ne dubas), sen vere reprezenti la serbiajn esperantistojn? Se jes, ni malakceptu ĝin tiela.
Sed ni ne lasu al kelkaj maljunuloj en Novjorko, kiuj eĉ ne estas esperantistoj, fari por ni tiun decidon.
Donald J. Harlow, Usono
Rim. Krom la UN rezolucio estis la problemo, ke estis akceptitaj pluraj organizoj, kiuj ne prezentis le necesajn dokumentojn, i.a. eĉ la statuton... Jes, oni povas (eĉ foj-foje devas) esti malrigoraj, sed estas la demendo, kie estas la limo por tiuj aferoj? La red.
*************************************************************************
Andy E. Künzli: Direktoro de KCE!
La Chaux-de-Fonds, reaktiviĝas

==============================


Post organiza, financa paŭzo Kultura Centro Esperantista, KCE en La Chaux-de-Fonds en Svisio restartis en 1992. Jam nun estas gastoj, kiuj studas, esploras aŭ tutsimple ferias en plene Esperanta etoso.
La 18-a de februaro ankaŭ formale estis enoficigita la nova sekretario (=direktoro) de KCE: Andy E. Künzli, internacie konata aktivulo (iama redaktoro de TEJO-Tutmonde nuna estrarano de TEJO ktp.) En KCE plentempe laboras 3 homoj.
En januaro okazis la festado de CDELI-jubileo (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia iĝis 25 jara), kaj ĝi malfermis la ĉi jaran program-serion.
KCE staras je la dispono de esperantistoj, dezirantaj iom ripozi en la Centro, aŭ volas esplori en CDELI, volas studi la lingvon en iu kurso, aŭ kiuj simple volas iom ferii en E-etoso en

Svisio.
En la lasta semejnfino de ĉiu monato estas organizataj divarstemaj kursoj, kiel ekz. en februaro: "Homaronismo - la idealo de Zamenhof", en marto "Tra la E-literaturo per specimenaj tekstoj" en aprilo "Migrado tra ĵuraso".


La E-vivon en KCE subtenas ankaŭ ILEI, kiu organizas tri aranĝojn por e-instruistoj en la svisa e-centro.
Kosto de tranokto estas inter 10-40 CHF (4-lita resp. 1-lita ĉambro), tiu de tage 3-foja manĝo: 35 CHF.
La detalan programon vi povas ricevi per simpla peto sur poŝtkarto! Skribu al:
Kultura Centro Esperantista,

Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.


*************************************************************************
ALVOKO!

///////
Peto al redaktoroj

==================
Tutmonda Esperentista Ĵurnalista Asicio (TEĴA) eldonos jarlibreton, kiu enhavos detalajn informojn pri ĉiuj E-gazetoj kaj E-radiostacioj.
Por kolekti ĉi tiujn informojn, TEĴA komence de 1993 dissendis koncernajn formularojn al la redakcioj, kies adresoj estas konataj al ĝi. Sed ĉar lastatempe aperis pluraj novaj gazetoj kaj ĉar okazis ŝanĝoj ĉe radiostacioj, certe la cirkulero kun la formularo ne atingis ĉiujn.
TEĴA tial petas tiujn redakciojn, kiuj ne ricevis la menciitan materialon, petu ĝin ĉe la redaktoro de la jarlibreto:
Stefan Maul, Pferseer Str. 15,

DW-8900 Augsburg, Germanio.


*************************************************************************
Infanaj rajtoj

==============


Ni petas vian kunlaboron al la preparata internacia ekspozicio pri "Infana Rajtoj Ĉirkaŭ la Mondo". Sendu bonvolu vi mem, kaj sendigu per viaj gelernantoj tiu-temajn gazetartikolojn (en nacilingvo kun e-lingva resumo) kaj personajn mesaĝojn de infanoj - prefere kun fotoj. La sendaĵoj atingu nin kiel eble plej frue. Ni informos ĉiujn kunlaborintojn pri la rezultoj.
M. Hervé Mougin, Collége Louise-Michel,

N. Rue Nouvelle, F-55400 Etain, Francio.


*************************************************************************
KULTURO

///////
Doktoro Faŭsto, la pupo

========================
La pupteatro "Radost" ("Ĝojo") el Brno, Ĉeĥio antaŭ tri jaroj jam gajnis la unuan premion en la zagreba pupteatra festivalo PIF kun la spektaklo 'Dorotea'. En 1992 ili preperis novan spektaklon - "Doktoro Johano Faŭsto", kiu gajnis la trian premion en la pupteatra festivalo en Klagenfurt (vidu EVENTOJ, n-ro 21, 1-januaro 1/93).
Temas ne pri la dramo de Goethe, sed pri popolrakontoj pri la sama

  1   2


Elŝuti 146.49 Kb.


Elŝuti 146.49 Kb.