Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eventoj n-ro 0015, 1/oktobro '92, retpoŝta versio

Elŝuti 261.96 Kb.

Eventoj n-ro 0015, 1/oktobro '92, retpoŝta versio




paĝo1/2
Dato15.03.2017
Grandeco261.96 Kb.

Elŝuti 261.96 Kb.
  1   2

Eventoj n-ro 0015, 1/oktobro - '92, retpoŝta versio

****************************************************


ENHAVO

//////
Titolpaĝe: - 20 gravedaj esperantistinoj serĉataj

- Pli ol dek minutoj en la amaskomunikiloj!
Movada teorio: - Kiuj estas la "adeptoj" de Esperanto?

- Eŭropa Esperanto-Kongreso:


Faka aplikado: - La realaj eventoj en la verdulaj partioj

- Mono-aŭtomato - kiu scipovas Esperanton

- Ŝakistoj en Verda Olimpiko!

- Esperantistaj entreprenuloj atentu!

- ILERA por radioamatoroj
Organizaj demandoj: - Pli malbona ol Anaso Dagobert!

- Glate funkcianta kongreso!

- Seula UK en 1994, formale agnoskita de

registaro


Esperanto aplikata: - Informserva Kompanio - per Esperanto

- Kontaktoj serĉataj

- UEA: Ĉu ne kapabla?

- La kreado de originala frazeologio en Esperanto


Aranĝoj: - Internacia Seminario, la 36-a IS

- PSEK 20-jariĝis

- TEJO/KER seminario en Torino!

- Novembra JES-Renkontiĝo

- Seminario por instruistoj

- IJK '93 en Vraca, Bulgario

- dua disSeminario

- 4-a Norda Esperanto-Rendevuo

- Minoritatoj en Nordio
Movado: - Kion fari por eniri fakmedion?

- Realiĝu al Pasporta Servo!

- Borso de Esperanto-manuskriptoj
Lingvo: - Meditoj pri la propraj nomoj
Esperanto en radio: - Enketo de Radio Havano

- Gajnu sonkasedon!

- Radio Vatikano

- Unika eksperimento

- Festivalo en Venezuelo

- Por plia jaro de kresko


Anoncetoj: - ***

Korespondi deziras: - ***


Informoj: - INTERNACIA KONKURSO POR LERNEJANOJ

- ROK-GAZETO aboneblas!


*************************************************************************
TITOLPAĜE

/////////


Por scienca esploro
20 gravedaj esperantistinoj serĉataj

====================================


Pri ĉiuj grandaj naciaj lingvoj ekzistas plurvolumaj studoj pri

la maniero, laŭ kiu infanoj denaske akiras tiujn lingvojn. Tiuj

studoj, interalie, helpas lingvistojn kompreni multajn facetojn

de la koncernaj lingvoj kaj de la evoluo de la parolkapablo de

infanoj, kiuj parolas ilin. Tiuj studoj provizas bazon,

ekzemple, por verki lernolibrojn pri la koncernaj lingvoj aŭ

por pluaj studoj pri infanoj kun parol-problemoj, ktp.
Prezentiĝas nun la okazo realigi ion similan ankaŭ pri

Esperanto, ĉar mi mem povas utiligi la laborejon de la

Universitato en Romo, en kiu oni okupiĝas pri ĝuste tiaj

studoj.
Tiucele mi bezonas sekvi la lingvan evoluon de 20 infanoj, kiuj

de la naskmomento estas alparolataj de almenaŭ unu gepatro en

Esperanto.


La familioj, kiuj partoprenos la eksperimenton, esence devos

sekvi metodon evoluigitan en la roma universitato por kolekti

informojn pri la lingva evoluo de la infano. Ne estos granda

laboro kaj eĉ povos temi pri plaĉa flankokupo dum la unuaj

vivo-jaroj de la bebo. Temos pri notado en taglibro de la plej

interesaj esprimoj de la infano (en ĉiuj lingvoj, kiujn ĝi

konas), pri kolektado de vortprovizaj listoj ĉiun trian monaton

kaj pri surbendigado de la ludanta infano de tempo al tempo.


Kaj nun mi donu etan klarigon pri la iom ŝerca titolo.
La beboj prefere estu ankoraŭ naskotaj, por ke mi havu la

tempon sendi la necesajn informojn al la gepatroj antaŭ la

nasko. Tial mi serĉas nun gravedajn virinojn.
Tiuj virinoj povus esti esperantistinoj aŭ/kaj edzinoj de

esperantistoj. En la dua kazo, kondiĉe, ke la patro intencas

regule alparoli la bebon en Esperanto, mi estos tre kontenta

rilati kun la familio kaj enlistigi la bebon inter la studotajn

infanojn.
En la unua kazo (graveda esperantistino) mi estos ege pli

kontenta, se la patrino mem volas paroli kun la bebo en

Esperanto, dum la patro parolas la lokan lingvon.
Fakte ekzistas relative multaj denaskaj parolantoj de Esperanto.

Laŭ mia takso en la nuna momento almenaŭ 200 familioj en la

tuta mondo normale uzas Esperanton. Tamen tre ofte la portantoj

de la internacia lingvo estas la patroj, dum la patrinoj parolas

la lokan lingvon (ĝenerale tia estas la modelo en samnaciaj

paroj) aŭ sian nacian lingvon (ĝenerale tio okazas en

malsamnaciaj paroj, en kiuj la fremda edzino loĝanta en la

edzo-lando estas la nura ebla fonto por la neloka lingvo).

Kvankam tio ne signifas, ke la infanoj ne parolos Esperanton,

aliflanke tio havas sekvojn ĉefe dum la unuaj evolu-jaroj.


Tio klarigas, kial mi aparte ĝojas pri la unua kazo, sed tute

kontentas ankaŭ pri la dua.


Bonvolu kontakti min (Renato Corsetti, Colle Rasto, I-00036

Palestrina, Italujo, tel. 39-6-9575713) kaj mi tuj reagos al

vi, por ke mia letero atingu vin almenaŭ samtempe kun la

akuŝistino.


Renato Corsetti, Italio
*************************************************************************
Pli ol dek minutoj en la amaskomunikiloj!

=========================================


Laŭ la iniciato de John Spencer kaj Alberto Menabene, la 10-an

de aŭgusto okazis la ĉi-jara internacia Esperanto ago-tago.


En Londono, Bruselo, Romo ĉ. po 20 esperantistoj, en Budapeŝto

pli ol 90 homoj kuraĝis publike elmontri sian esperantistecon,

kaj provi fari ion por la ekstera manifestiĝo de la movado.

(Pri aliaj urboj kiel Kiev, Bukareŝt, Amsterdam ni scias nur

pri la preparoj, sed ne pri la rezultoj).
En Budapeŝto la ago-tago okazis la unuan fojon, kio ja

montriĝis ankaŭ en tio, ke plejmulto de esperantistoj, eĉ la

t.n. "gvidantoj", estraranoj, malnovaj aktivuloj ne kuraĝis

ĉeesti, kaj timante la fiaskon trovis iun pretekston por

foresti.
Tamen, ĉ. 90 esperantistoj kaj manpleno da infanoj en 3 grupoj

disdonadis pli ol 5000 informan broŝuron pri Esperanto, kaj

fine kolektiĝinte akceptis alvokon al 4 diversaj instancoj,

postulante konkretajn agojn pri la Internacia Lingvo. (Radio:

ŝanĝon de frekvencoj de E-elsendoj al la mezonda kaj kurtonda

bendoj kaj samkategorian financigon de E-elsendoj, kiel tiuj de

aliaj nehungaraj lingvoj; Televido: Publikan debaton; Ministerio

pri Kulturaj Aferoj: samkategorian subtenon kaj financigon de E-

instruado kaj instruiloj kiel por la aliaj lingvoj; Ministerio

pri Eksterlandaj Aferoj (kaj Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj

de la Parlamento): iniciatu la pritrakton de la internacia

lingvo-komunikada problemo.


Danke al la bona gazetara preparo, pri la ago-tago raportis la

vespera novaĵprogramo de la televido, raportis pluraj

radioprogramoj (iu raportisto eĉ intervjuis s-ron Menabene), kaj

aperis longaj artikoloj en 3 tutlandaj kaj budapeŝtaj

tagĵurnaloj. Plej alloga por la ĵurnalistoj estis la fakto, ke

la sama evento okazis en pluraj ĉefurboj!!!


La suma elsendo-tempo pri la Esperanta ago-tago estis pli ol 10

minutoj en la centraj amaskomunikiloj! Se la hungaraj

esperantistoj volus tion pagi kiel reklamo, apenaŭ sufiĉus la

tuta havaĵo de ĉiuj 14 hungaraj e-societoj, asocioj!


Estis farita ankaŭ videofilmo (ĉ. 15 minutoj) pri la

budapeŝta ago- tago, kiu spekteblos ekz. dum la sekvajara IJS.


Ni nur esperu, ke laŭ la ĉijara sukceso sekvajare ankaŭ la

nunaj "malkuraĝuloj" pretos ĉeesti. Kaj tiuj ĉi sukcesoj -

eble kuraĝigos la esperantistojn ankaŭ en aliaj ĉefurboj...
Szilvási László
*************************************************************************
MOVADA TEORIO

/////////////


Kiuj estas la "adeptoj" de Esperanto?

=====================================


En la artikolo titolita Esperanto en enciklopedioj (Esperantisto

Slovaka, 1/92, p.15) estas uzata du fojojn la vorto "adepto" kun

rilato al Esperanto.
a) "ĝi havis jam 100.000 adeptojn"
b) "la nombro de ĝiaj adeptoj atingis 20 milionojn"
Kion signifas la vorto "adepto" en tiuj kuntekstoj? Plena

Ilustrita Vortaro (PIV) donas tri difinojn de "adepto".


1. Majstro en alkemio;
2. Persono inicita en sekton aŭ doktrinon kaj konanta ĉiujn

ties sekretojn;


3. (figure) Persono sin okupanta pri malfacila aŭ nekutima arto

aŭ scienco.


Estas evidente, ke nur la tria, figura difino de "adepto"

konvenas; adepto de Esperanto estas simple persono, kiu okupas

sin pri la malfacila (por kelkaj) kaj nekutima (por la mondo

ĝenerale) lingvo Esperanto. Ankoraŭ ne sufiĉas scii tion,

ĉar nenio estas dirita pri la kompetenco de tiuj adeptoj. Ĉu

ĉiuj vere scias kaj uzas la lingvon? Kiom da tiuj adeptoj estas

nur pasivaj simpatiantoj aŭ aprobantoj de Esperanto, kiuj

neniam lernis la lingvon? La demando estas grava, ĉar tro

entuziasmaj propagandistoj havas la tendencon ŝveligi la

nombrojn de adeptoj sen posedo de iu ajn objektivaj statistikaj

donitaĵoj. Eĉ post pli ol centjara ekzisto de la Esperanto-

komunumo, neniam estis entreprenita preciza popolnombrado de

ĉiuj verdstelanoj en Esperantujo.
La plej granda tubero en la afero estas la klasifikado de

adeptoj laŭ la vidpunktoj de lingvoscio kaj ideologia engaĝigo

en la movado. Ekzameno de verkoj pritraktantaj la temon

malkovras, ke ekzistas diversaj terminoj, kiuj ne estas

sinonimaj. Ili estas la sekvaj.
a) Esperantisto

---------------


La plej bone konata difino de "esperantisto" estas tiu de

Zamenhof en la "Deklaracio de Bulonjo-ĉe Maro" de la jaro 1905.

"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la

lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.

Apartenado al aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto

estas rekomendinda, sed ne deviga."


b) Esperantano

--------------


"Esperantano" estas definita en PIV kiel "neaktiva aprobanto de

Esperanto". Estas probable, ke granda proporcio de la adeptoj

apartenas al tiu ĉi kategorio de apogantoj kaj amikoj de

Esperanto, kiuj ne nepre posedas la lingvon.


c/ Esperantismano

-----------------


En 1909 Zamenhof uzis la maloftan terminon "esperantismano" en

la sekva kunteksto.


"UEA unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiuj

esperantismanojn, t.e. tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur

Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan

ideon."
Per kreo de diferencigaj nomoj, Zamenhof estigis du kategoriojn:

en la unua estas adeptoj de Esperanto, kies celo estas utiligi

ĝin nur kiel rimedon de interkomunikado; en la dua grupo

troviĝas la uzantoj de Esperanto, dezirantaj disvastigi la

movadan ideologion.


ĉ) Esperantofono

-----------------


La pola sociologo Jerzy Leyk enkondukis la terminon

"esperantofono" kaj modifis la difinon de "esperantisto".


1. Esperantofono estas persono, kiu scipovas praktike utiligi

Esperanton, komunikante kun aliaj homoj. Kvankam la plejmulto

da ili identiĝas kun la movado, tio ne estas regulo.
2. Esperantisto estas persono konscie subtenanta la pretendojn

de la Esperanto-movado (t.e. disvastigon de Esperanto aŭ

aktive aŭ kiel pasiva membro de Esperanto-organizaĵo).

Subteno de la aspiroj de la movado, eĉ aktiva, ne postulas

bonan lingvokonon. Tiel, esperantisto ne nepre devas esti

esperantofono.


d) Esperantlingvulo, E-lingvano

-------------------------------


Por tiuj, kiuj volas eviti la neologismon "esperantofono", estas

eble uzi sinonime "esperantlingvulo" kaj "esperantlingvano".


Por prezenti honestajn taksojn de la nombro de la adeptoj de

Esperanto, estas necese apartigi la homojn, kiuj vere scias kaj

uzas la lingvon disde la aliaj. La sola maniero fari tion estas

decidi pri la nivelo de lingvoscio, kiun devas atingi persono,

kiu nomiĝas "parolanto de Esperanto". Teorie oni povas fari

tion per ekzamenoj, sed tio ne estas ebla nuntempe, ĉar nur tre

malgranda nombro de uzantoj de Esperanto jam akiris ekzamen-

atestilon aŭ diplomon. Frekventado de kursoj ne estas bona

kriterio, ĉar ne ĉiu lernanto de la lingvo fariĝas lerninto.

Sekve, la sola rimedo mondskale aplikebla estas mezuro de la

praktika uzo de la lingvo. La koncernaj personoj devas montri,

ke ili havas la kapablon uzi Esperanton parole kaj skribe kiel

interkomunikan vehiklon en ĉiuj sferoj de la ordinara vivo.

Alia maniero atingi la saman celon estas postuli de

esperantlingvulo nivelon de lingvoscio, kiu estas la ekvivalento

de la gepatra lingvokapablo de lernanto en la oka klaso de

elementa lernejo.
Se oni utiligas la ĉi-suprajn manierojn por difini la minimume

akcepteblan lingvonivelon de esperantlingvulo, tiam devas

malaperi la fantaziaj trotaksoj de milionoj da adeptoj en la

mondo. Eĉ la 100000 estas tro alta cifero.


Bernard Golden

El Esperantisto Slovaka, 3/92.


Ne por komplikigi la aferon, sed por klare vidi ni aldonu, ke en

la lastaj jaroj ni uzas ankaŭ aliajn difinojn:


1. Esperanto-simpatianto estas persono, nur iomete aŭ tute ne

parolanta la lingvon, kiu subtenas (pasive aŭ aktive) la

ideon de la Internacia Lingvo kaj de la E-movado.
2. Esperanto-parolanto aŭ esperantulo estas persono, kiu studis

la lingvon, kaj en iu grado scipovas ĝin uzi por komunikado,

sed ne aparte interesiĝas pri la historio, kulturo, interna

ideo de la movado.


3. Esperantisto estas persono, kiu krom scii la lingvon, konas

ankaŭ la kulturon, historion ktp. de la movado, kaj (konscie

aŭ ne) sentas sin apartenanta al la internacia Esperanto-

komunumo. "Aktivaj esperantistoj" laŭ siaj povoj aŭ ebloj

klopodas fari ion por vivteni la komunumon (flegado de la

Esperanta kulturo, funkciigo de diversaj movadaj organoj kaj

ankaŭ plivastigo de la komunumo).
Szilvási László
*************************************************************************
Eŭropa Esperanto-Kongreso:
Ĉu vere eŭropa Esperanto-kongreso?

==================================


Inter la 5a kaj 10a de junio 1992 en Verona (Italio) okazis la

"Unua Eŭropa Esperanto-Kongreso, EEU" kun partopreno de ĉ. 350

partoprenantoj.
En la kadro de EEK kunvenis la asembleoj de Itala Esperanto-

Federacio (FEI) kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE).

Festparolis la prezidanto de UEA, prof-ro John Wells; pri la

lingvo-politiko de Eŭropa Komunumo prelegis Ferruccio Pisoni.

 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.

Okazis altnivela publika diskuto en itala kaj Esperanto kun

samtempa interpretado pri la komunikado en la unuiĝinta

Eŭropo: inter la raportantoj troviĝis J. H. Erasmus

(Nederlando), A. Chiti Batelli (Italio) kaj G. Maertens (Belgio).


Dum la kongresaj tagoj okazis ankaŭ kunvenoj de la Eŭropa

Esperanto-Unio kaj pluraj fakkunvenoj, kiel tiuj de Internacia

Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), itala sekcio de Internacia

Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI), Eŭropa Radikala

Asocio (ERA) kaj aliaj.
La nocio "Eŭropa Esperanto-Kongreso" en la praktiko signifas

iun kongreson, kie kunvenas la decidpovaj reprezentantoj de

eŭropaj Esperanto-asocioj, institucioj.
Se en Verona okazis kunveno de membroorganizoj de Eŭropa

Esperanto Unio (kio fakte estas nur okcidenteŭropa(!) regiona

organizo) oni devintus ĝin nomi ne EEK sed kongreso de EEU.
Malgraŭ tio, ke en Verona okazis fine kunveno de multaj

aktivuloj, sed eĉ ne de decidpovaj reprezentantoj, ĝi estis

subteninda iniciato. Sed prefere oni nomu ĝin sekvafoje

konferenco, aŭ seminaro por ne foruzi la nomon "eŭropa

kongreso" - eble iam ni vere havos ĝin...
L.S.
*************************************************************************
FAKA APLIKADO

/////////////


La realaj eventoj en la verdulaj partioj

========================================


Mi petis la redaktoron de "Esperanto" (centra revuo de UEA) por

korektado de la estrara raporto aperinta en la maja numero de

"Esperanto", disdonita en Vieno. Kiel mi komencis diri dum la

kunveno de la Komitato (sed prezidanto Wells interrompis min,

dirante, ke mi parolas ekster la temo), je paĝo 88. estas peza

misinformo, ĉar tie oni simple asertas, ke en kelkaj verdulaj

partioj troviĝas simpatiantoj al Esperanto.
La situacio estas la jena:
1.) en novembro 1989, sub premo de kelkaj esperantistoj, membroj

de la partio, la franca verdula partio "les Verts" aprobis

dum sia kongreso en Marsejlo rezolucion favoran al la uzado

de Esperanto en la rilatoj kun la frataj partioj:


2.) sekve de tio, la itala verdula partio, dum sia kongreso en

Castrocaro, aprobis unuanime en novembro 1990, mian

rezolucion, kiu devigas la estraron organizi debaton pri la

eŭropa lingva problemo je alta politika nivelo;


3.) sekve de tio, sub premo de italoj, dum la VI-a internacia

kongreso de la verdulaj partioj okazinta en Zuriko en junio

1991, Esperanto estis uzata oficiale en samtempa traduko,

aldone al la aliaj kutimaj lingvoj (unuafoje en la historio

de la politikaj kongresoj);
4.) samtempe okazis en Ternopol la kongreso de la verdula partio

de Ukrainio, kiu, sub premo de la lokaj esperantistoj,

aprobis rezolucion favoran al Esperanto por apogi tiun de la

francoj;
5.) en Zuriko, okaze de la citita internacia kongreso,

esperantistoj francaj kaj italaj fondis "Verdula Esperanto-

Asocio"-n, kun la celo kunordigi la agadon de la Esperanto-

ekologiistoj, interne de la respektiva verdula partio, por

ke la unuopaj partioj aprobu rezolucion favoran al Esperanto

kiel la franca kaj ukraina partioj;
6.) sekve de tio, sub premo de VEA, la verdula deputito Gianni

Lanzinger prezentis al la itala ministro pri publika

instruado parlamentan demandon pri la eŭropa lingva

problemo, unuafoje en la itala historio.


Alberto Menabene, Romo, Italio
*************************************************************************
Mono-aŭtomato - kiu scipovas Esperanton

=======================================


Komence de majo 1992 mi vizitis Lisbonon (ĉefurbo de

Portugalio). La lastan tagon mi intencis ŝanĝi iom da mono dum

vespero, sed la bankoj jam estis fermitaj. Mi aŭtobusis al la

aerodromo de Lisbono kaj tie trovis ŝanĝaŭtomaton, kiu

ŝanĝas 13 valutojn (10 de Eŭropo kaj de Usono, Kanado kaj

Japanio). Ĝi donas informojn en 10 lingvoj, i.a. ankaŭ en

Esperanto. Mi premis la butonon n-ro 6 por Esperanto kaj sur la

ekrano aperis: Bonvolu enmeti banknoton kaj premi la butonon de

la lando!" Do, mi enmetis hispanan banknoton de 1000 pesetoj kaj

sur la ekrano mi legis: "Vi enmetis 1000 pesetojn kaj ricevas

1320 eskudojn.

La hispana peseto (hispane peseta) ĝis la jaro 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Hispanio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro.
"
La mono elvenis el la aŭtomato kaj kun ĝi kvitanco en

Esperanto (v. la kopion).


Ĉu vi scias pri aliaj bankoj kaj aerodromoj, kiuj jam uzas

Esperanton? Skribu al la redaktejo.


Hans Jankowski

Laŭ Informilo de la germanlingva LEA, n-ro 33/1992.


*************************************************************************
Ŝakistoj en Verda Olimpiko!

============================


Esperanta Ŝak-Ligo Internacia, EŜLI ĉiun kvaran jaron

organizas internacian konkurson, "Verdan Olimpikon" inter

ŝakistoj. La lasta, 3-a Verda Olimpiko okazis en julio 1991 en

u. Podebrady (ĈSFR). Partoprenis ĝin 72 ŝakistoj-

esperantistoj el 10 landoj: Nederlando, Sovetunio, Germanio,

Estonio, Litovio, Usono, Belgio, Pollando, Rumanio kaj Ĉeĥio-

Slovakio. (Temas ne nur pri amatoroj, sed ankaŭ pri

kvalifikitaj ŝakistoj). Ŝakludis dek kvaropaj teamoj.


En Podebrady estis elektita nova estraro de EŜLI: prezidanto

iĝis Dan Maxwell el Usono, kaj sekretario - la subskribinto.


La 4-a Verda Olimpiko de ŝakistoj estos organizata far hungaroj

en 1995. En 1993 en Rumanio okazos EŜLI-festivalo - monda

ĉampioneco de unuopaj ludantoj.
Por ĉiuj viaj demandoj staras je via dispono la sekretario de

EŜLI:
Saulius Miliunas,

Partizanu 154-1, 3041, KAUNAS, Litovio

Litova Stelo 1/1992.


*************************************************************************
Esperantistaj entreprenuloj atentu!

===================================


Komputila servo "Perpetuum mobile" de malgranda privata

entrepreno decidis eldonadi bultenon kun adresoj kaj anoncoj de

komercaj entreprenoj, kiujn gvidas (aŭ kie aktive kunlaboras)

esperantistoj. La anoncojn oni sendu al la adreso:


a/ja 2, RUS-334212, Jalta, Rusio
*************************************************************************
ILERA por radioamatoroj

=======================


La siglo RAE signifas radioamatoro-esperantisto. En 1970 estis

fondita ILERA - Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj,

kiu en la lastaj jaroj estis unu el la plej aktive funkciantaj

e-fakorganizoj. Nuntempe al ĝi apartenas 450 radioamatoroj en

ĉ. 30 landoj. Membro de ILERA povas esti ĉiu radioamatoro, kiu

akceptas la statuton de la Ligo kaj povas uzi Esperanton dum la

kontaktoj. Estas plurfoje eldonita adresaro de la membroj, kun

la aliĝa numero de la membroj.


La nuntempa estraro konsistas el prezidanto UW9YE (Rusio),

vicprezidanto DJ4PG (Germanio), sekretario HA7PW (Hungario) kaj

landaj reprezentantoj.
La Ligo eldonas informan bultenon, kiun ricevas ĉiu membro

kvarfoje dum jaro. ILERA donas diplomon al iu ajn radioamatoro,

kiu povas pruvi per QSL(konfirm)kartoj, ke faris kontakton kun

10,25,50,100 ktp. membroj de la Ligo. Ĉiujare en la tria

semajnofino de novembro okazas tradicia Esperanto-konkurso en

kurtodonaj frekvencoj. Oni povas partopreni en RAE-retoj, kiuj

konstante okazas ĉiun sabaton kaj dimanĉon je 20.30 UTC aŭ

ĉiun dimanĉon kaj lundon je 12.30 UTC en la 20-metra bendo,

aŭ ĉiun dimanĉon kaj lundon je 11.00 UTC en la 15-metra

bendo. Estas ankaŭ aliaj e-retoj, sed malpli aktivaj.


RAE-frekvencoj estas jenaj: 3766 Khz (80 m), 7066 (40 m), 14266

(20 m), 21266 (15 m), 28766 (10 m).


Se vi ankoraŭ ne estas radioamatoro, serĉu konaton, kiu

montros ĉi tiun agrablan hobion, aŭ venu al iu radioklubo.

Baldaŭ vi mem povos paroli kun multaj RAE de diversaj landoj

kaj tiamaniere akiros novajn amikojn. Se vi havas radioamatoran

konaton, vi informu lin/ŝin pri la supraj ebloj.
Pri ĉiuj demandoj bonvolu skribi al Riĉardas Strolia, LY2BFN,

landa reprezentanto de Litovio en ILERA, Litovio, 3035 Kaunas,

a.d.706. Tel. hejma: 7-0127-735661, ofica: 7-0127-796997, aŭ

al
Matusinka László, HA7PW, sekretario de ILERA,

Győzelem u. 2, H-2730 Albertirsa, Hungario.

laŭ Litova Stelo 1/1992.


*************************************************************************
ORGANIZAJ DEMANDOJ

//////////////////


Pli malbona ol Anaso Dagobert!

==============================


Kiu? UEA! Por la tradukado de la ekskursoj dum la ĉijara UK UEA

promesis al la tiacelaj kunlaborantoj rekompencon de 500 ATS por

duontaga kaj 1000 ATS por tuttaga ekskurso. Je la fino de la

kongreso, post kiam ĉiu laboro estis farita, UEA sciigis, ke

ĝi ne povas elspezi tiom da mono por traduko kaj reduktis la

rekompencon al 350/750 ATS.


La 500 resp. 1000 ATS vere estus akceptebla rekompenco por la

farita servo. La ĉiĉeronoj de la urbo Vieno ankaŭ ne

perlaboras multe pli ol tiu sumo. Ĉiuj tuj estus pretintaj fari

tiun servon ankaŭ kontraŭ la pli malgranda sumo, fakte ĝi ja

estas por la bona afero Esperanto. Sed pro la posta malaltigo de

la rekompenco, kiu serioze traktita ja estas rompo de parola

kontrakto kaj sekve procese postulebla, restis amara postgusto.
Al la nepagataj kunlaborantoj de la Loka Asista Komitato, kiuj

ja sufiĉe laboris antaŭ la kongreso kaj ankaŭ la tutajn

tagojn dum la kongreso, UEA promesis du sandviĉojn kiel

tagmanĝon ĉiutage. Tiu eĉ ne povas esti traktita kiel

rekompenco sed kiel kontentigo de baza bezono. Post la unuaj

tagoj UEA ĉesis tiun "servon" per la argumentado, ke la

sandviĉoj estus "tro multekostaj".
Neniu kontentas la rajton de UEA akiri monon. La diversaj

aktivaĵoj fakte estas financendaj. Ankaŭ neniu kontestas la

rajton de UEA provi, ke multaj servoj estu farotaj malmultekoste

ĝis senkoste far esperantistoj. Tiel oni ŝparas sufiĉe da

mono. Sed estas kondiĉo, ke oni honeste diru tion antaŭe kaj

ne atingu tiujn celojn per la supre priskribita perfida maniero

de malaltigo de rekompencoj.
Sed ankaŭ evidentiĝis, ke tiu taktiko de UEA funkcias: dum la

UK ne sukcesis kuniĝi la LAK-kunlaborantoj por kune postuli la

du sandviĉojn de UEA...
Michael Martin

Voko el Stirio, sep./92.


* * *
Pli ol trimil personoj... Kaj ĉio glate funkciis. Kaj iom

ŝerce: la Loka Asista Komitato decidis inviti la sekvajn 10 UK

al Vieno, ĉar nun ĉiuj jam havas praktikon, kiun ne utiligi

estus domaĝe. Ĉu ne?


H.M.

Aŭstria E-Revuo, 3/92.


*************************************************************************
Glate funkcianta kongreso!

==========================


"Ni dankas pro la varma akcepto en via urbo", diris John Wells,

prezidanto de UEA, dum la oficiala akcepto en la urbodomo de

Vieno. Estis varma UK, ne nur pro la temperaturoj.
3033 partoprenantoj el 69 landoj: jen la verŝajne plej ofte

cititaj ciferoj por karakterizi tiun plej grandan UK-n de la

postmilita tempo en la okcidenta mondo. Unu jaro de streĉa

laboro, unu semajno de glate funkcianta kongresego en la luksa

kaj multekosta kongresejo "Aŭstria Centro".
Estis plimalpli antaŭ unu jaro kiam UEA (Universala Esperanto-

Asocio) la unuan fojon oficiale komunikis al la aŭstra

esperantistaro, ke la 77-a UK definitive okazos en Vieno kaj ne

en Prago, kiel ĝis tiam planite. Restis nur unu jaro por

prepari ĉion. Unu jaro - ege malmulte da tempo.
Multaj pensis, ke ne plu eblos starigi bone funkciantan

kongreson. Kutime oni ja havas tri ĝis kvin jarojn da tempo por

prepariĝi, kutime la enlandaj e-organizaĵoj mem petas gastigi

la UK-n. Male estis la situacio en Aŭstrio. Kelkaj jam

prognozis fiasketon. Denove male, iom aŭstriece, malgraŭ la

cirkonstancoj fine rezultis partopreninda kongresego.


Sub la gvido de prof. Maitzen estiĝis LAK, Loka Asista

Komitato, kiu montriĝis esti sufiĉe taŭga. Ankaŭ AEJ

(Aŭstria Esperanto-Junularo) reprezentiĝis en tiu LAK por

prepari junularan programon. Eble historia okazaĵo estis la

"Junulara Amasloĝejo dum la UK" (JAUK).
De longa tempo UEA ne plu aranĝis amasloĝejon dum la UK. Por

tamen ebligi al junuloj sen multe da mono resti dum tio UK-

semajno en Vieno, AEJ transprenis la ne tre facilan taskon

organizi la menciitan JAUK-n. Post monatdaŭra serĉado

troveblis taŭga ejo en la viena parohejo Hütteldorf. 50 ĝis 80

lokoj por nia dispono, por prezoj inter 150,- kaj 300,- ATS por

la tuta semajno. En tiu junulejo vespere okazis junularaj

programoj kiel internacia vespero, muziko, lumbildprelegoj ktp.


Niaj junaj kaj entuziasmaj amikoj el Valencia (gastiga urbo de

la sekvontjara UK) transprenis la ideon de la porjunulara

amasloĝejo. Jam nun ili cerbumas pri ejo kaj programo por la

sekvontjara UK. Ni vidu ĉu AEJ lanĉis per la JAUK novan

evoluon!
Iom bedaŭrinda fakto estis, ke ne multe da junaj aŭstroj, ke

nur kelkaj AEJ-membroj uzis la ŝancon partopreni kaj kunkrei la

UK-n en nia propra lando. ĉu aŭstoj vere nek vojaĝemas, nek

kongresemas, nek amuziĝemas internacie?


Helmut Brath

Voko el Stirio sep/92.


*************************************************************************
Universala Kongreso de UEA: 24-31. en julio 1993,

Valencio, Hispanio.

Internacia Junulara Semajno, IJS: 31/07-06/08,

Velem (?), Hungario.

Internacia Junulara Kongreso de TEJO, IJK: 07-14.

en aŭgusto, Vraca, Bulgario.


*************************************************************************
Seula UK en 1994, formale agnoskita de registaro

================================================


La peticio por okazigi UK-n en Seulo en 1994 fare de la Korea

Esperanto-Asocio estas oficiale akceptita de la korea registaro.

La 15-an de majo la ministro pri kulturaj aferoj sendis

respondon al KEA, en kiu li oficiale informas pri la UK formala

agnosko de la okazigo de Seula UK en 1994. La registara agnosko

estas signifoplena pro la fakto, ke la registaro akceptas la

Seulan Universalan Kongreson kiel oficialan eventon, kiun

multflanke subtenas la registaro.


El La Espero el Koreio, majo/junio, 1992.
*************************************************************************
ESPERANTO APLIKATA

//////////////////


Informserva Kompanio - per Esperanto

====================================


La firmao TONGHE Informserva Kompanio uzas Esperanton kiel

ĉeflaboran lingvon en siaj agadoj. (Kapitalo 250 mil USD,

oficas 12 ĉefinĝenieroj, profesoroj kaj 35 teknikistoj).

Kunlaborante kun la revuo El Popola Ĉinio, la firmao TONGHE

establas Peresperantan Informocentron en Pekino.
TONGHE okupiĝas nun pri maklera, eduka, vizita, informa, kaj

vojaĝa servoj, kaj ĝi estas peranto en Ĉinio por serio de

eksterlandaj kompanioj (Koreio, Japanio, Svislando, Hongkongo

ktp.)
La firmao Tonghe deziras kunlabori kun esperantistoj. Ili

esperas ricevi kunlaboremon, helpon kaj subtenon el Esperantujo.

ĝi planas nun:


1. Starigi mondvastan informoreton. Vi estas invitata iĝi

kunlaboranto kun rekompenco!


2. Investi en Eŭropo kaj Azio por establi TONGHE Informservan

Oficejon. Viaj proponoj estas bonvenaj, kaj serioze

esplorataj.
3. Organizi ekspoziciojn de ĉinaj produktaĵoj en eksterĉinaj

landoj. Ankaŭ vi povas kunlabori por realigi tiun ĉi

projekton.
Bonvolu kontakti:
TONGHE Informservo Kompanio, Chuzhou Lu 210 Hao, Jiaoyu Dasha,

HEFEI CN-230011 Ĉinio.

Telefono kaj fakso: 86-551-250241.

ĉefdirektoro: Wang Zhenggui (sc.esploristo).

Esperanto-konsilanto: WANG Xigen
*************************************************************************
Kontaktoj serĉataj

===================


Komerca kompanio "Espero" invitas sovetiajn kaj alilandajn

partnerojn por kunlaboro pri establo de komunaj entreprenoj per

laborlingvo Esperanto por:
- juvela produktado;

- lignoprilaboro, inkluzive de la produktado de mebloj;

- elminigo kaj refabrikado de nafto;

- enkonduko de novaj medicinaj metodoj de diagnozado kaj kuraco;

- enkonduko de novaj metodoj por instruado al la infanoj;

- enkonduko de novaj agrokulturaj teknologioj;

- produktado de materialoj por konstruado kaj konstrua aranĝo;

- konstruado de loĝejoj kaj aliaj objektoj.


Nia adreso:

644010 Omsk, p.k. 514, Rusio.


*************************************************************************
Klubo de batalaj artoj "Sakura" serĉas samideanojn pri

profundigo de scioj pri "NIN DZJU CU" por interŝanĝi informojn

kaj starigo de amikaj kontaktoj kun parencaj kluboj

(organizaĵoj) kaj entuziasmaj unuopuloj. Kontaktadreso:


Karasik Je. Ju., str. Ĉajkovskogo, N 7, kv. 30,

UKR-310024 HARKOV-24, Ukrainio.


*************************************************************************
UEA: Ĉu ne kapabla?

===================


Instigis min verki tiun ĉi artikolon ne nur tio, pri kio homoj

plendas ne oficiale, sed ankaŭ la konvinko, ke necesas komenci

movadon celanta renovigon, efikigon de agado kaj ĝenerale

plibonigon de UEA, organizaĵo kun grandega kaj ne utiligita

potencialo. Estas nia, de UEA-membroj, morala devo ne nur pensi

sed ankaŭ labori por tiu celo. Mi forte emfazu, ke kvankam tiu

artikolo ŝajnas esti kritiko, ĝi celas ne nur tion. Precipa

celo estis pensiigi geesperantistojn pri la reala situacio de

UEA.
Ĉu vivi surbaze de mondonacoj?

------------------------------


Unue pri plej serioza probiemo de UEA - mono. Ni scias, ke de

kelkaj jaroj la asocio havas deficiton en la buĝeto. Ŝajnas, ke

nur danke al grandaj (precipe testamentaj) mondonacoj la

organizaĵo havas sufiĉe grandan kapitalon, kiu certigas ĝian

ekziston. Mi demandas min, ĉu UEA ankoraŭ ekzistus, se ĝi

estus neniam ricevinta mondonacojn?


Laŭ financaj leĝoj organizaĵo kun buĝeta deficito, ne nur ne

povas evolui kaj agi efike, sed ankaŭ frontas danĝeron de pli

aŭ malpli frua ekzistofino.
Kion fari kun 10 milionoj?

--------------------------


Kion UEA povus fari, se ĝi ĉiujare gajnus 10 milionojn da

guldenoj? Ja estas eble funkciigi ankaŭ entrepreno(j)n, kiuj

povas tiun monon produkti por la funkciigo de la asocio. Certe

oni konsentas, ke 10 milionoj da guldenoj estas mono, per kiu

organizaĵo povas konkrete agi eĉ sen rezolucioj. Mi demandas

min, ĉu anstataŭ iom hontiga kaj senteble malkontentiga

decido, altigi membrajn kaj kongresajn kotizojn, ne estus pli

saĝe kaj profitige fondi entreprenon? En la regaj instancoj de

UEA mankas emo kompreni, ke sen grandaj monprofitoj la asocio

ĉiam estos preskaŭ sensignifa, revanta forto en tiu materia

mondo, kun regorganoj kiuj rekompencos ian financan malkapablon

per mondonacoj kaj altigoj de ĉiuj eblaj kotizoj.


Tion, ke UEA ne sufiĉe evoluas, ni ĉiuj scias klare, ĉar ja

estas neniu konkreta agado evoluiganta la movadon. UEA plenumas

rolon de preskaŭ nur prestiĝa nomo, ne kapabla sukcese

funkciigi projektojn pri evoluigo de la movado. (Mi persone, kiu

dum tri jaroj kaj duono laboris plenatempe por evoluigo de la

movado en Aziaj landoj, devis fini ĉion pro malemo de la

estraro, finance kontribui al bonaj, la movadon evoluigaj

projektoj.) Instrua estu ekzemplo de la membrovarba kampanjo

(ĉu vi memoras ĝian celon pri la nombro?), kiu ja rezultis,

sed mizere. Pli serioza, ne tiom rutina pritrakto de la projekto

povus rezulti per almenaŭ duobligo de la membraro dum unu jaro.

Sufiĉas dediĉi iom da tempo por analizo de sistemoj uzataj de

similaj internaciaj organizaĵoj. Kion ili faras, por varbi

membrojn kaj teni ilin?


Regionajn filiojn al UEA!

-------------------------


Mi kunlaboris kun pluraj internaciaj organizaĵoj, kiuj havas

branĉojn en dekoj da landoj, kaj tie oni ĉiam miris, kiam mi

diris, ke UEA havas nur sian centran oficejon, kaj neniujn

branĉajn oficejojn en aliaj landoj (ne menciante tiun en

Novjorko). "Ĉu internacia organizaĵo povas efike agi, estante

internacia nur pro sia membraro?" Mi ĉiam honte evitis respondi

tiun demandon. Do, kial UEA ne havas branĉojn en dekoj da

landoj? Ĉu rezultigas tion malemo perdi regopovon el Roterdamo

aŭ simpla organiza malkapablo?
"Esperanto" - la monata eldonaĵo de UEA. Mi kredas, ke se

redaktistoj de la revuo havus pli da sencenzura libereco kaj

financo, ili evoluigus ĝin al pli valora, almenaŭ 100-paĝa

plene kolora monata eldonaĵo, kiu havus dekojn aŭ centojn da

miloj da abonantoj! Kial la revuo ne havas pagatajn

korespondantojn kaj ĵurnalistojn, se eĉ simplaj privataj

gazetoj havas?
Iam, kiam mi estis naiva esperantisto, kredanta je preskaŭ dia

vero de UEA, ties estrarano diris al mi ion, kio ŝokis min:

"oni havas impreson, ke en la CO iuj oficistoj estas eĉ

kontraŭ agado por evoluigo de la movado, ĉar tio signifas por

ili pli da laboro, kaj ili jam estas tro ŝarĝitaj". "Do, UEA

estas kontraŭ diskonigo de Esperanto en la mondo?" - mi

demandis min ne povante kredi tion. Nun mi komprenas, ke ne la

oficistoj kulpis, sed la organiza flanko de la organizaĵo mem.


Multaj movadanoj, kiuj iam proponis bonajn, realigendajn (kaj

nerealigeblajn) projektojn al UEA, scias, ke tio estis vana

provo, kaj miris, kial la estraro ne akceptis la projektojn, eĉ

ne profunde konsideras ilin. Plej ofte tiuj projektoj postulis

financan apogon de UEA, kaj ja tiu ne kapablas financi eĉ sin

mem. Tia konduto de UEA ja instigas homon aŭ al rezigno pri la

movado aŭ al propra iniciatemo, sed tio konfirmas nin ke la

regorganoj tro timas riski aŭ estas organize malkapablaj.


Proporcian ŝarĝoportadon!

---------------------------


Mi jam menciis pri la kotizoj. Por persono el unuamonda lando

pagi 36 guldenojn jare estas ne rimarkinda mono, sed por dua-

aŭ tria- mondano pagi 20 guldenojn, ne malofte signifas redoni

sian tutan salajron; do, por iuj la membreco kostas preskaŭ

neniom kaj por aliuloj ĝi estas tro kosta. Kiu vere zorgas pri

tio en UEA? Kiu almenaŭ klopodas kompreni tiun problemon? Iom

da laboremo kaj simplaj esploroj pri salajroj en diversaj landoj

de la mondo, pri printebloj de UEA-eldonaĵoj en aliaj landoj,

kaj iom da entreprenemo povus tute solvi la malsanan kotizan

sistemon.


UEA ja estas ni!

----------------


Mi povus plilistigi la malfortajn flankojn de UEA, sed tio ne

havus sencon, se ni ne celus forigon de ili. Iam Ivo Lapenna

reformis agadon de la asocio, nun estas veninta sekva bezono por

tio. UEA movade ne sufiĉe progresas pro siaj multaj organizaj

mankoj. UEA povus esti bonege prosperanta asocio, aktive

evoluiganta la movadon en la mondo. Ĉu ĝi estos tia, dependas

de ni, ĉiuj ĝiaj membroj, ja UEA estas ni! Se ni ne kunlaboros

celante reformi la asocion, ĝi daŭre vegetos revante pri

signifa rolo en tiu mondo.
Mi listigu nur kelkajn, plej urĝajn aferojn reformendajn en la

acocio, kaj mi petas vin, skribu pri tio, kion vi opinias, kion

oni devas ŝangi, bonigi, novigi, reformi, forigi, enkonduki...
1. Financa politiko (plej granda temo, plej multaj ligitaj

aferoj)


a) kapitalo, fondaĵoj (utiligi profitige)

b) financa statuto (mone profitiga aŭ neprofitiga

entrepreno)

2. Kotizoj (pli bona sistemo)

3. "Esperanto", "Jarlibro" (aspekto, utilo, sencenzureco,

ĵurnalistoj)

4. Membraro (nombro, servoj)

5. Delegita reto (ĝia utiligo)

6. Branĉoj (UEA-centroj en la mondo)

7. Agado celanta evoluigon de la movado kaj diskonigon de

Esperanto

8. Subteno de projektoj

9. Korespondado (CO ne respondas leterojn)
Mi planas fondi Asocion pro Progresigo de UEA (APUEA). Celo de

la asocio estas nun klara al vi. Se vi sentas moralan

respondecon pri sorto de UEA, bonvolu pensi iom, kaj skribu al

mi, al Esperantaj gazetoj. Valoras pensi pri detaloj. Montru

problemon kaj proponu solvojn por ĝi. Ju pli da konkretaj

proponoj, des pli da ebloj solvi problemon. Se ni kunlaboros en

spirito de komprenemo kaj bezono helpi, ni sukcesos.
Ĉu vi estas estrarano, CO-oficisto, delegito, prezidanto,

instruisto, movadano aŭ simpla esperantisto - reagu. Reagu ne

nur per kritiko al UEA, mi aŭ iu/io alia, klopodante pravigi

vian opinion (kvankam ankaŭ tion ni bezonas), sed ankaŭ

proponu ion, kio estos valora por UEA, kaj tio valoros por ni.
Joachim Werdin

pk. 147. PL 47-220 Kedzierzyn, Polio


La supra artikolo estas la privata opinio de J. Werdin. Ni

atendas la reagon kaj de la legantoj, kaj de la UEA-estraro.


La red.
*************************************************************************
La kreado de originala frazeologio en Esperanto

===============================================


Kiu multe verkas en Esperanto, precipe sur la tereno de beletro,

forte sentas la bezonon posedi riĉan originalan frazeologion en

la lingvo. Laŭ mia scio, neniu ĝis nun faris provon kolekti

esprimojn jam uzitajn de aŭtoroj de noveloj, romanoj kaj

teatraĵoj, por libroforma publikigo kiel originala frazeologio

Esperanta simila al la Proverbaro Esperanta de d-ro Zamenhof. Mi

insiste ripetas, ke la kompilonto devas okupiĝi pri la

originalaĵoj en Esperanto kaj ne pri tradukoj de alilingvaj

esprimoj. Ekde la tempo, kiam mi komencis verki originale en

Esperanto, mi konstatis, ke valora ekzerco por krea menso estas

la elpensado de novaj frazeologiaj esprimoj por eviti la

verŝadon de malnova vino en novajn verdajn botelojn. Estas

emfazende ankaŭ, ke la diraĵoj kaj proverboj nepre aperu en

kuntekstoj, t.e. en iu verko. Mi deziras prezenti en tiu ĉi

eseo kelkajn ekzemplojn de originalaj frazeologiaj esprimoj por

ilustri la procedon, kun la espero, ke verkemuloj en Esperantujo

estos kuraĝigitaj pliriĉigi ne nur sian stilon, sed samtempe

ankaŭ la lingvon. Ĝuste tiaj trafaj, sukplenaj esprimoj povas

altiri la atenton de aliaj aŭtoroj, kiuj alproprigos ilin por

uzi en la propraj verkoj.


Unu el la procedoj konsistas en la reverkado de tradiciaj

Esperantaj proverboj kiel tiuj registritaj en Proverbaro

Esperanta, kiujn d-ro Zamenhof tradukis surbaze de la kvarlingva

frazeologio kompilita de lia patro. Jen kiel Zamenhof tradukis

unu el ili: pro multo da arboj li arbaron ne vidas. Oni povas

resti en la natura ĉirkaŭmedio sed iom variigi la pejzaĝon

por emfazi alian nuancon: pro multo da montoj li horizonton ne

vidas. Tiu ĉi versio reliefigas la figuran sencon de

"horizonto" kaj tiel estas aplikebla al homoj

mallarĝhorizontaj, t.e. mallarĝvidaj. Ankoraŭ apud la montoj

kaj horizonto, oni povas uzi ilin por esprimi sintenon

kontraŭan al tiu, kiun aludas la ĉi-supra ekzemplo: rigardi

trans montoj kaj horizonto. Ĝi priskribas homon, kiu strebas

pli foren, por atingi aferojn prezentantajn pli vastajn

perspektivojn.
Kiel praktikan ilustraĵon de la uzo de originalaj frazeologiaj

esprimoj, mi verkis imagitan konversacion inter du

esperantistoj, s-ro Superesper, kiu estas defendanto de la

klasika Esperanto, kaj f-ino Verdperd, mallarĝhorizonta

reformemulo.
SUPERESPER: Ĉu mi jam klarigis al vi mian inĝenian manieron

okupiĝi pri homoj, kiuj daŭre elcerbigas novajn proponojn kun

la celo revizii nian lingvon? Pro ilia persistemo kaj

fanatikeco, ne efikas fronta atakado kontraŭ ili. Oni devas

batali malantaŭ iliaj linioj, sur la propra teritorio, kaj per

la propraj armiloj.


VERDPERD: Mi ne povas imagi, kiel vi sukcesas fari tion. Vi ja

scias, ke estas dirite, ke kie anĝeloj ja timas paŝadi, tien

stultuloj aŭdacas impeti.
SUPERESPER: Vi pravas kiel pulvo, fraŭlino Verdperd, sed mi

adoptas strategion uzatan de la plej fifamaj demagogoj, por ke

mi povu silentigi la reformemulojn per subfosado de iliaj

projektoj. Mia devizo estas: se oni ne povas batali kontraŭ

ili, oni aliĝu al ili.
VERDPERD: (kunfrapante la manojn pro ĝojo) Ho ha! Do vi estas

ĉe nia flanko. Vi mem fariĝos reformanto de Esperanto.


SUPERESPER: Tute ne! Mi proponas al la reformprojektantoj mian

"helpon" por modifi Esperanton, kaj tiucele mi prezentas tiom da

bizaraj, fantaziaj sugestoj, ke ilia lingvo estos ne simple

reformita sed transformita ĝis nerekonebleco. Tiel la klasika

Esperanto estos savita. El la polvo venas la solvo. Unu post la

alia la reformemuloj kaj iliaj projektoj malaperos en la abismon

de forgeso, kaj mi povos fanfarone proklami: jen ŝakmat' per

unu bat'!


VERDPERD: Vi, hipokritulo! Vi agas nehoneste, eĉ neetike,

kontraŭ reformemuloj.


SUPERESPER; Kara fraŭlino Verdperd, ĉu vi ne konas la saĝan

eldiron, ke en la amo kaj milito taŭgas ĉiu artifiko?


VERDPERD: Ba! Febla preteksto per klasika teksto!
SUPERESPER: (replikante kun rideto) Ĉu vi ne scias, ke ankaŭ

la diablo kun talent' povas citi el la Fundament'?


VERDPERD; (kolerante) Mi ne toleras vian mistraktadon de aliaj

personoj. Kiel estas dirite, la homo ne estas legomo.


SUPERESPER: Tamen, en tiu ĉi situacio, vi ne rajtas diri, ke

ĉiu pugo du sidvangojn posedas. Nur la veraj esperantistoj

pravas.
VERDPERD: (preskaŭ venkinte) Nu, ne ŝanĝu la temon

kaj pritraktu alian aferon. Mi deziras scii, kion vi opinias pri

la Kontraŭakademio.
SUPERESPER: Kontraŭakademio?! Kio je la barbo de Bofronto estas

la Kontraŭakademio?


VERDPERD: En 1990 cirkulero estis sendita al esperantistoj, en

kiu estas propono fondi Kontraŭakademion por fari grandajn

ŝanĝojn en la lingvo. Oni volas kunligi parolantojn de la

"normala" Esperanto, produkti "purigitan" version de PIV kaj

produkti novan plenan gramatikon.
SUPERESPER: (montrante scivolon) Kiu estas tiu "oni"? Kiu

proponis tiun idiotaĵon?


VERDPERD: Virino, kiu nun loĝas en Italio, Anna Lowenstein, kiu

antaŭe nomiĝis Anna Brennan.


SUPERESPER: (furioziĝante) Ho ve! Ankoraŭfoje jupo en la supo!
VERDPER: Nu, paroli sincere, mi opinias, ke ŝiaj argumentoj

havas iom da senco...


SUPERESPER: (interrompante la vortojn de f-ino Verdperd)

Senco......... ŝmenco! Ĉu ankaŭ al vi okazis krak' en la

kap'? La propono de tiu ino estas ankoraŭ unu ondero de la maro

da reformoj, kiuj inundas Esperantujon nuntempe. Ni devas unge

kaj pugne elradikigi tiun femalan frenezaĵon. Kiu pri

kretenaĵo silentas, kretenaĵon konsentas.


VERDPERD: Ne estu tiel severa kontraŭ tiu virino, sinjoro

Superesper. Povas esti, ke ŝi estas tute sincera sed nur fuŝe

agis.
SUPERESPER: Jes ja! Mi konas tiujn denaskajn reformistojn. Ĉe

ili la fuŝo okazis dum l' akuŝo. Kaj nun eĉ vi apogas la

faraĉon de tiu inseksa misulo. Ĉu vi ne scias, kion oni diras

franclingve, kiam okazas granda konfuzo kaj kaoso? Cherchez la

femme!
VERDPERD: Mi ne komprenas tiun esprimon. Vi ne rajtas uzi

fremdajn vortojn en Esperanta konversacio. La verda lingvopapo

jam anateme kaj vomeme prononcis kondamnon kontraŭ tiu kutimo

de lingvaj snoboj.


SUPERESPER: Do, estas eble esperantiĝi ĝin jene: serĉu la

virinon!
VERDPERD: Fetor' de mefit'! Ĝi ja odoras je traduko kaj,

cetere, ne havas sencon en Esperanto.
SUPERESPER: Nu, lastatempe mi elpensis Esperantan version: kie

brulas kaĉo, kulpas inaĉo!


VERDPERD: (kapitulacante) Pafe kaj trafe dirite! Mi vidas, ke

ĉe vi sub la peruk' ne troviĝas nur veruk'.


Estas eble daŭrigi la dialogon, sed trouzado de frazeologiaj

esprimoj en unu teksto povas havi cerbtorporigan efikon.

Ĉiuokaze, mi volis montri la vojon al originala kreado kun la

espero, ke inter la legantoj de tiu ĉi artikolo estas lingve

kapablaj homoj, kiuj ricevos inspiron forĝi siajn proprajn

frazeologiajn esprimojn kaj uzi ilin en diversgenraj kuntekstoj.

La Esperanto-movado mem povas kontribui multajn temojn, ĉar oni

ne forgesu, ke ne ĉio estas en ordo malantaŭ la verda pordo.


Bernard Golden

el "Esperanto en Skotlando" N-ro 158.


*************************************************************************
ARANĜOJ

////////
La plej granda junulara aranĝo!


Internacia Seminario, la 36-a IS

================================


27.12.92.-02.01.93, Bad Kleinen, Germanio.
IS en Germanio en la lastaj jaroj iĝis la plej populara, kaj

unu el la plej bonaj junularaj renkontiĝoj. Ĉirkaŭ 400

partoprenantoj el 25-30 landoj faras veran internacian etoson,

kaj ĝuas la amuzan, distran junularan etoson.


La ĉi-jara ĉeftemo estas: Lernado kaj edukado - taskoj por la

90-aj jaroj.


Dum la semajno oni havos apartan (publikan) komputilejon, pli ol

100 programerojn, Esperantan rokmuzikon, - kaj kompreneble la

silvestran balon.
Kotizoj inter 180 kaj 360 DEM, por memzorgantoj inter 90-150

DEM. Ekssoclandanoj ĝuos rabaton de 40 DEM!


Aliĝilojn, kaj pliajn informojn petu ĉe: Germana E-Junularo,

Berlina Oficejo, DO-1086 Berlin, Unter den Linden 36-38.


La partoprenon en IS ni rekomendas al ĉiuj gejunuloj,

parolantaj Esperante. Hungaraj gejunuloj por eventuala subvencio

turnu sin al HEJ;
Deák Mária,

Észak u. 65, H-6800 Hódmezővásárhely, Hungario.


*************************************************************************
PSEK 20-jariĝis

================


Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), kiu grave rolis en la

komenco de la okdekaj jaroj ĉe la elformiĝo de raŭmismo,

festis sian 20-jariĝon kadre de sia 14-a Somera Studenta

Esperanto-Renkonto, okazinta en aŭgusto en Gdansk.


Kvankam estis aparte invititaj ĉ. 100 iamaj gvidantoj kaj

aktivuloj, plejmulto povis ĉeesti nur anime. La foto montras

parton de la 30 polaj kaj 15 eksterlandaj partoprenantoj sur

belvida turo en Gdansk-Oliwa.


Ulrich Matthias, Germanio.
*************************************************************************
TEJO/KER seminario en Torino!

=============================


Partopreni la seminariojn de la Komisiono de Eksteraj Rilatoj

(KER) de TEJO ĉiam estas interese. Ĝi estas bonega okazo por

ekkoni la aktivajn homojn agadantaj en TEJO, kaj estas memorinda

la kune pasigitaj paroloj, diskutoj kaj la vesperaj amuzoj...


La ĉi-jara seminario okazos inter la 30-a de oktobro kaj la 4-a de

novembro en Torino kun la ĉeftemo: "Kio preter ekonomio - eblaj

alternativaj dimensioj en homaj rilatoj".
La partoprenkotizo (danke al subteno de la Eŭropa Junulara

Fondaĵo) estas nur 120 NLG, kaj la partoprenantoj ricevos

repagon de 50% de siaj vojaĝkostoj.
Ĉu vi jam foje partoprenis TEJO/KER seminarion? Se ne, kial ne

nun? Skribu, telefonu aŭ faksu rapide por pliaj informoj al:

Itala Esperanto-Junularo, Francesco Amerio,
via Pagliani 5, I-10126 Torino, Italio.

Telefono: 39-11-676740,

telefakso: 39-11-3190271.
*************************************************************************
Novembra JES-Renkontiĝo

=======================


La Chaux-de-Fonds

7-8-ajn de novembro 1992


Dum la semajnfino okazos ĝenerala asembleo, elekto de nova

komitato, planado de la sekvontjara agado; krome ludoj,

ekskursoj, libroaĉetado, ktp. Aliĝojn sendu al:
Junularo Esperantista Svislanda, JES,

Pf. 779. 2301 La Chaux-de-Fonds.


*************************************************************************
ILEI-membroj atentu!
Seminario por instruistoj

=========================


06-09 de novembro, Poprad, Slovakio
ILEI organizas intensan tri-tagan kurson por

instruistoj/instruantoj de Esperanto pri la situaci-komunika

maniero de instruado surbaze de la nova lernolibro-serio:

Tendaraj Tagoj.


Dum la seminario oni traktos metodologion, principojn, teknikojn

de la komunika instruado kaj ekzercos ilin en etaj grupoj.


Estos dediĉita aparta sesio al principaj demandoj: celo de la

instruado (ĉu sen aŭ kun movadaj informoj), kiel prezenti,

instrui la e-vivon, la komunumon kaj la servojn.
Pliajn detalojn vidu en la numero "aŭgusto"-(2)-92. de EVENTOJ,

kaj en IPR 92/2.


Eblas aliĝi ankaŭ surloke en Poprad!
*************************************************************************
49-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO
IJK '93 en Vraca, Bulgario

==========================


la 7-an - 14-an de aŭgusto 1993
IJK en Orienta Eŭropo!
La kongresa temo, "Ekonomio kaj socio en ŝanĝiĝo", certe

interesos plimulton de la kongresanoj. Iuj, precipe el

orienteŭropaj landoj, volas ekscii pli multe pri la monda

merkato. Aliaj, el evoluintaj landoj, scivolas pri la ekonomiaj

kaj sociaj ŝanĝoj en la eksaj socialismaj landoj, kia estas

Bulgario.


Dum la kongresa semajno abundos kultura, distra, prelega,

ekskursa, sporta programoj. Venos interesaj homoj. Vi ĝuos

amikan etoson!
Venu al Vraca, vi ne bedaŭros!
Bulgario varme akceptos vin!
La unuaj kvin aliĝintoj de 49-a IJK, kiuj samtempe aliĝis

ankaŭ al la Internacia Junulara Semajno, IJS en Hungario,

ricevos senpagan abonon al la gazeto "EVENTOJ" por la jaro 1993!
Aliĝilon petu de:
Loka Kongresa Komitato de IJK:

pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario.


*************************************************************************
dua disSeminario

================


La dua disSeminario de IEJ okazos inter la 30-a de oktobro kaj

1-a de novembro (tuj-tuj antaŭ la TEJO-KER seminario) en Torino

por novaj aktivuloj. Kotizo: 75.000 liroj. Ĉu partopreni? Kial

ne? Kontaktu:


Francesco Amerio,

via Pagliani 15, I-10126 Torino

Telefono: 36-11-676740
*************************************************************************
4-a Norda Esperanto-Rendevuo

============================


okazos la 7-an kaj 8-an de novembro 1992. Loko: Base-de Plein-

air Nature Morbecque-Le-Parc, F-59190 Hazebrouck, tel:

33-28-436722. Organizantoj: Literatura

  1   2


Elŝuti 261.96 Kb.

  • Esperanto en enciklopedioj
  • Esperanto-simpatianto
  • Eŭropa Komunumo

  • Elŝuti 261.96 Kb.