Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eventoj n-ro 0008, 2/junio '92, retpoŝta versio

Elŝuti 244.18 Kb.

Eventoj n-ro 0008, 2/junio '92, retpoŝta versio




paĝo1/4
Dato16.03.2017
Grandeco244.18 Kb.

Elŝuti 244.18 Kb.
  1   2   3   4

Eventoj n-ro 0008, 2/junio - '92, retpoŝta versio

***************************************************


ENHAVO

//////
Titolpaĝe: - Simboliko de la Internacia Lingvo


Teorio: - La ekstera ideo
Esperanto aplikata: - Naturkuracado

- Diakritaj signoj

- La gazeto: VERDIRE
Komerca aplikado: - Informo el Mongolio

- Esperanto-Servo por Komercaj Interrilatoj


Muzika kulturo: - "Por vidi la mondon"
Movado: - Esperanto-klubo - baza unuo de la esperanto-

Movado


- UNO ne parolu Esperanton!

- Ĉu esperantistoj rajtas finance profiti de

la Movado?
Recenzoj: - Werner Bormann: Entreprenistaj Strategioj

- "Metodiko de la esperanto-instruado" de

Rudolf Rakua

- Duoble jubilea Fiŝa Tago


Movada lernejo: - Denove pri Pasporta Servo
Por via notlibro: - Landaj organizantoj de Pasporta Servo
Aranĝoj: - Somera Studsemajno en Finnlando

- Infana tendaro dum la UK!

- Somera Esperanto-Lernejo SEL-92

- TEJO-KER Seminario

- Praktika prezento de naturkuracado en IJS!
Konkurso: - OSIEK-premio

- Esperanta deklamkonkurso


Lingvo: - Ĉu mallong-ondo aŭ ĉu "kurt-ondo"?
La leganto: - ***

Anoncetoj: - ***


Alvoko: - Stipendio Ivo Lapenna

- Meteologia alvoko

- Kunvojaĝanto serĉata!
Korespondi deziras: - ***
Suplemento: - ILEI: INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ

INSTRUISTOJ

- Aboneblo por la dua duonjaro!

- Esperanto sonkasedo senpage!

- Kiel aboni EVENTOJ-n?
*************************************************************************
TITOLPAĜE

//////////


Simboliko de la Internacia Lingvo

=================================


La internacilingva movado estiĝis en la okdekaj jaroj de la pasinta

jarcento. La koloro de ĝiaj alprenitaj simboloj estis determinitaj de

la kolor-simboliko de la 19-a jc., en kiu la koloro de la espero estis

la verda. Laŭ klarigo, kiun ricevis jam lernantoj de Volapuko: unu el

la koloroj de la volapuka blazono "estas la verda, ĉar ĝi esperas

alporti por la homaro la plej grandan benon." Ĝiaj partoj estas: "du

reciproke etenditaj manoj; sub la manoj; la terglobo en nubo, . . .

kolombo kun folio en sia beko, ĉirkaŭ la kolombo radioj. " (Gebaur

Izor: Világnyelv, volapük. Pécs, 1888. p. 57).
Post la kolapso de la volapük-movado en 1893 la esperantistoj portis plu

tiun simbolon, jam dekomence kun troigoj, pri kio atestas la konsilo el

tiujara gazeto La Esperantisto: "la kovriloj de ĉiu libro de nia

literaturo kaj entute ĉio, kio tuŝas nian aferon, havu verdan koloron

kaj portu supre stelon." Sed komence almenaŭ la stelo estis

diverskolora (pro la verda fono). Plej ofte aperis kvinpinta ora stelo,

kaj sur papero kiel presaĵo, kaj kiel aparta insigno.
En 1903 aperis la poemo "Preĝo sub la verda standardo", sed la

standardo tiam ankoraŭ estis nur imagita de la poeto. En 1904 la

Bulonja Grupo Esperantista inventis, kiel apliki verdan stelon kun verda

fono: en la supra, maldekstra angulo de verda flago en blanka kvadrato

estu la verda stelo! Unu jaron poste ankaŭ la unua internacia kongreso

akceptis tiun iniciaton, kaj ekde tiam la flago de la movado estis la

verda flago kun verda stelo.
La idistoj decidis, ke la Ido flago estu blua en la mezo kun la Ido-

insigno, t.e. sespinta blanka stelo, kaj ĉirkaŭ ĝi la surskribo:

Linguo Internaciona Ido. Pli malfrue la insigno ricevis sian definitivan

formon: blanka sespinta stelo kun blua fono, en la stelo la vorto IDO,

en blanka rando de la insigno la teksto: LINGUO INTERNACIONA DI LA

DELEGITARO. En la jardeko de la bataloj inter idistoj kaj esperantistoj

la "fideleco" al la verda, respektive al la blua flago estis tre grava.

En Esperantio funde radikiĝis kulto de la verdaĵoj, ekstreme uzataj,

kelkfoje atingante la limon de manio.
Kontraŭ tiu verdisma kulto ekde la dudekaj jaroj forte evoluis tendenco

klopodante iel buntigi la simbolon. Plej ofte oni rondigis la insignon,

kaj la verda stelo sur blanka, flava, oranĝa aŭ ruĝa fono jam estis

multe pli alloga. Oni kombinis la stelon kun aliaj buntaj simboloj,

bildoj kaj grafikaĵoj, kaj aperis miloj da glumarkoj kaj insignoj

porokazaj aŭ aliaj. Kolektantoj jam ne povis sekvi tiun buntecon de la

"esperantista folkloro".
Pro la bezonoj de la reklamado rapidege evoluis la kolorpsikologiaj

esploroj. En la sepdekaj jaroj tiuj esploroj ĉie en la mondo venis al

la sama surpriza rezulto: por granda plimulto de la homoj (en ĉiu aĝo

kaj ĉiu sekso) la plej simpatiaj, plej allogaj koloroj estas la

oranĝa, ruĝa kaj blua. Alia grava regulo, kiun oni starigis por la

reklamado, estas koncize: ĉiu ronda, rondigita aĵo estas pli simpatia,

pli alloga, ol io pinta, akra. (Pri tio vidu en Esperanto: Manlibro de

varbado de Manfred Gunter.) Multaj esperantistoj jam ekde la dudekaj

jaroj instinkte agis laŭ tiuj reguloj kaj amase aperis rondaj insignoj,

en kiuj la verda stelo estis en blanka aŭ pompe ruĝa fono.


Eĉ sen la aplikita psikologio jam amasiĝis la problemoj ĉirkaŭ la

verda flago (ne konsideri la sektemulojn, por kiuj estis tutegale, kiel

aspektas la movado "de ekstere"). La verda koloro, la verda flago jam

estis pli konataj kiel tiuj de la profeto, de la islamo. En la sepdekaj

iĝis vaste konataj la ekologiaj movadoj kiel verduloj, kvankam nur

laŭnome estante verduloj, ja ili jam aplikis la atingojn de la

reklampsikologio: ili neniam aperis kun verdaj simboloj. La ekologiaj

movadoj, la verduloj de la dudeka jarcento, ĉiam reklamas sin per

simboloj, kiuj estas buntaj kiel la vivo, ekz. per bela papilio.
Rilate la simbolikon de la Internacia Lingvo multaj pli kaj pli sentis

la neceson de radikala ŝanĝo, sed ĝis 1986 la movado esence ne povis

liberiĝi de la jam tre ĝenaj tradicioj. Nur en tiu jaro komenciĝis la

finperiodo de la "esperantista verdismo" de ĝiaj flagoj, steloj kaj

himnoj.
En 1986 Flandra Esperanto-Ligo (FEL) faris la unuan firman paŝon

antaŭen por renovigi la bildon pri Esperanto fuŝitan de la spontane

estiĝinta, tradicia, tamen diletanta "propagando" de "verduloj". FEL la

unua forlasis la verdan stelon kaj enkondukis la normalan uzon de la

simbolo de Esperanto sur ĉiuj informaj materialoj kaj objektoj. Ĝian

ekzemplon sekvis pli kaj pli da landaj kaj fakaj asocioj kaj lokaj

kluboj, kaj UEA ekde 1987. Per la regule aperanta identa grafika bildo

(kun identaj teksto kaj litertipo) la movado atingis minimuman kondiĉon

de la efika informado kaj reklamado. Tiu identa grafika bildo ebligas la

uzon de ajna koloro, depende de la okazo, de la fono kaj de la fantazio

de la grafikistoj, krome ebligas ĝian kombinon kun ajna teksto (ekz.

nomo de asocio aŭ aranĝo) kaj ajna lingvo (ekz. la teksto "Esperanto

Lingvo Internacia").
Problemo de la simbolo estis, ke simboliko por la plimulto de la

movadanoj ne estas racia, sed emocia afero. Granda estas la forto de la

emociaj ligoj aŭ la verdulaj tradicioj. Tiujn oni ne povis trapasi de

unu jaro al alia. Sed la elastecon de la identa grafika bildo montris,

ke ĝi enhavis la solvon ankaŭ por tio. Tiu solvo estas kvazaŭ

kompromiso inter la malnovaj, jam ĝenaj tradicioj unuflanke, kaj la

moderna, efika simboliko aliflanke. Fakte ĝi ne estis kompromiso, sed

nur unu el la multaj facetoj, multaj eblecoj de la identa grafika bildo:

verdan stelon oni povas meti en la internon de la bildo aŭ en la

radikon de la E-formo. (Speciale bonvena estas tiu kombinaĵo en certaj

kazoj, kiam oni kvazaŭ aludas aŭ atentigas al pasintaj, historiaj

eventoj de la movado.) Ĝuste elektante la kolorojn, per tiu malnova

elemento la bildo povas esti pli bunta kaj pli plaĉa. Ja la identa

grafika bildo de Esperanto, kiu estas el reklamscienca vidpunkto

ĉiurilate taŭga, estas kombinebla kun io ajn, kaj povas aperi en iu

ajn koloro:


Menciindas, fine, ke la Estraro de UEA jam en 1983 elektis tiun

simbolon, sed nur por la jubilea jaro 1987. Sed la kariero de tiu

simbolo ne finiĝis, sed male, nur komenciĝis en 1987. Tiu verko de

Hilmar Ilton S. Ferreira el Itabuna (Brazilio) aperis en la movado en

tiu tempo, kiam la movado jam estis matura por akcepti kaj ekuzi ĝin.
Árpád Rátkai, Hungario
*************************************************************************
TEORIO

//////
La ekstera ideo

===============
La movado foje batalas, ĉu ĝi koncentru siajn fortojn kadre de la

zamenhofa interna ideo, ĉu ĝi enpaku ĉiajn strebojn ekstere de

idealaj aspektoj. Iuj prioritatas al nura rekta parola informado ĉe

najbaroj kaj konatoj; aliaj preferas vivi sian verdan komunumon

kalkulante je ĝia natura allogeco. Ekzistas samideanoj, kiuj nur pensas

al agnoskiĝo fare de politikaj aŭ sociaj instancoj; ceteraj sin

dediĉas al varbokampanjoj laŭ amatoraj kriterioj, kaj sen buĝetaj

implicoj. Tiuj kvar vojoj estas lasitaj al la plaĉo de lokaj grupoj,

kiuj ne emas al pragmatika politiko. Ankaŭ estas la multaj izolitoj ne

enplektitaj en iun ajn propagandon.


Freŝdata esplorado ĉe la landaj asocioj montris, ke la tuta konata

movado kreas ĉiujare malpli ol 30.000 eklernantojn, el kiuj eĉ ne 3000

ĝisvivas la unuan jaron ĉe ni, kio ofte nur kompensas konstantajn

perdojn pro seninteresiĝo, laciĝo aŭ morto. Oszkár Princz montris en

enketo, ke lokaj statistikoj reliefigas la saman konkludon: ĉu per tiuj

rezultoj Esperanto ĝisvivos duan plenan jarcenton?


Mi mem daŭre sed pli detale en la lastaj monatoj, transskribis la

diversajn organojn de niaj landaj asocioj, kiuj logike, estas la bildoj

de la organizita movado.
Leviĝas ses respondotaj demandoj:
1. Ne abundas nacilingvaj bultenoj por la amaskomunikiloj

---------------------------------------------------------


Asociaj esperantlingvaj bultenoj nepras por fideligi la anaron kaj helpi

la komencantojn resti en la asocia kadro; sed mi kuraĝas aserti, ke la

duonon de la streĉoj oni ŝparu (se oni ne havas pliajn, rimedojn) por

monataj unupaĝaj cirkuleroj, aŭ trimestraj bultenetoj en la loka

lingvo por senlace bombardi la grandajn informkanalojn. La informservo

de UEA ĵus anoncis, ke ĝi pretas helpi tiudirekte. Insistu al ĝi, ke

ĝi resendu al vi la materialon, kiun ĝi povas kompili el ĉiuj fontoj.
2. Ne aperas la prezentado de lokaj varboprojektoj

--------------------------------------------------


Malmultaj revuoj raportas la protokolojn de naciaj estrarkunvenoj, kiuj

montrus, ke krom administri, la gvidantoj ankaŭ komune pripensas,

lanĉas, atendas varbokampanjojn. Certe resumoj almenaŭ instigos al

partopreno.


3. Sekve ne vidiĝas iliaj pozitivaj aŭ negativaj rezultoj, kiuj havas

intencon por alilokaj gekolegoj;

----------------------------------------------------------------------
La manko de raportoj gravas, ĉar ĝi malebligas konstati kaj sukcesojn

kaj la fiaskojn. Estas ampleksa interŝanĝo de landaj organoj. Ili

diskonigu spertojn, kiujn en aliaj asocioj, oni povos adapti, depende

ĉu la sekvoj estis valoraj aŭ ne. Abundas en diversaj revuoj la

aranĝoj, solenoj, prelegoj, kunvenoj... kiuj ĉiam pretekstas al

prezento de la internacia lingvo. Sed malofte oni legas pri la preparoj,

kaj la efektivaj rezultoj. Neniam statistikoj! Komparoj al alies spertoj

povus ankaŭ instigi al laborĝemeliĝoj inter samnivelaj asocioj, aŭ

al patronhelpo de pli sukcesa al malpli forta.
4. Ne svarmas la servoj proponeblaj al novbakitoj;

-------------------------------------------------


Diversaj revuoj citas amason da faktoj, kie oni rapide praktiku la

lingvon; dezirindus, ke ĉiu asocio havu rapidan sistemon por prezenti

tiujn servojn nacilingve ĉar ili estas la argumentoj kiujn ni elmontru,

kaj kiujn novbakitoj insiste volos profiti. Niaj elstaraj kolegoj, kiuj

oftege disertas inter si, tra la tuta revuaro, havus okazon tie

disponigi sian konvinko-kapablon por helpi la redaktorojn!


5. Ekaperas, iom dise, sed sen granda konvinko, la propedeŭtika

argumento, ke Esperanto faciligas studadon de aliaj lingvoj;

----------------------------------------------------------------
Aktivaj kaj emeritaj instruantoj ege proporcias en nia anaro. Ili havas

la moralan devon prepari la materialon, kompili la pruvojn, eĉ estigi

la eksperimentojn por ke ĉiuj uzu la argumenton pri la perada rolo de

Esperanto por lerni aliajn lingvojn. Ofte tiaj homoj ne emas al varbado,

jen do alia egalvalora hobio! Tiu tasko estas tiom eminenta, kiom la

multaj seminarioj, staĝoj, vortardebatoj en kiuj ili plezuras! Ni

pensu, ke se unu terloĝanto el 100, kiun oni trudas al la angla lingvo

estus proponita trejniĝi per esperanto-lernado, ni jam milobligus nian

merkaton da eklernantoj, sekve, de finlernantoj.
6. Preskaŭ nenie estas aludita la ebleco al planita (eventuale pagota)

reklamo, kiu povus esti translima; eble kialas ĉi tie la praa timo nomi

Esperanton varo.

-----------------------------------------------------------------------


Post cento da jaroj, ĉu estas aŭdace prezenti Esperanton per pagota

reklamo; la landaj asocioj ne sufiĉe riĉas, sed kial ne ambicii ion

tra ilia "tuto", nome UEA, ĉe translimaj komunikiloj... eble kun ia

plurlanda mecenato? Komence tio favoros iun mondoparton, kiun fakuloj

selektos post merkata esploro. La koncernataj landaj asocioj sin draste

preparos zorge respondi al petoj, kaj proponos adaptitajn lernilojn, kaj

perfektajn servojn. Ili instigos la novulojn aliĝi al UEA, nura vojo

repagi al tiu ĉi la investon por rekomenci aliloke. Nia varo indas je

moderneco!
Jean-Louis Texier

27, chemin des Carreaux F-91590 Cerny, Francio

(ricevita fotokopio de aperinta artikolo, sen indiko de la fonto)
*************************************************************************
ESPERANTO APLIKATA

//////////////////


Naturkuracado

=============


La firmao Medical Secvice Company okupiĝas antaŭ ĉio pri naturaj

terapioj. La firmao estas membro de Esperantista Naturkuracista Asocio.

Ili dungas alte kvalifikitajn specialistojn, ankaŭ eksterlandajn. Al la

pacientoj estas ofertataj la jenajn servoj:


- homeopatio, ryodorakuo, tibeta masaĝo, akupunkturo, ŝiatsuo, Yin

Shin Do, elektropunkturo, Moxa, Reiki Usui sistemo, Yumeiho (Orienta

Speciala Diina Masaĝo de Saionji Masayuki).
Ĉe la firmao estas kursoj pri: ĉina medicino, Reiki, Yumeiho,

ŝiatsuo, kaj estas proponataj ankaŭ servoj de la t.n. tradicia

diagnostiko: ultrasonografio, elektrokardiografio, eĥokardiografio.
En la firmao Esperanto estas uzata, kiel ĉiutaga laborlingvo. Pliaj

informoj ĉe:


Str. Rejtana 43/4 PL-38-077 Rzeszów, Polio.
*************************************************************************
Diakritaj signoj

================


TEC (Terminologia Esperanto-Centro) konsekvence utiligas la internacian

normon ISO 6937/2 pri transigo de multlingvaj datumoj inter IBM-PC-tipaj

komputiloj. La multlingva sistema kodo-medio estas realigita per

programaro "Multi Alphabet 1" (driviloj de monitoroj EGA/VGA, ankaŭ

speciala modulo por "Hercules-grafik-karto", drivilo de klavaro kun

speciala implicita, aŭ laŭdezire instalebla, dislokigo de diakritaĵoj

kaj diakrititaj literoj de ĉiuj 41 latin-skribaj lingvoj, kiuj uzas

kelkdek diversajn super-, mez- kaj subsignojn. Programaro kiu printas la

multlingvajn tekstojn nomiĝas "Multi Alphabet 2" Ĝi kapablas printi

ĉiujn tekstajn datumarojn, kiujn kapablas viaj tekst-editoroj "printi

en datumaron" (en: print to file), do eblas ĉiujn multlingvajn tekstojn

printi per tiom da litertipoj, kiujn dum tekst-formatigo kapablas

produkti viaj tekstoredaktiloj kaj kiujn kapablas printi viaj printiloj.

Prezo de la programaro estas 100 DEM. Por membro de TEC estas la rabato

de 40 procentoj (ĉar TEC jam grandkvante aĉetis ĝin). Ekzistas

komerca kontrakto inter TEC kaj la softvar-farinto "AUZKY-soft"

pri ĝia distribuado. Pagado eblas tute same kiel por la

publikaĵoj de TEC (vidu "Novaj Terminaroj" en la n-ro 7.). Abonu ĉe:


TEC, Zádusní (Delnického hn.) 3092.

CS-272 04 Kladno, Ĉeĥoslovakio.


*************************************************************************
La gazeto: VERDIRE

==================


Ekologiisma gazeto en Esperanto, aperas trimonate en 20 paĝoj, formato

A-4. Eldonas Flandra Esperanto-Ligo.

Redaktas: Claude Rouget, Radarv. 5, N-9014 Tromsø, Norvegio.

Abonkotizo: por transpagipovaj landoj: 15 GLD (UEA-kodo: vrdr-d), por

netranspagipovaj landoj: skriba abondeziro al la redakcio.
*************************************************************************
KOMERCA APLIKADO

////////////////


Informo el Mongolio!

====================


La entrepreno ĈANDMANJ estas preta helpi al vi. Ni povos trovi por

ĉiuj dezirantoj malmulte kostan hotelon, vivĉambron, aŭton,

interpretiston kaj multon alian. La peranta kaj servo-pago estas

negranda, ni povos anticipe interkonsenti. Se vi decidis alveni aŭ

transvojaĝi Mongolion skribu tuj. Ĉeestante en Mongolio, vi restos kun

neforgeseblaj impresoj!


P.O. K 21/797, Ulanbatro, Mongolio
* * *
Kiu volas investi monon en magazeno en Moskvo, kiu vendas eksterlandajn

varojn (aŭ alimaniere kunlabori kun tiu magazeno)? Por pliaj detaloj

kontaktu: Analolij Sumakin, ul. Sarikopodsipnikovskaja 32. kv. 19. 109088

Moskvo, Rusio.


* * *
Brazila kosmetikistino serĉas profesian kontakton por interŝanĝi

spertojn. Denise Campana A., Caixa Postal 1087, BR-30161 Belo Horizonte

MG Brazilio
* * *
Bulgaraj firmaoj volas internacie komerci. Laborlingvo: Esperanto.

Sonida-Klr (kompanio kun limigita risko), Radoslav Paraŝkevov, j.k

Strelbiŝte bl. 8, vh. E, BG-1408 Sofio, Bulgario Telefakso: +359-42-

39192
La lastaj tri informoj estas el Monda Merkato 1 /92


*************************************************************************
Aperis la numero 1/92 de la gazeto

Monda Merkato!

Senpaga anoncgazeto en Esperanto

en 20 paĝoj kun 92 rubrikoj.

Petu ĝin (kun 1 IRK) de:
Linguistisches Bureau

Alfred Schubert,

Pf. 1539, DW-8120 Weilheim, Germanio
*************************************************************************
Esperanto-Servo por Komercaj Interrilatoj

=========================================


Estimataj samideanoj,
Per ĉi tio mi petas vian atenton por la sekva problemaro:
Regule ni povas legi pri pli malpli grandaj seniluziiĝoj de novaj

esperantistoj, kiuj entuziasmigitaj dum la kurso kiun ili sekvis, poste

malkovras ke la aplikado de nia lingvo internacia limiĝas plejofte al

uzo de kongresoj, individua vojaĝado kaj korespondado. Tion, kion oni

volonte vidus nome la uzadon en larĝaj teknikaj, industriaj kaj precipe

komercaj rondoj, oni apenaŭ rimarkas. Kaj ni devas konfesi, ke tiu tre

dezirinda uzado bedaŭrinde estas nur tre malgranda parto de la

internacia uzado de Esperanto.


En la pasintaj monatoj mi ofte pensis pri la neceso fari Esperanton pli

plenkreska en la internacia mondo, precipe kiun ni povas konkludi ke la

batalo inter la naciaj lingvoj denove severiĝis depost la novaj kaj

freŝaj rilatoj inter la okcidentaj kaj orient-eŭropaj landoj. Ni

ankoraŭ povas konkludi, ke oni provas fortigi la komercajn rilatojn

inter tiuj landoj kaj krome precipe kun Ĉinio, Japanio ktp. Ni nun

parolas pri landoj, kie la okcidentaj naciaj lingvoj estas malpli bone

regataj kaj ankaŭ ne estas akcelataj pro la fakto, vi konsciiĝas pri

tio, ke oni timas ke tiamaniere la okcident-eŭropaj lingvoj fariĝos

pli kaj pli gravaj. Aliflanke ankaŭ vi scias ke la batalo inter la

okcident-eŭropaj lingvoj mem denove komenciĝis!
Mi pensas ke tiu pligravigo de Esperanto povus esti apogata per la fondo

de naciaj centroj, kiuj estu, certe en la komenco, servataj de (fru-

)pensionitaj aktivaj esperantistoj. La tasko de tiuj centroj devas esti

doni servon al ĉiuj entreprenoj, kiuj volas komercon kun la (fora)

eksterlando, sed ne scias kiumaniere fari tion, ofte ĉe tio malhelpata

de lingvaj malfacilaĵoj. Kompreneble ni povus uzi nian delegitan reton,

sed ni bone konsciu ke tiu reto ne estas publike malfermita por

neesperantistoj kaj ofte oni tute ne scias pri tio. La centroj pri kiuj

mi parolas povos uzi la fakdelegitan reton, sed ie la nacia industrio

kaj naciaj komercistoj devas ekscii, ke precipe ili povus utiligi tiun

servon, se nur ni verŝus la konstruon en pli allogan jakon.
Supozu, ke ni fondos en tiom eble plej multaj landoj senprofitajn

centrojn ekzemple kun la nomo: ESPERANTO-SERVO por KOMERCAJ INTERRILATOJ

(E.S.K.I.). Tiuj servoj havu bonajn kontaktojn kun UEA, la naciaj

Ĉambroj de komerco, la organizoj de labordonantoj (en Nederlando VNO

kaj NCWO), la Ministerio de Ekonomiaj Aferoj, ktp. La tasko estu fari la

iniciatajn kontaktojn kun industriaj kaj komercaj entreprenoj en la

eksterlando pere de la tieaj Esperanto-Servoj aŭ per loka fakdelegito

de UEA, se la Servo (ankoraŭ) ne ekzistas. Se la resp. entreprenoj mem

scias Esperanton, kompreneble ili mem povas (devas) transpreni la

kontakto(j)n.


Ni povus uzi la sekvan difinon:
ESKI estas nedependa monda organizo, kiu provas esti reprezentata en

ĉiuj landoj de la mondo. ĝi celas akceli senprofite internaciajn

komercajn rilatojn inter industrioj kaj firmaoj tutmondaj. La helpo de

ESKI baziĝas sur volontula apogo kontraŭ kostprezo, ne enhavanta

salajrojn. La lingvo Esperanto estas la ĉefa lingvo uzata. Kondiĉoj

estas haveblaj ĉe ĉiuj naciaj oficejoj. Eble vi volas reagi je kaj

komenti ĉi tiun proponon. Kun samideana saluto
T. Kanter,

Ten Utlodreef 24, NL-7921 HP Zuidwolde, Nederlando.


*************************************************************************
MUZIKA KULTURO

//////////////


Baldaŭ aperos nova sonkasedo
"Por vidi la mondon"

====================


Anna Lászay (aŭ pli konate "Anjo Amika") ne estas jam tute nekonata por

la publiko de esperantlingvaj kanzonoj.


Post la debuto en 1985 ŝi kantis en multaj forumoj de Esperantio, certe

multaj memoras pri ŝi el Varsovio, UK, 1987.


Lastatempe ŝia voĉo regule estas aŭdebla en la elsendoj de hungara

radio. Fine de marto Anjo kun siaj helpantoj komencis aŭdacan

entreprenon: malhavanta financan subtenanton ŝi komencis la registradon

de sonkasedo kun 12 diverstemaj kaj stilaj kanzonoj sub la titolo: "Por

vidi la mondon".

La kasedo enhavos ankaŭ plurajn tradukojn de internacie konataj kantoj,

kiel "Woman in love" de Barbra Streisand, aŭ "Se mi rozo estus" de

János Bródy, ktp.

Registrado en la studioj de Hungara Radio jam finiĝis, do estas preskaŭ

  1   2   3   4


Elŝuti 244.18 Kb.


Elŝuti 244.18 Kb.