Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eventoj n-ro 0003, 1/aprilo '92, retpoŝta versio

Elŝuti 214.83 Kb.

Eventoj n-ro 0003, 1/aprilo '92, retpoŝta versio




paĝo1/2
Dato18.03.2017
Grandeco214.83 Kb.

Elŝuti 214.83 Kb.
  1   2

Eventoj n-ro 0003, 1/aprilo - '92, retpoŝta versio

****************************************************


ENHAVO

//////
Titolpaĝe: - LA HIMNO KAJ LA DUA JARCENTO


Teorio: - Kial Semajna Bulteno fiaskis?

- Demandoveke tra la Manifesto

- Vizito = apliko

- Anhui-a Junulara Esperanto-Asocio ofertas

siajn servojn:

Faka aplikado: - Por ekkoni la rondon familian

- Familia Esplorado

- Mi ŝatus scii... Esperanto aplikata:


Esperanto aplikata: - ***
Movado: - Novaj landaj asocioj en Azio

- Kiajn kampanjojn subteni?

- Esperanto en lernolibro de elementa lernejo

- Tamen flagras vigle la fajrero


Mallonge: - ***
Aranĝoj: - Germana Katolika Konferenco 17-21 de julio

1992, Karlsruhe

- 1-a Pekina Internacia Simpozio pri Aplikado de

Esperanto (PISAE), 09-15.05.1992

- 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto,

17-22.08.1992, Qingdao, Ĉinio

- Bicikla Karavano al la Pacifika Kongreso

- 7-a Junulara Festivalo de Esperantaj poezio

kaj kanzono

- Hungarlanda Esperanto Deklamkonkurso

- Ek al kunkantado

- IJK-PARTOPRENONTOJ EL EŬROPO!

- 16-a Internacia Junulara Festivalo

- Junulara Esperanto Renkonto (JER)


Literaturo: - Pri la nuntempa Esperanta literaturo kaj ties

kritiko
ILEI: - Tendaraj tagoj


Anonco: - *

Anoncetoj: - ***

Korespondi deziras: - ***

Proksimaj limdatoj: - ***


*************************************************************************
TITOLPAĜE

//////////


LA HIMNO KAJ LA DUA JARCENTO

============================


En 1884 okazis la unua kongreso de la internacilingva movado en

Fridrikshaveno (ŝtato Baden, suda Germanio). La aranĝo komenciĝis per

prezentado de la Volapuka himno, verkita de jesuita studento Franz

Zoller, komponita de Johann Martin Schleyer. La paroĥa koruso de

Fridrikshaveno prezentis tion la 26-an de aŭgusto 1884.
Du jarojn post la tria kaj lasta volapukista kongreso, en 1891, Claes A.

Adelsköld faris muzikon al la espero de Zamenhof. Tiun komponaĵon oni

prezentis en la solena koncerto de la unua internacia kongreso de la

esperantistoj, la 6an de aŭgusto 1905. Por tiu poemo aperis ankaŭ

aliaj melodioj. El tiuj aliaj baldaŭ la plej facile kantebla komponaĵo

de Félicien Menu de Ménil iom post iom eliminis la melodion de

Adelsköld, kaj iĝis konata kiel la himno esperantista.
En multaj jardekoj laŭ la melodio de Menu de Menil oni kantis almenaŭ

la unuajn versojn de la poemo La espero en la universalaj kaj aliaj

kongresoj, renkontiĝoj, festoj, kaj la publiko stare aŭskultis ĝin

aŭ ankaŭ mem kantis. Sed ne malmultaj kontraŭis la ekziston de himno

por la movado, precipe tial, ĉar ekstere tiu himnokantado donis

sektecan trajton al la movado. Pli malfrue, kiam la patoso iel

"eksmodiĝis" en ĉiu sfero de la vivo, kaj restis hejmece nur en

teatra scenejo, la kantado patosa iĝis ĝena por pli kaj pli multaj

esperantistoj. Ankaŭ la naiveco de la enhavo ĝenis multajn.
Malgraŭ tiuj problemoj La espero sufiĉe bone tenis sin dum multaj

jardekoj, kaj ĝi aperis plurfoje sur diskoj. Nur ekde la sepdekaj ĝia

kantado por pli kaj pli vastaj esperantistaj tavoloj iĝis ĝena, kaj

precipe ekde la okdekaj jam en tre multaj esperantistaj renkontiĝoj oni

intence forlasis ĝian tradician kantadon - je indigno de aliaj, inter

kiuj estis ankaŭ inklinantaj al patoso kaj mistiko - sed ankaŭ tiuj

kiuj simple ŝatis muzikon...

Al la problemo de la himno apartenas la fakto, ke la poemo La espero ne

estas tre bona (por ne diri kiĉa). Eĉ Zamenhof mem sentis ĝiajn

mankojn. Li pli ŝatis la poemon La vojo ol La espero, sed malgraŭ lia

peto neniu komponis muzikon al la unua. (Ne ĝi estis la sola kazo, en

kiu Zamenhof montriĝis pli klarvida ol liaj amtempuloj.) Post jardekoj

ankaŭ la esperantistaro pli ekŝatis La vojo-n ol "la himnon". La vojo

iĝis la plej ofte citata poemo de Zamenhof, eĉ dum simplaj

konversacioj oni ofte citas el ĝi, kelkaj ĝiaj linioj jam estas

kvazaŭ proverboj. Kelkaj nomis ĝin la dua himno de Esperantio. (Aliaj

"la dua oficiala himno" - ili malpravas, ĉar nek ĝi, nek la unua estis

oficiala.)


Tra densa mallumo brilas la celo...
...
Nur rekte, kuraĝe, ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan!

Eĉ guto malgranda konstante frapante,

Traboras la monton granitan.


Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,

Pri l' tempoj estontaj pensante.

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,

Ni semas kaj semas konstante.


...
Ni paŝon post paŝo, post longa laboro,

Atingas la celon en gloro.


En la lastaj jardekoj okazis multaj provoj por pli bona himno, sed neniu

el tiuj vere sukcesis. Lastfoje tio okazis en Bergeno en 1991, kie la

kongresanoj aŭdis muzikon de Crawford Gates kaj tekston de William

Auld. Ĉu tiu estos nova "himno" de la movado, aŭ simile al aliaj

modernaj movadoj, la esperantistoj tute ne havos himnon? La "dua

jarcento de Esperanto" verŝajne ne bezonas himnon, kaj precipe, ne la

malnovan. Sed tio ne estas preciza, nur malcerta prognozo. Pli klare

ni vidos post kelkaj jaroj.


Árpád Rátkai (Hungario)
*************************************************************************
TEORIO

//////
Kial Semajna Bulteno fiaskis?

=============================
la ĉi sekva analizo aperis en la lasta, adiaŭa numero de Semajna

Bulteno. Ni esperu longe ne legi tion pri Eventoj.

------------------------------------------------------------------
Surfacaj kialoj:
- problemo trovi regulan kunlaboranton dum someraj monatoj,
- tempomanko de la redaktanto kaj presanto,
- ne-reatingo de la iama granda abonantaro. Super certa kvanto da

abonantoj en Danlando (ĉar SB estis eldonita tie) la eldonaĵo

ricevintus signifan sendo-kosto-rabaton.
Tamen, pli grandaj estas la profundaj kialoj:
- por ĝustigi al si mem la redaktoro difinis celaron: restarigo de

poŝte akceptata gazeto, regula semajna eldonado, varia enhavo pri-,

kaj poresperanta, kreado de diskutforumo por individuoj kaj lokaj

grupoj, perado de intergrupaj informoj. El tiuj celoj estis atingita

la reguleco (dum ok monatoj) kaj la varieco, t.e. la redaktanto-

dependaj celoj,


- ne bone funkciis la "forumo", kaj la redaktanto devis skribi tro

multajn artikolojn mem, aŭ publikigi materialon sen elekti (pro tio

kelkfoje longaj varbecaj tekstoj),
- nur ĝis certagrade funkciis la intergrupa informfluo (partoprenis nur

4-5 lokaj grupoj, ĉefe el FRG kaj Svedio), precipe seniluziige estis

la praktika nekunlaboro de grupoj, kiuj buŝe aprobis la

komunikideon.


- DEA (Dana Esperanto-Asocio) rifuzis kunlabori pro lokaj historiaj

kaŭzoj, kvankam estis proponita je prezo de cirkulero sesfoje jare

(aŭ pli ofte se dirata) kun la cirkuleroj mem sendi la tutan

bultenon. La rifuzon eblas "kompreni", sed ĉiukaze estas seniluziiga

fari ion sur dana kampo kie multaj danoj ne volas kunlabori.
- Kiom da homoj eblas servi per SB? Jes, SB plej rapide informis, sed

bedaŭrinde temis ĉefe pri novaĵoj, kiuj malrapide malnoviĝas

(renkontiĝoj post kvar monatoj k.s.) aŭ tute ne malnoviĝas (fakaj,

pritemaj artikoloj). Personaj aŭ grupaj informoj plue fluis letere

aŭ tute ne, kaj informoj "kun limdatoj" ne atingis SB, sed

malaktualiĝis atendante la aperon de Esperanto aŭ Heroldo,


- kaj finfine, kiel scii, ĉu oni servis, se oni ne amase plendas pli

malfrua aŭ eĉ ne-apero? Do, se neniu, eblas servi per la specifa

eco, la AKTUALECO, kion fari?
Eckhard Bick, redaktinto
(el Semajna Bulteno)
*************************************************************************
Demandoveke tra la Manifesto

============================


La "Raŭma Manifesto" (publikigita en la 1-a n-ro de Eventoj, marto(1)

-92) fakte levas pli da demandoj ol ĝi kontentige respondas. Ni do

starigu la demandojn por via persona medito aŭ eĉ grupa diskuto. Viaj

skribaj reagoj bonvenas.


Krizo de identeco

-----------------


1. Kiomgrade vi mem kredas, ke Esperanto devus iĝi la dua lingvo por

ĉiu?
2. Kiomgrade vi opinias, ke la esperantistoj kredas tion?


3. Kiomgrade vi mem kredas, ke ĝi efektive atingos tiun lokon?
4. Laŭ via supozo, kiam plej frue tio povos okazi?
5. Ĉu vi persone sentas frustracion pri la malrapida progreso de

Esperanto al iu fina celo? Kiel tio influas vin?


6. Se jes, kiuj estas la simptomoj kaj sekvoj de tio?
7. Ĉu vi konsentas, ke la movado kolektive suferas krizon de identeco?
8. Se jes, kiuj estas la simptomoj kaj sekvoj de tio?
9. Elpensu aliajn formulojn ol la celo "Esperanto la dua lingvo por

ĉiu", kiu povus ĉu anstataŭi tiun, ĉu prezenti pli atingeblajn

antaŭŝtupoj al ĝi.
Kritiko de praceloj

-------------------


1. Kiomgrade Esperanto devas konkurenci kontraŭ la angla?
2. Kiomgrade la esperantistoj devus batali kontraŭ ĝi?
3. Kiel indus sinteni al ĝi kaj al iu ajn uzo de nacia lingvo por

internacia komunikado?


4. Kiomgrade la Manifesto pravas, ke la rolo de la angla ne ĝenu nin?
5. Kiomgrade ni rezignu pri la oficialigo de Esperanto en la 90-aj

jaroj?
Niaj celoj

----------
1. Kiomgrade vi konsentas, ke la kvar donitaj valoroj de Esperanto estas

la ĉefaj?


2. Ĉu vi aldonus aliajn valorojn?
3. Ĉu la propedeŭtikan valoron vi elstarigus pli ol aliaj edukaj

valoroj?
4. Kiuj estu la esencaj elementoj de tiu novtipa internacia kulturo,

kiun ni devus heroldi?
La kongresoj

------------


1. Kiomgrade vi konsentas pri la graveco de kongresoj?
2. Kiomgrade vi konsentas, ke ili prezentas la ĉefan vojon al kresko?
3. Kion alian vi listigus apud aŭ super kongresoj, kiel akceliloj al

kresko?
4. Ĉu streboj por la uzo de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj

konferencoj internaciaj, ne estas fakte apliko de la slogano

"Esperanto la dua lingvo por ĉiu"?


La finaj kredoj

---------------


1. Ĉu vi samopinias, ke la unua jarcento pruvis ĝian taŭgecon esprimi

ĉion?
2. Kiom ni en la okdekoj la jardeko de la Manifesto kreis kulture

valoron kaj originalan? Komparu ĝin kun pli fruaj jardekoj.
La manifesto entute

-------------------


1. Kun kio en la Manifesto eblas plenkore konsenti?
2. Kun kio vi volus akre malkonsenti?
3. Kun kio oni povus modere konsenti, sed kun piednotoj?
4. Kiel la aplikistoj kaj la finvenkistoj trovu komunan terenon, kaj kia

estus tiu agadtereno?


5. Kiel harmoniigi la desuprajn oficialigajn kampanjon kun la desubismaj

kulturaj iniciatoj por ke ili provu minimume kunekzisti.


Stefan MacGill

(laŭ IPR 1/91)


*************************************************************************
Vizito = apliko

===============


Ĝenerale, ŝanco por apliki Esperanton mankas al esperantistoj en

disvolviĝantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas

partopreni la UK-n, ne povas ĝui internaciajn renkontiĝojn, entute

ne povas vojaĝi eksterlanden. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan

esperantiston. Tio signifas, ke la ĉefa celo de nia lingvo neniam

realiĝos por ili. Ne sciante kiam ili uzos la lingvon, multaj homoj

perdas la fidon kaj intereson al Esperanto. En supraj lernejoj en la

urbo Urumĉi (Ĉinio), oni okazigis kvin kursojn, en kiuj lernis pli ol

200 studentoj. Sed nun restas nur 3 studentoj laborantaj je Esperanto.
Nature, oni povas paroli Esperante kun samlandanoj, sed tio ne montras

la sencon de Esperanto; kaj oni povas korespondi kun eksterlandaj

samideanoj, sed por nemalmultaj homoj la afranko estas multekosta.

Ekzemple en Vijetnamio poŝtmarko kostas 15-onon de la meza monata

salajro.
Por tiuj esperantistoj, la vizito de alilanda samideano estas unika

ŝanco uzi la lingvon. Ili ĝuas grandan plezuron pro la lingva

praktiko. Bedaŭrinde multaj esperantistoj ne volas viziti la lokajn

esperantistojn estante alilande. Ĉar ili jam multe spertis

Esperantujon, tia simpla kontakto jam ne emociigas ilin, ne logas ilin.

Tia afero signifas por ili nur ekstran ŝarĝon, kiu malpliigas ilian

tempon turisman kaj ripozan. Eĉ oficisto de UEA konfesis, ke li ne

volis serĉi esperantistojn lokajn kiam li troviĝis ferie en Delhio

(Hinda Unio). Li "fuĝis de ili", ĉar li "volis iom ripozi ekster la

movado kaj iom eĉ for de la lingvo".


Sed ni devas ĝuste taksi tian kontakton inter eksterlanda esperantisto

kaj loka samideano. Ĝia utilo estas neignorebla. La ĝojo kaj

plezuro produktita de la lingva praktikado vekas homan intereson kaj

entuziasmon al la movado, kaj stimulas altigi la lingvonivelon. Samtempe

vidinte, ke nia lingvo estas utila, pli multaj homoj eklernas Esperanton,

dum lokaj samideanoj povas forigi la dubon kaj nefidon de

neesperantistoj, kiuj opinias nian lingvon senvalora.
Estu klare, ke vizito de la alilanda esperantisto ne estas almozo al la

loka samideano, sed kontribuo al la Esperanto-movado kiel tuto.


Liu Xiaozhe (Ĉinio)

(el Esperanto, 6/91)


*************************************************************************
Anhui-a Junulara Esperanto-Asocio ofertas siajn servojn:

========================================================


AJEL sub patronado de la Anhui-a Provinca Federacio funkciigas

libroservon, edukado-servon kaj turisman servon. La asocio:


- havas profesiajn ĉiĉeronojn en lingvoj Esperanto, korea, angla,

japana kaj franca,


- aranĝas vizon turisman,
- mendas flugbiletojn kun specialaj esperantista rabato,
- komercas internacie,
- ŝatus konatiĝi kun similaj entreprenemaj asocioj, movadaj

entreprenoj.


WANG Xigen,

Shitai-xan, Ren-shi-ju, ANHUI, CN-245100 Ĉinio.

Tel: 0551-252 430,

Telekso: 90011 AHFTB CN,

Telefakso: 0551-254 380
*************************************************************************
FAKA APLIKADO

/////////////


Por ekkoni la rondon familian

=============================


Genealogio estas scienco, kies celo estas esplorado pri la deveno de

parenceco de familioj aŭ gentoj. Kutime homoj konas la naskiĝdatojn

nur de siaj gepatroj kaj geavoj, sed kelkaj homoj sukcesas trovi

informojn pri multaj, eĉ pri 1000 antaŭuloj. En ĉiu generacio la

nombro de antaŭuloj duobliĝas: 2, 4, 8, 16 je la 4-a, kaj 1024 la 10-a

generacio de antaŭuloj.


Oni povas prilabori genealogian tabelon (arbon) de sia gento. Gento

estas posteularo de unusama praulo. Antaŭulo vivinta ĉ. 1750 povas

havi ĉ. 200-400 nuntempe vivantajn posteulojn en viraj linioj uzantajn

la gentan nomon kaj kelkajn milojn da posteuloj en virinaj linioj

portantaj aliajn nomojn. Kutime oni konstruas genealogian arbon nur en

viraj linioj. Ĉiu gento rajtas posedi gentan blazonon. Blazonoj devas

diferenci unu de alia. La scienco pri blazonoj nomiĝas heraldiko.

Ekzistas kelkcent miloj (eble eĉ miliono) da blazonoj en la mondo.

Blazonojn posedas familioj burĝaj, kamparanaj kaj nobelaj (ankaŭ

urboj, episkopoj, papoj). Ĉiu gento, kiu ankoraŭ ne posedas blazonon,

rajtas ĝin prilabori kaj uzi por ornami vizitkartojn, leterpaperojn,

invitilojn, ktp.


Multaj gentoj estas internaciaj. Nuntempe vivantaj idoj de la komuna

protopatro vivanta antaŭ kelkcent jaroj loĝas en diversaj landoj kaj

parolas diversajn lingvojn. Ili povas komune esplori sian historion,

organizi gentajn muzeojn, gentajn gazetojn. Esperanto povas esti tre

utila por tiu celo.
Inter esperantistoj estas jam pluraj fervoraj genealogoj. Ili projektas

fondi Esperantistan Genealogian kaj Heraldikan Federacion, kies celo

estas informi esperantistojn pri genealogio kaj genealogojn pri

Esperanto. Oni planas eldoni en Esperanto genealogian bultenon, organizi

genealogiajn seminariojn kaj eldonadi fakliteraturon en Esperanto.
Pliajn informojn ĉe:
s-ro Charles M. Hall

P.O.Box 21346, Salt Lake City, Utah 84121, Usono


s-ino Ilona György

Széchenyi u. 18, H-2230 Gyömrő, Hungario


s-ro Edward Wojtakowski

Boksz 312, PL-50950 Wroclaw 2, Pollando


*************************************************************************
Charles M. Hall (Usono)
Familia Esplorado

=================


Kia rilato estas inter genealogio kaj religio? Laŭ la instruoj de la

Eklezio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, devas ekzisti interrilato

por klarigi la grandajn sumojn da mono elspezitajn ĉiujare por kolekti

genealogiajn registrojn. Kia rilato? Jen kelkaj kredoj de Mormonoj:


1. La tuta homaro spirite vivis antaŭ ol veni al la tera vivo.
2. Ni venis ĉi tien por ricevi mortontajn korpojn.
3. Post nia morto ni releviĝos same kiel Jesuo Kristo releviĝis.
4. La ekzistantaj, -intaj kaj -ontaj familioj surteraj povas esti

unuigitaj post la morto.


5. Dio donis al apostoloj la aŭtoritaton realigi terecajn ritojn,

kiuj ankaŭ validas en la ĉielo. Li donis tian aŭtoritaton al la

hodiaŭaj apostoloj, same kiel la antikvaj. Ili rajtas realigi

edziĝceremoniojn surtere por ke tia edziĝo validu post la morto.


6. Ĉar ne ĉiuj havas la saman ŝancon koni la veron de ĉi tiuj

leĝoj kaj principoj dum la surtera vivo, ili necese ricevu la

ŝancon post la morto.
7. Ĉar la ceremonioj de edziĝo, bapto kaj aliaj estas terecaj

ceremonioj, estas necese, ke mortemuloj realigu la samajn

ceremoniojn por la mortintoj.
Tial la Mormonaro seĉas la nomojn, datojn kaj aliajn informojn de

specifaj individuoj, kiuj antaŭe vivis surtere.


Pro tio, oni ofte vidas, ke la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj

de Lastaj Tagoj sendas fotistojn kaj aliajn fakulojn al multe da lokoj

en diversaj regionoj de la mondo por kopii registrojn kaj aliajn

dokumentojn, kaj ankaŭ alporti almenaŭ po unu kopio al Sallaga urbo

por aldoni al la grandega biblioteko de generacio, kiu troviĝas en la

administra centro de la eklezio. Kutime okazas, ke ili ordigas kaj

purigas tiajn dokumentojn por la bonordigo de la arkivoj de paroĥoj aŭ

registaraj instancoj. Kopio de ĉiu filmo farita estas donacata al la

koncerna organizaĵo.
Ekzemplo de genealogia esplorado jenas. Mia prpatro nomiĝis Jozef

Aŭzel. Li naskiĝis en Paderborn, Germanio. Mi povas viziti la

bibliotekon de Sallaga urbo aŭ unu el la filiaj bibliotekoj en diversaj

urboj tra la mondo por serĉi la registrojn de Paderborn. Se mi trovas

ilin, tiam mi serĉas la datojn de edziĝo, naskiĝo kaj morto de Jozef

kaj lia edzino Maria. Mi poste notas tiujn informojn kaj transdonas al

la bibliotekisto. La informo estas enmetita en komputilon. Post kelkaj

semajnoj mi povas viziti Templon, kie nun troviĝas la nomoj, datoj kaj

aliaj informoj de miaj prapatroj kaj por fari por ili la surterajn

ceremoniojn kaj ritojn; edziĝo, baptiĝo kaj aliaj. Se mi tion faras,

la surteraj ceremonioj kaj ritoj realigitaj de mi estos validaj por miaj

prapatroj eĉ se ili estas jam mortintaj.


Se donitaĵoj pro la serĉataj personoj ne troviĝas en la menciita

biblioteko, oni petu helpon per korespondado aŭ faru personan viziton al

la koncerna loko.
La ekleziaj ritoj efektivigitaj de miaj gepatroj kiam ili vivis sur la

tero ne validas, ĉar ili estis realigitaj de iuj, kiuj ne posedis la

aŭtoritaton de Dio, kiun li donis nur al la profetoj kaj apostoloj de

la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

laŭ Esperanta Mormonaro 3/1991
*************************************************************************
Mi ŝatus scii...

================


Estus interese scii (supra artikolo) kial ĝuste tioma-grada praulo

estas mia gentopatro, kies memoron ni ididoj flegu. Ĉi li ne havis

gepatrojn? Aŭ ĉu la limo estsa la praktika ekkono, kio povas

ŝanĝiĝi?
La gento-konscio ne nur helpus eldoni komunan bultenon kaj havi komunan

blazonon, sed negoce kunlabori, kiel decas al granda familio, ankaŭ nun

praktikata en kelkaj landoj.


Sed se venus nur malriĉaj parencoj por prunti kaj neniam repagi, tiam

mi ne pensas pri ĝi kiel revo. Aŭ male, se inter tiom da homoj finfine

mi devus trovi iun riĉan onklon...
Koncerne la genealogian servon de la mormona eklezio estus tre interese

scii laŭ kiuj kondiĉoj oni povas uzi la esplorservon:


- ĉu nur membroj de la religio,
- ĉu ankaŭ eksterreligianoj kaj nur se oni promesas refari la

menciitajn ceremoniojn de ĉiuj prapatroj laŭ la Mormona religio,


- kiomgrandan prapatraron oni devas receremonigi laŭ la Mormona

Religio,
- ĉu la servo povus funkcii ankaŭ pro simplaj scivolaj kialoj

(eventuale kontraŭ pago), kaj ĉu eventuale ankaŭ esperantlingve,

helpe de iu esperantisto en la eklezio?


La ĵusaj frazoj estis demanditaj ĉe la redakcio de Esperanta

Mormonaro, sed ankoraŭ ne venis respondo. Kiu scias certajn informojn

pri ili? Viaj leteroj estas bonvenaj.
ŜH
*************************************************************************
ESPERANTO APLIKATA

//////////////////


Kamerunia komercisto leĝe registrita serĉas kontaktojn en Esperanto

por importado kaj eksportado de ĉiuj varoj.

s-ro Mboge Nbele J. M.,

B.P. 1816 Douala, Kamerunio.


* * *
27-jara estro de publik-rilata fako de ĉin-medicino opinias, ke

esperantistoj devas uzi la lingvon ankaŭ por internacia komerca kaj

scienc-teknika kunlaboro. Pere de li eblas dungi ĉin-medicinajn

kuracistojn (akupunkturo, masaĝo, ktp.) kaj altnivelajn ĉinajn

kuiristojn.

Wang Huai, Yu9-hao, 17-li, 2-duan, Guilin-Jie, Heping, CN-110002

Shenyang, Ĉinio.
* * *
Ĉina komercisto serĉas kontaktojn en industria kampo: Ming Jin,

Shashi-Zhengxie, Jiang Jing Lu 17, Shasi, Hubei, Ĉinio.


* * *
Ĉeĥo-Slovakia firmao komercas internacie ankaŭ en Esperanto per plej

diversaj varoj.

Firmao KOON, PS 11, CS-53701 Chrudim, CSFR.
* * *
Tanzanio: Verdula Asocio en Afriko serĉas kontaktojn: Aochi Isumbelo

kaj Mateso Bilimba estas zairianoj loĝantaj en Tanzanio. Krom la

Esperanto-movado ili estas aktivaj ankaŭ en medioprotektado. MECEZ

medioprotekta organizo bezonas kontaktojn kun alilandaj samspecaj

asocioj en la tuta mondo, por interŝanĝi informojn kaj komune fari

paŝojn sur internacia agadkampo. La oficialaj lingvoj estas: Esperanto,

franca, angla.

MECEZ, P.O.Box. 22449, Dar-es-Salaam, Tanzanio.


* * *
Sergej Ĵilejkin, pk. 14127, 660025, Krasnojarsk, Rusio, atendas

leterojn de entreprenemuloj, serĉantaj komercajn kontraktojn en Siberio.


* * *
En Brno (Ĉeĥo-Slovakio) dum la internacia konferenco "Fervojo sojle al

la 3-a jarmilo" (9-10. de majo 1991.)la laborlingvoj estis la angla, la

ĉeha, la slovaka kaj Esperanto. Pliaj informoj:

d-ro Petr Chrdle, VOZ - Fervoja Esplorinstituto, U lužického semináře 3,

CS-11857 Praha 1.
*************************************************************************
MOVADO

//////
Joachim Werdin


Novaj landaj asocioj en Azio

============================


En la pasintaj tri jaroj rezulte de prelegvojaĝo de Joachim Werdin en

Azio laŭvice ekestas ĝermoj por novaj Esperanto-kluboj. Li raportas:


Ekvojaĝonte mi ne sciis, ke poste mi decidos dediĉi mian tutan

energion, tempon kaj monon al evoluigo de la Esperanto-movado en Azio.

Kial? Ĉar mi konstatis, ke tie multaj homoj volas lerni la lingvon,

eksciinte pri la ideo, kaj ke neniu instruas ilin. Ĝuste kompari tion

oni povas al fekunda kamparo sen semanto kaj zorganto.
Konsiderinda esperantista aktivado ekzistas en Koreujo, Ĉinio,

Japanujo, Irano, Israelo kaj Vjetnamujo. En Baharato (Hindujo), Nepalo,

Pakistano, Malajzio, Singapuro, Tajvano kaj Tajlando funkcias malfortaj

organizaĵoj, kiuj bezonas helpon edukan kaj ofte materian. En la

ceteraj Aziaj landoj, eĉ se tie loĝas esperantistoj, ekzistas nenioma

aktivado. Nun mi planas daŭrigi la laboron por evoluigo de la movado en

Honkongo, Tajlando, Makao, Filipino, Indonezio kaj pluraj aliaj aziaj

lokoj. Tiuj planoj inkluzivas ne nur lokajn, korespondajn kursojn je

diversaj niveloj sed ankaŭ i.a. eldonon de lerniloj kaj edukadon de

aziaj esperantistoj en Eŭropo. Sed estas grava kondiĉo la financa

flanko de la planoj devas funkcii. Bedaŭrinde tio nun konsistigas plej

grandan obstaklon.


Vere, multo estas farebla, farinda kaj eĉ farenda. En Azio ekzistas

granda (preskaŭ tute ne utiligita) potencialo por la Esperanta movado.

La ŝanco diskonigi la lingvon kaj uzigi homojn pri ĝi estas tre

esperiga. Tio estas konkludo bazita je miaj spertoj pri konkreta laboro

por evoluigo de la movado en Azio. Donacoj povus helpi pri ekzemple

ekfunkcio de novaj Esperantaj kursoj, organizaĵo, ktp.


Kontaktadreso:

Joachim Werdin,

Pionierów, PL-47220 Kędzierzyn, Pollando.
*************************************************************************
En la marto(1)-92 n-ro de Eventoj estis publikigitaj la adresoj de

kelkaj subtenindaj asocioj.


Kiajn kampanjojn subteni?

=========================


Bedaŭrinde mi ne povas esti certa, kaj per tio eble mi faras

malpopularan paŝon. Ne ĉar mi ne ŝatus la disvastigon de Esperanto en

ĉiuj landoj. Kampanjoj ne sufiĉe zorge pripensitaj, realigitaj eble ne

atingas la deziratan efikon, foje eĉ la malon. Mi ne miras, ke

esperantistoj kiel naturaj internaciistoj ŝatas revi pri pli kaj pli da

landoj, kiuj "kunlaboras", eblas mencii ilin en diversaj statistikoj.

Sed estus malhoneste nur pro tio uzi kelkajn komencantojn kiel pupojn.

Estas malhoneste gustumigi al ili ion, kaj poste ne kapabli nutri

plu antaŭ ol ili povus stari sur propra piedo. Ni nepre ne forgesu

Azion (kaj aliajn kontinentojn), sed per zorge pripensitaj kampanjoj.

Mi pli forte ŝatus meti en fokuson ekzemple (eks)Sovetion, Siberion, se

ankaŭ paroli pri Azio. Tie jam de la zamenhofaj tempoj vivas altnivela

sed tre malriĉa movado dum longa tempo izolita en internan

"enmigradon", eĉ se ili ne fanfaronas pri tio. Ili JAM NUN povus esti

integra parto de la tutmonda movado, se ili ricevus iom da financa

helpo, ekzemple aboni revuojn, aŭ eĉ simplan poŝtkoston, ktp.


Se meti prioritaton al pli urĝe bezonata investo kiu plej efike

profitigas, tiam mi metus akcenton unuavice al la jam ekzistantaj

strukturoj. Se esti iom kruela (kiun mian fingron mi mordu?), kie

ankoraŭ estas nenio, ili eltenas ankoraŭ kelkajn jarojn. Se iu jam

aktivas, tiu estu subtenata, sed ne estu kreataj strukturoj kiuj ne

estos poste nutrataj. Interesiĝo kompreneble estas granda (kaj tio

foje kortuŝas la okcidentan orelon, ĉar propralande oni malfacile

povas vekigi intereson), ĉar malriĉulo pretas fari ion ajn por

kontakti riĉulojn esperante de ili helpon ne nur (aŭ unuavice ne)

movadan.
ŜH


*************************************************************************
Esperanto en lernolibro de elementa lernejo

===========================================


-------------------------------------------------------------

Lernolibro por la sesa studjaro de elementa lernejo en la

Korea Respubliko enhavas kvarpaĝajn artikolon pri Esperanto.

-------------------------------------------------------------


23. leciono,
NI UNUIGU LA MONDON
Estus tre maloportune, se ni ne povus interkomunikiĝi unu kun la aliaj.

Tian kazon ni ofte spertas, kiam ni renkontiĝas kun fremduloj. Kiel

oportune estus, se alinaciaj homoj en la mondo uzus unu komunan lingvon!

La lingvo Esperanto estis naskita de tiu ideo.


Esperanton kreis kaj publikigis d-ro Zamenhof, la lingvisto kaj

okulisto, en 14-a tago de julio 1887, kaj ĉirkaŭ sescent mil homoj en

la mondo uzas ĉi tiun lingvon.
Zamenhof naskiĝis en malgranda lando situanta ĉe la bordo de Balta

Maro en Nord-Eŭropo. La lando siatempe estis aneksita kaj altrudita de

Rusio, kiam Zamenhof naskiĝis. Tial tie loĝis diversaj gentoj

intermiksite, nome rusoj, germanoj, judoj kaj poloj.


La lingvoj tie uzataj estis ne unu, sed multaj, kaj tio donis al la

popolanoj grandan konfuzon. Zamenhof, kreskante de sia juneco en tia

cirkonstanco, ĝisoste sentis maloportunecon de la multlingva uzo ekde

sia infaneco.


Iun tagon, ĉe la juda butiko okazis bagatela kverelo inter judo kaj

germano pro la malbona interkomunikiĝo. Venis rusa policano kaj kriis,

Parolu en la rusa lingvo, uzu nur la rusan! Kontraŭ tio la polo

protestis: "Fi, ĉu tiu loko apartenas al Rusio? Jen ni loĝas en

Pollando!"
La rusa policano arestis la polon kaj fortiris. Ĉe tio la judo, ofte

persekutata de la poloj, diris al si, la policano ne plu povos insulti

nin. Tion aŭskultante koleris la poloj, tamen rusoj rigardis kun mokaj

ridoj. Tiel serioza estis la konflikto en la regiono pro la uzo de

malsamaj lingvoj.
Mi lernis, ke ĉiuj homoj estas gefratoj, tamen fakte mi vidas

kontraŭaĵon en realeco. Mi certe faras ion en plenaĝo por solvi tian

malfeliĉigan problemon ... Zamenhof, estante ankoraŭ juna, jam

ekinteresiĝis en la aferoj por paco kaj homaro.


Por amikiĝi unu kun aliaj popoloj, oni devas transsalti la muron inter

la popoloj! Kaj por tion fari antaŭ ĉio oni devas uzi la saman komunan

lingvon.
Tiel pensinte li lernis multajn lingvojn kaj studis por krei internacian

lingvon en la nomo de Esperanto, kiun li studis ekde mezlerneja tempo.


Ni unuigu la mondon!
Lia amo al la homaro disvastiĝis en la tuta mondo pere de homoj, kiuj

amas kaj uzas Esperanton dum pli ol cent jaroj, esperantistoj ĉiujare

celebras lian naskotagon, la 15-an de decembro.
La amo de Zamenhof al la homaro por unuigi la mondon eterne restos viva

en la mondo.


*************************************************************************
Ulrich LINS, vicprez. de UEA:
Tamen flagras vigle la fajrero

==============================


De la 28-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro 1991 en Kaunas, Litovio

kelkdek esperantistoj kunvenis por la Dua Eŭropa Esperanto-Forumo. Ili

volis daŭrigi tradicion, kiun komencis la Konsultiĝoj de orienteŭropaj

Esperanto-asocioj kaj kiu estis pasintjare renovigita per tuteŭropa

forumo en Bydgoszcz. La celo estis interŝanĝi informojn pri la stato

de la movado en la postkomunisma Eŭropo kaj diskuti vojojn, kiel

intensigi la kunlaboradon de la okcidentaj kaj orientaj landaj asocioj.

-------------------------------------------------------------------------


Litova Esperanto-Asocio (LEA) transprenis la restadkostojn de alilandaj

movadaj funkciuloj kaj entute bonege organizis la Forumon. Sed

bedaŭrinde nur malmultaj akceptis ĝian inviton al Kaunas. La kialoj

estas pluraj: la periferia situo de la loko; nesufiĉa konsciigado al la

landaj asocioj pri la signifo de la aranĝo; necerteco pri la politika

situacio en Litovio (kiu iĝis sendependa nur kelkajn semajnojn antaŭe),

kaj necerteco pri vojaĝaj rimedoj (por akiri lokon en trajno devas

atendi tri semajnojn, kaj aŭte oni vicas dek kilometrojn pro sovetiaj

komercemuloj). Krom baltlandanoj kaj sovetianoj venis nur kvar

okcidentanoj, kelkaj poloj kaj hungaroj. Inter ili tamen estis tri

estraranoj de UEA.
Tre ofte la diskuto koncentriĝis al la inerta stato de la movado en

orient Eŭropo - analizo de la kaŭzoj de ĝiaj sukcesoj sub la

socialisma rego, al la malfacila transiro de malavara subteno per publika

mono al sinbazado je kotizoj kaj al la ĝenerala perspektivo de la movado

sub la kondiĉoj de ekstreme malbona, parte katastrofa ekonomia stato en

orienta Eŭropo kaj iama Sovetia Unio. Ĉiuj pli-malpli interkonsentis,

ke la pasinta florado de Esperanto ŝuldiĝas al esceptaj faktoroj: al

"fenestra" utilo, do la privilegia vojo, kiun Esperanto promesis malfermi

al la ekstera mondo; la manko de alternativaj distraĵoj; la deziro de

la potenculoj utiligi esperantistojn por la legitimado de sia rego kaj

sekve disponigi al ili la kutimajn favorojn, inkl. financan subtenon

ekster socia kontrolo. Nun ĉesis la sinfermo al la ekstera mondo, homoj

kuradas al fremdlingvaj kursoj, aperis granda oferto de ebloj sin distri,

kaj la registaroj desupre strebas resanigi la ŝtatan buĝeton. Tio

preskaŭ ĉie rezultigis malmultigon de la socia mambraro, maldungon de

oficistoj, malaperon de eldonaĵoj.


Kion novan tiurilate alportis Kaunas?
Surpriza optimismo

------------------


La Forumo konfirmis, kiel komplika estas la situacio por esperantistoj

en orienta Eŭropo. Precipe por la okcidentanoj estis utile observi tion

surloke. Sed se ili atendis aŭdi unuavice plendojn, ili surpriziĝis

agrable. Ne mankis malkaŝaj vortoj, kontraŭ la nesufiĉa kunlaboro

inter la landaj asocioj, kontraŭ UEA, kontraŭ la "Universalaj Kongresoj

por riĉuloj". Tamen, klare superregis, en kritiko, la bonvolemo kaj eĉ,

en analizo de la interna situacio, modera optimismo.
Roman Dobrzyński atentigis, kiajn ŝancojn malfermas la pli libera

politika kilmato en Eŭropo, eĉ se la praktiko nun ŝajnas indiki la

kontraŭon,
- la hungaroj raportis, ke ne falas la nombro de membroj;
- la sovetianoj raportis daŭran interesiĝon pri Esperanto, ĉefe

inter gejunuloj. La delegitoj de Urala Esperantista Societo mirigis

la aliajn per informoj pri sia eldona agado kaj la sukceso de

koresponda kurso.


- la litovaj, kvankam same kiel latvoj kaj estonoj tute necertaj pri la

tujaj sekvoj de la politika-ekonomia ŝanĝo je sia agado, prezentis

la trian numeron de la luksa revuo Litova stelo kaj anoncis pliajn

planojn: la starigon de studcentro en la iama domo de Aleksandro

Silbernik en Kaunas.
Kion fari por teni atingojn kaj por plue sukcesi?
Turismon kvalite, aplikadon komerce, reklami lingvan egalrajtecon

-----------------------------------------------------------------


Andrzej Grzębowski, la gvidanto de Espertur, insistis, ke necesas

daŭrigi la turismajn servojn, kiuj kvante reduktiĝis, sed nun sentas

kvalitan pliboniĝon.
Analoge pluraj sovetianoj proponis, ke Esperanto estu pli vaste

utiligata en komerco - esperantistoj demonstru, ke ilia lingvo povas

helpi en la kreo de entreprenoj kaj en liverado de scioj el eksterlando.
Aliaj, kiel Jaan Ojalo kaj Sergej Kuznecov, pli multe akcentis la

perspektivojn, kiun donas al la publika bildo pri Esperanto la nova ondo

de naciismoj kaj la "buntiĝo" de la lingva mapo de Eŭropo - kun la

rezulta pligraviĝo de la problemo de transnacia komunikado. Esperanto

estas, eĉ se ne oficiale akceptita, bona teoria ekzemplo de demokratio

kaj netrudismo en lingvopolitiko, argumentis Kuznecov.


Oni bedaŭris decidojn pri "Eŭropaj kongresoj" sen konsidero al la

orienteŭropanoj, la nesufiĉan partoprenon de okcidentaj esperantistoj

en valoraj aranĝoj kiel tiuj en Poprad, en diversaj hungaraj lokoj, en

Pisanica, en la baltaj landoj aŭ dise tra Soveta Unio, kaj la nesufiĉan

kunlaboron de la asocioj en almenaŭ tiuj landoj, kiuj estas rektaj

najbaroj. Pensiga estas eldiro de Povilas Jegorovas, vicprezidanto de LEA:

Ni en oriento estas pli solidaraj, dum en okcidento ŝajne regas pli da

apartismo.


Optimismon nutras la fakto, ke ni posedas en orienta Eŭropo valoran

potencialon, nome homojn, kiuj sub malfacilaj kondiĉoj (ne pro iuj

ŝtataj subvencioj!) trovis siajn vojojn al Esperanto, kiuj dankas parton

de sia persona evoluo el Esperanto kaj de kiuj oni ne povas atendi, ke

ĝuste nun ili malfideliĝos.
Eĉ furiozas naciismoj, ili ne povos detrui la konscion pri la komuneco

de la eŭropa heredaĵo. Tio ĉi garantias lokon al Esperanto.


el Esperanto, 11/1991
*************************************************************************
MALLONGE

////////
En Internaciisto (organo de Kolektivo Esperantista Komunista) raportas

Ruddy FERNANDEZ, klubprezidanto pri la agado de la Esperanto-grupo "Pli

da lumo" en Kubo. Ili havas problemojn: mankas al ili Esperantaj

materialoj, eldonaĵoj: La okazigo de Universala Kongreso kirlas la

akvon de la enlanda movado, precipe tio estas unu el la ĉefaj celoj

kongresi en nefortmovadaj landoj. Ĉu ni lasos la kirlitan akvon putri?

Esperanto-klubo "Pli da lumo", Gaveta Postal 2, Santiago de Las Vegas,

17200 Ciudado Habana, Kubo.
* * *
Ukrainio: En la kadro de kampanjo por ŝanĝoj de stratnomoj ankaŭ en

Ukrainio la lokaj esperantistoj proponis en urbo Ternopil doni al strato

la nomon de Miĥail Jurkin, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto

por

  1   2


Elŝuti 214.83 Kb.


Elŝuti 214.83 Kb.