Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eventoj n-ro 0002, 2/marto '92, retpoŝta versio

Elŝuti 204.51 Kb.

Eventoj n-ro 0002, 2/marto '92, retpoŝta versio




paĝo2/3
Dato14.03.2017
Grandeco204.51 Kb.

Elŝuti 204.51 Kb.
1   2   3
*************************************************************************
KONKURSO

////////
IO, KIO MANKAS EN NIA LABORO

============================
Kun granda plezuro mi legis la proklamon de Voss kaj ĉiuj decidoj,

rezolucioj de UEA kaj ILEI plaĉas al mi. Laŭ tiuj dokumentoj opiniante

ke la grundo estas pli-malpli preparita, mi riskas elmeti mian proponon

al publika kritiko kaj, ĉe aprobo, mi petas helpon por realgi la ideojn.


Kelkaj el la legantoj de IPR eble memoras la sciigon pri konstanta

konkurso de lernejanoj (3/91, p. 12), al kiu pasintjare aliĝis en

Hungario 9 lernejoj kun 241 geknaboj. En novembro la nombro de la

lernejoj kreskis al 15. Ĉi-jare ni lanĉis alian konkurson (memore al K.

Kalocsay) pri arta traduko. En ĝi partoprenis 8 lernejoj kun pli ol 100

geknaboj.


Kial mi parolas pri ĉio ĉi? Ĉar dum la pasintaj 15 monatoj

evidentiĝis, ke ekzistas multaj pedagogoj, kiuj estas pretaj oferti

tempon, energion, eĉ iom da mono por sia lernantaro. Samtempe

montriĝis, ke nenio kontribuas pli efike al firmaj kontaktoj ol komuna

laboro, en kiu ĉiu aktivadas laŭ sia forto. Probable neniu dubas pri

tio: ne vortoj, sed faroj kreas kolektivon. Tiel same, certe neniu

dubas, ke ni multe bezonas agemajn kolektivojn.
Por efektivigi tiun celon kaj por levi la lingvan nivelon de la

lernantoj, por amikigi ilin trans la naciaj limoj, mi proponas fondi en

la kadroj de ILEI internacian laborkomisionon pri E-konkursoj por

lernejanoj. (Intertempe fondiĝis, kaj gvidas ĝin s-ro Kurucz. La red.)


Kiajn konkursojn mi trovus tre utilaj?
1) Ni ne ĉesigus la ĉiumonatan poentokolektan konkurson, kiu daŭras

de septembro ĝis majo kaj pri kiu mi aludis ĉi-supre. La ĝisnunaj

enlandaj spertoj estas internaciigindaj.
2) La tradicia (en Hungario) deklamkonkurso povus alpreni la nomon de J.

Baghy kaj transpaŝi la landlimon.


3) Apogindaj ŝajnas konkursoj (laŭlande) pri arta traduko memore al K.

Kalocsay.


4) Estus tre utile lanĉi (memore al Ivo Lapenna) konkurson pri "modela

parolo en Esperanto".


5) La pinto de la konkursoj povus fariĝi ĉiujaraj Olimpikoj de

lernejanoj studantaj Esperanton.


La vico estas longigebla. Kio estas la avantaĝo de tiaj konkursoj?
a) Ili devigas la instruistojn kaj konkursantojn trejni sin kaj kompari

siajn rezultojn al tiuj de la kolegoj. Tio estas neimageble forta

movilo ĉe ambiciaj pedagogoj.
b) Nia instruistaro kaj lernantaro povus elpaŝi el la paraliziga

izoliteco. Ili ekkonus unu la alian ne laŭ alparolo en iu somera E-

kunsido, sed en la efektiva laboro.
c) La konkursoj efikus unuige en ĉiuj terenoj de nia aktivado, el kio

multe profitus nia tuta membraro.


d) Ĉiu konkurso havus sian estron kaj aktivularon, sekve la tuta

laboro, kiu sin direktus al unu komuna celo, estus bone dividita.


Multaj niaj adeptoj fariĝus do pli agemaj tiel, ke neniu estus tamen tro

ŝarĝita.
El ĉiuj skize prezentitaj aktivecoj profitus nia tuta kolegaro,

lernantaro kaj, finfine kaj sendube: nia tuta movado.
Praktikantaj instruistoj, kiuj konsideras iun el la ideoj apoginda,

subteninda, kaj kiuj sentas en si forton iom kontribui al ilia realigo,

kaj kiuj havas aliajn formojn de konkursoj, povas aliĝi al ni, skribante

leteron al la adreso de la subskribinto. Cetere la konkursoj prezentitaj

sub la unuaj tri punktoj, jam havas regularon, ĉiu povas konatiĝi kun

ili, estas bezonata nur scivolo kaj decidemo.


Esperante ke la ideo fondi aktivan laborkomisionon pri konkursoj

interlernejaj fariĝos utila kaj fruktoporta iniciato, kaj ke ĝi donos

al nia movado almenaŭ iom da puŝeto antaŭen, atendas viajn reagojn kaj

helpon
s-ro Géza Kurucz,

Gimnazio Júlia Bányai, H-6000 KECSKEMÉT, Nyiri ut. 11, Hungario.
*************************************************************************
Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj

==============================================


1. En la konkurso povas partopreni nur lernejanoj ĝis la aĝo de 18

jaroj. Junuloj, kiuj lernas esperanton en eksterlernejaj kursoj aŭ

memstare, rajtas alsendi siajn solvofoliojn, sed ili ne eniras la

oficialan liston, t.e. ili partoprenas en ĝi eksterkonkurse. Oni

povas aliĝi al la konkurso ĉe ioma ajn numero.
2. La konkurso havas du kategoriojn laŭ aĝo: la unua ampleksas

lernantojn ĝis la aĝo de 14 jaroj, la dua lernejanojn inter la

aĝolimo 14 - 18 jaroj. Ambaŭ kategorioj havas du grupojn, nome:

tiun de la komencantoj (K) kaj progresintoj (P). La unuan formas

geknaboj kun ne pli ol du lernojaroj en esperanto, al la dua

apartenas ĉiuj, kiuj lernas esperanton dum pli ol du jaroj. Entute

ekzistas do 4 grupoj, po du en ambaŭ kategorioj.
3. La konkurso ĉiam daŭras unu lernojaron (en la norda hemisfero): de

oktobro ĝis majo. En la daŭro de la lernojaro ĉiumonate aperas

taskofolieto por ambaŭ kategorioj (sep folioj lernojare). La unua

estas sendita al tiu lernejo, kiu ĝin petas letere kaj sendas

koverton afrankitan (en internaciaj rilatoj respondkuponon) kaj

adresitan al si mem. ĉiu folio enhavas 6-10 simplajn taskojn, per

kies senerara solvo estas akireblaj 20 poentoj. La solvoj estu

skribitaj en Esperanto sur simpla duona leterpapero (A5) kaj

senditaj al la adreso donita sur la taskofolio mem, (ĉiufoje alia,

la redaktinto de la koncerna taskofolio).


4. En la konkurso povas partopreni nur lernantoj, sur kies taskofolio

la esperanto-instruisto atestas per sia subskribo kaj stampo de la

lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. La solvofolio enhavu la

kompletan nomon de la lernanto, la kategorion (B=bazlernejo,

M=mezlernejo) kaj la grupon (K, P), ekz M/K.
5. La instruisto kolektas ĉiujn taskofoliojn de sia lernejo kaj sendas

ilin en komuna koverto ĝis la signita limdato (validas la poŝta

stampo de la sendo) al la donita adreso. Por ricevi la korektitajn

solvofoliojn kaj ricevi novajn taskofoliojn la instruisto sendas kun

la solvofolioj precize adresitan respondkoverton afrankitan (aŭ

internacian respondkuponon). Post korekto de la solvofolioj ili

revenas en la lernejon. Ĉe-mete troviĝas ankaŭ la ĝusta solvo de

la antaŭa numero kaj dorsflanke la nomaro de la plej elstaraj

konkursanoj. La unuaj estas regule voĉlegataj en la Esperanta

programo de la Hungara Radio (aŭdebla nur en Hungario) kaj

piblikigota en Eventoj.
6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursanoj estas premiataj.
Regularon por instruistoj redaktantaj taskofoliojn petu de Esperanto-

grupo de Gimnazio "Júlia Bányai", H-6000 Kecskemét, Nyiri u.11,

Hungario.
---
Bedaŭrinde la regulo 5. pro la monata ritmo reale povas partopreni nur

malmultaj eksterlandanoj. Se la venontaj taskoj ne estus nur sendataj kun

la korektitaj antaŭaj solvoj, sed aperus ankaŭ en la gazetaro, tiam

verŝajne multe pli da eksterlandanoj povus partopreni. Koncernatoj

ankaŭ mem faru siajn proponojn.
Ŝ. H.
*************************************************************************
ARANĜOJ

////////
Gazetara Komuniko de ILEI, 24.02.92


Rekorda jaro por la ekzamenoj

=============================


Cent du kandidatoj sukcesis en la lingvaj ekzamenoj de UEA/ILEI en 1991!

35 je elementa kaj 67 le la meza nivelo. Tio estas pli ol sume en la

antaŭaj jaroj, de post la relanĉo en 1989. Rekorda estis ankaŭ la

nombro da sesioj: dek en ok landoj: Belgio (13 sukcesintoj), Bulgario

(13), Ĉinio (27 en tri sesioj), Germanio (1), Hungario (10), Jugoslavio

(2), Rumanio (21) kaj la UK en Norvegio (15). Klare la ekzamenoj disiras

en la mondon kaj atingas la bezonlokojn, kie naciaj ekzamenoj ne

ekzistas, ĉu pro manko de fortoj, ĉu pro konscia decido kiel en Belgio

ke preferindas dediĉi la fortojn de la aliaj taskoj. Aliflanke, la

ekspansio en landoj kun neokcidentaj ekonomioj signifas, ke la kvanta

sukceso ne havas por ILEI kompareblan financan reeĥon.
Ĉar la nuna sekretario transdonas la administradon al nova ekde januaro

1992, estas taŭga resumi la tri jarojn 1989-91. Estis organizitaj 26

sesioj en 15 landoj en 4 kontinentoj kun 186 sukcesintoj (66 elemente kaj

120 meze) el 31 landoj el ĉiuj kvin kontinentoj: 63 en okcidenta

Eŭropo, 52 en orienta, 43 el Azio, 23 el Ameriko, 4 el Afriko kaj unu el

Oceanio: Rumanio gastigis la plej grandan sesion, dum Ĉinio organizis la

plej grandan nombron da sesioj en unu jaro (tri). Ĝi plie havas la plej

grandan nombron da sukcesintoj (41) kaj dividas kun Svislando la rekordon

por la nombro da sesioj tra la tri jaroj.
Tiom intensa ofertado postulas daŭran kreadon de novaj testoj kaj tio

tre forte premas la limigitajn rimedojn de ILEI; kompetentaj

kunlaborantoj estas bonvenaj. Alia daŭre nesolvebla paŝo estas iel

agnoskigi la ekzamenojn ĉe ekstermovada eduka instanco.


En 1992 sesioj estas planataj en Ĉinio, en Zagrebo, en la UK kaj eble en

Kastelo Gresillon. Centroj aŭ asocioj dezirantaj gastigi ekzamenan

sesion, kaj kunlaboremuloj, bv. kontakti la novan sekretarion de IEK,

s-ino Marie Hunninck, Esperanto, Centre Culturel "La Charite", B.P. 136,

F-84200 Carpentars, Francio.
Detala protokolo aperos en numero 92/1 de Internacia Pedagogia Revuo.
Stefan MacGill, Prezidanto de ILEI

Eső u. 7. III. H-1034 Budapest, Hungario


*************************************************************************
Invito al la ILEI-GIMNAZIO

==========================


Karaj Gejunuloj 13-16-jaraj!
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) invitas vin

partopreni Internacian Someran Gimnazian Semajnon (ILEI-Gimnazion) de la

1-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1992 en Bratislava (Ĉeĥo-Slovakio).
En la gimnazia semajno vi povos
- interamikiĝi kun geknaboj el plej diversaj landoj de la mondo;
- ĝui kelkajn interesajn, ne-lernejecajn studhorojn (nur 30-minutajn!)

pri E-lingvo, E-literaturo, matematiko, geografio, muziko, sporto kaj

arto, lernante kuriozaĵojn;
- ekskursi, viziti vidindaĵojn de la regiono, ludi, amuziĝi kaj mem

proponi, iniciati aŭ eĉ gvidi kelkajn programerojn.


Ankaŭ la instruistaro estos internacia: ges-roj R. kaj F-G. Rossler,

Germanio, s-ro Stefan MacGill, Novzelando/Hungario, s-ro P. Arnaudov,

Bulgario, s-ro P. Smid, Ĉeĥo-Slovakio kaj aliaj bonaj fakuloj.
Vi estas bonvena en la ILEI-Gimnazio, se
- vi havas aĝon de 13-16 jaroj,

- vi bone parolas la lingvon Esperanto,

- vi volonte submetiĝas al la disciplino de la Gimnazio,

- viaj gepatroj (aŭ iu societo k.s.) entreprenas pagi la

partoprenkotizon kaj la vojaĝon.
Tute ne gravas, kiuspecan lernejon vi vizitas en via lando, nek tio,

kiujn juĝnotojn vi havas el la menciitaj fakoj.


Gravas, ke vi fartu bone en internacia societo de samaĝuloj, krome ke vi

volu fariĝi pli kaj pli klera ka sperta, lernante en amuza formo en la

Internacia Lingvo.
El inter la resendintoj de la aliĝilo ILEI elektos ĉ. 20 geknabojn por

la gimnazia semajno. La kotizo por la ILEI-Gimnazio estas:


Tarifo A: 250 NLG (800 SEK) por Okcidenta Eŭropo, Norda Ameriko,

Japanio, Aŭstralio-Oceanio.


Tarifo B: 2240 ĈSK, 4480 HUF, 150 NLG, 480 SEK por ĉiuj ceteraj landoj,

aparte ne menciitaj.


Tarifo C: 1600 ĈSK, 3200 HUF, 110 NLG, 320 SEK por ĉeĥoj, slovakoj,

rumanoj, albanoj, baltianoj, sovetianoj, ĉinoj, afrikanoj.


Pri la pagmaniero ni informos tiujn, kies aliĝojn ILEI povos akcepti. La

menciitaj sumoj inkludas loĝadon, manĝadon (3-foje tage) kaj la tutan

programon kun ekskurso. Krome (ekster tiu sumo) estas la vojaĝkosto kaj

iom da poŝmono.


Aliĝilon bonvolu peti kaj resendi ĝis la 31-a de marto al S-ino Barcsay

Zsuzsa, Bem rakpart 25/B, H-1000 Budapest, Hungario,

Tel.: 36-1-201-2342
(laŭ IPR 91/4)
*************************************************************************
Internacia Esperanto-Kongreso

=============================


por la pli aĝa generacio 5-12 septembro 1992, Augsburg, Germanio
La konata kongresurbo Ausburgo denove invitas esperantistojn, ĉifoje sen

hasto kiu dum normalaj kongresoj pelas onin. Ĝi estos ĉefe ripoziga,

feria, ĉefe por pliaĝuloj.
Aliĝkotizo: ĝis 31.03. - 75 DEM,

ĝis 10.06. - 95 DEM

Manĝoj (3-foje tage): 180 DEM

Tranoktejo: varias 40 - 130 DEM laŭ kategorioj.


Pliaj informoj ĉe:
Esperanto-Press,

Ausburg, Waterloostr. 21, D-W-8900 Augsburg, Germanio


*************************************************************************
INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO

=============================


inter 15-21 de aprilo en La Salle (Aosta), Italio
IJF estas unu el la plej konataj printempaj junularaj aranĝoj. La ĉi

jara temo de la aranĝo: "Eŭropa kuniĝo kaj naciismoj". La Festivalo

okazos en la valo de Aosta, je kelkdek kilometroj de Mont Blanc.

Verŝajne oni povos rapide sunbruniĝi dank' al la neĝo, kiu kovras la

valon dum duono de la jaro. Sed ne timu... La junulargastejo estos varma,

kaj krom la ĉeftemaj prelegoj oni havos aron de diversaj programeroj,

kaj espereble ankaŭ ĉi-jare oni travivos la konatan IJF-etoson! La

kotizo por gejunuloj sub 26 jaroj estas 205, inter 27 kaj 30 jaroj estas

220 kaj por pliaĝuloj estas 250 mil liroj. Memzorgantoj (kiuj nek

manĝos nek dormos en la Festivalejo) kunportu dormsakon kaj matracon.

Aliĝilon kaj pliajn informojn petu ĉe:
Itala Esperanto Junularo, Enrico Agliotti,

Via Pellice 19, I-10139 Torino, Italio,

Telefono: 39-11-374336
*************************************************************************
Printempa Semajno Internacia

============================


inter 13-20. de aprilo en Bad Neunahr-Ahrweiler en Germanio
La aranĝo estas precipe familia seminario. La programo kontentigas

egalrajte la plenkreskulojn kaj la infanojn. Programofertoj kaj proponoj

estas bonvenaj. La organizantoj zorgos pri turismaj programoj kaj pri

diversnivelaj Esperanto-kursoj, ja ankaŭ komencantoj estas bonvenaj. La

aranĝo okazos en junularhotelo kun 2- kaj 4-litaj ĉambroj. La kotizo

tre varias depende de la aĝo: por infanoj inter 0 kaj 230 DEM, por

plenkreskuloj 340 DEM. Eksterlandaj plenkreskuloj ricevas rabaton de 25

DM. Speciale favoraj kondiĉoj por personoj el orienta Eŭropo laŭ

interkonsento. Pliajn informojn petu ĉe:
Wolfgang Bohr,

Johannes-Kirschweng-Str. 11, D-5483 Bad Neuenahr, Germanio


*************************************************************************
Eŭropa Kongreso de Esperanto

=============================


Verona, Italio 5-9 junio, 1992
Sian oficialan partoprenon jam anoncis la brita, franca, itala kaj

portugala asocioj. Pliaj asocioj estas atendataj.


La temo estos "La interkomunikado en Eŭropo: disfaligi la lingvajn

murojn". Oni traktos ĝin i.a. per ronda tablo antaŭ neesperantista

publiko. Estas planataj laborkunsidoj, kaj diversaj kulturaj programoj.
Aliĝiloj kaj detaloj haveblas ĉe:
Michela Lipari,

v. le Giulio Cesare 223, I-00192 Roma.

Telefakso: 39-06-310292
*************************************************************************
Tutlanda Renkontiĝo okaze de la 90-a datreveno de HEA

======================================================


22-24 de majo, 1992
Sabate jarkunveno de HEA kun kultura programo, vespere balo.

Paroprenkotizo depende inter 400-1500 HUF.

Lasta aliĝdato: 10-a de aprilo.
Org: HEA, Pf.193, H-1368 Budapest, Hungario
*************************************************************************
LINGVO

//////
Roel Haveman


Seksismo en Esperanto

=====================


Seksismo estas distingo inter virinoj kaj viroj laŭ nekonvenaj

kriterioj. Ke Esperanto havas seksismajn trajtojn estas evidente:

ekzistas speciala sufikso por indiki inecon (-in), dum mankas speciala

sufikso por indiki virecon. Pro tio ke vortoj kiel esperantisto kaj

sekretario estas neŭtraj kaj viraj, ne eblas insisti pri vireco,

sed ja pri ineco. Oni povas diri, ke tio estas eraro de Zamenhof. Sed

eraro estas komprenebla se oni konsideras lian epokon. Tamen oni povas

dubi ĉu la afero pliboniĝas intertempe, ĉar dum renkontiĝoj oni

kelkfoje povas aŭdi tiaĵojn:
- Pardonu, ĉu vi estas esperantisto?

- Mi ne estas esperantisto, sed male: esperantistino!

- Kiu estas la sekretario de via asocio?

- Nia asocio ne havas sekretarion, sed sekretariinon!


Ĉi tiun pliakrigon de seksismo verŝajne kaŭzas influo de naciaj

lingvoj (oni ja vidas studentino kaj neniam viktimino). Oni do ne sentas

la neŭtran sencon de la vortoj.
Radikoj laŭ kategorioj

-----------------------


Neŭtraj-viraj: vortoj kiuj finiĝas per -isto, -anto, -ato, -ito, -ulo,

-ido, ktp, kaj ankaŭ kiel studento, direktoro, amiko, viktimo, belgo,

ktp.
Ekskluzivan inecon oni povas indiki per -in, -nj kaj ekskluzivan virecon

nur en karesa situacio -ĉj. Ekskluzivan neŭtrecon eblas esprimi nur

plurale per ge- oj.
Propono: oni interpretu ĉiujn ĝis nunajn neŭtraj kaj enkonduku viran

sufikson analoge al -in. Ĝi estu eble -iĉ pro ĝia konvena loko en

serio in/nj kaj iĉ/ĉj.
Verŝajne multaj protestus kontraŭ la iom fremde sonantaj lingvistiĉo,

kristaniĉo, ministriĉo. Ne timu, plej ofte sufiĉas la neŭtra vorto.

Ofte membrino estas same absurda ol membriĉo.
(Ankaŭ estas konata propono -ir kiu povas memorigi al vir, nur

bedaŭrinde tro similsonas al -in, ekz. studentiro, ĉevaliro. La Red.)


Viraj radikoj: parenconomoj (patro, frato, filo, kuzo, ktp) kaj kiel

viro, sinjoro, edzo, fianĉo, knabo, ktp. En tiuj kazoj ni devas akcepti

iom da seksismo en la lingvo. Ne eblus deklari, ĉar neniu akceptus, ke

patro signifu ankaŭ patrino. Kelkaj tamen sentas la bezonon de ĝenerala

maniero singulare, ĉar nur kelkfoje ekzistas (alia) vorto por esprimi

tion (virohomo, knaboinfano). En tiaj kazoj eblu uzi singularan uzon de

ge- (ekz. infanoj rajtas eniri sub gvido de gepatro).
Nevariivaj radikoj: kelkaj vortoj pro sia signifo apartenas ekskluzive al

unu sekso.


Ekzemple viraj: li, masklo, eŭnuko; inaj: ŝi, femalo, primadono,

putino, damo; neŭtra: ĝi, si, oni, mi, vi, individuo, persono, infano.


Ĉi tie menciendas la zamenhofa uzo de persona pronomo li ankaŭ en

ĝenerala formo "ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li". En

tiu kazo estus preferinde forĵeti malamon de ĝi, kiu same taŭgas, kaj

cetere Zamenhof ankaŭ tion ne malaprobas. En Lingvaj Respondoj li donas

jenan ekzemplon: "riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi". Tion ni

konsideru, ĉar ankaŭ en la pluralo malestas problemoj pri la neŭtra

ili.
Ankaŭ estas proponoj por personigi (neŭtre) ĝi, nome: ŝi/li, ti (de

tiu). Mi preferas ĝi-n.


Seksismo en esperanto do ne estas komplete nekuracebla afero. Plej grave

estas kiel oni traktas seksismon en praktiko. En aliaj lingvoj videblas

malseksismigaj tendencoj.
Ekzemple nederlande menskracht (homforto)= mankracht (virforto) kaj angle

salesperson (komizo)= salesman (komiziĉo).


La praktiko montros ĉu ankaŭ la esperantistoj povos adaptiĝi al

mondrigardo grave ŝanĝiĝanta ekde 1887.


el Fenomeno, marto 1989
*************************************************************************
Arizona Suno ĝisrevidas

========================


Multaj el ni eĉ ne scias, ke ĝi ekzistis. Ne, pri tio ne kulpas ĝia

redaktoro. Vivante nur unu jaron, kvar numerojn, nia diaspora

lingvokomunumo bezonas 1-2 jarojn ĝis iu ajn iniciato diskoniĝas, revuo

aboniĝas, ekplaĉas, kaj oni proponas por aliaj, ĝis io ajn sukcesas

enradikiĝi. Certe ankaŭ gravas ĉiuj aliaj cirkonstancoj kaj speco de

la enhavo, ĉu sufiĉe multaj interesiĝas pri tiuj temoj, kaj ĉu oni

sukcesas atingi la potencan legantaron, la celgrupon. Ĉiujare ni

renkontas novajn iniciatojn (kiel ankaŭ Eventoj mem), kies granda parto

ne sukcesas vivteni sin post unu jaro. Eble ion la koncernulo ne bone

antaŭvidis. Sed certe havis grandan entuziasmon, kaj estus tre

bonŝance, se tiel grandaj energioj ne perdiĝus post ĉeso de iu

projekto, sed aliĝu kiel kontribuanto al aliaj ekzistantaj strukturoj.


Jen la adiaŭa artikolo de la redaktoro de Arizona Suno

-------------------------------------------------------


Bedaŭrinde, pro manko de sufiĉa financa subteno, Arizona Suno devas

provizore ĉesi aperadi. Kvankam tre modestaspekta kaj legata de nur tre

malmulte da homoj (150 abonantoj en 22 landoj), la bulteno estiĝis al

sia unuhoma stabaro elspezojn kiujn pensiulaj enspezoj nur malfacile

kontraŭpezas. Esperote estas, ke estontaj financaj kapabloj permesos la

reekfunkciadon de la entrepreno.


Arizona Suno deziras danki al ĉiuj scivolemuloj respondintaj al

reklamanoncoj aperintaj dufoje en revuo Monato: al ĉiuj tiaj

respondintoj, kaj precipe al ĉiuj gelegantoj kiuj sendis leterojn,

poŝtmarkojn, ktp. La riĉaj fontoj de aprobo, bonvolo kaj kuraĝigo

estas trezoro, kiu simbolos ĉiam por mi la veran gefratec-spiriton

kunligantan ĉiujn erojn de tutmonda Esperantujo.


Ni klarigu, antaŭ ol adiaŭi, la originalan intencon de la bulteno.

Esperantistiĝinte en 1989 post 40-jara kariero kiel usona profesoro pri

la franca, mi tuj rimarkis tion, ke en la diversaj esperantlingvaj kaj

esperant-temaj periodaĵoj ricevitaj oni diskutas plejparte ne pri

ĝeneralaj naciaj, nek regionaj kulturaj fenomenoj, sed pri tiulokaj

esperantistaj agadoj. "Kiel" la estonta redaktoro demandis al si

"diversnaciaj esperantistoj iam kapablos informiĝi nur esperantlingve

pri ĝeneralaj naciaj aŭ regionaj kulturoj alilandaj (laŭ deziro de

Zamenhof) se esperantlingvaj periodaĵoj traktas nur pri esperantistaj

agadoj? Tio estas senlogika paradokso.


Por iom kontraŭbatali tian movadan emon, kaj pro tio, ke sudokcidenta

Ŝtato Arizono estas aranego de tiom diversaj, riĉaj kaj nekutimaj

naturaj kaj kulturaj fenomenoj, mi elektis fondi kulturan bultenon

celantan informi tutmondan esperantistaron pri sia stato sen iam mencii

tieajn esperantistajn okazintaĵojn.
Ĝis momente mi tenas la promeson. Nur jen, en la lasta artikoleto de la

lasta numero de la promesita jarabono unuafoje Esperanto ĉesas esti

neŭtra lingva komunikilo kaj fariĝas anstataŭe ĝi mem ĉefa

kulturtema celo. Sed se iam ŝanĝotaj cirkonstancoj permesos la reaperon

de Arizona Suno, tio estos denove la baza filozofio de la bulteno. Tial,

ĝis ebla revido kaj sincerajn dankojn al ĉiuj fidelaj legantoj.

Espereble iutage ili povas fariĝi denove legantoj.
Edveno Grobe, redaktoro

1620 North Sunset Drive, Tempe, Arizono 85281, Usono


*************************************************************************
OPINIOJ

///////
István Nagy


Mankas movada revuo

===================


1   2   3


Elŝuti 204.51 Kb.


Elŝuti 204.51 Kb.