Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eventoj n-ro 0002, 2/marto '92, retpoŝta versio

Elŝuti 204.51 Kb.

Eventoj n-ro 0002, 2/marto '92, retpoŝta versio




paĝo1/3
Dato14.03.2017
Grandeco204.51 Kb.

Elŝuti 204.51 Kb.
  1   2   3

Eventoj n-ro 0002, 2/marto - '92, retpoŝta versio

***************************************************


ENHAVO

//////
Titolpaĝe: - La miskompreno de la episkopo

- Aperis la Dua Bulteno

- Letero el Zagrebo


Esperanto defendata: - *
Teorio: - Proklamo, kiu sintezas

- Proklamo de Voss (1991)


Faka aplikado: - Vivu (el) Esperanto!

- Monda Merkato

- Kontaktoj serĉataj!

- Informilo pri Naturkuracado


Konkurso: - IO, KIO MANKAS EN NIA LABORO

- Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj


Aranĝoj: - Rekorda jaro por la ekzamenoj

- Invito al la ILEI-GIMNAZIO

- Internacia Esperanto-Kongreso

- INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO

- Printempa Semajno Internacia

- Eŭropa Kongreso de Esperanto

- Tutlanda Renkontiĝo okaze de la 90-a

datreveno de HEA


Anonco: - *
Lingvo: - Seksismo en esperanto

- Arizona Suno ĝisrevidas

- KSŜ kaj KSŜ-anoj
Opinioj: - Mankas movada revuo

- Internacian bultenon!

- Adiaŭ Hungara Informilo
Movado: - Prelegvojaĝoj atendataj

- Bastiono en danĝero

- Invito al Gonĉarov

- Universitatanoj! Reagu nun!


Mallonge: - ***

Korespondi deziras: - ***

Proksimaj limdatoj: - ***
*************************************************************************
TITOLPAĜE

//////////


La miskompreno de la episkopo

=============================


Fine de la jaro 1989 ni ĉiuj admiris lin, heroon de la revoluciaj

eventoj en Rumanio.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
La hungara episkopo László Tőkés fariĝis viva

legendo. Homamasoj sekvis, sekvas lin, lian modelan konduton.
Post la mondpolitikaj eventoj li ne ripozas sur siaj laŭroj. Li ĉeestas

ĉie, kie li povas fari ion por la nacia repaciĝo.


Sekve de televida deklaro rilate al "utopieca esperantismo" malgraŭ sia

okupiteco respondis nian nefermitan leteron.


Por kompreni la respondon, unue sekvu la nefermita letero mem, aperinta

en Hírharsona (hungarlingva suplemento de revuo Debrecena Bulteno, organo

de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj Ĝia regiono).
---

al László Tőkés episkopo

de la kalvinana diskrikto ĉe la regiono Királyhágó/Pasul Craiulu
Sinjoro Episkopo!
Kiel multegaj spektantoj de la televida programo Panorama de la Hungara

Televido, kun estima atento mi sekvis deklarojn de via Episkopa Moŝto.

Kun alta ekscitiĝo ni atentis tiun rolon, kiun vi plenumis en la faligo

de la Ceauşescu-reĝimo. Ni scias ankaŭ, ke ĝisnune vi estis unu el la

plej ĉefaj defendantoj de la ĝeneralaj homaj rajtoj en la najbara

Rumanio. Dankon pro tio!


Ankaŭ vian deklaron diritan la 15-an de marto 1991 mi aprobas certe kune

kun multaj esperantistaj samideanoj, escepte de tio, kion vi diris rilate

al esperanto.
Bedaŭrinde la tekston mi ne scias citi konforme precize, sed kion mi

komprenis el ĝi, tio estas, ke vi ne kredas la kosmopolitismon kaj ian

Esperantan solvon. Kiel ajn nekredeble estas, tion ne kredas ankaŭ la

esperantistoj, sed ili kredas tion, ke por la multlingveco-problemoj de

la mondo ne ekzistas alia taŭga solvo alternativa. Ni deklaras tion, ke

homo konsideranta sin moderna, bezonas du lingvojn, el kiuj la unua estas

la gepatra lingvo kaj la dua estas neŭtrala pera lingvo. Rilate al la

unua ni certe konsentas. Sian taŭgecon por la dua esperanto pruvis jam

antaŭnelonge. Ni opinias ne hazarda, ke la funkciadon de la rumaniaj

esperanto-organizaĵoj malpermesis ĝuste Ceauşescu pelanta

"grandrumaniajn" sonĝojn, simile al aliaj diktatoroj de la mondo. Li

timis, ke rumanoj kaj hungaroj, sumanoj kaj saksoj k.a. retrovos sin

reciproke kaj unu el la plej bonaj rimedoj de tio povas esti ĝuste la

neŭtrala esperanto. Ni fidas vortojn de Endre Ady, laŭ kiuj unu el la

plej gravaj kondiĉoj de nia nacia konserviĝo estas tio, ke ni ne estu

devigataj transpreni por ni fremdajn lingvojn, germanajn, slavajn aŭ

latinidajn, kaj kune kun ili tiajn kulturojn. Nian identecon ni povas

rezervi nur helpe de la internacia lingvo, alie ni dissolviĝus en maro

de zonantaj popoloj. Sed la saman intereson havas ankaŭ la aliaj

malgrandaj popoloj en la Karpat-baseno. Pro tio ni havas multe da amikoj

inter slovakaj kaj ĉeĥaj, rumanaj kaj germanaj, kroataj kaj serbaj

esperantistoj. Ni estas certaj pri tio, ke en la advento de la jaro 1989

en Temesvar/Timisoara malantaŭ vi enviciixs ankaŭ la esperantistoj kun

rumana lingvo gepatra.


Ni estas devigataj skribi nefermitan leteron, ĉar niaj multegaj leteroj

same perdiĝas en la rumana poŝto, kiel sub la antaŭa reĝimo. Ni tre

ŝatus esperi, ke via Episkopa Moŝto komprenas niajn noblajn strebojn,

kaj vi ankaŭ en Rumanio bezonos la pluan subtenadon de la esperantistoj.


Kun plej alta estimo
d-ro Béla Mészáros prezidanto,

respondeca redaktoro de Esperanto-Asocio

de Debrecen kaj Ĝia Regiono
* * *
Al d-ro Béla Mészáros

prezidanto, respondeca redaktoro de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj Ĝia

Regiono
Estimata Sinjoro Prezidanto!
Mi deziras pagi mian ŝuldon malnovan, preman, kiam fine flankenmetite

ĉion alian mi respondas la nefermitan leteron aperitan en la dua ĉi

jara numero de Debrecena Bulteno. Neniel mi ŝatus, se tiu ĉi jaro

forpasus kun "kolero" de kiu ajn (Vidu: Ne malleviĝu la suno kun via

kolero). Mi petas pardonon pro la malfruo, eble vi ne bezonas, ke mi

klarigu ĝiajn kaŭzojn.


Mi ekstreme bedaŭras, ke per mia sengarda, ne sufiĉe pripensita deklaro

mi ŝajne montriĝis kontraŭanto de esperantistoj.


Mi rapidas deklari, ke pri via letero, pri celoj kaj spirito de la

esperantismo mi komplete konsentas kaj laŭ mia opinio, via movado

meritas senrezervan distingon. Eĉ tio ne malgrandigas viajn meritojn, ke

entute mi opinias vian lingvon alternativon utopieca, ja viaj partaj

sukcesoj nepre servis ĉiam la unuversalan aferon kaj interesojn de la

homaro.
En la senco de ĉio ĉi mi emfazas, ke en mia televida deklaro mi neniel

havis intencon mallaŭdi esperantismon, maksimume, per la forto de troigo

mi strebis emfazi la gravecon de la gepatra lingvo la hungara, kaj

intertempe mi konceptis miskompreneble pri Esperanto.
Cetere, en la servo al nacia repaciĝo ankaŭ mi mem reprezentas aferon

konforman kun viaj ideoj-idealoj. Dankante vin pro via komprenemo en la

nefermita letero, ankaŭ estontece mi strebos eĉ pli bone meriti tion.

Ankaŭ pro via menciita subteno mi dankas vin. Petante Dian benon al via

agado, mi deziras al vi kaj al via asocio favorplenan, sukcesan laboron

en la nova jaro.


Oradea/Nagyvárad, 1991. 12.27.

Kun estimo kaj amo:


László Tőkés episkopo
(laŭ Debrecena Bulteno feb/92)
*************************************************************************
Aperis la Dua Bulteno

=====================


Ĵus aperis kaj estis sendita al la aliĝintoj la dua bulteno de la Viena

UK.
La bulteno donas la plej gravajn informaciojn kaj konkretigojn, necesajn

por la partoprenontoj. En la kongresa programo estas listigita plano por

29 ekskursoj!


Dokumentoj de la kongreso estas sendataj nur al la partoprenontoj.

Aliĝilon kaj la Unuan Bultenon (kun la adresoj de landaj kotizperantoj)

petu de via landa asocio, aŭ rekte de UEA: NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe

Bindenweg 176, Nederlando.


Esperantistoj el netranspagipovaj landoj kaj gejunuloj ĝis 26.jaraj el

ĉiu lando aliĝilon al la oficiala antaŭkongreso en Prago petu rekte

ĉe ĈEA: ul. Jilska 10, Prago 1, CS-110-01, Ĉeĥo-Slovakio.
*************************************************************************
Letero el Zagrebo

=================


Elkoran dankon pro la bonaj pensoj, kiujn vi sendas al ni en Zagreb.

Dankon, ke vi zorgas pri ni en la militaj cirkostancoj.


Ĉu ni devas rakonti al vi kio okazas ĉi tie aŭ ĉu viaj ĵurnaloj, TV

kaj radio-elsendoj bone klarigis? Ni naskiĝis en Jugoslavio, la lando

kiu fondiĝis en la jaro 1918. Zagreb estas la ĉefa urbo de la

respubliko Kroatio. En 1990 la loĝantoj de la respubliko Kroatio

voĉdonis pri sendependiĝo de Kroatio el Jugoslavio. Jugoslavio tion ne

permesas: jugoslavia armeo kun siaj aliancanoj, komandata en Beograd,

armee atakis multajn kroatajn urbojn, interalie la plej faman -

Dubrovnik...


...Kiel nia vivo ŝanĝiĝis! La urbaj keloj estas transformitaj al

ŝirmejoj: se ili estas grandaj ni povis enmeti en ilin seĝon kaj eĉ

matracojn por pasigi nokton, se necese. Ŝanĝiĝis ankaŭ nia urbo: ĉe

fenestroj de la urbo, kiuj estas plej proksimaj al la tero, kuŝas multaj

sablosakoj. Ili protektas la kelojn de eventualaj damaĝoj dum bombardado

- ke nenio povu eniri en la subterajn rifuĝejojn, kie ni nun ofte devas

eniri...
...En la rifuĝejan sakon ni devas enmeti varmajn vestojn, iom da

manĝaĵo, niajn dokumentojn, akvon. Ĉiu aldonas ion laŭ sia plaĉo:

skribilon, libron, paperojn... Vi aŭdis, ke Zagreb estis bombardita.

Ĝis nun aviadiloj estis super Zagreb pli ol 40 fojojn - sed ne ĉiam ili

bombardas. Ĉiam ni estis en la protektejoj kaj zorgoplene aŭskultis la

novaĵojn. Zagreb estis bombardita tri fojojn - estis trafita la TV-

elsendilo sur la monto apud Zagreb kaj la prezidanta palaco. Dum la

bombardado estis forte damaĝitaj 9 domoj, iom damaĝitaj 65

konstruaĵoj. Sed ekster Zagreb estas detruitaj tutaj urboj. Pli ol mil

homoj mortis, pli ol dekmil estas vunditaj.


Ĉiam, kiam aŭdiĝas la sireno kaj ni eniras la kelojn, ni demandas nin:

ĉu ni eliros? Ĉu ni retrovos niajn domojn nedetruitaj? Ni deziras, ke

revenu la paco. Ni ŝatus denove dormi en niaj litoj, kaj ne sur la

matracoj en la keloj. Ni ŝatus denove trankvile manĝi supojn el belaj

teleroj kaj ne el improvizitaj glasoj. Ni ŝatus promeni sur la stratoj

kiel aliaj sen la prema aŭskultado: ĉu tiu sono estas alarmsireno?


Ni atendas, ke la paco revenu. Ni ŝatus, ke malamo kaj milito malaperu.
Dankon pro la bonaj pensoj, kiuj atingas nin. Viaj elkoraj pensoj

varmigas nin kiel belaj lanaj tukoj.


Spomenka Ŝtimec
laŭ Pacinfano, 1991/3.
*************************************************************************
ESPERANTO DEFENDATA

///////////////////


La supra nefermita letero modele montras sendube necesan agon de

esperantistaj aktivuloj.


Sen tiaj "pretekstoj" nia mesaĝo al la mondo ofte ne estas sufiĉe

interesa por redaktoroj de amas-komunikiloj. Sed se iu konata homo diras

ion rilate ĉu rekte esperanton, ĉu lingvajn demandojn en internaciaj

rilatoj, reagante al tio ni povas mencii nian starpunkton, esperante

reagon de la konatulo, kion li supozeble faras por ne resti miskomprenata

kaj pro tio malsimpatia eĉ por tiuj, kiuj entute ne komprenas la

konkretan temon.
Ne estas nia intenco kuraĝigi ĉiam ĉiun refuti, ĉar maltaŭge farita

reago povas eĉ pli malutili ol utili. Tial estus utile legi komentojn

pri la supra ekzemplo, ĉu ĝi bone plenumis sian rolon. La celo de tiu

kritiko estas lerni el ĝi, aŭ eĉ fari diversajn modelojn adapteblajn

al la konkretaj cirkonstancoj.
Gravaj vidpunktoj estas de refuto: kiu reagu, en kies nomo, per kiuj

argumentoj, en kiu stilo, kaj eble aliaj. Kion vi opinias pri tio?


*************************************************************************
TEORIO

//////
Proklamo, kiu sintezas

======================
"Nek lanĉi novan direkton, nek proklami novan revolucian malkovron, sed

resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis."


La jubilea dudek-kvina konferenco de ILEI (Internacia Ligo de

Esperantistaj Instruistoj) akceptis la apudan dokumenton por kontribui al

la strategiaj debatoj en la "Movado". Por situi ĝin historie, memoru la

Deklaracion de Tireso (Svedio) 1969 kaj la Manifeston de Raŭmo

(Finnlando) en 1980. Konferencinte en Norvegio, dudek kaj dek jarojn post

tiuj eventoj kaj aliaj dokumentoj, ŝajnis oportune rekonsideri ilin. Nia

rezulto nek celas lanĉi novan direkton, nek proklami novan revolucian

malkovron, sed resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis

kaj komprenis por si mem, kaj iel sintezi la pretendojn de la antaŭaj

dokumentoj kune kun taŭga sinteno por instruistoj.


La proklamo koncize redonas la esencon de la artikolo en IPR 1991/2, kiu

disvolvis la rilatan konferencan temon, kaj kiu iom pli adekvate defendas

kaj klarigas la asertojn de la proklamo. Ĝia sintezo provas trakti la

kontraŭdirojn inter propagandemaj, finvenkemaj kaj kultur-flegemaj

esperantistoj, inter desupristoj kaj desubistoj kaj inter Esperanto kaj

aliaj lingvoj.


(laŭ IPR, 3/91)
*************************************************************************
Proklamo de Voss (1991)

=======================


Esperanto kiel funkcianta lingvo

--------------------------------


En la disvastiga laboro, unuarange gravas enfazi, ke Esperanto estas jam

funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj

valoroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangojn,

rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel etna lingvo de simila

disvastiĝinteco, kaj krome, ke ĝi estu estimata pro sia unika tutmonda

rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.


Esperanto kaj strategio

-----------------------


Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj

desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de

esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas

kontraŭ la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba

laboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al signifa

kresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio estas la

kombino de ambaŭ vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desube

akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aŭ

bezonon.
La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito

plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado,

kadre de iu apartan gravecon havas la adekvata kaj laŭeble oficiala

trejnado de instruistoj.


Esperanto kaj naciaj lingvoj

----------------------------


Esperanto utilas por protekti la rajton de minoritataj lingvoj; la

esperantistoj oponu neniun specifan lingvon, naciaj lingvoj estas

respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri

la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio

diskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la

pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraŭ

difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj

subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj

ne per niaj propraj mitoj.
Esperanto kaj ĝia destino

--------------------------


La tradicia termino fina venko kun siaj militecaj subsignifoj

transformiĝu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter

tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La

plukreo de aŭtonoma esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne

sufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-

flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transportebla ili povas

trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita

salto en la uzo de Esperanto ne okazos:

- sole per klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek rimedojn nek

la potencon tion solaj realigi;

- sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta,

la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialaj

aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la

lingvon.
Kvankam naivaj revoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn,

certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri

signifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus nenion

rimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj malfermus la

vojon al io.


La nuna tasko estas krei tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ malforto

bremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu vast-skala

uzado.
*************************************************************************
FAKA APLIKADO

/////////////


Vivu (el) Esperanto!

====================


Nia bela, praktika, logika, facila, internacia ktp. lingvo Esperanto jam

havas pli ol 100 jarojn.


Ĉu ni povas diri, ke Esperanto estas en bona rekonata pozicio en la

mondo, en internaciaj kontaktoj? Ĉu Esperanto senmanke plenumas sian

taskon, ĉu ĝi bone, kaj multflanke servas al la homaro? Bedaŭrinde al

tiuj demandoj ni ne povas jese respondi, se ni vidas la faktojn reale,

kaj ni parolas kun respondeco.
Kial Esperanto ne povis akiri pli gravan postenon jam dum la pli ol

centjara periodo, kial tiom malmultas ankoraŭ ĉiam ĝiaj uzantoj? Kial

malaperas tiel granda procento de tiuj, kiuj ellernis, aŭ komencis lerni

la lingvon?


Mi pensas, eĉ estas konvikita, ke la kaŭzo estas en la aplikad-ebleco

de la lingvo. La pasintan kaj nuntempan situacion karakterizas la

preskaŭ nura kultura idealisma, turisma alproksimiĝo al Esperanto, kaj

neglekteble sensignifa laborlingva, ekonomika uzado.


Esperanto preskaŭ ĉiam nur konsumas monon de la uzanto, ja oni pagas

por lingvaj kursoj, libroj, esperantaĵoj, korespondado, membriĝo ĉe iu

asocio, vojaĝo, partoprenkotizoj de diversaj aranĝoj, ktp. Grave mankas

la ebleco por profitdona laborlingva internacia uzado de Esperanto !!! Mi

asertas, ke tio estas unu el la ŝlosilaj problemoj. Mi alte taksas la

kulturan, kaj idealisman rolon de la lingvo, ĝi estas bezonata, grava,

ne malhavebla, sed ni devas rimarki, ke ne plu sufiĉa! Alvenis novaj

tempoj, ni devas pensi alimaniere, kaj strebi al novaj celoj.


Oni devas konsideri, ke bedaŭrinde, la vivnivelo multloke stagnas, eĉ

falas, multaj homoj devas vivi multe pli ŝpareme ol antaŭ kelkaj jaroj,

ne plu abundas mono por hobiaj celoj, oni rezignas pri hobioj, ofte pro

nura manko de mono, kaj tempo! Kaj jen, se Esperanto estas nur ia

monkonsuma hobio, oni rezignas pri ĝi. Sed se ĝi povus esti iu rimedo

por akiri la tiom grave bezonatajn kromajn enspezojn, certe la situacio

estus alia!
Malrapide, sed certe marŝadas Esperanto al la abismo pro la supre

menciitaj kaŭzoj! Tio estas haltigebla, eĉ returnebla, sed la solvo

dependas nur de ni, parolantoj de la lingvo. Vane ni atendas miraklon,

decidon de registaroj, instancoj favore al Esperanto! Esperanton nur ni

povas kaj devas levi alten! La sola solvo kaj savo estas la aktiva

internacia laborlingva uzado de la lingvo! Kiel?


Jen mia oferto por fari la komencajn paŝojn:
En internacia komerco...

------------------------


Mi fondis mian etan firmaon kun la nomo Agentejo SORTIMENTO, kaj mi

komencis serĉi la eblecojn por la internacia praktika uzado profitdona.


Baldaŭ mi kontaktiĝis kun la gazeto Monda Merkato eldonita en Germanio,

kiu estas internacia, esperantlingva gazeto por anoncoj de entreprenoj

kaj privataj personoj, sendata nun al 70 landoj. La gazeto havas grandajn

ŝancojn, kaj la redaktoro volonte atendas kunlaborantojn el la tuta

mondo, kiuj havos la taskon esti anonckolektantoj por la gazeto kontraŭ

bona makleraĵo.


Mia dua propono estas kunlaboro kun la negoca semajna informgazeto World

- Contact Business Plus, eldonita de World - Contact kiu estas internacia

informserva firmao.
WBP atingas ĉiusemajne 20000 hungarajn firmaojn, kaj enhavas

diverslandajn anoncojn negocajn, komercajn. La anoncoj aperas sen la

adreso de la anoncinto, sed havas kod-numeron, kaj se iu firmao en

Hungario trovas interesan oferton, ĝi povas peti la adreson de la

anoncinto, kontraŭ pago de iu certa sumo. Eksterlandaj firmaoj povas

SENPAGE anonci en WBP! Ni atendas el la tuta mondo esperantistojn

anonckolektantojn por WBP, kun bona makleraĵo! Jen la bona ebleco

utiligi Esperanton en la laboro profitdona!!!


La tasko de anonckolektantoj estas kolektado de originalaj anoncoj ĉe

firmaoj, entreprenoj, ktp. kaj traduko al esperanto.


En la anoncoj oni povas difini la koresponda(j)n lingvo(j)n, kaj ĝi

povas esti ekzemple ankaŭ Esperanto! Jen la anonckolektanto povas oferti

siajn tradukajn servojn al la firmao, kiu donis la anoncon (kompreneble

kontraŭ pago). Ni atendas nepre intereso-vekajn anoncojn. Estas

akceptataj nur originalaj anoncoj, ne eltondaĵoj el gazetoj, kaj

similaj.
Detaloj pri la laboro, pago de makleraĵo estos sendataj al

interesiĝantoj, kiuj devas skribe kandidatiĝi, sinprezenti, kaj havi

bonan lingvoscion de Esperanto.


Tria ebleco estas kunlabori kun mi en la perado de komercaj kontaktoj kun

inĝeniera kaj eksport-import firmao Hyding, kun mia geografie plej

proksima kunlaboranto. La firmao rilatas tre favore al Esperanto, kaj

intencas vaste komerci. Do se la ofertoj interesas vin, se mi konvinkis

vin, bv. skribi al mi, kaj fari plian vastan propagandon por la menciitaj

eblecoj!
BAJÁKI Imre,

Dr. Hollo Lajos u. 61. V/75. Kiskunfelegyhaza, H-6100 Hungario
*************************************************************************
Monda Merkato

=============


tutmonda gazeto kun anoncoj de entreprenoj kaj privataj personoj
Aperis la du numeroj de MM promesitaj por 1991 de la eldonanto. En 1992

estas planata tri kaj en 1993 kvar numeroj. Jen la komuniko de la

eldonanto koncerne la planojn:
Jam nun MM meritas sian nomon, ĝi havas legantojn en pli ol sepdek

landoj. Ni tamen ne estas kontentaj. La planata nombro estas pli ol cent

landoj. Pro tio ni nepre bezonas adresojn de esperanto-organizaĵoj en

aliaj landoj. La redakcio volas sendi senpagan provekzempleron al tiuj

organizoj.
La sistemo de distribuado de la gazeto kaj perado de anoncoj pere de

landaj kunlaborantoj nun ekfunkcias. Tio faciligas la kontakton de la

anoncanto, ĉar la relative malfacila internacia transpago ne plu estas

bezonata. Pliaj kunlaborantoj estas atendataj.


Informsistemo de Monda Merkato: estas enkomputiligotaj ĉiuj informoj kaj

estos serĉataj informpetantaj kontaktadresoj.


Venis multaj proponoj por plibonigi la aspekton de la gazeto. Numero

1992/1 havos novan titolpaĝon, ĉar la redakcio jam anoncis tiucelan

konkurson.
Krome la numero 1992/1 ofertos por la unua fojo eblecon publikigi

anoncojn kun bildoj kaj anoncojn multkolorajn.


Monda Merkato estas senpaga gazeto, oni devas pagi nur la sendokostojn.

Petu specimenon kontraŭ 1 respondkupono!


Eldonas: Linguistisches Bureau, A. Schubert,

Pf. 1539, D-W-8120 Weilheim, Germanio


*************************************************************************
Kontaktoj serĉataj!

====================


"Ni jam klare opinias, ke la praktika uzado de Esperanto estas pli kaj

pli granda, tial ni volas uzi en niaj servoj ankaŭ Esperanton. Sekve ni

serĉas esperanto-organizojn aŭ individuojn, kiuj volonte kunlaborus

kun ni, ĉefe en sociaj-, sciencaj-, teknikaj-, kultura-, ekonomikaj- kaj

komercaj terenoj. Tang-Shan Esperanto-Asocio, 3 hao Xin Xiang, Tang Shan

He Bei, CN-063000 Ĉinio."


***
Mezaĝa bulgara inĝeniero serĉas negockontaktojn kun entreprenema

esperantisto el Okcidenta Eŭropo aŭ Ameriko por reciproke utila

produkta aŭ komerca kunagado.

Nikola Uzunov, 3 Remsisti 18/B-10, BG-6300 Haskovo, Bulgario.


***
Pola entrepreno serĉas kunlaboranton por komuna entrepreno por konstrui

ripozdomo(j)n en la pitoreska montara urbeto Karpacz. Pliaj informoj:

"Fortuna-Lex" Kancelario de jura helpo, ul. Cegielniana 2/28, PL-62-800

Kalisz.
*************************************************************************


Informilo pri Naturkuracado

===========================


Aperis la sesa numero de ENA-informilo. Ĝi informas pri la nova statuto

de ENA (Esperantista Naturkuracista Asocio), nova estraro, pri 83 membroj

kaj planoj por la unua ĝenerala kunveno.
Oni povas legi pri saniĝo per marŝado, saniga dieto el Irano, la 12

principoj por sana vivo de Porfirij Kornejeviĉ Ivanov, kaj pluraj pliaj

interesaĵoj. Interesatoj pri homeopatio, orienta medicino, akupunkturo,

masaĝo, dietistiko, jogo kaj aliaj tradiciaj kuracmanieroj en diversaj

mondpartoj, petu provnumeron de la redakcio. Abono (membriĝo) kostas

duonon de MJ-kotizo pagenda al UEA-konto seje-1.

Sekretario: Puramo Chong C.P.O. Kesto 3047, Seulo, Koreio

  1   2   3


Elŝuti 204.51 Kb.


Elŝuti 204.51 Kb.