Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eventoj n-ro 0001, 1/marto '92, retpoŝta versio

Elŝuti 215.88 Kb.

Eventoj n-ro 0001, 1/marto '92, retpoŝta versio




paĝo1/2
Dato14.03.2017
Grandeco215.88 Kb.

Elŝuti 215.88 Kb.
  1   2

Eventoj n-ro 0001, 1/marto - '92, retpoŝta versio

***************************************************


ENHAVO

//////
Titolpaĝe: - La unuaj vortoj

- Universala Kongreso en Aŭstrio

- Kaj poste ...


Teorio: - De Raŭma al Voss

- La manisfesto de Raŭmo


Faka aplikado: - UMEA Shinoda-kuracejo

- Alterned Kft kuracas mov-organajn malsanojn

- Internacia Kultura Laborejo

- Informilo pri Naturkuracado

- Movado merkate

- Ĉinoj komercas esperante


Esperanto en laborejoj: - ***
Movado: - Esperanto egala aŭ egalrajta?

- Monato - redaktoro ŝanĝiĝis

- Dankon al vi Mark!

- Pigo-Studio en Stockholmo


Mallonge: - ***

Esperanto defendata: - *


Konkurso: - Belartaj Konkursoj de UEA en 1992 (limdato 31 de marto!)
Aranĝoj: - Partoprenu renkontiĝojn

- Invito al Montrealo

- 77-a Universala Kongreso de Esperanto,

25.07-01.08 1992, Vieno, Aŭstrio

- IJS

- Unua Ĉeĥa Studsesio de AIS daŭrigos la



Comenius/ Konferencon '92

- AIS provsesio apud Prago


Recenzoj: - Kiel diskonigi vian asocion
Anoncoj: - ***

- Kiel aboni Eventoj-n?


Korespondi deziras: - ***

Anoncetoj: - ***


Lingvo: - La slavismo „je la nomo de”
Por via notlibro: - *

Movada lernejo: - *


Lastminute: - Latvia Internacia Printempo

- Antaŭkongreso de UK en Prago


Ricevite: - ***

Proksimaj limdatoj: - ***


*************************************************************************
TITOLPAĜE

//////////


La unuaj vortoj

===============


" ... kaj kiel utiligi nian lingvoscion de Esperanto?"

Verŝajne tiu demando estas la plej ofta frazo, kion eldiras la ĵusaj

kursfinintoj. Kvankam estas centoj da ebloj, por scii pri ili, kaj

utiligi ilin esence grava estas la informoj.


La ideo "kiel eble plej ofta gazeto" ne estas io nova afero. Estis tiaj

klopodoj de Teo Jung, provis ĝin Eckhard Bick per la Semajna Bulteno,

kaj eksperimentis pri ĝi antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ Budapeŝta

Informilo.


Nun post la revolucioj en Orienta Eŭropo ni havas historian momenton. En

tiu regiono troviĝas la plej multmembraj landaj esperanto-asocioj -

tamen malgraŭ la aperritmo de la unuopaj revuoj pli kaj pli maloftas aŭ

eĉ tute ĉesiĝas.


Eventoj estas en unika situacio. Post plurjara preparlaboro ni havas

unikan datumbazon de esperantistaj adresoj, havas la kapitalon, la

komputteknikon, havas marketingajn fakulojn, relative favorajn

ekonomikajn cirkonstancojn, - kaj havas teamon de spertaj esperantistoj,

surbaze de kio ni decidis lanĉi la novan gazeton. Kvankam ni startas per

8 paĝoj dusemajne, ni havas realan planon altigi ĝin. La paĝonombro

dependas nure de la nombro de abonantoj.
Pro la geografiaj distancoj, pro la orient-eŭrope draste altiĝintaj

vojaĝkostoj, por plejmulto de esperanto-parolantoj restis la perpoŝta

maniero teni la kontakton kun la movado. Samtempe, ĉefe dum la lastaj

dek jaroj post la Raŭma deklaracio, plejmulto de novaj kursanoj lernas

la lingvon por poste iel utiligi ĝin en la praktiko. Ni ja volas helpi

en tio, volas prezenti la diversajn eblecojn - kaj ni konscias, ke

preskaŭ senescepte ili estas ligitaj al la t.n. movado.
Eluzante la dusemajnan aperritmon ni volas publikigi aktualajn informojn

pri renkontiĝoj, kongresoj, pri diversaj esperantaj eventoj, kaj Eventoj

staros ankaŭ je via dispono. Aliflanke ni ĉerpos multajn informojn el

la aliaj (pli ol 120) aperantaj revuoj, bultenoj, kaj intencas represi la

plej interesajn artikolojn el ili.
Ni ne volas esti ĉio. Ni ne volas esti beletra, faka, scienca ktp.

revuo, sed male, ni volas helpi al la legantoj, kiel trovi la beletrajn

kaj fakajn eldonaĵojn, kaj kiel utiligi la fakajn asociojn.
Por kiu ni faras Eventoj-n? Ni celas ĉefe tiujn homojn, kiuj iam

ellernis esperanton, ŝutas ĝin, sed ne havas la eblon (monon, tempon,

energion ktp.) ĉiujare viziti 5-6 diversajn aranĝojn. Ni ŝatus ligi

kompreneble al la movado ankaŭ la ĵusajn kursfinintojn.


La unua numero estas iom alienhava, ol kutime ni planas ĝin. Tiu ĉi

numero estas sendita al ĉ. 20 mil adresoj dise en la mondo. Ni scias, ke

nur malgranda parto abonos la gazeton tuj, sed ni volis ke la materialoj

estu utiligeblaj por kiel eble plej multaj.


Do, ni komencis. Ni atendas viajn sciigojn, informojn pri diversaj

eventoj, por publikigi ĝin en Eventoj.


Starante je via servo
Szilvási László
*************************************************************************
Universala Kongreso en Aŭstrio

===============================


Post la kongresoj de 1924 kaj 1936, ni esperantistoj estis lastfoje en

Vieno en 1970. Jen, do la kvara, rekorda fojo, ke Vieno donacas unu sian

someran semajnon al Esperantujo (25.07-01.08.1992)
Kongreskotizo varias laŭ lando de la aliĝanto, aliĝado (jam nur la 01-

a de aprilo kaj surloke), aĝo, membreco, ktp. inter 90-315 NLG, kiu NE

inkluzivas loĝadon kaj manĝadon. Pri tio okupiĝas pluraj

vojaĝoficejoj kaj landaj asocioj, kutime organizantaj karavanojn el sia

lando.
Ĉar estas deziro mendi nur tranoktejon, Eventoj volonte publikigos tiajn

ofertojn, se iu organizos. Por ĉiu kazo vi povos legi en Eventoj

adresojn de diversnivelaj hoteloj por mem klopodi se intertempe ne venos

informoj pri jam marĉanditaj, grupe rezerveblaj prezoj.


Aliĝilon kaj Unuan Bultenon (kie troveblas la landaj kotizperantoj) petu

de:


CO de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
*************************************************************************
Kaj poste ...

=============


Antaŭ kaj post la UK abunda iom alispecaj renkontoj. Ne tiom amase, pro

tio kelkaj eĉ preferas ilin. Ni mencios ĉiujn pri kiuj ni scias, foje

ĉiujn kune en kalendaro. Jen kelkaj el ili:
Internacia Junulara Kongreso

----------------------------


La plej prestiĝa junulara renkontiĝo aŭspiciata de TEJO.

Montrealo, Kanado, inter la 02-09 de aŭgusto 1992.


Partoprenkotizo: 225-350 CAD.

Simila (kaj malsimila) al UK.

Temo: libertempo. (Ne estos nur libertempo, sed estos ankaŭ la temo:

libertempo). Pliajn detalojn pri la programo kaj partopreneblo vidu sur

paĝo 5.

Internacia Junulara Semajno



---------------------------
La plej internacia en mez-orienta Eŭropo junulara feria semajno.

Esztergom (samloke kie pasintjare), Hungario, 03-09 de aŭgusto 1992.


Partoprenkotizo: 100-350 NLG.

Varia kultura kaj movada programoj. Organizas LINGVO-Studio kaj Hungara

Esperanto-Junularo.

Petu aliĝilon de LINGVO-Studio: H-1675 Budapest, Pk87, Hungario

Internacia Konferenco de ILEI

-----------------------------


Faka konferenco por esperantistaj instruistoj.

Bratislavo, Slovakio, 01-07 de aŭgusto 1992.


Partoprenkotizo inter 140 kaj 340 NLG.

Temo: Komenio - pioniro de la pedagogio. Kiom aktualas nun la avangardaj

ideoj de Komenio, kaj nuntempaj avangardaj iniciatoj revoluciigi la

instruadon de esperanto.

Petu aliĝilon: de: Bertil ANDREASSON, Sodra rorum pl.455, S-24294 Horby,

Svedio
*************************************************************************


TEORIO

//////
De Raŭma al Voss

=================
Komencanto vane serĉas en sia vortaro signifon de la supre menciitaj du

vortoj Raŭma kaj Voss. Ili estas urbonomoj, kiuj tamen estas

memorendaj por eĉ iom klera esperanto-parolanto, por ne diri

esperantisto. Ĝuste tial ili estas konendaj (kaj en estontaj esperantaj

enciklopedioj certe nototaj) urboj, ĉar per ili estas stampitaj

mejloŝtonaj deklaroj kiujn plej praktike estas nomi lau la urbo kie ĝi

estis publike proklamita kadre de iu aranĝo. Kompreneble ekzistas

ankaŭ aliaj signifaj urboj kiel Bulonjo kaj Tireso. Sed ni vidu laŭvice

kaj aktualece.
La finna urbeto Raŭma en 1980 famiĝis en Esperantujo, kiam kadre de IJK

la Komitato de TEJO akceptis provokan deklaron nomitan la Manifesto de

Rauma. Ĝi ŝokis la ceteran movadon pro sia rezigno de pri la "praceloj"

de Esperanto kiel ĉies dua lingvo, uzado ĉe UN (Unuiĝintaj Nacioj),

ktp. Anstataŭe ni ĝuu la lingvon kaj ties kulturon tial kiaj ili

estas.
En la sekvinta jardeko raŭmismo iĝis ideologio kiu eĉ pluevoluis:

tradicie oni varbis novulojn plifortigi la esperantan premgrupon, kaj

ĉiu estis objekto en kvante larĝiĝanta movado, dum raŭmisme oni estas

subjekto en kvalite kreskanta kulturlingva komunumo.
En 1991 ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kunvenis en

Voss post la UK (Universala Kongreso de Esperanto), kaj kritike studis la

Manifeston. Ĉefa konkludo estis, ke la moderna pluralisma evoluigo de la

esperanta kulturo ne forfermas la klasikan celon de universala uzado

("fina venko") kvankam la idealo de ĉies dua lingvo ne estas realisma,

ĉar eĉ la angla ne konkeris pli ol 8%-ojn de la homaro. La rezulto de

la studoj dum la konferenco estis revizio de la Manifesto, per pli

ekvilibra dokumento kiu ricevis la nomon Proklamo de Voss. Ĝi resumas la

situacion de Esperanto en la mondo 104 jarojn post la eldono de la unua

lernolibro, kaj eble povos servi kiel strategia gvidlibro por la venonta

jardeko.
Por pli facile kompreni la Proklamon de Voss, ni vidu unue nun la

Manifeston de Raŭma.


laŭ Norvega Esperantisto, 5/1991
*************************************************************************
La manisfesto de Raŭmo

=======================


1. Krizo de identeco

---------------------


La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la

esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia

superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua

lingvo por ĉiu (la angla lingvo estas nia malamiko) UNO devas adopti

Esperanton ktp. - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de

intervjuo: samtempe inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio,

kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas

krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon

per io pli kohera.
2. Kritiko de praceloj

-----------------------


Ni kredas, ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna, nek esenca dum la 80-

aj jaroj - oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko, nek zorgo de la

esperantistoj; finfine la angla rolas kiel helplingvo, analogie al

la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof

neniam proponis al la Movado kiel celon kontraŭstari la francan,

ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.


3. Niaj celoj

--------------


Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi

ĝiajn pozitivajn valorojn:


a) propedeŭtiko por lingvoinstruado,

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj,

c) kontaktoj sendiskriminaciaj,

ĉ) novtipa internacia kulturo.


Lige kun la lasta valoro ni emfazas, ke la serĉado de propra identeco

igis nin koncepti esperantistecon, kvazaŭ aparteno al mem elektita

diaspora lingva minoritato.
La kresko de niaj fortoj kaj aliĝo de novaj homoj estas nepre

kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.


4. La kongresoj kiel vojo al kresko

------------------------------------


Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de

homoj al nia lingva komunumo necesas unuflanke kongresi pli ofte inter

ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj

kunvenoj laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980),

kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en

fakaj konferencoj internaciaj laŭ la modelo de Freinet-instruistoj.


5. Ni kredas,

--------------

ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por

esprimi ĉion; meze de 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos

ekmontri al la mondo, ke ni kapablas ankaŭ diri ion - ion kulture

originalan kaj internacie valoran.


*************************************************************************
FAKA APLIKADO

/////////////


UMEA Shinoda-kuracejo

======================


En Krakovo (PL) funkcias Centro pri Orienta Medicino omaĝe al d-ro Hideo

SHINODA, jam forpasinta Honora Prezidanto de UMEA. Kunposedanto de la

kuracejo estas Masayuki SAJNĴI, direktoro de la Internacia Instituto de

Preventa Medicina Praktiko en Tokio.


Aplikata estas: Orienta Speciala Diina Masaĝo, akupunkturo, ĉina

masaĝo, klasika masaĝo kaj aliaj.


La centro kuracas malsanulojn kaj organizas internaciajn kursojn por

kuracistoj pri orientaj kuracmetodoj, ĉion en esperanto.


Esperantistoj el la tuta mondo povas interkompreniĝi kun kuracistoj kaj

terapiistoj en Esperanto!


Kostoj: la tranoktado en hotelo kostas 4 USD/tago (Kurackostoj momente

ne estas konataj por la redakcio).


Shinoda Kuracejo, ul. Centralna 32, PL-31-586 Krakow, Pollando,

Tel: ( 48-12)44-67-00 w.17.


*************************************************************************
Alterned Kft kuracas mov-organajn malsanojn

===========================================


Alternativa Kuracmetoda centro - sub aŭspicio de UMEA - funkcias en Papa

(Hungario). Metodologia esplorado kaj aplikado de orientaj preventaj

kuracmetodoj por restarigo de la korpo kaj la animo.
Kuracas malsanojn precipe de movorganaj, organizas kursojn en esperanto

por kuracistoj, masaĝistoj, laŭ metodo de Masayuki. Pliaj detaloj:


Alterned Kft.,

H-8500 Papa, Pf. 250, Hungario


*************************************************************************
Internacia Kultura Laborejo

===========================


japana komerca firmao proponas kunlaboron en kampoj:
- eldonado de libroj en kaj per esperanto (ne voluma-aspekta sed pli-malpli

centpaĝa kun la temoj vere praktikaj kaj popularsciencaj, verkitaj

originale kaj tradukitaj en bona kaj bela esperanto)
- perado de informriĉaj kaj interesvekaj esperantaj libroj, revuoj,

vidbendoj, k.s. eldonitaj en diversaj partoj de la mondo.


- kunlaborado de komercaj fluoj trans diversaj landoj, per importado kaj

eksportado de folkloraĵoj, bonkvalitaj manlaboraĵoj, malgrandaj

kuriozaĵoj, ktp. (IKL helpas ekzemple disvendi la horloĝojn kun

esperanto-marko fabrikitaj en Qingdao, Ĉinio).


- organizado de vojaĝoj studcelaj kaj distraj ligante esperanton kun

movadaj aktivecoj kaj turismo.


Prezidanto: s-ino Senjo UMEDA direktoro: s-ro Yosimi UMEDA I.P.O.B.

5458, Tokyo 100-31 Japanio

Telefono kaj telefakso: ( 813) 3610-5882
*************************************************************************
Informilo pri Naturkuracado

===========================


Aperis la sesa numero de ENA-informilo (ne tro fantazia nomo). Ĝi

informas pri la nova statuto de ENA (Esperantista Naturkuracista Asocio),

nova estraro, pri 83 membroj kaj planoj por la unua ĝenerala kunveno.
Oni povas legi pri saniĝo per marŝado, saniga dieto el Irano, la 12

principoj por sana vivo de Porfirij Kornejeviĉ Ivanov, kaj pluraj pliaj

interesaĵoj. Interesatoj pri homeopatio, orienta medicino, akupunkturo,

masaĝo, dietistiko, jogo kaj aliaj tradiciaj kuracmanieroj mondpartoj.

Petu provnumeron de la redakcio. Abono (membriĝo) kostas duonon de MJ-

kotizo pagendan al UEA-konto seje-1.


Sekretario: Puramo Chong

C.P.O. Kesto 3047, Seulo, Koreio


*************************************************************************
Movado merkate

==============


Ivo Durwael, prezidanto de FEL
Dum la pasintaj jaroj, la estraro de FEL jam diversfoje parolis pri la

apliko de merkatado en nia asocio. Prave vi povus rimarki, ke vi ĝis nun

apenaŭ malkovris konkretajn rezultojn. Mi vidas du kialojn:
- apliki merkatadon egalas al ŝanĝigo de pensmaniero, kaj tio bezonas

multan tempon, precipe ĉar ni estas volontuloj;


- unue ni menciu kelkajn el la tradiciaj kaj parte plej baldaŭ

okazontaj. Sed la ĉefa kialo estas, ke ni plurfoje parolis pri la teoria

flanko, sed forgesis kune traduki tion en konkretan farendaĵojn. Tial

FEL organizis studotagon por ekzerci la ellaboron de agadplano por loka

klubo, surbaze de merkatado, sub gvidado de Kees Ruig.
Merkato ĉefe okupiĝas pri estonteco. Sed por montri al vi, ke temas pri

relative simpla afero, mi mem (sola) provis apliki ĝin por raporti pri

la aktiveco de la pasinta jaro. Tio estu nur ia demonstracio, ĉar

normale merkatado estu skipa laboro!


Unua solvendaĵo estas:

akiri klaran ideon pri la celo de la agado. Ni ofte ne bone scias kion

volas akiri, nek kiel kaj kial. Merkatistoj konsilas por vortigi sian

celon meze sur granda papero. Supre ni plenigu la spacon per ripeta

demando, kiel ni volas atingi tion, ĝis ni ne plu ricevas konvenan

respondon.


Mi trovis jenajn respondojn:
CELO: disvolviĝo de esperanto en Flandrio.
KIAL ni volas tion: esperanto kontribuas al nia persona disvolviĝo; ju

pli da adeptoj en nia ĉirkaŭaĵo, des pli grandaj estos niaj eblecoj.


KIAL ni volas adeptojn: individuo pli prosperas en eblecojn de niaj ideoj

kaj niajn organizajn kapablojn.


KIAL ni volas manifesti niajn kapablojn: por senti nin feliĉa, kontenta,

gaja, plenenergia, ĉar eluzi siajn talentojn estas ekzistokialo por

homo.
Tiu ĉi pensekzerco necesas por esti kiel eble plej konsciaj, ke ĉiu ajn

agado ne celu la progreson de esperanto, sed ke la progreso de esperanto

estu helpilo por nia persona disvolviĝo kaj feliĉo. Tio validas por la

organizantoj kaj por la klientoj!


Dua paŝo estas kokretigi tiujn dezirojn en agadojn, kiuj estas kiel eble

plej konkretaj kaj tempe limigitaj, farante la demandon: kiel realigi

ĉion; kien tiuj deziroj kondukos nin.
el Informilo 3/1991, (monata revuo de Flandra Esperanto-Ligo)
Eble en aliaj mondpartoj la motivoj estas aliaj kaj la medio estas

malsama, sed la konsiloj estas nepre atentindaj.


(Ŝ.H)
*************************************************************************
Mark FETTES
Ĉinoj komercas esperante

=========================


Almenaŭ unu novan samideanon ni povas kalkuli inter niaj vicoj. La

pasinta semajno donis al mi tute alian rigardon al la esperanto-movado

deklaris la urbestro de Oostende (Belgio) antaŭ kvindeko da

partoprenantoj en la esperanto-simpozio "Ĉinio aktive", la 5-an de

oktobro 1991. Mi ĉiam supozis ĝin movado de hobiistoj kaj stranguloj,

sed nun mi spertis kiom da senco ĝi havas por komunikado kun plej

malproksimaj landoj. La interpretado, kiun prizorgis la ostenda

esperanto-klubo "La konko", estis inter la plej flua kaj kontentiga kiun

mi spetis ĝis nun.
Kio estis la kaŭzo por la urbestra konvertiĝo? La Juna Ekonomia Ĉambro

de Ostende organizis ekspozicion de 120 ĉinaj firmaoj, kiuj serĉas

komercajn kontaktojn en Eŭropo. La aranĝo ĝuis la subtenon de la belga

registaro, kaj je ĉina flanko estis sub la aŭspicio de la Ĉina

Teknologia kaj Komerca Korporacio "Hua Yang". Sed fakte ĉio kreskis el

iniciato de profesoro Shen Chenru, la gvidanto de Scienc Teknika

Esperanto-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.
En la preparado oni uzis la lingvojn anglan, francan, nederlandan, ĉinan

kaj esperanton. Tamen, esperanto ludis plenan rolon en la laboroj. La

administrantoj de la korporacio sincere konfesas nun, ke esperanto

nemalhavenlas en korespondado kaj intertraktado.


Ankaŭ la ĉeforganizanto ĉe la belga flanko, neesperantisto Thierry

Koch, agnoskas:

- Kiam ni vojaĝis al Ĉinio por intertrakti kun firmaestroj tie,

montriĝis, ke niaj ĉinaj interpretistoj havas grandajn malfacilaĵojn.

Ni solvis ilin per la helpo de esperantisto.
Kees Ruig, konsilisto de la Komerca Ĉambro de Nijmegen (Nederlando)

asertis:


- Esperanto estas moderna lingvo. Nur la Esperanto-movado estas

malmoderna. Ĝi neniom progresis de jardekoj, ĉar oni forgesis, ke

ekonomio estas la motoro de la socio. Nun vi, ĉinaj komercistoj

malfermis epokon de praktika uzado.


Ni organizu similajn komercajn semajnojn kaj delegaciojn en aliaj landoj!
Profesoro Shen fermis la simpozion per kelkaj aŭdacaj proponoj:

- Ni kunlaboru en jenaj sep flankoj:


1. Unu centro, sub gvido de UEA aŭ IKEF, kiu ellaboras kaj realigos

sian planon per delegitoj en ĉiu lando.

2. Unu merkato: ni organizu similajn komercajn semajnojn kaj delegaciojn

en aliaj landoj krom Belgio, nepre kun subteno de la registaroj kaj

komercaj korporacioj.

3. Unu universitato, kiu per esperanto-kursoj en la naciaj universitatoj

celu kulturi sciencistojn, teknikistojn, ekonimikistojn kaj

komercistojn kaj stimulu interŝanĝojn.

4. Unu eldonejo, kiu redaktu kaj eldonu en Esperanto librojn de scienco,

tekniko, ekonomio kaj komerco, nomlistojn de industriaj kaj komercaj

entreprtenoj, katalogon de produktoj, ktp.

5. Unu revuo: kun helpo kaj subteno el diversaj landoj faru ni revuon

Tutmonda Scienco kaj Tekniko ankaŭ revuo de la internacia ekonomia

kaj komerca aktivado en esperanto.

6. Unu informcentro, kiu internacie kolektu utilajn informojn kaj efike

servu al uzantoj.

7. Unu fonduso por kolekti monon en la internacia sfero kaj doni firman

ekonomian bazon al la agado.


La supre menciitaj sep punktoj fakte estas "sistema inĝenierado". Kiam

tiaj laboroj kuniĝos, ili certe donos gigantan forton.


laŭ Esperanto, 10/1991
*************************************************************************
ESPERANTO EN LABOREJOJ

//////////////////////


Multaj el ni estas neprofesiaj esperantistoj, nur en libera tempo ni

okupiĝas pri ĝi, t.e. ni havas ie laborejon, ni estas fakuloj pri io.


Kaj ni ne ŝatas, se esperanto estas menciita nur kiel hobio.
Pro tio estas tute nature, ke ni publikigu la adresojn de niaj laborejoj,

ke ĝi havu pere de ni esperantlingvajn kontaktojn en la ekonomia vivo.

Tio ne ĉiam estas farebla, kaj enda, depende de la speco de la firmao,

kaj nia posteno tie. Sed kie eblas, ni faru! Ankaŭ vi sendu vian

laborejan adreson!
Importa kaj Eksporta Komerca Kompanio Waylink, 3014 Ubi Road 1, 04-328,

Singapore 1440,

tel: 7490337

faks: (65) 7468656

teleks: RS 50048 WAYLK,

ĝenerala direktoro Frederik ANG - eksportado de elektronikiloj,

lumigiloj, medicinaj ilaroj kaj medikamentoj, komputaĵoj, teksaĵoj,

maraj kaj aliaj nutraĵoj, ktp. laŭdezire.


***
Tramontana GMK H-1026 Budapest, Julia u. 2/A

tel fakso: ( 36 -1) 156-6009,

Gabor DEAK-JAHN - eldonado de porlenejanaj lingvoekzerco-libroj, ludoj,

komputila kompostado, PC-komputilaj fakaj konsiloj, komerco per

komputilaj akcesoraĵoj.
***
Peranto BT, H-1136 Budapest, Sallai I. u.4, Hungario,

Oszkar PRINCZ - turismo, libroeldonado, instruado, komerco per kulturaj

varoj.
***
Kompanio "VIKTOR" 'a AGOSTON KFT", H-1125 Budapest, Istenhegyi u. 50-

52/C,


Tel: ( 36 -1) 155-6710,

Albert AGOSTON,

Importas: kuracplantojn, -herbojn, aromaj kuracoleojn, biokosmetikaĵojn,

naturenhavajn kuracilojn, naturkuracistajn ilojn, renomajn

kosmetikaĵojn.

Eksportas: vendas aŭ/kaj ekspozicias mane faritajn popolajn kaj

modernajn bild- kaj objekt-artaĵojn.

Interesiĝas pri ĉiu aspekto (negoca kaj senprofita) de la supre

menciitaj temoj, ĉiuterena agentado, organizado.
***
LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, Pk. 87, Hungario,

Laszlo Szilvasi kaj Suzana Virag.

Konsiloj pri ekonomiaj kaj impostaj aferoj, fondo kaj funkciigo de

entreprenoj en Hungario.


*************************************************************************
MOVADO

//////
Pedagogia Altlernejo en Vraca (BG)


Esperanto egala aŭ egalrajta?

==============================


La universitata instruado de esperanto delonge havas firmajn tradiciojn.

La unuan fojon en Bulgario ekde oktobro 1991 Esperanto fariĝis regula

studobjekto en la Pedagogia Altlernejo en urbo Vraca. Grandan meriton

havas pri tio d-ro Emil Pavlov, kiu instruas tie, d-ro Kiril Velkov,

vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio kaj la konata dramaturgo

Ljubomir Trifonĉovski, estrarano de BEA.

Bulgario Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento - la Nigra maro, en la sudo - surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento - la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Makedonio.


laŭ Bulgara Esperantisto nov/91
Ni esperu, ke baldaŭ la studentoj ekvideblos en la movado. Ni legas, ke

per tiuj paŝoj esperanto fariĝas tute egala lingvo kun la aliaj. Egale

deviga (se jam elektita), egale altrudata, tial lernata sen entuziasmo

kaj sekve poste forgesata. Eĉ malpli avantaĝe ol aliaj lingvoj, ĉar se

oni ne okupiĝas pri la konscia posta flegado, la aplikeblecoj tre

malofte venas mem. Gravas, ke esperanto fariĝu samrajta kun aliaj

lingvoj, sed ne samspece instruata.
Ŝ.H.
*************************************************************************
Monato - redaktoro ŝanĝiĝis

==============================


En la decembra numero de renoma nemovada esperanto-revuo aperis jena

adiaŭa artikolo de la redaktoro Stefan MAUL:

"Post 12 jaroj de ĉefredaktoreco fine de la jaro 1991 mi rezignas pri

ĉi tiu posteno.

Por tiu decido mi havas plurajn kialojn kaj motivojn, el kiuj la plej

grava estas, ke kun kreskanta aĝo kaj pro mia sanstato mi ne plu eltenas

la duoblan streĉon de plena profesia laboro en ĵurnalejo kaj de

redaktado de monata revuo (dum liberaj horoj). Ŝajnas al mi, ke dum tiuj

12 pasintaj jaroj MONATO ne nur solidiĝis, sed ankaŭ konsiderinde

pliboniĝis, tiel ke nun sendube ne plu estas risko, ke mi transdonas la

respondecon al aliaj. Ekde la nova jaro redaktos la revuon teamo de

pluraj geredaktoroj. Kunordigos ĉion kiel teknika redaktoro Paul

Peeraerts en Antverpeno, kie estonte ankaŭ estos la centra adreso de la

redakcio.

Mi mem ne komplete ĉesos labori por ĝi, sed restos kunlaboranto kaj

estonte verkos pli multajn artikolojn ol tio eblis pasinte.


Stefan Maul
*************************************************************************
Dankon al vi Mark!

==================


Mark Fettes, la ĝisnuna redaktoro de revuo Esperanto, per la januara

numero finis sian deĵoron en la Centra Oficejo, kiel ĉefredaktoro de la

centra organo de UEA. Li pasigis pli ol kvin jarojn ĉe la redakta

komputilo, kaj ĉu vole aŭ nevole iĝis unu el la ĉefaj spiritaj

motoroj de nia movado. La revuo sub liaj manoj monaton post ponato iĝis

ĉiam pli interesa, apenaŭ malhavebla por aktivaj esperantistoj.

Mi profunde komprenas la motivojn de la decido de Mark. Mi kaj nia

redakcio dankas lian sinoferan ĝisnunan laboron, kaj esperas ne perdi la

kontaktojn. Do ni ne adiaŭas, sed simple ĝisrevidas: Iam, ie en

Esperantujo!


Szilvási László

Pigo-Studio en Stokholmo

========================
Sendube Stokholmo fariĝas pli kaj pli la muzika centro de Esperantujo.

Ĉijare ekfukcios profesia muzika studio, establita de fervoraj esperantistoj,


  1   2


Elŝuti 215.88 Kb.


Elŝuti 215.88 Kb.