Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eu-federistoj Interfrakcia Grupo "Spinelli" Manifesto de la Spinelli-Grupo

Elŝuti 21.36 Kb.

Eu-federistoj Interfrakcia Grupo "Spinelli" Manifesto de la Spinelli-Grupo




Dato18.03.2017
Grandeco21.36 Kb.

Elŝuti 21.36 Kb.

EU-Federistoj - Interfrakcia Grupo "Spinelli"
Manifesto de la Spinelli-Grupo
La 26an de oktobro 2010, naskiĝis ĉe EP (Eŭropa Parlamento) la federista intergrupo "Spinelli".

Aliĝis la grupon 33 EU-parlamentanoj el malsamaj membroŝtatoj, kun la celoj

- rezisti al reakcia plano por Eŭropo je naciaj landoj,

- kaj labori por Eŭropo je popoloj kaj civitanoj, politike uniĝonta en federa postnaciisma Ŝtato.

La EU-parlamentanoj aprobis la "Manifesto", kiun jam aliĝis 51 EU-parlamentanoj kaj 1500 gravuloj de la eŭropa civila societo.

Ĉiuj EU-civitanoj povas ĝin subskribi, tiel subtenante kaj plifortigante la konstruadon de EU.

http://www.spinelligroup.eu/ (butono: Manifesto)
La MANIFESTO
Startante de tio, kion diris

- Altiero Spinelli: "venos la momento de nova agado kaj venos la horo de novaj homoj, la momento por libera kaj unuiĝinta Eŭropo",

- Montesquieu: "se mi ekscios pri afero utila al mia patrio, kaj malutila al Eŭropo... mi ĝin konsideros kiel krimon", ni devas nuntempe, eĉ pli ol en la pasinteco, alfronti defiojn komunajn al la tuta mondo: klimatajn ŝanĝojn, elĉerpigon de la rimedoj kaj detruon de la medio, troan ekonomian kaj financan reguligon, la minacon nuklean kaj pri la kolektiva sekureco, pli justan komercon kaj la konstruon de paco...
En ĉi nova mondo ĉiu EU-ŝtato estas malgranda lando. Tamen ni havas avantaĝon: ni kune konstruis eŭropan unuiĝon. Temas pri grava konstruo, en kiu eŭropaj nacioj-ŝtatoj, iuj eĉ apartigitaj de longdaŭraj konfliktoj, decidis esti "unuiĝintaj en la malsameco" estigante regnaron, t. e. komunumon laŭ la vera signifo de la vorto.
Aspirante al paco kaj al kunpartigita prospero, ni sukcesis kune labori kaj unuigi la fortojn, tiamaniere kaj sen precedencoj promociante prosperon, demokration kaj la repaciĝon en la kontinento. La naciaj membroŝtatoj rezignis ilian suverenecon por ĝin atribui al eŭropaj institucioj, por atingi komunajn celojn kaj "ĉiam pli firma" Union.
Bedaŭrinde, nun kiam la defioj de fortega globa krizo postulas komunan respondon, konceptitan almenaŭ je eŭropa nivelo, multaj politikistoj cedas al la tento kredi en la nacia savo. En tempo je interdependeco kaj je globigita mondo, alkroĉiĝante al nacia kaj interregistara suvereneco, temas ne nur pri milito kontraŭ la eŭropa spirito, tamen ankaŭ pri alkutimiĝo al politika senpovo.
Nuntempe la aferoj evoluas al malsama direkto,

al pli larĝa - anstataŭ ol al pli firma - Unio,

al pli naciisma - anstatŭ ol al pli postnaciista - Eŭropo.

Ĵetante la komunuman spiriton malantaŭ la ŝultrojn, la membroŝtatoj lasas ke la naciaj interesoj je mallonga limtempo vualu la komunan vidon.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Ili favoras interregistarajn solvojn super la eŭropaj solvoj, ĝis la rompopunkto de eŭro, la plej konkreta simbolo de la eŭropa integriĝo.


Ni kontraŭiras ĉi tiun malprogreseman kaj reakcian direkton. Ankoraŭfoje Eŭropo estis forrabita fare de koalicio de naciistaj politikistoj. Estas tempo ĝin reporti malantaŭen. Ni kredas ke ĉi tiu por Eŭropo ne estas taŭga tempo por malakceli pluan integriĝon, sed male por akceli ĉi tiun procezon. La EU-historio pruvis ke pli da Eŭropo, ne malpli, estas la respondo al malfaciloj, kiujn ni devas alfronti. Nur per eŭropaj solvoj kaj per renovigita eŭropa spirito ni kapablos alfronti la defioj je monda nivelo.
La naciismo estas ideologio de la pasinto.

Nia celo estas federa kaj postnacia ŝtato, Eŭropo je civitanoj.

Jen la revo de nia fondintoj-patroj, kiuj tiom peze laboris por ĝin atingi.

Ĉi tiu estis la projekto de Altiero Spinelli.

Ĉi tiu estas la Eŭropo, kiun ni volas.

Ĉar ĉi tiu estas la Eŭropo de la estonto.

http://www.spinelligroup.eu/manifesto/
Kiu estas Spinelli ?
Parolante pri la patroj-fondintoj de EU, se oni parolas pri J. Monnet, Schumann, Adenauer ktp, oni tuj scias pri kiu temas. Sed parolante pri Altiero Spinelli, jama itala membro de EP (Eŭropa Parlamento) eble malmultaj scias.

Post la ĵusa kreo en la EP de la grupo "Spinelli", necesas do iom rakonti pri li.
Jam juna li aliĝis al tiama Komunista Partio. En 1927 li estis enkarcerigata, kaj tie li restis dek jarojn; tuj poste li suferis 6 kromajn jarojn da punizolado en la eta insulo Ventone. Dum tiu izolado li rezignis la komunismon kaj transiris al federismo; kaj en 1941, kune kun aliaj izolitoj, li konceptis la tiel nomatan "Manifesto de Ventotene".

Altiero Spinelli (1907-1986) fondis en 1943, en Milano, MFE - la italan "Movado Federista Europa". Tuj li ekkonsciis ke la batalo por Eŭropa Federacio postulis la kreadon de novtipa politika organizo, sendependa de idologioj kaj de la naciaj influoj.

Komence de la jaroj 50aj, la agado de Spinelli kaj de MFE ĉe la itala registaro montriĝis decida dum la inter­registara intertraktado por la kreo de CED (Komununumo Eŭropa por la Defendo), kvankam poste CED estis rifuzata de la Franca Parlamento en 1954. Malgraŭ la malvenko, inter 1954 kaj 1960 Spinelli kaj MFE relanĉis la federistan lukton.

De 1976 al 1986 li estis membro de EP, fariĝante prezidanto de la institucia komisiono en 1984. De tiu posteno, li antaŭenpuŝis la projekton de traktato institucia de EU. Ĉi tiu projekto estis aprobata je larĝega plimulto en 1984. Sed poste la kuraĝa iniciato estis brempsata kaj ensabligata de la naciaj registaroj, kiuj en 1985 aprobis la malpli ambician Eŭropan Unikan Akton. Jen kiam komencis la pluirsistemo de EU: du paŝojn antaŭen kaj unu malantaŭen.
Pri tiu patro-fondinto de UEF eblas legi plu en "Europa Federismo"
Jen ligo al pluraj dokumentoj en Esperanto: https://sites.google.com/site/europajfederistoj/dokumentoj/
"La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo - Direkte al transnacia socio?"

Respondoj de Joschka Fischer

2011-01-13

La iama germana Ministro pri eksterlandaj aferoj kaj nuntempe elstara eŭropa politikisto partoprenis ĉe Eŭropa Parlamento al kunveno pri

"La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo - Direkte al transnacia socio?".
Malkaŝa subtenanto de federismo, Fischer alvokis por pligranda eŭropa unuiĝo, tiom pli grava en la nuna momento, ĉagrenata de la ekonomia krizo.

Jen kion li respondis tuj post la kunveno al jenaj kvin demandoj:
- Oni ofte asertas ke daŭre pligrandiĝas la distanco inter civitanoj kaj eŭropaj institucioj. Tion pruvas la fakto ke la partoprena procento ĉe la voĉdonado estas kostante malkreskanta jam de 30 jaroj. Ĉu eblas inversigi tiun tendencon?

JF: La politikaj grupoj devus evoluigi komunajn eŭropajn programojn kaj ne naciajn programojn foraj de la eŭropa temaro. Ili krome devus serĉi taŭgajn kaj eminentajn kandidatojn.
- Iuj komentistoj asertas ke la 27 membroŝtatoj postsekvas siajn interesojn kaj ne tiujn de Eŭropo. Kiel eblas revivigi la ideon de la eŭropa integriĝo?

JF: La krizo estis por ni kruda leciono kaj ni devas lerni. Necesas pli da unueco, almenaŭ en la eroareo. Tamen mi ĉiam pli optimismas ke la krizo igos Eŭropunion fariĝi ekonomia unio. Mi ne vidas alternativojn.
- Kiel devus esti la estonta Eŭropo?

JF: Ĉiutage ni perdas parton de nia suvereneco favore al emerĝaj landoj. Tamen ni ankoraŭ nin demandas, ĉu rezigni nian suverencon favore al Eŭropunio.

Ja ni jam estas perdantaj nian suverenecon! Favore al neeŭropaj landoj kaj al aziaj kiel Ĉinio. Ni estas perdantaj gravecon kaj, en mondo kiu radikale ŝanĝiĝas, ni devas nin demandi pri kiu estos la loko de Eŭropo

post dek jaroj.

Eŭropo devas esti forta kaj tio povas okazi nur se ni unuigas niajn interesojn. Tio estas peniga, sed realigebla. La celo estus starigi la "La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo", vera asocio de demokrataj ŝtatoj kiuj kunpartigas sian suverenecon; tamen niaj naciaj identecoj daŭros ekzisti kaj Unuiĝintaj Nacioj plutenos ilian

gravan rolon.
- Kiu estus la rolo de la Eŭropa Parlamento?

JF: La Eŭropa Parlamento devos jam en la venontaj jaroj atingi ke la venontaj voĉdonoj estu vere eŭropaj. En Germanio la politikaj partioj starigis elektokampanjon surbaze de naciaj temoj kaj ne eŭropaj; kaj ŝajne same okazis en la aliaj EU-landoj. La Parlamento nun havas bonan oportunon... ĝi havas pli da povo kaj la civitanoj devas senti sin demokrate reprezentataj.

La afero pri eŭropa imposto fariĝis ege interesa. Tamen ĝi estas jam de komence malvenkita batalo, se ĝi kuntrenos plialtigon de impostoj. Sed estus tute alia afero, se la eŭropa imposto estus ekvilibrigota per

malaltigo de la landaj impostoj.

__________________________________________
La evento estis organizata de la federista EP-intergrupo "Spinelli", kreita en septembro 2010.

Inter ĝiaj pli konataj membroj:

- la germanaj verduloj Joschka Fischer kaj Daniel Cohn-Bendit

- la liberalulo (ALDE) Guy Verhofstadt,

- iama Prezidanto de la Komisiono Jacques Delors

- iama komisionano Mario Monti.
El la plurlingva paĝaro de la Eŭropa Parlamento - la 13an de januaro

http://www.europarl.europa.eu/news/en/headlines/content/20110110STO11398/html/Joschka-Fischer-European-states-must-combine-interests-for-common-good


Elŝuti 21.36 Kb.

  • Ĉiuj EU-civitanoj povas ĝin subskribi
  • Kiu estas Spinelli
  • "La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo - Direkte al transnacia socio" Respondoj de Joschka Fischer

  • Elŝuti 21.36 Kb.