Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eta fil’ al patro venis kaj demandis knabo Kio estas bon’ en viv’, sed kio malbono

Elŝuti 13.02 Kb.

Eta fil’ al patro venis kaj demandis knabo Kio estas bon’ en viv’, sed kio malbono




Dato17.03.2017
Grandeco13.02 Kb.

Elŝuti 13.02 Kb.


«Komprenante unu la alian...»

En unu poemo por infanoj (de fama rusa poeto) estas sekvaj strofoj: “Eta fil’ al patro venis kaj demandis knabo – Kio estas bon’ en viv’, sed kio malbono...”. Kompreneble, la patro klarigis al infano ĉion, sed ofte aperadas la demando: Ĉu ni, aĝuloj, scias respondon de tiu ĉi demando?

La mondo, en kiu ni penas travivi, atingi ion, ŝanĝiĝas preskaŭ ĉiuminute kaj fakte estas bolanta (kiel ĝi nomiĝas en unu el artikoloj de revuo “Esperanto”). Kiel resti homoj en nia mondo, resti esperantistoj, kiuj ne nur havas ideon de homa solidareco, egaleco, amikema interkomunikado, sed ankaŭ agas tiamaniere? En nia nuntempa vivo ni (preskaŭ ĉiuj) naĝas en informa maro de Interreto, iam laŭ direkto, iam kontraŭflue. Kaj gravas, ke la “akvo” estu reala, travidebla, sed ne malpura, miksita. Eĉ unu vorto povas posedi tiun forton, ke povas tute interŝanĝi nian opinion aŭ juĝon,aŭ eĉ vivon. Ni, esperantistoj, estas diversaj homoj kun siaj propraj politikaj, etikaj, moralaj konsideroj, normoj, loĝas en diversaj landoj kaj ne ĉiam scias, komprenas, kia estas politika, ekonomia situacio en la lando de kurantaj eventoj.

Kompreneble, ni ne povas resti flanke de iu okazaĵo, katastrofo, kataklizmo, bataloj, milito. Sed kiel esprimi sian opinion kaj ne iĝi malamikoj, resti korektaj, memori pri pacamo, interkompreniĝo. Ĉagrenigas eldiroj kaj informpropagando inter esperantistoj, kiuj alkondukas al insultaj, malĝentilaj, malamaj frazoj kaj malkaŝaj kvereloj. Unu nova esperantisto skribis en grupo “Esperanto”: “Mi ĉiam pensis, ke Esperanto estas lingvo de paco, interkompreniĝo, amikeco, sed tio, kion skribis esperantistoj unu la alian, tute diferencas de mia antaŭa opinio ”.

Iu kontraŭdiros, ke homo ne povas ŝanĝiĝi, kiam esperantistiĝas, sed parolado kontraŭ iu popolo ne devas esti pensmaniero (agmaniero) de loĝanto de Esperantujo. Interese, kiam iu diras, skribas en sociaj retoj artikoloj, vortoj bonecaj, amikemaj, pacamaj, tio ĉi nomiĝas bla-bla-bla, sed insultaj, kontraŭnaciaj komentoj nomiĝas (aspektas) saĝaj, legosciaj, progresivaj. Paradokso de nia tempo.

Ni parolas, skribas pri disvastiĝo de la movado, pri evoluiĝo de Esperanto kaj ofte forgesas pri la ideo de internacia lingvo, pri neceseco de bonaj (almenaŭ normalaj) rilatoj inter samideanoj. Jes, Esperanto movado devas integriĝi en la mondon, kaj ni ĉiuj konsentas kun eldiroj laŭ la strategia bazo de UEA “Ni devas labori por konstrui inkluzivan tutmondan kulturon de paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluo”.

Iu diros, ke denove ni parolas pri edukado de la homoj, kio tute ne eblas. Multaj homoj ne povas silenti, kiam okazas neleĝajn aferojn, ne povas ĉesi esprimi siajn opiniojn ĝustajn malĝustajn, kaj... Tamen esperantistoj en tiu amaso apartenas al “popolo”, kiu devas trovi pli objektivan, honestan, korektan linion, ĉar estas loĝantoj de internacia “lando”. Ĉu naive? Eble, tamen, dezirinde, ke estu tiel. Ĝenerale tiel okazas, kiam homoj pritraktas fremdan situon en alia lando, aŭ verkas artikolojn en revuoj, ĵurnaloj. Legantoj devas ekscii la faktojn, kiuj estas prezentitaj de neŭtrala pozicio. Korekteco devas esti en ĉiuj sferoj de nia esperanta vivo. Permesu min rememori unu okazaĵon, kiam dum la renkontiĝo estis tralegita bondeziro, kiu enhavis la frazon: “Alah benu la renkontiĝon!” La aŭtoro sciis, ke aranĝon partoprenas multe da kristanoj, kaj neniu volis, ke estu iu ombra sento dum vere internacia varma renkontiĝo. Tio, ke niaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj partoprenas reprezentantoj de diversaj religioj, konfesioj, estas unu el fenomenaj specifikecoj de nia samideaneco, kaj ĉiu devas alte taksi ĉi tion. Ankaŭ unu ekzemplo de negativa forto de la vorto. Unu artikolo en nia urba gazeto (ne ĝusta kaj ne korekta) respegulis en reta gazeto (esperanta),kaj multe da esperantistoj, tute nekonataj la situacion, skribis neindajn komentojn post apero de artikolo. Pro misformita informo kaj ago de unu persono, nia Unuiĝo restis sen nia longjara “domo”. Ni kredas, ke ĉio ordiĝos, ĉar ne ĉiuj historioj havas malbonan finon, tamen... Iam alvenas la penso, ke pli facile fari revolucion en la landoj, ol en senco, aŭ pensmaniero de la homoj. Kiel oni diras: “La vorto povas konstrui kaj povas detrui”.

Se ni parolas pri disvastiĝo de Esperanto-movado, ĝia integriĝo en nia socio, ni ne devas forgesi, ke Esperanto estas ne nur universala lingvo, ne nur ilo por komunikado, ĝi estas «arbo», kies radikoj de komenco devas kreski en «tero» de amikema, tolerema kaj varma klimato. Ofte okazas, ke en XXI jarcento ni akvigas ne nur ideon de interkompreniĝo, sed ankaŭ ideojn de malkonkordo (povas esti naciismo, egocentrismo). Kaj ĉio, kiel en spegulo videblas en nia «universo», en sociaj retoj. Negativaj komentoj pri iu nacio, aŭ lando, havas eĥon de negativa rilato. Ideo de nia lingvo ne devas permesi iĝi malamikoj, devas helpi deteni sin de agresivaj akuzoj al tiu aŭ alia popolo (eĉ per plumo).Estas multe da ekzemploj, kiam malnovaj amikoj plu ne interrilatas pro la politikaj kontraŭdiroj, kaj ĉi tio povas aligi pli kaj pli esperantistojn.

Kiel esti korektaj, sed ne indiferentaj, kiel provi estingi la fajron anstataŭ flamigi? Iu denove povas oponi,ke ,se ne plaĉas, ne legu komentojn, artikolojn. Tamen tio signifas, ke ni ne devas spekti televidadon, legi presaron, socian reton, k.t.p.

Estas unu sentenco:

«Oni demandas, kion faru la amikoj, kuij okazis en diversaj bordoj de la rivereto?

-Trovu boaton.

Sed se ne estas la boato,

-Konstruu ponton.

Sed,se ne estas konstrumaterialoj,

-Naĝu renkonten unu al aliu

Sed, se ili ne volas eniri akvon,

-Tio signifas, ke ili ne estis geamikoj ».


Ni estas homoj, kiuj elektis loĝlokon en Esperantujo ankaŭ por la ideo de nia lingvo (mi esperas), kaj gravas, ke ni trovu tion, kio unuigas nin, kaj ne akcentigi tion, kio povas esti «ŝtono de faliĝo». Mi rememoris la renkontiĝon, dum kiu juna geedza paro de esperantistoj montris fingr’-ringojn kun surskribo «komprenante unu la alian». Estas la vortoj, konataj al ni ĉiuj, gravaj, en familiaj, en amikaj, en politikaj, en internaciaj rilatoj, ĉie kaj ĉiam en nia vivo. Nur tiam ni povas resti societo de samideanoj, vivi, partopreni esperantajn aranĝojn kaj eble «komprenante unu la alian» rememori vortojn de la Himno de Esperanto, kiuj aktualas por ĉiuj tempoj. Ĉu vi ne konsentas?
R.M.


Elŝuti 13.02 Kb.


Elŝuti 13.02 Kb.