Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Estimata Ambasadora Ekscelenco!

Elŝuti 7.62 Kb.

Estimata Ambasadora Ekscelenco!




Dato22.03.2017
Grandeco7.62 Kb.

Elŝuti 7.62 Kb.

Estimata Ambasadora Ekscelenco!


Kiel protektanto de D-rino Ágnes Geréb mi protestas kontraŭ la humiliga proceduro de la hungara ŝtato, kiu koncernas D-rinon Ágnes Geréb, sendependan, internacie respektatan akuŝistinon kaj ginekologon.


La nuntempe kutima kaj aplikata jurisprudenco de la krimesplorado kaj tribunala proceduro daŭre malebligas, ke D-ro Ágnes Geréb estu honeste traktata de la justicaj instancoj. Prijuĝi eventualan kulpecon de akuŝistino – koncerne akuŝon kun nedezirinda rezulto kaj prizorgitan de akuŝistino – estus tasko de la Sendependa Faka Kolegio de Akuŝistinoj, sed en Hungario la prijuĝo sen aparta konsidero okazas ekskluzive en kriminala proceso.

Tio estas la kaŭzo, ke D-ro Ágnes Geréb denove estas akuzata en tribunala proceduro hontinde por Hungario.

Neniu el la sinsekvaj registaroj kreis la leĝajn kadrojn por tio, ke la fako de akuŝistinoj fariĝu tute memstara profesio konforme al la Eŭropa Direktivo 2005/36. La daŭra malzorgo de registaroj rekte kaŭzis, ke sendependaj akuŝistinoj, inter ili D-rino Ágnes Geréb, estas traktataj kiel krimuloj. Mi petas Vian Ekscelencon konsideri la sekvajn faktojn:



  • Hungario ĝis nun ne aplikis la Eŭropan Direktivon pri la fako de akuŝistinoj 2005/36.

  • Hungario ignoris la jurisprudencon kutiman en Okcident-Eŭropo, ke la anomaliajn kazojn, okazintajn dum hejma akuŝo, enketas la Sendependa Inspekta Komitato de Akuŝistinoj.

  • La anomaliaj akuŝoj, okazintaj en la praktiko de sendependaj akuŝistinoj, sen aparta konsidero estas traktataj kadre de kriminala proceso, dum la respektivajn kazojn de kuracistoj, kiel unua instanco, traktas la faka inspekta komitato. Tiel la principo pri egalrajto antaŭ la justico estas malobservata.

  • En la kriminala proceduro la engaĝitaj fakspertoj kaj fakaj konsilantoj estas ne akuŝistinoj, spertaj pri hejma akuŝigo, sed hospitalaj akuŝ-ginekologoj, sen ajna sperto pri hejma akuŝigo.

  • La fakan agadon de akuŝistinoj oni prijuĝas ne surbaze de aprobitaj fakaj preskriboj pri hejma akuŝigo, sed surbaze de preskriboj pri hospitala praktiko de akuŝ-ginekologoj.

En Hungario la akuŝistinoj – ĉu laborantaj en hospitalo, ĉu sendependaj – rajtas plenumi nur bagatelan parton de tiu honorinda profesio, por kiu ili estas kvalifikitaj. Kaj iliajn laborkondiĉojn, kaj ilian juran situacion determinas la akuŝ-ginekologoj, laborantaj en hospitaloj. La hungariaj virinoj pretendas, ke iliaj akuŝistinoj povu praktiki kiel plenrajtaj akuŝistinoj, kiuj disponigas kompletan servon same dum la prizorgado de gravedeco, kiel dum la akuŝigo. Laŭ la leĝoj de Eŭropo kaj la virinoj kaj la akuŝistinoj havas siajn rajtojn pri tio. Konforme al la supraj principoj ankaŭ D-ro Ágnes Geréb estus juste prijuĝata nur se ŝi estus traktata kiel ano de laŭjure kaj laŭfake sendependa profesio.

Prezidenta ekscelenco de nia respubliko, János Áder aprobis en deklaro, publikigita la 8-an de oktobro 2012, la fakajn sukcesojn de D-ro Ágnes Geréb, kaj esprimis eblon pri konsento inter la ŝtato kaj tiuj aktivuloj, kiuj agadas por establi vere sendependan fakon de akuŝistinoj. Fari la necesajn dispoziciojn estas la tasko de la registaro por plibonigi la situacion de tiuj – ĉiujare po 90 000 – hungarinoj, kiuj naskas ĉu en hospitalo, ĉu hejme. La registaro devas fari tiujn dispoziciojn ankaŭ por plibonigi la situacion de tiuj persistaj hospitalaj kaj sendependaj akuŝistinoj, kiuj – malgraŭ siaj subordigita pozicio kaj limigitaj ebloj – kun plena fervoro protektas la koncernajn virinojn.


Do mi respekteme petas, ke Via Ekscelenco kiel oficiala reprezentanto de via lando, bonvolu peri mian mesaĝon al la hungara registaro kiel eble plej frue, kaj bonvolu urĝi la establon de sendependa profesio de akuŝistinoj en Hungario.




Kun sincera respekto:


Elŝuti 7.62 Kb.


Elŝuti 7.62 Kb.