Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto societo rijeka

Elŝuti 33.69 Kb.

Esperanto societo rijeka




Dato02.11.2017
Grandeco33.69 Kb.

Elŝuti 33.69 Kb.

ESPERANTO DRUŠTVO RIJEKA

ESPERANTO SOCIETO RIJEKA

Blaža Polića 2

51000 RIJEKA
Rijeka, septembro 2017

MALLONGA HISTORIO DE ESPERANTO SOCIETO RIJEKA KAJ ESPERANTO MOVADO EN RIJEKA KAJ ĜIA REGIONO

(Por Vortoj „Esperanto Societo Rijeka“ oni uzas ankaŭ la vorton: La Societo)

La unua lernolibro de internacia lingvo Esperanto estas eldonita en Varsovio 1887-an jaron en la rusa lingvo. La lernolibron verkis la pola kuracisto Ludvig Lazar Zamenhof. Poste la lingvo ricevis hazarde la nomon Esperanto laŭ pseŭdonimo de la kreinto de la lingvo, kiu nomis sin pseŭdonime Dr. Esperanto. Vorto „esperanto“ en Esperanto signifas „tiu kiu esperas“.

Jam post 2 jaroj, t.e. en la jaro 1889 en Kroatio en Osijek 5 junulinoj lernis kaj parolis Esperanton. Oni ne devas miri pri tio. Kroatio tiu tempe estis parto de la plej evoluintaj landoj, kaj pro tio novaj ideoj kiel ideo de Esperanto rapide eniris ĝin.

La unua esperanta societo en Rijeka kaj Kroatio estis fondita en la jaro 1907 kaj de tiam esperantista agado neniam ĉesis en Rijeka kaj ĝia regiono. (Ne saviĝis datumoj pri eventualaj esperantistoj en Rijeka antaŭ 1907). Verŝajne ekzistis esperantistoj, ĉar ĉe la fondkunveno de la unua societo en Rijeka estis 37 personoj (fondintoj de la societo).

En la fondkunveno de Adriatika Ligo Esperantista, la unua societo en Kroatio kaj Rijeka, ĉeestis 37 fondintoj. Listo de fondintoj troveblas ĉe: http://www.esperanto.hr/galerio_rijeka.htm . La societo estis la unua en Kroatio kaj pro tio la jaron 1907 oni opinias komenco de la organizita esperantista agado en Kroatio. Jam la sekvan jaron 1908 en Zagrebo fondiĝis Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj (Društvo hrvatskih esperantista), kiu estas antaŭanto de la hodiaŭa ĉefa asocio de kroataj esperantistoj, Kroata Esperanto-Ligo.

Notinde estas ke unuaj esperantistoj en Kroatio aperis en 1889 en la urbo Osijek. Tiuj estas la sekvaj kvin junulinoj: Marija Pilepić, Ana Krvarić nask. Hradil, Augusta Dierich nask. Hradil, Ema Popović nask. Hradil kaj Natalija Hergović.

Hazarde saviĝis en la urbo Opatija (apud Rijeka) tombo de Marija Pilepić, la unua kroata esperantisto. Tiu tombo estas nun unu el 4 ZEO-j en Rijeka kaj ĝia regiono, kaj pri ĝi zorgas Esperanto Societo Rijeka.

Pri la fondiĝo de la unua Esperanta societo skribis „Novi list“, tiama (kaj ankoraŭ ekzistanta) taga gazeto de Rijeka, la 3-an de oktobro 1907 jene:

„Fondiĝo de esperantista grupo.

Esperantista kunveno de la pasinta sabato (t.e. la 28-an de septembro 1907) estis multnombre vizitita. Barono L. Orczy malfermis la kunsidon per unu esperantista parolado, kio faris bonegan inpreson. Fondiĝis Adriatika Ligo Esperantista, kies tasko estos disvastigi la internacian lingvon en la landoj ĉirkau Adriatiko. La unua sukceso estas ke en Rijeka ĝi kreis sekcion kun la nomo „Fiumana Esperantista Grupo“ kiu agos en Rijeka kaj ties ĉirkaŭo. En la Estraron de Adriatika Ligo Esperantista elektiĝis: barono L. Orczy (prezidanto), inĝeniero E. Mihić (sekretario) kaj Rikard Rack (kasisto). Kaj en la estraro de Fiumana Esperantista Grupo estos E. Springhet (delegito), B. Gilić (sekretario), A. Schnetz (kasisto) kaj A. Schlemer (bibliotekisto). Monata pago estas 80 fileroj, kaj por membriĝo oni pagu 2 kronojn. Kiu volas membriĝi, tiu povas skribi simplan poŝtkarton al sinjoro Rudolf Gilić, Via della Riva 2, aŭ al aliaj membroj de la estraro, kiuj portas internacian signon de esperantistoj – verdan stelon kun kvin pintoj.“

(Fonto: Artikolo „Fenomeno de internacia lingvo en Rijeka“ de la ĵurnalisto Radoslav Škalamera, aperinta en la esperanta periodaĵo „Heliko“ No: 16 (julio 1988) kiu aperadis en Rijeka sporade.)

Pri la fondkunveno skribis ankau la taggazeto en itala lingvo „Bilancia“.

(Vidu: http://www.esperanto.hr/heliko_kel.htm)


Sekvas listo de fondintoj de la unua esperanta societo en Rijeka kaj Kroatio.
2.


(Vidu: http://www.esperanto.hr/galerio_rijeka.htm#ri1907 )
Fonto: Gazeto „La verda standardo“ organo de Hungarlanda Esperanto-Societo No: 5/23-a de februaro 1908 kaj la artikolo „Fenomeno de internacia lingvo en Rijeka“ de la ĵurnalisto Radoslav Škalamera, aperinta en la esperanta periodaĵo „Heliko“ No: 16 (julio 1988) kiu aperadis en Rijeka sporade.
Pro la baldaŭa mondmilito, kaj pro la fakto, ke Rijeka estis politike malligita disde Kroatio, ĝiaj esperantistoj agis individue. La stato estis sama ĉie: en Sušak (hodiaŭ orienta parto de Rijeka, post 1918 urbo apartenanta al Jugoslavio), en Rijeka (post 1918 en Italio) kaj en Istrio. Malmultaj datumoj pri tiuj esperantistoj saviĝis. Ni scias pri Josip Šikić, kiu sur la aŭstro-hungara militŝipo «Zriny» (kroate Zrinski) antaŭ la unua mondmilito gvidis kurson de Esperanto por maristoj. Krom Šikić sur la sama ŝipo instruis ankaŭ Zucco el la urbo Triesto. Konataj aktivuloj estis Josip Lipić el Rijeka (kaj Zagreb), Dolinšek kaj Širola el Sušak, d-ro Grgurina el Opatija ktp.

La 20-an de aŭgusto 1922 fondiĝis esperanta societo en Sušak, kun 87 fondintoj (prezidanto: Josip Lipić, sekreatrio: Rudolf Goldner.) Konata etas la esperanta kurso en 1923 kiun gvidis Rudolf Goldner.

Profesoro Ivo Večerina el Sušak jam en 1929 gvidis kurson de Esperanto en Beogrado, en studenta Esperanta klubo de tiea universitato.

En septembro 1935 en Sušak fondiĝis filio de „Laborista Esperanto-Societo“. (Tiu ĉi laborista societo ekzistis en Zagreb kaj agis sur la tuta teritorio de Reĝlando Jugoslavio.) Dum la fondiĝo ĉeestis 35 esperantistoj. Prelegis Vinko Skomina. Kurson de Esperanto en 1935 gvidis Rudolf Medved. La lasta esperanta societo en Sušak antaŭ la dua mondmilito estis „Adriatika Stelo“. Malmultaj dokumentoj estas savitaj. Indas mencii ke la 7-an de novembro 1937 d-ro Maruzzi (unu el la plej elstaraj kroataj esperantistoj, el Zagreb) prelegis pri Esperanto en la kinejo „Jadran“ en Sušak.

Nur post liberiĝo de Rijeka el sub germana okupado (la 3-an de majo 1945) kaj post ĝia reveno al Kroatio, reaperis agado de esperantistoj en Rijeka. Fondkunveno de Esperantista Societo «A.Š. Turković» estis la 8-an de januaro 1946, kaj ĉeestis 35 membroj. La iniciata grupo havis tri membrojn: Vinko Skomina, Marijan Levar kaj Ivka Gropuzzo. La societo ricevis nomon laŭ la esperantisto Aleksandar Šandor Turković kiu en 1941 estis pafmortigita fare de faŝistoj. En la estraro estis Vinko Skomina (prezidanto), Željko Škalamera (sekretario), Boško Vučinić (kasisto), Maša Gropuzzo (bibliotekisto) kaj Ervin Wessiak, Ivka Gropuzzo, Vinko Briščik, Ivan Rundić, Marijan Levar, Cila Bahorić, Štefanija Accurti, Roko Bahorić, Marija Plivelić kaj Miljenko Kovačević (membroj). (Vidu: http://www.esperanto.hr/galerio_rijeka.htm#ri1946 )
La nuna Esperanto Societo Rijeka estas leĝa posteulo de la societo el 1946 kiu agis sub la nomo Esperantista Societo „A.Š. Turković“, poste ekde 1968 Kultur-Arta Esperantista Societo „A.Š. Turković“ kaj ekde 1995 sub la hodiaŭa nomo Esperanto društvo Rijeka (esperante: Esperanto Societo Rijeka).

La societo ĉiam havis inter 30 kaj 120 membroj. Nuntempe (2017) ĝi havas 46 membrojn. La societo regule okazigas semajnajn kunvenojn ankaŭ prelegojn kies celo estas plibonigo de kono de Esperanto. La societo ĉiun jaron organizas kursojn de Esperanto por komencantoj, almenaŭ unu kurson jare. En Rijeka dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Esperanto estis instruata en kvin bazaj lernejoj. Instruantoj estis, Vjera Baletić, Anja Hurčak, Slobodan Vitolović, Mirjana Vukelić kaj Nikola Vuković. Nia forpasinta membro, ĵurnalisto Radoslav Škalamera taksis , ke inter la jaroj 1946 kaj 1990 Esperanto estis instruata al ĉirkaŭ. 4.000 personoj. Tiuj jaroj estis la plej fruktodonaj de Esperanto-agado en Rijeka. Sidejo de La Societo estas en centro de la urbo, kun tri ĉambroj. Biblioteko de la societo havas pli ol 1.700 librojn.


Rijeka estas por esperantistoj taŭga urbo por organizo de internaciaj kunvenoj. Ĝiaj esperantistoj organizis la jenajn grandajn renkontiĝojn:



  • En majo 1957 estis organizita Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kiun ĉeestis kelkcent esperantistoj fervojistoj.

  • En 1959 en Rijeka kaj Opatija okazis la 2-a kultura festivalo de jugoslaviaj esperantistoj, kaj la festivalon ĉeestis 650 esperantistoj kaj estis prezentitaj 320 kulturaj programeroj.

  • En junio 1964 en Rijeka estis organizita la 18-a kongreso de jugoslaviaj esperantistoj, kiun partoprenis 500 esperantistoj, kaj gastoj el 11 landoj.

  • En julio 1980 en Rijeka okazis la 53-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ĉeestis ĉirkaŭ 300 partoprenantoj.

  • En septembro 1981 en Kraljevica en la hotelo «Uvala Scott» okazis la 13-a Trilanda Konferenco (Aŭstrio, Italio kaj Jugoslavio) kiun partoprenis 150 esperantistoj.



En la jaro 1970 esperantistoj en Rijeka (precipe Vjekoslav Morankić kaj Miodrag Simić kaj amikoj de Esperanto Ivan Grce, Stevo Dotlić kaj aliaj) fondis Sportsko društvo Esperanto, Rijeka (Sporta Societo Esperanto, Rijeka), (en la sekva teksto - SS Esperanto). SS Esperanto havis jenajn klubojn: korbopilkan (viran kaj virinan) kiuj konkuris en regionaj konkuroj, krome la klubo ankaŭ havis junulatan teamon. SS Esperanto havis ŝakan, tablotenisan kaj etpiedpilkan klubojn kaj pro tio ĝi havis bonan reputacion en Rijeka. La tablotenisan klubon gvidis Stanislav Budak kun sia frato, ambaŭ el Veprinac apud Opatija. La ŝakan klubon gvidis esperantistoj Stjepan Đuretić kaj Đorđo Guzović. La ŝaka klubo restis la lasta kaj ĉesis ekzisti en 1991.

En la jaro 1980 La societo komencis unu el tre gravaj aktivadoj en sia historio. Ĝi komencis eldonadi la gazeton „Heliko“. Tiu ĉi gazeto estas ege grava por historio de La societo kaj esperanta movado en Rijeka kaj en la regiono de Rijeka. La plej gravaj iniciatoroj estis la ĵurnalisto Radoslav Škalamera, kaj la kunlaborantoj Damir Rak, Kristina Markov, Stjepan Đuretić, Anja Hurčak, Vesna Franelić kaj multaj aliaj. En la jaro 1980 aperis du antaŭnumeroj (1a kaj 2a provnumeroj). En la 1981 jaro komenciĝis normala aperado de la gazeto. La 1-a numero aperis en februaro 1981, poste 2 kaj 3 en junio la saman jaron. La gazeto poste aperadis jene: numero 4 februaro 1983, 5 junio 1983, 6 novembro 1983, 7 februaro 1984, 8 kaj 9 aŭgusto 1984 , 10 decembro 1984, 11, 12 kaj 13 majo 1985, 14 oktobro 1985, 15 decembro 1986 kaj 16 julio 1988. (Vidu ĉiujn numerojn: http://www.esperanto.hr/heliko_kel.htm )

De komenco de eldonado de „Heliko“, t.e. ekde 1980 ĝis 1988. por ĉiuj 16 numeroj la ĉefredaktoro estis Damir Rak, kaj la lektorino Anja Hurčak.La gazeto por historio de La Societo kaj esperanto-movado en Rijeka kaj regiono de Rijeka estas gravega. Ĵurnalisto kaj fakulo Radoslav Škalamera profunde esploradis historion de Esperanto-movado en Rijeka kaj regiono. Li per siaj esploroj malkovris multajn historiajn dokumentojn pri fondiĝo de la unua esperanta societo en Rijeka kaj regiono inkluzive Kroation. Tiuj dokumentoj kiujn Radoslav Škalamera malkovris ne estis konataj ĝis lia malkovro. Preskaŭ ĉion kion ni scias nun pri historio de fondiĝo de la unua esperanta societo en Rijeka kaj Kroatio ni devas danki al li. Ĉion kion li malkovris estis publikigita en la gazeto „Heliko“. Per siaj artikoloj li estis la ĉefa kunlaboranto de la gazeto, kaj ĉion kion ni scias nun pri historio de esperanta movado en Rijeka kaj la regiono ni devas danki al li.

En la gazeto kunlaboris ankaŭ aliaj kunlaborantoj de La Societo kaj konataj esperantistoj el Kroatio. En „Heliko“ krom Radoslav Škalamera kunlaboris kaj skribis: Damir Rak, ĉefredaktoro, Anja hurčak, lektorino, kaj aliaj kiel Sanja Bokulić, Boris Di Costanzo, Stjepan Đuretić, Vesna Franelić, Marinko Gjivoje,Josip Golčić, Barica Grgurević,Mehmed Jakupović, Emilija Lapenna, Kristina Markov,Vjekoslav Morankić, Marko Petrović, Josip Pleadin, Valter Šverko, Slobodan Vitolović, Mirjana Vukelić, Zlatko Vukelić kaj pluraj aliaj.

„Heliko“ aperigadis artikolojn kaj informojn el Kroatio kaj Jugoslavio, pro tio ĝi estas tre utila por ekscii multajn informojn pri la esperanta movado en Kroatio kaj Jugoslavio. Tiuj informoj parte ne estas hodiaŭ konataj, kaj sen la gazeto ili estus historie forgesitaj. Nun ili ne estos forgesitaj, ĉar kompleta „Heliko“ estas skanita kaj troviĝas sur la paĝo de Kroata Esperanto-Ligo www.esperanto.hr, precize en la adreso: http://www.esperanto.hr/heliko_kel.htm

La lasta numero de „Heliko“ aperis eksterordinare kiel numero 17 en decembro 2003.


Post internacia sendependiĝo de Respubliko Kroatio, Esperanto Societo Rijeka daŭrigis sian regulan agadon, tenante prelegojn, kunvenojn de membroj, organizadon de kursoj de Esperanto kaj laboris en aliaj aktivecoj laŭ sia statuto.

La 25-an de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1998 en Rijeka okazis la 54-a Internacia Junulara Kongreso (esperantista) kiun partoprenis 378 partoprenantoj.

Membroj de la societo aktive partoprenis en la Unua Kongreso de Kroataj Esperantistoj (1997 en Zagrebo), kaj ankaŭ en la postaj kongresoj (Varaždin 1998, Osijek 1999, Đurđevac (Ĝurĝevac) 2000, Rijeka 2002, Zagreb 2003, Zabok 2005, Velika Gorica 2010, Bjelovar 2011 kaj Koprivnica 2012).

Por la jaro 2001 Universala Esperanto-Asocio konsentis, ke la 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazu en Zagreb, fare de Kroata Esperanto-Ligo. La kongreso okazis ekde 21-a ĝis la 28-a de julio. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 1.800 personoj. Esperantistoj el la tuta Kroatio, kaj inter ili tiuj el Rijeka, kuniĝis en la granda organiza laboro.

Rijekaj esperantistoj en 2002 organizis sekvajn renkontiĝojn en Rijeka kaj Kostrena:


  • la 5-a Kongreso de Kroataj esperantistoj

  • la Alp-Adria Esperanto-Konferenco

  • Mezeŭropa konsultiĝo de Landaj Asocioj

  • Kroata Konkurso pri Scio de Esperanto por Lernantoj el Elementaj Lernejoj



La societo organizadis tiun ĉi konkurson dum 11 jaroj, t.e. inter 2002 kaj 2012 sinsekve. La konkursojn partoprenis pli ol 200 gelernantoj. (Vidu: http://www.esperanto.hr/galerio_rijeka.htm#kostrena_djeca kaj seme : http://www.esperanto.hr/kostrena_raporto_2002_2012.doc )

Solena celebrado de la 100-a jubileo de fondiĝo de la unua esperanto-organizo en Rijeka kaj Kroatio „Adriatika Ligo Esperantista“ okazis en Rijeka la 17-an de novembro 2007. La celebrado estis publika laŭe de la strato Korzo kaj antaŭ la tiam starigita dulingva (kroata kaj esperanta) memortabulo pri tiu evento en la adreso Korzo 18. Krom 100-a jubileo de fondiĝo de la unua Esperanto organizo en Rijeka kaj Kroatio „Adriatika Ligo Esperantista“, okazis kultura programo en la granda salono de Kroata Kuldura Domo en Sušak. Al celebrado ĉeestis ĉirkaŭ 100 partoprenantoj el Rijeka, Kroatio kaj eksterlando. Oni mencias jenajn programerojn:





  • Estas metita dulingva (la kroata kaj esperanta) marmora memor-tabulo sur fasadon de la domo Korzo 18, kie en 1907 estis sidejo de „Adria Ligo Esperantista“.
    (Vidu: http://www.esperanto.hr/galerio_rijeka.htm#ploca )

  • Okazis solena akademio en Kroata Kultura Domo kun abunda kultura programo.
    La akademion ĉeestia la urbestro de la Urbo Rijeka, Mr. Sc. Vojko Obersnel.

  • Turisma Asocio de la Urbo Rijeka eldonis tre luksan turisman prospekton de urbo Rijeka, kiu troviĝas sur retpaĝo de la Urbo Rijeka kaj retpaĝo de Kroata Esperanto-Ligo. (Vidu: http://www.esperanto.hr/rijeka_prospekto_2007.htm )

  • Okazis ekspozicio de esperantaj libroj en la urba biblioteko en la strato Korzo.

  • En kunlaboro kun Filatelista societo de Rijeka estas eldonita filatela koverto kun stampo de la unua tago, la 17-a de novembro 2007.

En Rijeka kaj ĝia regiono nun ekzistas 4 Zamenhof- Esperanto objektoj (ZEO). Krom la dulingva memortabulo en la strato Korzo 18 en Rijeka ili estas: Hotel Esperanto en Crikvenica (Selce), Izviđačko odmaralište (Skolta Restadejo) Hostelo „Esperanto“ en Kostrena, kaj en Opatija tombo de la unua kroata esperantisto Marija Pilepić.

Ekde 2007 ĝis inkluzive 2015 jaro Esperanto Societo Rijeka aktivis kun neesperantista maskerada grupo „Paždroć“. Tiam esperantistoj en Rijeka havis Maskerandan Esperanton Kompanion „Paždroć“. La maskerada kompanio partoprenadis regule ĉiujare karnavalajn paradojn en Rijeka. Ĉeestante en la karnavalaj paradoj esperantistoj faris grandan propagandon por Esperanto-movado, ĉar la paradojn de la karnavaloj de Rijeka observadis averaĝe pli ol 100.000 rigardantoj. Loka televido „Kanal RI“ regule ĉiujare akompanis la paradojn rekte per televidaj elsendoj. (Vidu: http://www.esperanto.hr/rijeka_karnavalo.htm )

E la jaro 2014 ekde la 6-a ĝis la 12-a de julio okazis en Rijeka la 10-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio. La kongreson partoprenis ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el Eŭropo kaj Kroatio. La organizantoj estis Eŭropa Esperanto-Unio kaj Esperanto Societo Rijeka. La kongreso havis tre kvalitan programon. Temo de la kongreso estis: „Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj –malmultekosta komunikado“. Abunda kulturarta programo ebligis al kongresanoj konatiĝi kun kroata muziko kaj folkloro. Dum solena malfermo de la kongreso estis kantataj la kroata kaj eŭropa himnoj. (Teksto de eŭropa himno en Esperanto estas de Umberto Broccatelli).

En Opatija ekde la 9-a ĝis la 11-a de oktobro okazis la 18-a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio. La konferencon partoprenis 32 personoj el Italio, Slovenio kaj Kroatio. La konferencon subtenis Urbo Opatija kaj Turisma Komunumo de Urbo Opatija, kiu ankaŭ eldonis turisman prospektom de Opatija La prospekto estas la unua turisma prospekto aperinta en Esperanto en historio de la urbo. En la konferenco oni pritraktis agadon de esperantistoj de Alp-Adria regiono kies membroj estas Kroatio, Slovenio kaj regionoj el Italio, Aŭstrio kaj Hungario.

Fine de septembro la 28-an ĝis inkluzive sabaton 30-an ĉi jaron (2017) La Societo celebros la 110-an datrevenon de la unua esperanta societo en Rijeka kaj Kroatio.

En la jaro 1979 Kultur-arta esperantista societo „A.Š. Turković“ (nun Esperanto Societo Rijeka), aĉetis en la ĉemara urbeto Kostrena (5 km de la centro de Rijeka) la domon Vilao «Amfora» de ĉ. 350 m2 da spaco. Ĝi estis konata intertempe sub la nomoj: Vilao „Esperanto“, Vilao „Esperanto Domo“, Skolta ripozejo „Esperanto Domo“. La Domo estis ekde 1991 uzata kune kun Unuiĝo de Skoltoj Rijeka kaj nun oni havas en la Domo „Hostelon“ Esperanto. De luado de tiu havaĵo La Societo en Rijeka akiradas monon por la societo mem kaj por subteno de Esperanto-movado en Rijeka kaj ĝia regiono. Komence de 90-aj jaroj Unuiĝo de Skoltoj havis en la domo infanĝardenon kiu estis financata de la urbo Rijeka kiel ĉiuj aliaj infanĝardenoj en Rijeka.
(Vidu: http://www.esperanto.hr/bildoj_esperanto_domo.htm )

Membroj de La Societo multe laboras en la „Esperanto Domo“ en mantenado de la domo. Estas komplete rekonstruita kanalizacio, ordigita aliro al ĉefa eniro en la Domo, komplete rekonstruita (preskaŭ nova) tegmento. Praktike per luogajno de la Domo La societo havigas monon por normala laboro, por pagi kostojn, librotenadon kaj simile. La Societo havas sidejon en la centro de la urbo Rijeka, ĉar „Esperanto Domo“ estas en Kostrena, loko sufiĉe for de la centro de Rijeka.

La Societo posedas bonan esperantan bibliotekon kiu havas pli ol 1.700 librojn.

La Societo laboras je aliaj taskoj laŭ la sia statuto.

La Societo en septembro 2017 havas 45 membrojn.
Datumoj por tiu ĉi teksto ĝis la fino de 1970-aj jaroj ĉerpitaj plej multe el la gazeto „Heliko“ kiu aperadis sporade ekde 1980 ĝis 1988. Ĉiujn gravajn informojn trovis kaj esploris la ĵurnalisto Radoslav Škalamera kiu ĉion malkovritan publikigis en la citita gazeto „Heliko“,

(Ĉion pri esperanto en Rijeka vidu: http://www.esperanto.hr/rijecki_kantun.htm ).



(Tiun ĉi dokumenton vidu: http://www.esperanto.hr/rijeka_morankic_eo_12_09_2017.docx )


Kompilis Vjekoslav Morankić / Lingve kontrolis: Davor Klobučar


Elŝuti 33.69 Kb.


Elŝuti 33.69 Kb.