Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto: malamiko aŭ amiko de plurlingveco?

Elŝuti 30.57 Kb.

Esperanto: malamiko aŭ amiko de plurlingveco?




Dato15.10.2017
Grandeco30.57 Kb.

Elŝuti 30.57 Kb.

"Esperanto: malamiko aŭ amiko de plurlingveco?"
Vilnius, 30 majo 2008. Seán Ó Riain

Karaj gesamideanoj,


1. Unue mi ŝatus elkore gratuli Povila Jegorovas kaj liajn kolegojn en Vilnius pro la ege sukcesa kongreso kiun ili organizis.
2. Mi ŝatus paroli al vi
A) de la antaŭjuĝo kiu vidas Esperanton kiel malamikon de plurlingveco.
B) de propedeŭtiko kaj lernfaciligo, kiuj ne samas, miaopinie.
C) preni la irlandan sperton por montri kiom la lingvolernado bezonas lernfaciligan Esperanton.
D) starigi la tuton en strategia kadro.
E) montri al vi novan lernolibron de Esperanto, kiu substrekas principon kiun Esperantistoj tro longe neglektis.
F) fini per kvar linioj de originala poemo en Esperanto, kun mia irlanda traduko.
A. La antaŭjuĝo kiu vidas Esperanton kiel malamikon de plurlingveco
Aprile 2004 okazis la sola voĉdonado pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento, kiam, en manlevado pri la Raporto Dell-Alba pri multlingveco en la EP, proksimume 43% subtenis lasi referencon en la Raporto pri "pristudi ĉu neŭtrala lingvo kiel Esperantno povus ludi rolon en la konservado de plurlingveco en la EP", sed 57% voĉdonis por forviŝi la referencon. La sola kialo kiun donis tiu 57% estis ke "evidentas ke Esperanto estas en kontraŭdiro kun plurlingveco". Sed, ĉu vere evidentas?
Kiel Esperantistoj scias, ekzistas tuta serio da eksperimentoj ekde 19211 kiuj montras la malon - la lernfaciligajn ecojn de Esperanto, t.e kiel Esperanto emas helpi la lingvolernadon ĝenerale, sed pri tio endas resti prudenta kaj eviti iun ajn emon troigi. Dum konferenco en Moskvo en 2007, la reprezantino de la rusa ministrejo pri edukado, D-ino Rozina, prenis la ideon serioze nur post tre sobra interveno de Docento Wim Jansen, kiu asertis inter aliaj :2 « La propedeǔtika efiko de Esperanto, eĉ se ĝi ne estas pruvita rigore science, estas kredinda kaj verŝajna en difinitaj kazoj. … La plej fortas mezuritaj indikoj … koncernas la francan kaj la anglan … la du ĉefajn administrajn lingvojn de EU. » Respondante al la demando « Kial Esperanto », li menciis

  1. ĝian regulecon ;

  2. ĝian travideblecon ;

  3. la manko de esceptoj, kiuj maskas la esencon de tio, kio estas lingvo ;

  4. la kulturo de la Esperanto-komunumo resumas la kontribuojn de dekoj da kulturoj;

  5. Esperanto ne transdonas, aǔ trudas, modelojn de pensado aǔ de la organizado de la socio, kiuj estas intime ligitaj al la lernado de iu fremda nacia lingvo.

Jansen pledas por du aferoj:




  1. Al universitatoj, esplorcentroj, ktp.: simplaj kaj science bone regeblaj, kontroleblaj eksperimentoj.

  2. Al instancoj de publika instruado: agnosko de la propedeǔtika valoro en difinitaj kazoj, almenaǔ en la kazoj, kiam la lernotaj lingvoj estas la angla aǔ la franca, kaj kie la gepatra lingvo staras relative malproksime de tiuj du lingvoj.

Renato Corsetti, Mauro la Torre3 kaj aliaj verkis pri tiu temo. La laboro de D-ino Katalin Smidéliusz montris ke Esperanto helpis hungarajn infanojn lerni la italan, ĉar ĝi proksimas vortare al la itala sed strukture al la hungara.4 Ŝi ellaboris utilan principon5:

Ju pli malsamas la gepatra lingvo (L1) kaj la cellingvo (L3), kaj ju pli similas Esperanto al la cellingvo, des pli granda estas la propedeǔtika valoro. (Ekzemplo al tiu ĉi kazo: kiam hungaro volas lerni la italan lingvon). Lingvistike ne tiom utilas, se la gepatra lingvo tre similas al la cellingvo kaj Esperanto fremdas al ambaǔ (kiam ruso volas lerni la polan lingvon).” 
B. Propedeŭtiko kaj Lernfaciligo
"Propedeŭtiko", venas de la helena "pro" + "paideuein", «antaŭ + instrui », kaj signifas "helpon antaŭ la lernado", aŭ "helpo por prepari la sekvan lernadon".

La pli travidebla termino en Esperanto, "lernfaciliga" signifas "igi facila la lernadon". Tio povus okazi antaŭ la lernado aŭ dum la lernado". Mi persone spertas tion dum la lingvolernado de niaj du filinoj, kiuj lernis Esperanton ne kiel duan lingvon, sed kiel kvinan, sed kiuj pli bone komprenas gramatikon ĝenerale pro la sperto kun Esperanto. Mi ne ripetos la detalojn de la eksperimentoj, krom pri unu eksperimento kiu okazis en Sheffield, Anglio, en la 1950-aj jaroj, kaj kiu sufiĉe sobre montras pri kio temas.


"Ĉi tiu eksperimento estis klopodo klarigi la demandon ĉu Esperanto devas esti lernata kiel enkonduko al lernado de la franca. La rezultoj estis:
(1) En la kazo de la malpli inteligentaj lernantoj, tiuj, kiuj dediĉas la unuan jaron de lernado de fremda lingvo al Esperanto, havis pli bonajn rezultojn en la franca (laŭ la mezurado per 11 malsamaj testoj) je la fino de kvar jaroj, ne dediĉinte kroman tempon al la franca dum la lastaj tri jaroj.
(2) Ĉi tiu supereco estis eĉ pli notinda en la kazo de la malpli inteligentaj lernantoj, kiuj krome havis problemojn pri la parol-kapablo.
(3) La pli inteligentaj lernantoj, kiuj havis pli bonajn rezultojn, estis tiuj, kiuj elektis rekte lerni la francan.
(4) Tiuj, kiuj komencis per Esperanto, montris pli bonan komprenkapablon pri la franca.
(5) Tiuj, kiuj komencis per la franca, akiris pli bonan aktivan lingvo-kapablon."6
Tio lasta povus mirigi nin, kaj ni kompreneble ne devas akcepti ĝin sen plua esplorado, sed la plej interesa parto eble estas la helpo kiun donas Esperanto al la malpli lingvemej studantoj. Kiel ni vidos el la irlanda sperto, tiu punkto estas aparte grava. Per helpo al ili, per doni pozitivan sperton de lingvolernado, de gusto de sukceso, tiu aliro povas instigi al plua lernado, kaj igi la lingvolernadon malpli elita kaj pli demokrata. Kial oni ne uzas pli multe tiun aliron? Kiel la metra sistema bezonis 200 jarojn por esti adaptita? 7
Britio faras ege valoran laboron per Springboard, nun kun 4 lernejoj kun 230 lernantoj, sub la kontrolo de la Universitato de Manchester.8

C) La irlanda sperto
La irlanda, kelta lingvo kaj unu el la 3 gaelaj lingvoj, estas unu el la plej antikvaj literaturaj lingvoj de Eǔropo. La unua literatura teskto estas de AD 597. Ĝis meze de la 19a Jarcento, la irlanda restis la lingvo de la plimulto de irlandanoj. Tiom ĉirkau 5 kvin milionoj parolis ĝin, pli ol la nederlanda, la sveda, la dana, kaj eĉ de la portugala lingvo en Eǔropo. La Malsatego 1845-47, kiam 1-2 milionoj mortis pro malsato, ege malfortigis la lingvon, kiu estis preskaǔ morta en 1900, sed kiun EU proklamis unu el siaj oficialaj laborlingvoj en 2007.
En Irlando ekde la sendependeco en 1922 oni devige instruas la irlandan al ĉiuj studentoj en ĉiuj lernejoj de baza kaj meza niveloj. La rezulto: la esplorado de D-ro John Harris9 montris ke nur ĉirkau 30% de anglalingvaj infanoj sukcesis atingi la lernocelojn en la irlanda, kaj 70% malsukcesis. La irlanda tiom malsimilas la anglan kiom la pola la germanan. La malsukceso konvinkas la 70% kiu studadis la irlandan dum 12-13 jaroj ke ili malhavas talenton por lerni lingvojn, kaj do ili eĉ ne probas lerni aliajn lingvojn.

 

Ĉu la lernfaciliga aliro povus helpi la lernadon de la irlanda? Neniu certas, sed tio estas certe esplorinda. Regula, gramatike travidebla lingvo, donus pli rapidan sukceson en la lingvolernado, kaj povus konvinki la 70% ke ili ja havas talenton por lerni lingvojn. D-ro Eugene Mc Kendry, Direktoro de la Informcentro pri Lingvoinstruado de Nordirlando en la Universitato de Belfast, rekomendas ke oni provu: Li skribis:10


Mi proponas la ideon de la irlanda kaj la angla en bazaj lernejoj, kaj, kie eblas, Esperanto kiel la trian lingvon, por certigi bonan preparadon por la sekva lingvolernado.”
 

D. Strategia Kadro
Mi pli kaj pli konvinkiĝas ke prezenti Esperanton kadre de la plurlingveco kiel helpilo de lingvolernado estas taktike bona vojo antauen. En mia sperto, ghi vekas multe malpli de opozicio ol pli radikalaj proponoj por la uzo de Esperanto. Tiucele eblus uzi partojn de la raporto Maalouf11, kiu proponas ke ĉiu EU civitano lernu unu « grandan internacian lingvon » kaj unu « personan adaptitan lingvon ». La elekto de ĉi-lasta estu tiom libera kaj persona kiom la elekto de profesio. Oni povas facile kritiki la raporton Maalouf kiel “utopia” aǔ “nereala”, sed eble pli saĝus ke ni analizu ĝin por trovi kiujn punktojn en ĝi povus helpi Esperanton. Komisionano Orban interesiĝas pri la raporto Maalouf, kvankam ĝi ne estas la oficiala pozicio de la Komisiono. Ĝi ne kulpas pro la dominado de la angla, ĝi nur agnoskas la faktan situacion, doloran por ni. Por ŝanĝi tiun situacion, la unua paŝo estas akcepti la realon.

E. Nova lernolibro de Stano Marĉek: « Espéranto per Direkta Metodo". La graveco uzi la nacian flagon de ĉiu lando kiel kovrilon, por kontraǔi la antaǔjuĝon ke Esperanto estas la malamiko de la naciaj lingvoj, kaj do de nacioj.
F. Kelkaj linioj de originala poemo en Esperanto:
La Tagiĝo, de Antoni Grabowski
GA (irlanda)

Le grá don bhaile, dár ndúchas, dár náisiún,

Táimid ar lasadh le croí dílis.

Is ag fanacht dúinn dílis d’altóir an bhaile

Is sliocht na hÁdhamhchlainne uile sinn.
Per amo al hejmo, patrujo, naci’ ;

Ni flamas en koro fidela.

Kaj same fidelaj al hejma altar’,

Ni sentas nin filoj de l’tuta homar’.

Seán Ó Riain

Prezidanto de EEU



www.seanoriain.eu

1Vidu la liston en la studo de la itala ministrejo pri edukado : http://www.internacialingvo.org/public/126_plena.htm.

2 Esperanto – la plej bona propedeǔtiko – materialoj de la internacia konferenco en Moskvo la 13 aprilo 2007. Moskvo: Eǔropa Universitato Justo, p 82.

3Ekzemple, «  Ĉu klara strukturo estas instrua?“ en Planned Languages: From Concept to Reality, Bruselo: VLEKHO, 2001. Tiu artikolo donas kvarpaĝan bibliografion.

4 http://ilei.info/ipr/smide'liusz.htm. Vidu ankaǔ Lobin, Günter (2002): Ein Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht. Der propädeutische Wert einer Plansprache in der Fremdsprachenpädagogik. Aachen: Shaker, disertacio de Ph.D; kaj http://www.interlinguistik-gil.de/.

5 « La propedeǔtika valoro konkrete” (1995) . Internacia Pedagogia Revuo [2]: 4-12.

6 Halloran, J.H. (1959: 204). “A Four-Year Experiment in Esperanto as an Introduction to French”. British Journal of Educational Psychology 22 [3]: 200-204.

7 Francio adaptis la metran sistemon en 1791; Usono, Liberio kaj Myanmar ankoraǔ ne. .

8 www.springboard2languages.org.

9 D-ro John Harris, 2006. Irish in Primary Schools. Dublino: Department of Education and Science.

10 Konferenco pri edukado en Trinity College, Dublin, la 12-an de septembro 2006. Vidu www.cnag.ie por la plena teksto de la kontribuo de D-ro McKendry irlande, kun resumo en la angla.

11«Un Défi salutaire – comment la multiplicité des langues pourrait consolider l'Europe», vidu http://ec.europa.eu/education/policies/lang/doc/maalouf/report_fr.pdf


Elŝuti 30.57 Kb.

  • La antaŭjuĝo kiu vidas Esperanton kiel malamikon de plurlingveco
  • B. Propedeŭtiko kaj Lernfaciligo "Propedeŭtiko", venas de la helena " pro" + " paideuein", «antaŭ + instrui », kaj signifas "helpon antaŭ
  • C) La irlanda sperto
  • D. Strategia Kadro
  • raporto Maalouf
  • E. Nova lernolibro de Stano Marĉek: « Espéranto per Direkta Metodo".

  • Elŝuti 30.57 Kb.