Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto Lingvo Internacia

Elŝuti 171.98 Kb.

Esperanto Lingvo Internacia




paĝo5/5
Dato28.05.2017
Grandeco171.98 Kb.

Elŝuti 171.98 Kb.
1   2   3   4   5

5. Esperanto el psikologia vidpunkto


Oni povas aliri la mondan lingvoproblemaron laŭ tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia, ktp. Ĉi tie ĝi estas traktata el psikologia vidpunkto de la psikologo Claude Piron kiu dum multaj jaroj ankaŭ laboris kiel tradukisto ĉe UN.
Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton, ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke Esperanto ne progresas sufiĉe rapide. La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la lingvo ne progresas sufiĉe rapide fontas el unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ili deziras, ke Esperanto progresu, kaj ili reagas al tiu deziro kiel eta infano: ili ne volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter ilia deziro kaj ĝia plenumiĝo. Ili do sentas frustron. Kiam ili sentas frustron, anstataŭ fronti al la fakto, ke al ili dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fuŝo kuŝas en ili, ili serĉas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas ilin. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi infanece.

5.1. Lingva rilatado estas io tre kompleksa


Ankaŭ kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas la esperantistojn, mi tuŝis psikologian aspekton de la situacio. Kial la mondo ne komprenas la esperantistojn? Ĉar la socio ne bone komprenas la lingvan situacion ĝenerale. Kial? Pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, ĉar lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio ĝenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman. Alia psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne bone komprenas la lingvan problemaron, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, aŭ al lingvisto, aŭ fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj, pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemaron, estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin, kvazaŭ vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato lingvoproblemaro simple ne ekzistas. "La angla solvas ĝin, aŭ la tradukistoj". Kaj due, se entute estus problemo, estas klare, ke ĝi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo?" ŝi aŭ li diros al vi. Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, ĉar sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kaŭzas multajn fuŝtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon. Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun aŭ tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ĝi parolas. Do, en la profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ rigardu, kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj: "se oni persekutas aŭ kritikas mian lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min."
Multaj homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco, prempaŝos sur ĉiu alia lingvo, sur ĉiu popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante ĉion pasante. Tio eble ŝajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu difinita vorto, ĉi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo ĉe multegaj personoj.

5.2. Tabuo


Fakte, tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ĉirkaŭ 99 elcentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.
En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate al ĝiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas "operacia esplorado" ("operations research", "recherche opérationnelle"). Se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la praktiko, (surterene, kiel oni diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa, ĉu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.

Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemaron surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo.

 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.
Ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemaro estas io tiel ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado montras, ke agas tabuo.


5.3. En kio radikas la tabuo?


Kial tiu tabua aliro al la lingvoproblemaro? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj. La ideo, ke “ordinaraj homoj” povu senbare komuniki de popolo al popolo malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj. Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.
Sed mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto "lingvo", en ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras "milito" aŭ "mono" aŭ "patrino" aŭ "sekso" aŭ "atomenergio", io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp.
Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto "lingvo". Kial? Ĉar la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo" inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.
Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas laŭ la normalaj vojoj de ĉia lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi aŭtomobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaŭe ni ne povis klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas, ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi ĝin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.
Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto "lingvo".

5.4. Kaj “patro” kaj “patrino”


Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed ne patrinon. Ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj “Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887”. Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe kreskis kaj transformiĝis en la menso de Zamenhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur, se grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski, transformiĝi kaj fariĝi io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.
Esperanto, kia ĝi estas uzata nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. Ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. Ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi vivon.

5.5. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj


Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemaro, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia (kiu ne estas ankaŭ nacia lingvo). Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo, kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. La tabuo ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas, laŭ mi, la plej bona, per tre granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, certe, eĉ se nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion oni diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do la frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed ĝi verŝajne ne povos superi la faktojn en longa perspektivo.
(Mallongigita versio de prelego farita de Claude Piron en 1998.)


6. Kutimaj demandoj pri Esperanto


En tiu ĉi sekcio vi trovas respondojn al kelkaj kutimaj demandoj pri Esperanto.

6.1. Kial oni nomas la lingvon Esperanto?


Komence la lingvo nomiĝis “Lingvo Internacia” - la internacia lingvo. Kiam Zamenhof prezentis la lingvon li uzis la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (signifas: doktoro kiu esperas). Pro tio homoj kelkfoje parolis pri “la lingvo de d-ro Esperanto” kaj iom poste nur “Esperanto” kaj tio iĝis la kutima nomo de la lingvo.

6.2. Kiom da homoj parolas Esperanton?


Ne estas klare kiel nombri la Esperanto-parolantojn, ĉar ne ĉiuj Esperanto-parolantoj estas membro en iu organizo. Krome dependas de la difino de "paroli Esperanton": ĉu oni nombru nur altnivelajn regulajn parolantojn, aŭ ĉu oni nombru ĉiujn kun baza scio de la lingvo, eĉ se ili tre malofte uzas Esperanton. La taksoj de Esperanto-parolantoj en la mondo do multe varias, de kelkcent miloj ĝis kelkaj milionoj. Ĉiuokaze estas sufiĉe multaj Esperanto-parolantoj mondskale por havi viglan kaj internacian komunumon.

6.3. Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas?


Plejparto de la vortradikoj venas el la eŭropaj lingvoj, precipe la latinidaj, sed la gramatiko de Esperanto havas plurajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por eŭropaj lingvoj, sed faras ĝin iom simila al ekzemple la turka, svahila aŭ eĉ la ĉina.

6.4. Ĉu estas facile lerni Esperanton?


Kompare kun la naciaj lingvoj, jes. Sed, kiel ĉiam, multo dependas de la individuo mem, kaj kiom da aliaj lingvoj oni jam lernis. Lerni novan lingvon ĉiam estas defio kaj neniel "tre facile", laŭ nia sperto. Tio validas ankaŭ por Esperanto, kvankam ĝi klare estas malpli malfacila ol la naciaj/etnaj lingvoj kutime estas. Ankaŭ por homoj kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon, Esperanto estas lernebla! Sed, kompreneble necesas multe da lernado kaj ekzercado se oni volas flue kaj korekte uzi la lingvon.

6.5. Kial lerni Esperanton?


Ekzistas diversaj kialoj kial homoj eklernas Esperanton. Lingvemaj personoj ofte scivolas pri la gramatiko de Esperanto kaj tiel komencas studi la lingvon. Aliaj interesiĝas pri Esperanto ĉar ili ne sukcesis lerni iun fremdan lingvon kaj do volas provi pli facilan lingvon. Iuj aŭdis pri la “interna ideo” kaj pro ĝi lernas Esperanton por en tiu maniero subteni pli pacan kaj kunligitan mondon. Junuloj ofte interesiĝas pri vojaĝoj al aliaj landoj por tie trovi novajn amikojn kaj Esperanto estas tre bona alternativo por tio.

6.6. Kiel lerni Esperanton?


Se vi havas bonan aliron al interreto ni rekomendas al vi komenci ĉe www.lernu.net kie troviĝas pluraj interagaj kursoj por komencantoj en multaj lingvoj. Se vi preferas kurson en libroformo tia estas mendebla per www.???? [depende de la lingvoversio]. Kiam vi scios iom da Esperanto, bonas ekuzi la lingvon kun aliaj, ĉu per interreto, ĉu en Esperanto-renkontiĝoj (vidu la lastan sekcion).

6.7. Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn?


Jes, estas kelkaj. La verda stelo estas la plej malnova kaj plej vaste uzata, i.a. por la Esperanto-flago. La verda koloro estas simbolo de "espero" kaj la kvinpinta stelo simbolas la kvin kontinentojn. Alia, pli nova, estas la tiel nomara “jubilea simbolo” kiu aperis kiel rezulto de konkurso pro la centjariĝo de Esperanto.

6.8. Kial kelkaj lingvistoj faris negativajn eldirojn pri Esperanto?


Tiuj kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio, tiom multaj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo, kaj do esti atentinda kaj esplorinda. Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon, oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado. Estus tre bone se pli da lingvistoj kaj esploristoj volus fari studojn kaj esploradon pri Esperanto en la estonteco.

6.9. Ĉu eblas lerni Esperanton en universitatoj kaj lernejoj?


En kelkaj landoj jes. Multaj esperantistoj argumentas ke lernado de Esperanto en la baza lernejo helpus al la lernantoj poste pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn pro tio ke la lernantoj ricevus bonan memfidon pri lingvolernado lernante la relative facilan Esperanton kaj ke ili ankaŭ ekhavus pli bonan komprenon pri gramatikaj strukturoj dank’ al la klareco de la gramatiko de Esperanto. Sed ĝis nun mankas sciencaj pruvoj pri tio.

6.10. Ĉu oni povas aŭdi de kiu lando venas Esperanto-parolanto?


Ofte oni povas diveni de la akĉento de kiu lando venas persono kiu parolas en Esperanto, sed ne ĉiam, ekzistas ankaŭ tiuj kiuj havas “neŭtralan” elparolon.

6.11. Kiom da denaskaj Esperanto-parolantoj ekzistas?


Verŝajne ekzistas ĉirkaŭ 1000 homoj kiuj parolas Esperanton kiel unu el siaj gepatraj lingvoj. Ofte estas tiel ke la gepatroj renkontiĝis dum iu Esperanto-aranĝo kaj estas el malsamaj landoj. Ili uzas Esperanton inter si hejme kaj kiam ili poste ricevas infanon ili volas pluuzi Esperanton inter si. La verŝajne plej ofta modelo estas ke unu gepatro ĉiam uzas Esperanton kun la infano, la alia gepatro, kiu estas enmigrinto, uzas sian denaskan lingvon kun la infano kaj en la socio la infano uzas la lokan/nacian lingvon. En tiu maniero la infano iĝas denaske trilingva.

6.12. Ĉu ne estus pli bone krei novan eĉ pli justan lingvon por internacia komunikado?


Kunmeti bonan lingvobazon ne estas facila afero. La lingvistoj, kiuj plej bone scias pri lingvoj, ne nepre havas talenton pri krei lingvon, ilia specialiĝo ja temas pri analizi lingvojn. Krei kaj analizi estas sufiĉe malsamaj aferoj. Pluraj homoj kunmetis lingvobazon, ankaŭ grupo da lingvistoj provis, sed la rezultoj ĝis nun ne iĝis pli sukcesaj ol Esperanto. Pensu pri Mozart kaj muzikkreado, ne ofte aperas homoj kun tia talentego! Iom simile pri Zamenhof. Li havis eksterordinaran talenton pri lingvokreado kaj sukcesis mem kunmeti lingvobazon kiu montriĝis multe pli bona ol aliaj provoj. Krome, vivigo de nova lingvobazo postulos longan tempon da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo. Kaj sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas tre malmultajn ŝancojn fariĝi vere vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Kun Esperanto la procezo jam okazis kaj la lingvo nun estas preta. Ne perfekta, sed tamen tre bona por internacia kaj egaleca komunikado.


7. Lokaj informoj pri Esperanto


[Pri Esperanto-organizoj, kluboj, kursoj, aranĝoj ktp en la lando de la eldonlingvo. Ĉi tie la tradukanto(j) povas enmeti informojn pri Eo-agado en sia lando. Volonte laŭ la malsupra skemo:]

7.1. Organizoj kaj kluboj




7.2. Kursoj




7.3. Aranĝoj




7.4. Libroj pri Esperanto




7.5. Librovendejoj




7.6. Kontaktinformoj


Laste:


  • Ĉu vi ŝatis tiun ĉi broŝuron? Se jes, ni estus tre dankemaj se vi pludonus ĝin al amiko aŭ kolego. (Eblas elŝuti pdf-version ĉe www.ikso.net/broshuro.)



  • Ĉu vi havas komentojn aŭ demandojn pri la enhavo? Se jes, vi povas kontakti nin per broshuro@ikso.net.



  • Ĉu vi ŝatus spekti informfilmon pri Esperanto? Se jes, jen unu tia: www.esperantoestas.net (kun subtitoloj en multaj lingvoj)



  • Ĉu vi ŝatus komenci lerni Esperanton? Se jes, ni rekomendas al vi iri al www.lernu.net. Agrablan lernadon! 



”Kiel iom naiva revanto mi kredas ke iam en la estonteco regos paco sur la tero, ne tute sen konfliktoj kaj kvereloj inter nacioj, sed sen sangaj militoj. Por atingi tian tutmondan pacon bezonatos multe pli forta UN kun internaciaj juĝejoj kaj mondpolico, simile kiel ni en la nacioj havas juĝejojn kaj enlandan policon. Ĉu en la laboro formi tian novan mondkomunumon ankaŭ Esperanto povus esti utila? Mi esperas ke jes, sed tio eblus nur se multaj ekscios pri la avantaĝoj de Lingvo Internacia...”

Hokan Lundberg, kunordiganto de la broŝuro





1   2   3   4   5


Elŝuti 171.98 Kb.

  • 5.1. Lingva rilatado estas io tre kompleksa
  • 5.3. En kio radikas la tabuo
  • 5.4. Kaj “patro” kaj “patrino”
  • 5.5. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj
  • 6. Kutimaj demandoj pri Esperanto
  • 6.2. Kiom da homoj parolas Esperanton
  • 6.3. Al kiuj lingvoj Esperanto plej similas
  • 6.4. Ĉu estas facile lerni Esperanton
  • 6.5. Kial lerni Esperanton
  • 6.6. Kiel lerni Esperanton
  • 6 .7. Ĉu Esperanto havas iujn simbolojn
  • 6.8. Kial kelkaj lingvistoj faris negativajn eldirojn pri Esperanto
  • 6.9. Ĉu eblas lerni Esperanton en universitatoj kaj lernejoj
  • 6.10. Ĉu oni povas aŭdi de kiu lando venas Esperanto-parolanto
  • 6.12. Ĉu ne estus pli bone krei novan eĉ pli justan lingvon por internacia komunikado
  • 7. Lokaj informoj pri Esperanto
  • 7.5. Librovendejoj 7.6. Kontaktinformoj

  • Elŝuti 171.98 Kb.