Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto Lingvo Internacia

Elŝuti 171.98 Kb.

Esperanto Lingvo Internacia




paĝo3/5
Dato28.05.2017
Grandeco171.98 Kb.

Elŝuti 171.98 Kb.
1   2   3   4   5

3. Personaj rakontetoj pri Esperanto


Jen sekvas kelkaj personaj rakontetoj de homoj kiuj multe uzas Esperanton.

Mi estis ravita de la interna logiko de Esperanto”


Nomo: Zsófia Kóródy

Lando: Germanio / Hungario

Profesio: Gimnzia instruisto

En la Esperanto-movado i.a.:

- Estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

- Estro de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj



Persona rakonteto:

Mi studis lingvistikon en universitato en Budapest kaj komencis lerni Esperanton nur pro tio, ke mi vidu, kion enhavas, kiel funkcias iu kreita, t.n. planlingvo. Mi estis ravita de la strukturo, la interna logiko de Esperanto. Sed simpla analizado de la lingvo ne kontentigis min kaj mi serĉis la parolantojn, la uzeblon de tiu lingvo. Nova mondo malfermis sin: mi ekkonis multajn homojn, geamikojn en la tuta mondo kaj per ili konatiĝis kun fremdaj landoj, urboj, kulturoj kaj kutimoj. Poste mi decidis fariĝi Esperanto-instruisto kaj dediĉi mian vivon al tio, ke per mia laboro pli kaj pli da homoj ekkonu tiun mirindan interhoman komunikilon.


Mi instruas diversajn lingvojn kaj ankaŭ Esperanton de pli ol 30 jaroj kaj en lernejoj kaj en diversaj kursoj. Estas tre interese kompari la rezultojn de miaj gekursanoj kaj vidi, kiom pli rapide ili ekuzas Esperanton kaj jam post mallonga tempo ili povas konversacii en tiu lingvo kaj facile trovas geamikojn el diversaj landoj.
De 2003 mi vivas kaj laboras en la germana urbo Herzberg am Harz, kie ankaŭ mia instrulaboro kontribuis al tio, ke Esperanto fariĝis elektebla instrufako en la lernejoj kaj ke Esperanto fariĝis komunikad-lingvo por ĝemelurbaj kontaktoj. Pro la plurkampa ĉeesto kaj uzado de Esperanto en la urbo, la urba konsilantaro en 2006 aldonis la kromnomon: “Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo”.

Esperanta kulturo: laboro kaj plezuro ”


Nomo: Rogener Pavinski

Lando: Brazilo

Profesio: Filmisto kaj muzikisto

En la Esperanto-movado interalie:

- Muzikisto en la rokgrupo Supernova

- Ĉefkreanto de la filmo “Esperanto estas...”

- TEJO-estrarano



Persona rakonteto:

Mi ekkonis la lingvon Esperanto kiam mi estis ĉirkaŭ 12-jara, kiam mia frato alportis hejmen simplan lernolibron. Tiam mi scivoleme foliumis la libron, ŝatis ĝin, sed ne tuj eklernis. Poste preskaŭ 10 jaroj, mi kun amiko vidis afiŝon en la urbocentro pri senpaga kurso por lerni Esperanton. Ni decidis iri al la kurso kune. Iom poste ni rezignis pri la kurso. Sed mi daŭrigis la lernadon per pluraj metodoj kaj ankaŭ kun pluraj paŭzoj, ĝis kiam en la jaro 2002, post intensiva unu-monata kurso kun multaj gejunuloj, ni decidis veturi al la urbo Pato Branco kaj partopreni en la Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazonta unuafoje en Brazilo.


Dum IJK mi pasigis la plej plezurigan semajnon de mia vivo ĝis tiam! Mi tie spertis ke Esperanto vere funkcias kaj kiom facile kaj plezure estas povi komuniki libere kun homoj el pluraj landoj. Mi ekhavis multajn amikojn diverslandajn kaj la aranĝo estis nekredeble bela sperto. Poste mi plulernis por plibinogi miajn lingvo-konojn kaj ankoraŭ mi ĉiam partoprenas en la renkontiĝoj kaj kongresoj miaregione kiam eblas. Ankaŭ mi ekagadis ĉe la junulara brazila movado kaj baldaŭ mi fariĝis redaktoro de ties oficiala organo kaj iom poste ano de la estraro.
En 2005 mi partoprenis konkurson de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj ricevis subvencion por vojaĝi al IJK en Pollando. Mi profitis tiun ŝancon kaj pasisgis unu monaton en kvar Esperanto-aranĝoj en 4 malsamaj landoj. Tio estis neforgesebla aventuro por mi, kiu unuafoje vojaĝis eksterlanden!
Mia ĉefa intereso en Esperanto estas la kultura flanko kaj mi ĉiam volis krei muzikon en

Esperanto, do mi kun amikoj komencis prilabori kanzonojn kaj la rezulto estis starigo de roka grupo kaj disko nomata Supernova, lanĉita en 2006 per la diskeldonejo Vinilkosmo en Francio. Mi ankaŭ profesie okupiĝas pri Esperanto. Unu el la plej gravaj projektoj, kiujn mi partoprenis ĝis nun estis la internacia kunlaboro pri la informfilmo "Esperanto estas..." kies muntadon mi faris. Ankaŭ muzikvideon por Supernova kaj aliajn plurspecajn filmetojn mi kreis kaj kreas.


Lastajn du jarojn mi havas estraran postenon en TEJO kaj tiel klopodas subteni la asocion por ke ĝi povu servi al plibonigo kaj kreskigo de la junalara esperanta movado. Kiel estrarano, unu el miaj taskoj estas zorgi pri la konkurso en kiu mi mem jam partoprenis. Tiel mi ĝojas kiam ĝi donas al aliaj la saman ŝancon kiun mi havis kaj esperas ke ili profitos el ĝi tiel bone kiel mi estis bonŝanca fari.

”Mi sentas min parto de tutmonda komunumo”


Nomo: Erin Piateski

Lando: Usono

Profesio: Meĥanika inĝeniero

En la Esperanto-movado i.a.:

- Teamano de lernu.net



Persona rakonteto:

Mi eklernis Esperanton en la gimnazio, ĉar mi aŭdis ke Esperanto estas facila lingvo, kaj mi supozis pro tio ke Esperanto estis mia nura ŝanco por paroli fremdan lingvon flue. Mi trovis ke miaj amikoj kaj familianoj kiuj studis iun lingvon en kurso preskaŭ neniam povis paroli tiun lingvon, eĉ je baza nivelo. Do mi studis Esperanton, esperante ke ĝi estus mia enkonduko al la mondo de fremdaj lingvoj. Mi tiam ne imagis, kion mi poste povus fari kun la lingvo; mi simple volis lerni fremdan lingvon, por povi diri ke mi parolas pli ol unu lingvon.


Malgraŭ tiu simpla plano, Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo. Mi havas koramikon el Italio, kun kiu mi parolas nur Esperanton. En tiu senco, paroli Esperanton fariĝis tre kutima afero por mi; mi uzas ĝin ne nur por paroli kun homoj en aliaj landoj, sed ankaŭ por paroli pri la vetero, por debati pri lastatempa politiko, kaj por demandi ĉu estas en la fridujo sufiĉe multaj ovoj por kuiri patkukojn. Sed Esperanto ne nur donis al mi amrilaton; ĝi ankaŭ ŝanĝis la manieron en kiu mi vidas la mondon. Multaj diras ke oni povas paroli kun homoj de ĉiuj landoj en mondo per la angla, kaj tio veras. Sed malmultaj scias ke tio veras ankaŭ por Esperanto.
Mi trovis ke estas grandaj diferencoj inter uzo de la angla, kaj de Esperanto, por internacia komunikado. Mi sentas ke uzo de Esperanto egaligas la parolantojn, ne nur el lingva vidpunkto, sed ankaŭ el socia vidpunkto. En Usono, malofte okazas festo kiun ĉeestas kaj profesoroj kaj purigistoj. Sed ĉe festoj de internaciaj Esperanto-aranĝoj, kuracisto sidas apud laboristo, emeritulo apud gimnazia studento, kaj ĉiuj kune parolas kiel egaluloj.
Per Esperanto, mi sentas ke mi havas "nekonatajn amikojn" preskaŭ ĉie en la mondo. Kiam mi vojaĝas, ĉu por mia laboro aŭ ĉu por ferio, mi preskaŭ ĉiam povas trovi lokan esperantiston, kun kiu mi povos renkontiĝi. En lando kiun mi neniam antaŭe vizitis, tio signifas ke jam post unu vespero, mi ne plu sentas min fremda en la nova lando. Mi povas facile paroli kun la aliaj per komuna lingvo; mi ne devas zorgi ĉu mi povas legi la menuon ĉe restoracio, aŭ ĉu mi komprenas la lokajn kutimojn, ĉar la lokaj esperantistoj helpas min pri tio. Sekve mi sentas min parto de tutmonda komunumo; ne kiel usonano, sed kiel esperantisto.


Esperanto igis min mondcivitano”


Nomo: Jean Codjo

Lando: Kanado / Benino

Profesio: Instruisto

En la Esperanto-movado i.a.:

- Membro de Afrika komision

- Redaktoro de la bulteno Esperanto en Afriko

Persona rakonteto:

Esperanton mi tuthazarde eklernis dum politika kriza epoko en Benino (1988). Tiam mi intencis lerni la hispanan lingvon kaj konfuze mi konsideris Esperanton kiel la hispanan. Mi ekdubis, kiam mi rimarkis ke la lingvo estas tro facila por esti la hispana. Nur post tiu dubo, mi konsciis, ke fakte temis pri iu internacia lingvo. Unue mi memlernis Esperanton dum kelkaj semajnoj kaj poste perkoresponde mi daŭrigis kun la helpo de esperantisto en Nederlando.


Por mi, Esperanto iĝis plia lingvo per kiu mi povas komuniki kun novaj amikoj en diversaj landoj, ankaŭ kun hispanoj. Tiel mi konatiĝis kun homoj el ĉiuj partoj de la terglobo, eĉ kun homoj, pri kies gepatra lingvo mi antaŭe tute sciis nenion. Krome, Esperanto influis al mia privata kaj profesia vivo, al mia sinteno, al mia pensmaniero kaj al mia rilato kun aliaj homoj, egale al kiuj etnoj aŭ kulturoj ili apartenas.
Mi poste lernis la germanan lingvon danke al Esperanto. Mia tutunua korespondantino estis germanino. Kvankam ni korespondis esperante, mia emo scii pri ŝia lingvo iĝis granda. Mi ankaŭ sciis, ke kelkaj eroj koncerne la gramatikaĵojn, precipe la akuzativon, similas al tiuj de la germana lingvo. Kunmetado de vortoj por krei alian vorton ankaŭ similas al vortkreado en la germana. Finfine mi decidis lerni la germanan ĝis akiro de universitata diplomo. Hodiaŭ mi profesie instruas lingvojn, interalie la germanan lingvon. Pli tolerema kaj malferma mi iĝis pri aliaj kulturoj. Pro Esperanto, mi sentas min vera mondcivitano.

Dank' al Esperanto mi ofte ĝuis intiman kontakton eksterlande


Nomo: Satoo Reiko

Lando: Japanio

Persona rakonteto:

Post la fino de la dua mondmilito mia pliaĝa frato eklernis latinajn literojn. Gvidante la lernadon, mia patrino parolis al la frato kaj mi pri Esperanto, kiun ŝi lernis en sia juneco. Ŝiaj vortoj ial restis en mia koro longan tempon kun granda impreso. Post ĉirkaŭ 42 jaroj mi legis artikolon pri Esperanto en iu ĵurnalo. Ĝi forte interesis min kun la sopiro al mia patrino kaj instigis min al partopreno en la kurso, kiu tiam okazis en la civitana halo. Mi kuraĝe vizitis la ĉambron de la kurso, kaj eklernis Esperanton en ĉiu merkredo de majo ĝis oktobro krom aŭgusto. Tuj post la fino de la kurso mi komencis korespondi kun bulgara virino kaj ĝuis tion kun granda ĝojo. Post ne longe neatendite mi ricevis leteron de ĉeĥa virino, kiu deziris korespondi. En 1995 kiam mi vojaĝis en Orienta Eŭropo kun mia edzo, en Prago mi renkontiĝis kun ŝi kaj ŝia edzo. Tio estis granda kortuŝo neesprimebla en vortoj.


En 1998 mi partoprenis en la Universala Kongreso en Francio, kaj mi konatiĝis kun multaj esperantistoj el diversaj landoj. En 2002 franca virino, unu el ili, vizitis min en Japanio. Ni pasigis intime dek tagojn en vojaĝo prezentante Japanion. Dank' al Esperanto kaj esperantistoj mi ofte ĝuis agrablan vojaĝon kaj intimajn interfluojn eksterlande: vojaĝo al Uzbekio, partopreno de kongreso en Litovio en 2005 kaj la vizito al geamikoj en Francio en 2006. Dum tiuj vojaĝoj mi havis multajn kortuŝajn renkontiĝojn, kiujn mi tute ne imagis antaŭe.

      1. "Lernado de Esperanto kondukis min al nova mondoparto"


Nomo: Russ Williams

Lando: Polujo / Usono

Profesioj: Tradukisto kaj instruisto

En la Esperanto-movado interalie:

  • Aktivulo en lernu.net kaj aliaj projektoj

  • Diversaj tradukaj projektoj.

Persona rakonteto:

En aprilo de 2003, kelkaj programistaj kolegoj kaj mi impulse decidis lerni planlingvon por amuzi nin. Post kelkaj interesaj tagoj kun Lojban, du el ni pensis: "Nu, Lojban ŝajnas tre malfacila lingvo, kaj verŝajne malmultegaj homoj efektive parolas ĝin. Eble ni rigardu Esperanton. Supozeble ĝi pli facilas kaj havas pli multajn parolantojn." Iom da google-serĉado pruvis tion, kaj instigis min legi pri la interesaj historio, kulturo kaj literaturo de Esperanto. Mi konstatis ke Esperanto ekallogis min ne nur kiel gramatike eleganta amuzaĵo. Politikaj eventoj en 2003 pensigis min pri paco, toleremo, pli bona interkompreno, internaciaj rilatoj, ktp. Mi havis intuicion, ke lerni Esperanton estos grava decido en mia vivo, sed mi tute ne imagis ke mi loĝos en alia mondoparto pro Esperanto!


Sed sendepende de tiaj noblaj pacaj celoj kaj vivŝanĝoj, mi diru ke la lingva eleganteco de Esperanto vere mojosas. Lerni konjugacii verbojn post nur kelkaj minutoj anstataŭ kelkaj semestroj estis tre agrabla sperto! En loka Esperanto-klubo en Aŭstino, pluraj el ni progresis kontentige ĉiusemajne. Atingi lingvan kompetenton tiom rapide en Esperanto sentiĝis bonege, ĉar (kiel multaj homoj), mi jam stumblis tra kursoj pri diversaj aliaj lingvoj sen vera akiro de parola scipovo, kaj perdis esperon ke mi iam parolos duan lingvon kompetente. Kun Esperanto, mi vidis klaran progreson, kaj lerni la lingvon estis ĝojo. En novembro 2003 okazis malgranda kunveno de teksasaj Esperantistoj. Post 7 monatoj de lernado, mi pasigis mian unuan tagon de konversaciado nur en Esperanto, kaj tio estis por mi ekscita mejloŝtono.
Atinginte tiun nivelon de lingva kapablo, mi memfidis iri al pli grandaj kunvenoj en 2004, kie kreiĝis miaj unuaj seriozaj internaciaj amikecoj kun aliaj Esperanto-parolantoj. Mi iris al la jara kongreso de Esperanto-USA en Sidney, Kanado, kaj al la UK en Pekino, Ĉinujo. (Mi antaŭe pasigis 7 monatojn lernante la ĉinan, sed finfine rezignis kiam mi parolis ĝin nur tiel bone, kiel mi parolis Esperanton post kelkaj tagoj!) Mia unua UK estis aparte intensa sperto: kunesto kun pli ol 2000 Esperantistoj el 60 landoj. Iuj iĝis gravaj amikoj en mia vivo.
En 2005 mi estis ĉeforganizanto de Esperanto-kongreso en Aŭstino, Teksaso, kio estis valora sperto, kaj poste mi pasigis 4 semajnojn en 4 diversaj Esperantaj aranĝoj en Eŭropo (KEF en Finnlando, UK en Litovujo, IJK en Polujo, kaj IJS en Hungarujo). Tio estis vivŝanĝa vojaĝo, dank' al hazarda interkonatiĝo kun certa ĉarma polino dum la unua parto de la vojaĝo... Por resumi longan rakonton, mi translokiĝis al Vroclavo, Polujo en decembro 2005, kaj nun Anna kaj mi loĝas kune gefianĉe, uzante Esperanton ĉiutage kiel nian ĉefan hejmlingvon. Mi lernas la polan, kiu ege pli malfacilas ol Esperanto, sed mia kono de Esperanto kiel dua lingvo helpas lerni aliajn lingvojn kaj donas memfidon pri lingvolernado. (Kaj kiam la pola tro frustras min, mi konsolas min per tio, ke almenaŭ ĝi pli facilas ol la ĉina...)
En 2004, mi tute ne imagis, ke mi loĝos en Polujo kun tre akorda bonega fianĉino, uzante Esperanton ĉiutage. Tamen jen la nova vivĉapitro kun diversaj novaj fascinaj spertoj: vizitoj al diversaj kunvenoj en eŭropaj landoj, legado de tre diversa Esperanta literaturo, lernado pri la historio de Esperanto, novaj konoj pri aliaj lingvoj, landoj kaj kulturoj... Nun mi sentas min certa, ke Esperanto daŭre alportos pliajn bonajn surprizojn al mia vivo. Mi feliĉas, ke iun tagon en 2003 kelkaj kolegoj kaj mi ekbabilis duonŝerce pri planlingvoj.

      1. Esperanto alportas al mi internacian amikecon”


Nomo: LI JIANHUA

Lando: Ĉinio

Profesio: Ĵurnalisto

En la Esperanto-movado interalie:

  • Laboras por la revuo “El popola Ĉinio”

Persona rakonteto:

Mi eklernis Esperanton en la Ĉina Komunika Universitato en aŭtuno, 2003. Jaron poste mi laboris kiel volontulo kaj ĉiĉerono dum la 89a Universala Kongreso en Pekino. Diplomiĝinte el la universitato, mi eklaboris en la redakcio de “El Popola Ĉinio” en julio 2005. Dum la laboro mi ofte komunikiĝis kun alilandaj Esperanto-parolantoj. Tiu komunikiĝo alportas al mi internacian amikecon. Unu el la amikoj estas Povilas Jegorovas el Litovio kaj li invitis min prelegi dum la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno, la ĉefurbo de Litovio. Mi tre ĝojis, ĉar tiel mi spertis mian unuan vojaĝon eksterlanden kaj faris mian unuan prelegon en tia kongreso. Dank’ al subvencio de la redakcio de “El Popola Ĉinio”, mi povis ĉeesti la kongreson. Tio kreis ankaŭ du "unuafoje" de mia vivo: unuafoje mi tie interparolis kun alilandaj altranguloj (prezidanto de la litova parlamento kaj urbestro de Vilno ĉeestis la bankedon, kaj mi interparolis kun ili helpate de sinjoro Povilas) kaj unuafoje mi ĉeestis faradon de TV-programo. Mi rikoltis multajn amikojn kaj profundan amikecon en tiu ĉi kongreso, tion mi neniam forgesos.


Ĉar inter Vilno kaj Pekino ne estas rekta aviadilo, mi devis ŝanĝi aviadilon en Munkeno kaj tie resti 7 horojn. Estus tre bone se lokaj esperantistoj povus akompani min viziti la antikvan urbon Munkeno. Sed mi havis neniun amikon, eĉ plumo-amikon en Munkeno, tial mi serĉis retadreson de munkena E-organizo kaj sendis mesaĝon al ĝi. Atinginte Vilnon, mi malfermis mian retan leterkeston kaj legis en ĝi mesaĝon el Munkeno. Tiam mi ne povis kredi miajn okulojn, ĉar mi ricevis respondon de samideano Karl Breuninger en Munkeno, kiu skribis ke li povos akompani min tiutage. Mi estis tre kortuŝita. La 30-an de majo, Karl Breuninger, Uli Emder kaj Kriegmair gvidis min en la antikva urbo Munkeno. Ili ne nur detale konigis al mi la konstruaĵojn de la urbo, sed ankaŭ regalis min per nigra biero, kiu estas tre fama en la mondo. Oni diris: "Tiu, kiu ne trinkis nigran bieron en Munkeno, ne reale vizitis Munkenon." Profunde impresis min la beleco de Munkeno kaj amikeco de lokaj esperantistoj.

      1. Esperanto estas parto de mia normala vivo”


Nomo: Renato Corsetti

Lando: Italujo

Profesio: Profesoro pri psiĥolingvistiko, emerita

En la Esperanto-movado interalie:

- Eksa prezidanto de TEJO kaj de UEA



Persona rakonteto:

Mi lernis Esperanton, kiam mi estis relative juna, ĉirkaŭ dudek-jara, pro interesiĝo pri lingvoj. Mi mem en tiu periodo lernis la svahilan aŭ la urduan simple pro la plezuro lerni pliajn lingvojn. Esperanton mi ellernis meme el lernolibro, kiun mi trovis ie. La ceterajn lingvojn mi nur iom lernetis kaj ĉefe komprenis kiel ili funkcias. Sed mi ne restis esperantisto pro la lingvo kaj ĝiaj mirindaj lingvaj ecoj. Mi restis esperantisto pro la politika signifo de Esperanto.


Tiam mi estis juna, kaj mi pensis, ke en la vivo en la fino ĉiam gajnas “la bonuloj”. Estis la jaroj en la fino de la 60-aj ajroj kaj en la komenco de la 70-aj, kiam la junulara ribelo trakuris Eŭropon kaj Usonon, kaj mi estis kaptita de la potencialo de Esperanto funkcii kiel lingvo kontraŭ la kultura imperiismo de la grandaj landoj. Tiun ideon mi ankoraŭ konservas nun, kvankam intertempe mi tro longe vivis por kompreni, ke ofte “la malbonuloj” sukcesas maski sin kiel “bonulojn”, kaj kaŭzi multajn nerenverseblajn katastrofojn. Tio okazis pri la medio kaj tio okazis ankaŭ en la lingva kampo en la lastaj jardekoj, tiel ke la homoj nuntempe estas pli kaj pli konvinkitaj, ke la plej bela lingvo, la plej facila lingvo, la plej lerninda lingvo estas la lingvo de la plej forta popolo. Ni povas nur daŭre diradi nian ĉefan mesaĝon: ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj, ĉiuj kulturoj havas en si ion valoran, kaj se vi serĉas vere internacian lingvon, jen estas Esperanto.
Poste aldoniĝis aliaj elementoj al mia esperantista vivo, ĉar mi edziĝis al angla esperantistino kaj ni daŭre parolas Esperanton hejme. Ni havas du filojn, jam tute plenkreskajn, kiuj parolas Esperanton aldone al la itala kaj al la angla. Do, Esperanto estas parto de mia normala vivo, kiam ni iras aĉeti ĉe la loka supervendejo aŭ kiam ni kuiras aŭ amuziĝas. Mi volas nur ankoraŭ diri, kial mi parolas Esperanton daŭre kun mia edzino, malgraŭ tio, ke ŝi dum tridek jaroj lernis la italan tute bone, kaj ke mi en la sama periodo daŭre uzis ankaŭ la anglan por specifaj celoj. Ni parolas Esperanton inter ni, simple ĉar tio sentiĝas la plej nature kaj bone por ni.

      1. Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo”


Nomo: Katalin Kovats

Lando: Nederlando / Hungario

Profesio: Instruisto kaj redaktoro de ttt-paĝaroj

En la Esperanto-movado interalie:

- Iniciatinto kaj redaktoro de www.edukado.net

- Tre ŝatata instruisto kaj pedagogo

Persona rakonteto:

Atendante mian unuan infanon kaj kuŝante en hospitalo dum longaj monatoj, en la lastaj semajnoj mi subite ekpensis pri Esperanto, pri kio mi aŭdis jam plurfoje en mia vivo, kaj petis mian edzon akiri al mi lernolibron kaj vortaron. “30 nap alatt eszperantóul” (Ene de 30 tagoj en Esperanto) estis la titolo de la libro, kiun mi intense studis antaŭ ol mia unua filo naskiĝis. Estis granda ĝuo en mia tiama “senkapableco” alproprigi lingvon je komunikkapabla nivelo ene de kelkaj semajnoj!


Mi plulernis ankaŭ post la nasko kaj baldaŭ mi mem ekinstruis Esperanton en la lernejo, kie mi instruis matematikon kaj la rusan lingvon. Poste mi serĉis kontaktojn kun esperantistoj. Tio en Hungario ne estis malfacila tasko, ja abundis kaj abundas ankaŭ nun diplomitaj instruistoj pri Esperanto. Ankaŭ mi fariĝis tio kaj la “verda lingvo” komencis trateksi nian vivon. Mian kaj tiun de la tuta familio. Pere de ĝi ni ekhavis eblojn vojaĝi, mi staĝis en Esperanto-centro en Svislando kaj instruis en Francio, poste unu post la aliaj mi gvidis kursojn en dekoj da landoj de Eŭropo. Kelkfoje mi havis okazon instrui ankaŭ en Usono, Aŭstralio kaj en Afriko. Miaj gefiloj – male al siaj samklasanoj – ekhavis amikojn el multaj landoj, kio signife larĝigis iliajn mondkoncepton kaj malfermitecon al diversaj kulturoj kaj lingvoj.
Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo. Redaktante la paĝaron www.edukado.net (kiu konstruiĝis laŭ miaj imagoj kaj planoj) mi povas nun malpli vojaĝi kaj de mia hejmo helpi al instruistoj kaj ankaŭ mem instrui Esperanton al centoj da personoj. Miajn materialojn uzas 1800 esperantistoj en pli ol 100 landoj. Mi donas bonan ekzemplon ankaŭ hejme, ĉar en nia nova familio Esperanto fariĝis ankaŭ la hejma lingvo, kiun nia 7-jara filo, Martin, ne nur ŝatas, sed ankaŭ pli kaj pli bone parolas krom siaj tri aliaj lingvoj (hungara, franca kaj nederlanda).

Internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj estas vere interesaj


Nomo: Kong Kil-yoon

Lando: Koreio

Persona rakonteto:

Estis hazarda kontakto al mi kun Esperanto. En vintro mi estis spektanta iun programon el televidilo, en kiu iu maljunulo estis lernanta Esperanton en kurso. La vortoj “Esperanto, internacia lingvo” interesis min. Tamen mi tuj forgesis la vortojn. Je la unua tago de ekstudo en universitato, mi refoje trovis la vorton Esperanto sur la afiŝo, kiun la membroj de Esperanto-klubo en universitato aperigis por allogi novajn studentojn. Do, mi partoprenis en ilia kurso. Ĝi tamen ne longe daŭris pro manko da kursanoj. Post la ĉeso de la kurso, la vorto Esperanto ĉiam restis en mia cerbo. Do, mi decidis memlerni ĝin kaj aĉetis lernolibron de Esperanto.


Tiutempe mi ĉiutage iris universitaton kaj revenis hejmen dum 2 horoj, tiam mi havis tempon legi la lernolibron. Kompreninte ĝian gramatikon, mi ekkorespondis kun alilandaj esperantistoj. Por altigi mian kapablon de Esperanto mi petis iun japanan esperantiston korekti miajn erarojn en miaj leteroj, kiam ŝi estis en Novzelando por lerni anglan lingvon. Tio daŭris tri jarojn kaj helpis min ne nur altiĝi lingve sed ankaŭ kompreni esperantismon. Ĝis nun mi povis amikiĝi kun centoj da esperantistoj en la mondo pere de Esperanto. Daŭre korespondante kaj interparolante kun ili, mi ekkomprenas la celon de Esperanto. Internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj estas vere interesaj kaj Esperanto multe faciligas tion.

      1. Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj”


Nomo: Marcos Cramer

Lando: Germanujo

Profesio: Doktoriĝanto pri logiko

En la Esperanto-movado interalie:

- Redaktisto de gazeto pri la junulara Esperanto-movado

- Kontribuanto al la Esperanta Vikipedio

Persona rakonteto:

Dek-ses-jara mi komencis lerni Esperanton pro intereso pri la gramatiko de facila planlingvo. Tuj post la eklernado mi ekinteresiĝis ankaŭ pri la idealoj de Esperanto, nome la internacieco kaj la egaleco, kiuj estis gravaj faktoroj por la plulernado. Komence mi lernis Esperanton el lernolibreto, poste praktikis ĝin en Interreto, kaj jam post naŭ monatoj unuafoje partoprenis tutsemajnan internacian junularan Esperanto-renkontiĝon, kie mi povis bone praktiki la paroladon.


Mi nun uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage en Interreto, kie mi havas kontakton kun homoj el diversaj kontinentoj. Aldone, mi ofte partoprenas en internaciaj junularaj aranĝoj kiuj uzas Esperanton, kaj kelkfoje mi uzas la gastigan servon Pasporta Servo por vojaĝi malmultkoste kaj kun pli rekta kontakto al la loka loĝantaro. Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj, kaj ankaŭ mian intereson pri aliaj lingvoj. Per ĝi mi ekkonis mian duone rusan edzinon kaj multajn bonajn amikojn el diversaj landoj.

Esperanto malfermis al mi novan rigardon”


Nomo: Trinh Hong Hanh

Lando: Vietnamio

Profesio: Komerca oficistino

En la Esperanto-movado interalie:

- ?


Persona rakonteto:

Iun tagon en la hejmo de mia intima amikino mi renkontis ŝian najbarinon, de kiu mi unuafoje informiĝis pri Esperanto, kaj tuj en mia kapo ekĝermis multaj demandoj: “Kia estas la Esperanto-lingvo?”, “Kies estas tiu lingvo?”, “Ĉu ĝi similas al la angla?”, “Ĉu ĝi estas vere facile lernebla?” ktp. Por mem trovi la respondojn al tiuj demandoj, mi decidis lerni Esperanton en la porkomencanta Esperanto-kurso en Hanojo. La kurso estis gvidata kaj instruata de kompetenta pedagogo. Krom la lingvo-instruado, li transdonis al mi ankaŭ internan ideon de Esperanto kaj riĉe praktikajn spertojn en agad-organizado de la movado. Li mem kondukis kaj instigis nin servi por la dua Azia Kongreso de Esperanto aŭguste 1999 en Hanojo.


Kia surprizo! Nur 6 monatojn, ĉiusemajne 3-foje, ni lernis kaj ni faris ĉion necesan kaj eblan por sukcesigi la 2an Azian Kongreson de Esperanto. Kaj kiel vere superbela! La tuto da tiamaj porkomencantaj gekursanoj iĝis la kerno de nia juna Esperanto-movado. Multaj ne nur kontribuis sed ankaŭ prenis sur sin ĉefan repondecon por novfonditaj Esperanto-organizoj. Esperanto malfermis kaj alportis al mi novajn rigardon kaj rekonadon. Mia amo al Esperanto kaj al la movado senhalte grandiĝas. Mi estas vere feliĉa pri mia progreso, des pli, pri la progreso de nia juna Esperanto-movado. Mi jam multe kuraĝiĝis de junaj kaj nejunaj esperantistoj en nia lando kaj en ĉiuj anguloj de la movado. Estante unu el novaj estraranoj elektitaj de VEJO dum la 63a IJK en Vietnamio, mi daŭre havos kondiĉon pli multe dediĉi min al la movado kaj Esperanto

      1. Por mi Esperanto estas inspiro”


Nomo: Hokan Lundberg

Lando: Svedio

Profesio: Gimnazia instruisto

En la Esperanto-movado i.a.:

- Unu el la fondintoj de E@I kaj lernu.net

- Kunordiganto de tiu ĉi broŝuro

Persona rakonteto:

En la lernejo mi havis problemon lerni fremdajn lingvojn. Mi luktis pri la angla kaj la germana dum multaj jaroj, sed bedaŭrinde neniam atingis bonan rezulton. Kiam mi estis 20-jara mi ekhavis emon lerni Esperanton pro influo de la dana verkisto Martinus. Ankaŭ pri Esperanto mi devis lukti dum pluraj jaroj, sed la diferenco estis ke mi sentis ke mi povos iam regi tiun lingvon kaj iom post iom mi atingis altan nivelon. Do, eblas diri ke mi estas pruvo pri tio ke persono sen talento lerni fremdan lingvon povas bone lerni Esperanton. Tiuj spertoj inspiris min labori por la lingvo en pluraj manieroj.


Dum kelkaj jaroj mi plentempe okupiĝis pri Esperanto-projektoj, sed nuntempe nur en mia libertempo. Ankaŭ mia edzino, Sonja, tre ŝatas Esperanton. Ni renkontiĝis dum TEJO-seminario ĉe la Nigra maro en Bulgario kaj ekde tiam uzas Esperanton inter ni. Sonja estas el Serbio kaj mi el Svedio, do Esperanto funkcias kiel lingva ponto inter niaj malsamaj fonoj. Ŝi parolas la serban kun niaj infanoj kaj mi Esperanton. En la infanejo kaj la ĉirkaŭaĵo ili uzas la svedan. Tio funkcias tre bone. Estas mirinde vidi kiel infano povas rapide ŝanĝi inter malsamaj lingvoj depende de tio kun kiu ĝi parolas.
Ni decidis ke mi uzu Esperanton kun niaj infanoj pro ĉefe du kialoj: 1) Por eviti ke ilia sveda iĝu tro domina kompare kun ilia serba, tiel ke ili ne nur komprenu la serban sed ankaŭ uzu ĝin aktive kiam ni vizitas geavojn kaj amikojn en Serbio. 2) Ĉar mi kaj mia edzino volas pluuzi Esperanton inter ni kaj do havi ĝin kiel unu el niaj familiaj lingvoj. Ankoraŭ unu kialo estas ke mi tre ŝatas uzi Esperanton, aparte kun miaj amoj.
***
Kiel vi rimarkis en la supraj rakontetoj multaj homoj trovas sian vivpartneron per Esperanto kaj kelkfoje oni uzas la ŝercan nomon “edzperanto” kiu signifas pli-malpli [nacilingva vorto/klarigo de “edzperanto”]. Ĉu ne bona indiko je tio ke en Esperanto eblas esprimi ankaŭ sentojn kaj amon?


1   2   3   4   5


Elŝuti 171.98 Kb.

  • ”Mi sentas min parto de tutmonda komunumo”
  • Dank al Esperanto mi ofte ĝuis intiman kontakton eksterlande
  • Internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj estas vere interesaj

  • Elŝuti 171.98 Kb.