Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto Lingvo Internacia

Elŝuti 171.98 Kb.

Esperanto Lingvo Internacia




paĝo2/5
Dato28.05.2017
Grandeco171.98 Kb.

Elŝuti 171.98 Kb.
1   2   3   4   5

2. Lingva prezenteto de Esperanto


Ĉi tie ni mallonge prezentas la lingvon Esperanto. Ĉar postulus tro da spaco priskribi la tutan lingvon, ni limigos la prezenton al literoj, vortoj kaj vortfarado. (Por prezento de la tuta gramatiko, kursoj, ekzercoj kaj vortaroj, ni rekomendas la multlingvan paĝaron www.lernu.net.)

2.1. Literoj kaj prononcado


Esperanto havas 28 literojn, el kiuj 5 estas vokaloj:

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
Granda avantaĝo estas ke ĉiu litero ĉiam prononciĝas same en ĉiuj vortoj, kaj ke oni literumas vortojn same kiel oni prononcas ilin. Do, se oni scias kiel prononci vorton, oni ankaŭ scias kiel literumi ĝin. La akcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo, ekzemple: hUndo, internacIa, flOro, familIo.

2.2. Vortoj


La vortradikoj en Esperanto devenas de diversaj lingvoj, ĉirkaŭ 75% el la latinidaj lingvoj, ĉ 20% el la ĝermanaj kaj ĉ 5% el aliaj lingvoj. Zamenhof provis elekti vortoradikojn kiuj jam estas konataj en la grandaj eŭropaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj:


  • el la latina:

    • sed (n.t.), tamen (n.t.), okulo (n.t.), akvo (n.t.)

  • el la franca:

    • dimanĉo (n.t.), fermi (n.t.), ĉevalo (n.t.), butiko (n.t.)

  • el la itala:

    • ĉielo (n.t.), fari (n.t.), voĉo (n.t.)

  • el pluraj latinidaj:

    • facila (n.t.), fero (n.t.), tra (n.t.), verda (n.t.)




  • el la germana:

    • baldaŭ (n.t.), bedaŭri (n.t.), jaro (n.t.), nur (n.t.)

  • el la angla:

    • birdo (n.t.), suno (n.t.), ŝarko (n.t.), teamo (n.t.)

  • el pluraj ĝermanaj:

    • bildo (n.t.), fremda (n.t.), halti (n.t.), ofta (n.t.)

En Esperanto multaj vortoj ne ekzistas kiel radikoj, sed kiel kunmetaĵoj. Ekzemple ne ekzistas radiko por la vorto “tranĉilo”, sed oni uzas la radikon tranĉ- (n.t.) kun la sufikso -il- kiu indikas ilon kaj la finaĵon -o kiu indikas substantivon kaj kunmetas tion al tranĉilo. Aliaj ekzemploj kun la sufikso -il- estas: tondilo (n.t.), ŝraŭbilo (n.t.), skribilo (n.t.), retumilo (n.t.), ludilo (n.t.)


2.3. Vortfinaĵoj


Interesa afero en Esperanto estas ke ekzistas difinitaj vortfinaĵoj kiuj aplikeblas je ĉiu vortradiko. Ekzemple, se ni prenas la radikon somer (n.t.) kaj al ĝi aldonas la finaĵon o (kiu indikas substantivon) ni ricevas somero (n.t.), sed se ni aldonas a, kiu indikas adjektivon, la vorto iĝas somera (n.t.) kaj aldonado de e, kiu indikas adverbon, donas la vorton somere (n.t.). La finaĵo j estas uzata por montri pluralon: someroj (n.t.).
En Italio estas varmaj someroj. (n.t.)

Somere mi ŝatas bicikli. (n.t.)

Kia bela somera robo. (n.t.)
-o por substantivoj

Substantivo estas nomo de aĵoj aŭ aferoj. Substantivo respondas al la demando "Kio ĝi (ŝi, li) estas?".

Ekz: homo (n.t.), ideo (n.t.), nomo (n.t.), domo (n.t.)
-a por adjektivoj

Adjektivo priskribas substantivon. Adjektivo respondas al la demando "Kia ĝi (ŝi, li) estas?"

Ekz: bela (n.t.), bona (n.t.), longa (n.t.), varma (n.t.), interesa (n.t.)
-e por adverboj

Adverboj priskribas verbon, adjektivon, adverbon aŭ tutan frazon.


Ekz: bele (n.t.), longe (n.t.), bone (n.t.), interese (n.t.)

(Ekzistas ankaŭ kelkaj adverboj kiuj ne finiĝas per -e, la tiel nomataj primitivaj adverboj.)


-j por pluralo

Pluralo signas ke temas pri pli ol unu afero.

Ekz: homoj (n.t.), ideoj (n.t.), grandaj domoj (n.t.), varmaj someroj (n.t.)
-n por objekto

Objekto estas tio kio estas rekte trafata de la ago en la frazo.

Ekzemple en la frazo "Ŝi amas lin." (n.t.) "lin" estas la objekto.
-i, -is, -as, -os, -us, -u

La finaĵoj kiuj rilatas al verboj estas:



  • -i por la bazformo

    • ekz: vidi (n.t.), kanti (n.t.), ridi (n.t.)

  • -is por estinta tempo

    • ekz: vidis (n.t.), kantis (n.t.), ridis (n.t.)

  • -as por estanta tempo

    • ekz: vidas (n.t.), kantas (n.t.), ridas (n.t.)

  • -os por estonta tempo

    • ekz: vidos (n.t.), kantos (n.t.), ridos (n.t.)

  • -us por kondiĉformo

    • ekz: vidus (n.t.), kantus (n.t.), ridus (n.t.)

  • -u por admonoj

    • ekz: vidu (n.t.), kantu (n.t.), ridu (n.t.)

Tiuj verbfinaĵoj validas por ĉiuj verboj kaj sekve ne ekzistas neregulaj verboj en Esperanto. Agrable, ĉu ne?


2.4. Vortfarado


Unu sama vortradiko povas en Esperanto doni plurajn vortojn en kombino kun diversaj antaŭsilaboj (prefiksoj), postsilaboj (sufiksoj) kaj finaĵoj. Tio signifas ke oni ne bezonas lerni same multe da vortoj kiel en aliaj lingvoj.
Unu eblo estas uzi la diversajn vortklasfinaĵojn:

interes' =>

intereso (n.t.)

interesa (n.t.)

interesi (n.t.)

interese (n.t.)
Per diversaj prefiksoj (antaŭsilaboj) kaj sufiksoj (postsilaboj) oni povas krei pli da vortoj de la sama radiko. Ekzistas 10 prefiksoj kaj 32 sufiksoj en Esperanto, jen kelkaj ekzemploj:

  • mal- indikas malan signifon:

    • bona (n.t.) – malbona (n.t.), juna (n.t.) – maljuna (n.t.)

  • -ej- indikas lokon:

    • lerni (n.t.) – lernejo (n.t.), loĝi (n.t.) – loĝejo (n.t.)

  • -in- indikas inan formon:

    • knabo (n.t.) - knabino (n.t.), frato (n.t.) - fratino (n.t.)

  • -ul- indikas personon:

    • juna (n.t.) – junulo (n.t.), grava (n.t.) – gravulo (n.t.)

La afiksa sistemo de Esperanto estas unu el la plej grandaj elpensaĵoj de Zamenhof.”


John Wells, profesoro en fonetiko

En sia libro Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (n.t.) profesoro Wells faras pensigan komparon inter lernado de la angla kaj Esperanto. En la komparado li supozas ke du lernantoj, kiuj jam scias la bazon de la angla respektive Esperanto, lernu la vorton ”manĝi” kun rilataj vortoj. Pro la prefiksoj kaj sufiksoj en Esperanto (kiujn la Esperanto-lernanto jam konas) estas relative facila tasko lerni la novajn vortojn en tiu lingvo, sed por la lernanto de la angla estas iom pli peze... Vidu:


En Esperanto

En la angla

En la [via lingvo]

manĝi

to eat




manĝas

eats




manĝis

ate




manĝos

will eat




manĝo

a meal




manĝaĵo

food




manĝado

eating




manĝejo

dining hall/room




manĝujo

container for food




manĝiloj

silverware




manĝebla

edible




manĝinda

worth eating




manĝeti

to snack




manĝegi

to feast




manĝaĉi

to eat badly




manĝema

interested in eating




manĝanto

eater, diner



La lernanto de Esperanto pli-malpli tuj scias la vortojn en la supra ekzemplo ĉar ili estas kunmetaĵoj de la radiko manĝ-, vortfinaĵoj kaj diversaj prefiksoj kaj sufiksoj kiujn la lernanto jam konas. Sed la lernanto de la angla devas sufiĉe multe ŝviti antaŭ ol li aŭ ŝi memoras ĉiujn tiujn vortojn, lernas kiel prononci kaj literumi ilin. Similan ekzemplon ni povus fari pri preskaŭ ĉiu baza vorto bezonata por povi interkompreniĝi en internacia komunikado. Do, eble vi nun pli bone imagas kial estas pluroble pli facile lerni Esperanton ol ekz la anglan kiel fremdan lingvon...


2.5. Kelkaj frazoj en Esperanto


Saluton! (n.t.)

Bonan tagon! (n.t.)
Kio estas via nomo? (n.t.)

Mia nomo estas ... (n.t.)
Kiel vi fartas? (n.t.)

Mi fartas tre bone. (n.t.)
Kie vi loĝas? (n.t.)

Mi loĝas en Stokholmo. (n.t.)
Mi ĝojas. (n.t.)

Ankaŭ mi. (n.t.)

Tre bone! (n.t.)

Se vi ŝatus aŭskulti parolatan Esperanton ni rekomendas al vi la retpaĝon Radio Verda - www.radioverda.com/.




1   2   3   4   5


Elŝuti 171.98 Kb.

  • 2.1. Literoj kaj prononcado
  • 2.2. Vortoj
  • 2.3. Vortfinaĵoj
  • 2.4. Vortfarado
  • 2.5. Kelkaj frazoj en Esperanto

  • Elŝuti 171.98 Kb.