Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto kaj traduko

Elŝuti 20.68 Kb.

Esperanto kaj traduko




Dato06.12.2017
Grandeco20.68 Kb.

Elŝuti 20.68 Kb.

Esperanto kaj traduko

Lingvo estas ege grava ilo por trensformi informojn, sciojn, sciencojn, pensojn, spertojn, sentojn, kulturon, kaj artojn speciale kiam temas pri literaturo.

De tiam kiam homo komencis skribi, tiu transforamdo de informoj prenis pli gravan rolon inter homoj, char oni ne plu bezonis bush-paroli kaj interkomuniki por intershanghi siajn ideojn kaj spertojn. Tiel pli rapide kaj facile ol antaue oni povas intershanghi siajn kulturojn kaj sciencojn. Tiu intershangho donis ege gravan eblecon al chiuj popoloj en la mondo pli disvastigi siajn kulturon kaj sciojn kaj prontopreni en aliaj kulturoj kaj scioj apartenantaj al aliaj popoloj de la mondo.

De antikvaj periodoj, post apero de manskribajhoj, tradukistoj, kiuj tiam ghenerale ankau mem estis autoro au scienculo, lau siaj interesoj au ordono de potenculoj (kiel reghoj) komencis traduki valorajn skrib-heredajhojn de aliaj autoroj, alinacie, por prezenti al siaj popoloj. Ghuste de tiam komencighis la problemo de la elekto de anstatauaj vortoj, kiuj povas bone esti kompreneblaj por siaj popoloj, sen miskompreno. Tiu problemo daure farighis pli serioza kun kresko kaj richigho de la lingvoj.

Traduko de iu lingvo al alia lingvo ne estas ghenerale facila, sed kiam temas pri literaturo, tiu pli malfacilighas. Char en kulturoj de chiuj nacioj estas multaj simboloj (نماد), mitoj( اساطیر), similigoj( تشبیه), metaforoj, metonomio(کنایه), amfibologioj(ایهام), kalemburoj (جناس ) alegorio (تمثیل) , proverboj kaj aliaj ludmetodoj de lingvo. Pro tio, oni ne devas nur traduki rektan signifon de chiuj vortoj, sed devas bone scii ghustan celon de la autoro, por ke ne aperu multaj miskomprenoj kaj ech eble la kontraua signifo de la celesprimo de la autoro.

Fakte por bone, korekte kaj fidele traduki iujn ajn librojn, artikolojn au tekstojn necesas almenau 4 kondichoj:



  1. Bone scii la originalan lingvon

  2. Bone scii la celan lingvon

  3. Bone scii kaj koni la temon kaj enhavon (komprenajhojn) de la traduk-teksto( libroj, artikoloj, prelegoj kaj paroladoj)

  4. Bone scii karakteron kaj pensmanieron de la autoro.

Sed por traduki la literaturon de alilingvo oni bezonas aliajn pliajn sciojn akj atentojn:

  1. Bone scii la stilon de la verko

  2. Bone komperni la muzikon kaj melodion de la elektitaj vortoj de la autoro

  3. Kaj bone kapti lingvoludoj de la autoro.

Chi tie mi ne volas diskuti pri lingvistikaj aferoj au diversaj teorioj de traduko, kiu bezonas pli da tempo. Ekzemple, chu dum tradukado bezonas sekvi chiujn signifojn de la vortoj en la frazoj, au chu nur enhavon kaj signifon de la frazo; chu traduki liberan komprenon de la frazoj, kaj fine chu devas pli atenti pri graveco de la melodioj kaj ritmoj de la vortoj au ne? Chiukaze oni por bone traduki iun ajn tekston devas havi sufiche da anstatauaj vortoj, ( ne nur rektaj signifoj de la vortoj sed ankau malrektaj kaj profundaj konceptoj de la vortoj au terminoj) en cela lingvo. Kaj tio estas tre grava por traduki ghuste enhavon, signifon kaj teknikon de la autoro.

Se mankas la anstatauaj vortoj kaj terminoj, la tradukisto devas mem elekti au novenkonduki la vortojn, kiuj estu ne tre strangaj au fremdaj por legantoj de la tradukita verko. Pro tio, ne chiuj, kiuj ech bone kaj flue povas paroli ambau lingvojn( originalan kaj celan ), kapablas traduki!

Ekzemple la Germana lingvo estas konata kiel filozofia lingvo, angla kiel scienca lingvo , franca kiel literatura lingvo, kaj persa kiel poezia lingvo. Do en iuj lingvoj oni havas multajn vortojn por bone esprimi siajn dirajhojn, komprenajhojn k.t.p. Sed multaj aliaj nacioj ne havas sufichajn kaj ghustajn vortojn kontrau tiuj vortoj en originala lingvo. Do, bezonas novaj vortoj kiuj antaue la popolo de la cela lingvo ne havis kaj ne konis tiujn chi vortojn.

Karakterizajhoj de chiuj vivantaj kaj dinamikaj lingvoj estas chiam shanghoj de la malnovaj kaj plu uzeblaj vortoj al pli bezonataj kaj uzeblaj nov-vortoj pro dauraj shanghighoj de la vivo, rilatoj, iloj, komprenajhoj kaj sciencoj k.t.p. Ju pli forta kaj dinamika la lingvo, des pli shangho de la vortoj kaj lingvo. Kiam rapideco de la kreo kaj novapero de la iloj, rilatoj kaj bezonoj de la vivo kreskas, oni bezonas pli da novaj vortoj. Tiuj nacioj kaj popoloj, kiuj malrapide antauenigas siajn vivon kaj kulturon ( materie au ne materie) mankas al ili vortoj kaj tiel influas kaj fluas la novaj kreitaj vortoj de originala lingvo al ilia lingvo. Nuntempe multaj novaj vortoj influas al diversaj lingvoj en la mondo kaj oni simple akceptas tiujn vortojn kaj miksas ilin kun siaj gramaktikaj reguloj ghuste au mise. Teknologiaj vortoj prenas grandan lokon tiurilate. Ekzemple la vortoj televido, radio, mobajlo (portebla telefono ), auto, trajno, komputilo K.t.p.

Do, tiuj lingvoj, kiuj havas eblecon kaj kapablon chiam daure richigi sin kaj krei kaj renovigi vortojn por esprimi chiujn bezonatajn nomojn kaj komprenajhojn lau radikoj kaj gramatikaj reguloj lau sia lingvo, tiu lingvo estas pli vivanta kaj dinamika. Komprenble kiam temas pri literaturo, neniu lingvo kapablas bone transfomi signifojn( surfacan kaj profundan) kaj ritmojn kaj melodion de la vortoj de originalaj lingvoj al sia lingvo.

Kiel oni povas traduki bele, ghuste kaj profunde la poemon de Hafez el persa lingvo al aliaj lingvoj? Au poemoj kaj teatrajhoj de Shakespeare au Geothe al alia lingvo. Ech ekzemple la nunaj britoj ne konas multajn vortojn de la Shakspeare-a periodo (tempo de Viktoria reghino) kiu ankau estas angla lingvo, sed la malnova.

Por pli kompreni mian dirajhon, eble bezonas kelkaj ekzemploj el persa lingvo:

La unua estas parto de iu poemo el Hafez:



فاش میگویم و از گفته خود دلشادم, بنده عشقم و از هر دو جهان آزادم ”

Tiun verson tradukis la mondfama kaj nobelpremia kandiato, William Old skota poeto kaj esperantisto al angla lingvo kaj Esperanto.

La esperanta traduko:

Larghe parolas mi, kaj pri l’ parol' mi fieras

Sklavo de l’ am’ mi estas, en du mondoj mi liberas

La angla traduko:

Freely I speak, my words delight my heart

Love’s slave am I, in two worlds play my part

Oni povas tuj kompreni ke William Old kiu mem estas lerta poeto, povis sukcese traduki la signifon de la verso kaj ankau iom klopodi pri estetiko de la vortoj, sed kiam temas pri ritmo kaj melodio, tute estas alia. Kaj tio fakte ne estas kulpo de li, sed temas pri kapableco de chiuj lingvoj.

Nun alia parto de iu poemo de Nima Yushigh:

می تراود مهتاب

می درخشد شب تاب

نیست یک دم شکند خواب در چشم کس و لیک

غم این خفته ی چند خواب در چشم ترم می شکند

Traduko al Esperanto per mi:

Eksudas lunbrilo

Lumigas luciolo

Ne estas iu momento, kiu ghenus dormon de okulo de iu, sed

Tristeco de tiuj dormantoj, haltigas dormadon de miaj malsek’ okuloj

Hazarde en parto unu kaj du, mi povis elekti frazojn, kiuj havas saman nombron de la vortoj kaj literoj, gramtik-reguloj kaj ritmo, sed en aliaj du partoj, ne plu eblis.

Multaj lingvistikoj kritikas ke Esperanto ne havas kapablon, eblecon kaj sufichan historion por havi tiel richajn kaj perfektajn vortojn, kiuj donas eblecon kaj avantajhon por bone kaj profunde traduki literaturajn librojn au ech filozofiajn librojn kaj profundajn komprenajhojn kaj signifojn. De iu flanko ili pravas. Char Esperanto ankorau ne estas tiel richa por havi chiujn vortojn kiel aliaj richaj kaj vivantaj lingvoj. Sed aliflanke ili ne pravas, char ili ne atentas pri ebleco, vigleco kaj dinamikeco de Esperanto.

Kiam Ludoviko Zamenhof kreis kaj fondis la lingvon Esperanto, malpli ol 1000 vortoj estis uzataj por unuaj verkajhoj, tamen tiu lingvo malgrau sia juna historio kompare kun longaj historioj de multaj vivantaj lingvoj, sukcese kaj nekredeble rapide kreskis kaj aperis multege da novaj vortoj, dank’ al sia gramatik-regula potenco, kiu donas eblecon por preskau chiujn vortojn multobligi, kaj pro fleksebla kapablo kaj vigleco, ankau tuj povas preni proponitajn vortojn de aliaj lingvoj, kiuj povas facile kaj belege adaptighi kun Esperanto. Ech tiu karakterizo de Esperanto, kiu donas gramatikan karakteron al la vortoj per finajhoj kaj ebleco de ie ajn meti ilin en la frazo, pli vastigas eblecon ludi kun vortoj dum literatura tradukado, kaj doni zorgon por pli da ritmoj, melodioj kaj stiloj de vekoj de autoroj de alilingvoj.

Mi pensas ke Akademio de Esperanto, povas elekti ne nur unu vorton por chiuj mankantaj vortoj, sed ankau elekti kelkajn vortojn kontrau unu signifo, char tiel oni havas pli da ebleco por zorgi pri estatikaj vidpunktoj de la vortoj kaj pli da kapableco por chefe literaturaj aferoj. Ekzemple en richaj lingvoj estas multe da vortoj. Ekzample por verboj, adjektivoj kaj adverboj kontrau unu signifo kiuj donas eblecon por bone elekti nesecan vorton por lingvoludo. Sed en Esperanto mankas tiu vasta ebleco kaj kapablo.

Mi kredas kaj esperas ke en frua estonteco ni havu tiel belan kaj richan lingvon, kiu pro avantajho de simpleco kaj diverseco, chiuj dezirus traduki siajn kulturajn heredajhojn al nia Esperanto.

Fine , mi deziras doni ekzemplon pri mia sperto. Mi tradukis kvar literaturajn librojn el Esperanto al persa lingvo, kies originalaj lingvoj estis japana kaj hungara kaj ankau kelkajn novelojn , kiuj aperis en literaturaj jhurnaloj en Irano kaj cetere mi tradukis du medicinajn librojn, kies originalaj lingvoj estis japana kaj china. Kiam temis pri sciencaj libroj, mi tre facile povis traduki ilin, sed kiam temis pri literaturaj verkajhoj estis ege malfacile kaj almenau mi ne povis de estetika vidpunkto bone traduki ilin, kaj kompreneble por signofoj ne estis problemo.

Kaj lasta punkto temas pri Yumeiho, japana kurac-masagho, kiun mi lernis en Japanio kaj instruis tutmonde. Kiam d-ro Saionji volis disvastigi sian kurac-metodon tra la mondo, li pensis ke nur povas helpe de Esperanto pli rapide traduki sian libron al diversaj lingvoj kaj tiel disvastigi ghin. Kaj li prenis la sloganon : "Esperanto por Yumeiho kaj Yumeiho por Esperanto." Tiu chi ideo estis ege bona kaj efika kaj li sukcese vidis ghian fruktodonon. Li ech pro sia celo li dungis Reza Kheirkhah, Iranan Esperantiston por tiu afero kaj Reza laboris dum 8 jaroj kun li en Tokio. Lia libro jam estas tradukita al pli ol 30 lingvoj kaj mi mem prezentis ghin en kvin kontinentoj kaj chirkau 30 landoj, dank' al Esperanto kaj esperantistoj. Chu tiu ne montras kapablecon kaj eblecon de Esperanto kaj esperantistoj? Mi mem pensas ke jes!



Dankon pro via auskultado

Gholamreza Azarhoushang


Elŝuti 20.68 Kb.


Elŝuti 20.68 Kb.