Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto kaj religio

Elŝuti 1.65 Mb.

Esperanto kaj religio




paĝo2/2
Dato15.03.2017
Grandeco1.65 Mb.

Elŝuti 1.65 Mb.
1   2
Partopreno en naciaj kaj internaciaj neEsperantistaj arangxoj
En Cxehxio tradicie okazas Katolika Esperanto-Tendaro fonditaj en la jaro 1969. Komence ili nomigxis "Libertempaj Esperanto-Tendaroj", por ke la religia karaktero ne estu tuj rimarkebla. Tamen en la jaro 1977 la polico atakis la tendaron kaj arestis organizantojn Miloslav Svacek kaj pastron Vojtech Srna.

Germanaj kristanoj-esperantistoj regule partoprenas naciajn arangxojn: Katolikaj Foiroj kiuj okazas cxiun duan jaron (lasta okazis en Ulm meze de junio cxi-jare kaj venonta en Saarbrucken, 24.-28.05.

Foiro Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.

2006) Germana Evangelia Tago (venonta: 25.-25.05.2005. en Hanovro kaj posta 16.-20.05.2007 en Kolonjo, E-prezenton prizorgos germana KELI-sekcio) kaj Germana Ekumena Foiro (venonta en la jaro 2008 aux 2009).

Estas planata partopreno de junaj E-istoj en la Tutmonda katolika renkontigxo venontjare meze de auxgusto en Kolonjo.

Italaj Esperantistoj regule partoprenas per budo kadre de la granda interreligia arangxo eeting en Rimini_ (cxiujare meze de auxgusto).


Katolikaj Esperantistoj aktivas naciskale okaze de naciaj sinodoj (Cxehxio, Kroatio). Same oni loke kunlaboras kun aliaj kristanaj movadoj kaj asocioj.
Menciindas lasta partopreno de Esperantistoj el Auxstrio, Cxehxio, Hungario kaj Kroatio en la Mezeuxropa katolika tago okazinta meze de majo cxi-jare en la maria pilgrimejo Mariazell, auxstrio. Tie oni okazigis Stan Meson en Esperanto.
Rilatoj inter katolika Esperanto-movado

kaj oficialaj katolikaj ekleziaj strukturoj
La unua papo kiu havis kontakton kun Esperantistoj, estis la Papo Sta Pio la 10a.

La 2an de junio 1906 en privata auxdienco li akceptis monsinjoron Luigi Giambeno, fondinton de la roma E-grupo "Imperiosa Civitas". Dum la auxdienco al la Papo estis prezentita jarkolekto de spero Katolika_.


Sian benon al la redakcio de "Espero Katolika" sendis ankaux la Papo Bededikto la 15a en la jaro 1920.
La Papo Pauxlo la 6a auxdience akceptis parton de la IKUE-estraro en majo 1964. La 13an de auxgusto 1975 dum la gxenerala auxdienco la papo salutis itallingve partoprenantojn de la kongreso.
Al la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Valencio (1993) la Papo sendis sian benon.
Je Paska dimancxo en la jaro 1994 Papo Johano Pauxlo la 2a unuafoje vicigis Esperanton inter la salutoj okaze de "Urbi et orbi". De tiam cxiam dum Pasko kaj Kristnasko Papo direktas siajn salutojn ankaux en Esperanto.
Post la Dua Vatikana Koncilio, en aprilo 1966 partan kaj en julio 1968 plenan agnoskon kiel liturgia lingvo. Kongregacio pri la Dia kulto kaj la disciplino de la sakramentoj en la jaro 1990 aprobis la mestekstojn en Esperanto. "Meslibro kaj Legajxaro por dimancxoj kaj festoj" estis eldonita en la jaro 1995 sur 904 pagxoj ( v.d. www.ikue.org/meslibro.html).
La 11an de februaro 1992 per dekreto Papa Konsilio por Laikoj agnoskis IKUE nternacia asocio de fideluloj laux pontifika juro_.

En la dekreto la Pontifika Konsilio por Laikoj aprezas celojn de IKUE:

* plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: "Iru en la tutan mondon kaj prediku la Evangelion al cxiuj kreitajxoj" (Mar 16, 15);

* montri la unuecon de la Eklezio utiligante la internacian lingvon en la liturgia kaj en la apostola agado;

* kontribui al la efektivigo de la interkomprenigxo inter la homoj, la frateco kaj la paco en la nuna mondo;

* strebi "por ke cxiuj estu unu" (Joh 17,21)" (Statuto, n. 5); samkiel la diversajn aktivecojn plenumatajn de la Unuigxo en siaj programoj kaj servoj (kristana formado, publikajxoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado);


La Papo Johano Pauxlo la 2a salutis ankaux partoprenantojn de la 50a IKUE-kongreso en la jaro 1997 kaj dum la Jubilea jaro 2000 kiuj cxeestis gxeneralan auxdiencon.
Menciindas ankaux ke inter episkopoj kiuj aux lernis aux subtenas Esperanton, apartan pasxon faris episkopo Gy?gy Jakubinyi (Alba Iulia, Rumanio). Dum la Unua Speciala Sinodo pri Euxropo, en 1991 li pledis rekte por Esperanto kiel nova eklezia lingvo.
Laste okazitaj IKUE-kongresoj kaj Ekumenaj E-kongresoj ricevis salutmesagxojn de la Papa Konsilio por Laikoj, Papa Konsilio por Unuigxo de Kristanoj, Prezidanto de la Konsilio de euxropaj episkopaj konferencoj.
Antauxanonco de IKUE-iniciato
Okaze de la 780-datreveno de la morto de Sta Francisko kaj okaze de la 91a Universala Kongreso kiu okazos en Firenco, Italio Internacia Unuigxo de Katolikaj Esperantistoj planas arangxi interreligian Esperantistan renkontigxon en Asizo. Supozeble, oni ja ne devas aparte substreki gravecon de pirito de Asizo_ kaj gxia rolo en interreligia dialogo.

Tio estos plia elpaso survoje al dialogo kaj kunlaboro por la bono de homaro.
Al cxiuj kiuj interesigxas pri cxi temo krom vizito de jam menciitaj ttt-pagxoj, estas konsilinde tralegi la libron de Ulrich Matthias speranto: la nova latino de la eklezio_. Cxi-libro jam troveblas en diversaj lingvoj: germana(originalo), angla, franca, portugala, rusa.

La tekstoj en unuopaj lingvoj estas preneblaj ankaux cxe la reto



http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/latina.htm

KRONOLOGIO DE ESPETANTO-MOVADO INTER KRISTANOJ

(fonto: U. Matthias: Esperanto la nvoa latino de la eklezio)
* 1902 Pastro Emile Peltier fondas la societon "Espero Katolika" kaj eldonas ekde la sekva jaro samnoman gazeton

* 1905 Kadre de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer unuafoje kolektigxas konsiderinda nombro de katolikaj esperantistoj

* 1910 La unua Katolika Esperanto-Kongreso okazas en Parizo. Kadre de gxi fondigxas Internacia Katolika Unuigo Esperantista(IKUE)

* 1911 En Antverpeno protestantaj esperantistoj fondas Kristanan Esperantistan Ligon Internacian(KELI)

* 1926 En Londono Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldonas la esperantan biblion (malnova kaj nova testamento)

* 1945-89 Malgraux abundo da malhelpoj katolikaj esperantistoj abunde aktivas ankaux en orienta Euxropo

* 1968 En Limburg (Germanio) okazas la unua Ekumena Esperanto-Kongreso

* 1977 Vatikana Radio komencas regule elsendi en Esperanto (komence unufoje, ekde 1981 dufoje, ekde 1998 trifoje semajne). En Cxehxio la polico arestas la organizantojn de Katolika Esperanto-Tendaro; mallonge poste la cxehxa sekcio estis devigata likvidigxi

* 1990 En novembro la Vatikano aprobas la mestekstojn en Esperanto

* 1991 En la Mondaj Junularaj Tagoj en Czenstochowa Papo Johano Pauxlo II salutas la partoprenantojn ankaux en Esperanto. Post deviga interrompo de 14 jaroj la cxehxa sekcio de IKUE rekomencas organizi la Katolikajn Esperanto-Tendarojn. Fine de novembro la rumana helpepiskopo Gyoxrgy Jakubinyi, nun cxefepiskopo de Alba Iulia, malferme pledas por la enkonduko de Esperanto kiel eklezia lingvo

* 1992 Per dekreto de la Papa Konsilio por Laikoj la Vatikano oficiale agnoskas IKUE kiel internacian organizon de fideluloj

* 1994 Papo Johano Pauxlo II komencas paroli siajn paskajn kaj kristnaskajn bondezirojn cxiujare ankaux en Esperanto

* 1995 En Romo aperas la "Meslibro kaj legajxaro por dimancxoj kaj festoj" en Esperanto

* 1996 Kadre de la Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice (Cxehxio) fondigxas IKUEJ, la junulara sekcio de IKUE

* 1997 En Unterkirnach (Nigra Arbaro, Suda Germanio) okazas la unua "Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro"(JET). Kadre de gxenerala auxdienco sur la Placo de Sankta Petro Papo Johano Pauxlo II salutas la partoprenantojn de la 50a Kongreso de IKUE rekte en Esperanto

* 1998 En Taiz_ okazas kadre de la 2a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro" diskutoj kaj bibliaj interparoloj en Esperanto

* 2001 en Germanio aperas la 1,400-pagxa pregx- kaj kantlibro "ADORU".

En Zagreb okazis la 15a Ekumena Esperanto-Kongreso

* 2003 spero Katolika_ 100-jarigxis

Himno de la Katolikaj Esperantistoj
Esperanta nin kolektu sento, aktivigu gxi IKUE-anojn

nin patronoj voku en konsento - Sanktaj Pio, Maksimiliano!

Ho Sinjorino, Nia Espero, donu konkordon, Patrin' de Di';

Vi de l' cxielo gardu la teron, sxirmu la mondon, regnu sur gxi!

IKUE-a penu familio la militon igi for de l' tero,

por ke cxiu raso kaj nacio povu pace vivi en prospero.

Ho Sinjorino, Nia Espero, donu konkordon, Patrin' de Di';

Vi de l' cxielo gardu la teron, sxirmu la mondon, regnu sur gxi!

Vortoj Kristaj veku nian ardon, frata amo gvidu nin al celo

sub la verda agu standardo kaj la Kruco brilu sur la stelo!

Ho Sinjorino, Nia Espero, donu konkordon, Patrin' de Di';

Vi de l' cxielo gardu la teron, sxirmu la mondon, regnu sur gxi!




1 Membro de Korea Katolika Unuigxo Esperantista

2 Prezidanto de Esperantista Asocio de Uxonbulismo

3 Konstanta Direktoro de Esperanto-Propaganda Asocio

4 Bahaano(Bulgario)

5 Estro de Korea Sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia

6 Vicprezidanto de Internacia Katolika Esperanta Unuigxo
1   2


Elŝuti 1.65 Mb.

  • Rilatoj inter katolika Esperanto-movado kaj oficialaj katolikaj ekleziaj strukturoj
  • Antauxanonco de IKUE-iniciato
  • KRONOLOGIO DE ESPETANTO-MOVADO INTER KRISTANOJ (fonto: U. Matthias: Esperanto
  • Himno de la Katolikaj Esperantistoj

  • Elŝuti 1.65 Mb.