Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto kaj religio

Elŝuti 1.65 Mb.

Esperanto kaj religio




paĝo1/2
Dato15.03.2017
Grandeco1.65 Mb.

Elŝuti 1.65 Mb.
  1   2



ESPERANTO kaj RELIGIO

Prelegaro de la simpozio

okaze de la 36-a Korea Kongreso de Esperanto

Iksan, 8 auxgusto 2004




에스페란토와 종교

36차 한국에스페란토대회 기념 심포지오

발표문집

200488, 익산




Korea Esperanto-Asocio

한국에스페란토협회

2 0 0 4

Simpozia Programo
8 auxgusto (09:00 - 12:00)
09:00-09:05 Malfermaj Vortoj - LEE Jung-kee/ KEA-Prezidanto…2

09:05-09:10 Saluto - KIM Hyochol/ Fakestro de Eksteraj Aferoj de Uxonbulismo…3 09:10-09:30 1. Enkonduka Prelego: "Esperanto kaj Religio" (LEE Chong-Yeong)…4

09:30-09:50 2. Uxonbulismo kaj Esperanto (HONG Sungcho)…9

09:50-10:10 3. Oomoto kaj Esperanto (MAEDA Sigeki)…15

10:10-10:20 (Pauxzo)

10:20-10:40 4. Bahaismo kaj Esperanto (Klarita Velikova)…19

10:40-11:00 5. Kristanismo kaj Esperanto (MA Young-tae)…24

11:00-12:00 6. Konkludo kaj adopto de la simpozia rezolucio

"Rolo de Religioj por la Esperanto-Movado"
(Aldono) Katolikismo kaj Esperanto (Marija Belosxevicx)…28


심포지오 프로그라모
88(09:00 - 12:00)
09:00-09:05 개회사 - 이중기 / 한국에스페란토협회장…37

09:05-09:10 축사 - 김효철 / 원불교국제부장…38

09:10-09:30 발제: 에스페란토와 종교 - 이종영…39

09:30-09:50 1. 원불교와 에스페란토 - 홍성조…44

09:50-10:10 2. 오오모또교와 에스페란토 - MAEDA Sigeki…49

10:10-10:20 (휴식)

10:20-10:40 3. 바하이교와 에스페란토 - Klarita Velikova…52

10:40-11:00 4. 기독교와 에스페란토 - 마영태…56

11:00-12:00 6. 결론 및 결의문 토론

"에스페란토운동을 위한 종교의 역할"


(부 록) 카톨릭과 에스페란토 - Marija Belosxevicx…60

Esperanto estu ilo por toleremo de religioj
LEE Jung-Kee / Prezidanto

Korea Esperanto-Asocio
Estimataj gekongresanoj,
La sciencistoj pri futuro diras, ke estonteco de homaro dependas de la forto de religio. Cxu harmonio cxu konflikto inter religioj, kio estas grava punkto por teni mondpacon. Por solvi la konflikton inter religioj, la sola solvo estas tio, ke cxiuj religioj devas akcepti la religian doktrinon unu al la alia kun toleremo. Se ili ne povus akcepti la toloremecon, la mondo estos cxirkauxita de konflikto kaj batalado pro la diferenco de doktrinoj.
La lingva problemo ene de Euxropa Unio estas tre serioza en nuna momento. Ili uzas 20 oficialajn lingvojn kadre de EU, kio estas tro maloportuna kaj neefika. Aliflanke, la negativaj aferoj pro angl-lingva imperiismo okazas de loko al loko sur terglovo. La sola sxlosilo por lingva problemo en la mondo estas tio, ke ni, homaro devas akcepti 'Esperantismon' t.e. 'Unu gento du lingvoj'. Tio estas firma sinteno de cxiuj esperantistoj.
Jen estas ekzisto-kialo de Esperanto. Esperanto devas esti uzata por la paco de homaro kiel ilo de toleremo. Por respekti reciprokajn lingvojn, por akcepti aliajn religiojn, ni devas fari la mondon, kiel pacplenan neston de homaro.
Tra la simpozio ni ree konfirmu ke 'la homaro estas unu', kaj ke Esperanto estas nura ilo por interkomprenigxo kaj dialogo inter religioj.
Kun koraj dankoj.

Gratulvortoj por la simpozio

"Esperanto kaj Religio"
KIM Hyochul / Fakestro

Eksteraj Aferoj de Uxonbulismo


Estimataj religiaj reprezentantoj kaj simpoziaj cxeestantoj,


Mi kiel religiano ege gxojas kaj kore gratulas vin pro tio, ke la kongresa temo estas "Esperanto kaj Religio" kaj ecx la speciala simpozio estas arangxita.
La kreinto de Esperanto Zamenhof asertis, ke cxiu rajtas prezenti laux sia prudento la plej altan Forton, kiun li mem nomis Dio, kaj ke la dividiteco de la homaro en malamikajn religiajn komunumojn estas granda malfelicxo de la homaro. Li deziris, ke per neuxtrale homa lingvo cxiuj homoj de malsamaj nacioj kaj religioj komunikadu unu la alian kaj realigu pacan kunvivadon en unu granda rondo familia.
Nuntempe ja pli oftas kontaktoj kaj kunlaboroj inter religioj ol en la tempo de Zamenhofo, sed ankoraux malpacoj okazas dise en la mondo pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.
Multaj religiaj gvidantoj de la mondo, inkluzive de la romkatolika papo kaj la oomota spirita gvidanto, subtenas Esperanton kiel komunan lingvon. La uxonbulana cxefmajstro Gxuxasano substrekas, ke la mondo nepre devas alpreni unu sian komunan lingvon por la vera realigxo de "tuta homaro - unu familio", kaj pulblikigis la projekton por antauxenigi Esperanton kiel mondan lingvon. Li donas aparte grandan atenton al Esperanto.
Mi deziras la sukceson de cxi tiu simpozio kaj pli da aktivaj kontaktoj inter la religiaj organizoj, kiuj utiligas Esperanton.

Koran dankon.


La 8an de auxgusto 2004

Esperanto kaj Religio
LEE Chong-Yeong1
1. Esperantismo
Por trakti pri la rilatoj de Esperanto kaj religioj, ni devas komenci de la difino de "Esperantismo".

Kiam Lazaro Ludoviko Zamenhof, la iniciatoro de Esperanto, festis la naskigxon de Esperanto en 1887, kantante; "Malamikeco de la nacioj / Falu, falu jam temp' estas! / La tuta homaro en familio / Kununuigi sin devas". Kaj cxe la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en 1905, li kantis: "En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko". Tiel Zamenhof emfazis la fundamentan spiriton de Esperanto, kiun li nomis "interna ideo" de Esperanto. Zamenhof konsideris, ke homoj malamas kaj batalas cxefe pro la lingva bariero, kaj gxi devas esti detruata por ke homaro povas vivi pace kaj amike.

Sed estis multaj influemaj Esperantistoj kiuj asertis, ke Esperanto devas esti uzata nur kiel lingvo. Ili diris: "Esperanto devas esti nur lingvo kaj ne devas esti kunigxinta kun iu ideo; alie oni pensus ke cxiuj Esperantistoj havas la saman ideon kaj tiuj, kiuj ne sxatas la ideon, ne amus ankaux Esperanton mem. Pro tio, la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en 1905 oficiale adoptis la difinon de "Esperantismo" jenan:
sperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neuxtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikigadi inter si;...... Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.‚
Ecx estis aliaj kiuj asertis, ke vorto la "privata" devas esti anstatauxgita de "malpermesata".
2. Homaranismo
Por Zamenhof, Esperanto estas ne nur lingvo sed la lingvo kun ideo. Li emfazis la internan ideon entenatan en Esperanto. Li diris, ke ".... cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi alproksimigas iliajn korojn... Tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per koro, cxiam sentos kaj sxatos en Esperanto gxian internan ideon. Por li, la interna ideo esperantisma prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratigxo inter homoj sur neuxtrala lingva fundamento."

Poste Zamenhof difinis "la internan ideon de Esperanto" en la formo de "homaranismo". La homaranismo estas instruo, kiu ne desxirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti cxian malverecon kaj kontrauxparolojn en liaj nacia-religiaj principoj kaj komunikigadi kun homoj de cxiuj lingvoj kaj religioj sur la fundamento neuxtrale homa, sur la principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco._ Li klarigis la difinon en "La Deklaracio pri Homaranismo", kaj jen estas la resumo de lia difino de la homoranismo:



(Fig. 1) Esenco de la Homaranismo de Zamenhof
Homo(Idealo Kultura vivo
pure homa) (Neuxtrala lernejo)
Gentoj(Homaro

Nacio(Logxantaro de

egalrajta) patrujo)


Lando(Apartenas Egaleco Lingvo(Lingvoj persona,

al logxantaro) kaj internacia)



Frateco AMO Justeco

Familia Vivo Religio(Mistera, senkorpa

(Memvola Neuxtraleco Forto kiu regas la mondon)

lingvo)

Patrujo(Apartenas Templo(Memvola

al la logxantaro) kaj neuxtrala)


Patriotismo(Servo Praktika aplikado

por sampatrujanoj) (Homarana kunveno)


3. Esperanto, la Ponto por Unueco el Diverseco
Esperanto estas grandega ponto por atingi la unuecon el diversecoj, tenante cxiujn diversecojn.

Esperanto estas neuxtrala internacia komuna lingvo, kiu celas esti la ponto por atingi lingvan unuecon el lingva diverseco, tenante lingvajn diversecojn de cxiuj lingvoj.

Esperanto ankaux servas kiel la ponto por ideologia unuceco el ideologia diverseco. La baza fundamento de la unuigita ideologio estas, ke "homo superas ideologiojn", kaj gxiaj fundamentaj elementoj estas "toleremo kaj komprenemo". Zamenhof asertis, ke neniu ideologio havas rajtojn detrui homojn ecx nome de "plibonigo_.

Esperanto ankaux estas la ponto inter religioj. Zamenhof konsideris sin mem religie libera. Kvankam li estis judo kaj devis partopreni hebrean kunvenon, li rezignis dirinte, ke "mi mem bedauxinde devas stari flanke de la afero, cxar laux miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aux religio".

Por li, Dio estas potenca senkorpa mistera "Fortego" kiu regas la mondon. Li pensis, ke Dion cxiuj malsame prezentas, sed cxiuj egale sentas en koro:
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta,

Al Vi, granda fonto de l_ amo kaj vero

Kaj fonto de vivo konstanta.


Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas,

Sed cxiuj egale en koro Vin sentas,

Al Vi, kiu regas, al Vi, kiu regxas,

Hodiaux ni pregxas.


Kunigxu la fratoj, plektigxu la manoj,

Antauxen kun pacaj armiloj!

Kristanoj, hebreoj aux mohametanoj

Ni cxiuj de Di' estas filoj.


(Pregxo sub la Verda Standardo)

Esperantismo kun homaranismo estas grandega ponto kiu ligas religian diversecon en religian unuecon. La "Dio" en la unuigita religio estus "la plej alta mistera forto kiu regus la mondon, kaj la baza instruo estas "agi kun aliuloj tiel, kiel vi deziras, ke aliuloj agu kun vi".

Zamenhof pensis, ke Esperanto (kaj la homaranismo) povas esti la ponto inter diversaj religioj.


(Fig. 2) Grandega Ponto por Unueco el Diverseco

Diverseco ---> Ponto ---> Unueco

Lingva Lingva Unueco

Diverseco Komuna lingvo, sxirmilo por

protekti naciajn lingvojn.




Esperantismo Religia Unueco

Dio: Fortega mistera forto



Religia kiu regas la mondon.

Diverseco Homaranismo Principo: Agu kun aliuloj tiel, kiel

vi deziras al aliuloj agi kun vi.



Ideologia Unueco

Ideologia Enhavo de ideologio: toleremo, komprenemo

Diverseco La valoro de homo superas ideologiojn.

Neniu ideologio rajtas detrui homojn

ecx nome de plibonigo

.



4. Esperanto, la Lingvo de Amo
Zamenhof lamentis "Sub la Verda Standardo
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,

Sed gxi sin dividis batale;

Popolo popolon atakas kruele,

Frat' fraton atakas sxakale.


Por kunvivadi pace, la amo estas nepre bezonata. Pro tio amo estas la plej komuna elemento de cxiuj religioj. La interna ideo entenata en Esperanto estas la mo_, kaj tio cxi estas la fundamenta bazo de Esperanto. Pro tio, Esperanto estas "la internacia lingvo de amo".
Cerbo = Materialo

Cerbo Koro = Homo

Internacia Lingvo Amo = Esperanato

-- Egaleco --

| Neuxtraleco |

Esperanto Interna Ideo -- Amo -- = Homaranismo


| Justeco |

-- Frateco --



5. Esperanto, la Nova Latino

5. Esperanto, la Nova Latino
Kvankam cxiu religio havas proprajn instruojn, la komuna bazo de cxiuj religioj, laux homaranismo estas du: 1) "amo" al homaro, kaj 2) agi kun aliuloj tiel, kiel vi deziras al aliuloj agi kun vi. Pro tio, Esperanto estas la plej tauxga lingva ilo por internacie disvastigi cxiujn religiajn instruojn, cxar la interna ideo de Esperanto bone kongruas kun tiu de cxiuj religioj.

Antauxe, Latino estis uzata kiel komuna lingvo tutmonde en la ritaro por la Sankta meso en katolikaj pregxejoj en cxiuj landoj. Nun la ritaro estas en cxiu nacia lingvo, kaj alilandanoj ne komprenas gxin, kvankam la rito estas sama. Ecx inter la katolika gvidantaro la lingva barilo kauxzas problemojn.

La ideala situacio estas, ke cxiu religio havas siajn sanktajn librojn komune kompreneblajn de cxiuj nacioj kun malsamaj lingvoj. Por tio, Esperanto estas jam pruvita tauxga ilo. Tio bezonos longan tempon. Sed se ni konsentas, ke la ideala situacio estas nepre bezonata, ni devas prepari la grundon.

Unue, cxiu religio traduku siajn sanktajn librojn, ritaron, kaj himnojn en Esperanton.

La esperanta versio estos tre utila disvastigi la religiajn instruojn al multaj nacioj en la mondo tre efike kaj ekonomie. Multaj religioj jam faras la laboron.

Due, cxiu religio instruu Esperanton, aux stimulu la instruadon de Esperanto al gxiaj eklezianoj, uzante la Esperanto-version de gxiaj sanktaj libroj. Tio stimulos la lernadon de Esperanto kaj la religian instruon. Kiam la eklezianoj vizitas aliajn landojn, ili sentos kvazaux hejme viziti pregxejojn kaj kredantojn de la sama religio.

Trie, dum la internaciaj kunvenoj de religiaj gvidantoj, ne nur de inter-religiaj kunvenoj sed ankaux de la sama religio, oni dokumentu kaj parolu en la facile lernebla lingvo Esperanto. Tiu arangxo multe kontribuos al la efikaj kaj ekonomiaj internaciaj religiaj kunvenoj.

Fine, ni kune aprecu la fundamentan ideon de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu dedicxis sian vivon por detrui diskriminacion inter nacioj kaj por protekti lingvajn aspektojn de homaj rajtoj de malfortaj homoj, pere de konstruo de demokratia kaj justeca internacia lingva ordo:

Sur neuxtrala lingva fundamento

Komprenante unu la alian,

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.




Uxonbulismo kaj Esperanto
HONG Sungcho2

1. Prologo
La kreinto de Esperanto Zamenhofo naskigxis la 15an de decembro 1851 en la urbo Bialistoko siatempe regata de Rusio, plurjarcente aparteninta al Litova Granda Duklando kaj nun estanta en Pollando. En tiu urbo logxis rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Cxiuj el ili parolis apartan lingvon kaj neamike rilatis unu la alian. Tio terure turmentis Zamenhofon en la infanagxo kaj li plene konvinkigxis, ke la diverseco de lingvoj estas la cxefa kauxzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas gxin en malamikajn partojn. Li ripetadis al si, ke kiam li estos grandagxa, li nepre forigos tiun cxi malbonon, kaj penadis krei neuxtralan lingvon por cxiuj homoj facile lerneblan kaj egale komunikeblan. Fine, li, 25-jara, publikigis la unuan libron de Esperanto kun la ruslingva titolo Doktoro Esperanto, Lingvo Internacia la 26an de julio 1887 en Varsovio. Hodiaux el la artefaritaj lingvoj plej vaste uzata estas Esperanto pledanta por dulingvismo (Cxiu kun sia lingvo, Esperanto por cxiuj!) kaj preskaux en cxiuj landoj de la mondo aktivas esperantistoj.

La fondinto de Uxonbulismo Sotesano naskigxis la 5an de majo 1891 en fora vilagxo de Koreio siatempe minacata per imperiisma invado. Ekde la infanagxo li havis demandojn pri la naturaj fenomenoj de la universo kaj sencxese faris cxiajn penojn por solvi ilin. Fine, li, baldaux 25-jarigxonta, iluminigxis pri la vero la 28an de aprilo 1916. Li esprimis la veron jene: Cxiuj estajxoj enestas en unu esenco kaj cxiuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu rondajxon. Kaj sub la slogano: Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton!, li dedicxis sin por pligrandigi la spiritan potencon de la homoj sklave suferantaj pro materialismo. Hodiaux Uxonbulismo estas unu el la ses grandaj religioj en Koreio kaj kun temploj en dekoj da landoj strebas por pli kaj pli disvastigxi en la mondo.

Sotesano naskigxinta 40 jarojn pli poste ol Zamenhofo vivis 26 jarojn en la sama tempo, sed ne havis kontaktojn kun Zamenhofo, nek kun Esperanto. Ili ambaux starigis al si demandojn en la infanagxo kaj rezulte de sia persista studado publikigis kiel 25-jaraj junuloj Uxonbulismon kaj Esperanton respektive al la mondo. Zamenhofo volis savi per lingvo la homaron el la malfelicxoj pro la diverseco de lingvoj, dum Sotesano volis savi per religio la homaron el la malfelicxoj pro la superregado de materia civilizo. Iliaj spiritoj de homaramo fine renkontigxis en 1980.

Antaux ol paroli pri la Uxonbulana Esperanto-movado, mi sxatus skize prezenti Uxonbulismon.


2. Kompendio de Uxonbulismo
Uxonbulismo komencigxis per la granda iluminigxo de Sotesano en 1916; gxi celas konduki cxiujn vivulojn al paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno; gxi agnoskas la fundamentan veron, kiu pentras en cxiujn estajxojn de la universo, kaj nomas gxin la vero de Iluxonsang; gxi respektas la budhon sxakjamunio kaj substrekas gxisdatigi, vivutiligi kaj popularigi la budhan darmon.

Uxonbulismo igas homojn kredi, tutkompreni kaj praktiki la veron de Iluxonsang. La vero manifestas sin en cxiuj estajxoj kaj ili estas interligitaj per bonfaroj. Sotesano dividis la bonfarojn de cxiuj estajxoj en la kvar bonfarojn, kiuj estas cxiela-tera bonfaro, gepatra bonfaro, kunvivula bonfaro kaj legxa bonfaro. Por Uxonbulanoj estas plej grave konscii bonfaron kaj danki en cxiutaga vivo. Tio estas gxuste, ke ja budhofiguro estas cxie, ni adoru budhon cxiuage. Uxonbulanoj kun respektemo rilatas al cxio kiel al budho kaj reale al si alportas felicxon. Uxonbulismo kreas egalan socion per la kvar neprajxoj: kreskigo de propra forto, unuaigo al sagxulo, eduko de aliula infano kaj estimo al sindonulo.

La praktikado de Uxonbulismo celas, ke homoj ne nur kredu la veron de Iluxonsang, sed ankaux per konstanta sinrekonstruado havigu al si la personecon de budho kaj unuigxu kun la vero. La nepra premiso de tia praktikado estas iamajna medito kaj ieajna medito. Por la korpa vivo necesas vestado, mangxado kaj logxado. Tiel same, por la spirita vivo necesas koncentrigxo, sagxo kaj precepto. La tri spiritaj nutrajxoj, nome la tri studoj, estas spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. Por ili havendas kredo, sinkuragxigo, scivolo kaj penado, dum forlasendas nekredo, avido, maldiligento kaj malsagxo. La kvar devizoj de Uxonbulismo estas gxustaj iluminigxo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo kaj sindonema servo al publiko.

La auxtoritato de Uxonbulismo transdonigxis de Sotesano, Gxongsano kaj Desano al la nuna cxefmajstro (eklezia estro, spirita gvidanto) Gxuxasano. La Uxonbulana eklezio, surbaze de la centra sidejo en Iksano, havas 550 templojn en Koreio kaj 51 templojn en aliaj landoj kaj funkciigas 180 edukajn, karitatajn, industriajn kaj similajn instituciojn. La eklezio aktive partoprenas en interreligia kunlaboro enlande kaj internacie. Gxi membras en Monda Konferenco de Religio kaj Paco, Azia Konferenco de Religio kaj Paco, Internacia Asocio de Religia Libereco kaj Monda Gefrataro de Budhanoj.


3. Disvolvigxo de la Uxonbulana Esperanto-Movado
1) Ideologia fono homaranismo kaj Uxonbulismo
Homaranismo de Zamenhofo tiras grandan atenton de Uxonbulanaj esperantistoj. Gxi estas lia etika-religia doktrino kaj estis publikigita en 1906. Zamenhofo mem difinis: La homaranismo estas instruo, kiu, ne desxirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti cxian malverecon kaj kontrauxparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikigxadi kun homoj de cxiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neuxtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco. Kaj li asertis: La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kauxzo de la kauxzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo 'Dio' aux per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto cxiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aux la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aux persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.

Sotesano esprimis la plej altan Forton de Zamenhofo kiel la veron de IlUxonsang. Li proklamis: La fundamenta principo de cxiuj religioj en la mondo respektive nomigxas alimaniere, sed esence estas unu. Ne obstinante en siaj apartaj sistemoj kaj rimedoj, ili do devas komunikigxadi unu la alian. Tio ja estas la volo de cxiuj sanktuloj. Cxi tiu ideo de Sotesano enestas en unu sama principo (Cxiuj religioj originas el unu principo.) de Gxongsano kaj konkrete montrigxas per la iniciato de Desano por la Unuigxintaj Religioj.

Zamenhofo diris: Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfelicxoj. Mi vidas en cxiu homo nur homon, kaj mi taksas cxiun homon nur laux lia persona valoro kaj agoj. cxian ofendadon aux premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aux alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Tio ja konformas al ne nur cxiuj homoj, sed ankaux cxiuj bestoj kaj ecx plantoj estas niaj kunvivuloj de Sotesano, al unu sama familio (cxiuj vivuloj estas interligitaj en unu familio.) de Gxongsano, kaj al La homaro estas unu familio de Desano. La homaranismo de Zamenhofo, kiun li volis enblovi en sian kreitajxon Esperanto, ja korespondas al la instruoj de la sinsekvaj cxefmajstroj de Uxonbulismo. Por Uxonbulanoj gxuste tio estas bona motivo facile akcepti Esperanton.


2) Cxefmajstro Gxuxasano kaj Esperanto
Se paroli pri la Uxonbulana Esperanto-movado, ne eblas ne mencii pri la nuna cxefmajstro Gxuxasano. Li mem partoprenis plurfoje Esperanto-kursojn en la 1980-aj jaroj kaj konstante pledas por Esperanto. En septembro 1995 li predikis pri Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo cxe la Uunigxintaj Nacioj en Novjorko, memore al gxia 50-jara Jubileo. En sia prediko li substrekis:

Necesas alpreni la komunan lingvon por formi unu familion de la mondo. Mi proponas, ke la lingvo estu Esperanto plej logika kaj scienca, por ke niaj postaj generacioj ne suferu de lingvaj baroj. Esperanto estas la lingvo lernebla facile en kelkaj monatoj kaj apartenanta al nenies nacio. Tial ni povas akcepti gxin kiel la lingvon de ni cxiuj. Do oni parolu du lingvojn: gepatran lingvon kaj Esperanton. Se niaj idaroj libere interkomunikigxos kaj harmonie kunvivos, tio estos la plej mallonga vojo al la tutmonda familiigxo en egaleco kaj sen privilegio de ajna klaso.

En la samjara oktobro Gxuxasano cxeestis la solenan inauxguron de la 27a Korea Kongreso de Esperanto kaj denove emfazis, ke la mondo devas alpreni Esperanton kiel sian komunan lingvon. En 1998 li ellaboris kaj publikigis sian projekton por antauxenigi Esperanton. La projekto klare spegulas lian aspiron al Esperanto kiel monda lingvo kaj enhavas la subajn ses etapojn:

1a etapo: alpreno de Esperanto kiel euxropa komuna lingvo;

2a etapo: alpreno de Esperanto kiel monda komuna lingvo;

3a etapo: preparado dum 20-30 jaroj;

4a etapo: efektiva uzo de Esperanto kun la angla en la internaciaj konferencoj;

5a etapo: uzo de nur Esperanto kaj normigado de fakaj vortoj;

6a etapo: cxiulerneja edukado de la mondo en Esperanto (en la sxtata lingvo nur dum

leciono de la sxtata lingvo).

La firma subteno de Gxuxasano por Esperanto ja estas la plej granda movforto de la Uxonbulana Esperanto-movado.
3) Atingajxoj de la Uxonbulana Esperanto-movado

Post sia ekapero Esperanto bezonis 93 jarojn da longa tempo por alveni al la Uxobulana eklezio. En 1980 la esperantisto-Uxonbulano HONG Sungcho organizis la unuan Esperanto-kurson por junuloj de la templo gxongno en Seulo. La kursfinintoj fondis la rondon Cirklo kaj tre aktivis plurajn jarojn por disvastigi Uxonbulismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter Uxonbulanoj.

Sub la fervoraj auxspicioj de la templaj cxefpastroj Boptauxono kaj Gxuxasano, la rondo Cirklo (poste nomsxangxita al Esperantista Asocio de Uxonbulismo) eldonis sian organon La Cirklo, arangxis multajn lingvokursojn kaj vigle partoprenis diversajn Esperanto-arangxojn. Krome, Uxonbulanaj temploj kaj trejnejoj estis ofte disponitaj por la korea Esperanto-movado. Ekde la 1990-aj jaroj studentoj pri Uxonbuliko (estontaj pastroj de Uxonbulismo) de la universitato Wonkwang lernis Esperanton unu post la alia kaj farigxis la kerno de la Esperanto-movado.

La Uxonbulana eklezio akceptas Esperanton kiel unu el la oficialaj tradukataj lingvoj. gxis nun el la sanktaj libroj de Uxonbulismo en Esperanton tradukitaj estas Gvidlibro pri Uxonbulismo, La Fundamenta Instruo, La Sotesana Instruo kaj La Gxongsana Instruo. En tradukado Esperanto ludas gravan rolon ankaux kiel pontolingvo. Ekzemple, el la Esperanta versio La Fundamenta Instruo jam estas tradukita en hispanan, cxehxan, polan, litovan, portugalan, italan, bulgaran kaj mongolan lingvojn.



Fine en 2003 plenumigxis longa deziro de la Uxonbulanaj esperantistoj. Tio estas, ke nun en la eklezia unviersitato Wonkwang Esperanto estas instruata kiel dua fremda lingvo. Lastatempe inter la laikaj kaj pastraj Uxonbulanoj pli kaj pli grandigxas interesigxo pri Esperanto, kiel supre dirite, pro la subteno de Gxuxasano, pro la tradukado de sanktaj libroj kaj pro la instruado de Esperanto en la eklezia universitato. Esperantista Asocio de Uxonbulismo nun reaktivigas sian agadon, organizante la Korean Kongreson de Esperanto kaj tiel plu.

4. Taskoj de la Uxonbulana Esperanto-Movado
1) Dauxra Esperanto-instruado en la universitato Wonkwang
Enkonduko de Esperanto en la eklezian universitaton Wonkwang estas signifa turnopunkto por la Uxonbulana Esperanto-movado. Precipe por studentoj pri Uxonbuliko tio estas ege bona sxanco ricevi kreditojn kaj lerni Esperanton. La Esperanto-kurso do devas dauxri cxiam, por ke multigxu kapablaj esperantistoj. Per Esperanto ili povos aktivi por dialogoj inter religioj kaj diskonigi Uxonbulismon tra la mondo. Ili povos ankaux instrui Esperanton al siaj kredantoj en temploj. Tio ja estas rapida maniero plimultigi Uxonbulanajn esperantistojn. Krome, dezirindas, ke la universitato estonte fondu Esperanto-fakon kaj igxu la azia centro de esperantologio.
2) Eldono de periodajxo
Komence de la Uxonbulana Esperanto-movado la rondo Cirklo, malgraux mankoj, pli-malpli regule eldonis naux numerojn de sia organo La Cirklo. Tiutempe la periodajxo kun plena teksto en Esperanto estis rara en Koreio. Gxi enhavis plejparte tradukojn de Uxonbulanaj doktrinoj kaj kontribuis al la diskonigo de la nekonata Uxonbulismo en Esperantio. Bedauxrinde, malfavoraj cirkonstancoj cxesigis gxian pluan vivadon. Nia urgxa tasko estas revivigi gxin kaj unue ni povos komenci per retgazeto. Sendube la organo kunigas la membrojn kaj instigas ilin skribi en Esperanto kaj tiel altigi lingvokapablon.
3) Radioelsendo en kaj pri Esperanto
La Uxonbulana eklezio nun funkciigas radiostaciojn en la urboj Iksano, Busano, Seulo kaj aliaj kaj ankaux unu satelitan televidon pri orienta medicino kaj sano. Por ili estas konsiderinde havi regulan programon en kaj pri Esperanto. Tio povas esti ilia bona distingajxo disde amasegoj da elsendejoj. Ne indas paroli pri la avantagxo de tiamaniera informado de Esperanto al la popolo.
4) Esperanto-templo en Euxropo
Ni esperas kaj klopodas, ke en la proksima estonteco fondigxu la Esperanto-templo de Uxonbulismo en Euxropo, kie naskigxis Esperanto kaj estas pli aktiva Esperanto-movado ol en la aliaj kontinentoj. La templo sisteme diskonigu Uxonbulismon al mondaj esperantistoj, efike priservu Uxonbulanajn esperantistojn kaj gvide antauxenigu la Uxonbulanan Esperanto-movadon.

5. Epilogo
Mallonga estas la historio de Uxonbulismo rilate al Esperanto, kompare kun tiu de bahaismo, katolikismo, kristanismo, Oomoto kaj aliaj. Tamen rimarkindas gxiaj atingajxoj kun Esperanto. El la koredevenaj religioj Uxonbulismo havas la plej aktivan rilaton al la Esperanto-movado. Nun la Uxonbulana Esperanto-movado havas pli favorajn kondicxojn ol antauxe kaj do ni plifortigos nian internan kapablon kaj plifirmigos nian kunlaboron kun aliaj religiaj organizoj, kiuj utiligas Esperanton.

Zamenhofo konsciis, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo. Li deziris, ke cxiuj nacioj komunikigxadu per la neuxtrala lingvo Esperanto sur la principoj de frateco, egaleco kaj justeco kaj tiel realigu pacan mondon en unu granda rondo familia. Sotesano strebis, por ke la homaro civilizu sian spiriton per la vera religio Uxonbulismo kaj tiel cxiuj individuoj, familioj, socioj kaj sxtatoj forigu siajn barilojn kaj konstruu pacan mondon en reciproka komunikado.

Sekvante la noblan volon de Zamenhofo kaj Sotesano por la mondo kaj homaro, ni, Uxonbulanaj esperantistoj, dedicxu nin por plimultigi junajn Zamenhofojn kaj junajn Sotesanojn en la mondo ankoraux malpaca.
Iam plenumigxu do niaj esperoj per niaj klopodoj!


Oomoto kaj Esperanto

Fondigxo de Oomoto kaj Fudesaki
MAEDA Sigeki 3

Estimataj kaj karaj gesamideanoj


Mi elkore esprimas korajn dankon kaj gratulon al cxiuj kiuj iniciatis kaj arangxis cxi tiun gravan kunsidon. Por mi estas vere granda honoro, ke mi prosperas partopreni en tia grava kaj signifoplena evento, kia cxi tiu.

Nu, Oomoto faris unuan krieton en la jaro 1892, 5 jarojn post la apero de  Unua libro  de D-ro Esperanto en 1887. Sekve en tiu cxi jaro 2004 Oomoto atingis sian 112-an jaron kaj Esperanto la 117-an.

Kaj 31 jarojn post la apero de Oomoto kaj 36 jarojn post la apero de Esperanto estis enkondukita la esperanta lingvo en Oomoton fare de DEGUCxI Onisaburo, Kunfondinto de Oomoto.

Oomoto estas revelacie naskita religio, t.e. malricxan 55-jaran vidvinon, nomatan DEGUCI Nao, posedis la Prapatra Dio de la tero, tielnomata Usitora-no-konjxin aux Kunitokotacxi-no- mikoto en februaro 1892. Cxi tiu Dio instigis sinjorinon Nao, analfabeto, ekpreni tucxpenikon kaj, kiam Nao ektenis la tucxpenikon, sxia mano auxtomate movigxis kaj skribis surprizajn aferojn, nome, profetajxojn kaj avertojn cele al la homaro en la mondo.

Cxi tiuj revelacioj nomigxs Fudesaki en japana lingvo. Aldone, Fudesaki signifas sanktan skribon en Oomoto. Kaj la kvanto de cxi tiuj revelacioj atingis 10 mil volumojn da 20 japanaj paperfolioj dum 26 jaroj gxis Fondintino cxieleniris.

Cxi tiuj revelacioj de Fondintino estas plej grava kaj plej auxtoritata konstitucio, nepre observenda en Oomoto aux inter oomotanoj. Tial, ecx nun Oomoto antauxenpusxas la sanktan projekton de Dio sensxangxe laux la revelacioj.


48 Literoj de aboco
En cxi tiuj revelacioj trovigxas jena indiko.
Per la 48 literoj de aboco Mi, Dio, unuecigos la mondon. 

Pri cxi tiu indiko Kunfondinto jene klarigas en la monata revuo de Oomoto  Dia Regno , eldonita en 1923.

En la sankta skribo de Fondintino trovigxas la esprimo er 48 literoj de aboco Dio unuecigos la mondon_. Cxi tiu "48 literoj" temas pri simpla kaj facila lingvo.  Kompreneble Kunfondinto asertas ke la simpla kaj facila lingvo estas Esperanto.
Samorigineco de cxiuj religioj
Krom la indiko, supre menciita, trovigxas alia grava indiko.
La riveretoj fluantaj en valoj fine kunfluas en riveregon. 
Cxi tiu esprimo estis interpretebla tiel, ke cxiuj religioj en la mondo devenas de la sama origino. Jen estas motivo, ke Oomoto pozitive antauxenpusxas la interreligian agadon.

Tiel, Kunfondinto Onisaburo unue enkondukis Esperanton en Oomoton, en la jaro 1923 kaj en la sekva jaro 1924 li ekvojagxis al Mongolio kun kelkaj siaj disciploj kaj en 1925 li fondis la Mondan Religian Federacion en Pekino, kaj gxian Azian Centron metis en la urbo Kameoka, sidejo de Oomto-Centro. Aldone, en la sama jaro, kiam Kunfondinto enkondukis Esperanton en Oomoton, li jam ligis la kunlaboran rilaton kun Tao-Juan, cxina religio. Cxi tio estis efektiva komenco de la interreligia agado por Oomoto.


Internaj kaj eksteraj malfacilajxoj
Dum tiuj 33 jaroj Kunfondinto devis suferi multajn malfacilajxojn internaj kaj eksteraj. Kiel mi jam menciis, en 1924 Kunfondinto Onisaburo ekvojagxis cele al Mongolio, kaj tiam li rakontas jene.
Mi intencas spirite unuecigi la Orientan Azion kaj poste la tutan mondon.

Orienta Azio Orienta Azio estas parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato - musona.

Cxu mia intenco sukcesos aux ne, cxio dependas de Dia volo. Al mi jam nenia hezito. Jen gxuste nun mi vekigxis el 30-jara songxo. 
Cxi tiu 30-jara songxo de Kunfondinto signifas, ke li devis pacienci dum 30 jaroj sen povi praktiki sian revon, nome, internacian strategion de Dia plano. Siatempe, interne de Oomto trovigxis multaj bigotoj, kiuj misinterpretis la Diajn vortojn de Fudesaki kaj kontrauxstaris al la internacia ideo de Kunfondinto. Koncerne ankaux la enkondukon de Esperanto, Kunfondinto konfesas, ke por la enkonduko li devis atendi dum dekoj da jaroj pro bigotaj kredantoj.

Sed, kun la alveno de 1920-a jaro la obstakloj en Oomoto malaperis, kaj la kosmopolita ideo de Kunfondinto unufoje malfermigxis kiel umefloroj, kiuj eltenis severan malvarmegan periodon.


La ideo de UHA
Du jarojn post kiam li alprenis Esperanton kaj unu jaron post la vojagxo al Mongolio, Kunfondinto Onisaburo fondis Universalan Homaman Asocion, satelitan organizon de Oomoto.

Laux Kunfondino la vorto  homamo  temas pri ambono. Ambono estas ami Dion, ami la tutan homaron, ami la tutan mondon, kaj ami la tutan terglobon. Amo por nur sia familio, amo por nur sia nacio ne estas vera amo, sed ili devas esti ammalbono.

Ankaux la ideo de Esperanto estas tute sama kun tiu de Universala Homama Asocio. D-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto faris la ideon  homaranismo. Unuvorte cxi tiu homaranismo celas, ke oni amu cxiujn homojn sur la tero, kiel siajn gepatrojn kaj gefratojn. Homaranismo celas realigi la idealan mondon per la absolute justa kaj neuxtrala lingvo.
Mondfederismo
Mi devas montri ankoraux unu revelacion en Fudesaki, la sankta skribo de Fondintino.
En la mondo ekzistas nur unu suno. Kun sep aux ok regxoj, la mondo sencxese havos konflikoton. Sekve, Dio arangxis la planon regi la mondon per unu regxo. 
Cxi tiu esprimo signifas, ke se en la mondo trovigxas multaj suverenecaj regnoj, sencxesa estos konfliktoj aux militoj, tial Dio regos la mondon per unu suvereneco. Kaj tamen la esprimo  suvereneco  ne signifas iun difinitan sxtaton, sed aludas ian sistemon kiel tiun de mondfederalismo. Tio ke Oomoto jam de frua tempo aktive partoprenas en mondfederisma movado, bazigas sur cxi tiu ideo de Fudesaki.

Tiamaniere, la origine kosmopolita aux internacia pensmaniero de Onisaburo kaj lia denaska spirita kapablo sukcesis gxuste kompreni Dian volon aux planon tra la revelacioj de Fondintino, kaj li komencis energie antauxenpusxi la agadojn de Esperanto kaj de UHA.


Du-fojaj persekutoj de japana registaro
Cxi tie mi tamen devas nepre mencii la du-foje okazintajn subpremegojn de japana registaro kontraux Oomoto. Pro la doktrino pri Dio, klarigita de Oomoto, aux pro la pasxoj por paciismo, internaciismo kaj la sxangxo de aktuala sxtato, la tiama registaro, iranta sur la vojo de fanatikaj naciismo kaj militismo donis al Oomoto grandan subpremegon, senprecedencan en la historio de la moderna epoko en Japanio, du-foje, en 1921 kaj 1935. Interalie, cxe la Dua Oomoto-Afero en 1935(_`1945) la registaro ne nur konfiskis la sanktajn terenojn de la organizo, sed ankaux detruis cxiuj gxiajn instalajxojn, arestis pli ol 3000 kredantojn kaj el tiuj mortis 16 personoj pro severa torturo. La gesinjoroj DEGUCI Onisaburo kaj Sumiko estis enkarcerigitaj dum 6 jaroj kaj 8 monatoj kiel jugxotoj, sed la afero solvigxis kun la finigxo de la Dua Mondmilito. Koncerne cxi tiujn aferojn, al Oomoto estis direktataj kvar akuzoj, t.e. rompo de la Legxoj por Publika Ordo, Krimo je malrespekto kontraux tennoo, rompoj de la Legxo por eldono kaj por gazetaro. Cxiun akuzon tamen simple motivis la regado de publika opinio fare de la sxtato mem; trovigxis neniu suspekto, kiu konformis al kriminala respondeco.

Preskaux ekstermita, Oomoto devis suferi multajn jarojn sen forto sin revivigi. Kaj, finfine, tio ke Oomoto povis revivigi kaj komenci denove la agadon, realigxis en la jaro 1945, 10 jarojn post la eksplodo de la Dua Oomoto-Afero.

Kvankam Oomoto mirakle kaj fenikse revivigxis, gxi tamen devis longe suferi la malbonan reputacion de japanaj amaskomunikiloj kaj publiko kiel suspektinda religio, gxis la generacio de la Tria Gvidantino de Oomoto.
Dum 55 jaroj, de 1945 gxis 2000, Oomoto, lauxgrade vigligxinta, sinsekve okazigis grandajn kaj gravajn eventojn, koncernajn al Esperanto kaj al la interreligia agado. Cxi tie mi prezentu nur rimarkindajn el ili.

Ekde 1972 gxis 1975 okazis la Arta Ekspozicio de DEGUCI Onisaburo kaj sia familio. Gxi rondovojagxis al 13 urboj tra 6 landoj en Euxropo kaj Nord-Ameriko.

En 1977 sinjoro James Parks MORTON, dekano de la Katedralo de Sankta Johano la Teologo en Novjorko, celebris specialan diservon en la pregxejo de Oomoto en Ajabe.

En 1983 oni celebris komunan diservon en la formo de poemfesto kun la cxeftemo "Paco kaj Kreo"  en la pregxejo Bansoo-den en Kameoka, Kioto. Gxin partoprenis reprezentantoj el 12 religiaj skoloj el kvin landoj: Nepalo, Hindio, Srilanko, Usono kaj Japanio.

En 1990 memore al la 40-a jubileo de la mondanigxo de la urbo, oni okazigis la kongreson de mondfederistoj en Ajabe.

En 1993 okazis Pregxofero kaj Forumo de Tutmondaj Religiuloj; cxirkaux 300 religiuloj kaj sektoj el 17 landoj kolektigxis por la diskuto kaj komuna pregxo en la formo de poemfesto, en la Oomota pregxejo Cxusej-den, Ajabe ktp. ktp.

Tiamaniere, en tre mallonga tempodauxro Oomoto organizis suficxe grandskalajn interreligiajn eventojn aux partoprenis pozitive en la internacia forumo kaj komunaj diservo kaj pregxo.

Kaj tamen, tre bedauxrinda estas tio ke por tiaj religiulaj kunvenoj estis uzata la angla lingvo cxiam. Kiom ajn gravaj aux grandskalaj estas la forumoj aux pregoj, por tiuj homoj, kiuj ne scipovas la anglan lingvon, ili estas nur malproksime okazintaj eventoj. Laux mi, la interreligiaj okazajxoj sen interkomprenigxo per neuxtrala lingvo malfacile atingas la vere idealan konsekvencon.

En tiu signifo, tre signifoplena kaj grava estas tia evento, kia cxi tiu, kiu uzas nur Esperanton kaj pritraktas la temon pri la rilato inter Esperanto kaj Religio. Mi do elkore proponas, ke ni religiulaj esperantistoj pli kaj pli klopodu por sercxi la sxancon kune pripensi la estontecon de homaro kaj kune pregxi al Dio por la eterna paco kaj trankvilo de nia mondo.

Ni ne kritiku alian religion kaj alian doktrinon, sed ni respektu kaj lernu ilin por kompletigi la sian. Ni transsaltu cxiujn murojn kusxantajn inter la religioj per Esperanto kaj gxia interna ideo; ni multe interkonsiligxu kaj kunpregxu al Dio por plibonigi nian mondon.

Laste, mi kutime recitas la frazojn de la Tria Kungvidanto de Oomoto, DEGUCI Hidemaru.
Gxuste cxi tiu Esperanta lingvo estas Dio, estas Dia lingvo.

Kiu povas uzi cxi tiun lingvon trovos en gxi Dion! 



Bahaismo kaj Esperanto
Klarita Velikova4
"La tago alproksimigxas kiam cxiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, cxiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaux eniros en sian propran domon". . . Tiu vere estos homo, kiu hodiaux dedicxas sin al la servo al la tuta homaro. . . Ne gloru sin tiu, kiu amas sian landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La tero estas nur unu lando, kaj cxiuj homoj gxiaj civitanoj." (Baha'u'llah)
Tutmondigxo
En nia nuntempo la homaro nature iradas al tutmondigxo. Por kelkaj tutmondigxo temas pri ekonomia tendenco, por alia - pri proceso de internacia intersxangxo kaj interkonektigxo. Kiel ajn oni gxin vidas: tutmondigxo estas dinamika proceso kiu kauxzas sur la terglobo radikajn sxangxojn - pozitivajn sed ankaux negativajn. Kritikantoj diras ke la kaosa maniero en kiu la merkataj fortoj levigxis al tutmonda nivelo egalas al dangxera sxtormo kiu kauxzas senlaborecon, malegalecon, povrecon, malsanojn, socian disrompigxon, medidetruajn riskojn, detruon de lokaj tradicioj, frakason de la diverceco, minacojn por homa bonfarto. Tion ankaux jam konstatis la nacioj de la mondo dum la 1995 pintkunveno pri sociala evoluo en Kopenhago. Ne eblas nei la negativajn kromefikojn de tutmondigxo kiuj ankaux tutmondigxis. La demando estas: Tamen kiel eblas mildigi gxiajn negativajn efikojn kaj plifortigi la pozitivajn?

Oni denove debatas pri la kauxzoj: cxu ekonomikaj, teknologiaj, historiaj ktp. Kompreneble tiuj faktoroj estas gravaj sed gravas ankaux alia dimensio - la spirita kiu estas ofte neglektita sed estas bazo de cxio.

La negativajn efikojn de la tutmondigxo eblas mildigi nur la novforma kaj pli intense internacia kooperado kaj interkonsiligxado surbaze de nova morala valorsistemo, kiu metas homan bonfarton kaj socian justecon super la aktuale regatan materialismon.

En la homara vivo unu el plej gravaj kaj plej homaj fenomenoj estas la religio - la cxefa motoro de la spirita evoluo. Nuntempe, kiam la homaro eniras novan epokon de unueco kaj interdependeco en la integrigxo de la homa socio kaj gxia civilizado. La religio estas responda por la plifortigo de la pozitiva flanko de la disvolvigxado de tutmonda civilizacio, gvidante al progreso.

La religio devus iel helpi la transpasxon de la eksmodaj konceptoj de parteca separemo kaj superemo cxu flanke de klasoj, rasoj aux nacioj dum la aktualaj tutmondigxaj procezoj. Sxlosilo estos ke homaro devus rekoni kaj kompreni la novajn spiritajn legxojn kaj principojn, kiuj regos la novan epokon, kaj ekvivi laux ili.
La Nova Sprita Tendenco
La tendenco al tutmondigxo aperas ne nur en la politika kaj ekonomika sfero, sed ankaux en la spirita. En la ideologiaj, filozofaj kaj religiaj sistemoj kiuj ekekzistis dum la pasinta jarcento tiu tendenco iom post iom farigxis pli klara. La spirito de unuigxo kaj paco inter la nacioj progresante aperis post kiam la historio trapasis terurajn militojn, povrecon, perfortadon, fanatismon, mediodetruadojn kaj malsanojn. Tiuj spertoj naskis Ligon de la Nacioj, poste la Unuigxintajn Naciojn, oftajn renkontigxojn de mondaj gvidantoj kaj diversajn interkonsentojn, la postulon starigi tutmondan ordon, la strebo al gardo de homaj rajtoj, la multigxon de civitanaj organizajxoj fokusantaj atenton je internaciaj problemoj kaj kunlaboroj, debatojn pri la bezono je tutmonda politika sistemo, la starigon de internacia tribunalo, la progreson de la komunikteknologio, kiu faris la mondon senlima.

Oni ekparolis ankaux pri unuigxo de religioj. En la novaj religiaj sistemoj, kiuj estas kreitaj en la lastaj jarcentoj, oni povus trovi ofte en iu formo esprimitan la ideon de unuigxo, nova socia ordo kaj monda paco. Cxiuj tiuj fenomenoj estas rezulto de la nova spirito en la mondo kaj ili indikas ke la homaro komencis atingi iun nivelon de matureco. La nova spirita impulso ebligis al la homaro progresi en sia konscio.


Devontigo al Universala Helplingvo
En la epoko de la tutmondigxo nepre aperigxas la bezono kunlabori kaj intersxangxi informon je diversaj sferoj: ekonomika, politika, kultura, scienca, sociala, religia. La popoloj kaj registaroj de la mondo estas pli kaj pli defiataj atingi komprenon pri la esencaj problemoj de nia komuna estonto. Oni esprimas siajn dezirojn je pozitiva reformado surbaze de nove vekigxanta espero por la estonteco. Nature kreskas ankaux la bezono por internacia helplingvo - por ebligi tiun reformadon per interkompreno kaj interkonsiligxo. La cxefaj vojoj per kiuj iuj lingvoj disvastigxis en la pasinteco kaj farigxis dominantaj estas: per komerco, per konkero(la venkintoj disvastigis siajn lingvojn perforte), per religioj(ekzemple: latina, hebrea, greka). Kutime la bazo por iu dominanta lingvo estas ekonomikaj kaj politikaj kialoj. Sed en la moderna tempo tiuj tri kutimaj vojoj por disvastigo de lingvoj havas iujn malavantajxojn kiuj estus baroj al elekto de unu internacia lingvo. Alproksimigxas la momento kiam la problemo pri helplingvo devas esti diskutata kaj solvata per civilizacia kaj demokrata maniero sur la bazo de vasta internacia konsento. Nuntempe diversaj organizoj - inklude Esperantistaj kaj religiaj organizoj - partoprenas en la proceso, kiu devus igi la registarojn konsideri la bezonon de helplingvo.

Inter la religiaj organizoj estas Bahaa Internacia Komunumo(BIK, neregistara organizajxo akreditita kun konsulta statuso cxe UNO). En oktobro 1995 tiu organizo publikigis "Turnopunkto por cxiuj Nacioj"

La deklaro rekte alvokis "mondajn gvidantojn" konsciigxi pri sia respondo por la homa transvivo kaj pluevoluigi la Unuigxintajn Naciojn. Inter la proponoj trovigxas ankaux tiu: enkonduki universalan helpan lingvon. Gxi proponas la nomumon de altnivela komisiono por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj adopto de komuna skribo. La celo estas faciligi la transiron al tutmonda socio pere de plibonigita komunikado inter nacioj. La propono ne imagas la rifuzadon de iu ajn vivanta lingvo aux kulturo. La nacioj konservante siajn lokajn kaj naciajn lingvojn estus kuragxigitaj lerni universalan lingvon. La BIK tamen ne estas protagonisto de iu ajn specifa lingvo por plenumi tiun postenon. Se la registaroj de la mondo interkonsentos pri iu ekzistanta lingvo aux pri planita, nova lingvo por internacia uzado la Bahaa komunumo subtenos gxin.

La fondinto de Bahaa kredo en Persujo Baha'u'llah("La Gloro de Dio", 1817-1992), kiu alvokis la homojn al spirita renaskigxo, fine de la deknauxa jarcento skribis:



"Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de cxiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. . . .Tiu cxi kauxzos unuecon . . . kaj montrigxos la plej granda ilo por antauxenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu !
Esperanto-movado kaj la Bahaa Kredo
L. L. Zamenhof, kiu kreis la internacian lingvon Esperanton cxirkaux 30 jarojn post la komencigxo de Bahaa religio (en jaro 1844) diris:

"Mi multe interesigxas pri la bahaa movado, cxar gxi estas unu el la grandaj internaciaj movadoj, kiu, simile al la nia, instruas pri homa frateco kaj alvokas la homojn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone ol la plimulto de la aliaj homoj. La esenco de tiu cxi ideo estas "surbaze de neuxtrala lingvo rompi la murojn, kiuj apartigas la homojn, kaj kutimigi ilin vidi sian proksimulon kiel homon kaj fraton". Pro tio mi pensas, ke, kiam la bahaanoj lernas Esperanton, gxia interna ideo estos granda morala forto,, kiu deviigas ilin disvastigi gxin, sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi cxiam opinias, ke la plej favoraj laborantoj por Esperanto estas tiuj, kiuj aprezas gxian internan ideon . . ."

La rilatoj inter Esperanto kaj Bahaismo havas kaj teorian kaj praktikan aspekton. La teoria fontas el la eldiroj de la tri centraj personecoj el la unua jarcento de Bahaismo: Baha'u'llah, Abdu'l-Baha kaj lia nepo, difinita kiel Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi.., kaj krome el la klarigoj de la nuna gvida institucio, La Universala Domo de Justeco(en Hajfo, Izraelo). Baha"u"llah preskribas la adopton de universala lingvo kaj skribo. Lia skriboj antauxvidas du sxtupojn en tiu procezo.



"La unua sxtupo konsistas en la elekto de ekzista aux inventita lingvo, kiu tiam estos instruata en cxiuj lernejoj de la mondo kiel dua (helpa) apud la gepatraj lingvoj... La dua sxtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo kaj komuna skribo por cxiuj surtere."(Kitab-I-Aqdas, noto 193)
Abdu'l-Baha diris:

"Vi skribis pri la lingvo Esperanto. Tiu cxi lingvo disvastigxos kaj universaligxos certagrade, sed poste lingvo pli kompleta ol tio aux la sama lingvo trairos kelkajn sxangxojn kaj modifojn kaj estos adoptata kaj farigxos universala. Mi esperas, ke doktoro Zamenhof estas asistata per la nevidebla konfirmo kaj faros grandan servon al la mondo homara." (parolado en kunveno de esperantistoj en Germanio, Aprilo, 1913)

". . .Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por cxiuj popoloj. D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia cxi lingvo. Kiam nun tiu cxi lingvo estas instruata en cxiuj publikaj lernejoj de la mondo, tiam la popoloj atingos la superan kulturstaton, tiam cxiu devas lerni nur du lingvojn: la gepatran kaj la internacian lingvon . . . Do, internacia helplingvo estas certe la fundamento por la kununuigo de la popoloj kaj granda potenco por unuigi la religiojn . . . Kiel bela kaj mirinda estus interkomprenigxo per unu lingvo. Tiam la oriento kaj okcidento povus unuigxi kaj ni estus kvazaux unu nacio."(parolado de Abdu'l Baha,"Germana Esperantisto", Majo, 1913)
La unua mencio de Bahaismo en esperanta periodajxo estis eble en "Amerika Esperantisto", dec. 1911. Tiu artikolo prezentas Bahaismon kiel religunuigan movadon.

En 1913-1914 pli ofte aperas artikoloj ligitaj al la vojagxoj de Abdu"l-Baha"(la plejagxa filo de Baha"u"llah) tra okcidenta Euxropo kaj norda Ameriko. Almenaux du el liaj paroladoj antaux esperantistaj kunvenoj aperis en esperantaj gazetoj. Jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis helpe de Esperanto. Abdu"l-Baha" atentigis bahaanojn pri Eesperanto-movado kaj kuragxigis ilin lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Li forte subtenis la penetron de Esperanto en Iranon kaj Mezazion. Krome tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio kaj Cxinio, estis aktivaj esperantistoj kaj tie aktivis ne nur per, sed por la lingvo.

En 1925 aktivecoj de bahaanoj dum UK estis kunordigitaj de Martha Root, unu el plej konataj tiamaj bahaanoj, pere de kiu en la sekva jaro la filino de d-ro Zamenhof, Lidia akceptis la bahaan kredon por si. Alia elstara aktiveco estis la fondo en 1925 de la gazeto kaj eldonejo "La Nova Tago" - La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto. En gxia stabo kunlaboris F.Gerstner, H.Grossman, Martha Root, Lidia Zamenhof, J.Esslemont, Avgust Forel. Dum pluraj jaroj la gazeto bone prosperis. F.Gerstner skribis:

"Ni volas . . . 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn de la Baha"I-Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Baha'I-rondo."

La rilatoj inter Esperantismo kaj Bahaaismo komencigxis antaux la unua mondmiilito kaj fine kondukis al la fondo de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) en 1972.


La Sprito de Bahaismo kaj Esperanto
"La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion." (L. L. Zamenhof)
Studado de la verkoj de L. L. Zamenhof konvinkus nin ke la esenco de cxio estas la unuigxo de la homaro en pacan kaj justan "grandan rondon familian": estas homara unueco bazita sur unueco sur du terenoj, lingvo kaj religio. Por Zamenhof Esperanto estis ilo por celo multe pli granda ol nur lingve sin reciproke komprenataj homoj. Li celis "interfratigitan homaron". Li ecx provis apud la internacia lingvo vivigi ankaux universalan etikon kiel ponton inter la diversaj religioj. La konceptoj de Zamenhofa Homaranismo estas: unu Dio kiel nekonebla Kreinto de cxio, unu homaro vivonta en paco kiel unu granda homa familio, la kongruo inter la esencaj instruoj de la Grandaj Instruistoj de la pasinteco, akordo inter religio kaj scienco, universala helpa lingvo.

La Bahaa instruo fokusigxas al la unueco de Dio, la unueco de la religio, la unueco de la homaro.

Ni povus trovi plenan kongruon kun tiuj ideoj kaj aspiroj de Zamenhof en la vizio de Abdu'l -Baha, kiu parolas pri la "sep kandeloj de l" unueco":

La unua kandelo estas UNUECO EN LA POLITIKA SFERO.

La dua - UNUECO DE PENSADO EN MONDAJ ENTREPRENOJ.

La tria - UNUECO EN LIBERECO.

La kvara - UNUECO DE LA RELIGIOJ

La kvina - UNUECO DE LA NACIOJ.

La sesa - UNUECO DE LA RASOJ.

La sepa - UNUECI DE LA LINGVO


En la gazeto "Nova Tago" la skriboj de bahaanoj montras sian konvinkon ke Esperanto estas gxuste tiu internacia helpa lingvo profetita en la skriboj de Bahaa. Lidia Zamenhof en letero(marto, 1938) skribis:

"Tu lingvo, kiu - mi estas profunde konvinkita - estis kreita rekte sub la influo de Baha'u'llah, kvankam la auxtoro de la lingvo tion ne sciis."


La spirita esenco de Bahaismo, de cxiuj progresaj religioj en la mondo, samkiel de Esperanto sxajnas simila: unueco en diverseco sur bazo de amo, strebante al kono kaj adoro de la Kreinto.
"La vojo al gvidado estas vojo de amo kaj kompato, ne de perforto kaj devigo. Tio estas la volo de Dio en la pasinteco kaj estos Lia volo ankaux estontece." Bab ("대문-la pordego", la antauxulo de Baha'u'llah, 1819-1850)

Kristanismo kaj Esperanto
MA Young-tae5

Saluton, karaj gesinjoroj! Mi pensas, ke tiu cxi simpozio estas arangxita por atingi la celon de nia movado disvastigi Esperanton al la tuta homaro, enkondukante Esperanton en cxiujn kampojn.

Ni kristanaro enkondukis Esperanton en la mondon de Kristanismo frue en la 1910-aj jaroj kun la celo disvastigi Esperanton en kristanisma mondo kaj Kristanismon en Esperantujo, kaj faris jenajn movadojn: fondi organizojn kiajn KELI kaj IKUE, eldono de esperanta Sankta Biblio, publikigo de organoj, Diservo en Esperanto, okazigo de kongresoj de kristanaj esperantistoj.

Unuavice, mi volas diri al vi, pri kio estas Kristanismo. Versxajne, multaj homoj pensas, ke ankaux Kristanismo estas la religio nur por ricevi benon kaj por eniri en la cxielregnon post morto. Sed cxi tio estas simila al tio, kvazaux oni vidas nur la brancxojn, ne vidante la trunkon de arbo.

Se mi diras al vi pri unu libro, kiu estas plej furora nuntempe en Esperantujo, mi povas prezenti al vi 'Vojagxo en Esperanto-Lando', verkita de Boris Kolker. Tiu cxi libro estas konstante vendata en multaj jaroj, kaj naskigxis ecx hejmpagxo por tiu libro kaj en gxi oni prezentas siajn postlegajn impresojn pri tiu libro kaj estas superfluaj la rekomendaj leteroj por legi gxin. En la enkonduka parto de la libro aperas la rusa vorto 'Perestroika'. Cxi tio estas la termino uzata por reformo kaj malfermo de Rusio. Rilate al erestroika', Koker diris, 'Kion ni reformu kaj malfermu? Vera Perestroika estas la movado por reakiri la originan figuron de Rusio.

Jes, kredi kaj servi al Dio signifas ne nur pregxi por beno kaj eniri en cxielregnon, sed antaux cxio reakiri la originajn figurojn de homoj. Cxi tio estas la fundamenta dogmo kaj celo de Krestanismo.


De nun mi sxatus diri al vi pri tiu cxi problemo en kvin sxtupoj.

1. Kia estis la homa origina figuro?

2. Kio do igis la homojn perdi la originan figuron de homo kaj forlasi Dion?

3. Cxu la Kristanismo povos vere savi la perversan hamaron?

4. Kia lingvo estas Esperanto por Kristanismo, kaj kion Kristanismo povas fari por

Esperanto-movado?

5. Kiuj organizoj do trovigxas en kristanisma mondo rilate al Esperanto, kaj kion ili faras?
1. Kia estis la homa origina figuro?

Laux la Sankta Biblio, 'En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron', kaj poste kreis ankaux homon. Homo estis kreita, por ke li vivu gxuante cxian kreitaron en la gxardeno Edeno sen malgxojo, doloro, larmoj, morto, kaj disigxoj.

Cxi tio estis la origina figuro de homo. Des pli grave estas, ke la Sankta Biblio estas 'la Vortoj de Dio', kaj 'la Vortoj de Eterna Vivo', kiuj plenumigxos, antaux ol la cxielo kaj la tero forpasos(Mateo 5:18).
2. Kio do igis la homojn perdi la originan figuron de homo kaj forlasi Dion?

Peko igis la homon forlasi de sia origina figuro kaj farigxi perversa homo. Kio do estas la peko, ke homo forlasis de sia origina figuro kaj farigxis perversa homo? 'Peko' estas 'hamartia' en greka lingvo. Gxi signifas, ke sago pafita ne trafas la celon kaj preterflugas gxin.

Kiel tiu devianta sago, peko signifas, ke homo vivas ne konforme al la Volo de Dio.

Dio diris: Ne mangxu la fruktojn de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno (Genezo 3:3). Tiu Vorto estis la simbolo de la auxtoritato de Dio kaj la 'sekreto' teni la originan sanktan figuron de homo.

Sed, homo forgesis la Vorton de Dio, kaj estis logita de Satano, kiu diris, "Se vi mangxos la tabuan frukton, malfermigxos viaj okuloj, vi farigxos kiel Dio, kaj vi scios bonon kaj malbonon(Genezo 3;4). Cxi tio estis la unua peko, kiun homo faris. Pekinte, homo ektimis Dion kaj evitis Lin. Kaj la pago de la peko estis malsano, doloro, morto, kaj envenis en la mondon 'malfelicxo'.

Post tio, homo estis forpelita de la gxardeno Edeno kaj perdis sian originan figuron. Tiel envenis la 'prapeko' en la mondon, kaj cxiuj homaranoj naskigxis kun la prapeko, kaj devis vivi kaj morti kun gxi.

En la unua kaj dua versoj en la 59a cxapitro de Jesaja en Malnova Testamento estas skribite, "Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu. Nur viaj krimoj estis disigiloj inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu"

La peko de homo starigis muron inter homo kaj Dio, kaj devigis homon vivi sen komunikado kun Dio.


3. Cxu la Kristanismo povos vere savi la hamaron perversan?

En la antikva tempo de Chosun-Dinastio estis la kutimo, ke ricxaj pekuloj acxetis malricxajn homojn kontraux mono, kaj igis ilin esti batitaj anstataux la ricxaj pekuloj. Kaj la pekoj de la ricxuloj estis pardonitaj.

Sed, la pekoj, kiujn homoj faris antaux Dio, ne estas pardoneblaj tiamaniere. Tio, kion iu ajn homo ne povas pardonpeti anstatauxe, estas la prapeko.

La Kristanismo estas la religio, ke Jesuo, la Filo de Dio, venis en la mondon en karno de homo, estis krucumita sur la kruco por elacxeti la pekojn de ni cxiuj, elversxis tutan sangon en Sia korpo, post tri tagoj relevigxis, kaj donis al ni la 'esperon' savigxi el la potenco de morto, se iu ajn kredas al Li. La Vortoj de Sankta Biblio pruvas tion. Halejuja!

La Sankta Biblio ne estas la skribajxo, kiun homoj skribis laux siaj voloj, sed "Cxar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio", kaj gxi estas la grandega historia rekordo, kiun verkis 40 homoj dum 1,600 jaroj.
4. Kia lingvo estas Esperanto por Kristanismo, kaj kion Kristanismo povas fari por Esperanto-movado?

Esperanto estas la Internacia Lingvo, disvastigxinta en pli ol cent civilizitaj landoj. Gxi farigxis la lingvo egala al cxiuj, kiun cxiuj povas uzi tute egale kaj sencermonie super nacioj kaj religioj.

Por plenumi la suverenan ordonon de Dio, t.e. disauxdigi la evangelion gxis la mondfino, ni bezonas la internacian lingvon, kiu estas egala al cxiuj kaj facile lernebla por egala interparolado. En tiu senco Esperanto estas plej ideala lingvo por evangelizado.

En hodiauxa tago, la terglobo farigxis nomata Monda Vilagxo super landlimoj. Se ni volas, ni povas facile vojagxi eksterlanden. Pro tio ni kristanoj planas eduki misiistojn, kiuj estas armitaj per Esperanto, kaj helpi ilin agadi por la evangelizado en fremdaj landoj.

Tiu cxi klopodo utiligi Esperanton fare de kristanoj ebligos prezenti al la neesperantistaj kristanoj la noblan spiriton kaj utilecon de Esperanto, kaj certe helpos por fruigi la tagon atingi la 'finvenkismon', t.e. la tagon, kiam la tuta homaro uzos Esperanton.
5. Kiuj organizoj do trovigxas en kristanisma mondo rilate al Esperanto, kaj kion ili faras?

La organizoj, kiuj rilatas al Esperanto, estas KELI, IBM, kaj IKUE.


▣ KELI(Kristana Esperantista Ligo Internacia) estis fondita en 1911 dum la 7a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. En gxi kolektigxis la kristanoj de diversaj tendencoj, cxefe el eklezioj de la Reformacio.

Gxia dumonata organo, Dia Regno ekaperis jam pli frue, en 1908, kaj nun gxi servas kiel ligilo inter membroj kaj interesatoj en 48 landoj.

Grava estis de la komenco la havigo de baza literaturo. En 1912 aperis la Nova Testamento kaj en 1926 la Biblio kun la Malnova Testamento tradukita de Zamenhof - ne private, sed en la Brita kaj alilanda Biblia Societo.

Ili estas dauxre haveblaj en cxiu Biblio-vendejo tra la tuta mondo.

De la jaro 1971 KELI posedas oficialan himnaron "Adoru Kantante" kun 262 kantoj plejparte klasikaj, el multaj landoj kaj lingvoj, kun kvarpartaj muziknotoj

Post la milito KELI komencis organizi cxiujaran kongreson, kun bone ellaborita programo el laboro, studo, distro, konatigxo kun la kongresa lando kaj kontaktoj al la lokaj eklezioj.

Pli kaj pli, pro bona kontakto al IKUE, la Rom-Katolika Esperanto-unuigxo, la jaraj kongresoj okazas komune, do ekumene, unuafoje en 1968 en Limburg/Lahn. Ili allogis cx. 200 homojn, ne nepre membrojn de IKUE aux KELI.

Okaze de Universalaj Kongresoj, IKUE kaj KELI klopodas oferti Diservojn, se eble ekumene. Ofte ili estas inter la plej amase vizitataj programeroj de la kongresa semajno.

KELI de la komenco subtenis la porblindulan agadon de la nederlandano Jacques Tuinder. Nuntempe la helpo koncentrigxas al Albanio.

La tasko de KELI montras en du direktoj: informi pri Esperanto inter eklezioj aux kristanaj grupoj, kaj informi pri kristanismo en Esperantujo.

En Koreio la sekcio de KELI naskigxis en la jaro 1970, kaj la membroj faras jenajn agadojn:

1. havi diservon, kiuj estas farataj en Esperanto.

2. traduki la libreton 'Kio estas Kristanismo?' (1988)

3. eldono de Nova Testamento Esperanto-Korea (2003)

4. eldono de ano Por Animo" (baldaux aperonta)

5. enkonduki Esperanton en pregxejojn kaj informi per iliaj hejmpagxoj.


▣ IBM(Internacia Biblia Misio) havas sidejojn en Auxstralio kaj Britio, kaj agadas por evangelizi en la tuta Esperantujo disdonante la Sanktan Biblion en esperanta versio.
▣ IKUE(Internacia Katolika Unuigxo Esperantista) estis fondita en la jaro 1910, kaj nun havas cx. 1,300 katolikajn membrojn, kaj publikigas cxiu-dumonate 'Esperon Katolikan'.

IKUE estis fondita kun la celo, 'Evangelizado, eklezia unueco, homa interkompreno, frateco kaj paco, kaj Ekumenismo. En Katolikismo la papoj ekde Pio X kaj multnombraj kardinaloj kaj episkopoj bonvenigis kaj subtenis la esperantan movadon.

Kaj efektive en la 20a jarcento cxiuj papoj montris ian favoron al la agado de katolikaj esperantistoj. Komence de la 30aj jaroj de la 20a jarcento sur la titolpagxoj de "Espero Katolika" aperadis la noto:

"Honorita per apostola beno de Papo Pio X, 27 junio 1906, kaj de Papo Benedikto XV, 20 auxgusto 1920, kaj de papo Pio XI, 11 oktobro 1924."

Kaj en la majo, 2002, en Hamburg en Germanio, La forumo kun la titolo 'Esperanto, la nova latino por pregxejoj', kie partoprenis 50,000 katolikoj, kaj okazis la diskuto pri tio, ke la latino jam estas mortinta lingvo kaj ne estas tauxga por katolika komuna lingvo, kaj Esperanto estas la plej tauxga alternativo. Kaj la artikolo pri tiu cxi forumo estis publikigita sur la unu plena pagxo de la fama usona tagjxurnalo USA Today, kaj gxi tiris grandan atenton de multaj homoj de la mondo.

Mi esperas, ke Esperanto estos amata ankaux en la mondo de religio kaj ludos gravan rolon por naski multajn esperantistajn kredantojn.

Jen mi finas mian prelegon, citante unu verson de Sankta Biblio:

"Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon(Johano 3:16)."


Dankon por via auxskuto!

- Aldono -

Katolikismo kaj Esperanto

Marija Belosxevicx6

Zamenhof simpatiis kun religioj kiuj estis malfermitaj al dialogo kaj kunlaboro. Spurojn pri tio ni povas trovi ankaux en lia poemo regxo sub la verda standardo_ kie li skribas "Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj / ni cxiuj de Di' estas filoj".

Deveninte el la familio kies patrino estis praktikanta judino kaj patro ateisto, li konsciis pri influoj de religia instruado. Tiel li diris: nfano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tian felicxon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la pregxejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam gxi vidas alian infanon, eble tre malricxan, sed kun felicxa koro, irantan en sian pregxejon, dum gxi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!" Vivo de Zamenhof, 116 p.
Alparolinte junajn kristanojn li diris: "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed ... kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jesuo?" Vivo de Zamenhof, 131 p.

Komenco de Katolika Esperanto-movado
La apero de la Unua Libro vekis intereson de kelkaj katolikaj pastroj, inter kiuj estis ankaux episkopo Zerr en Saratov, prelato Aleksandras Dambrauxskas (1860-1938) kaj Louis de Beauxfront (vera nomo: Louis Chevreu, 1855-1935).

A. Dambrauxskas mendis la libron rekte cxe Zamenhof kiel studento en la jaro 1887. Li auxtoris la unuan lernolibron de Esperanto por litovoj aperinta en la jaro 1890. Li ankaux havis epiteton "la poeto de la katolika Esperanto-movado".

Franca doktoro pri teologio (ankaux studis filozofion kaj lingvistikon) Louis de Beauxfront estis la unua franca esperantisto. Post la lernado de la lingvo en la jaro 1888 li komencis propagandi gxin kaj en la jaro 1892 li eldonis lernolibron de Esperanto por francoj. Li ankaux auxtoris "pregxareto por katolikoj" (1893).

Instigate per propagando de Louis de Beauxfront Esperanton en la jaro 1901 komencis lerni Emile Peltier, pastro de la paroho Sainte-Radegonde apud Tours. Unu jaron poste li komencis okupigxi pri la fondo de katolika E-societo spero Katolika_ por kio li ricevis permeson de cxefepiskopo de Tours Ren_ Fran?is. Unu jaron poste li fondis samtitolan revuon, kun la celo servi kiel "internacia ligilo inter la katolikoj". Li revis pri la fondo de internacia societo de kristnaskaj pastroj, pro kio komence de 1906 aperis lia "Publika letero al cxiuj pastroj kristanaj":


[...] Sxajnas al mi, ke la unua pasxo farinda estas la unuigo de la kristanaj religioj. Multaj kredoj, pregxoj, esperoj estas komunaj al cxiuj kristanoj. Nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimegaj, kauxzoj de malunuigo inter ili.

Cxu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuigeme kaj frate, kun animo tute senigita de la tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn? Cxu ne io mirinda, bedauxrinda, malaperinda, ke disciploj de tiu, kiu ordonis: "Amu vin reciproke", dauxrigas sin reciproke malami pro malpacoj alvenintaj antaux kelkaj jarcentoj!


En Boulogne-sur-Mer (1905), okaze de la 1a UK de Esperanto, renkontigxis katolikaj esperantistoj. Tiam okazis la unua Esperantista Diservo kiun cxeestis ankaux Zamenhof.

Dum la 2a UK de Esperanto hispana pastro Antonio Guinard celebris tie Sanktan Meson en Esperanto. La Papo Pio X. al la Kongreso sendis Apostolan benon kiu estis salutita per granda aplauxdo.

Dum la UK en Barcelona en la jaro 1909 katolikoj-esperantistoj decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en Paris, en 1910. En tiu kongreso IKUE estis fondata.

Cxiujara kunveno de katolikaj esperantistoj estis rompita en la jaro 1914 pro la 1a mondmilito. En tiu jaro estis planita kongreso en Lurdo kaj ecx estis anoncita beno de la Papo.


Komenco de Kristana (cxefe reformacia) Esperanto-movado
Pri la ideo de internacia lingvo estis konvinkitaj ankaux aliaj kristanoj. Cxefan instigon ekhavis okaze de la UK en Gxenevo sekretario de la Centra Komitato de YMCA (Kristana asocio de junaj viroj) barono W. von Starck. Post la kongreso li verkis tekston pri E-o en YMCA-gazetoj.

Komence de la jaro 1908 germana ingxeniero Pauxl H?ner (1881-1970) komencis eldoni gazeton kun la titolo "Esperanto en la servo de la Dia Regno". La gazeto estis "ligilo inter cxiuj kristanaj samideanoj", "komuna informilo pri la kristana vivo en cxiuj partoj de la tero", kaj "gvidisto al Jesuo Kristo kiel nia sola Savinto".

Komence de la jaro 1909 komencis regule aperadi gazeto "Dia Regno", kiu aperas ankoraux hodiaux. Okaze de la 7a UK en la jaro 1911 en Antverpeno renkontigxis protestantaj esperantistoj, kaj oni decidis fondi E-ligon malfermitan al diverstendencaj kristanoj, cxefe al eklezioj de la Reformacio. La Ligo poste ricevis nomon "Kristana Esperanista Ligo", kiu poste sxangxis nomon al "Kristana Esperantista Ligo Internacia", mallonge KELI. YMCA instigos siajn filiojn disvastigi Esperanton.

La tasko de KELI montras en du direktojn: informi pri Esperanto inter eklezioj aux kristanaj grupoj, kaj informi pri kristanismo en Esperantujo.


La antaux-, kaj dum-militaj jaroj en la dua mondmilito haltigis provizore plurajn valorajn iniciatojn sinevoluitajn de IKUE kaj KELI. La unuan postmilitan kongreson KELI okazigis en jaro 1948 en en Tostarp (Svedio) kaj IKUE en la jaro 1950 en Romo (Italio).
Esperanto en ortodoksa medio
Supozeble, jam de la komenco de la evoluo de Esperanto en la jaro 1887, kiu disvastigis ankaux en rusa regno, estis intereso inter rusoj, kiuj plej parte estis ortodoksaj. Kvankam el tiu periodo oni ne havas pruvojn pri ia ligo al la ortodoksa eklezio, oni rimarkas kelkajn elstarajn nomojn kiuj estis diversrangaj religiaj respondeculoj.

La unua inter ili estas Ivan Genadievicx Sirjaev (1877-1933), pseuxdonime Ivan Malfelicxulo, dum la jaro 1904 li servis kiel ortodoksa pastro en Vologda. Li lernis E-on en la jaro 1895. Li elstarigxis kiel verkisto, tradukisto (li postlasis manuskriptojn de la tradukoj: de Fratoj Karamazov (Dostojevskij), Milito kaj Paco (Tolstoj), La Dia Liturgio de Sta Johano Krizostomo. Li ankaux aktivis pri la ordigado de bazo de "Enciklopedio de Esperanto" kiu aperis en la jaro 1933 Budapesto.

Esperanto-movadon aktive partoprenis ankaux rusa ortodoksa episkopo Gabriele en Cuguev kiu esperantistigxis en la jaro 1909. Li estis konsulo de UEA kaj organizis la Duan Tutlandan Esperanto-Kongreson en 1913.

En 1922, J?os Kozma en Nyircs?z?i, Hungario, eldonis kaj redaktis gazeton "Katolika Revuo", kun subtitolo "pri religiaj, kulturaj kaj literaturaj aferoj", fakte temas pri la grekkatolika. Pri postaj jaroj, oni trovas informon ke cipra prezidento Arhepiskopo Makarios subtenis Esperanton. Religia literaturo en Esperanto, 101 p.

Rilate ortodoksan medion, menciindas apero de bulteno rtodoksa Heroldo_ en la jaro 1995 far de Larisa Kuzmenko.

Intertempe fondigxis ankaux Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista. Sed sxajne pro manko de la informoj, oni ne havas klaran ideon pri gxia agado. Ekz. komence de majo, cxi jare gxia prezidanto forsendis la alvokon pri la okazigo de Internacia Simpozio titolita _" La religio kaj la homaro kontraux la terorismo. Interalie la verkanto de cxi teksto taksis la temon gravan, kaj deziris subteni ideon, per sendado de la skriba kontribuo, sed neniam tiu ricevis informon pri gxia prezento kaj nenie troveblas informo pri tio ke la Simpozio vere okazis.


Karitata agado de IKUE kaj KELI
Kaj IKUE kaj KELI havas ricxan agadon ankaux cxi kampe.

Oni subtenis leprulan helpon de d-ro J?sef Kondor kaj blindulan helpon "Agado E3", nun -vid-ente_ de Jacques Tuinder, la helpo al handikapuloj de Hansj?g Kindler kaj la "Kooperativo Espero" en Zairio.

Meze de junio cx.j. en vilagxo de Tozounm, en AGAME-parohxejo, diocezo de Lokoss , Benino estis inauxgurita "Flegejo ESPERO de IKUE" ("proprajxo" de la benina IKUE-sekcio, cxar siatempe terenon donacis privatulo). Tiam ankaux estis inauxgurita Puto "KRISTNASKO 2003" kaj, la 20-an, honore al Sankta Patro Pio. La solenajxojn cxeestis honora prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani.
Ekumena Esperanto-agado
Kiam oni parolas pri ekumena agado de esperantistoj-kristanoj, gravas mencio ke meze de la sesdekaj jaroj KELI iniciatis okazigon de la komuna renkontigxo. Katolikoj al tio instigis tiam jxus finita Dua Vatikana Koncilio. Tiel la 1a Ekumena Esperanto Kongreso okazis en 1968 en Limburg (Germanio) kaj estis samtempe de 32a Kongreso de IKUE kaj la 21a KELI-Kongreso.

De tiam gxis pasinta jaro okazis 16 EEK. Venonta 17a EEK okazose en Piliscaba (Hungario, vd. www.ikue.org).

Dum la 11a Ekumena Esperanto-Kongreso okazinta en la jaro 1996 en Szombathely (Hungario), oni decidis organizi cxiujare Junularan Ekumenan Esperanto-Tendaron (JET).

La 2a JET en la jaro 1998 okazis en Taize, en vere ekumena etoso. Same tie okazis la 4a JET.

Kiam oni parolas pri la ekumena agado, gravas la mencio pri la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI. La Komisiono prizorgas okazigon de la Ekumenaj E-kongresoj kaj JET. Krome gxi zorgas pri la pregxaroj de la Ekumenaj diservoj okaze de grandaj E-arangxoj.

La Komisiono ankaux prizorgis ege sukcesan partoprenon de IKUE- kaj KELI-anoj (sume 42 personoj) en la Dua Euxropa Ekumena kunveno en Graz, Auxstrio kiu okazis fine de junio 1997.


Kristanaj eldonajxoj en Esperanto
Kiel oni jam povis konstati, de la komenco oni donis apartan atentigon al la eldonajxoj. Post la apero de unuaj gazetoj kaj pregxlibroj, sekvis pluraj aliaj religiaj, cxu tradukitaj cxu originalaj verkoj.

Certe elstaras kiel traduko La Biblio, kiu gxis hodiaux havis kelkajn eldonojn.

La unuan fojon kompleta traduko de Biblio aperis en la jaro 1926. La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhof mem. Lasta eldono enhavas ankaux duakanonajn librojn. La tekston de la Biblio oni povas trovi ankaux sur du KD-Romo.

Al Esperanto estis eldonitaj verkoj pri pluraj valoraj eldonajxoj, i.a. La floretoj de S. Francisko (1926), La padova lilio (1926), Sankta Venceslao patrono de cxehxa nacio (1928), Kiu estas Patro Pio?(1959), Papo Pio X beata (1951), Historio de Kristo (1931), Johano Pauxlo la 2a: Pri taskoj de la kristana familio en la nuntempa mondo (Familiaris Consortio, 1985) kaj Pri la homa laboro (Laborem Exercens, 1985), Enkonduko al ekumenaj problemoj (1978), Sanktuloj de la Romia Kalendaro (1987), Dio parolas al siaj infanoj (1997), Imitado de Kristo (1997), Malgranda ekumena katekismo (1999). Inter la lastaj imponaj eldonajxoj certe oni devas listigi ekumenan diservan libron ADORU, aperitan en la jaro 2001.

Krom jam menciitaj gazetoj spero Katolika_ kaj ia Regno_, aperas pluraj naciaj gazetoj: io Benu_ (Cxehxio), atolika Sento_ (Italio), a ponteto_ (bulteno de francaj KELI-anoj), ristana Alvoko_ (britaj KELI-anoj). Regule aperas germanlingva kumenisches Esperanto-Forum_ (Germanio).
Aliaj informiloj
Radio Vatikana

De la jaro 1977 Radio Vatikana disendas sian programon ankaux en Esperanto. Okaze de 25 jaroj de la elsendo, la Papo benis auxskultantaron de la elsendo.

Vd. cxe www.ikue.org/arkivo/benorv.htm.

La E-lingvan programon oni povas auxskulti tri foje dum la semajno: merkredon, jxauxdon kaj dimancxon. La elsendoj estas auxskulteblaj rete kaj troveblaj cxe www.radioarkivo.org.


Interreto

Konsciante pri la rolo de modernaj komunikiloj, jam en la jaro 1993 oni povis legi tekstojn el spero Katolika_ kaj ia Regno_ cxe la reto.


IKUE ttt-pagxon cxe www.ikue.org KELI ttt-pagxo www.chez.com/keli
De la 1997 funkcias IKUE disendolisto http://groups.yahoo.com/group/ikue/
Same funkcias listo ia regno_ http://groups.yahoo.com/group/diaregno.
Menciindas aparta listo gxenerala listo er-esperanto-religio_

http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-religio/


Novajxgrupo: news.alt.esperanto.katolika
Cxe la ttt-pagxo de Stephen Kalb (Usono) en lia "Enciklopedio Kalblanda" troveblas nciklopedio pri katolikismo_ www.geocities.com.kablando/enc/k/katoliki.htm.
Arangxoj organizitaj de esperantistoj-kristanoj
Jam estas tradicio ke okaze de pluraj E-renkontigxoj oni okazigas iaspecajn kunvenojn de Esperantistoj-kristanoj. Depende de la karaktero de la E-renkontigxoj la kristanaj kunvenoj estas cxu nur katolikaj, cxu kristanaj (cxefe reformaciaj) aux ekumenaj.

Okaze de la Universalaj Kongresoj dimancxo posttagmeze jam de pluraj jaroj estas rezervita por Ekumenaj diservoj. Ilin cxefe prizorgas la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI. (La Ekumena diservo okazis ankaux dum la cxi jara UK en Pekino.)

Krome, dum la Universalaj Kongresoj okazas kunvenoj de IKUE aux KELI, sed dum lastaj jaroj ankaux tiuj estas komunaj.
Jam 13 jaroj regule okazas en la katedralo de Speyer Sanktaj Mesoj en Esperanto. Kutime en la lasta dimancxo de para monato (krom decembro).

Sanktaj mesoj en Esperanto okazas ankaux en aliaj landoj (Britio, Italio, Pollando).


En Stuttgart preskaux cxiun monaton oni okazigas Ekumenan Diservon kun la partopreno de IKUE- kaj KELI-anoj.
  1   2


Elŝuti 1.65 Mb.


Elŝuti 1.65 Mb.