Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto fascina lingvo 

Elŝuti 148.73 Kb.

Esperanto fascina lingvo 




paĝo1/5
Dato01.11.2017
Grandeco148.73 Kb.

Elŝuti 148.73 Kb.
  1   2   3   4   5


Esperanto



fascina lingvo


[iuj belaj bildoj/grafikaĵoj]

[emblemoj de la eldonantoj, ekz LS k E@I]


Enhavo:

Esperanto 1

fascina lingvo 1

 1

Antaŭvortoj 2



1. Bazaj informoj pri Esperanto 3

2. Lingva prezenteto de Esperanto 11

3. Personaj rakontetoj pri Esperanto 15

4. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto 20

5. Esperanto el psikologia vidpunkto 23

6. Kutimaj demandoj pri Esperanto 27

7. Lokaj informoj pri Esperanto 29

Laste 30




Antaŭvortoj

Kara leganto,



ĉu vi iam emis rakonti al aliaj pri tre bona filmo aŭ interesa libro aŭ io alia kion vi tre ŝatas? Ĝuste tiel estas por ni pri Esperanto. Ni tre ŝatas tiun lingvon kaj pro tio volas ke ankaŭ aliaj sciu pri ĝi kaj kiom taŭga ĝi estas por internacia komunikado.
“Ni” en tiu ĉi konteksto estas homoj de diversaj landoj kiuj multe uzas Esperanton en internaciaj kontaktoj. (Pli da informoj pri ni legeblas en la tria parto kun personaj rakontetoj.)
La enhavo de tiu ĉi broŝuro konsistas el sep partoj. Unue ni donas kelkajn bazajn informojn pri Esperanto. Dua estas mallonga lingva prezento de Esperanto. Trie venas personaj rakontetoj de homoj kiuj multe uzas Esperanton. Kvara estas mallonga priskribo de la laboro de L.L. Zamenhof kiu kreis la bazon de Esperanto. Kvine psikologo traktas internacian komunikadon kaj Esperanton el psikologia vidpunkto. Sese ni respondas al kutimaj demandoj pri Esperanto. Sepe kaj laste legeblas informoj pri la Esperanto-movado en viaj lando kaj regiono.
Kiel dirite, ni tre ŝatas Esperanton kaj se tiu ĉi broŝuro interesigos vin pri tiu fascina lingvo, ni tre ĝojos .
Agrablan legadon!
(El Esperanto al la z-a tradukis x kaj y.)

1. Bazaj informoj pri Esperanto


Esperanto estas lingvo, kiel aliaj homaj lingvoj. Oni povas esprimi sentojn kaj pensojn en Esperanto, same kiel oni faras en aliaj homaj lingvoj. Eblas kanti en Esperanto, krei poezion, kvereli, ami, klaĉi, konsoli, ŝerci ktp ktp. Ankaŭ eblas skribi en Esperanto:
Esperanto estas lingvo. (= nacilingva traduko – n.t.)

Ni havas revon. (= n.t.)

La suno brilas. (= n.t.)

Ĉu vi vidas min? (= n.t.)

Jes, mi vidas vin. (= n.t.)

Mi amas vin. (= n.t.)

La vivo estas bela. (= n.t.)
Pri kelkaj aferoj Esperanto malsimilas de la tiel nomataj naciaj aŭ etnaj lingvoj. La naciaj aŭ etnaj lingvoj ja apartenas al apartaj homgrupoj. Ekzemple la hungara apartenas al la hungaroj, la portugala al la brazilanoj kaj portugaloj, la japana al la japanoj ktp. Tiel ne estas pri Esperanto, ĝi ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi apartenas al ĉiuj kiuj lernis ĝin, sendepende de kie oni kreskis, kie oni nun loĝas ktp. Sekve, Esperanto ne estas nacia aŭ etna lingvo, sed internacia lingvo kun parolantoj en ĉiuj mondopartoj.
La ĉefa celo de Esperanto estas faciligi kontakton kaj komunikadon inter homoj, kiuj ne havas komunan gepatran aŭ landan lingvon. Laŭ niaj spertoj Esperanto estas aparte taŭga lingvo por internacia komunikado inter “ordinaraj homoj” kiuj interesiĝas pri aliaj landoj kaj popoloj. Ni uzas Esperanton en internaciaj kontaktoj ĉiutage kaj tre ŝatas tion.


Estis unu homo, L.L. Zamenhof, kiu ellaboris la bazon de Esperanto tute sola. Tion li faris, kreeme kaj zorge, uzante naciajn lingvojn kiel fonton kaj inspiron, dum multaj jaroj. Nur kiam li sentis ke la lingvobazo ekhavis sian “propran spiriton” li prezentis ĝin al la ĝenerala publiko. La publikigo okazis en 1887 en Varsovio, sub la nomo Lingvo Internacia (n.t.). Baldaŭ lingvemuloj kaj idealistoj en pluraj landoj komencis lerni Esperanton kaj ekuzis ĝin en internacia komunikado. Tiumaniere Esperanto evoluis de unuhoma lingvoprojekto al vivanta internacia lingvo, nun uzata kaj ŝatata de centmiloj da homoj ĉirkaŭ la mondo.




L.L. Zamenhof,
iniciatinto de Esperanto

Povas soni sufiĉe nekredeble ke unuhoma lingvoprojekto sukcesis evolui al vivanta internacia lingvo, ŝatata de multaj homoj, ĉu ne? Sed ĝuste tiel okazis pri Esperanto kaj tiu ĉi broŝuro provas klarigi kiel tio povis okazis. Ĝi ankaŭ provas montri kiel Esperanto estas uzata hodiaŭ ĉirkaŭ la mondo. Do, plulegu kaj vi baldaŭ scios pli pri “Lingvo Internacia” (la origina nomo de Esperanto) .



1.1. Uzkampoj de Esperanto


Ĉiutage homoj uzas Esperanton diversmaniere, ekzemple dum vojaĝoj, en konferencoj, en interreto, en sia laboro aŭ en sia familia vivo.
"Mi uzas la serban kun miaj infanoj, la anglan en miaj studoj, la svedan en la socio kaj Esperanton kun mia edzo kaj en mia laboro. Ĉiuj lingvoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. El la kvar lingvoj kiujn mi uzas ĉiutage, Esperanto estas la plej fleksebla kaj tiu lingvo en kiu mi sentas min plej komforta."
Sonja Petrović Lundberg, kunordiganto de www.lernu.net
Kutime oni uzas Esperanton kun homoj kiuj ne havas saman gepatran lingvon kiel oni mem. En tiaj kontaktoj Esperanto funkcias kiel “pontolingvo” inter homoj kun malsamaj lingvofonoj. Ĝuste tio estas la forta flanko de Esperanto, ke ĝi bone funkcias kiel “ponto” aŭ kvazaŭ “gluo” inter ordinaraj homoj en internaciaj kontaktoj.
Unu maniero uzi Esperanton estas vojaĝi al internacia Esperanto-aranĝo kie renkontiĝas homoj el pluraj landoj. (Ekzemploj de tiaj aranĝoj venos malsupre.) Partopreni aranĝojn kun homoj el pluraj landoj kaj kun ili diskuti, interŝanĝi ideojn, kanti, danci, ekskursi ktp estas tre ŝatata afero de multaj Esperanto-parolantoj.
Alia maniero uzi Esperanton estas vojaĝi en fremda lando kaj gasti ĉe Esperanto-parolantoj senpage. Kiam oni loĝas en hejmoj de ordinaraj homoj en fremda lando oni kutime ricevas pli bonan bildon de la kondiĉoj kaj kutimoj en tiu lando ol oni ricevus loĝante en hotelo. Ekzistas reto de gastemaj Esperanto-parolantoj kun la nomo Pasporta Servo. En ĝi ekzistas ĉ 1 200 adresoj en pli ol 90 landoj.
Eble la plej utila afero pri Pasporta Servo estas ke per ĝi oni ne devas multe plani, sed povas spontane iri kien oni volas laŭ siaj emoj.”

Amanda Higley, Usono, kiu vojaĝis tra Eŭropo dum sep monatoj


Tria maniero uzi Esperanton estas korespondi kun Esperantistoj per leteroj aŭ per interreto, por tiel ekhavi kontakton kun homoj el aliaj landoj rapide kaj facile.
Interreto forigas la fizikan distancon kaj Esperanto forigas la ‘lingvan distancon’.
Do, interreto kaj Esperanto estas bonega paro por internacia komunikado!”
Henning Sato von Rosen, unu el la fondintoj de E@I
Aliaj manieroj estas aktivi en la Esperanto-movado, por pli bona/paca mondo, legi novaĵojn pri okazaĵoj en diversaj landoj verkitajn rekte de homoj kiuj loĝas en tiuj landoj, aŭ ĝui librojn origine verkitajn en malgrandaj lingvoj, kiuj ne estas tradukitaj al onia gepatra lingvo, sed jes al Esperanto.

1.2. Internaciaj Esperanto-aranĝoj


Jen kelkaj ekzemploj de popularaj internaciaj Esperanto-aranĝoj:
Universala Kongreso – UK

Granda kongreso kun diversspecaj programeroj, ĉefe prelegoj kaj kunsidoj sed ankaŭ koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj, dancado ks. Kutime partoprenas inter 2000 kaj 4000 homoj el ĉ 50 landoj. Ĉiujare la kongreso okazas en nova lando/loko.


Internacia Junulara Kongreso – IJK

Bonega aranĝo por ĉiuj junaj Esperanto-interesiĝantoj. Dank' al la neformala kaj vigla etoso estas facile trovi novajn amikojn el diversaj landoj kaj ekkoni la internacian junularan Esperanto-movadon. Partoprenantoj venas ofte el ĉirkaŭ tridek landoj kaj nombras kelkcentojn.


Nordamerika Somera Kursaro – NASK

NASK okazas dum tri someraj semajnoj ĉe universitato en Usono kaj konsistas el intensa lernado de Esperanto en diversaj lingvoniveloj. NASK havas internacian instruistaron kaj studentaron.


Komuna Seminario – KS

Kunlabora seminario kiu laŭvice okazas en Ĉinio, Japanio kaj Koreio, por junuloj el ĉefe tiuj landoj. Ĝi okazas ĉiujare kaj funkcias kiel kunligilo de junaj Esperanto-parolantoj en Azio.


Kultura Esperanto-Festivalo – KEF

Kelktaga festivalo kun bunta Esperanto-kultura programo, kun diversaĝa partoprenantaro. La muzikistoj kaj artistoj venas ĉefe, sed ne nur, el Eŭropo. La festivalo okazas proksimume ĉiun trian jaron, ie en Nordio.


Internacia Junulara Festivalo – IJF

Bonetosa aranĝo okazanta ĉiam en Italio, ĉirkaŭ Pasko. La programo konsistas ĉefe el amikumado. Malofte ĉeestas pli ol 100 homoj.


Internacia Junulara Semajno – IJS

Tre vigla kaj amuza somera aranĝo en Hungario, konata laŭ bonega organizado, bala vespero kaj akvopafada tago. Kutime partoprenas ĉ 100 homoj.


Junulara E-Seminario – JES

Amuza kaj festeca semajno ĉirkaŭ novjaro ie en Eŭropo. Enhavas seriozajn programerojn dumtage, sed homoj estas tie ĉefe por amikumi, danci kaj noktumi.



1.3. Internaciaj Esperanto-organizoj


Por faciligi al uzanto de Esperanto organiziĝi kaj agadi internacinivele, ekzistas pluraj internaciaj organizoj. Jen mallongaj prezentoj de kelkaj el ili.
Esperantic Studies Foundation – ESF

ESF subtenas esploradon kaj instruadon de Esperanto kaj de rilataj temoj kadre de interlingva komunikado, aparte en rilato kun alta edukado en Norda Ameriko. La ĉefa demando de ESF, esplorata en diversaj manieroj, estas: “Ĉu mondo eblas en kiu multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj komunikado globalskale estas alirebla al kaj riĉaj kaj malriĉaj?”

Hejmpaĝo (en la angla kaj Esperanto): www.esperantic.org
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo – TEJO

TEJO estas internacia, neregistara junulara organizo fondita en 1938, kiu laboras por antaŭenigi pacon kaj interkulturan komprenon inter junuloj ĉirkaŭ la mondo per Esperanto. Ĝi aktive laboras pri la nuntempaj problemoj kaj temoj de junuloj, aparte rilate al lingvaj kaj kulturaj aferoj. El ĝia centra oficejo en Nederlando, ĝi kunordigas la laboron de siaj pli ol 40 landaj sekcioj kaj membroj en pli ol 80 landoj.

Hejmpaĝo (multlingva): www.tejo.org
Biciklista Esperanto Movado Internacia - BEMI

Jen interesaĵo por vi kiu ŝatas bicikli kaj paroli Esperante samtempe! BEMI regule okazigas diversajn biciklajn karavanojn, ofte ligite al IJK aŭ iu alia aranĝo.

Hejmpaĝo (multlingva): www.bemi.free.fr/
Universala Esperanto-Asocio – UEA

UEA estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj.

Hejmpaĝo (multlingva): www.uea.org




Eurokka

La agadkampo de Eurokka estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movado sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

Hejmpaĝo (nur en Esperanto): http://artista.ikso.net/eurokka/
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI

ILEI estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝi havas operaciajn rilatojn kun Unesko kaj estas aliĝinta faka asocio de UEA. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45.

Hejmpaĝo (nur en Esperanto): www.ilei.info
Edukado@Interreto – E@I

E@I estas internacia laborgrupo kiu instigas kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. La laborgrupo okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj. Ekzemplo de sukcesa E@I-projektoj estas www.lernu.net (multlingva paĝaro por eklerni Esperanton).

Hejmpaĝo (multlingva): www.ikso.net

1.4. Kulturo en Esperanto


Ekzistas kantoj, filmoj, poezio, romanoj, noveloj, teatro, kabareoj, kanzonoj, roko, popo, repo ktp en Esperanto. Do, ekzistas kultoro en Esperanto.
Eblas paroli pri du flankoj de kulturo en Esperanto:

1) Esperanto kiel ponto inter naciaj/etnaj kulturoj

2) Esperanto kiel portanto de propra internacia kulturo
Kiel ekzemplo de la unua flanko estas la miloj da libroj tradukitaj en Esperanton el naciaj/etnaj lingvoj. Inter ili estas kaj grandaj klasikaj verkoj kaj nekonataj “literaturaj perloj” en malgrandaj lingvoj. La propra Esperanto-kulturo konsistas ĉefe el libroj kaj muziko origine verkitaj en Esperanto. Ĉiujare aperas pluraj novaj libroj kaj kantoj verkitaj en Esperanto. Ekzistas ankaŭ filmoj kaj teatraĵoj en Esperanto, sed ĝis nun en tre limigita kvanto.









Repo-grupo

Ska-bando

Ĵomart kaj Nataŝa

Se vi ŝatus aŭskulti kantojn en Esperanto vi povas iri al www.vinilkosmo.com/.



1.5. Kiel Esperanto iĝis vivanta lingvo?


Kiel povas esti ke lingvobazo elpensita de unu homo, L.L. Zamenhof, poste maturiĝis kaj evoluis al vivanta internacia lingvo? Estas sufiĉe mirinde, ĉu ne? Preskaŭ nekredeble... Tamen, por ni kiuj parolas la lingvon estas fakto ke Esperanto estas vivanta lingvo kiu tre bone funkcias en internacia komunikado. Se vi ne kredas nin, ellernu Esperanton mem kaj vi vidos .
Jen kelkaj el la faktoroj kiuj kontribuis al igi Esperanton vivanta internacia lingvo:


  • Zamenhof estis tre talenta pri lingvokreado
    Jam kiel infano Zamenhof komencis cerbumi pri internacia lingvo kaj kiel junulo li decidis ekrealigi siajn ideojn. Kiam li estis 17-jara li montris al siaj lernejaj amikoj la unuan rezulton. Poste li dum dek jaroj ŝanĝis kaj plibonigis sian lingvobazon kaj en 1887 li prezentis ĝin sub la nomo “Lingvo Internacia”.




  • Esperanto rapide ekhavis uzantojn en multaj landoj
    Kelkajn jarojn post la lanĉo, Esperanto havis fidelan parolkomunumon en pluraj landoj kiu uzis, prizorgis kaj ŝatis la lingvon. Dank’ al tio Esperanto tuj de la komenco estis uzata por internacia komunikado en diversaj situacioj.



  • Zamenhof lasis al la uzantoj decidi la evoluon
    Dum la unua granda kongreso de Esperanto-parolantoj Zamenhof deklaris ke ekde tiam (1905) ĉiu uzanto de la lingvo same multe posedas Esperanton kaj povas influi la evoluon de la lingvo. Tio montriĝis kiel tre grava decido ĉar en tiu maniero multaj sentis sin parto de la evoluprocezo de la lingvo kaj sekve pli engaĝitaj.



  • Esperanto havas stabilan kernon kiu preventas subitajn reformojn
    Por eviti disputojn pri lingvaj reformoj Zamenhof proponis ke ekzistu neŝanĝebla kerno de la lingvo, prezentita en la dokumento La Fundamento de Esperanto (n.t.). La propono estis akceptita en 1905 kaj ankoraŭ hodiaŭ la “Fundamento” havas stabiligan influon al la evoluo de la lingvo.




  • Esperanto estas kaj natura lingvo kaj planita lingvo
    La fonto de Esperanto estas vortradikoj kaj gramatikaj principoj de naciaj/etnaj lingvoj. Do, kiam oni parolas en Esperanto oni sentas ĝin tute natura lingvo. (Estas ĝuo uzi Esperanton kun aliaj kiuj bone regas la lingvon.) Samtempe Esperanto estas relative facile lernebla pro sia regula gramatiko kaj saĝa vortfarada sistemo kiuj estas la rezultoj de la harmonia planado de la lingvobazo.




  • La interna ideo” ([nacilingva traduko])
    Al Esperanto estas ligita ideologio pri paco kaj frateco inter ĉiuj popoloj kiun oni kutime nomas la interna ideo. Tiu “interna ideo” donas grandan inspiron al homoj kiuj revas pri pli paca kaj bona mondo iam en la estonteco. Dank’ al ĝi multaj homoj volonte investi energion kaj tempon en la Esperanto-movadon.




  • Esperanto ne estas nur eŭropeca lingvo
    La vortoj en Esperanto venas ĉefe el eŭropaj lingvoj, sed la gramatiko kaj la maniero kunmeti vortojn havas plurajn similecojn kun la ĉina, la turka kaj aliaj nehindeŭropaj lingvoj. La sintakso kaj la kutima stilo de Esperanto estas grandparte slavecaj. Sendepende de gepatra lingvo eblas lerni Esperanton dum kelkaj monatoj ĝis kelkaj jaroj kaj poste senti ĝin sia lingvo.

Pruvo pri tio ke Esperanto sukcesis evolui al viva internacia lingvo estas ke hodiaŭ ĝi havas stabilan parolkomunumon en ĉiuj mondopartoj. Plej multaj lernas la lingvon kiel junulo aŭ plenkreskulo, sed ankaŭ ekzistas homoj kiuj parolas Esperanton denaske kiel unu el siaj familiaj lingvoj.


Mi daŭre opinias ke Esperanto estas la plej valora heredaĵo, kiun miaj karaj gepatroj lasis al mi.”
Carlo Minnaja el Italio, kiu uzis Esperanton hejme kun siaj gepatroj kaj frato

1.6. Alternativo al la angla kiel internacia lingvo


Eble vi iam dum la legado supre pensis simile al ĉi tio:

Esperanto, internacia lingvo... Sed, ni ja jam havas internacian lingvon. La angla estas la internacia lingvo de la mondo kaj preskaŭ ĉiuj jam parolas ĝin.”


Tute prave, la angla estas la plej multe uzata lingvo en internaciaj cirkonstancoj. Ĉirkaŭ 7% de la homaro parolas la anglan denaske kaj laŭ diversaj taksoj ankoraŭ ĉ 7% atingis altan nivelon de la angla lernante ĝin kiel junulo aŭ plenkreskulo. Sed tiuj, kiuj atingas altan nivelon de la angla, ĝenerale estas homoj kies gepatra lingvo iom similas al la angla, ekzemple germanoj, nederlandanoj kaj svedoj. Por multaj aliaj, ekzemple hungaroj, ĉinoj, japanoj, turkoj kaj koreoj, kies gepatra lingvo malsimilas de la angla, estas ofte tre malfacile kaj ege temporabe atingi altan nivelon de la angla.
Laŭ niaj spertoj Esperanto estas bona alternativo al la angla (kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj) por internacia komunikado, i.a. pro la sekvaj kialoj:
1) Pli facila

Por ĉiuj kiuj lernis kaj Esperanton kaj nacian/etnan lingvon, kiel fremdan lingvon, estas klare ke Esperanto estas pli facile lernebla ol la naciaj/etnaj lingvoj. La relativa facileco de Esperanto rilatas al la strukturo de la lingvo kaj al la genia sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj por kunmeti vortojn el radikoj.


2) Pli neŭtrala

Ĉar Esperanto ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi estas pli neŭtrala ol la naciaj/etnaj lingvoj por internacia komunikado. Esperanto ne estas ligita al iu aparta nacia aŭ etna kulturo kio estas granda avantaĝo por lingvo kiu funkciu kiel ponto inter la diversaj popoloj de la mondo.


3) Pli justa

Ĉiuj kiuj lernas Esperanton havas bonan ŝancon atingi altan nivelon de ĝi kaj poste, el lingva vidpunkto, similnivele komuniki kun aliaj, sendepende de lingva fono. Tio validas por ĉiuj popoloj, ne nur la okcidentaj. Ankaŭ, ĉiuj kiuj parolas Esperanton havis similan eblon atingi en ĝi altan nivelon (denaskuloj ĝenerale ne parolas pli bonan Esperanton ol aliaj kiuj serioze lernis ĝin). Pro tio Esperanto estas pli justa kiel internacia lingvo ol ekzemple la angla, kiun kelkaj sen granda fortostreĉo regas pli bone ol la aliaj, kiuj devis multege peni por atingi altan nivelon de ĝi.


(La supraj argumentoj iagrade validas ankaŭ por aliaj lingvoj kun planita bazo. Sed Esperanto estas multe pli sukcesa ol la aliaj planitaj/artefaritaj lingvoj.)
Do, por ĉiuj kiuj sentas ke facileco, neŭtraleco kaj justeco estas gravaj trajtoj de internacia lingvo, Esperanto estas tre bona alternativo por internacia komunikado. Tamen, eĉ ni Esperantistoj devas konfesi ke la angla estas tre utila por internacia komunikado hodiaŭ kaj plej verŝajne ankaŭ dum la ontaj jardekoj. Sed, kiu scias, povas esti ke iam en la estonteco pli kaj pli da homoj malkovros kiom taŭga Esperanto estas por internacia komunikado kaj ke la angla kaj Esperanto paralele funkcios kiel grandaj internaciaj lingvoj. Tio multon signifus por ĉiuj milionoj da homoj kiuj tre malfacile atingas altan nivelon de la angla.
Laŭ mia opinio, ĉinaj homoj lernas Esperanton multe pli facile ol eŭropajn lingvojn. Eĉ la ĉinoj kiuj jam lernis Esperanton ĝuas grandan avantaĝon kompare al aliaj homoj, kiam ili studas eŭropajn lingvojn.”
XIAO Peiliang, Ĉinio
"Mi estas irana studento, kiu studas en Parizo cele al scienca doktoriĝo. Dum miaj studoj mi ĉiam studis la anglan, kaj poste, kiam mi venis Francion, mi eklernis la francan. Mi studis ankaŭ Esperanton, kaj mi devas konfesi, ke ĝi estas la sola lingvo, krom mia gepatra, en kiu mi sentas min bone, mi sentas min komforte (hejme) en neniu alia fremda lingvo. Miaopinie Esperanto bone taŭgas por ĉiuj homoj, i.a. la azianoj."

Behrouz Soroushian, Irano



1.7. Gravaj atentigoj


La Esperanto-komunumo tre subtenas la ideojn de lingva diverseco, lingvaj rajtoj ktp. Ĉiuj lingvoj ja estas valoraj kaj gravas ke la grandaj lingvoj ne forpuŝu la lokajn kaj minoritatajn lingvojn.
Pro tio ke Esperanto estas internacia lingvo ĝi ne estas konkuranto de naciaj aŭ lokaj lingvoj sed male povus kontribui al la forigo de lingva subpremado kiu okazas plurmaniere en la mondo. (Tiu temo tamen estas ekster la limoj de tiu ĉi broŝuro.)
Ankaŭ gravas diri ke Esperanto ne estas perfekta. Ĝi estas nek perfekte neŭtrala, nek perfekte justa. Tamen, por internacia komunikado ĝi estas, laŭ niaj spertoj, pli neŭtrala kaj justa ol la naciaj lingvoj.

"Esperanto ne estas nacia lingvo, ne havas saman celon aŭ funkcion, ĝia kriterio de boneco do ne estos kiagrade ĝi kapablas fari, kion faras naciaj lingvoj, sed kiagrade ĝi plenumas sian funkcion: esti peranto inter gentoj."
El la libro "La Bona Lingvo" (n.t.)


  1   2   3   4   5


Elŝuti 148.73 Kb.

  • Antaŭvortoj
  • 1. Bazaj informoj pri Esperanto
  • 1.1. Uzkampoj de Esperanto
  • 1.2. Internaciaj Esperanto-aranĝoj
  • 1.3. Internaciaj Esperanto-organizoj
  • 1.4. Kulturo en Esperanto
  • 1.5. Kiel Esperanto iĝis vivanta lingvo
  • 1.6. Alternativo al la angla kiel internacia lingvo
  • 1.7. Gravaj atentigoj

  • Elŝuti 148.73 Kb.