Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto en la scienco en la reta epoko

Elŝuti 35.56 Kb.

Esperanto en la scienco en la reta epoko




Dato16.03.2017
Grandeco35.56 Kb.

Elŝuti 35.56 Kb.

Esperanto en la scienco en la reta epoko

Prelego dum la studtago Migliorini

Florenco, 28 julio 2006


Prof. Amri Wandel

Akademio de Esperanto

UEA-estrarano pri scienca kaj faka agado

Resumo

La interreta revolucio influas chiun aspekton de nia vivo. Ankau Esperanto profitas la interreton por atingi multe pli grandan publikon ol antaue, aparte en la scienco kaj edukado. En la lastaj jaroj pli kaj pli videblas ke Esperanto progresas sur la kampo de scienco kaj tekniko. Sciencaj kaj teknikaj artikoloj en Esperanto abundas en la interreto : la esperanta vikipedio kreskas rapide kaj havas jam pli ol kvardek mil artikolojn, kaj la Scienc-Teknika Esperanto Biblioteko de Eventoj kunmetas rapide kreskantan datumbazon de malnovaj kaj novaj artikoloj kaj fakaj terminaroj. La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj la kursoj de Inrernacia Akademio de la Sciencoj (AIS) estas rete haveblaj, aldone al la papera IKU-libro. Ni povas uzi tiujn novajn rimedojn por disvastigi la aplikon de Esperanto en la scienc-teknika mondo.


La scienca kaj teknika lingvo
Ni ofte prezentas la argumenton ke Esperanto povas trakti kaj esprimi ĉiujn aspektojn de la homa kulturo same bone kiel aliaj lingvoj. Unu el la kampoj en kiu tiu defio estas plej granda estas la scienco kaj tekniko, ĉar tiu kampo estas fronto de rapide kreskanta profesia terminaro kaj samtempe postulas vastan kaj rapidan informadon pri novaj rezultoj. En la fruaj tagoj de Esperanto tiun taskon surprenis Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) kiu en 2006 festas sian centjaran jubileon. En ĝia bulteno Internacia Scienca Revuo (nun Scienca Revuo) aperis sciencaj artikoloj – originale en Esperanto.
Ni ne pretendu ke Esperanto estas la internacia lingvo de la scienco, sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto. Tio fariĝis pli malfacila dum la epoko de interreto. Ĝi tamen estas ankaŭ granda ŝanco por Esperanto, ĉar per la interreto ni povas facile kaj profesie demonstri al la mondo ke Esperanto serioze frontas tiun defion.
La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne-angle-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontraŭe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva breĉo inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Esperanto povas solvi tiujn problemojn kiel internacia komunika lingvo.
Terminologio
Alia grava tereno estas la prilaboro de fakterminoj. Pro la rapida progreso de scienco kaj tekniko en la lastaj jaroj tio estas eĉ pli granda defio por Esperanto. Kadre de la Akademio de Esperanto aktivas la sekcio pri faka lingvo. Dum la UK ofte okazas la Terminologia Forumo. La Terminologia Esperanto-Centro (TEC), fondita en 1981, havas nun propran retpaĝon (http://esperanto.net/tec/ ). Dekoj da fakaj terminaroj en Esperanto aperis dum la jaroj kaj multaj estas rete haveblaj (ekzemple en la retejo de STEB menciita sube). Ni devas tamen konservi kaj aktualigi nian terminaran laboron kaj adapti ĝin al modernaj normoj. Ekzemple, eblas tiucele kontakti kaj kunlabori kun INFOTERM, la internacia informcentro por terminologio.
Scienc-teknikaj tekstoj
Unu el la plej gravaj manifestiĝoj de la potencialo de Esperanto estas la verkado kaj tradukado de sciencaj kaj teknikaj artikoloj en Esperanto. La interreto estas potenca rimedo por tion fari. Unu kanalo kiun oni lastatempe multe uzas por tiu celo estas Vikipedio – multlingva libera reta enciklopedio. La Esperanta Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki ) kiu ekzistas de 2001, enhavas jam pli ol 40,000 artikolojn, kaj plurajn sciencajn kaj teknikajn artikolojn. Tre valora iniciato sur la tereno de retaj artikoloj estas la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko ĉe la retejo de Eventoj (STEB, http://www.eventoj.hu/steb/). STEB klopodas kolekti kaj re-disponigi sciencajn kaj teknikajn artikolojn en tre diversaj fakoj de natursciencoj, juro, medicino, ekonomio kaj aliaj. STEB provizas kreskantan datumbazon de malnovaj kaj novaj artikoloj kaj fakaj terminaroj, kaj povas servi kiel kerno de scienca kaj teknika eldonado en Esperanto.

Universitata agado per Esperanto : AIS kaj IKU
Universitat-nivelaj kursoj de Esperanto okazas en pli ol cent universitatoj kaj institucioj de alta edukado en la mondo. Sed kiam ni parolas pri universitat-nivela instruado DE scienco PER Esperanto elstariĝas du institucioj kiuj emfazas la rolon de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado :Akademio Internacia de la Sciencoj kaj Internacia Kongresa Universitato.
La Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS, http://www.ais-sanmarino.org/) estas komuna kadro de fake elstaraj sciencistoj el la tuta mondo (proksimume 500 el dudeko da landoj) kiuj celas esplori kaj instrui sciencojn, teknikon kaj arton per Esperanto kaj per plibonigo de la internacia komunikado kaj de interfaka kunlaboro. En la lasta jaro AIS okazigis studsesiojn en Sibiu (Rumanio), Karlovo (Bulgario), Komarno (Slovakio).
La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĝi ofertas al centoj da aŭskultantoj ĉirkaŭ dek prelegojn de spertuloj, profesoroj aŭ docentoj en siaj fakoj, pri temoj tre diversaj kiel lingvistiko, literaturo, etnologio, komputiko, astronomio kaj ekonomio. La IKU okazas ĉiujare ekde 1951 (komence sub la nomo Internacia Somera Universitato, kaj ekde la UK en Brazilo en 1981 kun la nuna nomo).
En la naŭdekaj jaroj, kadre de la scienca kaj faka agado de UEA, mi iniciatis komunajn AIS- kaj IKU- sesiojn. En 1995 okazis en Tampere la unua komuna sesio. De tiam preskaŭ ĉiujare estis aranĝita komuna sesio sub la nomo AIS-IKU. Ĝi konsistas el tri kursoj, plilongigo de IKU-prelegoj al AIS-kurso de 3-4 lecionoj. Tiaj kursoj permesas pli profundan traktadon de temo kaj donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. En 2005 estis subskribita nova kontrakto inter UEA kaj AIS pri la okazigo de AIS-IKU kongresaj sesioj.

La IKU libro

Por havi presitan dokumenton de la prelegoj mi proponis eldoni la prelegojn kiel broŝuron antaŭ la kongreso. En la UK en Adelajdo (1997) unuafoje aperis broŝuro de la IKU-tekstoj. De tiam UEA regule eldonas la IKU-prelegojn broŝurforme dum la UK, kaj la tiel nomata IKU-libro fariĝis furora vendaĵo en la kongresa libroservo. Nacilingvaj resumoj de la prelegoj ebligas utiligi la IKU-libron por eksteraj rilatoj dum kaj post la kongreso. Lastjare la IKU-dokumentado plue progresis, kiam la IKU-libro de 2005 aperis ankaŭ en la interreto. Poste aldoniĝis du antaŭaj IKU-libroj (de 1998 kaj 2002), nun videblaj ĉe http://www.uea.org/dokumentoj/index.html. Plia signo pri la kreskanta prestiĝo kaj populareco de la IKU estas la multiĝo de preleg-proponoj: por la IKU en Litovio estis dek ok proponoj, kaj por la Florenca IKU alvenis kvardek.



UNESKO kaj IAŬ

Ni povas uzi tiun universitat-nivelan aktivecon por disvastigi la rekonon de Esperanto en scienc-rilataj internaciaj forumoj kiel UNESKO kaj ne registaraj organizaĵoj kiel Internacia Asocio de Universitatoj (IAŬ). Nuntempe okazas kontaktoj inter UEA kaj IAŬ por rekoni AIS kaj IKU kiel universitataj aranĝoj.

Ekzemple, dum lastatempa vizito en Unesko mi interkonsentis kun la ghenerala sekretario de IAU, s-ino Eva Egron-Polack, ke la IKU kaj la UK aperu en la reta evento kalendaro de IAU, (http://www.unesco.org/iau/other/other_meeting/other_meetings_full.html) uzata de centoj da membro-universitatoj tutmonde . Aldone, IAU konsidros alighpeton de AIS (jam en 2000 AIS estis akceptita kiel membro en la prestiĝa Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Lekciistoj (IAŬPL), ligita al IAU).

Estonte
Kun rigardo al la estonteco, la Esperanto-kulturo evoluas ankaŭ en la direkton de scienco kaj tekniko, kvankam eble malpli intense ol sur la beletra kampo. Por garantii ke Esperanto ne stagnu en la scienca kaj faka medioj, ni devas daŭrigi kaj plu intensigi la verkadon de faka literaturo en Esperanto, ĉu originala ĉu tradukita kaj ĝisdatigi la fakan lingvon kaj abunde publikigi tiujn entreprenojn sur la interreto, kaj por propra utiligo en la Esperanto-komunumo kaj por ekstera informado. Interne de la movado ni daŭrigu la popularigon de profesiaj kaj scienc-popularaj prelegoj en niaj kongresoj kaj kunvenoj. Ekster la movado ni provu informi kaj kunlabori kun ne-Esperantaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj pri faka kaj scienca agado kaj alta edukado.

Esperanto in Science in the internet era

Prof. Amri Wandel,

Esperanto Academy

UEA board member responsible for scientific and specialist activities



Abstract

The internet revolution is influencing every aspect of our life. Also Esperanto profits the internet to reach a much larger public than before, especially in science and education.

In recent years it has become more and more apparent that Esperanto is making progress in the field of science and technology. Scientific and technical articles in Esperanto are available in abundance on the Internet; the Esperanto Wikipedia is growing rapidly and already has more than forty thousand articles, and the Scientific and Technical Esperanto Library (STEB) of Eventoj is assembling a rapidly growing database of old and new articles and specialist terminological dictionaries. The International Congress University (IKU) is very popular and its texts are available in book form and online. The International Academy of Sciences (AIS) is holding study sessions at new universities, and joint sessions with the IKU during the World Congresses. We can use these new tools in order to distribute the application of Esperanto in the scientific and technological world.

Scientific and technical language
We often argue that Esperanto can deal with and express all aspects of human culture just as well as other languages. One of the areas in which the challenge is greatest is science and technology becaŭse this area is at the forefront of a rapidly growing specialist vocabulary and at the same time requires wide and rapid dissemination of new results. In the early days of Esperanto that task was undertaken by the International Esperantist Scientific Association (ISAE), which will soon be celebrating its hundredth anniversary. In its newsletter "Internacia Scienca Revuo" (now "Scienca Revuo") it published scientific articles originally written in Esperanto.

Let us not pretend that Esperanto is the international language of science, but try to demonstrate that all the achievements of scientific research and education can be reflected in Esperanto. This has become more difficult in the Internet era. It is however also a great opportunity for Esperanto becaŭse by using the Internet we can easily and professionally demonstrate to the world that Esperanto is seriously meeting that challenge.


Today's scientific world is making more and more use of English as a working language for international and sometimes national meetings. This can hinder the progress of science, which requires a free exchange of knowledge and experience on a personal level. Scientists from non-English-speaking countries often experience a language barrier when they try to report on their own research in international forums. In contrast, university teaching usually takes place in the national language, so there is a language gap between the teaching level and the working or conference level. Esperanto can solve those problems as a language of international communication.

Terminology
Another important area is the cultivation of specialist terminology. Due to the rapid progress of science and technology in recent years this is an even greater challenge for Esperanto. Within the Esperanto Academy there is a section working on specialist language. During the Wolrd Congress there is often a Terminologyl Forum. The Terminological Esperanto Centre (TEC), founded in 1981, now has its own web pages (http://esperanto.net/tec/). Dozens of specialist terminological dictionaries have appeared over the years and many of them are available online (for example in the web pages of STEB mentioned above). We must however maintain and update our terminology work and adapt it to modern standards. For example, one can to this end contacts and cooperation with INFOTERM, the international information centre for terminology.
Scientific and technical texts
One of the most important manifestations of Esperanto's potential is the writing and translation of scientific and technical articles in Esperanto. The Internet is a powerful tool for doing that. One channel that has been much used recently for that purpose is Wikipedia - a free online multilingual encyclopedia. The Esperanto Wikipedia (http://eo.wikipedia.org/wiki), which has existed since 2001, already contains more than 40,000 articles, with a number of scientific and technical articles. A very valuable initiative in the field of online articles is the Scientific and Technical Esperanto Library on the web site belonging to Eventoj (STEB, http://www.eventoj.hu/steb/). STEB endeavours to collect and make available again scientific and technical article in very diverse fields of natural sciences, law, medicine, economics and others. STEB provides a growing database of old and new articles and technical vocabularies and can serve as a kernel for scientific and technical publishing in Esperanto.

University activity using Esperanto: AIS and IKU
University-level Esperanto courses take place in more than a hundred universities and higher-education institutions throughout the world. However, when we speak of university-level teaching of science by means of Esperanto there are two institutions that stand out, emphasising the role of Esperanto in science and in university teaching: the International Academy of Sciences (AIS) and the International Congress University (IKU).

The International Academy of Sciences of San Marino (AIS, http://www.ais-sanmarino.org/) is a joint framework for outstanding scientists from all over the world (about 500 from some twenty countries) who aim to research and teach science, technology and art by means of Esperanto and by improving international communication and interdisciplinary cooperation. Last year AIS held study sessions in Sibiu (Romania), Karlovo (Bulgaria) and Komárno (Slovakia).


The International Congress University (IKU) is a series of specialist lectures which are given every year during the World Esperanto Congresses. It offers to an aŭdience of hundreds about ten lectures by experts, professors or lecturers in their various fields on topics as diverse as linguistics, literature, ethnology, computer science, astronomy and economics. The IKU has been held every year since 1951 (initially under the title International Summer University, and starting with the World Congress in Brazil in 1981 with the current title).

In the 1990s, as part of the scientific and specialist activities of UEA, I initiated joint AIS and IKU sessions. The first such joint session took place in Tampere in 1995. Since then there has been a joint session under the name AIS-IKU almost every year. It consists of three courses, which are extensions of IKU lectures into AIS courses of 3-4 lessons. Such courses allow a topic to be explored in greater depth and give participants the opportunity of taking an exam and obtaining a certificate from AIS. In 2005 a new contract was signed between UEA and AIS concerning the organisation of AIS-IKU sessions during congresses.


The IKU book
In order to have a printed document I proposed publishing the lectures as a booklet before the congress. A a booklet of the IKU texts appeared for the first timethe World Congress (UK) in Adelaide (1997). Since then UEA has regularly published the IKU lectures in the form of a booklet during the UK, and the « IKU book » has become a bestseller at the Congress bookshop. Abstracts of the lectures in national languages allow the IKU book to be used for external relations during and after the Congress. Last year IKU documentation took a further step forward, when the 2005 IKU book was also published on the Internet. Later two earlier IKU books were added (from 1998 and 2002), which can now be seen at http://www.uea.org/dokumentoj/index.html. A further sign of the growing prestige and popularity of the IKU is the increase in lecture proposals: for the IKU in Lithuania there were eighteen proposals, and for the Florence IKU there were forty.
UNESCO and IAU
We can use this university-level activity to spread recognition of Esperanto in science-related international forums such as UNESCO and non-governmental organisations such as the International Association of Universities (IAU). Currently there is correspondence going on between UEA and IAŬ to recognise AIS and IKU as university meetings. For example during a recent visit to UNESCO I agred with the secretary general of IAU, Mrs. Eva Egron-Polack, that the IKU and the World Congress will appear in the IAU online event callendar

(http://www.unesco.org/iau/other/other_meeting/other_meetings_full.html) which is used by hundreds of universities world wide. In addition IAU will consider a membership application of AIS. Already in In 2000, AIS was accepted as a member of the prestigious International Association of University Professors and Lecturers (IAŬPL).




The future
Looking to the future, Esperanto culture is also evolving in the field of science and technology, although perhaps less vigorously than in the literary field. To ensure that Esperanto does not stagnate in scientific and specialist circles we must continue and intensify the production of specialist literature in Esperanto, whether original or translated, and keep specialist language up to date. A very important task is to publicise these activities on the Internet, both for the benefit of the Esperanto community itself and for information to others. Within the Esperanto community we must continue to promote professional and popular-scientific lectures in our congresses and meetings. Beyond the Esperanto community we must try to inform and cooperate with non-Esperantist national and international organisations concerned with specialist and scientific activities and higher education.

IKU e l’Espéranto nel scienza e tecnica

Prof. Amri Wandel,



Membre du Bureaŭ d’UEA, chargé de l’action scientifique et technique

Riassunto
Negli ultimi anni il progresso dell'esperanto nel campo della scienza e della tecnica diventa sempre più visibile. L'Università Internazionale Congressuale (UIC) ha un grande successo e i suoi testi sono reperibili sia in rete che a stampa. L'Accademia Internazionale delle Scienze San Marino organizza sessioni di studio presso altre università e sessioni comuni con l'UIC durante i congressi mondiali. Articoli scientifici e tecnici in esperanto sono frequenti in rete: la Wikipedia in esperanto è in rapido aŭmento e ha già più di 40.000 voci, e la Biblioteca Scientifico-Tecnica in esperanto dell'istituto "Eventoj" raccoglie una base di dati di articoli vecchi e nuovi e di vocabolari scientifici. Cerchiamo di cogliere questo momento per rafforzare il ruolo dell'esperanto nel mondo tecnico-scientifico.


Elŝuti 35.56 Kb.

  • Resumo
  • La IKU libro
  • UNESKO kaj IAŬ
  • Esperanto in Science in the internet era
  • IKU e l’Espéranto nel scienza e tecnica

  • Elŝuti 35.56 Kb.