Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto en afriko

Elŝuti 43.36 Kb.

Esperanto en afriko




Dato07.11.2017
Grandeco43.36 Kb.

Elŝuti 43.36 Kb.

ESPERANTO EN AFRIKO

Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA

Numero 12 Januaro 2010



Karaj gelegantoj,

Karaj gelegantoj,

La jaro 2009, richa je diversaj kaj chiuspecaj agadoj, chu por Esperanto, chu por la komunumo en kelkaj landoj pere de Esperanto, jhus finighis. La redaktantaro deziras unue kapti la okazon por danki chiujn, kiuj dum la jhus pasinta jaro kontribuis al aperigo kaj realigo de la bultenoj de la afrika agado, chu per verkado de artikoloj, chu per konsiloj chiuspecaj. Ghi ankau deziras chion bonan por la nova jaro 2010 al la tuta Esperanto-komunumo. Chiuj konstruivaj kritikoj estas chiam bonvenaj. La unua numero de la bulteno por la nova jaro prezentas ne nur lokajn agadojn, sed ankau chiuspecajn individuajn. Agadraportoj de kelkaj landaj kaj lokaj grupoj estas legeblaj. Aparta atento estas dedichita al la temo “diskriminacio”. Alian okazon kaptas la redaktantaro por prezenti la Afrikan Oficejon de UEA kaj ties volontulon. La rubriko “Esperanto kaj afrikanoj” permesas al la Esperanto-komunumo scii pri sinteno de afrikanoj rilate al la lingvo.

La redaktantaro
***

Afrika Oficejo de UEA

La Afrika Oficejo (AO) de UEA en Benino estas dependa brancho de la Centra Oficejo de UEA. En tiu senco ghi transprenas kelkajn taskojn kiujn antaue plenumis nur la CO. Inter ili menciindas sendado de lernmaterialoj al afrikanoj, aperigo de la bulteno de la Afrika Komisiono, flegado de la retpagharo de la afrika agado, kompilado de subvenciopetoj, ktp. La Afrika Oficejo kreas retpaghon por landaj asocioj kiuj tion deziras. Tiuj de Burundo kaj Benino povas esti menciitaj kiel ekzemploj (http://esperanto-benino.webs.com, http://esperanto-burundo.webs.com). Kvankam ne tiom necesas fizika ejo por plenumi tiajn taskojn, la oficejo en Benino tamen rolas kiel ejo por kunordigi sendadon de materialoj, kiuj intertempe estis dise sendataj de unuopaj esperantistoj. AO ricevas tiajn materialojn kaj lau petoj de afrikanoj plusendas ilin. La oficejo rolas ne nur kiel bela okazo por ebligi al esperantistoj surlokaj kaj eksterbeninaj lerni pri administrado de la Esperanto-movado, sed ankau kiel rimedo por ebligi al afrikanoj, kiuj tie volontulas, gajni iom da mono per Esperanto. André Gokan (vidu la foton en la antaua pagho) estas la nuna volontulo de AO. Li estis lernanto de la elementa lernejo Jules Verstraeten en Codji [koghi], kie li eklernis Esperanton. Li ankau estas la nuna ghenerala sekretario de la junulara sekcio de la landa asocio en Benino. De septembro 2009, li parttempe dejhoras kiel volontulo che AO kaj samtempe studas en la gimnazio de Lokossa. Li sufiche bone plenumas multajn taskojn de la oficejo helpe ne nur de la respondeculo de AO ene de la afrika komisiono, sed ankau de aliaj esperantistoj beninaj. Kvankam la oficejo estas sendependa de la benina asocio, ghi funkcias sub ties auspicio, char AO ne estas en si mem oficiale registrita organizo en Benino. Antau oficiala registrado de la benina landa asocio (ABeE), ghi estis sub la auspicio de neregistara organizo “Esperanto-Afrik”. Homoj, kiuj dejhoras kiel volontuloj che AO, konscias pri la rolo de la oficejo por la afrika agado. Sendado de lernmaterialoj kaj multobligo de lernolibroj forrabas grandan parton de la bugheto de AO. Sed, entute bagatela estas la sumo necesa por funkciigi tiun relative modestan oficejon, kiam oni konsideras ghian kontribuon al la bonfarto ne nur de la movado, sed ankau ekonomie al tiu de la komunumo (lupreno de la ejo, kurento, salajro tutmodesta de la volontuloj, ktp). Senghene oni nun povas aserti, ke la oficejo de unu jaro finfine plenumas la taskojn por kiuj ghi estas fondita. Por fini, necesas denove memorigi kontaktadreson de la oficejo kaj tiun de la retpagho de la Afrika Komisiono: Afrika Oficejo, BP 416, Lokossa-Mono, Benino. Telefono: 00229-22410229, Retadresoj: afrika.oficejo@esperanto.org, afrika.oficejo@gmail.com.

Retpagho: www.esperanto-afriko.org.

Agade tra afriko

• Benino: la junulara sekcio zamenhofas

Sabate la 19-an de decembro 2009, beninaj junaj esperantistoj renkontighis che la Afrika Oficejo en Lokossa por celebri la tradician Zamenhofan festotagon, kiu simbolas la datrevenon de la naskigho de la kreinto de la inter­nacia lingvo Esperanto. Tiun aranghon okazigis Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE), la junulara sekcio de Asocio de Beninaj Esperantistoj (AdBE). En ghi partoprenis klubestraranoj kun siaj klubanoj. Ankau cheestis la estraranoj de AdBE kaj invititaj gravuloj. Che la malfermo, la prezidanto de AdBE Latifou Gbadamassi alparoladis. Sekvis la vortoj de la ghenerala sekretario de BOJE, André Gokan. Poste, s-ro Ezin Mechack, prezidanto de klubo Arigbo el Glazoue kaj kontrolisto che la kontrolkomisiono de la Landa Asocio, iom prelegis pri la historio de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Post tio, la partoprenantoj trapasis kelkajn vidindajhojn de la urbo Lokossa. Verdire, la vagado tra la urbo estis alia grava etapo de la festotago. Dume, la partoprenantoj haltis kelkajn minutojn che la urboghardeno por babiladi kaj kanti. La vagado finighis en restoracio urbocentre, kie okazis tagmanghado. Dum la cheestantoj manghis kaj trinkis, ili audis melodian muziksonon fare de gitaristo kiun oni hazarde renkontis surloke kaj kiu akceptis ludi gitaron kaj kanti por agrabligi la momenton. Post la tagmanghado, oni revenis al la Afrika Oficejo por fermi la aranghon.

André Gokan, ghenerala sekretario de BOJE (http://tejo-benino.webs.com)

• Togolando: kunvenoj de la UTE-komitato dum la 17-a Togolanda E-Kongreso en Aneho

La jaron 2009, sabaton la 26-an kaj lundon la 28-an de decembro en la urbo Aneho, kunvenis en ordinaraj sesioj la komitato de Unuigho Togolanda por Esperanto (UTE). Cheestis respektive 18 kaj 22 komitatanoj, krom tri observantoj el Benino kaj Kongo DR.

Decido pri la tagordo: la gvidantaro de la komitato prezentis la tagordon. Post proponoj kaj rimarkoj de diversaj kunvenantoj la jenaj punktoj estis pritraktitaj.

1) Legado de la raporto de la antaua sesio kaj kontrolo de la farendaj taskoj, 2) raportoj de la kongresa komitato pri la organizado de la 17 a TEK, 3) registrigo de UTE, 4) hejmpaghoj por UTE, 5) laboroj en 2009 (kluboj, kunlaborantaj organizajhoj de UTE, estraro de JOTE, estraro de UTE), 6) loko de UTE en Esperantujo, 7) laboroj de UTE en la jaro 2010, 8) 18 a TEK kaj Zamenhofa festo, 9) diversaj kotizoj kaj kunvendatoj en 2010, 10) anstatauigo de la kasisto de UTE kaj ceterajhoj.

Unu: Post la bonvenigo al chiuj kunvenantoj kaj kontrolo de la cheestantoj, sekvis tuj la legado de la raporto pri la kunveno de Lomeo pasintnovembre fare de s-ro Avomenou Kodjovi.



La komitato aprobas unuanime sen rezervo pri modifoj la raporton. La komitato notas dum la kontrolo de la farendaj taskoj la efektivigon de chiuj taskoj kaj ghi kuraghigas s-ron Adjé Adjévi plu sekvi, proponi kaj korektigi sur la retpaghoj de UEA informojn koncerne al la membroj de UTE, ties ILEI-sekcio kaj kluboj. Al la estraro de UTE la komitato taskas viziti la klubojn kaj vivigli ilin.

Du: S-ro Agbolo Didier, zorganto pri la “gheneralaj komunikoj”, raportis ke la kongresa organiza komitato registris 76 alighintojn al la 17 a kongreso. Ghi faris pashojn por sukcese havi rabaton pri la loghkostoj por la gekongresanoj, akiris oficialan permeso-ateston por la arangho de la kongreso. Li poste informis ke TIETO (Tietti Instituto de Esperanto en Togolando) donacis gravan monsumon al la kongresa kaso.



La komitato rimarkas la atingojn de la kongresa organiza teamo. Ghi aparte dankas al TIETO kaj alvokas chiujn aliajn kunlaborantajn organizajhojn naciajn kaj internaciajn de UTE imiti la pashon de TIETO ne nur por la organizado de la proksima kongreso sed ankau por la gheneralaj laboroj de UTE en la jaro 2010.

Tri: S-ro Adjé Adjévi sciigis pri siaj unuaj pashoj al la togolanda shtato cele al la oficiala agnosko de la nacia Esperantujo. Raportinte al la komitato, li disponigis la rezulton de lia laboro al la estraro de UTE.



La komitato taskas la estraron de UTE pretigi en la franca lingvo la statuton, la listojn de la nunaj estraranoj kun ties mansubskriboj kaj adresoj, protokolon de la fondkunveno de UTE, informleteron al la ministro pri la landa administrado, la malcentralizo kaj la lokaj kolektivumoj, kaj la dosierkotizon por evolugi la registrigon de UTE. La komitato atentigas, ke temas pri tute nova dosiero char la antaua dosiero enkondukita che siatempa ministeriejo en la jaro 1993 por la sama celo perdighis.

Kvar: Didier kaj Adjévi raporte disponigis adresojn de blogoj, kie eblas senpage enmeti informojn de UTE rete atendante, ke estu mono por havigi profesiajn hejmpaghojn al UTE. Temas pri SOS-blogo kaj alia.



La komitato gratulas pro la atingo de s-roj Didier kaj Adjévi, kaj ghi aparte taskas ilin klopodi krei blogon speciale pri la 17 a Togolanda Esperanto Kongreso (TEK) kun chiuj freshaj informoj, fotoj ktp.

Kvin: La komitato kolektis la raportojn de la jenaj kluboj de UTE: Klubo Esperantista de Kleve (KEK), Zamenhof, Unuigho de Verdaj Amikoj (UVA) kaj tiujn de la estraroj de la Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj kaj UTE. Ghi aliflanke auskultis vortojn pri la agadoj de TIETO kaj de Fonduso Esperantista de Interhelpado kaj Mikrokreditoj (FEIM).



La komitato konstatas ke ne chiuj alighintaj kluboj de UTE disponigas siajn raportojn kaj tial, ghi taskas la estraron de UTE plu kolekti la raportojn kaj kune kun la siaj sendi ilin al la Centra Oficejo kaj Afrika Oficejo de UEA plej malfrue la 25 an de januaro 2010.

Ses: Konsiderante la fakton, ke UTE estas aro de chiuj esperantistoj vivantaj en Togolando kaj alighintaj al ghi, ke en UTE povas manifestighi diversaj Esperanto-tendancoj kaj formighi diversaj frakcioj kun la celo disvastigi kaj praktiki Esperanton, la komitato decidas taski al TIETO zorgi pri la rilato kun la Esperanta Civito, al s-ro Kokou Sagbadjelou pri la rilato kun SAT, al Gbeglo Koffi pri la rilato kun Monda Asembleo Socia (MAS), al s-ino Sassou Ewoe Valentine pri la rilato kun Feminisma Esperanto-Movado (FEM). Chiu chiam raportas dum la sesioj de la komitato pri la rilato kun la respektiva asocio.

Sep: Gbeglo Koffi kaj Agbolo Didier prezentis projekton de tripagha dokumento pri la strategia laborplano por UTE en la jaro 2010. La dokumento konsistas el du rubrikoj: specifaj laboroj farindaj kaj kostoj por plene efektivigi ilin. La bughetitaj sumoj montras deficiton de 814.000 CFA-frankoj.

La komitato aprobas la dokumenton kiel la definitivan bazan agadplanon de UTE en la jaro 2010. Ghi alvokas al la monkontribuo de chiuj amikoj de Togolando, chefe de UEA kies landa asocio estas UTE, por ekvilibri la spezojn.

Ok: Konforme al la artiko 40 de la aktuala statuto de UTE, la komitato taskas la estraron de UTE pritrakti en siaj kunvenoj kaj decidi pri la loko kaj la dato de la 18-a Togolanda Esperanto-Kongreso, plej malfrue antau la unua plena sesio de la komitato en la jaro 2010.

Nau: La komitato elektas la kunvendatojn jene: la estraroj de UTE, JOTE kaj la gvidantaro de la komitato kune interkonsilighos la 27 an de februaro kaj la 25-an de septembro, kaj la komitato sesios la 27 an de marto kaj la 6-an de novembro 2010. Ghi fiksas: la alighon al UTE je 200 frankoj por klubano kaj 500 por unuopulo, la jarkotizon je 250 frankoj klubano kaj po 500 unuopulo, kaj la kongreskotizon ghis la fino de oktobro je 1.000, en novembro 1.250 kaj en decembro 1.500 frankoj. Ne esperantistoj pagos kvaroblon, dum eksterafrikanoj pagos 40 eurojn por la kongreso.

Dek: La komitato konstatis la vakon de la posteno de la kasisto en la estraro de UTE, decidas ke la vicprezidanto, s-ro Attaglo Kokou Elom, zorgos pri la financoj de UTE ghis la proksima kongreso; tio signifas ghis la fino de la mandato de la aktualaj estraro kaj komitatanoj de UTE.

Apendico:

La komitato konstatis ene de la togolanda movado okaze de la virina tago la naskighon de la brancho de FEM (Feminisma Esperanto-Movado), nome de FUTE (Feminismo en Unuigho Togolanda por Esperanto). La jhus naskita grupo aktivas sub la respondeco de la komitatanino s-ino Sassou Ewoe Valentine kun la helpo de alia togolanda esperantistino Kossivi Affi Djatougbe Blandine.

La komitato diskutis pri la Fonduso Esperantista de Interhehpado kaj Mikrokreditoj (FEIM). La diskuto esence orientighis al tio, kiel la fonduso povas helpi en la laboroj de UTE kaj reciproke, kiel togolanda esperantistaro povas profiti de tiu chi programo de mikrofinanco.



La komitato notas, ke tiu chi memstara fonduso ekzistas en la togolanda Esperanto-aero jam de antau tri jaroj. Ghi funkcias, kaj multaj el togolandanoj (esperantistoj kaj ne) de tiu chi funduso nun sufiche plibonigas sian vivon per ekonomie monenspezigaj aktivecoj per alprunto ricevitaj. La komitato proponas la kunlaboron de FEIM kaj UTE, ke membroj de FEIM estu esperantistaj membroj de UTE. Adjé Adjévi estas taskita trakti la aferon kun FEIM kaj poste informi la komitaton pri la rezulto.

La komitato taskas al la estraro de UTE skribi leteron al la organizo HP (Unu Homaro, unu Planedo), kies chefa laboro en UTE estas helpi, konsili, orienti klubojn kaj unuopulojn en la starigo, verkado kaj realigado de ekonomie mondonaj projektoj, chu ghi plu plenumos sian rolon en UTE pro longjara malaktiveco.

Adjévi Adjé

Esperanto kaj afrikanoj

Gilbert Simiyu Sikala: Mia lando estas Kenjo kaj mi loghas en la urbo Kapsabet. Ekde februaro 2009 mi lernas Esperanton kiel mian duan lingvon internacian por komuniki kun homoj el aliaj landoj en la tuta mondo. Tio nun eblas per nova teknologo en diversaj aferoj. Kion mi gajnas pro Esperanto estas tio, ke mi havas multajn geamikojn en la tuta mondo kaj korespondas kun ili. Jes, Esperanto shanghis ion en mia vivo. Mi komunikas kun multaj homoj kiujn mi antaue ne konis. Pli da amikoj chirkau la mondo korespondas kun mi chiutage. Tio estas grava profito pro Esperanto.

Bruno Randrianarivelo: Mia patrolando estas Madagaskaro kaj mi loghas en la chefurbo Antananarivo che la kvartalo Anosizato-Ouest. Mi naskighis la 30 an de majo 1964 (do mi aghas je 45 jaroj ). En la jaro 1985 mi eklernis Esperanton danke al s-ro Rasolofo Roger . Ghin mi lernis char mi tre shatas internaciajn amikecojn, kaj konsciighis ke la celoj de Esperanto (egaleco, frateco, neutraleco, paco, solidareco, komuneco, amikeco) tre utilas al miaj vidpunkto-principoj. Plie, ghi estas tre facila kaj instruiga lingvo neutrala. Per Esperanto kreskas miaj kapabloj por studado de la aliaj lingvoj: la franca, la angla, la germana kaj ech la madagaskara (mi ne preferas uzi la vorton “malagasa”). Ankau, tre kontentigas min verki kaj kanti en tiu chi lingvo komuna. Mi gajnis amikecojn inter esperantistoj. Esperanto estas unu el oraj shlosiloj kiuj tutcerte malfermis la pordojn de la tuta mondo. Danke al ghi, ni povis interhelpi per ricevado de medikamentoj, konsiloj, poshtkartoj kaj intersanghoj de ideoj.

Gnancadja Bernard: Mi loghas en Benino, nun de kelkaj monatoj en la urbo Lokossa. Antaue mi loghis en Codji, kie estas la Esperanto-lernejo Jules Verstraeten. Mi ech frekventis tiun lernejon; pro tio mi parolas Esperanton. Mi estas 16-jaragha kaj mi eklernis Esperanton en 1999, kiam oni fondis la lernejon. Mi eklernis ghin char ghi unue estis parto de la lern­fako. Ghi ankau estas bela lingvo, facila kaj lernebla. Poste mi vidis, ke mi ankau povas korespondi kaj komuniki kun eksterlandanoj. Pro Esperanto, ghis nun, mi daurigas mian studadon, char esperantistoj pagas por miaj lernokostoj de multaj jaroj. Verdire Esperanro shanghis ion en mia vivo. Danke al Esperanto, mi estas homo kiu povas legi kaj skribi: mi ne plu estas analfabeto.

 Esperantaj helpstrukturoj multnombras

Antau deko da jaroj, la sola kanalo por helpi au subvencii Esperanto-agadon en Afriko estis UEA. Tiam estis neimageble helpi iun strukturon afrikan sen informighi che UEA au che ties tiama komisiito por la movado en Afriko. Tia centrigo ne estis malbona en si mem, char ghi permesis scii pri kiom da financa helpo ricevis Afriko. Sed, de kelkaj jaroj, unuopuloj, precipe europanoj, preferas helpi sen kanalo au apogo de UEA. Kompreneble tio permesis al multaj komunumoj scii pri Esperanto pere de tiu demokratigho de la helpo. Inter la sukcesplenaj agadoj ni povas mencii la projekton en Codji, kie multaj geknaboj povis iri al lernejo danke al helpo de unuopaj esperantistoj (www.educ-etre.org), la projekto-Nabouba de Vladka (por georfoj), tiu de Johan Derks en Burundo (http://www.esp-evoluo.tk), de Nino en Tanzanio (http://www.changamano.org/indekso.html) ktp.

Antau dek jaroj, kelkaj homoj opiniis ke necesis kunordigi chiujn helpojn por Afriko tra unu sola instanco, dum nuntempe aliaj preferas lasi tian decidon al la bontrovo de la mecenato. Ambau strategioj havas ne nur pozitivan flankon, sed ankau negativan: centrigi la helpon por Afriko ja permesas pli efikan kontrolon, sed ankau kreas tutpotencan kontroliston, kiu kelkfoje povus senkiale rifuzi subvenciadon de iu strukturo pro persona konflikto kun ties membroj. Aliflanke, dise helpi strukturojn en Afriko ankau povus kontribui al kreado de multaj fiktivaj projektoj. Tiel la mecenato seniluzighas post kelkaj jaroj kaj ofte konkludas gheneraligante sian malbonan sperton kiel ion tute oftan en Afriko. Plej tauga kaj universala strategio vershajne ne ekzistas; tamen eblas informighi jen kaj jen pri la evoluo de la financita projekto che landaj au lokaj instancoj. El informoj ricevitaj de diversaj homoj, oni devus facile diveni pri la seriozeco de la projekto.

En la dekunua numero de la bulteno Esperanto en Afriko, Vladka raportis pri la orfejo Nabouba (Benino), kiun shi helpe de aliaj europaj mecenatoj subtenas de du jaroj. Tute seriozan laboron shi faras por la georfoj de la centro. Johan Derks ellaboras planon por konstruigi Esperanto-centron en Burundo, dum de multaj jaroj Nino Vessela agadas por plibonigi vivnivelon de la komunumo en Tanzanio.

En Codji, post kontribuo de esperantistoj al konstruado de la elementa lernejo nome de la belga esperantisto Jules Verstraeten, la fondajho Mondo de Martin Schaeffer, unuopaj esperantistoj el Belgio kaj Francio, neesperantistoj el Kanado, ktp, kontribuas al financado de studado de gelernantoj el Codji, kiuj post la elementa nivelo intencas daurigi en la duagrada lernejo. De kvin jaroj, chirkau 25 geknaboj el la lernejo Jules Verstraeten ricevas tiun helpon. Ekzemple 65 geknaboj el Codji ricevis por la lernojaro 2009-2010 financan subtenon de esperantistoj. La helpon oni automate perdas, se oni ne sukcesas malgrau la pagita lernokosto. Post du jaroj, la unuaj geknaboj kiuj komencis je la fondo de la lernejo Jules Verstraeten estos en la universitato. Bedaurinde neniu el la tiamaj knabinoj ne ankorau sukcesis atingi tiun nivelon pro socia kaj tradicia malhelpo. Oni serioze ekpripensas pri strategio pli tauga por kuraghigi knabinojn daurigi la studadon ghis la fino de almenau duagrada lernejo. Pliaj informoj pri la projekto en Codji estas legeblaj en la retpagho www.educ-etre.org . Ligo al esperantlingva pagho estas trovebla tie.



Mesagho al LA 17 a togolanda kongreso

Mi ghoje notas, ke la 17-a Togolanda Esperanto-Kongreso traktas diversajn formojn de diskriminacio. Tiel ghi daurighas tiuteman edukan agadon, kiu havas longan tradicion en Universala Esperanto-Asocio. Parolante pri longa tradicio, ni subkomprenas, ke temas pri problemaro, kiun ni daure spertas, ech se feliche ni povas ghoji, ke multa progreso ankau okazis. La Esperanto-movado estas unuavice movado kontrau la lingva diskriminacio. Tamen, UEA ne limigas sian agadon nur al tiu problemo. UEA estas eduka organizajho por klerigi siajn membrojn kaj aliajn esperantistojn ankau pli vaste.

Ni jhus festis la 100-an datrevenon de la naskigho de Ivo Lapenna. Estante finno, mi memoras, kiel li en la Universala Kongreso en Helsinko, en 1969, parolis pri la prahistoria kredo de la finna popolo je la forto de la vorto anstatau la forto de la perforto. Malgranda popolo ne povas progresi uzante forton kontrau aliaj por ekspluati ilin je sia propra profito. Ghia forto estas en la vorto, tio estas, en strebado por edukado kaj klero. Tio validas ankau por la Esperanta popolo, kiu nek povas nek volas posedi ajnajn perfortilojn. Por farighi pli forta kaj pli granda, nia popolo konstante eduku kaj klerigu sin. Ni lernu Esperanton ne nur, por ke la nombro de ghia parolantaro kresku. Por ni Esperanto estu ilo, kiu helpu al chiu el ni kreski mem.

Ekzemploj pri la eduka agado de UEA rilate diskriminacion estas multaj. En 1974 UEA faris laborplanon por la Jardeko de Luktado por Forigo de Chiuj Formoj de Rasismo kaj Rasa Diskriminacio. Dum tiu jardeko, en 1980, okazis la 65-a Universala Kongreso en Stokholmo kun la temo “Diskriminacio”. Chiaj formoj de diskriminacio estis traktataj, ekde lingva, kultura kaj ekonomia ghis diskriminacio pro sekso, seksa orientigho kaj fizika handikapo. Lastatempe, UEA eldonis i.a. la libron Pachjo, kio estas rasismo? de la fama autoro Tahar Ben Jelloun. Grupoj, kiuj ofte estas flankenigataj au ech persekutataj, en UEA estas egalaj kun chiuj aliaj. Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj estas unu el ghiaj plej prestighaj fakaj asocioj, Internacia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj preskau tuj post ghia fondo estis akceptita en UEA, kaj kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj UEA kunlaboras jam ekde 1990.

UEA senhalte klopodas, ke esperantistoj el chiuj mondopartoj povu efektive partopreni en la internacia movado. Ekde 1960, Fondajho Canuto ghojigis milojn da gesamideanoj, kiuj ne povus mem pagi kotizon, per la membrokarto de UEA, la vera pasporto de Esperantujo. Triamonda Kongresa Fondajho faciligas de pli ol dudek jaroj al triamondanoj partoprenon en UK. Pro altaj kostoj kaj vizaj problemoj tiu helpo povas esti nur simbola, pro kio UEA iniciatis regionajn kongresojn. La unua el ili en Afriko okazis en 1990 ghuste en Togolando, dek jarojn post la UK en Stokholmo, kie UEA lanchis sian agadon en Afriko per speciala kunsido, kies postaj fruktoj estis konkreta plenumigho de celoj, al kiuj tiu UK estis dedichita.

Mi deziras al la kongresanoj inspirajn diskutojn por chies klerigho kaj por la antauenigo de Unuigho Togolanda por Esperanto!



Osmo Buller

ghenerala direktoro de UEA (Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 353, 2009-12-26)

Vidpunkto: diskriminacio

La diskriminacio estas la fakto trakti malsame iun au grupon, kio montrighas per apartigo. Sub iu formo au alia, la fenomeno tushas nin chiujn. Tiu chi aktuale fundamenta problemo disvolvighas danghere en la socio kaj invadas chiujn tavolojn de la vivo. Tiel oni distingas diversajn diskriminaciojn: fizikan, ekonomian, religian… Tiuj chi ekzemploj estos esenco mem de mia verkajho en la sekvaj linioj.

Estas fizika diskriminacio, kiam oni konsideras la virinojn malplivaloraj kaj de tiu fakto ilin malpartoprenigas en decidprenoj, au malkonsideras iliajn vidpunktojn… Konsideri la junulojn ne sufiche spertaj au ne maturaj por mem respondeci, ne auskulti kion ili demandas, kion ili proponas estas diskriminacio. La problemo rilatas ankau al la hautkoloro. La plej fame konataj ekzemploj tiuterene estis la situacio en Sud-Afriko antau la 90-aj jaroj, kaj la kazo de nigruloj en Usono antau pli ol 50 jaroj. Oni diskriminacias rilate al la fizika aspekto per malakcepto, indiferento au mokado de fizikaj handikapuloj kaj tiel plu.

Ekonomia diskriminacio kreas klanojn inter tiuj, kiuj havas monon, valorajn posedajhojn, richajhojn, kaj tiuj kiuj ne havas. Ghi esprimighas per la malestimo, neprofitemo sed ankau per malegaleco en shancoj. Ilustras pli bone chi tion la diferenco inter la okcidentaj landoj kaj la sudaj – alivorte, inter la norda parto de la mondo kaj la suda parto.

Diskriminacio far ideoj au kredoj personaj, religiaj au kulturaj manifestighas per la malakcepto al tio kio estas malsama, al tio kion oni ne komprenas, kaj pli ghenerale per la malakcepto al diferencaj ideoj, de malsimilaj vivmanieroj… Ekzemploj tie chi: la konfliktoj interreligiaj, intercivilizaciaj.

Konklude, la diskriminacio estas fonto de perforto kaj sufero. Ghi kauzas multe da timo, egoismo, senkuraghigho, pesimismo kaj soleco. Sub ajna formo la diskriminacio nenie utilas. Necesas, ke ni esperantistoj agu en la persona vivo kaj en la asocia por eviti au mallarghigi, ech shanghi tion chi en niaj medioj, traktante aliajn tiel kiel ni shatus, ke ili traktu nin.



Adjévi Adjé

Nekrologo

Gerhard Hirschmann (1939-2009)

Gerhard Hirschmann, 70-jaragha aktiva esperantisto, forpasis la 14-an de decembro 2009. Li estis unu el la plej porafrikaj esperantistoj kies koro batas ne nur por la bonfarto de la movado en Afriko ghenerale, sed ankau por kelkaj afrikaj komunumoj specife. Li restas kaj restos en la memoro de la tuta afrika esperantistaro pro siaj senkondichaj kaj bonkoraj agadoj. Gerhard, vi certe eterne kushas en multaj afrikaj landoj.


Elŝuti 43.36 Kb.

  • Agade tra afriko
  • Togolando: kunvenoj de la UTE-komitato dum la 17-a Togolanda E-Kongreso en Aneho
  • Esperanto kaj afrikanoj Gilbert Simiyu Sikala
  • Esperantaj helpstrukturoj multnombras
  • Mesagho al LA 17 a togolanda kongreso
  • Vidpunkto: diskriminacio
  • Nekrologo Gerhard Hirschmann (1939-2009)

  • Elŝuti 43.36 Kb.