Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto en afriko

Elŝuti 57.86 Kb.

Esperanto en afriko




Dato20.10.2017
Grandeco57.86 Kb.

Elŝuti 57.86 Kb.

ESPERANTO EN AFRIKO

Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA

Numero 11 Oktobro 2009



Karaj gelegantoj,

La UK 2009 jhus okazis kaj denove sen afrikanoj, kiuj petis vizon. Pli kaj pli fermighas la pordo de Europo por malhelpi afrikanojn kiuj deziras partopreni en iu ajn Esperanto-arangho en la okcidenta mondo. La movado tamen enradikighas en Afriko: eventoj chiuspecaj okazas, chu en Burundo, chu en Kongo, chu en Benino ktp. Post okazo de ILEI-seminario en okcidenta Afriko, venis la vico de la centra kaj orienta regionoj. Per tiu chi numero vi denove informighos ne nur pri okazintajhoj Esperantaj, sed ankau pri vidpunkto kaj sinteno de afrikanoj pri Esperanto. Vi legos ankau pri agadoj de eksterafrikanoj kaj europanoj kiuj agadas ne nur por la movado en Afriko, sed ankau por la bonfarto de infanoj en mizera situacio. Ekde tiu chi numero afrikanoj esprimos sian rilaton kun la internacia kaj neutrala lingvo. Agrablan legadon!

La redaktantaro
***

Afriko kaj UK 2009

La UK 2009 en Bjalistoko estis mia tutunua kongreso, en kiu mi partoprenis dum mia dudekjara Esperanta agado. Komparon mi ankorau ne rajtas fari, char neniun alian mi antaue partoprenis. Sed, ghi certe restos la plej grava, char mi eniris la Komitaton de UEA kiel C-komitatano. Eble por aliaj afrikanoj, jen venas tempo por okazigi ian miraklon. La miraklo certe ne okazos, sed mi faros mian eblon por ke en Afriko estu pli kaj pli efikaj funkciantaj landaj asocioj, t.e asocioj, kiuj vere prizorgas sian membraron, alivorte asocioj kies estraro estu vere je la servo de la membroj, ne inverse. Nur kiam ni sukcesos funkciigi landan asocion, ni povos permesi al ni kampanji por iam okazigi UK-on en Afriko. Kompreneble, tio postulas efikan kunordigadon de chiuj talentoj, homfortoj ktp. Chie en Afriko estas homoj kapablaj aranghi UK-on, sed dise ili preskau neniam sukcesos ion tian fari. La plej granda defio restas kiel kunigi tiujn talentojn. Estas klare, ke UK neniam okazos en Afriko, se afrikanoj mem ne konscias, ke ili unue devu meriti tion. Ghis nun, multaj el ni daure kredas je Sankta Nikolao, kiu iun matenon metos je nia nazo la eblon okazigi UK-on. Por ke io tia okazu post kvar au kvin jaroj, ni devu ekde nun kunigi niajn fortojn kaj talentojn.

La UK 2009 permesis al mi iom konsciighi pri kondichoj por aranghi UK-on. Tian okazon ni devas doni al multaj aliaj afrikanoj. Por ke homoj sciu pri Afriko dum UK, necesas, ke estu budo funkcianta. Ofte nur europanoj prizorgas tion. Estas nun tempo, ke afrikanoj kiuj intencas partopreni en UK antaue pensu pri preparado kaj dejhorado che la budo. Tiel, eventualaj mecenatoj iom scios pri kiel iliaj donacoj estas uzataj. La afrika budo dum la UK 2009 ricevis multajn vizitojn. Mi esperas, ke tio instigos niajn mecenatojn daure helpi pri la evoluo de la afrika agado.



Jean Codjo (membro de la Afrika Komisiono)
Afriko denove ILEI-umis

ILEI-seminario en Kongo DR

Dum sep tagoj en nia lando, dank’ al vizito al Kinshaso de s-ro Radojica Petrović kaj Xosé Conde el la teamo de la instruprojekto “Flugiloj de Malfacila Vento”, gesamideanoj diverslokaj povis atente sekvi Esperantan seminarion en kiu ili multon lernis kaj profite altigis sian lingvan scipovon. Sabaton la 4 an de julio okazis grandetosa malfermo tago kun la cheesto de la rektoro de la Nacia Pedagogia Universitato UPN kaj aliaj gravuloj. Muzikadis Esperanta muzikgrupo de la universitato, gvidata de s-ro Rock Tamba. Venis el Lukala la pioniro de la Esperanto-movado en nia lando, s ro Antoine Samuel Ngangu, kaj kvar aliaj lukalanoj. El Matadio venis du aliaj samideanoj, Eddy Sava kaj Jeremie Nzila. La aliaj partoprenantoj estas chiuj kinshasanoj.

Oni havis du malsamajn klasojn: por komencantoj kaj por progresantoj.

Partoprenis 25 komencantoj kaj 15 progresantoj kiuj entuziasme lernis la lingvon. Ambau instruistoj sinsekve instruis. La instruado kaj la uzitaj metodoj estis tiel klaraj kaj simplaj, ke chiuj facile komprenis. Oni lernis pri:

1. gramatiko: vortfarado, transitiveco de verboj, akuzativo, participoj, refleksivo;

2. metodiko: kion kaj kiel instrui, historio kaj trajtoj de instrumetodoj, lecionpartoj, lecionplano, provleciono.

Muzikadis dum la chiutagaj pauzoj Junior Ngangu, movada muzikisto. En la lasta tago okazis ekzameno, kaj dum la fermo studentoj plezure ricevis de s-ro Petrović atestilojn en la cheesto de la rektoro, kiu esprimis sian varman deziron, ke Esperanto estu instruata che la klerula fako de la Nacia Pedagogia Universitato. En tiu ekzameno distingighis s roj Junior Ngangu kaj Joseph Landu. Multaj studentoj de la priparolita universitato cheestis kaj estis tre kontentaj audi nekonatan lingvon parolatan tre bele.

Diversaj paroladoj estis faritaj de: Martin Cooper Lofemba, la gastiganto Victor Lufimpu Lukolama, la reprezentanto de la komunumestro, kaj Petrović. Estis starigita tripersona estraro de ILEI-sekcio de nia lando:

1. s-ro Victor Lufimpu Lukolama, sekciestro;

2. s-ro Junior Ngangu Bakidila, sekretario;

3. s-ino Liliane Kandolo, kasistino.

Pli ol 37 aliaj personoj membrighis. La elektan kunsidon gvidis Junior Ngangu kaj protokolis Eddy Sava.

Chiuj partoprenantoj deziris kaj deziras, ke tia evento okazu ech du au trifoje jare por la interpraktikado de la lingvo.



Junior Habib Ngangu (sekretario, ILEI-sekcio de Kongo DR)
Agade tra afriko

• Ehhoj el Angolo

La 4-an de julio 2009 Angola Esperanto-Asocio (AngEA) okazigis ekstraordinaran kunsidon en Luando. La Prezidanto Kinkani Ferdinand komencis sian mesaghon kun salutvortoj kaj prezentis tagordon kun ses punktoj: (1) legado de la raporto de la pasinta kunsido; (2) aligho de AngEA al UEA; (3) projekto Sankta Espero (poemaro de Antonio Agostinho Neto); (4) la delegacio kiu partoprenos la Universalan Kongreson; (5) malfermo de konto che BIC-banko; (6) diversajhoj.

Pri (1): La raporto pri la antaua kunveno estas legita.

Pri (2): La nombro postulata por esti akceptata kiel landa asocio de UEA jam estas atingita.

Pri (3): Pri la poemara projekto Sankta Espero, la laboro antaueniras lau la raporto de la presisto. Pri la monrimedoj, AngEA jam pagis la duonon de la prezo. Restas la alia duono, kiu estos pagebla je la fino de la laboro.

Pri (4): Jam dek personoj pretas membri en la delegacio kiu partoprenos en la UK; kvin disponigas la flugbiletojn. La alighkotizo estas sendota al la Centra Oficejo de UEA per la banko BIC.

Pri (5): Ni devas malfermi la konton. La instanco postulas 200 usonajn dolarojn. Tial, AngEA disponigis tri membrojn kiuj devas okupighi (administri) pri tiu konto.Temas pri la prezidanto, la vic-prezidanto kaj la sekretario. La referencita konto estos baldau malfermita.

Pri (6):

– Ni devas pliigi la propagandon per informiloj.

– La Esperanto-kurso dauras kaj novuloj chiam alvenas al la kristana kolegio “Papa Vosi” apud la vendejo de Palanka por lerni.

– La poemaro Sankta espero devas ankau esti eksponata dum la datreveno de la nacia heroo Antonio Agostinho Neto, la 17-an de septembro 2009 en Luando.

– La nomo de s-ro Faria de Bastos aperis en Jarlibro 2009 de UEA kiel observanto en ghia Komitato; per telefono ni rendevuis kun li, tiel ni renkontighos post kelkaj tagoj.

– T-chemizoj: AngEA devas kontribui al fabrikado de 40 t-chemizoj kun la simbolo de AngEA kaj la flago de Angolo.



M. Michel Dialundama

• Estrara renovigo en Benino

Sabaton la 27-an de junio 2009 Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) okazigis sian longe antauviditan gheneralan asembleon en la kvartalo Dekoungbe Carrefour de la chefurbo Cotonou, sine de la Afrika Centro pri Teologiaj Esploroj (Centre Africain de Recherches Théologiques). El la 19 kluboj kaj dependaj strukturoj invititaj cheestis 16 kun po unu reprezentanto: klubo Sankta Harmonio, Ayahohou; klubo Monda Familio, Azove; klubo Nova Sento, Hondjin; klubo Rondo Familia de Orfejo Nabouba, Lokossa; klubo Egaleco, Kodji; klubo EJEA, Adohoun; klubo Nova Mondo, Sedje-Lokossa; klubo Frateco, Lokossa; Verda Familio,Agame; klubo Verdaj Geamikoj, Cotonou; klubo Bonvolo, Universitato de Abomey-Calavi; klubo Arigbo, Glazou; Esperanta klubo de Shtata Mezlernejo de Dedekpoe; Esperanta klubo de la Tria Shtata Mez­lernejo de Lokossa; Esperanta klubo de la Dua Shtata Mezlernejo de Klouekanme; Junulara Sekcio (BOJE), Cotonou. La kluboj Pacaj Metiistoj kaj Nia Mondo, kaj la benina ILEI-sekcio, chiuj el Lokossa, ne sendis reprezentantojn.

Tiu chi grava evento, historia kaj por Esperanto en Benino kaj por la beninaj esperantistoj, estis omaghe honorata de la cheesto de kelkaj eminentaj invititaj esperantistoj, nome Privas Tchipke (la unua esperantisto de Benino), Sebastien Essou (reprezentanto de Benino che la Afrika Konsilantaro) kaj Charles Alofa (kunordiganto de la Afrika Komisiono), kiuj estis la unuaj pioniroj pri la movado en la lando. Aldonighis 11 aliaj esperantistoj de diversaj kluboj, kiuj venis proprakoste kiel observantoj char tia arangho estas okazo por konatighi unu kun la alia. Do, entute estis 29 partoprenantoj.

Lauprograme la evento devis komencighi je 9h45, sed pro minanco de pluvo ghi komencighis je 11h15. Ghi malfermighis per varmiga salutmesagho de la asocia prezidanto, nome Latifou Gbadamassi, prelego kiu hele finighis per kortusha aplaudo fare de la cheestantaro. Vicighis agadraportoj pri la aktivecoj plenumitaj dum la periodjaroj 2006, 2007 kaj 2008, kaj jam en 2009. Poste sekvis prezento de la financaj raportoj fare de la landa kasisto sub la kupolo de Pierre Houenavo, kaj che la fino surprizaperis sinjoro Jean Codjo el Kanado, je kio la tuta salono plivarmighis per debatoj kiuj kirlighis sine de la cheestantaro tien kaj reen chirkau la jhusa novgasto. Stimule kaj vigle li sukcesis respondi al la respondindaj demandpetintoj, kaj estis rekompencita per varma aplaudo. Poste venis la tempo por pauzi kaj tagmanghi, kaj tridek minutoj estis dedichitaj al plenigo de la ventro per rizo akompanata de fritita fisho kaj trinkajho.

La mandato de la estinta ABeE-estraro finighis la 27-an de aprilo 2008, tamen ghi laboris ghis 2009. Post la mangho la estinta estraro prezentis sian demisian eks-estraranighon antau la honora kaj lojala cheestantaro. Tiam aktivighis balota komitato konsistanta el la tri membroj Sebastien Essou, Charles Alofa kaj Francis Agbenou, kiu ekzekutive, digne kaj demokratie kontrolis la elekton de nova estraro.

Unue, la komitato kontrolis la fizikan cheeston de chiuj oficialaj reprezentantoj (entute 18) kaj elektis sekretan (surpaperan) vochdonadon. Chiu elektanto devis nepre esti reprezentanto de iu klubo. La observantoj dume devis eliri el la balotejo, char ili ne rajtis vochdoni. Do venis la rugha tikla tempo, dum kiu chiu devis atenti sian lauvolan elekton de prezidanto, sekretario, vicsekretario, kasisto kaj organizanto.

Unue, la balota komitato petis sinproponantojn por la posteno de prezidanto. El la cheestantaro neniu prezentighis krom s ro Latifou Gbadamassi, kiu esprimis sin preta reeokupi tiun postenon. Lau interkonsento de la cheestantaro sekreta baloto estis farita, kaj la rezulto montris ke centprocente li estas reelektita;akompanate de varma aplaudo, la komitato deklaris lin reelektita kiel prezidanto de la asocio.

Jen la detaloj:

– prezidanto: Latifou Gbadamassi: 18 vochoj (chiuj el 18 vochdonantoj);

– ghenerala sekretario: Joseph Tchokpodo: 18 vochoj;

– vicsekretario: Eugene Tchoume: 10 vochoj;

– kasisto: Pierre Houenavo: 18 vochoj;

– organizanto: Kodjo Amouzou: 16 vochoj.

Poste estis elektitaj kiel membroj de la dupersona financa kontrol­komisiono:

– Mechak Ezin kiel 1-a kontrolisto kun 10 vochoj (denove kun 18 vochdonantoj);

– Sebastien Essou kiel 2- a kontrolisto kun 10 vochoj.

Ne mankis sekve dankvortoj s-ro Gbadamassi, prezidanto de la novelektita estraro.



Francis Agbenou

• Nacia E-kongreso en Burundo

La burunda kongreso dauris de vendredo la 10-a ghis dimancho la 12-a de julio 2009 en Lycée Rumonge, kun 98 partoprenantoj el Bururi, Bujumbura (urbo kaj kamparo), Bubanza, Kayanza, Muramvya, Makamba kaj Cibitoke, do entute kun 8 provincoj el 17 reprezentitaj en la kongreso.

Lau la programo, la kongresanoj devis ekalveni en la kongresejon vendredon ekde la 13-a horo, kun komuna kantado de la Esperanta himno “La Espero” planita por la 15-a horo. Esperantistoj el la nordaj provincoj kaj tiuj de Bujumbura kunveturis en la sama buso ghis Rumonge, kio permesis al ili fruan alvenon che la kongresejo.

Post la kantado de la himno Jérémie Sabiyumva bonvenigis la kongresanojn nome de LKK kaj prezentis al ili la kongresan programon. Li petis ilin esti respondecaj, unue pri si mem kaj ankau pri la kongresejo, ilia restadejo dum la tri tagoj. Li ankau petis al ili fari chion kion ili povas por ke la kongreso estu sukcesega, char la sukceso de la kongreso grandparte dependas ne de LKK sed de la kongresanoj mem.

Japhet Ntunzwenimana, prezidinto de ANEB (Association Nationale d’Espéranto au Burundi)oficiale malfermis la kongreson, interalie prezentante al la kongresanoj la atingojn de la estraro dum la lastaj tri jaroj. Li deziris bonan kongresumadon al la partoprenantoj kaj ripete petis ilin profiti la okazon por interkonatighi, por priparoli gravajn punktojn por plifortigo de la movado, kaj por helpi al komencantoj plibonigi sian lingvoscion.

La chefaj programeroj de la kongreso estis aprobi la shanghon de kelkaj eroj en la statuto, lau kiuj la asocia komitato anstatauos la gheneralan asembleon. Lau klarigoj, en la statuto oni donis decidpovon al la ghenerala asembleo, sed praktike ne eblas kunigi chiujn anojn de la Asocio por fari decidon. Tio ofte malhelpis la antauenigon de la asocio, kaj necesas shanghi tion.

La alia grava programero estis la renovigo de la estraro de ANEB. Lau la statuto, la oficperiodo de la estraro estas tri jaroj.

Sabaton okazis vochdonado por la estraro. Rezulte estis elektita kiel prezidanto Jérémie Sabiyumva el Rumonge, nun loghanta en Bujumbura; kiel vicprezidanto Eric Nsabiyumva el Cibitoke, nun loghanta en Bujumbura; kiel sekretario Hasano Ntahonsigaye, loghanta en Rumonge; kiel vicsekretario Thierry Ndizeye el Kabezi, nun loghanta en Bujumbura; kiel kasisto Pamphile Bahati, loghanta en Rumonge; kaj kiel vickasisto Gilbert Ndihokubwayo de Kabezinun, loghanta en Bujumbura.

Sabiyumva, nome de la nov­elektita estraro, promesis daurigi sian laboron kun novaj strategioj: interalie malfermi la asocion al la tuta mondo, kaj plibonigi korespondadon inter burundaj esperantistoj kaj alilandaj esperantistoj. Chiu kongresano promesis sian helpon por ke la nova estraro sukcesu.

Estis lautlegitaj salutmesaghoj de Renato Corsetti, kiu en sia belega kaj kuraghiga letero menciis ke li estas amiko de burundaj esperantistoj. La mesagho de Renato Corsetti estis bone ricevita de la kongresanoj, kiuj pere de ghi sentis sin apud la esperantistaro. Estis ankau mesagho de s-ro Liu Zhengkun, komisiito de UEA pri ghemelaj urboj , projekto en kiu ankau Burundo partoprenas.

Projekto pri Esperanto-centro en Rumonge estis lautlegita al la kongresanoj, kaj ili estis petitaj diskonigi ghin. La projekto estis elpensita de nederlanda esperantisto Johan Derks dum lia vizito en Rumonge, kaj celas kunlaborigi lokajn aktivajn esperantistojn por kontribui al plifortigado de la burunda movado. La Esperanto-centro permesos al la lokaj esperantistoj regule renkontighi, kaj ghi gastigos la oficejon de ANEB. En ghi estos retkafejo kaj chambro por vizitantoj. Por ke chi tiu projekto sukcesu, helpo de la esperantistaro estas bezonata.

Okazis dum la kongreso la unua komitatkunsido, dum kiu komitatanoj (nun el 8 provincoj de Burundo; lau la nova statuto chiu provinco havos almenau unu komitatanon) decidis fondi kaj regule aperigi trimonata revuon Esperanto en Burundo, rete kaj papere. La komitatanoj decidis ankau okazigi kunsidon post chiuj tri monatoj en malsamaj lokoj, por kuraghigi lokajn esperantistojn, tie kie okazos la kunsidoj. La venonta komitatkunsido okazos en Bubanza, en oktobro. Viajn gratulmesaghojn rilate al la fondo de la revuo kaj la nunaj atingoj de la burunda movado vi povas sendi al esperanto.bdi@gmail.com.

Jérémie Sabiyumva

• Serio de aktivecoj en Togolando

Unuigho de Verdaj Amikoj (UVA), loka Esperanto-klubo en la togolanda chefurbo, reviglighis per serio da aranghoj, i.a lingvaj kursoj, kuiraj atelieroj kaj turismaj servoj. La cheesta kurso arigis komence de julio sep gelernantojn kun mezgrada edukiteco, de la kvina ghis la sesa vespere chiun tagon escepte de la semajnfinaj, kaj ghi dauris ghis la fino de augusto en la rezidejo n-ro 692 che 202 rue de la Fidélité en la kvartalo Tokoin Nukafu.

La kurso okazas sub mia gvido, kaj ghi konsistas aparte el tekstolegado, gramatiko, konversaciaj ludoj, kaj foje bazaj sciigoj pri la nacia kaj tutmonda Esperanto-historioj. La gelernantoj, kies nomojn vi legos che la fino de chi tiu raporteto, estas parte entuziasmaj virinoj kiuj kontentige digestas la lecionojn. Dum la decembra nacia kongreso chiuj intencas trapasi diversajn ekzamenojn tiam okazontajn.

Ekster la konversacia kurso, mi gvidas perkorespondajn kursojn por tiuj, kiuj loghas iom malproksime de la klubejo au kiuj pro ia kialo au alia ne povas partopreni la cheestan. Tamen la klubo klopodas direkti tiujn chi lastajn al proksimaj Esperanto-kluboj au al instrukapablaj esperantistoj. Estas necese mencii la kazon de Edoh Elom, kiun ni ekrilatigis kun la nuna vicprezidanto de la nacia junulara sekcio por la kontinueco de la laboro.

Krom studsesiojn, ni aranghas ankau turismajn kaj kuirartajn aktivecojn ligantajn Esperanton al io konkreta (por tiel diri). La klubo disponigas komfortan dulitan dormchambron kun komuna sed bonaspekta dushejo al chiuj esperantistoj, kiuj petas tranokton. Same, ni de tempo al tempo havigas al tiuj kiuj deziras kelkajn bazajn sciojn pri afrika kaj europa kuirartoj. Lastatempe en tiu chi kadro kvar gelernantoj lernis profesie kuiri dekduonon da enlandaj kaj eksterlandaj pladoj.

En la domo funkcias ankau eta biblioteko, kiu servas samperiode kiel kursejo. Tiuj kiuj shatas legadon povas tie trovi romanojn kaj legajhojn same en la franca kiel en Esperanto. La Esperantaj volumoj pligrandighis intertempe per la malavara donaco de la franca Esperanto-asocio tra unu el ghiaj aktivaj membroj – nome s-ino Cash, al kiu ni ankoraufoje prezentas dankon. Tiuj, kiuj deziras sekvi la imitindan pashon de s-ino Cash povas turnighi al ni per: uvatogo@yahoo.fr au adjevia@yahoo.fr.

Jen sekvas la nomoj de la kursanoj: s-ro Jérôme Adjé, s-ro Agbenyigan Aholou, s-ino Yawa Amegadze, s-ro Elom Edoh, s-ino Amandine Kponon, s-ino Constance Nyamakou, s-ino Abla Augustine Sossou. Vizitantoj: s-ro Moise Sedjro, s-ro Bobo Anani Tengue, s-ro Nyinevi Tete-Badu.



Adjevi Adje

Esperanto kaj afrikanoj: intervjuo kaj sinprezentoj



Intervujo kun la prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE)

Esperanto en Afriko:Unue ni deziras gratuli vin pro via reelekto kiel prezidanto de ABeE. Tre vershajne la beninaj esperantistoj daure fidas je vi, chu?

Latifou Gbadamassi:Kompreneble.

EoA:Bonvolu paroli pri via profesia vivo: kian profesion vi havas?

Latifou:Unue, en la jaro 1996, mi bakalaurighis kaj eniris universitaton en 1996-1997. Tie, mi fake studadis la anglan lingvon dum kvar jaroj. En 2002 mi defendis mian disertacion kaj magistrighis. En 2004 mi ighis shtata oficisto kaj nun instruas la anglan en mezgradaj lernejoj.

EoA:Kiam vi eklernis Espe­ranton? Bonvolu priskribi la cirkonstancojn kaj kialojn chirkau via decido lerni la lingvon.

Latifou: Unue, kiam mi vizitis duagradan lernejon N° 1 en Lokossa, vivantaj lingvoj – precipe la franca, la angla kaj la germana – estis miaj plej shatataj lernobjektoj. Mi havis pasion por literaturo. Tiel, mi jam alkutimighis korespondi perposhte kun europanoj, amerikanoj, azianoj. Al petintoj kaj amikoj, interalie s-ro Jean Codjo, mi kutimis havigi korespondadresojn. S-ro Codjo vizitis la saman lernejon kaj loghis en la sama kvartalo kiel mi en Lokossa. Iam en 1989 li priparolis ian lingvon nomatan Esperanto kaj invitis min ghin eklerni, aldonante ke per Esperanto pli facile eblas havi gekorespondantojn. Senhezite mi akceptis, char mi estis lingvema kaj ankau char mi opiniis ke Esperanto estus ilo por pligrandigi mian amikecan rondon kaj malfermus al mi aliajn pordojn estonte. Mi, do, eklernis Esperanton en 1989 per “Cours Hubert Ferez” sub la gvido de s-ro Codjo kaj ighis membro de la klubo “Pacaj Metiistoj”, kies prezidanto li estis. Kune kun aliaj beninaj esperantistoj ni partoprenis diversajn aranghojn, chefe la Duan Afrikan Kongreson en Cotonou en 1991 kaj la Trian en Winneba (Ganao) en 1994.

EoA:Vershajne vi estas unu el la pioniroj de la movado en Benino. Kiajn malfacilajhojn oni alfrontas, kiam oni estas prezidanto de landa asocio kiel tiu en Benino?

Latifou:La malfacilajhoj estas multfacetaj. Temas pri malfacilajhoj rilate al propagando, char ofte mankas propagandiloj; kaj pri malfacilajhoj rilate al varbado, chefe pri kiel konvinki interesighantojn au novbakitajn esperantistojn ke Esperanto estas nur komunikilo kiel la franca, la angla, la germana ktp por krei utilajn laborrilatojn kaj korespondrilatojn. Ghia lernado garantias nek laboron nek monrimedon. Ne mankas malfacilajhoj rilate al financo por okazigi aranghojn kaj disponigadi lernilojn al kursanoj.

EoA:Kiajn perspektivojn la movado en Benino havas sub via gvido?

Latifou: La unua perspektivo temas pri enkondukado kaj instruado de Esperanto en kluboj en lernejoj. Rajtigilo por tion fari ni jam akiris de la autoritatoj pri edukaj aferoj antau unu jaro. Tiu larghskala projekto de instruado de Esperanto ekis chi-jare en kelkaj lernejoj kaj la landa asocio (ABeE) prizorgos ghian daurigon por kovri pliajn lernejojn helpe de kontribuantoj. La dua perspektivo temas pri aligo de la movado al nia nacia sekcio de Unesko kaj serchado de apogo de politikistoj.

EoA:Lau vi, kiaj strategioj estas la plej taugaj por interesi homojn pri Esperanto, chu en Benino, chu aliloke en Afriko?

Latifou:La plej taugaj strategioj devus koncerni uzadon de amasinformiloj por fari propagandon kaj klarigi ke oni ne lernas Esperanton por anstatauigi sian gepatran lingvon.

EoA:Kara prezidanto, denove ni gratulas vin kaj deziras chion bonan por la estonto de la movado en Benino.

Latifou:Dankon.

Pastoro Afolaranmi Adebayo Olayinka

Mia nomo estas Pastoro Adebayo Olayinka Afolaranmi kaj mi loghas en Ibadan (Nigherio). Mi estas 38-jara. Esperanton mi eklernis en la jaro 1991, char mi tiam deziris lerni alian lingvon. De tiam mi rimarkis ke pere de tiu lingvo mi rilatas kun multaj homoj el aliaj partoj de la mondo, kiuj komprenas nek mian denaskan joruban lingvon, nek la anglan. Pro tiu rilato kun homoj el diversaj kulturoj mia opinio pri la vivo shanghighis. Mi rimarkis, ke la homoj ghenerale havas multon komunan, sendepende de kie ili devenas.

Emile Malanda Nianga

Mi estas 41-jara, kongolandano kaj loghas en Kinshaso. Kun Esperanto mi konatighis en la jaro 1987, sed eklernis ghin en 1990 por akiri taugan komunikilon por povi intershanghi vidpunktojn kun homoj el aliaj kulturoj. Pere de Esperanto mi havas centojn da geamikoj en la mondo, el chiuj sociaj tavoloj, interalie profesiaj kaj sciencaj. Mi ech povis loghi che esperantisto en Sud-Afriko kaj viziti malsanulejon. Esperanto multon shanghis en mia chiutaga vivo: ghi igis min pli tolerema al aliaj kulturoj, kaj mi pli facile lernas lingvojn el aliaj landoj. Pro Esperanto mi ighas aktiva agademulo por la bonfarto de la homaro.

Sonade Kakpo

Mi nomighas Sonade Kakpo kaj estas 16-jara. Mi loghas en Koghi, vilagho kie estas Esperanto-lernejo kun la nomo de la belga esperantisto Jules Verstraeten. Mi eklernis Esperanton en la jaro 1999. Tiam ekis la unua lernejo en mia vilagho Koghi. Kiel infano tiam, mi nur sciis, ke Esperanto estas lingvo kiu ebligis konstruadon de lernejo en mia vilagho. Do, por mi, dank’ al Esperanto mi povis iri al lernejo. Mi nun tre aktivas en la junulara sekcio de la junulara asocio TEJO en mia lando Benino.

Dosiero: Benino – Projekto “Nabouba”

Jam pasis pli ol unu jaro ekde la unua ILEI-konferenco okazinta en Afriko, konkrete en la benina chefurbo Portonovo. Tiu konferenco estis tute nova sperto el la organiza vidpunkto, kaj krome ghi kontribuis al pli profundaj – laboraj kaj personaj – kontaktoj inter la afrikaj kaj alikontinentaj partoprenintoj. Dank’ al tiu arangho pluraj el tiuj kontaktoj ekigis kunlaboron kun esperantistoj kaj neesperantistoj kadre de diversaj projektoj. Unu ekzemplo estas la projekto “Nabouba”, subtenata interalie de pluraj partoprenintoj de la konferenco.

“Nabouba” estas orfejo trovighanta proksime de la urbo Lokossa, urbo konata kiel grava centro de la Esperanto-movado en Benino kaj sidejo de la Afrika Oficejo de UEA. La orfejo havas ekde longa tempo kontaktojn kun lokaj esperantistoj, kaj kelkaj pli aghaj infanoj sekvis kursojn de Esperanto. Dank’ al lokaj esperantistoj mi vizitis la orfejon unue mallonge dum la postkonferenca vojagho tra la suda parto de Benino kaj poste denove dum mia privata unusemajna restado en la urbo post la komuna vojagho, kiam mi instruis Esperanton en pluraj lokaj kluboj kaj donis unutagan kurson en la orfejo por la plej junaj infanoj.

Mi, same kiel aliaj kunvojaghantoj, estis shokita kaj tushita de la situacio de la infanoj. En la orfejo ili fartas pli bone ol surstrate kaj kutime ili almenau ricevas bazan edukadon en la urbaj lernejoj, sed krom tio la gheneralaj kondichoj el mia vidpunkto estas apenau elteneblaj. La domo, en kiu la infanoj dormas, estas shiminta, kaj tio certe povas kauzi diversajn malsanojn. Mankis mono por chiam certigi sufiche da manghajhoj por chiuj kaj foje la pli aghaj infanoj rezignis pri iuj manghoj por ke la pli junaj infanoj ne suferu. Mankis mono por pagi al kuracisto, por acheti necesajn lernejajn helpiloj kaj simile. La infanoj dormas au surplanke, au sur malnovaj, stinkantaj matracoj (tio tamen estas nur “privilegio” de la plej etaj infanoj). Verdire, kiam mi eniris la ejojn, mi devis multe interne batali por ne tuj ekplori.

En tiu etoso naskighis la ideo krei projekton por helpi tiujn infanojn. La praktika subtenado komencighis en januaro 2009 kaj konsistas el serchado de patronoj de infanoj au aliaj subtenantoj, kiuj preferas subteni, regule au neregule, la orfejon ghenerale, sen distingo de konkretaj infanoj. Subtenataj estas ankau kelkaj infanoj, plej ofte duonorfoj, kiuj loghas en familioj ekster la orfejo; sed momente ni shatus chefe serchi subtenantojn por chiuj infanoj loghantaj rekte en la orfejo por ebligi pli rapidan evoluon de la centro. Mi audis ekde la pasinta jaro pri pluraj similaj projektoj, kiuj koncentrighas ghuste je subtenado de infanoj en familioj, kaj mi komprenas la argumenton, ke en familioj la infano ghenerale pli bone fartas ol en orfejoj; sed mi opinias, ke orfejoj estas bedaurinde afrika realeco kaj necesas helpi ankau tiujn infanojn, char ne chiu infano povas resti che familio.

Al la kernaj kunlaborantoj apartenas la direktoro de la orfejo, s-ro Félicien Michifan, kaj Charles Alofa, bone konata esperantisto el Cotonou, kiu vizitas la orfejon por kontroli la aktualan situacion, la elspezojn kaj eventuale konsili la direktoron. Mi mem kunordigas la projekton kaj serchas subtenantojn inter esperantistoj kaj neesperantistoj. Ni tri senchese kaj tre vigle korespondas. Pluraj subtenantoj estis trovitaj dank’ al laboro de aliaj esperantistoj kaj neesperantistoj, kiuj pluinformis siajn geamikojn kaj gekolegojn, interalie dum diversaj aranghoj. En januaro estis transdonitaj 25 kilogramoj da vestajhoj, kiujn mi kolektis de miaj neesperantistaj gekolegoj, kaj momente estas patronataj jam 42 infanoj. Ekde januaro 2009 subtenis la projekton jam 70 personoj.

Dum la unua duonjaro ni komencis solvi la plej gravajn problemojn de la orfejo; la unua bona rezulto estas, ke la infanoj ne malsatas kaj estas mono por pagi la necesan medicinan prizorgadon. Kompreneble aperis diversaj problemoj, sed ni provas solvi ilin; cele al tio mi denove vojaghos al Lokossa komence de januaro 2010. Ekzistas multaj planoj por la estonteco: fine de 2009 au komence de 2010 ni shatus komenci renovigadon de la orfejo (de la nuna konstruajho, kiu estas en tre malbona stato), eventuale en venontaj jaroj konstruadon de novaj dormejoj. Ni ankau prilaboras mallongajn informojn pri chiu infano, kiujn devus ricevi chiuj patronoj. Kiam ni solvos la plej gravajn problemojn en la orfejo, ni shatus ankau plifortigi la instruadon de Esperanto en la orfejo.

La celo de la projekto “Nabouba” estas unuavice helpi plibonigi la vivsituacion de la tie loghantaj infanoj. Do, male al kelkaj projektoj organizataj de esperantistoj, la disvastigo de Esperanto ne estas la chefa celo. La organiza teamo kaj la subtenantoj estas kaj esperantistoj kaj neesperantistoj, kaj jam la fakto, ke la projekto unue naskighis en la Esperanto-medio, povas kontribui al pli pozitiva percepto de Esperanto ekster Esperantujo (ekzemple pluraj neesperantistaj patronoj antaue ne audis pri Esperanto kaj nun havas informojn kaj pozitivan opinion pri ghi). Ni daure subtenas la instruadon de Esperanto en la orfejo, sed samtempe ni konscias, ke niaj fortoj kaj rimedoj chi-momente estas limigitaj kaj ke necesas labori pashon post pasho. Lau mi unue gravas, ke la infanoj sufiche manghu, iru al lernejo, havu sufichajn vestajhojn, shuojn kaj medikamentojn, dormu en domo sen shimo, en litoj kun kovriloj kaj havu akcepteblajn necesejojn. Ni shatus, ke minimume la infanoj, kiuj havas esperantistan patronon, lernu Esperanton je bona nivelo, kaj ni estonte strebos je plifortigo de kursoj en la orfejo, kiuj momente stagnas. Tamen, post tio kion mi persone plurfoje vidis, mi forte kredas, ke en tiu chi kazo multe pli gravas agado per Esperanto ol por Esperanto.

Vladka Chvátalová
NekrologoJ

Helga Farukuoye

Helga Farukuoye, 67-jaragha aktiva esperantistino forpasis la 12 an de julio 2009. Shi estis unu el la plej porafrikaj esperantistoj kies koro batas por la bonfarto de la movado en afriko. Shi restas kaj restos en la memoro de la tuta Afriko pro siaj senkondichaj kaj bonkoraj agadoj. Multaj afrikanoj lernis la lingvon kaj agadis pere de helpo de Helga, kiu sendadis lernolibrojn chiuspecajn kaj ech plejofte donacis ne nur al la Fondajho Afriko, sed ankau al unuopaj esperantistoj. Helga, vi certe eterne kushas en multaj afrikaj landoj.

Henny De Ketelaere



La 26 an de augusto forpasis en sia hejmo Henny De Ketelaere. Henny gvidis perkorespondajn Esperanto-kurosojn por multaj afrikaj franclingvaj esperantistoj. Shi devenas el la granda Esperanto-familio De Ketelaere/Jacques/Peeters/Tytgat/Van Damme. Je la nomo de la tuta Afriko, la Afrika Komisiono prezentas sian kondolencon al la familio De Ketelaere.


Elŝuti 57.86 Kb.


Elŝuti 57.86 Kb.