Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto-Brno Prelego 2008-04-09 Ni bezonas tutmovadan elektronikan arkivon

Elŝuti 5.96 Kb.

Esperanto-Brno Prelego 2008-04-09 Ni bezonas tutmovadan elektronikan arkivon




Dato16.03.2017
Grandeco5.96 Kb.

Elŝuti 5.96 Kb.

Esperanto-Brno

Prelego 2008-04-09
Ni bezonas tutmovadan elektronikan arkivon
Miroslav Malovec
Nia movado ne posedas tian literaturan riĉaĵon kiel la naciaj lingvoj, sed tiom pli gravas konservi ĉion, kio estas farita kaj farata. Ni jam kutimiĝis, ke estas morala devo kaj saĝo sendi niajn paperajn librojn almenaŭ al la plej grandaj bibliotekoj (Vieno, Roterdamo, Aalen k.s.), por ke ili konserviĝu por la sekvaj esperantistaj generacioj, sed ankoraŭ mankas konscio, ke same necesas sekurigi ankaŭ la elektronikajn materialojn. Speciale nun, kiam estas konstruataj retaj bibliotekoj en naciaj lingvoj, inter kiuj Esperanto ne rajtas perdiĝi, se ĝi volas plu vivi. La elektronikaj retaj bibliotekoj estas por nia movado aparte gravaj, ĉar ni ne havas la „paperan“ bibliotekon en ĉiu urbeto kaj vilaĝo kiel la naciaj lingvoj. Por niaj novaj varbitoj estas atingebla ĉefe tio, kion ili trovas en la reto.

En la privataj komputiloj de esperantistoj ekzistas nun dekmiloj da elektronikaj esperantlingvaj tekstoj kaj ĉiujare kreiĝas mil novaj, ĉar ĉiu nova libro, broŝuro aŭ gazeto nun estas prilaborata komputile. Sed la aŭtoroj kaj redaktoroj ne havas eblon sendi siajn dosierojn al iu oficiala arkivo, kie ili estus pli sekuraj ol en ilia persona komputilo. Pro manko de tutmovada arkivo multaj esperantistoj eĉ ne konscias, ke estus saĝe konservi kaj arkivi la komputile faritan laboron kaj ofte post presado de papera versio ili forviŝas la verkon el sia komputilo. Nur post kelkaj jaroj ili pro tio koleras kontraŭ si mem, kiam ili volas la verkon relabori kaj reeldoni. Komputilo povas ankaŭ kolapsi, esti ŝtelita aŭ ĝia posedanto povas morti. La heredantoj savas librojn kaj manuskriptojn, sed forgesas savi la elektronikajn verkojn en la komputilo, kiuj tiamaniere perdiĝas.

Mankas al ni tutmovada elektronika arkivo, al kiu la aŭtoroj povus sendi siajn verkojn por arkivado, kun indiko de kondiĉoj por eventuala publikigo. Kompreneble, kiu eldonis paperan libron, ne deziras, ke la verko disvastiĝu elektronike antaŭ elĉerpiĝo de la eldonkvanto, sed estus domaĝe la elektronikan version pro tio likvidi. Pluraj verkoj estas nun blokataj de aŭtoraj rajtoj, sed post kelkaj jaroj ili estos jam liberaj aŭ la aŭtoro povas doni aŭ vendi sian konsenton kaj ĝis tiam necesas la elektronikan version arkivi, se ĝi ekzistas. Kelkaj verkoj povas en la arkivo atendi eldoniston, kiu estos volonta investi monon por papera eldono. Aliaj servu al specialistoj, kiuj plu daŭrigos ilian prilaboron, ekzemple vortaroj kaj terminaroj.

Por la arkivado sufiĉus du malmolaj diskoj (unu rezerva en kazo de kolapso) kaj ĉiu arkivita dosiero estus kompletigita per kondiĉaro, kiamaniere ĝin utiligi. Arkivi ankoraŭ ne signifas publikigi. Sendi siajn dosierojn ne estus devo, sed rajto. La arkivo ne povas troviĝi en privata loĝejo, sed en oficialaj instancoj, prefere pluraj, kiuj kunlaborus kaj helpus renovigi kolapsintan arkivon en alia instanco. Tiamaniere la materialoj fariĝus preskaŭ neniigeblaj.



Estas plej urĝa tempo, ke la respondeculoj okupiĝu pri la afero.


Elŝuti 5.96 Kb.


Elŝuti 5.96 Kb.