Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanto 2 : Kial sensukcesa?

Elŝuti 14.83 Kb.

Esperanto 2 : Kial sensukcesa?




Dato17.03.2017
Grandeco14.83 Kb.

Elŝuti 14.83 Kb.

Esperanto 2 : Kial sensukcesa?

Vi konas Zamenhof, ĉu vi konas Saussure? René de Saussure, unu svisa esperantisto, naskiĝis en Ĝenevo en 1868. Li estis tre aktiva en la Esperanto-sektoro per siaj verkoj, ekzemple Nov-Esperanto, Mondial , Esperanto 2. Li estis unu el la prezidantoj de Svisa Esperanto-Societo. En 1907 li proponis la adopton de spesmilo kaj prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo.Liaj celoj estis krei novan lingvon, kiu estu pli bona kaj utila ol Esperanto, kaj esti reformisma en interlingvistiko. Se ni komparas lin kun Zamenhof, ni povas vidi, ke Zamenhof kreis Esperanton el nenio sed Saussure havis jam Esperanton. Ankaŭ Saussure havis tre multajn ŝancojn rilate al la tempo. Kion mi volas diri? Zamenhof devis labori kaj esplori pri lingvoj multe pli, dum Saussure uzis Esperanton. Zamenhof mem kreis gramatikajn regulojn, novajn vortojn, novan sistemon sed Saussure nur ŝanĝis iujn regulojn, kiujn li ne ŝatis kaj pri kiuj li opiniis, ke ili estas eraraj kaj nelogikaj. Mi ne diras ke René de Saussure faris nenion sed kompare, li havis multajn avantaĝojn.



Esperanto II estas nepo de Esperanto, ĉar ĝi estas reformo proponita de René de Saussure (unu el liaj plej famaj studoj) al sia projekto Antido en 1937. Ĉefa malsamo inter Esperanto II kaj Esperanto mem ne estas la ortografio, aŭ pli bone, la alfabeto, sed la akuzativo en -u anstataŭ -n, manko de adjektiva akordo, kaj gramatikaj vortetoj.

Ĉi-sekve estas unu frazo en Esperanto II kaj la traduko al Esperanto1:



Esperanto II: “Mi tuy konsciis, ke ta projekto estas tute ne konforma al la spirito de Esperantokaes rimarkinda flexeblu Ido detruis per logika derivsistemo tro rigida por la chataga uzado de la lingvo skribe ey parole, ey dey ta tago mi komencis rifuti la pretendun de Ido en la Int(ernacia) Scienca Revuo. Dum mia laboro por la riformo de Esperanto mi examenis ne nur la projektu Ido, sed anke la interlingvun el la skolo "naturista" (Occidental, Latino sine flexione, etp.).”

Esperanto: “Mi tuj konsciis, ke tiu projekto estas tute ne konforma al la spirito de Esperanto, kies rimarkindan flexeblonIdo detruis per logika derivsistemo tro rigida por la ĉiutaga uzado de la lingvo skribe kaj parole, kaj ekde tiu tago mi komencis rifuzi la pretendojn de Ido en la Int(ernacia) Scienca Revuo. Dum mia laboro por la reformo de Esperanto mi ekzamenis ne nur la projekton Ido, sed ank la interlingvojn el la skolo "naturalisma" (Occidental, Latino sine flexione, ktp.). “

Teknologio estas ampleksa koncepto, traktanta konon kaj aplikon de iloj kaj metioj, faritaj de iu besto, kaj kiel tio ĝi rilatas al la kapablo de tiu estaĵo, regi la medion kaj adaptiĝi je ĝi sed teknologio ankaŭ ekzistas en konstruitaj lingvoj. Esti pionira kaj utila estas tre grave kiel en arto. Ĉu Picasso povis desegni La Gioconda? Ne! Planlingvoj estas produktoj de la personeco de la lingvisto. Ĉar mi kreis mian lingvon mem, mi ĉiam volis kaj volas esti nova kaj unika. Olesi kaj Chıt’ (miaj konsturitaj lingvoj) estas tre malsamaj ĉar ili devas esti.İli estas mi kaj mi estas ili sed Saussure ne sciis ke li ne estas Zamenhof.

Unua kulpo de Esperanto II estas ĝia nomo: Esperanto II. Ĝi ne estas la daŭrigo de filmo aŭ libro; ĝi estas lingvo, kiu devas esti malsama.Se reformisto vere volus esti reformista, li devas fari ion specialan sed unue, Esperanto II montris al ni, ke ĝi estis sekvo kaj ke ĝi povis esti nur dependa. Ekzemple, Ido estas internacia lingvo kreita de Louis Couturat kaj Louis de Beaufront en 1907 kiel reformita Esperanto.Unue, Couturat kaj Beaufront decidis la nomon. Mi ankoraŭ pensas ke la nomoj de la planlingvoj devas esti originalaj. Kvankam Ido estas vere imitaĵo, ĝi sukcesis ĉar ĝi povis montri ke ĝi estas sendependeca.

Mi pensas, due, ke Saussure estis tre maltrankvila. Esperanto ankoraŭ estas unu el la ĉefaj planlingvoj en la mondo sed Saussure vidis kaj volis korekti iujn “erarojn”. Ili ne estis veraj eraroj, kaj estas mia opinio, ke Saussure ankaŭ volis vidi erarojn. Li volis esti la nova Zamenhof de Esperanto sed li ne povis. Ĉu Esperanto II ne estis farita por la famo de la inventinto? Decidu mem!



Selçuk Mert Köseoğlu

17-jara turka esperantisto

loĝanta en Adana, Turkujo

mert1295@hotmail.com



1El http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_2


Elŝuti 14.83 Kb.

  • Esperanto II
  • Selçuk Mert Köseoğlu

  • Elŝuti 14.83 Kb.