Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 358.05 Kb.

Esperantigis Josef Vondroušek




paĝo1/9
Dato15.03.2017
Grandeco358.05 Kb.

Elŝuti 358.05 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9

Karel Čapek


Hordubal
Esperantigis
Josef Vondroušek
H O R D U B A L
Kvankam ĉi tiu okazaĵo en kelkej detaloj baziĝas sur fakta evento, ĝi estas kaj volas esti nur fikcio kaj neniel eĉ aspiras ian ajn folkloran fidelecon.
LIBRO UNUA
LI ESTAS TIU DUA de fenestro, tiu en ĉifita vesto: kiu supozus ĉe li, ke li estas amerikano ? Ne diru, amerikanoj ja ne vetur­adas per persona trajno; ili veturas per rapidtrajno kaj ankoraŭ tio ŝajnas al ili nesufiĉa, onidire en Ameriko estas pli eksterordi­naraj trajnoj, multe pli longaj vagonoj, kaj en ili ia blanka waiter prezentas glacian akvon kaj ice-creamy, ĉu sciate? Allo, boy, kribruas tia Amerikano, alportu ĉi tien bieron, bierstakon, al ĉiuj en la vagono po unu glaso, ĝi kostu eĉ kvin do­larojn, damn! Ba, miaj karaj, en Ameriko, kia vivo, vane ĉi tie paroli!

Tiu dua apud la fenestro dormetas kun la malfermita buŝo, ŝvitas pro laco kaj la kapo ŝanceliĝas kvazaŭ senviva. Aĥ dio, aĥ dio, jam dek unu, dek tri, dek kvar, dek kvin tagojn; dek kvin diurnojn sidpasigi sur kofro, dormi sur planko aŭ benko, ŝvitglua kaj torpora, surdigita de maŝinfrapado; ĉi tiu estas jam la dekkvina tago; se almenaŭ mi povus streĉi la kru­rojn, sterni fojnon sub la kapon kaj dormi, dormi, dormi...

Dika judino naŭze premiĝas en angulon. Ankoraŭ mankus, se ĝi ekdormos kaj rulfalos sur min kiel soko; kiu scias, kio estas kun li, - li aspektas, kvazaŭ li kuŝaĉus vestite sur la tero aŭ ie; kaj iel stranga vi ŝajnas al mi, tuj mi sidiĝus alien, diomia, se estus jam fino de la vojaĝo! Kaj tiu duae de la fenestro kliniĝas, falas antaŭen kaj ĉe trajnmovo vekiĝas.

"Kia varmego," komencas singarde parolon maljunuleto kun butikista vizaĝo. "Kien vi veturas?"

"Al Krivá," elvortigis la homo.

"Al Krivá," ripetas la butikisto sperte kaj kompleze. "Kaj ĉu el malproksime, malproksime?"

Tiu dua de la fenestro ne respondas, viŝas per mal­pura manaĉo la ŝvitan frunton, svenemas pro malforteco kaj vertiĝo. La butikisto ofendite eksnufis kaj forturniĝas al la fenestro. Tiu dua ne kuraĝas rigardi tra la fenestro, mallevas la rigardon al kraĉita planko, atendas, ke oni demandos lin ankoraŭ foje. Kaj poste li diros tion al ili. De malproksime. Ja, el Ameriko, mi petas. Kion vi diras, el Ameriko? Kaj vi veturas tiel foren nur por vizito? Ne, mi revenas hejmen. Al Krivá. Tie mi havas edzinon haj knabinjon, ŝia nomo Hafia. Hafia. Tri jarojn ŝi aĝis, kiam mi forveturis. Jen, jen el Ameriko! Kaj kiom longe vi estis tie? Ok jarojn. Ok jaroj jam pasis. Kaj dum la tuta tempo mi havis dĵob en unu loko. Kiel majner. En Johnstown. Tie mi havis samlandanon. Mikaelo Boboh li nom­iĝis. Mikaelo Bobok el Talamáš. Tiun ĝi mortigis, antaŭ kvin jaroj. Ekde tiu tempo mi ne havis okazon kun iu paroli, ­bele mi petas, kiel mi povis interkompreniĝi kun ili? Nu, Bobok, tiu ellernis la ilian, sed sciu, kiam viro havas edzinon, li pensas nur pri tio, kiel rakonti al ŝi ĉion sinsekve, kaj en tia fremda lingvo ĝi ne eblas. Ŝi nomiĝas Polana.

Kaj kiel vi povis tie labori, se vi ne povis interkompreniĝi? Nu, kiel: oni diris al mi nur Ellou, Hordubal, kaj montris al mi mian dĵob. Eĉ sep dolarojn tage mi enspezadis, bele mi petas. Seven. Sed multekoste estas en Ameriko, sinjoroj. Eĉ ne du dolaroj sufiĉas por la vivtenado. Kvin dolarojn semajne por la tranoktado. Kaj jen diras la sinjoro vidalvide: sinjoro Hordubal, vi devis ja ŝpari belan sumon! Aĥ jes, estus eble ŝpari. Sed mi sendadis la monon hejmen al mia edzino - ĉu mi diris al vi, ke ŝi nomiĝas Polana? Ĉiumonate, sinjoro, kvindek, sesdek, eĉ naŭdek dolarojn. Sed tio eblis, kiam Bobok vivis, ĉar Bobok sciis skribi. Lerta homo, tiu Bobok, sed ĝi mortigis lin antaŭ kvin jaroj, traboj falis sur lin. Poste jam mi ne povis sendadi la monon hejmen kaj mi metadis ĝin en bankon. Pli ol trimil dolarojn, mi petas bele, kaj tiujn oni ŝtelis de mi. Sed tio ne eblas, sinjoro Hordubal! kion vi diras? Yessr, pli ol trimil dolarojn. Kaj vi ne akuzis ilin? Bele mi petas, kiel akuzi? Nia formen min alkondukis al iu lojer: tiu frapetis mian ŝultron, okej, okej, sed vi devas pagi advans; kaj la formen dirin al li you 're a swine, kaj denove pluŝis min laŭ ŝtuparo malsupren. Tia do ĝi estas en Ameriko, mi petas, vane paroli. Jesuo, Jesuo, sinjoro Hordubal, ĉu tri mil dolarojn? Tio estas granda sumo, tuta havaĵo, ĉiela Dio, tia malfeliĉo! Tri mil dolaroj, kiom ĝi estas laŭ nia monunuo?

Juraj Hordubal sentis egan kontentigon: vi ĉiuj devus rerigardi min, vi ĉiuj ĉi tie, se mi komencus rakonti al vi; el la tuta trejn alkuris homoj rigardi la homon, kiun en Ameriko oni priŝtelis je tri mil dolaroj; yessr, jen mi. Juraj Hordubal levas la okulojn kaj ĉirkaŭrigardas la homojn; la dika judino premiĝas en la angulon, la butikisto ofendite rigardas el la fenestro kaj ion sendente remaĉas, ino kun korbo sur la sino rigardas Hordubalon, kvazaŭ kun profunde ŝi malkonsentus.

Juraj Hordubal denove enfermiĝas. Ankaŭ bone, mi ne petas vin; kvin jarojn mi parolis kun neniu, kaj ĝi eblis. Kaj, sinjoro Hordubal, el Ameriko vi revenas sen groŝo? Ba ne, mi havis bonan dĵob, sed monon ne plu mi metadis en benk, you bet! En kofron, sinjoro, ŝlosilon pendigi sub ĉemizo, kaj prete. Sep cent dolarojn mi kunportas hejmen. Well, sir, mi estus restinta tie, sed mi perdis employment. Post ok jaroj, sinjoro. El nia pit ricevis ses viroj leave, sinjoro. Kaj ĉie, ĉie nur oni maldungadis homojn. Nenie laboro por oni. Tial mi reveturas. Hejmen, sciate? Al Krivá. Tie mi havas la edzinon kaj iom da kampoj. Kaj Hafian, ŝi aĝis tri jarojn. Sep cent dolarojn mi kunhavas sub la ĉemizo kaj komencos denove kampisti... aŭ mi laboros en iu factory. Aŭ arbohaki.

Kaj, sinjoro Hordubal, ĉu vi ne sopiris pri la edzino kaj infano? Ajaj, Dio, mi sopiris; sed al ili mi sendadis monon kaj opiniis, tio por bovino, tio por kampostro, tio al Polana por io, mem ja ŝi scios. Ĉiu dolaro estis por io. Kaj kiam mi donadis monon en benk, tio jam estis kvazaŭ bovina grego. Yessr, kaj tion oni ŝtelis de mi. Kaj ĉu via edzino skribis iam al vi? Ne. Ŝi ne scias skribi. Kaj ĉu vi skribis al ŝi? Ne, sir. Can't write, sir. Ekde tiu tempo, kiam mortis Mikaelo Bobok, mi sendadis nenion al ŝi, nur ŝparis monon. Sed ĉu almenaŭ vi telegrafis al ŝi, ke vi alveturos? Ba ne, ba ne, domaĝe monon por tio. Ŝi ektimus, se venus sendito, sed min ŝi ne ektimos. Haha, ba ne! Eble ŝi opinias, ke vi mortis, sinjoro Hordubal: sciu, kiam dum tiom da jaroj ŝi ricevis de vi eĉ ne sciigeton - Morta? Tia ulo kia mi, kaj morta? Juraj Hordubal rigardas siajn nodpugnojn. Tia ulo, kion vi opinias! Polana estas saĝa, Polana scias, ke mi revenos. Nu, ni ĉiuj estas mortemaj; kio, se Polana ne ĝisvivis? Shut up, sir; ŝi aĝis dudek tri jarojn, kiam mi estis forveturanta, kaj forta, sinjoro, forta kiel rimeno - vi ne konas Polanan; por tiu mono, por tiuj dolaroj, kiujn mi sendadis al ŝi, por tiuj ŝi ne vivus? Nu, thank you.

La kolereta butikisto ĉe la fenestro viŝas ŝviton per blua poŝtuko. Eble denove li diros: Kia varmego! Varmego, sinjoro? Tion vi nomas varmego? Vi bezonus esti, sin­joro, sur lowerdeck; aŭ malsupre en shaft de antracito... Tien oni sendas negrojn, sed mi eltenis tion, yessr. Por sep dolaroj. Allo, Hordubal! Allo you niggash! Aĥ, sinjoro, multon oni eltenas. Ĉevalo ne. Tien malsupren oni ne povis doni ĉeva­lojn, por ke ili tiru ĉarojn. Tro varmege, sinjoro. Aŭ tia lower­deck sur ŝipo... Multon oni eltenas, nur se oni povus interkom­preniĝi. Ion oni volas de vi, vi ne scias kion; kaj oni krias, koleregas, ŝultrolevas - bele mi petas, kiel mi informiĝu en Hamburgo, tra kie oni veturas al Krivá? Oni povas krii, sed mi ne. En Amerikon, oni veturas facilege; unu enŝipigas vin, alia atendas vin tie - sed revene, sinjoro, neniu helpas al vi revene. No, sir. Malfacila, sinjoro, estas vojaĝo hejmen.

Kaj Juraj Hordubal kapbalancas, nun ĝi mem balanciĝas, balanciĝas peze kaj senvive, kaj Juraj ekdormas. La dika judino ĉe la fenestro indigne lippremas; la ino kun la korbo sur la sino kaj la ofendita butikisto rimarkeble ekrigardis sin: Jes, jes, tiaj estas nuntempaj homoj. Kvazaŭ bruto.

Kiu nur iras, kiu nur estas tie sur alia bordo de valo? Vidu

lin, sinjoron en botoj, eble muntisto aŭ kiu, li portas nigran kofreton kaj plandas supren - se li ne estus tiom malproksime, li albuŝigus la manojn kaj alkrius lin: Salutata estu Jesuo Kristo, sinjoro, kioma horo estas? La dua post la tagmezo, paŝtisteto; se mi ne estus tiom malproksime, mi alvokus al vi, kies bovinojn vi paŝtas, kaj eble vi montrus: tiu fruntmakula, tiu mikskolora, tiu stelo, tiu frambo, tiu guno apartenas al Polana Hordubalová. Jes, jes, knabo, belaj bovinoj, ĝojo rigardi; nur ne lasu ilin malsupren al Nigrorivero, tie estas la herbo acidgusta kaj la akvo amara. Jen vidu, al Polana Hordubalová; nu jes, pli frue ŝi havis nur du bovinojn; nu, knabo, ĉu ankaŭ ŝi havas kastritajn bovojn? Aĥ, Eternulo, kaj kiajn kastritajn bovojn, el Podolo, krurojn kiel streĉitajn brakojn; du kastritajn bovojn, sinjoro. Kaj ĉu ankaŭ ŝafojn? Virŝafojn kaj ankaŭ ŝafinojn, sinjoro, sed tiuj paŝtiĝas supre sur Durná Polonina. Saĝa kaj riĉa estas Polana. Kaj ĉu edzon ŝi havas? Kial vi mansvingas? Ĉu Polana havas mastrumanton? Aĥ, kia stultulo, li ne ekkonas homon; li ombras la okulojn per polmoj kaj gapas kaj gapas kiel arbostumpo.

Juraj Hordubal sentas pulsadon de la koro ĝis en la gorĝo; li devas halti kaj respiri, aĥaĥ, aĥaĥ! Da ĝi eĉ troe, ĝi estas ege subita, li sufokiĝas de tio kiel homo falinta en akvon: subite, subite li estas hejme, li transpaŝis nur tiun ŝtonozan kavaĵon kaj jam ­ĝi inundis lin de ĉiuj flankoj: jes, tiu kavaĵo estis ĉiam ĉi tie, estis ĉi tie prunela arbustaro kaj ankaŭ tiam ĝi estis ĉirkaŭbruletigita de paŝtista fajro; kaj iom pli fore floras sur rubo verbaskoj, la vojo perdiĝas en la seka herbo kaj seka timianeto, jen la ŝtonego prikreskita de genciano, juni­pero kaj arbarrando, sekaj bovekskrementoj kaj forlasita alpo; jam ne plu Ameriko kaj ne plu ok jaroj; ĉio estas, kiel estis, brila skarabo en kardofloro, glitiga herbo kaj de fore sonoriloj de bovinoj, montpasejo super Krivá, brunaj karesaj tufoj kaj la vojo hejmen ­- vojo per molaj paŝoj de montarano portanta sandalojn kaj ne estinta en Ameriko, la vojo bonodoranta de bovinoj kaj arbaro, varmigita kiel panbakujo, vojo en valon, vojo ŝtonoza kaj irtretita de gregoj, ŝlimiĝinta de fontoj, desaltetanta de sur ŝtonoj, aĥ, Eternulo, kia ĝusta vojeto, impeta kiel rivereto, mola de herbo, eriĝanta pro gruzo, ŝmacanta en malsekejo, fleksiĝanta sub arbo­suproj de arbaro; no, sir, tute ne skoria trotuaro grincanta sub boto, kiel en Johnstown, nenia rejlings, neniaj viramasoj pasant­aj al majn, nenie hometo, eĉ ne unu hometo, nur la vojo malsupren, la rivereto kaj sonorigado de gregoj, la vojo hejmen, falado al hejmo, sonoriletoj de bovidoj kaj apud la rivereto blua akonito -

­Juraj Hordubal descendas longpaŝe, ba kia kofreto, ba kiaj

ok jaroj; jen la vojo hejmen kaj sur ĝi oni kuras de si mem, same kiel revenas la grego dum krepuskiĝo kun plenaj mamegoj, bim bam de bovinoj kaj sonoriletoj de bovidoj: nu, kio, eksidi ĉi tie

kaj ĝisatendi la krepuskon, veni en la vilaĝon samtempe kun la sonorado de gregoj, je la horo, kiam maljunulinoj eliradas sur peronon kaj viroj apogas sin je barilo: rigardu, rigardu, kiu venas ĉi tien? Sed mi - kiel grego el paŝtaĵo rekte ­en la apertitan pordegon. Bonan vesperon, Polana. Ankaŭ mi ne revenas kun la malplenaj manoj.

Aĥ ne, ĝisatendi mallumon, kiam foriros la di-brut­aro, kiam ĉio ekdormos; kaj frapeti sur fenestron, Polana! Polana! Jesukristo, kiu tie? Mi, Polana, vi estu la unua, kiu min vidas: gloron, Dio al vi. Kaj kie estas Hafia? Hafia dormas; ĉu veki ŝin? Ne, lasu ŝin dormi. Laŭdata estu Dio.

Kaj Hordubal ekpaŝis ankoraŭ pli rapide. Aj, Dio, kiel oni paŝas, kiam al oni ekkuras pensoj! Oni tute ne egalpaŝas, vane oni streĉas la krurojn; la kapo onin devancas kaj jam ĝi estas apud sorpoj ĉe rando de la vilaĝo, huŝ, anseroj, huŝ kaj jam vi estas hejme. Vi devus trumpeti per la buŝo: kie kiu estas, rigardu, kiu ja iras, iu amerikarro, tra ra, nu, vi rigardas, boys, allo! Kaj nun silenton, ĉi tie ni estas hejme, Polana sur la korteto rompas linon, ŝtelaliri de dorse kaj kovri la okulojn - Juraj! Kiel vi ekkonis min, Polana? Danke Dion, ne ekkoni viajn manojn!

Hordubal kuras tra la valo, la kofreton en la mano ne sentas,

tie estas kunmetita la tuta Ameriko, bluaj ĉemizoj, men­ĉestraj vestoj kaj Teddy-bear por Hafia; kaj jen, Polana, por vi ŝtofo por robo, kia estas portata en Ameriko, bonodora sapo, handbag kun ĉeneto, kaj ĉi tio, Hafia, estas flashlight, vi ekprem­as butonon kaj tio lumas, kaj ĉi tie mi veturigas al vi bildetojn eltranĉitajn el gazetoj - aĥ, knabinjo, da ili ni havis, ok jaroj mi konservis ilin por vi, kion ajn mi ie trovis; mi devis lasi ilin tie, jam ili ne lokiĝus en mia sjutkejs. Sed atendu, kiom da aĵoj ankoraŭ en la kofro!

Kaj ĉi tie, danke Dion, kondukas la vojo trans rivereton: nenia ferponteto, sed nur ŝtonoj en la akvo, oni devas salti de sur ŝtono al ŝtono kaj svingi la manojn, hej, ularo, tie en la alna radikaro ni kaptadis kankrojn, pantalonon refalditan kaj mal­sekaj ĝisorele; kaj ĉu en kurbovojo ankoraŭ estas la kruco? Laŭdata estu Jesuo Kristo, ĝi estas tie, klinita super la veturvojo, mola de varma polvo kaj bonodoranta post la grego, pajlo kaj sekalo; kaj jam devas esti ĉi tie barilo de Miĥalĉuk-fruktĝardeno, kaj ĝi estas ĉi tie, prikreskita de siringo kaj avelarbustoj kiel tiam, kaj ĝi estas faligita, kiel tiam; gloro, Eternulo, al vi, jam ni estas en la vilaĝo, sane venintaj, mi Juraj Hordubal. Kaj Juraj Hordubal haltas, diablo scias, kial la kofreto subite tiom pezas, nur viŝi ŝviton kaj Jesuo Maria, kial mi ne lavis min ĉe la rivereto, kial mi ne eltiris el la kofreto razilon kaj speguleton, por razi min apud la rivereto! Certe mi aspektas kiel cigano, kiel vagulo, kiel bandito, ĉu reveni por lavi min, antaŭ ol mi montriĝos al Polana? Sed jam ne eblas, Hordubal, oni rigardas vin; post Miĥalĉuk-barilo, post lapa kavaĵo senmove kaj konsternite rigardas infano. Ĉu, Hordubal, vokos lin? Ĉu vi diros, hej ci, ĉu ci estas de Miĥalĉuk? Kaj la infano, plaŭdante nudpiede, ekkuras.

Ĉu la vilaĝon ĉirkaŭiri, pensas Hordubal, kaj enveni de malantaŭe? Ba ne, oni povus ekkuri kontraŭ min, ci unu, kien ci iraĉas? Ek al la vojo, aŭ oni vipos cin! Kion fari, oni devas iri meze de Ia vilaĝo; aĥ, Diomia, se nur la kofreto tiom ne pezus! Ina vizaĝo en fenestro post muskat-arbedo, perpleksaj rigardoj de heliantoj, ulino sur korteto ion elverŝas, kvazaŭ ŝi ĉirkaŭrigardus per postaĵo, infanoj haltas kaj gapas, jen jen, iras iu fremda, ulo Kyryl movas senkaŭze la mentonon eĉ ne la okulojn li levetas, ankoraŭ unu ekpiko ĉe la koro, Dio kun ni, kaj eniru kun la klinita nuko en la pord­eton de la hejmo.

He, ci malsaĝulo, kiel nur ci povis tiel erari! Tio ja ne estas la ligna dometo de Gehordubaloj, ligna stalo kaj grenejo el traboj; ti tio estas ja bieno, brika konstruaĵo kaj tegola tegmento, sur la korteto fera pumpilo, plugilo el fero kaj feraj erpiloj, nu, ia bieno; rapide, Hordubal, rapide perdiĝu ankaŭ kun tiu via nigra kofreto, antaŭ ol venos mastro kaj diros: Nu, kio, kial ci gapas ĉi tie? Bonan tagon, mastro, ĉu ne loĝis ĉi tie Polana Hordubalová? Mi petas pardonon, sinjoro, mi ne scias, kien mi rigardis.

Sur peronon venas Polana kaj haltas kiel ŝtoniĝinta, la okuloj malfermegitaj, la manojn troforte ŝi premas al la brusto kaj impete, singulte elspiras.

III.
Kaj nun Juraj Hordubal ne scias, kion diri: tiom da komencoj li elpensis, kio do, ke neniu nun konvenas? Li ne kovros polme la okulojn de Polana, li ne frapetos nokte la fenestron, ne revenos kun la tintantaj gregoj kaj kun benvortoj; sed hirta li ĉi tien enfalas kaj ne lavita, nu, kia miro, ke la ino ektimas? Kaj ankaŭ la voĉo eliĝus el mi stranga kaj obtuza - konsilu, Eternulo, kion oni povas diri per tia voĉo ne simila al la naturo.

Polana retiriĝas desur la perono, eĉ troe ŝi retiriĝas, aĥ, Polana, mi traglitus ankaŭ tiel; kaj ŝi diras per voĉo, kiu preskaŭ ne estas ŝia: "Envenu, mi - venigos Hafian." Jes, Hafian, sed unue mi volus meti al vi la manojn sur la ŝultrojn kaj diri, nu, Polana, ne ŝate mi timigis vin; danke Dion, ke jam mi estas hejme. Kaj jen, kiel vi establis vin: nova estas la lito, kaj alte sternita, la tablo nova kaj peza, sur la muro bildoj de sanktuloj, jes, homino, eĉ ne en Ameriko oni havas tion pli bona; la planko lignotabula kaj en la fenestroj muskato, bone, ci Polano, kampistis! Juraj Hordubal silentete sidigas sin sur sian kofreton. Saĝa estas Polana kaj scias helpi al si; ĉi tie laŭaspekte, vi divenprovus, ke ŝi havas dek du bovinojn, dek du kaj pli - Dio estu laŭdata, ne vane mi robotis; sed la varmego en shaft, mia kara, se vi scius, kia infero!

Polana ne revenas; Juraj Hordubal sentas sin deprimita, kiel iu estanta sola kaj sola en fremda ĉambro. Mi atendos sur la korteto, li diras al si, eble dume mi lavu min. Aj, demeti ĉemizon kaj alpumpi al si malvarman akvon sur la ŝultrojn, sur la kapon en la hararon, abunde ŝpruci la akvon ĉirkaŭen kaj laŭplaĉe heni, hej! sed tio iel ne konvenus, ankoraŭ ne, ankoraŭ ne; nur iom da akvo el la fera pumpilo (iam estis tie ligna ĉarpentaĵo kaj sitelo sur vekto, kaj la profunda mallumo tie malsupre, kaj kiel humide kaj malvarmete ĝi priblovis, kiam oni kliniĝis super la ĉarpentaĵon) (same kiel en Ameriko, tie farmistoj havas la samajn pumpilojn) (kun plena sitelo en stalon kaj trinkigi bovinojn, ĝis iliaj naztruoj humide brilas kaj ili snufas), nur per iomo da akvo li trempas ŝvitmalsekan poŝtukon kaj viŝas la frunton, la manojn, la nukon, aĥaĥaĥ, kiel ĝi malvarmigas, li vringas la poŝtukon kaj serĉas, kie ĝin pendigi, ankoraŭ ne, ankoraŭ ni ne hejmas tie, kaj la malsekan li ŝtopas en poŝon.

"Je vi havas paĉjon, Hafia," aŭdas Hordubal, kaj Polana puŝas al li dekunajaran knabineton de timigitaj, helbluaj okuloj.

"Vi estas do Hafia," murmuras Hordubal embarase (ho, Dio, por tiel granda infano Teddy-bear!) kaj volas tuŝi ŝian hararon, nur fingre, Hafia; sed la knabinjo eskapas, premiĝas al la patrino kaj ne okullasas tiun fremdan viron. "Nu, Hafia, salutu tamen," diras Polana malmilde kaj puŝbatas la knabinjon dorsen. Aĥ, Polana, lasu ŝin - ĉu gravas, ke la infano timiĝos! "Bonan tagon," flustras Hafia kaj deturniĝas. Juraj sentas sin subite iel strange, liaj okuloj larmpleniĝis, la vizaĝo de la infano tremas antaŭ li kaj disiĝas; nu, nu, kio - eh nenio, nenio ĝi estas, nur ĉar jam tiom da jaroj mi ne aŭdis 'bonan tagon'. "Venu rigardi, Hafia," li rapidas diri, "kion mi alveturigis al vi."

"Iru, malsaĝulino," puŝas ŝin Polana.

Hordubal genuas ĉe la kofro, dipatrino, kiel ĉio dumvoje implikiĝis, kaj li serĉas elektran lampeton, kiom miros Hafia! "Jen, vidu, Hafia, ĉi tie vi premos la butonon, kaj ĝi lumas." Nu, kio, ĝi ne volas lumi; Hordubal butonpremas, returnas la lampeton ĉiuflanken kaj tristiĝas. "Kio nur okazis kun ĉi tio? Ha, versimile interne ĝi sekiĝis, kie estas la elektro, - sciu, estis tiom varme sur lowerdeck - Jes, klare ĝi lumis, Hafia, kiel la suneto. Sed atendu, mi alportis al vi bildetojn, vi vidos ion! Hordubal ĉasas el la kofreto foliojn el magazinoj kaj gazetoj, per kiuj li trametis tiujn kelkajn pecojn da vestaĵoj. "Venu ĉi tien, Hafia, vidu, kiel aspektas Ameriko."

La knabinjo embarase tordiĝas kaj rerigardas la patrinon. Polena seke kaj severe kapmontras: iru! La infano nekuraĝe, maleme ŝovas sin al tiu longa fremda sinjoro - aĥ, elpafiĝi el la pordo kaj kuri, kuri al Marica, al Sofia, al bubinoj, kiuj tie post garbejo enkusenigas tian ĉarman etan hundidon -

"Rigardu, Hafia, jen la damoj - kaj jen rigardu, kiel ili interbatiĝas, haha, kio? tio estas futbalo, sciu? ia ludo, kiun oni ludas en Ameriko. Kaj jen la altaj domoj -"

Hafia jam tuŝas lin per la ŝultro kaj nekuraĝe flustras: "Kaj kio estas ĉi tio?"

Jurajon Hordubal inundis ĝojo kaj emocio: vidu do, la infano jam kutimiĝas! "Tio ... sciu, tio estas Felix the cat."

"Sed ĝi estas ja kato," protestas Hafia.

"Haha, memkomprene, ĝi estas kato! Vi estas saĝa, Hafia! Jes, ĝi estas. . . tia amerika virkato, all right."

"Kaj kion ĝi faras?"

"Ĝi... ĝi lekas tin, ĉu vi komprenas? tian ladan skatolon de konservaĵo. Ĝi estas advertisment por konservaĵoj, ĉu vi scias?"

"Kaj kio estas skribite ĉi tie?"

"Tio estas...tio estas io amerike, Hafia, tion vi ne komprenas; sed jen, rigardu, la ŝipojn," forturnis Hordubal rapide la parolon. "Per tia mi ŝipis."

"Kaj kio estas tio?"

"Tio estas fumtuboj, jes. La ŝipoj havas interne vapormaŝinon, kaj malantaŭe tian. . . tian propeller. . . "

"Kaj kio estas skribite ĉi tie?"

"Tion vi legos alian fojon, vi scias ja legi, ĉu?" elturn­iĝas Hordubal. "Kaj ĉi tio, vidu, karambolis du ĉaroj... "

Polana staras sur perono, la manojn krucmetitajn sur la brusto, kaj per sekaj fiksokuloj rigardas la korteton. Tie fone en la ĉambro kliniĝas al si du kapoj, lanta vira voĉo penas klarigi, kio estas tio kaj kio alia, "tiel oni faras tion en Ameriko, Hafia, kaj ĉi tio, jen, tion foje mi mem vidis," kaj poste la voĉo longiĝas, hezitas kaj murmuras: "Iru, Hafia, iru rigardi, kie estas la panjo."

Hafia sagas al la perono kvazaŭ liberigita.

"Atendu," retenas ŝin Polana, "demandu lin, ĉu li volas ion

manĝi... aŭ trinki."

"Ne necesas, mia kara, ne necesas," voĉas Hordubal kaj hastas al la perono. "Vi estas bona, ĉar vi rememoris, multfoje mi dankas, sed tio ne urĝas. Eble vi havas ian alian laboron."

"Nu, laboro estas ĉiam," rimarkigas Polana eviteme.

"Nu, vidu, Polana, nu, vidu, mi ne ĝenos vin, nur zorgu pri

la via, kaj dume mi... mi..."

Polana levas la rigardon al li, kvazaŭ ŝi volus ion diri, kvazaŭ ŝi volus subite multon diri, eĉ ŝiaj lipoj tikas; sed ŝi englutas tion kaj sekvas la sian, ĉar ĉiam estas io por fari.

Hordubal staras inter la pordo kaj rigardas Polanan, kio, se mi irus post ŝin en la remizon - ankoraŭ ne; la remizo estas malluma, nu, iel ĝi ne konvenas. Ok jaroj, kamarado, estas ok jaroj. Prudenta edzino estas Polana, ŝi ne volviĝas ĉirkaŭ via kolo kiel junulino; vi volus demandi ŝin pri io aŭ alia, pri kampo, brutoj, sed Dio gardu, kiam ŝi havas laboron. Polana ĉiam estis tia. Laborema, rapidmova, saĝa.

Enpense rigardis Hordubal la korteton. Pura korteto, prikreskita de potentilo kaj antemo, eĉ ne kanaleto de sterkakvo elfluas. Nu, pririgardi la mastrumaĵon - ankoraŭ ne, ankoraŭ ne; Polana diros ja mem, venu rigardi Juraj, kiel mi kampistis; ĉio masonita kaj fera, ĉio nova, tiom kaj tiom ĝi kostis - Kaj mi diros: Bone, Polana. Ankaŭ mi portas al vi ion por la mastrumaĵo.

Bone Polana tion faras; kaj rekta ŝi estas, rekta kiel junulino. Eternulo, kia rekta dorso! Ĉiam tiel rekte ŝi portis la kapon, jam kiel knabino - Hordubal ekĝemis kaj gratis la nukon, nu jes, Polana, estu laŭ la via; ok jarojn vi estis via propra mastrino, ne eblas tion nur tiel rompi; vi mem diros, bona viro estas en la domo.

Enpense rigardas Hordubal la korteton. Ĉio estas alia kaj nova, sukcese Polana laboris; sed la sterko, homo, tiu sterko neniel plaĉas al mi. Tio ne estas stalsterko, tio estas sterko ĉevaleja. Sur la muro du koljungiloj, sur la korto ĉeval-ekskrementoj - Polana tute ne menciis, ke ŝi bredas ĉevalojn; sed aŭdu, ĉevaloj, tio ja ne estas por virino. Stalo estas loko por ulo, tiel ĝi estas. Hordubal sulkigis pro zorgoj la frunton: tio estas hufobato kontraŭ tabula septo; ĉevalo stamfas per hufo, eble ĝi volus trinki; mi alportus al ĝi akvon en tola sitelo, sed ne; nur kiam Polana diros al mi, venu, Juraj, rigardi nian mastrumaĵon. En Johnstowen oni havis ĉevalojn malsupre en galerioj; mi iradis frapeti ilin sur la buŝo - sciu Polana, bovinoj tie ne estis; kapti ian bovinon je korno kaj skui ĝian kapon, jen - jen - jen - jen, ci, he, he! Sed ĉevalo - nu, Dio estu laŭdata, ke vi havos ĉi tie viron.

Sed nun ekbonodoris io konata kaj malnova, io, kio bonodoris ĉi tie ekde la infanaĝo. Hordubal longe kaj dankeme flaras: ligno, peĉodoro de ligno, bonodoro de piceaj ŝtipoj sub la suno. Juraj estas tirata al la ŝtipejo, al la raspa mano bona estas raspa krusto, ankaŭ ligna bloko estas ĉi tie kun enigita hakilo, lignotenilo kaj segilo, lia malnova segilo, glatigita de liaj manegoj. Juraj Hordubal profunde elspiris, alveno en sano kaj belan bonvenon en la hejmo, demetas la jakon kaj enigas ŝtipon en la firmajn alojn de la lignotenilo.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 358.05 Kb.


Elŝuti 358.05 Kb.