Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Esperanta informado

Elŝuti 22.35 Kb.

Esperanta informado




Dato07.01.2018
Grandeco22.35 Kb.

Elŝuti 22.35 Kb.

ESPERANTA INFORMADO
N-ro 60

16-/12-/2009


martinandres58@yahoo.es
Arangxas: Andrés MARTÍN

INDEKSO


1.- Reta trejnkurso por instruontoj

 

2.- Trejnkurso por E-instruistoj en Togolando


 3.- Plia direktoro malaperis


4.- Esperanto-movado en Madagaskaro

1 - Reta trejnkurso por instruontoj


Saluton,

Eble informighas jam de aliaj fontoj pri tio ke la redaktoro de edukado.net partoprenis unu el la kunsidoj de la nova ILEI-estraro (kunveninta en la pasintaj tagoj en Roterdamo).

Tio estis la unua fojo en la 8-jara ekzisto de a retejo, ke la instruista ligo oficiale agnoskis la pagharon, kaj kun ghia novelektita estraro Katalin Kováts sukcesis interkonsentis pri multflankaj kunlaborebloj.
Eble unu el la plej grandskalaj projektoj estas la printempe lanchota reta instruista trejnkurso. Ghi ne celas anstataui la jam funkciantajn kelkajn cheestajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Poznan), sed volas plivastigi la trejnigheblojn al tiuj, kiuj ne havas la riemdojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn. Ni forte pensas pri ne-europanoj, sed ne nur pri ili.
La celo de edukako.net lanchi distancan trejnadon tute kongruis kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial kunigante niajn ideojn kaj fortojn ni lanchos ene de ses monatoj pilotan prov-kurson, funkciigotan tra speciala sekcio de la (tiam jam) finkonstruita nova interfaco de 'edukado.net'.

La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernon de la programo formas metodiko, antauvidebla je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenau du kromprogramojn el elekto de eble plurera listo, kun ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo.


La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankau multaj ekzercoj, necesos ankau pretigi studprogramojn, lecionplanojn. La kurso finighos per ekzameno, kutime per fizika cheesto en renkontigho kaj tiea prezento de modela leciono.


La lanchaj partneroj estas 'edukado.net' kaj ILEI, kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj. Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukinstitucion en la diplomado.


La kurso ne estos senpaga, sed per diversaj ofertoj ni vastigos la alireblon kiel eble plej vaste.
Shlosilaj agantoj estas Katalin Kováts de 'edukado.net' kaj Duncan Charters por ILEI.
Se vi interesighas pri eventuala partopreno en la trejnado kaj deziras esti informita pri la programo, bv. anonci vin - sen ajna sindevigo - che redaktanto(che)edukado.net por ke ni trovu vin rekte, kiam ni havas konkretajn informojn. Katalin Kováts - redaktoro de edukado.net kaj Stefan MacGill, prezidanto, ILEI
____________________________________________________

 

2.-Trejnkurso por E-instruistoj en Togolando


Karaj gekolegoj,

Inter la 16-a kaj 31-a de decembro 2009 okazos, en Instituto Zamenhof, en Lome (Togolando) trejnkurso por E-instruistoj. Estas atendataj deko da partoprenantoj. Por efika selektado de la partoprenontoj, nun okazas preparkurso, kies programo jenas :

Pasho I : Nia biblioteko

Pasho II : El la Fundamento de Esperanto

Pasho III : Zamenhof kaj Esperanto (iom da Historio)

Pasho IV : Esperantismo

Pasho V : Iom da metotidiko pri la E-instruado

Pasho VI : Uzado de Vortaroj

Pasho VII : Valoroj de Esperantaj diplomoj

Pasho VIII: Tendencoj en la Esperanto-movado

Pasho IX : Vivokonceptoj

Pasho X : Nutrado de la tuta Homo

Pasho XI : Tropo kaj Fabeloj/Proverboj afrikaj
La preparkurso komencighis la 2-an de oktobro 2009, kaj la 17-an jhus iris la pasho III al la kursanoj. Lau la tempoplanado, en chiu semajno la kursanoj ricevas almenau unu pashon. Tiel ghis la fino de novembro chiuj pashoj estos en la manoj de la kursanoj. Ghis nun chio iras tre bone, kaj esperindas, ke tiel pluestos ghis la fino de la preparkurso, kaj tiel estos ankau por la trejnkurso mem en decembro 2009.
La preparkurso nun gvidas laborantoj de ACE (Afrika Centro Esperantista), kiuj gvidos ankau la cheestan kurson en decembro 2009.

Certe la kursanoj bezonas materialon. Jes, se iuj shatus helpi al la partoprenantoj de la trejnkurso, tiuj disponigu al ACE iu(j)n el jenaj libroj :

- Fundamento de Esperanto

- Lingvaj Respondoj

- La tuta Esperanto

- Historio de Esperanto

- La vivo de Zamenhof

- Metodiko de la Esperanto-instruado

- kaj ceterajn librojn, kiujn iuj shatus donaci.
Pliaj informoj estas riceveblaj che <afrikacentro@hotmail.com> kaj<esp.togo@cafe.tg>
__________________________________________________________________

3.-Plia direktoro malaperis


Je la komenco de la nuna jaro ekzistis kvar salajrataj direktoraj postenoj en Esperantio: che SAT en Parizo, che UEA kaj IEI en Nederlando, che IEMW en Vieno (la sola shtata dungito). Fine de 2009 restis nur du. Sed se la SAT-dungito foriris pro normala pensiuligho, por Internacia Esperanto-Instituto en Hago temis pri eksterordinara cirkonstanco.

Lau la skandalgazeto "Libera Folio", la kontrakto de Atilio Orellana Rojas subite chesis la 6an de oktobro char li shtelis milojn da euroj el la banka konto de la institucio fondita de Andreo Che en la 1930aj. Chi-semajnfine la eksdirektoro estas instruanta en Caba (Argentino): li do revenis al sia patrolando.

Dum li estis dungito de IEI, s-ro Orellana oficis ankau kiel estrarano de ILEI kaj UEA-komitatano. Sub lia ghenerala sekretarieco la instruista fakasocio havis akran konflikton kun UEA, pro la lingvaj ekzamenoj. La argentina gejo koliziis kun fajraj eksterlandaj hungarinoj (momente protektataj de Roterdamo) kaj chi-somere li ne estis reelektita al la ILEI-estraro. Li tamen restas UEA-aktivulo, kiel influa membro de la Amerika komisiono.

S-ro Orellana ne havas la esperantan civitanecon; li ech estis negative signalita al la Registra Instanco fare de almenau du paktintaj establoj. Se en la kazo de LF-koop temas pri du epizodoj de ekonomia damagho (en 1998 kaj 2008), en la kazo de EFEN temas pri lia specifa konduto en Nigherio, ankorau en la antaua jarcento (do sendepende de posta plendo el Togolando). Fakte Atilio Orellana ne plu kuraghas meti piedon en Afriko: tial, kvankam ILEI-sekretario, li ech ne partoprenis en la pasintjara (fiaskinta) ILEI-konferenco en Benino.

[HeKo 413 3-A, 20 dec 09]

_____________________________________________________________



4.-Esperanto-movado en Madagaskaro

El Vikipedio



La Esperanto-grupo de Antananarivo en 1906

Pioniroj de la Esperanto-movado en Madagaskaro estis P. Bourdier kaj M. Ravelojaona en Antananarivo en 1901 kaj P. Lemoine en Diego-Suarez en 1903. En 1905 en Antananarivo estis fondita Esperanto-grupo, samjare fondighis Esperanto-grupo ankau en Ankadifotsy. La gazeto Le Courrier de Tananarive (Antananarivo) presis Esperanto-kronikon kaj artikolojn. En 1907 estis fondita grupo malagasa kaj grupo en la 13-a regimento de kolonia infanterio kun 30 membroj. Lau Dietterle-statistiko en 1928 nur unu esperantisto trovighis sur la insulo. Lau ICK-raporto 1929 trovighas jam notinda nombro de esperantistoj indighenaj.“ En 1933 delegito de UEA estis nur en Fianarantsoa.

En 1960 estis fondita Unuigho de Malagasaj Esperantistoj kaj Junulara Esperantista Organizo Madagaskara estis fondita en 1963, kaj alighis al TEJO en 1988.

Hodiau estas vigla Esperanto-movado tie. En Antananarivo estas Karatea Esperanto-klubo kaj Tana Esperanto-klubo. Estas lokaj kluboj en Antsirabe, Soavinandriana, Tsarananàna, Bealanara, Mandritsara kaj Mahabo, krom izolitaj esperantistoj en kelkaj aliaj urbo. Estas ankau Esperanto Eksport', loka provo de uzi Esperanton en komerco.



Inter Ni estas oficiala revuo de madagaskara Esperanto-movado.

============================================================================================================================


Elŝuti 22.35 Kb.

  • 3.-Plia direktoro malaperis
  • 4.-Esperanto-movado en Madagaskaro

  • Elŝuti 22.35 Kb.