Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eŭropo kaj krizo de lampoj

Elŝuti 42.96 Kb.

Eŭropo kaj krizo de lampoj




Dato15.03.2017
Grandeco42.96 Kb.

Elŝuti 42.96 Kb.

Eŭropo kaj krizo de lampoj

D-ro Max Kašparů, diakono kaj psiĥiatro, membro de UMEA, Ĉeĥio


Ĉiu epoko solvas siajn proprajn specifajn problemojn kaj indikas ilin per specifaj koncernaj nomoj. Nun en eŭropa kontinento regas la plej ofte uzata vorto: krizo – ekonomia, ekologia, politika, valoreca, energia, nutraĵa...

Mi ne okupiĝas per konspiraj teorioj pri mondregado de framasonoj, sekretema Bilderberg kaj eksterteraj civilizacioj, kiuj estas onidire prakialoj de niaj problemoj, sed mi aŭdacas eldiri ideon, ke la kaŭzo de tiuj ĉiuj krizoj estas – krizo de lampoj.

La angla verkisto G. K. Chesterton skribas en iu rakonto pri urba skabenaro, kiu decidis nuligi sur placo starantajn gasajn lampegojn de publika lumigado. Ĉar unu el skabenoj estis posedanto de metiejo por prilaborado de metaloj kaj bezonis materialon, la alia sidis en entrepreno por elektroenergio kaj klopodis ŝanĝi gason al elektro, la alia estis alkoholŝatanto kaj bezonis kuprajn tubojn por fabriki alkoholaĵojn... La urbestro hezitis kaj invitis en kunvenon de skabenoj iun monaĥon, por ke li esprimu sian opinion. La monaĥo ne parolis pri metalo, kupro aŭ elektro, sed pri senco kaj filozofio de lumo. La skabenoj forte ekkoleris kaj la argumentojn filozofi-teologiajn rifuzis. La lampegoj malfrue vespere estis malstarigitaj. Ekregis mallumo, ĥaoso kaj perforto en la tuta urbeto.

Mi mem opinias, ke dum lastaj dekjaroj falos sur nia kontinento unu kandelabro post alia.


Ni estingas lumigilojn de prudenta racio

Ni vivas en la lando, kie preskaŭ ĉiu civitano vizitadis liceon kaj ĉiu tria frekventis altlernejon, sed oni ĝenerale kredas pri fino de la mondo laŭ majaa kalendaro, pri trairo de nia planedo tra galaksia zono sen energio, je kuraca forto de iu ajn ŝtono, ke homoj povas ligi sin per ekstersenca perceptado kun lumaj estaĵoj, kosmaj akompanantoj, arketipa di-idolaro, ke oni povas penetri en absolutan realon kaj praesencon de propra konscio.

Tondilo de malrealo kaj de logika penso danĝere malfermas sin kaj la „para“ kaj „pseŭdo“ penetras en homajn kapojn.
Ni estingas lampojn de prudenta tradicio

Ni fieras pri tio, kio fakte meritas honton kaj ni hontas pri tio, kio meritus fieron. Moralaj skandaloj de niaj famaj politikistoj, kantistoj kaj sportistoj estas por publiko kiel brilaj ornamaĵoj. Tiuj famuloj restas aŭdacaj kaj cinikaj eĉ en la momentoj, kiam ili estas kulpopruvitaj. Nun jam neniu scias kio estas aŭ ne estas malvirto. Tiuj „homaj rajtoj“ ŝiritaj el la ĉeno – tiuj „civitanaj liberoj“ ne diferencigas la virtojn kaj la malvirtojn. Ni vivas en mondo, kie nenio estas honto.


Ni estingas lampojn de prudenta kredo

Pri nia lando oni opinias, ke ĝi estas unu el la plej ateisma. La preĝejoj kristanaj malpleniĝas, sed amase kreskas sanktejoj de kartoprofetinoj, interpretantoj de sonĝoj, horoskopoj kaj gvidantoj por reveno en pasintajn vivojn ktp. Memdestinintaj ŝamanoj, instruistoj de tantroj kaj diversaj konsilantoj anstataŭis pastrojn, psikologojn, kuracistojn... ne pro nia ateismo, sed pro forta nekristana kredo!


Ni estingas lampojn de naturaj interhomaj rilatoj

Disfalas ekzistantaj familioj, kaj novaj preskaŭ ne ekestas. Pravas la vortoj de la germana filozofo Martin Heidegger, kiu diris, ke moderna epoko forigis malproksimecojn, sed kaŭzis perdon de proksimeco. La Kristnasko pruvas tion. Kreskas nombro de restoraciaj entreprenoj malfermitaj dum kristnaska vespero. La Kristnasko jam ne estas festo de familio, kiam la familio sidiĝas ĉe komuna tablo. Unu el miaj junaj klientinoj diris al mi, ke ŝi preferis iri dum kristnaska vespero en knajpon, ĉar la patrino vivas kun aĉa partnero kaj la patro vivas kun histeria virino. En tiu knajpo inter drogaĉuloj ŝi sentis sin pli bone. Eble ni povus vivi sen sukcesa ekonomio, sed sen lumo? Ĉu tio eblos?


...tra patrino de sep mortecaj pekoj...

La longan historion de eŭropa kontinento lumigis longega aleo de lumigiloj konsiderante rilate bonon aŭ malbonon, belon aŭ malbelon, veron aŭ malveron. Oni ankaŭ konsideris, ke la homo en sia propra esenco ne ŝanĝiĝas nur alternas la situacioj, ĉu en longaj ĉu en mallongaj periodoj, en kiuj homoj vivas. Do difinoj de bono, belo kaj vero dum tempo ne tro ŝanĝadis sin. Ĝenerale oni akceptadis ilin kiel sanktan Triopon kaj kontraŭ ĝi tamen ĉiam pli aŭ malpli pekis. Ĝi valoris kiel ligo de familia kaj socia vivoj. Ĝi estis energia instigo por eŭropaj lampoj.

La eŭropa civilizo, kiel konate, estiĝis en triangulo de tri urboj: de la „saĝa“ urbo Ateno, de la „eterna“ urbo Romo kaj de la „sankta“ urbo Jerusalemo. Grekoj donis al la kontinento filozofion, romanoj juron kaj judoj kredon. Lige de tio naskiĝis difino de tiel nomata „sepopo de mortecaj pekoj“. Sed dumtempe oni ĝin multe ŝanĝiĝis, kaj el negativaj pekoj fariĝis modernaj pozitivoj.

La fiero ŝanĝiĝis al sana memfido, el avaro fariĝis leĝo de ekonomio, la malsobreco al plialta vivnivelo, la envio al batalo por justeco, la kolero al natura reago kontraŭ agado de aliaj, la malĉasteco al prevento kontraŭ nervozeco, la maldiligenteco al sociala subteno aŭ prokrastineco.

Danke“ al tiu nova difinaro en nia malnova kontinento ne ekzistas plu veraj pekantoj. Se ni aldonus ankoraŭ al la ecoj, hodiaŭ jam malmulte memoratajn, kiel: krudeco, kiu ŝanĝiĝis al esprimo de libero, ŝtelado al libera negoco, neglekta edukado de infanoj al kreo de propraj opinioj, malhonoro de tradicioj al venko de sana racio, kaj likvidado de pozitivaj valoroj al likvidado de antaŭjuĝoj, tiel ni trovas la nuntempan nian konatan Eŭropon.
...ĝis al eŭropa pranepino

Eŭropo fine de dudekunua jarcento ekhavos sian propran aspekton, siajn novajn lampojn kaj iliajn fontojn de energio. Ĝi staros sur principoj de la konata ludilo - kubetaro „Lego“; la planata kontinento kun propraj enhavo, koloro kaj formo. Krom aliaj estas por „Lego“ tipa ankaŭ tio, ke ĝi ne havas stabilan internan ligon de siaj unuopaj pecoj kaj elementoj. Tiuj ĉi pecoj de kubetaro ne taŭgas por aliaj kubetaroj. Tio estos la du unuaj negativoj de eŭropa kontinento dum fino de la 21-a jarcento kaj efikos per interna nestabileco de rilatoj inter partoj, kaj samtempe per neeblo la kubetaron forlasi.


Estontaj eŭropaj diktaturoj

En la pasinta jarcento travivis eŭropa kontinento du diktaturreĝimojn, kiuj damaĝis homajn rajtojn. Fine de la nuna jarcento atendas Eŭropon la diktaturo de „homaj rajtoj“, precipe diktaturo de minoritatoj, komunik-mediatoj kaj „deprivitoj“.


Diktaturo de minoritatoj

La Fakto, ke en Eŭropo kaj Usono oni sukcesis akiri staton de egaleco inter rasoj, nacioj kaj politikaj opinioj, do la staton kiam la plimulto ne decidas pri minoritatoj, tendencas al ŝanĝo – la minoritatoj impetiĝas al povo kaj postulas ne nur siajn naturajn rajtojn (laŭprave!), sed! ili luktos pli kaj pli transformi siajn patologiajn opiniojn kaj deviaĵojn al la ĝenerala socia „platformo“. Ili penetros en politik-kaj ekonomi-fortajn postenojn, en altajn poziciojn de unuopaj ŝtatoj, inkluzive eŭropajn centrojn, kreos potencan reton, kiu per ĉiuj formoj de komunika mediato influos tradici-valoran nivelon de la kontinento.


Diktaturo de mediato

El psikologio (kaj el politiko) estas konate, ke manipulado al homamaso estas pli facila ol manipulado al unuopulo. Kiu posedas mediaton en unu mano, en la alia mano tenas homamason. Mediato influas starpunktojn, opiniojn kaj vivstilon. Ĝis nun estis la mediato regata el centro. Sed en la lasta tempo evoluo de tekniko kaŭzis, ke konkurento de radio-elsendo kaj televido fariĝis tiel nomataj „sociaj retoj“ alkroĉitaj al tutgloba komunikado.

Tio tre forte ŝanĝos opini-etoson ne nur de unuopuloj, sed de multnombraj homamasoj. Aperos novaj dependencoj (obsedaĵoj). Ili alvicigos sin al jam ekzistantaj alkoholismo, drog-uzado kaj aŭtomat-ludado – kiel dependeco al interreto kaj distraĵoj de diversaj tipoj.

Krom deviuloj en socio-vivo jam nun aperas socie nematuraj homoj kaj opinie nefortaj unuopuloj, kiuj en la ĝangalo de informoj perdas orientiĝon. Sekvos ĥaoso, kiun ekutilos manipulantaj minoritatoj, kiuj ne respektas oficialajn fontojn de informaro kaj instalos siajn proprajn manipul-kanalojn. La kunligo de ĥaoso kaj manipulado kaŭzos ne nur plinombriĝon de spiritaj perturboj, sed ankaŭ ĥaoson en sociaj valoroj. La ambaŭ faktoroj kreos neelireblan cirklon.


Diktaturo de deprivitoj

Laŭ oficiala difino la vorto deprivanto – deprivito - deprivulo - estas homo, kiu pro psikologiaj, biologiaj aŭ sociokulturaj kialoj ne akiris homan normalecon, eventuale perdis ĝin. La sekvoj de deprivateco estas pli fortaj en senta ol en intelekta sfero. Tiuj homoj estas diversforme „neperfektaj“ aŭ „difektitaj“, sed ne malsanaj.

Oni povas ilin indiki laŭ kelkaj signoj: ili havas tendencon direkti ĉiujn siajn fortojn por akiri povon, posedaĵon, kaj manipuli aliajn homojn. Ili havas tiel nomatan „anstataŭan programon de la homeco“, en kiu mankas sufiĉa respondeco, altruismo kaj kreemo. Ili tendencas kunigi sin en koaliciojn, detruas „altajn principojn“, moralajn valorojn, kaj ilia esenca vivprogramo estas detruo-konduto. Rilate al tio gravan rolon havos drogostreĉoj. Kiel jam dirite, la minoritatoj neprigos siajn homajn rajtojn kaj civitanajn liberojn kaj post kelkaj jardekoj la konsumado de drogoj estos ĝenerala kutimo en Eŭropo. Al krimeco, socia neegaleco, plinombriĝo de mensaj malsanoj kaj multkultura tensio aldoniĝos ankoraŭ psikotropaj medikamentoj.

Mia persona sperto dum kvardek kvin jaroj de la psikiatra kaj jurmedicinista praktikado, atestas, ke nombro de deprivuloj kaj tokso-maniuloj rapide kreskas ne nur en nia lando, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj. Kaj se ilia nombro en fino de la jarcento grave plialtiĝos, mi aŭdacas antaŭdiri, ke ili tre serioze influos vivatmosferon de eŭropa kontinento pere de sia ĉu krima konduto, ĉu pro financaj elspezoj rilate al solvo de tiuj problemoj. Daŭros la tendenco sociajn kaj moralajn problemojn solvi nur per teknikaj iloj, sed tion oni ne povos fari eterne. Malbono estas pli rapida kaj ĉieesta. Bedaŭrinde ke deprivuloj, deviuloj, tokso-maniuloj kaj ankaŭ manipulantaj minoritatoj havos sufiĉe grandan kampon por siaj interesoj kaj por disvastigo de sia „kulturo“.


Pliaj partoj de la kubaro „LEGO“ sur konstruejo de Eŭropo

Venonttempe la Eŭropo, post ŝton- bronz- kaj fer- epokoj, vivos epokon plastan, ĉar unuopajn partojn de kubaro oni kreas el jam uzita materialo. Finfine jam nun ni uzadas, anstataŭ naturaj materialoj, artefaritajn kaj tiu ĉi tendenco daŭros.


Parto nomata familio

La dinamismo de ŝanĝoj plirapidiĝas. Se ankoraŭ nun ekzistas kelkaj variaj formoj de familio, dum dekjaroj ili perdos sian strukturon. Nun (portempe) la kerno de la familio konsistas el viro kaj virino kaj iliaj infanoj, kaj pli vasta familio kun geavoj, geonkloj kaj gekuzoj. Aliaj modeloj estas poligamiaj (kutime patriarĥaj) familioj kaj neplenaj familioj nur kun unu el gepatroj (kutime virino). Tio estas teorio. En realo jam ekzistas liberaj neligitaj interilatoj.

Mankos la tradiciaj familiaj modeloj. Pro egoismo, hedonismo kaj perdo de respondeco por vivo kaj socio realiĝos en Eŭropo, en fino de la jarcento, kresko de individualismo, malprofundiĝo de interhomaj rilatoj. Nun difinita funkcio de familio kiel reprodukta, ekonomia, kulture edukanta, socie psikologia kaj emocia, estos pli influita per ekonomio kaj direktisma juro ol de la natura deziro estiĝi gepatroj. Pro tio daŭre malaltiĝos jam nun malalta naskokvanto de etnaj eŭropanoj kompare kun la naskokvanto de enmigrantoj, kun multaj idoj. Kaj tio okazos ne nur pro perdo de senco al familia vivo, sed ankaŭ pro malaltiĝo de reproduktpovo de eŭropaj viroj kaj virinoj.
Parto de ortodoksa kaj katolika eklezioj

Pro sekular-rigardo al la homo kaj lia loko en la mondo kreskos iom post iom malsimpatio kaj atakoj de fortiĝantaj minoritatoj precipe kontraŭ la plej grandaj kristanaj eklezioj, kiuj restos lastaj proklamantoj de la tradiciaj konceptoj de vivo: de senco de geedzeco kaj familio, de kulturaj valoroj kaj vivstilo. Se ambaŭ eklezioj rezistos la influon de perforta sekularizado, la atakoj kontraŭ ili grave plifortiĝos. La ortodoksa moskva patriarĥo Kyril reagis, krom alio, per la vortoj: „En tempo, kiam la ideologio de morala liberemo kaj relativismo klopodas forlasi el homa vivo tradiciajn valorojn, estas necese kuraĝe voki por protekto de evangeliumaj ideoj kaj al majesta honorindeco de homo kaj lia destino.

Ambaŭ eklezioj havas ja nur eblon proklami evangeliumajn ideojn kaj ŝajnas, ke ilia ekzisto fine de tiu ĉi jarcento finiĝos. Se tio ne okazos per morto de lasta disĉiplo, oni eĉ ne povas eviti martirecon.
Parto de spiritualeco

La spaco de kosmo ne toleras vakuon, diradis al ni en lernejo nia instruisto, ĉio volas esti plenigita. Se el eŭropa kontinento malaperos la kristana kredo, tute certe ĝian lokon plenigos alia spiritualeco. Oni ne komprenu tion nur kiel vizion aŭ aŭguraĵon, ĉar jam nuntempa situacio en Eŭropo estas tia.

Kia la spiritualeco estos nun ankoraŭ ne estas klare. Oni povas nur supozi, ke fine de la jarcento temos pri solitera sinkretisma miksaĵo de diversaj orientaj religiaj direktoj, ia privata spiritaĵo. Aŭ sur la „Malnova Kontinento“ ekregos islamismo.
Parto de multkultureco

La novaj migrantoj al eŭropa kontinento, plejparte el islamaj landoj, ludos gravan rolon en religia kaj kultura vivoj de Eŭropo. Se nun la mondo troviĝas en batalcentro de ideoj, mi pensas, ke sur la malnova kontinento tiu batalo ne estos tro frapanta. Kiam la nombro de islamanoj akiros punkton de grava influo, ĝi ne kontraŭos kristanan religion, eĉ ne ian formon de kulturo, ĉar ambaŭ jam fine de la jarcento en Eŭropo ne ekzistos. Pri la likvido meritos eŭropanoj mem kaj unuafoje en la historio nia kontinento falos sub fremdan kulturon kaj religion sen batalo, ĉar ĉiu rezisto bezonas moralan forton. Tiun forton la Eŭropo ne havos. Oni atendas konflikton – milito de civilizoj - sed mi opinias paradokse , ke tio ne okazos.


Parto de kontinentaj konfliktoj

Oni ne povas aŭguri, ke en la dua duono de tiu ĉi jarcento okazos sur eŭropa kontinento la milito de nordo kontraŭ sudo, aŭ de oriento kontraŭ okcidento. Se iaj konfliktoj okazos, temos pri militoj inter fortiĝanta grupo de deprivuloj kaj krimaj unuopuloj kontraŭ ankoraŭ laŭnorme vivanta socio, pri militoj inter tiu parto, kiu akceptas restaĵojn de kultura kaj etika tradicioj, kaj la parto, kiu jam la tradiciojn forlasis kaj krom hedonismo kaj amuzo akceptas nenion. La tensio inter maljuna kaj juna generacioj, kiel malbona heredaĵo de tipe liberala kapitalisma ekonomisma tendenco, sur la tuta kontinento, forte plilarĝigos la fendon inter malriĉaj kaj riĉaj; kaj okazos ankaŭ problemoj de demografia karaktero. Pro tio mi pensas, ke eĉ povas esti akceptotaj leĝoj ne nur por libervola eŭtanazio, sed eĉ por deva eŭtanazio de grave malsanaj, inkluzive selektadon de kriplaj infanoj, ĉar en parlamentejoj de eŭropaj ŝtatoj eksidiĝos iom post iom homoj kun liberala kaj malhumane ekonomi-prefera pensado.


Parto de lingva politiko

Laŭ datenoj de Eŭropunio la elspezoj por lingvaj tradukoj de tiu ĉi institucio bezonas jam ĉiujare plurajn dekojn da milionoj eŭroj! La respekto al lingvoj de unuopaj ŝtatoj estas ĝusta. Sed montriĝas, ke la regbastonon de lingvoj tenas, ne nur sur la eŭropa kontinento sed tutmonde, la angla lingvo. Mi ne kontraŭas. Tamen kun tio certe ne konsentos grandaj kaj ekonomie fortaj eŭropaj nacioj frunte de Germanio, Francio aŭ Rusio; ĉar defioj de scienco, tekniko kaj antaŭ ĉio internacia negoco en monda skalo jam nun influas kaj en estonteco multobligos la influon de tiuj „fortaj“ lingvoj. Oni povas apenaŭ imagi, ke en tiu „babilona ĥaoso“ volus resti la germana, la rusa, la franca...lingva „Cindrulino“.

Usonanoj jam nun devas lerni neniun alian nacian lingvon. Ili ŝparas milojn da horoj en lingvaj klasoj kaj miloj da dolaroj pro instruado, kaj ili povas dediĉi la tempon al aliaj fakaj edukadoj kaj la ŝparitan tempon uzadi por disvolviĝo de strategiaj kampoj. Kompreneble, ke ili postulas, ke la angla estu tutmonda. Tia fakto post kelkaj jardekoj kaŭzos fortan tension inter ŝtatoj de unuopaj eŭropaj lingvaj kampoj, kaj ĝi eĉ plialtiĝos, ĉar al ekonomia rudro alpaŝos la plej potencaj aziaj ŝtatoj – Ĉinio, Barato kaj Japanio. Ĉu ili respektos la lingvan diktaturon de okcidento, oni povas nur konjekti.

Propono de komuna eŭropa lingvo ne estas novaĵo. Jam Komenio pensis pri kreo de artefarita, regula lingvo en sia verko Via lucis kaj plu en sia verko Obecné nápravy věcí lidských (Ĝenerala rebonigo de homaj aferoj), kie li skribis: „...ekestis multaj lingvoj per nura miksaĵo, kial ne unu lingvo per prudento kaj racio kaj pure artefarite korektita?“

La nova lingvo laŭ Komenio estu facila por lernado, sen malreguleco, sed samtempe pli akurata kaj pli riĉa ol naciaj lingvoj; ĝi neniel naciajn lingvojn damaĝus, ĝi servus nur por komunikado kaj kunlaboro sur internacia nivelo. Tia solvo por Eŭropo povus esti „la eŭropa“ - esperanto. Ĝi estas oficiala lingvo de nenia lando nek potenco. Laŭ lingvistoj ĝi estas lingvo sesoble plirapide lernebla ol lingvoj naciaj. La lernado, apud la angla, alportus grandegajn financajn ŝparojn. La opinio, ke esperanto anstataŭus la anglan, estas ridinda, superflua. La tasko de esperanto estas servi kiel rapida kaj disponebla komunikado jam ĉe lernejaj infanoj, ĉar ili estas kapablaj proprigi ĝin al si dum mallonga tempo, ĉar samtempe ĝi servas kiel propedeŭtika lingvo.

Jam en la jaro 1954 asembleo de UNESCO asertis, ke rezultoj akiritaj per esperanto estas konformaj kun la celoj de tiu ĉi institucio. Pro tio estis alligitaj oficialaj rilatoj inter UNESCO kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio), kiu estas neŝtata organizo. La kunlaboro daŭras. En la jaro 1977 la ĝenerala direktoro UNESCO Amadou-Mahtar M’Bow parolis okaze de la 62-a Universala Esperanta Kongreso. En la jaro 1985 alvokis la asembleo de UNESCO membroŝtatojn kaj internaciajn asociojn por akcepto de studprogramoj pri lingvaj problemoj kaj pri esperanto en lernejoj tial, ke oni studu eblecojn de uzo de tiu lingvo en internaciaj kontaktoj. La Universala Esperanto-Asocio havas konsilrilatojn kun UN, UNICEF, Konsilo de Eŭropo, Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kaj Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO).



En nuna mondo, kiu pli klare perceptas rajtojn de minoritatoj kaj lingvan kaj kulturan diversecojn, gajnas la internacia lingvo esperanto denove atenton de decidrajtaj funkciuloj. Neŝtataj asocioj kaj movadoj insistas trakti la demandojn en diskutoj en UN kaj EU. En julio 1996 okazis en Prago simpozio de sendependaj ekspertoj, kiuj ekzamenis tiaman postenon de esperanto kaj proponis ĝian envicigon inter diskutojn pri lingvaj rajtoj kaj lingva politiko en Eŭropo.
Fina parto

Eŭropa kontinento konsistos fine de la 21-a jarcento el pli da partoj ol tiuj naŭ de l´metafora „kubaro“. Sed kiel okazadas, ĉiu konstruaĵo staras sur fundamento kaj mi pensas, ke tiuj pritraktitaj naŭ elementoj kreos la angulŝtonojn de estonta eŭropa kontinento. Tio, kio estos metita sur ilin havos nek certecon nek stabilecon.



El la ĉeĥa lingvo tradukis kun permeso de la aŭtoro

J.Drahotová kaj M.Turková 2014.





Elŝuti 42.96 Kb.

  • Ni estingas lumigilojn de prudenta racio
  • Ni estingas lampojn de prudenta tradicio
  • Ni estingas lampojn de prudenta kredo
  • Ni estingas lampojn de naturaj interhomaj rilatoj
  • ...tra patrino de sep mortecaj pekoj...
  • ...ĝis al eŭropa pranepino
  • Estontaj eŭropaj diktaturoj
  • Diktaturo de minoritatoj
  • Pliaj partoj de la kubaro „LEGO“ sur konstruejo de Eŭropo
  • Parto de ortodoksa kaj katolika eklezio
  • Parto de kontinentaj konfliktoj
  • Parto de lingva politiko

  • Elŝuti 42.96 Kb.