Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kultura centro en Moskvo

Elŝuti 15.3 Kb.

Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kultura centro en Moskvo




Dato01.11.2017
Grandeco15.3 Kb.

Elŝuti 15.3 Kb.

Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kultura centro en Moskvo

(artikolo de Irina Gonĉarova por REGo kaj La ONDO de ESPERANTO)

La 9-an de oktobro, dimanĉe, en Moskvo, en la Usona kultura centro, situanta en la Biblioteko de fremdlingva literaturo, je la 15.00 malfermiĝas la unika aranĝo – lingva festivaleto, dediĉita al la 10-jariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj. Ĝin okazigis la Moskva junulara E-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis la grandajn Moskvajn Lingvajn Festivalojn. 

Gxuste la 5-an festivalon vizitis la direktoro le la Usona Centro Kore Gleason 

http://pics.livejournal.com/mirinda_strigo/pic/000ggw9p/s640x480

kune kun la vicderektoro Irina Cxernenjkaja – kiel la plej simplaj gastoj. Malgraux ke ili venis, ricevinte la invitleteron, neniu sciis pri ilia partopreno. Kaj ne ekscius, sed ili, ravitaj de la Festivalo, generis ideon pri kunlaboro kaj post kelkaj monatoj invitis nin trakti okazigon de la lingva festivaleto en ilia Centro. Kaj sian inviton ili komentis per la fakto, ke en Usono logxas tiom da popoloj, ke ajna prezentota lingvo certe trovigxos en la landaro. Tial ni rajtis kompili la programon laux nia oportuno. La invito venigis min al la ideo maltriviale celebri la 10-an datrevenon de la Euxropa Tago de Lingvoj, kiu ja estas la 26-an de septembro de la kuranta jaro. Kutime nia klubo celebras gxin per la Publika Ago en la parko “Caricino”, sed jen - la nova maltriviala sxanco. Tiel ni interkonsentis.

Laux la paso de la preparelaboro pli kaj pli firmigxis la intenco adapti enhavon de la prezentajxoj al la speciala ejo. La unua pusxo estis la estimo de la gastigantoj al la organizantoj – kiuj ja estas esperantistoj, do, Kore diris, ke sxatus auxdi rakonton pri Esperanto en Usono. Sed kial nur Esperanto en tiu aspekto? Mi proponis al cxiuj niaj lingvoprezentantoj nepre enmeti en la rakonton informojn pri kiel “fartas” “ilia” lingvo en Usono, kiam kaj kiel trafis tien, kiom zorge estas gardata, cxu diferencigxas de la lingvo en la origina teritorio ktp. Kaj al Kore mi petis rakonti en la enkonduka prelego pri gxenerala lingva situacio en Usono. Jen tiel formigxis la programo. Rezulte gxi aspektis jene:

Komuna parto: 
- salutvortoj de la organizantoj (E-klubo EK MASI kaj Usona Centro)
- rakonto pri la Euxropa Tago de Lingvoj (la klubano Mihxail Derbasov)

http://pics.livejournal.com/mirinda_strigo/pic/000ghg2w/s640x480

- prelego de Kore “Lingva situacio en Usono” (laux la peto de la publiko – en la angla)
- prelego de Nikolao Gudskov “Esperanto en Usono”

http://pics.livejournal.com/mirinda_strigo/pic/000gph2s/s640x480

- du kantoj en Esperanto plenume de Oleg Ĉajka.
Poste sekvis tri serioj de lingvaj prezentoj, po 3 lingvoj en cxiu:
1) Esperanto (Georgij Kokolija), 

http://pics.livejournal.com/mirinda_strigo/pic/000gr06x/s640x480

la franca kaj la latva
2) La rusa, la kartvela, la cigana
3) La pola, la hispana kaj – dauxre – la kartvela.

Dum la tuta tempo de la prezentadoj okazis tradicia en niaj arangxoj degustado de elitaj cxinaj teoj. En granda pauxzo tre vigle pasis lingva kvizo, gvidata de nia klubano Mihxail Hxaminskij.

http://pics.livejournal.com/mirinda_strigo/pic/000gqz81/s640x480

La arangxo finigxis per la Malfermo – kun diplom-enmanigo kaj koncerto en diversaj lingvoj far’de speciale invititaj niaj amikoj-muzikistoj.
La etoso, varmigata de reciproka admiro inter la organizantoj, estis tre kora, malstrecxa kaj pozitiv-plena. 

La Festivaleto gastigis cxirkaux 160 homojn, inter kiuj estis multaj unuafojaj vizitantoj kaj de la Usona Centro, kaj de la Lingva Festivalo. 

http://pics.livejournal.com/mirinda_strigo/pic/000gkgwc/s640x480

Jen kion skribis al mi unu el tiaj: “ Unuan fojon mi vizitis Lingvan Festivalon, kaj min simple surprizegis la amika etoso. Cxio faritis kun tioma sindono, tioma inspiro… Fantastike! Grandan dankon al vi pro la organizado de la Euxropa Tago de Lingvoj!”

La plej grava atingo de la arangxo estas la novaj amikoj de la Lingvaj Festivaloj, do, novaj eventualaj organizantoj, kaj, certe, la firmigxo de la interrilatoj kun la Usona Kultura Centro - ja evidentas, ke ni emas kunlabori pli kaj pli.



Elŝuti 15.3 Kb.


Elŝuti 15.3 Kb.