Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Enkonduko al volapuko (c) Ed. Robertson, Marto 1994

Elŝuti 122.67 Kb.

Enkonduko al volapuko (c) Ed. Robertson, Marto 1994




Dato15.10.2017
Grandeco122.67 Kb.

Elŝuti 122.67 Kb.

ENKONDUKO AL VOLAPUKO


(c) Ed. Robertson, Marto 1994.
Chi tio estas enkonduko al la planlingvo Volapuko, kiu estis sufiche populara dum kelke da yaroi che la fino de la 19a yarcento, jis ji enombrijis far Esperanto.
(Notu: Chi dosiero uzas la Universalan Skribon por transskribi la literoin de la klasika esperanta alfabeto: c^ = ch, g^ = j, h^ = kh, j = y (vortkomence au inter vokaloi en radiko), au i (aliloke), j^ = zh, ks = x, kv = qu, kz = xz, s^ = sh, u~ = w (vortkomence au inter vokaloi en radiko) au u (aliloke). Pluai detaloi pri la Universala Skribo haveblas de AEIOU, BP 2032, F-31017 Toulouse-Cedex, Francio. En ankorau alia batalo kontrau anakronismoi kai por modernijo de Esperanto, mi proponas ankau forigi la sexismain vortoin 'virino', 'patrino', 'filino' kai 'fratino' kai anstatauis ilin chi tie per 'femino', 'matro', 'dautro' kai 'sororo').
I. FONA INFORMO
El la pli ol 1000 planlingvoi, kiui iam estis, nur 3 sukcesis ekestigi veran amasan adeptaron: Volapuko, Esperanto, kai Ido. Quankam iui personoi erare opinias ke Volapuko elmortis post la kresko de Esperanto, estas ankorau hodiau malgranda nombro de homoi kiui aktive uzas la lingvon.
Volapuko estis originale la kreitazho de germana pastro, Johann Martin Schleyer (1831-1912), kai publikijis en 1879. Jin trafis tuia sukceso, kai kluboi de subtenantoi de Volapuko formijis tra Europo kai Usono, kai ech en forai Brasilo kai Chinio. Che la pinto de jia sukceso, chirkau 1889, estis dekoi da volapukai zhurnaloi, kai centoi da diversai libroi yam publikijis en kai pri la lingvo.
Estas multe da debato pri la kialo de la rapida malgrandijo de la Volapuk-movado. Iui diras ke la bruo pro reformoi al la lingvo respondecis, aliai indikas la posedecan sintenon de Schleyer por sia kreitazho, kai ech aliai mencias la fakton, ke Esperanto estas pli facila lerni. Estis revivijo de Volapuko en la 1930ai yaroi, precipe en Nederlando, gvidata de Arie de Jong (1865-1957), kiu ankau reviziis la lingvon iomete en la formon normale uzatan hodiau.
Lia reviziita formo de Volapuko estas tiu, kiu estas priskribita chi tie, sed sekcio IIIa sube priskribas kie la klasika formo de la lingvo diferencas de la moderna.
II. GRAMATIKO
a) Prononco kai Ortografio
Volapuko uzas la latinan alfabeton, krom la literoi Q kai W, kiui ne uzijas, kai kun la aldono de Ä, Ö kai Ü (kiel la germana). Reguloi pri mayusklado estas pli-malpli same kiel en Esperanto.
a - kiel _a_ en la esperanta 'patro'.

ä - kiel _ä_ en la germana 'Bär'.

c - kiel _ch_ en la esperanta 'chirkau'.

e - kiel _e_ en la esperanta 'en'.

g - kiel _g_ en la esperanta 'gesto'.

h - kiel _h_ en la esperanta 'hundo'.

i - kiel _i_ en la esperanta 'alijilo'.

j - kiel _sh_ en la esperanta 'shuo'.

ö - kiel _eu_ en la franca 'fleur' au _ö_ en la germana 'ökonomisch'.

u - kiel _u_ en la esperanta 'utila'.

ü - kiel _ue_ en la franca 'rue' au _ü_ en la germana 'Büro'.

z - kiel _c_ en la esperanta 'celo'.

La aliai literoi havas siain normalain valoroin kiel en la Universala Skribo. Kiam litero ne havas vochatan equivalenton, k.e. c, j, s, x, z, iomete da vochado estas permesita.
La akcento falas chiam sur la lastan silabon.
b) Artikoloi
La artikolo normale ne estas uzata. Tiel _pod_ povas signifi 'pomo' au 'la pomo' depende de la kuntexto.
Estas artikolo _el_ kiu estas uzata kun proprai nomoi kiui ne estas akceptitai en la lingvon, kai por aliai vortoi, kiui pro unu au alia kialo, ne estas deklinacieblai. La artikolo estas deklinaciebla same kiel che substantivoi (vidu sube). Exzemple:
Kanobs logön eli Sputnik me teleskop. Ni povas vidi la sputnikon per teleskopo.

El Paris binon cifazif Fransäna. Parizo estas la chefurbo de Francio.


Chi tie la _-i_ che la fino de _el_ indikas la akuzativon (rektan obyekton).
Afixoi povas ankau esti aldonatai al _el_, k.e. oni povas uzi _jiel_ por indiki ke la propra nomo scivolas inon (viron: _hiel_), _elep_ por planto ktp.:
Elaf Felis Catus lödon valöpo. La (besto) Felis Catus vivas chie.
c) Substantivoi
Substantivoi en Volapuko havas quar chefain kazoin. Ili estas la nominativa, la akuzativa, la genitiva, kai la la dativa kazoi. La nominativa kazo ne havas finazhon kaj uzijas por la subyekto de frazo, au kun prepozicio, k.e.
Vom binof in dom. La femino estas en la domo.
Chi tie, ambau _vom_ kai _dom_ ne havas finazhon, char ili estas en la nominativa kazo.
La akuzativa finazho estas _-i_ aldonita che la fino de la substantivo. Same kiel estas kutima en Esperanto (krom che proprai nomoi), la vortordo ne indikas la akuzativon. Tiel:
Man beitom dogi KAI

Dogi beitom man


ambau signifas 'la viro mordas la hundon'.
En kelkai lingvoi, inkluzive Esperanton, la akuzativa formo de la substantivo estas kelkfoye uzata por signifi direkton post kelkai prepozicioi. Tio ne okazas en Volapuko.
Vom golof ini dom. La femino iras en la domon.
Chi tie, ni vidas ke Volapuko havas apartan prepozicion (kun akuzativa finazho!) por signifi 'en', kie direkto ankau implikijas.
La akuzativo de direkto ankau povas esti uzata kun adverboi, kiel en Esperanto, sed la akuzativa finazho estas aldonata antau ol la adverba finazho en Volapuko:
Vom golof domio. La femino iras heimen.
(De heimo estus _domao_, kai heime estus _domo_).
La genitiva (poseda) kazo estas _-a_:

Gramat Volapüka. La gramatiko de Volapuko.

Jul hipula. La lerneyo de la knabo.
La dativa kazo estas _-e_:
Givob buki tidane. Mi donas la libron al la instruisto.
La plurala finazho estas _-s_, kiu aldonijas post ia kazfinazho.
Flens binons geboviks. Amikoi estas utilai.

No labom flenis mödik. Li ne havas multain amikoin.

Selidöp flenas. La butiko de la amikoi.

Egivom oni flenes okik. Li donis jin al siai amikoi.


La quina kazo estas la vokativo, kiu signifas nur ke oni devas uzi la vorton

_o_ kiam uzante substantivon kiel alparola formo:


O flens, o Romänans, o kelänans! Amikoi, Romianoi, samlandanoi!
Exzistas ankau predikativa kazo, kiu estas apenau uzata, finijanta per _u_.
Ekölom yani rediku. Li farbis la pordon ruja. - Komparu:

Ekölom yani redik. Li farbis la rujan pordon.


d) Pronomoi
Pronomoi estas unu el la malmultai grupoi de vortoi en Volapuko, kiui estas tute _apriorai_, t.e. ne prunteprenitai el exzistantai lingvoi ech en kripligita formo.
La chefai pronomoi estas:
ob - mi

ol - vi (singulara)

om - li

of - shi


on - ji au li/shi

oy - oni


os - nepersona/nula subyekto, k.e. reinos - pluvas.

obs - ni


ols - vi (plurala)

oms, ofs, ons - ili (mask., fem., komuna/neutra)


Tiui pronomoi estas ankau aldonitai che la fino de verboi:
Golob. Mi iras.

Golom. Li iras.

Man golom. La viro iras.
Pronomoi deklinacias samkiel substantivoi.
Aliai pronomoi estas _ok_, la reflexiva pronomo:
Flapom omi. Li frapas lin.

Flapom oki. Li frapas sin.


kai _od_ la reciproka pronomo:
Löfons odis. Ili amas unu la alian. - Komparu:

Löfons okis. Ili (chiu aparte) amas sin (mem).


La formalai formoi de _ol_ kai _ols_ estas _or_ kai _ors_, sed ili estas apenau uzatai krom poezie. Parto de la oficiala moderna gramatiko de Arie de Jong, sed neniam uzatai estas _og_ (vi au mi) kai _ogs_ (vi kai mi/vi kai ni).

Kelkai aliai pronomoi estas: _at_ (chi tio), _et_ (tio), _it_ (tio mem), _ot_ (tio sama), _ut_ (kiu ain), _kel_ (kiu: relativa, ne demanda), _kin_ (kiu?: persono), _kis_ (kio?), _ek_ (iu: persono), _nek_ (neniu), _bos_ (io), _nos_ (nenio).


e) Verboi
Estas dirite ke la volapuka verbo havas pli ol 500000 formoin, sed quankam tio estas teorie ebla, la pleimulto el ili neniam estus praktike uzatai. Estas quar tempoi kiui estas kutime uzatai: la prezenca, kiu estas la formo uzata en la pleimulto de la exzemploi jis nun, la futura, kiu estas formata pere de la prefixo _o-_, la neperfekta kun prefixo _ä-_, kai la perfekta, kiu havas _e-_. La sufixo uzata estas la koncerna pronomo, au se substantivo estas la subyekto, kiu ain pronomo estus tauga por tiu substantivo.
Fidol. Vi manjas.

Man fidom. La viro manjas.

Vom fidof. La femino manjas.

Cil fidon. La infano manjas.

Studans fidons. La studentoi manjas.

Ofidol. Vi manjos.

Äfidol. Vi estis manjanta.

Efidol. Vi jam manjis (estas manjinta).


La prefixo por la prezenca tempo estas _a-_, sed tio estas uzata nur en iui cirkonstancoi. Unu el ili estas kiam ji estas uzata kun vorto kiu ne estas verbo, char en Volapuko, ne nur verboi havas tempoin.:

Delo. Tage.

Adelo. Hodiau.

Odelo. Morgau.

Ädelo. Hierau.
La alia cirkonstanco estas en la pasiva vocho:
Pafidol. Vi estas manjata.

Pofidol. Vi estos manjata, ktp.


kiu uzas la prefixon _p-_ antau la tempan prefixon.
Estas quar aliai tempoi kiui estas multe malpli ofte uzatain: la futura perfekta (prefixo _u-_), la plusquamperfekta (prefix _i-_), la futura en la pasinteco (_ö-_), kai la futura perfekta en la pasinteco (_ü-_):
Ufidobs. Ni estos manjintai.

Ifidobs. Ni estis manjintai.

Öfidobs. Ni estis manjontai.

Üfidobs. Ni estintis manjontai.


Demandoi konstruijas per la aldono de la partiklo _-li_ post la verbo:
Nolol vegi. Vi konas la voyon.

Nolol-li vegi? Chu vi konas la voyon?


Estas quar aliai modoi en Volapük: la kondicionalo, kiu uzas la finazhon _öv_, la optativo (afabla imperativo) finijanta per _ös_, la imperativo finijanta per _öd_, kai la subyunktiva, kiu uzas la partiklon -la. La subyunktivo estas uzata nur kie io ridinda au neimageble nevershaina estas aludata.
Ekömoböv, if ilaboböv moni. Mi estus veninta, se me havis la monon.

Seilolös! Bonvolu silenti.

Seilolöd! Silentu!

Golobsös! Ni iru!

Ogivob-la ole dolaris lul? Cogol, no-li? Mi donu al vi quin dolaroin, chu? Vi shercas, chu ne?
Rimarku kiel la pronomo ankorau estas enmetita en la optativo kai imperativo.
La infinitiva formo de la verbo finijas per _ön_. Kie oni uzus 'por' kai infinitivon esperante, oni enmetu la vorton _ad_:
Fidobs ad lifön. Ni manjas por vivi.
Participoi finijas per _öl_. Participoi estas traktatai same kiel adyektivoi (vidu sube).
Ovisitob oli ün vig okömöl. Mi vizitos vin dum la venonta semaino.

Ägolölo ve süt, älogob fleni bäldik oba. Irante lau la strato, mi vidis malnovan/malyunan amikon mian.


Chu verbo estas nature transitiva au netransitiva malsamas de unu vorto al alia. Transitivai verboi povas esti netransitivigatai per la enmeto de la afixo _ik_, kai netransitivai verboi transitivigatai per la uzado de la afixo _ük_:
Seadom su stul. Li sidas sur la sejo.

Seadükom cili sui stul. Li sidigas la infanon sur la sejon.


Eperom moni okik. Li perdis sian monon.

Mon omik eperikon. Lia mono perdijis.


(En la suprai exzemploi, _oka_ kai _oma_ estas akceptindai alternativoi por la posedai adyektivoi _okik_ kai _omik_ respektive).
La afixo _ik_ povas esti uzata kun netransitivai verboi, kai _ük_ kun verboi kiui estas normale transitivai. En chi kazoi, ili provizas ia mediala au faktitiva vocho respektive.
Äseadikom sui stul. Li sidijis sur la sejon.

Man päperükom moni oki fa briet. La viro estis igita perdi sian monon rezulte de ebrieco.


f) Adyektivoi kai Adverboi
Adyektivoi en Volapuko finijas per _-ik_. La normala loko por adyektivoi estas post la substantivo kiun ili priskribas, kai se lokita tie, kai exzistas nenia ambigueco, ili ne devas akordi kun sia substantivo nombre au kaze. Tamen, se ili lokijas antau la substantivo, au exzistas ambigueco, ili devas akordi.
La komparativa kai superlativa adyektivoi estas formata per la aldono de _um_ au _ün_ respektive post la _ik_ kai antau ia kaza au nombra akordo. La prepozicioi uzatai kun la komparativa kai superlativai gradoi estas _ka_ kai _se_ respektive.
Flens gudik. Bonai amikoi.

Flens gudikum ka ons. Pli bonai amikoi ol ili.

Flens gudikün se valikans. Plei bonai amikoi el chiui.
Adverboi finijas per _o_, kai povas esti formatai de adyektivoi au substantivoi:
Delo. Tage.

Deliko. Chiutage.


Estas ankau kelkai ofte uzatai adverboi kiui estas radikoi en si mem kai ne finijas per _o_: _ai_ (chiam), _ba_ (eble), _i_ (ankau), _is_ (chi tie), _nu_ (nun), _plu_ (plu), _te_ (nur), _ti_ (preskau), _us_ (tie), _ya_ (ya), _ye_ (tamen), _kö_ (kie: relativa), _kü_ (kiam: relativa), _lio_ (kiel?: demanda), _vio_ (kiel: relativa).
(La demandoi kie kai kiam estas _kiöpo?_ and _kiüpo?_ respektive. Ili estas formatai de _ki-_, kai poste la afixo de loko au tempo respektive (_öp_ au _üp_), kai tiam la adverba finazho.
g) Numeraloi
La numeraloi 0 jis 10 estas:
0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

ser bal tel kil fol lul mäl vel jöl zül deg.


Ekde 11 tiel:
11 12 13 20 21 22 30

degbal degtel degkil teldeg teldegbal teldegtel kildeg


100 101 123 234 1 000

tum tumbal tumteldegkil teltumkildegfol mil


1 234 2 345 10 000

mil teltumkildegfol telmil kiltumfoldeglul degmil


234 567 1 000 000

teltumkildegfolmil lultumäldegvel balion ...


4 876 329

folbalion jöltumveldegmälmil kiltumteldegzül.


balion = miliono (10^6).

telion = biliono (europa; usona 'triliono') (10^12).

kilion = triliono (europa; usona 'quiniliono') (10^18) ktp.
La chefai vortoi uzatai por formi dekonain frakcioin estas:
0,1 = dim

0,01 = zim

0,001 = mim

0,0001 = dimmim

0,00001 = zimmim

0,000001 = balyim


La frakcia parto legijas quazau plena nombro, sequata de la frakcia vorto por doni la grandecon. Tiel
0,345 = kiltumfoldeglul mim

0,123456 = tumteldegkilmil foltumluldegmäl balyim


Por pli malgrandai grandecoi _telyim_ (10^-12), _kilyim_ (10^-18) ktp. estas formatai same kiel siai altgrandecai koresponduloi _telion_, _kilion_ ktp.
(Vi vershaine rimarkis, ke la plimulto de la numeraloi estas _apriora_).
Numeraloi lokijas post sia substantivoi:
Dolars teltumluldeg $250.
Ordigai numeraloi formijas per la sufixo _-id_;

Frakciai numeraloi formijas per la sufixo _-dil_;

Ripetado au obligado esprimijas per la sufixo _-na_, k.e.:
Binos düp velid soara. Estas la 7a horo vespere.

Foldils kil binons veldeglul zim. 3/4 faras 0,75.

Ibinos visit folnaik ofa us. Estis shia 4a vizito tien.

Folna fol binos degmäl. 4 x 4 = 16.


h) Aliai vortspecoi
La aliai vortspecoi estas prepozicioi, konyunkcioi, kai interyekcioi.
Ili povas exzisti kiel radikoi en si mem, sen ia aparta finazho kiel en la sequai exzemploi:
Prepozicioi:

_bü_ (antau: tempe), _dis_ (sub), _fo_ (antau: loke), _ko_ (kune kun), _ma_(lau), _nen_ (sen), _po_ (malantau), _su_ (sur), _sus_ (super), _ta_ (kontrau), _vü_ (inter).


Konyunkcioi:

_ab_ (sed), _bi_ (char), _das_ (ke), _dat_ (por ke), _do_ (quankam), _du_ (dum), _e_ (kai), _klu_ (do), _u_ (au).


Interyekcioi:

_ag!_ (akh!), _he!_ (he!), _o!_ (ho!), _sö!_ (shsht!).


Alternative, ili povas esti formatai de aliai radikoi per la aldono de la finazhoi _-ü_ por prepozicioi, _-ä_ por konyunkcioi, kai _-ö_ por interyekcioi:
Nil. Proximeco.

Nilü. Proxime al.

Kod. Kialo.

Kodä. Kial. (relativa; demanda estas _Kikodo?_)

Seil. Silento.

Seilö! Silento!


i) Vortfarado, Prefixoi kai Sufixoi
La formado de kunmetitai vortoi okazas en Volapuko en simila maniero kiel en Esperanto, la angla, germana, hungara, china kai multai aliai lingvoi. La chefa vorto staras en la fino:
Bödakanit. Birdokanto.

Kanitaböd. Kantobirdo.

Pokamon. Poshmono.

Monapok. Monposho.


En la suprai exzemploi, la radikoi estas kunmetitai per la genitiva finazho _-a_. Estas ankau eble kunmeti vortoin per la uzado de la akuzativa finazho _-i_ kai la adverba finazho _-o_. Tio permesas subtilain diferencigoin de signifo:
Motalöf. Matramo. (Amo far matro).

Motilöf. " (Amo al matro).

Motolöf. " (Amo kiel matro).
Multnombrai prefixoi kai sufixoi ankau permesas vastan pliamplexigon de la proximume 3000 radikoi de Volapuko. Kelkai el la plei gravai afixoi estas:
Prefixoi:

_be_ (vidu la exzemplon sube), _fi_ (fin-), _hi_ (vir-), _ji_ (-in-), _ke_ (kun-), _läx_ (ex-), _le_ (-eg-), _lu_ (-ach- au vic-), _lü_ (bo-), _ne_ (mal-), _ru_ (pra-).





Givön

Doni

Begivön

Prezenti




(Igas kio estis la nerekta obyekto la rekta obyekto)

Reidön

Legi

Fireidön

Finlegi

Jevod

Chevalo

Hijevod

Virchevalo

Jip

Shafo

Jijip

Shafino

Men

Homo

Kemen

Samhomarano

Presidan

Presida/ento

Läxpresidan

Ex-presida/ento

Kan

Povo

Lekan

Arto

Dom

Domo

Ludom

Domacho

Fat

Patro

Lufat

Vicpatro

Blod

Frato

Lüblod

Bofrato

Laodik

Lauta

Nelaodik

Mallauta

Fot

Arbaro

Rufot

Praarbaro

Multai prepozicioi ankau uzijas kiel prefixoi.


Sufixoi:

_am_ (verba substantivo), _ag_ (abundo), _an_ (asociita persono),

_at_ (quanto), _av_ (scienco), _äb_ (viktimo),

_äd_ (jeneraligo de efiko), _än_ (lando), _ät_ (abstraktazho),

_ed_ (partikularigo), _ef_ (aro de homoi), _el_ (faristo),

_em_ (aro de azhoi), _et_ (konsequenca au konkreta exzemplo),

_iäl_ (emo), _il_ (etulo), _im_ (filozofio),

_od_ (pli mola au malpli grava exzemplo),

_ot_ (pli malmola au pli grava exzemplo), _ov_ (ebleco), _öf_ (eco),

_öm_ (ilo), _öp_ (eyo), _ül_ (ido, -chyo/-nyo).




Finükön

Fini

Finükam

Finado

Her

Haro

Heragik

Hareca

Feil

Agrikulturo

Feilan

Kamparano

Mäl

Ses

Mälat

Sesopo

Stel

Stelo

Stelav

Astronomio

Fan

Kapto

Fanäb

Malliberulo

Spik

Parolpovo

Spikäd

Prelego

Deutän

Germanio

xx

yy

Men

Homo

Menät

Homeco

Pen

Skribado

Pened

Letero

Reidan

Leganto

Reidanef

Legantaro

Bod

Pano

Bodel

Panbakisto

Buk

Libro

Bukem

Biblioteko

Jonön

Montri

Jonet

(TV-)ekrano

Ok

Si mem

Okiäl

Egoismo

Dom

Domo

Domil

Dometo

Sogäd

Socio

Sogädim

Socialismo

Mag

Imago

Magod

Ilustrazho

Mag

Imago

Magot

Statuo

Pron

Prononco

Pronovik

Prononcebla

Flen

Amiko

Flenöfik

Amikeca

Nün

Informo

Nünöm

Komputil/er/oro

Vob

Laboro

Voböp

Laboreyo

Kat

Kato

Katül

Katido

Chi tio listigas nur onon de la haveblai afixoi.


III. DIFERENCOI DE KLASIKA VOLAPUKO
En 1887 ankau okazis nombro da reformoi al la originala Volapuko. Ili estas ankau skizitai chi tie, sed la pleimulto de la shanjoi resendas al tiui prikonsentitai en 1930, kai proponatai de Arie de Jong.
a) Prononco kai Ortografio.
Juste sama kiel moderna Volapuko krom ke la apostrofo (') uzijis anstatau _h_ antau 1887.
La litero _r_ estis uzata multe malpli ofte en klasika Volapuko, kai aro da novai vortoi estis enkondukitai uzantai jin. Kelkai el ili anstatauas malnovain vortoin kiui shainis tro kripligitai rezulte de la neuzado de la _r_. Multai aliai vortoi, precipe la plei komunai, retenas sian originalan _l_. Kelkai vortoi enrampis en la klasikan Volapuko kie la radiko komencis kun vokalo. Tio standardijis por komenci kun _l_. Tre eta ono de vortoi shanjis pro neniu kialo krom la paso de tempo au por forigi ambiguazhoin. Yen kelkai exzemploi de la shanjoi en la vortprovizo:


MALNOVA

NOVA

Gletik

Gretik (granda)

Flentän

Fransän (Francio)

Jeval

Jevod (chevalo)

Ägüptän

Lägüptän (Egiptio)

Nelij

Linglän (Anglio)

Lilöm

Rein (pluvo)

Lilädön

Reidön (legi)

Lemön

Remön (acheti)

Shanjoi al la vortprovizo rezulte de shanjoi en la afixosistemo kai sintenoi rilate al vortfarado estos traktatai pli poste.


b) Artikoloi.
La uzado de _el_ kai jiai derivatazhoi okazas nur en moderna Volapuko.
c) Substantivoi.
La predikativa kazo kai la modifitai prepozicioi por indiko direkton estas uzatai nur en moderna Volapuko.
d) Pronomoi
La pronomoi _oy_, _or_, _ors_ kai _od_ ne okazas en klasika Volapuko. Antaue _on_ uzijis anstatau _oy_, kai _om_ uzijis anstatau _on_ por chiui komunai au neutrai azhoi kiel ankau por masklai.
Antau 1887, la reflexiva pronomo estis aldonata che la fino de la verbo, k.e. la moderna _lavons okis_ (ili lavas sin) estis _lavomsok_ au _lavomoks_.
e) Verboi
La tempoi futura en la pasinteco kai futura perfekta en la pasinteco ne okazis en klasika Volapuko.
Klasika Volapuko ankau havis aoristan aspekton, kiu formijis per metado de _-i-_ inter la indikilon de tempo kaj la verbradikon, k.e.
Olödob in zif. Mi vivos en la urbo.

Oilödob in zif. Mi chiam vivos en la urbo.


Klasika Volapuko ankau havis trian ordonan modon, nomita la yusivo, kiu estis

pli forta ol la aliai du, kai kiu finijis per _-öz_.


Seilolös! Bonvolu silenti, mi petas.

Seilolöd! Silentu!

Seilolöz! Fermu la klapon, alie ...
La subyunktiva modo uzijis pli multe antaue ol nun.
f) Adyektivoi kai Adverboi
Neniu shanjo.
g) Numeraloi
La numeraloi dek, dudek, tridek, ktp., kiui estas _deg_, _teldeg_, _kildeg_ ktp. en moderna Volapük estis antaue formaitai per la aldono de _s_ al la numeraloi por unu, du, tri, ktp.: _bals_, _tels_, _kils_. La valoroi por la unuoi aldonijis al la dekoi per la vorto _e_ (kai), k.e. _balsebal_ (11), _balsetel_ (12) ktp.
La dekonai frakciai numeraloi ankau estas modernai.

h) Aliai vortospecoi


Neniu grava shanjo krom ke la moderna _ad_ estas _al_ en klasika Volapuko.
i) Vortfarado
Moderna Volapuko uzas afixoin por formi vortoin malpli ol ji faris antaue. Tio estas pleiparte pro la pli granda nombro de haveblai radikoi.
La moderna afixo-sistemo de Volapuko estas multe pli sistemeca kai regula ol la klasika. Kelkai el la modernai afixoi ne exzistis en la klasika formo de la lingvo.
Kelkai klasikai afixoi aboliciijis. Antaue _gle-_ exzistis kune kun _le-_ kiel pligrandiga prefixo, kai _sma-_ kune kun _-il_ kiel malpligrandiga afixo.
La malnovai sufixoi _-lik_ and _-nik_ estas la equivalentoi respektive de la modernai _-öfik_ kai _-agik_. Antaue la afixo _-el_ servis por la signifoi de kai _-el_ kai _-an_.
Kiel vi vidos sube, unu problemo kie la vorto _lemel_ antaue ekzistis en izomera formo (ji povis estis analizata lau du diversai manieroi: _le-mel_ kai _lem-el_) estis forigata.
Ankau, Arie de Jong enkondukis kelkain novain vortoin por trakti la problemon de sexismo en la afixo-sistemo. Akademio de Esperanto, bonvolu noti. Ne estas tro malfrue por kuratingi al Volapuko. Kai ech klasika Volapuko neniam diris ji-fat kai ji-man por matro kai femino.


MALNOVA

Ludog (hundacho)

Snekafit (serpentfisho)

Lemel (marego)

Lemel (achet-ulo)

Flenlik (amikeca)

Lutnik (aerplena)

Lezif (urbego)

Glezif (urbego)

Jiblod (fratino)

Jison (filino)


NOVA

Lup (lupo)

Pil (angvilo)

Sean (oceano)

Reman (achet-ulo)

Flenöfik (amikeca)

Lutagik (aerplena)

Cifazif (chefurbo)

Lezif (urbego)

Sör (sororo)

Daut (dautro)


IV. SPECIMENA VOLAPUKA TEXTO


Nim Pebuüköl Söla K.
Ven Söl K. päsäkom, nimi kinik gönom-li mödiküno se ons valik, enemom leefadi, ed ekleilükom atosi so:
Leefad balon sagati me näm. Ye atos no binon sagat zesüda, kelos saidikon ad skeapön se dinäd, ud ad kädedön fidi nen paküpön, ab sagat lü kel näm gebidön ad dunots gretik. Kö nim at ebinon, dugon veg veitik. To at, binon benovimik, suemon cogi. Binon flen gudik, asä binon neflen gudik. Vero gretik e vetik, binon ya i vo vifik. Probod ona blinon kope levemik ona igo fidotis smalikün, äsi nötis. Lils ona binons mufoviks; lilon te utosi, kelos lönedon one. Vedon i vo bäldik. Binon i sogädik, e no te leefades votik. Valöpo ä palöfon ä padredon. Kodü sot cogiäla, mögoy igo stümön oni. Labon skini bigik, ini kel neifs breikons okis; ab ladälastad ona binon molädik. Kanon vedön lügik. Kanon vedön zunik. Löfilon ad danüdön. Deadon in bimilem. Löfon cilis e nimülis votik. Binon gedik, e paküpon te sekü gretot ona. No binon pafidäbik. Kanon vobön gudiko. Löfilon ad drinön e vedon läbik. Dunon bosi pro lekan: Blünon viori ....
(Traduko de "Herrn Ks Lieblingstier" far Bertolt Brecht).
Analizo:
NIM P-E-BU-ÜK-ÖL SÖL-A K.

Besto pass.-perf.-antau-ig-part. sinyoro-gen. K.

Besto preferata de sinyoro K.
Ven Söl K. p-ä-säk-om, nim-i kin-ik gön-om-li

Kiam S-ro K. pas.-imp.-demand-li besto-n kiu-ady. favor-li-chu

Kiam S-ro K. estis pridemandata beston kiun li favoras
möd-ik-ün-o se on-s val-ik, e-nem-om

mult-ady.-superl.-adv. el ili chio-ady. perf.-nom-li

pleymulte el ili chiui li nomis
leefad-i, ed e-kleil-ük-om at-os-i so:

elefanto-n kai perf.-klar-ig-li tio-neut.-n tiel

la elefanton kai klarigis tion jene:
Leefad bal-on sagat-i me näm. Ye

Elefanto unu-li/shi sajeco-n kun forto. Tamen

La elefanto unuigas sajecon kune kun forto. Tamen
at-os no bin-on sagat zesüd-a, kel-os

tio-neut. ne esti-li/shi sajeco bezono-gen. kiu-neut.

tio ne estas la sajeco de bezono kiu
said-ik-on ad skeap-ön se din-äd, ud ad

sufich-ady.-li/shi al eskap-i el azho-der. au al

sufichas por eskapi el embaraso au por
käd-ed-ön fid-i nen p-a-küp-ön, ab

kontanto-der.-i manjo-n sen pas.-pres.-rimark-i sed

preni manjon sen esti rimarkata, sed
sagat lü kel näm geb-id-ön ad dun-ot-s

sajeco lau kiu forto uz-inv.-inf. al azho-der.-plur.

sajeco lau kiu forto uzijas por farado
gret-ik. Kö nim at e-bin-on, dug-on

grand-ady. Kie besto tiu perf.-esti-li/shi konduk-li/shi

granda. Kie besto tiu estis, kondukas
veg veit-ik. To at, bin-on

voyo larjeco-ady. Malgrau tio, esti-li.shi

voyo larja. Malgrau tio, li/shi estas
ben-o-vim-ik, suem-on cog-i.

beno-adv.-sinteno-ady., kompreno-li/shi sherco-n

afabla, li/shi komprenas shercon.
Bin-on flen gud-ik, as-ä bin-on ne-flen

Esti-li/shi amiko boneco-ady. kiel-kai esti-li/shi mal-amiko

Li/shi estas amiko bona, kiel ankau li/shi estas malamiko
gud-ik. Ver-o gret-ik e vet-ik, bin-on

boneco-ady. Vero-adv. grandeco-ady. kai peso-ady. esti-li/shi

bona. Vere granda kai peza, li/shi estas
ya i vo vif-ik. Probod on-a blin-on

ya ankau tre rapideco-ady. Rostro li/shi-gen. alportazho-li/shi

ya ankau tre rapida. Rostro lia/shia li/shi alportas
kop-e le-vem-ik on-a igo fid-ot-i-s

korpo-dat. pligr.-amplexo-ady. li/shi-gen. ech manjo-der.-ak.-plur.

al la korpo grandega ech manjazhoin

smal-ik-ün, äs-i nöt-i-s. Lil-s

malgrandeco-ady.-superl., kiel-ankau nuxo-ak.-plur. Orelo-plur.

la plei etain kiel exzemple nuxoin. Oreloi
on-a bin-on-s muf-ov-ik-s; lil-on te

li/shi-gen. esti-li/shi movado-der.-ady.-plur.; orelo-li/shi nur

liai/shiai estas aljustigeblai; li/shi audas nur
ut-os-i, kel-os lön-ed-on on-e.

tiu kiu-neut.-ak., kiu-neut. posedo-der.-li/shi li/shi-dat.

kio konvenas al li/shi.
Ved-on i vo bäld-ik. Bin-on i sogäd-ik,

Estiji-li/shi ankau tre ajo-adj. Esti-li/shi ankau socio-ady.

Li/shi ijas ankau tre malyuna. Li/shi estas ankau sociema,
e no te leefad-e-s vot-ik. Val-öp-o

kai ne nur elefanto-dat.-plur. alieco-ady. Chio-loko-adv.

kai ne nur al elefantoi aliai. Chie
ä p-a-löf-on ä p-a-dred-on.

kai ankau pas.-prez.-amo-li/shi kai ankau pas.-prez.-timo-li/shi.

ambau li/shi estas amata kai li/shi estas timata.
Kod-ü sot cog-iäl-a, mög-oy igo stüm-ön

Kialo-prep. speco sherco-em-gen. eblo-oni ech respekto-inf.

Pro speco de shercemo oni povas ech respekti
on-i. Lab-on skin-i big-ik, in-i

li/shi-n Havo-li/shi hauto-n dikeco-ady. en-ak.

lin/shin. Li/shi havas hauton dikan en
kel neif-s breik-on-s ok-i-s; ab

kiu tranchilo-plur. rompo-li/shi-plur. si-ak.-plur.; sed

kiu tranchiloi rompijas; sed
lad-äl-a-stad on-a bin-on mol-äd-ik.

koro-der.-gen.-stato li/shi-gen. esti-li/shi moleco-der.-ady.

sinteno lia/shia estas milda.
Kan-on ved-ön lüg-ik. Kan-on

Povo-li/shi estiji-inf. maljoyeco-ady. Povo-li/shi

Li/shi povas estiji maljoya Li/shi povas
ved-ön zun-ik. Löf-il-on ad danüd-ön.

estiji-inf. kolero-ady. Amo-et-li/shi al danco-inf.

estiji kolera. Li/shi shatas danci.
Dead-on in bim-il-em. Löf-on cil-i-s e

Morto-li/shi en arbo-et-aro. Amo-li/shi infano-ak.-plur. kai

Li/shi mortas en la vepraro. Li/shi amas infanoin kai
nim-ül-i-s vot-ik. Bin-on ged-ik, e

besto-id-ak.-plur. alieco-ady. Esti-li/shi grizeco-ady., kai

bestidoin aliain. Li/shi estas griza, kai
p-a-küp-on te sek-ü gret-ot

pass.-prez.-rimarkado-li/shi nur sequo-prep. grandeco-der.

li/shi estas rimarkata nur pro grandeco
on-a. No bin-on p-a-fid-äb-ik. Kan-on

li/shi-gen. Ne esti-li/shi pas.-prez.-manjo-der.-ady. Povo-li/shi

lia/shia. Ne li/shi estas manjebla. Li/shi povas
vob-ön gud-ik-o. Löf-il-on ad drin-ön e

laboro-inf. bono-ady.-adv. Amo-et-li/shi al trinkado-inf. kai

labori bone. Li/shi shatas trinki kai
ved-ön läb-ik. Dun-on bos-i pro

estiji-li/shi felicheco-ady. Agado-li/shi io-n por

li/shi ijas felicha. Li/shi faras ion por
le-kan: Blün-on vior-i ....

pligr.-povo: Livero-li/shi eburo-n

arto: Li/shi liveras eburon ....

Mallongigoi: ak.: akuzativo; ady.: adyektivo; adv.: adverbo; dat.: dativo;

der.: derivazho; gen.: genitivo; imp.: imperfekta; inf.: infinitivo;

inv.: inversigo; neut.: neutra; part.: participo; pas.: pasivo;

perf.: perfekta; pligr.: pligrandigo; plur.: pluralo; prep.: preposicio;

superl.: superlativo; trans.: transitivo.


V. PLUAI INFORMOI
Se estas sufiche da intereso, mi metos lecionoin kai vortaron en la forumon,

au mi tre volonte respondus al demandoi per mia adreso 100144,1473.


Alternative, vi povas kontakti perposhte unu el la sequantai personoi:


Flenef Bevünetik Volapüka

(La Internacia Amikaro de Volapük)

c/o Ralph Midgley

24 Staniwell Rise

Scunthorpe

South Humberside

DN17 1TF

Anglio
au


Zänabür Volapüka

(La Volapük-Centro)

c/o Brian R. Bishop

155 Leighton Avenue

Leigh-on-Sea

Essex


SS9 1PX

Anglio
(Ili ambau tre bone scipovas Esperanton).







Elŝuti 122.67 Kb.


Elŝuti 122.67 Kb.