Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Enkonduko al la interreta versio

Elŝuti 1.39 Mb.

Enkonduko al la interreta versio




paĝo1/48
Dato15.03.2017
Grandeco1.39 Mb.

Elŝuti 1.39 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   48

Enkonduko al la interreta versio
Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzemp­leroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-Asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto "Saluton Amiko" en formo de broŝuro.
La akcepto de La sporta lingvo en Esperanto estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.

Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.


István Mészáros

kaj László Szilvási

_________________________

Teamo "Eventoj" en Budapeŝto

http://www.eventoj.hu

La internacia sporto bezonas internacian lingvon


Tibor Ujlaky-Nagy
LA SPORTA LINGVO
EN ESPERANTO

(Projekto)

Hungara Esperanto-Asocio
Budapest VIII, Kenyérmezõ u. 6. Hungario

1972


ANTAŬPAROLO

La sporto estas unu el tiuj sektoroj de la moderna vivo, kiuj altiras kaj aktivigas plej grandajn homamasojn, parte rekte la sportistojn mem, parte nerekte grandan aron de la simpatiantoj de diversaj sportobranĉoj (spektantojn de sportkonkursoj, zelotojn de sportasocioj, teamoj ktp.), kaj la kunlaborantojn de la informkomunikaj organoj (gazetaro, radio, televido), se ne paroli pri la grandnombra gvida kaj teknika personaro de la aranĝado kaj disvolvo de la diversaj sporteventoj.

Samtempe — devene de ĝia karaktero — la sporto estas unu el tiuj modernaj amasmovadoj, kiuj havas plej multe da internaciaj rilatoj kaj interligoj. Konsekvence kaj nekontesteble ĝi ege bezonas oficialan tutmondan komunan lingvon.

Se Esperanto aspiras esti tiu komuna lingvo — kion ni ĉiuj povas nur jesi — estas nia neprokrastebla devo krei la sportan faklingvon de Esperanto, ĉar la ĝis nun uzata sporta lingvo — se entute oni povas paroli pri tia — estas provizore nefaka, diletanta, kiel faklingvo tute neuzebla. Tion klarigas kompreneble, ke ĝis nun ne estis ellaborita la sporta fakterminologio.

En la jaro 1966 la hungaraj olimpikaj ĉampionoj kaj elstaraj gvidaj personoj de la hungara sporta vivo sendis komunan publikan leteron al la Internacia Olimpika Komitato, petante en tiu letero, ke IOK “helpu, ke ankaŭ la lingvon Esperanto, kiu fariĝas ĉiam pli populara, oni apliku kiel oficialan lingvon en la internaciaj sportaj renkontiĝoj”. La respondo de IOK — kiel sciate — estis negativa. Fakte ni estus estintaj en granda embaraso, se tiam IOK frontus favore la peticion. Ĉar kiel ni estus povintaj pravi, ke sur ĉiuj kampoj de la sporta vivo la sporta faklingvo de Esperanto egalvaloras kun tiuj de la t.n. mondlingvoj, kiam tiu sporta faklingvo de Esperanto — kvankam kelkaj laŭdindaj iniciatoj jam estis — ankoraŭ tute ne estas elformita?

Instigite de la publika letero tuj mi decidis eklabori super pionira verko sur la kampo de la sporta faklingvo, kaj de tiam ĝis nun senhalte mi laboris super ĝi. Jen, ĉi tie estas do la verko, en formo de studo. Ĝi havas la celon meti almenaŭ la fundamenton de la sporta lingvo en Esperanto, proponante terminojn por la plej bazaj nocioj de 50 sportobranĉoj, klopodante dini samtempe la harmonian kaj logikan skeleton de la evoluigenda faklingvo. Por ne dini nuran sekan vortaron kun kelkvortaj klarigaj difinoj, la terminojn mi aplikis en konvena faka kunteksto, kiu estas taŭga ankaŭ doni la plej elementajn fakajn konojn pri la unuopaj sportobranĉoj, kaj samtempe servas kiel modelo de la flua, leĝera, skribe kaj parole facile uzebla, vivanta sporta lingvo. La elfiltrado de la terminoj el la kunteksto kaj ilia listigo estos jam la tasko de la vortaristoj.

Kiel mi diris, la jena studo havas la taskon servi nur kiel fundamento por la iom post iom eldonotaj apartaj faklibroj, traktantaj jam detale po unu sportobranĉon. Espereble baldaŭ troviĝos kaj ambiciaj ellaborontoj kaj eldonistoj por tiuj faklibretoj.

Ĉar estas mia konvinko, ke unu persono — havanta kiel ajn vastan lingvokonon — ne povas havi la kompetenton ellabori lo-la fakterminaron en Esperanto, sed el tio li nepre bezonas la kontribuon de internacia kunlaborantaro, en formo de fakspertaj konsiloj, helpantaj ideoj, bonintencaj kritikoj, — jen mi dissendas tiun el mian studon en formo de projekto, en 500 ekzempleroj, dise en la mondon al internacia faksperta kolegaro esperantista (sportaj fakdelegitoj, anoj de la Akademio de Esperanto, Esperanto-redakcioj, landaj Esperanto-asocioj), petante ilian bonvolan helpon, fakajn kaj prilingvajn rimarkojn. Ĉiun helpivolan respondon ni konscience trastudos kaj ĉiun racian proponon ni danke akceptos kaj aplikos en la definitiva studo, kiun mi planas ellabori kaj aperigi post nelonge, surbare de la alvenontaj utilaj konsiloj, konstruaj kritikoj, fake kaj lingve valoraj sugestoj kaj rekomendoj, — kompreneble kun la aprobo de la Akademio de Esperanto.

Sendante al vi, Estimata Adresito, tiun ĉi studprojekton, mi esperas do, ke bonvole Vi akceptos ĝin. Se el sportfaka aŭ lingva vidpunkto tiu ĉi verko interesas vin, bonvolu trastudi ĝin, aŭ almenaŭ tiujn ĉapitrojn, kiujn Vi speciale preferas, kaj bonvolu sciigi al mi Vian opinion, Viajn impresojn, rimarkojn, sugestojn, ideojn kaj aprobajn, kaj kritikajn. Per tio ankaŭ Vi aldonos kelkajn brikojn al la fundamento de la sporta lingvo en Esperanto.

Se eventuale la temo Vin tute ne interesas, ni tre petas Vin sendi almenaŭ mallongan sciigon pri la ricevo de la libro, kaj poste bonvolu transdoni ĝin al samideano aŭ samideanino, kiun la temo interesas, kaj kiun mi petas konsideri la ekzempleron kiel rekte al li aŭ ŝi adresitan.



Mia adreso estas: Ujlaky-Nagy Tibor, BUDAPEST 112. poste restante, Hungario, Eŭropo.

Mi opinias grava mencii, ke mian planon, — nome prezenti miajn terminojn en tiu ĉi studo provizore nur al limita nombro da fakuloj (do al la 500 adresitoj), — iom modifis la olimpikoj en Munkeno. Pli ĝuste tio, ke la samideanoj en Germane Federacia Respubliko decidis (decido komprenebla kaj respektinda) kontribui al tiu granda sportevento en ilia lando per eldono de Esperanta sporta terminaro. Al tio ili petis, ke mi disponigu al ili nian terminostokon.

Komence mi hezitis plenumi ilian — cetere tre honorigan — peton pro du motivoj. Unue tiutempe mi devis koncentri ĉiujn miajn fortojn por povi aperigi la studon ĝustatempe, do antaŭ la someraj olimpikoj. Pro tio mi tute ne havis tempon por elfiltradi la teramojn el la teksto, kaj pretigi la necesan klarigan difinon al ĉiu el ili. — Due, miajn terminojn mi konsideris (kaj ankaŭ nun konsideras) nur kiel provojn, kiel proponojn ankoraŭ ne sankciigitajn flanke de la ekstera mondo. Kiel do ili povu aperi en plurmil-ekzemplera terminaro jam kiel akceptitaj, — por tiel diri — oficialaj terminoj?

Tamen poste tiel mi rezonis: Ankaŭ se mi ne disponigos miajn terminojn al la germanaj samideanoj, ili certe plenumos la celitan entreprenon, kaj ekestos la situacio, ke en la manoj de la esperantistoj baldaŭ troviĝos du sportaj faklibroj, enhavantaj ambaŭ grandan stokon da fakterminoj. Sed — ĉar pro la manko de vivanta sporta lingvo kaj ili kaj mi estis devigitaj enkonduki grandan kvanton da arbitre elektitaj kaj kreitaj vortoj, originantaj el du, diversaj fontoj, — por la samaj nocioj la du verkoj havos plejparte tute diversajn fakvortojn. La konfuzon, kiun kaŭzus tiu alternativo, mi rigardis multe pli danĝera ol aperigi en ambaŭ fakverkoj la samajn — kvankam nur proponatajn, sed fare de la ĝenerala uzado ankoraŭ ne sankciigitajn — fakterminojn. Mi decidis do, kaj fine de februaro 1972 mi sendis unu kompletan ekzempleron de miaj manuskriptoj al la preparkomitato de la Sporta Terminaro, rajtigante ilin utiligi la materialon laŭ ilia plaĉo kaj bontrovo, sed rezervante la rajton, ke ankaŭ mi aperigos mian studon. Mi povas do esperi, ke la du sportaj verkoj harmonie kompletigos unu la alian.

Kelkaj kromaj mallongaj rimarkoj:

1. Mi klopodis ŝpari neologismojn, tamen certan kvanton da ili mi devis enkonduki. Ĉiun trafan fundamentan vorton anstataŭ ili danke mi akceptos.

2. Dum 5 jaroj kelkaj konkursreguloj certe jam malvalidiĝis. Negrave, tio ne tuŝas la esencon: la sportan faklingvon.

3. La studo traktas nur la internaciskalajn sportkonkursojn.

4. La indikoj, troveblaj fine de la ĉapitroj sub la titolo: “Esprimoj”, estas fiktivaj, do neaŭtentikaj.

5. Pro la urĝa laboro en la lastaj monatoj tajperaroj, eventuale malgravaj gramatikaj eraroj estis neeviteblaj. Pro ili mi petas indulgon.

Antaŭ ol fini mian antaŭparolon, mi sentas mia unuaranga devo mencii kaj danki tiujn instituciojn, al kies bonvola helpo estas ŝuldebla la apero ĉe tiu ĉi studprojekto, ĉar sen ilia helpo mi ne povus aperigi kaj senpage sendi 310 paĝan libron al 500 adresoj.

Ankaŭ ĉi tie mi esprimas mian sinceran dankon unuavice al la Hungara Akvoafera Instanco, kiu finance helpis la aperigon de la libro. En 1966, okaze de la 51-a UK en Budapeŝto, tiu institucio jam pruvis sian simpation al la Esperanto-movado, financinte la eldonon de valora akvoafera broŝuro: “La akvo kaj la homo en Hungarlando”.

Same per konsiderinda monsumo kontribuis al la kovro de la elspezoj la hungara Kleriga Ministerio, helpipreta protektanto de la Esperanto-instruado en Hungarlando, kaj la Hungara Olimpika Komitato, kiu ĉi-maniere rekonis la signifon de la aperigo de Esperantlingva studo pri la olimpikaj sportobranĉoj. Ĉi-loke mi esprimas refoje mian sinceran dankon ankaŭ al tiuj ĉi kontribuintoj.

Kaj fine, sed ne lastavice, mi dankas la estraron de la Hungara Esperanto-Asocio pro la tre efika apogo, gvido kaj konsiloj en mia laboro.

En la espero, ke per mia modesta laboro mi utile kontribuos el la sana evoluo de la Internacia lingvo, jen mi survojigas mian verkon al ĉiu angulo de Esperantujo, kore salutante ĉiun ricevonton de la libro kaj petante ilian bonvolan kunlaboron kaj helpon:

Budapest, majo 1972.

la aŭtoro.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   48


Elŝuti 1.39 Mb.

  • ANTAŬPAROLO

  • Elŝuti 1.39 Mb.