Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eniraj ritoj

Elŝuti 60.38 Kb.

Eniraj ritoj




Dato20.03.2017
Grandeco60.38 Kb.

Elŝuti 60.38 Kb.

1.a karesma dimanĉo – jaro B – N.L.A.

UNUA KARESMA DIMANĈO
(aŭ “je la karesma komenciĝo”)


ENIRAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

ENIRA ANTIFONO (Ps. 26, 7-9a) (starante)

K. Indulga kaj kompatema estas la Sinjoro,
Li ne agas kun ni laŭ niaj pekoj,
sed, kiel patro kompatas siajn filojn,
tiel Dio kompatas tiujn, kiuj obeas al Li. -
En lia amo, al ĉiuj proksima, ni serĉas rifuĝejo
por ĝoje celebri la Pasko de nia Savanto.


C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

KONFESO DE PEKOJ

C. Karegaj, ekirante sur la vojo de la karesma konvertiĝo, ni inklinigu nian koron al la fido kaj al la pento , por ke, la pardono kaj la senfina indulgon de la Sinjoro, riparu niajn malfortecojn.

(mallonga silento)

C. Vi, kiu estis elprovita kaj venas helpe al tiuj, kiuj eltenas la tenton:
Kyrie, eleison

K. Kyrie, elejson..

C. Vi, kiu proponas al ni ĉi tiun sanktan tempon por purigi nian koron kaj vivon: Kyrie, eleison
K. Kyrie, elejson..

C. Vi, kiu estigas kaj firmigas en ni ĉiun bonan agon kaj vorton:
Kyrie, eleison

K. Kyrie, elejson..

C. La ĉiopova Dio kompatu nin pardonu niajn pekojn kaj kaj konduku nin al la eterna vivo
K. Amen.

JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)

Asistadu, ho Dio kompatema, Vian Eklezion, kiu eniras ĉi tiun pent-instigan periodon kun milda kaj pretigita animo, por ke, liberiĝinte de la antikva kontaĝo de la malbono, ĝi povu atingi novavive la ĝojon Paskan. Per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
K. Amen.

LITURGIO DE LA PAROLO

LEGAĴO (Jes 57, 15-58, 4a) (sidante)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Ne fastu inter kvereloj kaj malpaco."

Legado de la libro de Jesaja



En tiu tempo. Jesaja diris: «Tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: “Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktitoj kaj humiluloj, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj. Ĉar ne eterne mi malpacas kaj ne senfine mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ mi la spirito kaj la animo, kiujn Mi kreis. Pro la peko de lia avideco mi koleris kaj frapis lin, mi deturnis min kaj koleris; sed li, turniĝinte, iris laŭ la vojo de sia koro. Mi vidis liajn vojojn, sed mi lin sanigos; mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li. Kaj al liaj plorantoj mi kreos diron de la buŝo: 'Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj – diras la Sinjoro – kaj mi sanigos lin”. La malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton. “Ne ekzistas paco por la malpiuloj”, diras mia Dio. Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin; laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro, kaj eldiru al mia popolo ĝiajn krimojn, al la domo de Jakob ĝiajn pekojn. Min ili ĉiutage serĉas, ili deziras ekkoni miajn vojojn, kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio; ili postulas de mi justajn juĝojn, deziras proksimecon de Dio: “Kial ni fastas, se Vi tion ne vidas? ni turmentas nian animon, se Vi tion ne scias?” Jen, en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, ĉiujn viajn laborantojn vi subpremas. Jen, vi fastas inter kvereloj kaj malpaco».

- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

PSALMO (Psa 50 (51))

L. Indulgu min, Sinjoro, laŭ via kompato.
K. Indulgu min, Sinjoro, laŭ via kompato.

L. Indulgu min, Sinjoro, laŭ via kompato;
laŭ via granda boneco forstreku miajn pekojn.
Lavu min entute de mia kulpo,
purigu min de mia peko.
K. Indulgu min, Sinjoro, laŭ via kompato.

L. Mi konscias pri miaj kulpoj, kaj mia peko ĉiam estas antaŭ mi.
Kontraŭ vi, kontraŭ vi mi pekis;
malbonon mi faris antaŭ viaj okuloj.
K. Indulgu min, Sinjoro, laŭ via kompato.

L. Vi amas la sincerecon en mia koro,
kaj en kaŝiteco vi aperigas al mi la saĝon.
deturnu vian vizaĝon de miaj pekoj, kaj forviŝu ĉiujn miajn kulpojn.

K. Indulgu min, Sinjoro, laŭ via kompato.

EPISTOLO (2 Kor, 4,16b – 5,9)

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago"

L. Dua letero de la Sankta Apostolo Paŭlo al la Korintanoj

Gefratoj, kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Fakte nia malpeza kaj momenta sufero alportas por ni, ekstermezuran, eternan gloron: ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.

Ĉar ni scias, ke kiam dissolviĝos nia surtera loĝejo, kiu estas kiel tendo, ni ricevos de Dio loĝejon, domon ne manfaritan, eternan, en la ĉieloj. Pro tio, en ĉi tiu situacio ni ĝemas kaj sopiras al la survestado per nia ĉiela loĝejo, kondiĉe ke ni troviĝos ne nudaj, sed vestitaj.

Fakte, kiuj estas en ĉi tiu tendo, ĝemas ŝarĝite, ne ĉar ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke tio, kio estas mortema, estu elsorbita de la vivo. Kaj tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.

Ni do, ĉiam plenaj je fido, kaj sciante, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro – ĉar ni iradas en la fido, ne en la vido – ni estas plenaj je fido, kaj ni preferas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Tial ni ambicias esti akceptindaj ĉe li, ĉu ĉeestante en la korpo, ĉu forestante.

- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

KANTO ĈE LA EVANGELIO (Kp. Mat 4,4) (starante)

K. Gloro al Vi, Kristo, Vorto de Dio!
Oni ne povas vivi nur per pano,
sed ankaŭ per ĉiu vorto kiu venas de Dio.
Gloro al Vi, Kristo, Vorto de Dio!


EVANGELIO (Mat 4, 1-11)

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

"La kvardek tagoj de fastado plenumitaj de Jesuo"

C. Legado de la Evangelio laŭ Mateo
K. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

C. En tiu tempo. La dia Spirito kondukis Jesuon en la dezerton, por ke la diablo tentu Lin. Dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj Jesuo estis tie ne manĝante kaj ne trinkante, sed fine, Li vere malsatis.

Tiam tentanta diablo venis al Li kaj diris: «Se vi estas filo de Dio, ordonu, ke ĉi tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.» Jesuo respondis: «Estas skribite: Oni ne povas vivi nur per pano, sed ankaŭ per ĉiu vorto kiu venas de Dio.»

Tiam, la diablo portis Lin en Jerusalemon, la sanktan urbon, starigis Lin sur la pinto de la templo, kaj poste diris al Li: «Se vi estas filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Dio ordonos pri vi, kaj sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne stumblu pro iu ŝtono.» Jesuo respondis al Li: «Sed estas skribite ankaŭ: Ne tentu la Sinjoron, vian Dion.»

La diablo portis Lin ankaŭ sur monton tre altan, kaj montris al Li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron; poste li diris al Li: «Ĉion, kion vi vidas, mi donos al vi» Sed Jesuo diris al li: «Foriru, Satano! Ĉar estas skribite: Al la Sinjoro, via Dio, adorkliniĝu, kaj nur Lin servu.»

Tiam la diablo forlasis Lin, kaj tuj anĝeloj venis por servi al Li.

- Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo!

–– oOo ––



C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
K. Ĉiam li estu laŭdata.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

–– oOo ––



POST LA EVANGELIO (Kp. 2 Kor 6, 2-7)

K. Jen: nun estas la periodo favora,
jen: nun estas la tago de la savo.
Ni preparu nin kun granda pacienco,
kun multaj rezignoj, kun armiloj de justeco,
pro la favoro de Dio.
Neniu trovigu sin, en la tago de la elaĉeto,
ankoraŭ sklavo de la antikva mondo de peko.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, kiel pentofara Eklezio, kiu laŭiras la spurojn de Kristo, nian humilan kaj ĉiaman preĝon ni levu al la Patro.

L. Ni preĝu kune kaj diru: «Gvidu nin, Sinjoro, pere de Via Spirito»
K. Gvidu nin, Sinjoro, pere de Via Spirito.

L. Por ĉiuj fideluloj: cele, ke en ĉi tiu Karesmo ili sekvadu Kriston, homon novan, nian mastron kaj modelon: ni preĝu.

K. Gvidu nin, Sinjoro, pere de Via Spirito.

L. Por ke en ĉiu el ĉi tiuj kvardek tagoj ni trovu tempon dediĉotan al la preĝo kaj al la primeditado de la Vorto, por koni tion, kion Dio de ni volas kaj cele, ke tion ni konkretigu dum nia vivo: ni preĝu.

K. Gvidu nin, Sinjoro, pere de Via Spirito.

L. Cele, ke ĉiu familio malkovru la hejman dimension de la Karesmo, malfermu la libron de la evangelio, kreu okazojn por komuna preĝo, faru el la hejmo lokon de frata akcepto: ni preĝu.

K. Gvidu nin, Sinjoro, pere de Via Spirito.

L. Cele, ke en ĉi tiu tempo ni aparte travivadu la dimanĉon kiel tagon malsaman de la aliaj, kiel tagon de la Sinjoro kaj tago de la komunumo, kiel tagon de repaciĝo kaj de amikiĝo al ĉiuj malfermita: ni preĝu.

K. Gvidu nin, Sinjoro, pere de Via Spirito.

(aliaj intencoj)



KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Pardonu, ho Dio, la kulpojn de Viaj servistoj kaj purigu nian koron por ke ni povu alfronti kun bonvola ĝojo la tagojn de la karesma pentofaro kaj ni meritu ricevi la helpon, kiun de Vi ni petas fidoplene.
Per Kristo nia Sinjoro
.
K. Amen.

EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn,
ni interŝanĝu pacosignon.


DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
K. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
K. Amen

APOSTOLA KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, por celebri fruktoporte la Eŭkaristion, sakramenton de la unueco de la Eklezio, ni kune konfesu la katolikan kredon:

C. MI KREDAS JE UNU DIO,
C.K. la Patro ĉiopova, kreinto de la ĉielo kaj de la tero;
kaj je Jesuo Kristo, Lia ununura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon li releviĝis el la mortintoj,
supreniris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.


Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Solene ni donas al Vi, ho Dio eterna, la oferon, kiu komencigas la Karesmon; faru, ke la ekzercado en la pentofaro kaj en la karitato nin malapudigu de niaj egoismoj, kaj lavinte nin de niaj kulpoj, ni estu indaj celebri la Paskon de Via Filo, kiu vivas kaj regas en jarcentoj da jarcentoj.
Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K. Estas inde kaj juste.

Vere estas bone kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku Vin, Sankta Patro, Dio ĉiopova kaj eterna.


En Kristo, nia Sinjoro, sin nutras la kredo de tiu, kiu fastas, revigligas la espero, reeklumas la amo. En li ni agnoskas Vian Vorton, kiu ĉion kreis: en li ni retrovas la Panon vivan kaj veran, kiu, sur ĉi tero, regas nin dum la laciga iro al la bono, kaj kiu,tie supre, nin satigos per ĝia substanco en la beata eterneco de la ĉielo.

Via servisto Moseo, subtenata de ĉi pano, fastis kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, kiam li ricevis la leĝon. Por pli bone gustumi ĝian dolĉecon, li ne tuŝis manĝaĵon; revigligita de la vido de via gloro, li ne sentis la malsaton korpan nek pensis pri manĝaĵoj teraj: por li sufiĉis la Dia vorto kaj la lumo de la Spirito, kiu en lin descendis. La saman Panon, kiu estas Kristo, via vivanta Vorto, vi nun al ni donas ĉe via manĝejo, ho Patro, kaj vi instigas nin al ĝi sopiri senfine.

Por li, kune kun la ĥoroj de la anĝeloj, ni ĉiuj kune levu al vi la himnon de laŭdo:

C.K. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!


(oni surgenuiĝu)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do:
sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas mia korpo, kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas la kaliko de mia sango, de la nova kaj eterna testamento, kiu por vi kaj por ĉiuj estos verŝata por forigo de la pekoj. Faru tion je mia rememoro.

ANAMNEZO

C. Jen la mistero de la kredo!
K. Savanto de la mondo,
Kiu liberigis nin per via kruco kaj resurekto, savu nin.


C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni petegas ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito.

Rememoru, Sinjoro, Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo ............ nia Episkopo ............., kaj la tuta klerikaro.

Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.

Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beata Jozefo, ŝia fianĉo, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin.

Per Via Filo Jesuo Kristo.

Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro ĉiopova, en unueco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.


K. Amen.

RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Kp. Sag. 12,1; 19, 20c; 15, 1)

K. Kiel dolĉas Via Spirito, Sinjoro!
Per Viaj mirindaĵoj vi igis granda Vian popolon,
ĉiam kaj ĉie ĝin subtenis.
Vi estas nia Sinjoro, dolĉa kaj fidela, Vi nin pacience atendas,
Vi bonvole ordigas ĉiujn aĵojn.


C. Obeante la vorton de la Savinto kaj formitaj de lia Dia instruo, ni kuraĝas diri:

C.K. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.


C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
K. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj: "Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi", ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via Spirito.

C. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido. Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.


C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


KANTO DUM LA KOMUNIO

K. Ni iradu en la amo, ĉar Kristo nin amis;
kaj ni ĝuu ĉi manĝaĵon antaŭ nia Dio.
En niaj koroj regu la paco de Kristo,
kiu nin venigis por formi unu solan korpon.


ORACIO POST LA KOMUNIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
Ĉe Via bankedo nutrataj, ho Dio, ni Vin petas: ĉiam havigu al ni la deziron de ĉi Pano, kiu al niaj dubemaj koroj donas viglon de eterna substanco.
Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. Ni foriru en paco.
K. En la nomo de Kristo.

L’Esperanto è una lingua internazionale ideata da L. L .Zamenof, che ne ha pubblicato la gram­matica nel 1887. Già dai tempi di Pio X, la Chiesa ha prestato attenzione a questa lingua, fino a riconoscerla come lingua liturgica, con l’approvazione del Messale Romano nel 1990. Dal 1910 si è costituita la Internacia Katolika Uniĝo Esperantista (IKUE: Unione Esperant­ista Cattolica Internazionale) che dal 1992 è riconosciuta dal Pontificio Consiglio per i Laici. Per ulteriori informazioni sull’IKUE e sulla sua sezione italiana (UECI),
telefonare al
02.2621149 o visitare il sito: www.ueci.it.




Elŝuti 60.38 Kb.


Elŝuti 60.38 Kb.