Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eniraj ritoj enira antifono

Elŝuti 58.9 Kb.

Eniraj ritoj enira antifono




Dato07.11.2017
Grandeco58.9 Kb.

Elŝuti 58.9 Kb.

1.a de Advento – jaro B – N.L.A.

1.a DIMANĈO DE ADVENTO
La alveno de la Sinjoro


ENIRAJ RITOJ

ENIRA ANTIFONO (Ps. 71, 16-17a-c) (starante)

K. Al vi, Sinjoro, mi levas mian animon.
Mia Dio, en vi mi fidas.
Mi ne spertu disreviĝon!
Ne mokos min miaj malamikoj,
Ĉ
ar neniu el tiuj, kiuj esperas en vi, hontos.

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. La graco kaj la paco de Dio nia Patro kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.
K. Kaj kun via spirito.

KONFESO DE PEKOJ.

C. Gefratoj, por inde celebri la sanktajn misterojn, ni agnosku niajn pekojn.

(mallonga silento)

C.K. Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:


(Oni brustofrapas, dirante:)

mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn Anĝelojn, la Sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.


C. Dio Ĉiopova kompatu nin, li pardonu niajn pekojn kaj nin konduku al la eterna vivo.

K. Amen.

JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)

Ho pardonema Dio, kiu en via Ununaskito nin renaskigis kreitaĵoj novaj,
rigardu al la faritaĵo de via granda amo, kaj igu nin puraj de ĉia peko-makulo, dum ni atendas vian Filon, nian Sinjoron kaj nian Dion, kiu vivas kaj regas kun vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en jarcentoj da jarcentoj.

K. Amen.

LITURGIO DE LA PAROLO (sidante)

LEGAĴO (Jes 24, 16b-23)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Paliĝos la suno, ĉar la Sinjoro ekreĝos sur monto Cion."

L. Legado de Profeto Jesaja

Mi diras: «Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi!»
Rabis rabistoj,
kaj per granda rabado ili rabis.
Teruro, kavo, kaj kaptilo
trafos vin, ho loĝantoj de la tero.
Tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro,
falos en kavon;
kaj kiu eliros el la kavo,
trafos en la kaptilon;
ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis
kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis.


Forte diskrevos la tero,
forte dispeciĝos la tero,
forte skuiĝos la tero.
Ŝanceliĝos la tero kiel ebriulo,
balanciĝos kiel hamako;
pezos sur ĝi ĝia krimeco;
ĝi falos, kaj ne plu leviĝos.


En tiu tempo punos Dio
la taĉmentojn de la alto en la ĉielo
kaj la reĝojn de la tero sur la tero.


Ili estos kolektitaj kune,
ligitaj en malliberejo,
ili estos enŝlositaj en ŝlositejo,
kaj post longa tempo ili estos punitaj.


Ruĝiĝos la luno,
paliĝos la suno,
ĉar la Dio de legiaroj ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem,
kaj lia gloro aperos antaŭ liaj plejaĝuloj.


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

PSALMO (Ps. 79 (80))

L. Lumigu vian vizaĝon, Sinjoro, kaj ni estos savitaj
K. Lumigu vian vizaĝon, Sinjoro, kaj ni estos savitaj

L. Ho Sinjoro, Dio de legiaroj,
ĝis kiam vi kolere repuŝos
la preĝon de via popolo?
K. Lumigu vian vizaĝon, Sinjoro, kaj ni estos savitaj

Vi manĝigis al ni panon larman,
vi trinkigis al ni larmojn per granda mezuro.
Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj;
kaj niaj malamikoj nin mokas.

K. Lumigu vian vizaĝon, Sinjoro, kaj ni estos savitaj

L. Ho Dio de legiaroj, returniĝu;
rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
ŝirmu tion, kion plantis via dekstra mano,
la homidon, kiun vi fortikigis por vi.

K. Lumigu vian vizaĝon, Sinjoro, kaj ni estos savitaj

L. Kaj ni ne plu foriros de vi;
vivigu nin, kaj ni vokos vian nomon.
Ho Sinjoro, Dio de legiaroj! revenigu nin,
lumigu vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj.

K. Lumigu vian vizaĝon, Sinjoro, kaj ni estos savitaj

EPISTOLO (1 Kor 15, 22-28)

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"La lasta malamiko neniigata estos la morto"

L. Letero de la Sankta Apostolo Paŭlo al la Korintanoj

Gefratoj,
Kiel ĉiuj mortas pro sia kuniĝo kun Adamo,
tiel ankaŭ ĉiuj estos vivigataj pro sia kuniĝo kun Kristo.
Sed ĉiu laŭ sia ordo:
Kristo kiel la unua,
poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno.
Poste alvenos la fino,
kiam li transdonos la reĝecon al Dio, la Patro,
post kiam li estos venkinta ĉiun Aŭtoritaton, Potencon kaj Povon.


Ĉar li devos regadi,
ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
Kiel lasta malamiko estos neniigata la morto;
ĉar ĉio estas metita sub liajn piedojn.


Sed kiam oni diras, ke ĉio estas submetita,
estas evidente, ke oni esceptas Tiun, kiu ĉion submetis al li.
K
aj kiam ĉio estos jam submetita
tiam ankaŭ la Filo mem submetos sin al Tiu,
kiu submetis ĉion al li,
por ke Dio estu ĉio en ĉiuj.


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

KANTO ĈE LA EVANGELIO (starante)

K. Haleluja, haleluja.
La Sinjoro venos kaj sin montros;.
nia Dio ne malfruigos sian alvenon.
Haleluja

EVANGELIO (Mar 13, 1-27)

"Tiam oni vidos la Filon de la homo venanta sur nuboj kun granda potenco kaj gloro."

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Legado de la Evangelio laŭ Marko
K. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

C. Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li:
«Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj!»
Kaj Jesuo diris al li: «Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn?
ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita».


Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo,
Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
«Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi?»


Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:
«Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
Multaj venos en mia nomo, dirante: “Mi estas”; kaj ili forlogos multajn.
Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu;
tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno;
estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj;
tio estas komenco de suferoj.


Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj,
kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj;
kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.
Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.
Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu;
ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon;
kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.
Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo;
sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.


Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco
starantan tie, kie ne decas – la leganto komprenu –
tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru,
nek eniru, por preni ion el sia domo;
kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!


Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro.
Ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia,
kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis,
ĝis nun, kaj neniam estos.
Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita;
sed pro la elektitoj, kiujn li elektis, li malplilongigis la tagojn.


Kaj tiam se iu diros al vi: “Jen ĉi tie la Kristo”, aŭ, “Jen tie”; ne kredu;
ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj,
kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.
Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.


Iun tagon post granda aflikto, la suno mallumiĝos,
kaj la luno ne plu donos sian lumon;
la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo renversiĝos.
Tiam oni vidos la Filon de la homo
venanta sur nuboj kun granda potenco kaj gloro.
Li elsendos la anĝelojn ĉiudirekten
kaj kolektos ekde la ekstremoj de la ĉielo kaj de la tero
siajn elektitojn»


- Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo!

POST LA EVANGELIO (Kp. Mt. 24, 27; 25, 13; 26, 41)

K. Kiel fulmobrilo de oriento al okcidento,
tia estos la reveno de la Filo de l' homo.
Restu vekantaj ĉiuj, kaj preĝu:
vi scias nek pri la tago nek pri la horo,
kiam nia Sinjoro ĉesigos la mondon.


(sidante, oni aŭskultas la homilion)

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
K. Ĉiam li estu laŭdata.

UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, turnu ni niajn propetojn al Kristo, Suno de justeco, kiu neniam vidos subiron, por ke lia reveno en gloro trovu nin vigilantaj en la preĝo kaj pretaj lin akcepti.

L. Ni preĝu kune kaj diru: “Venu, Sinjoro Jesuo!”
K. Venu, Sinjoro Jesuo!

L. Por la komunumoj de ambrozia rito, kiuj hodiaŭ komencas la vojiron de Advento: ni preĝas al vi.
K. Venu, Sinjoro Jesuo!

L. Por la tuta mondo, elprovita de la malamo, de la maljusteco kaj de la perforto: ni preĝas al vi.
K. Venu, Sinjoro Jesuo!

L. Por la paroĥoj, kiuj ankoraŭ atendas preĝejon: ni preĝas al vi.
K. Venu, Sinjoro Jesuo!

L. Por ni ĉiuj, kunvenintaj en komuneco de fido kaj de amo: ni preĝas al vi.
K. Venu, Sinjoro Jesuo!

(aliaj intencoj)



KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Ho Dio, reveku vian potencon kaj venu: forpuŝu la atakojn de la malbono kaj subtenu la Eklezion, kiu fidas en via pardonemo. Per Kristo nia Sinjoro.
K. Amen.


EŬKARISTIA LITURGIO


RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu la korpo de Kristo, via Filo.

K. Amen.

La diakono aŭ la celebranto, verŝas vinon en la kalikon kaj iom da akvo mallaŭte dirante:



C. El la malfermita flanko de Kristo elvenis sangvo kaj akvo.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu la sango de Kristo, Via Filo.

K. Amen

La celebranto kliniĝe diras mallaŭte:



C. Kun humilo kaj pento ni petas, Sinjoro, ke vi akceptu nin,
kaj nia ofero tiel plenumiĝu antaŭ vi hodiaŭ,
ke ĝi plaĉu al vi, Sinjoro Dio.


KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, vokitaj por partopreni je la sama pano kaj je la sama kaliko, en komunio kun la tuta katolika Eklezio, ni kune konfesu nian kredon.

C. MI KREDAS JE UNU DIO,
C.K. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per Kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.

(Oni klinas la kapon, ĝis: "fariĝis homo")



Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro,
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
Kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Akceptu, ho Dio, la oferon, kiun ni prezentas al vi, por ke ĝi plikreskigu nian sindonemon al vi kaj plenumu nian savon. Per Kristo nia Sinjoro.
K. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K. Estas inde kaj juste.

Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al vi,
Patro sankta kaj ĉiopova, per Kristo, nia Sinjoro.


Per sia unua veno en la humileco de ia homa naturo,
li plenumis la promeson donitan ekde la pratempo,
kaj malfermis al ni la vojon al la eterna savo;
kiam li denove venos kun la dia majesto,
ni glorplene ricevos la promesitajn bonojn,
kiujn nun ni kuraĝas esperi kun vigla atendo.


Kun ĉi tiu fido, kunigitaj kun la ĥoro la anĝeloj,
ni ĝoje kunkantas la himnon de via gloro:


C.K. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

(oni surgenuiĝu)


(Kun etenditaj manoj, la celebranto diras:)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

(La celebranto kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:)



Ni petas do:
sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito,

(Li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferaĵojn, aldonante:)



por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango
de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(La celebranto kunigas la manojn.


En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe, laŭ la postulo de ilia signifo.)

Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,

(La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:)



Li prenis la panon
kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,
dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

(La celebranto montras al la popolo la konsekritan hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras. Poste li daŭrigas:)



Simile post la vespermanĝo,

(li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:)



prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante,
Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi kaj por ĉiuj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

(La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras.


Poste li diras:)

ANAMNEZO

C. Jen la mistero de la kredo!
K. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

(Etendante la manojn, la celebranto diras:)



C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro,
la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,
dankante, ke Vi konsideris nin indaj
stari antaŭ Vi kaj servi al Vi.
Kaj humile ni petegas
ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo,
ni unuiĝu per la Sankta Spirito.


Rememoru, Sinjoro,
Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo
kaj perfektigu ĝin en la karitato
kune kun nia Papo .................
nia Episkopo ................., kaj la tuta klerikaro.


Memoru ankaŭ niajn gefratojn,
kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto,
kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato;
kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.


Kompatu nin ĉiujn, ni petas,
ke kun la beata Dipatrino virga Maria,
kun la beata Jozefo, ŝia fianĉo,
kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj,
kiuj surtere plaĉis al Vi,
ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin.

(La celebranto kunigas la manojn)



Per Via Filo Jesuo Kristo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon kun la hostio kaj la kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:)



Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K.
Amen.
RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Jes. 40, 10a.11)

K. Jen: la Sinjoro Dio
venas kun potenco.
Kiel paŝtisto li paŝtos siajn ŝafaron,
per sia mano arigos la ŝafidojn,
kaj tenos ilin en siaj brakoj.


C. Levante la manojn al la Patro, kiu estas en la ĉieloj
kaj lasante, ke nin gvidu la Sankta Spirito,
kiu preĝas en ni kaj por ni,
ni kune diru la preĝon, kiun Jesuo mem al ni instruis:


C.K. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.


(Kun etenditaj manoj, la celebranto daŭrigas:)

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj;
donu favore pacon en niaj tagoj,
por ke, helpitaj de Via kompato,
ni estu ĉiam liberaj de la peko
kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero,
atendante la beatan esperon
kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
K.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj:
"Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi",
ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio;
kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin.
Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via Spirito.

C. (mallaŭte)

La akcepto de Via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,
ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno,
sed pro Via kompato, ĝi utilu al mi
kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.


(La celebranto genufleksas, prenas la hostion kaj, tenante ĝin iom super la pateno, sin turnas al la popolo kaj diras klarvoĉe:)

C. Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.
Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

(Kaj, kun la popolo, li aldonas unufoje:)



C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


C. La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.

C. La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon aŭ hostiujon, iras al komuniiĝontoj kaj montras al ĉiu el ili hostion iom levitan, dirante:)

C. La korpo de Kristo.

(La komuniiĝanto respondas:) Amen.

C. Tion, kion ni prenis per la buŝo, Sinjoro, ni akceptu per pura menso;
kaj la portempa donaco fariĝu por ni la eterna savilo.


KOMUNIA ANTIFONO (Jes. 49, 13)

K. Ĝoju, ho ĉieloj; ĝojegu, ho tero;
ĝojkriu, ho montoj,
ĉar la Sinjoro konsolas Sian popolon
per sia mano arigos la ŝafidojn,
kaj sentas kompaton al la malfeliĉuloj.

ORACIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
Ricevinte viajn donacojn de graco, ni petas al vi, Ĉiopova Dio,
ke kresku en ni, pro la daŭra partopreno en via festeno, la frukto de nia savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Kliniĝu por la beno.

Dio ĉiopova kaj kompatema, kiu al vi donas la gracon
memori en la kredo la unuan venon de lia Filo
kaj atendi plenespere lian gloran adventon,
vin nun sanktigu per la lumo de lia vizito,
kaj vin plenigu per sia beno.


K. Amen.

C. En la irado dum ĉi tiu vivo, Dio igu vin firmaj en la kredo, ĝojaj en la espero, agemaj en la karitato.

K. Amen.

C. Vi, kiuj ĝojas pro la veno de nia Elaĉetinto,
povu ĝui la eternan feliĉon kiam li venos gloroplena.


K. Amen.

C. Kaj la beno de Dio ĉiopova, la Patro † kaj la Filo † kaj la Sankta † Spirito, descendu sur vin kaj ĉe vi restu ĉiam.

K. Amen.

C. Ni foriru en paco.
K. En la nomo de Kristo.



Elŝuti 58.9 Kb.


Elŝuti 58.9 Kb.