Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Eniraj ritoj enira antifono

Elŝuti 48.89 Kb.

Eniraj ritoj enira antifono




Dato20.10.2017
Grandeco48.89 Kb.

Elŝuti 48.89 Kb.

5.a post Pentekosto – jaro B (xii jt) – N.L.A.

5.a DIMANĈO POST PENTEKOSTO


ENIRAJ RITOJ

ENIRA ANTIFONO (Ps. 26 (27),1) (starante)

K. La Sinjoro estas mia lumo kaj mia savo:
kiun mi devas timi?
La Sinjoro estas la defendo de mia vivo,
kiu povas min teruri?


C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro
kaj la komuneco de la Sankta Spirito
estu kun vi ĉiuj.
K. Kaj kun via spirito.

KONFESO DE PEKOJ

C. Gefratoj, ni konfesu niajn pekojn por inde celebri la sanktajn misterojn.

(mallonga silento)

C.K. Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj, ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:

(Oni brustofrapas, dirante:)

mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.
Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan, ĉiujn Anĝelojn,
la Sanktulojn kaj vin, gefratoj, preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.
K. Amen.

GLORO AL DIO

C. GLORO AL DIO EN LA ALTOJ
C.K. Kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.
Ni laŭdas Vin, ni benas Vin, ni adoras Vin, ni gloras Vin,
ni dankas al Vi pro Via granda gloro, Sinjoro Dio,
ĉiela Reĝo, Dio Patro Ĉiopova.
Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l' Patro;
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, kompatu nin,
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, akceptu nian petegon,
Kiu sidas dekstre de la Patro, kompatu nin.
Ĉar Vi sola estas sankta, Vi sola Sinjoro,
Vi sola Plejaltulo,
Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro.
Amen.


JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)

Donu, ho Dio, al viaj filoj sanon kaj spiritan serenon, metu en iliajn korojn la abomenon al ĉia formo de malbono kaj fortan emon al la bono; igu, ke nia vivo sin ornamu per justaj faroj, tiel, ke ĝi meritu vian benon kaj la ĉiaman apogon de Via favoro. Per Jesuo Kristo, via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun vi en unueco kun la sama Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
K. Amen.

LITURGIO DE LA PAROLO (sidante)

LEGAĴO (Gen 18. 1-2a; 16-33)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"La traktado de Abraham favore de Sodom"

L. Legado de la Libro de la Genezo

En tiuj tagoj. La Sinjoro aperis al li en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. Li levis siajn okulojn kaj vidis, ke tri viroj staras antaŭ li. De tie la viroj foriris por trarigardi Sodo­mon desupre, kaj Abraham iris kun ili, por forsaluti ilin. La Sinjoro diris: «Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion mi faras, dum Abraham fariĝos ja po­polo granda kaj potenca, kaj per li beniĝos ĉiuj popoloj de la tero?


Ĉar mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Sinjoro, agante virte kaj juste, por ke la Sinjoro ple­numu pri Abraham, kion Li diris pri li». Kaj la Sinjoro diris: «La kriado de Sodom kaj Gomora estas tro granda kaj ilia pekado estas tre peza. Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili vere agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al mi, aŭ ne; mi sciiĝos». La viroj foriris de tie kaj iris al Sodom dum Abraham staris ankoraŭ antaŭ la Sinjoro. Abraham alproksimiĝis, kaj diris: «Ĉu vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvin­dek virtuloj, kiuj estas en ĝi Ne decas por vi agi tiamaniere, ke vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por vi! Ĉu eblas, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste?». La Sinjoro respon­dis: «Se mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, mi indulgos la tutan lokon pro ili». Kaj Abraham respondis, dirante: «Jen mi kuraĝas pa­roli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro, eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu vi pereigos pro la kvin la tutan urbon?». Li di­ris: «Mi ne pereigos, se mi trovos tie kvardek kvin». Abraham plue parolis al li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. 30 Kaj li diris: «Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek». Li respondis: «Mi ne faros, se mi trovos tie tridek. Li respondis: «Jen mi ekkuraĝas paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek». Li respondis: «Mi ne pereigos pro la dudek». Li respondis: «Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek». Li respondis: «Mi ne pereigos pro la dek». Kiam Li ĉesis paroli kun Abraham, la Sinjoro foriris, kaj Abraham reiris al sia hejmo.

- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

PSALMO (Ps. 27 (28))

L. Sinjoro, aŭskultu la voĉon de mia petego.
K. Sinjoro, aŭskultu la voĉon de mia petegoj.

L. Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al vi,
kiam mi levas miajn manojn al via plejsanktejo.

K. Sinjoro, aŭskultu la voĉon de mia petegoj.

L. Glorata estu la Sinjoro ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
La Sinjoro estas mia forto kaj mia ŝildo;
lin fidis mia koro, kaj li helpis min;
tial ekĝojas mia koro, kaj per mia kanto mi lin gloros.

K. Sinjoro, aŭskultu la voĉon de mia petegoj.

L. La Sinjoro estas ilia forto,
li estas savanta forto por sia sanktoleito.
Helpu vian popolon kaj benu vian heredon,
kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

K. Sinjoro, aŭskultu la voĉon de mia petegoj.

EPISTOLO (1Kor 6, 9-12)

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Heredantoj fariĝas per kredo, Abraham estas patro de ni ĉiuj."

L. Letero de sankta Paŭlo apostolo al la Romanoj

Gefratoj, heredantoj fariĝas per kredo, ĉar heredo estas pura graco, tial ĝi fariĝas certa por la tuta idaro: ne nur por tiuj, kiuj apartenas al la leĝo, sed ankaŭ por tiuj, kiuj estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni ĉiuj – kiel estas skribite: «Mi faris vin patro de multe da popoloj» – antaŭ al Dio, al kiu li kredis, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.


Abraham ekster ĉiu homa espero kredis, ke li fariĝos «patro de multaj popoloj», ĉar Dio promesis al li: «Tia estos via idaro». Li ne estis dubema, kvankam lia korpo jam velkis – li estis preskaŭ centjara – kaj la sino de Sara fariĝis ne kapabla naski filon. Tamen antaŭ la dia promeso li ne hezitis pro duboj, sed fortiĝis per kredo kaj gloris Dion. Li firme kredis, ke Dio certe plenumos tion, kion li promesis. Pro tio Dio rigardis lin kiel justulon.
Sed ne por li sola estas skribite, ke li fariĝis justulo; sed ankaŭ por ni, ĉar ni kredis je Dio, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron. Li estis transdonita al la morto pro niaj pekoj, sed Dio revivigis lin, por ke ni ankaŭ fariĝu justuloj.

- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

KANTO ĈE LA EVANGELIO (Mat 7, 21) (starante)

K. Haleluja, haleluja.
Oni venos el oriento kaj el okcidento,
kaj partoprenos kun Abraham en la festeno de la regno de Dio.
Haleluja


EVANGELIO (Mat 22, 1-14)

"Vi vidos Abraham, Isaak kaj Jakob en la regno de Dio"

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Legado de la Evangelio laŭ Luko
K. Gloro estu al vi, Sinjoro.

C. En tiu tempo, Iu diris al Jesuo : «Ĉu nur malmultaj, Sinjoro, sin savas?» Jesuo respondis: «Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri, sed ne sukcesos. Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, vi restos ekstere. Tiam vi frapos ĉe la pordo, dirante: “Sinjoro, malfermu al ni!” Sed li respondos al vi: “Mi ne konas vin; de kie vi venas?” Tiam vi diros: “Ni manĝis kaj trinkis kun vi, kaj vi instruis sur niaj stratoj”. Sed Li deklaros: “Mi ne konas vin. For de mi ĉiuj maljuste agantoj!” Vi plorados senespere, ĉar vi estos forpelitaj el la regno de Dio, kie estas Abraham, Isaak kaj Jakob kaj ĉiuj profetoj, dum multaj venos el oriento kaj el okcidento, el nordo kaj el sudo, kaj partoprenos en la festeno de la regno de Dio».

- Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo!

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
K. Ĉiam li estu laŭdata.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

POST LA EVANGELIO ( Psa 67(68), 6b-7a.36b )

K. Dio regas en Sia sanktejo. Li, Kiu nin akceptas en Sia domo,
kiel filojn kunigitajn kaj en konkordo,
donos forton kaj viglecon al Sia popolo.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, ni nin turnu per unuvoĉa preĝo al Dio, nia Patro, kiu
- pere de Jesuo Kristo - al ni malkaŝis Sian pardonemon
kaj supervenkis ĉiujn niajn timojn.


L. Ni preĝu kune kaj diru: Venu kaj subtenu, Sinjoro, nian malfortan kredon.
K. Venu kaj subtenu, Sinjoro, nian malfortan kredon.

L. Por la Eklezio: por ke ĝi kapablu doni al la mondo, ofte trairata de malĝojigaj eventoj, la certecon de la antaŭvidema ĉeesto de Dio: ni preĝu.
K. Venu kaj subtenu, Sinjoro, nian malfortan kredon.

L. Por ke ĉiuj homoj perceptu la komunan senton de la bono, de la vero, de la pleneco de la vivo kaj estigu fundamento de ĉi tiuj valoroj la esperon, ke povas ŝanĝiĝi la maniero vivi sur ĉi tiu tero: ni preĝu.
K. Venu kaj subtenu, Sinjoro, nian malfortan kredon.

L. Por ke la malfacilaĵoj de la vivo por neniu fariĝu kialo de forperdo de la kredo, sed ili estu okazo por ĝin purigi de falsaj esperoj kaj por plifortikigi la kristanan esperon: ni preĝu.
K. Venu kaj subtenu, Sinjoro, nian malfortan kredon.

L. Por ĉiu el ni: cele, ke, anoncante en la Eŭkaristio la morton kaj la resurekton de Jesuo, ni lernu kredi je la amo de la Sinjoro eĉ en la momentoj plej malfacilaj: ni preĝu.
K. Venu kaj subtenu, Sinjoro, nian malfortan kredon.

(aliaj intencoj)



KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Aŭskultu, ho Dio Ĉiopova, niajn petojn, kaj bonvole donu la frukton de Via ĉiama mizerikordo al ĉiuj, kiujn Vi invitas fidi je Via patra amo.
Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ ol prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
K. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
K. Amen

KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, kunigitaj de la Spirito mem de Kristo, ni konfesu kun koro sincera la simbolon de nia kredo:

C. MI KREDAS JE UNU DIO,
C.K. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per Kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
Kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


PRI LA DONACOJ

C. Via sanktiga ago, ho Dio viva kaj vera, descendu sur niajn oferojn, kaj la partopreno en la diaj misteroj detenu nin de ĉia kontakto kun la malbono kaj nin konduku al la donaco de la eterna vivo. Per Kristo nia Sinjoro.
K. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K. Estas inde kaj juste.

Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku Vin, Sinjoro, Sankta Patro, ĉiopova eterna Dio.


Vi tiom multe amis la mondon kaj tiom da kompato provis al ni, ke Vi sendis Vian ununaskiton kiel elaĉetanton, kiu plene partoprenu en nia vivo, kun la nura escepto de la peko. Tiel, en Via Filo fariginta homo, Vi nin ĉiujn amis de amo nova kaj pli granda kaj pere de Lia obeo al ĉi tiu plano de gra­co, Vi redonis al ni la praan riĉecon, kiu pro la malobeo de la kulpo perdigis.

Pro ĉi mizerikordo, kiu nin savis, ni kantas nian ĝojon, kaj kune kun la horoj de la anĝeloj kaj de la sanktuloj, ni levas la himnon de danko kaj de laŭdo:



C.K. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!


(oni surgenuiĝu)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas mia korpo, kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas la kaliko de mia sango, de la nova kaj eterna testamento, kiu por vi kaj por multaj estos verŝata por forigo de la pekoj. Faru tion je mia rememoro.



ANAMNEZO

C. Jen la mistero de la kredo!
K. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni petegas ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito. Rememoru, Sinjoro, Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo .............., nia Epi­skopo ..............., kaj la tuta klerikaro. Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo. Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria,kun la beata Jozefo, ŝia fianĉo, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori vin. Per Via Filo Jesuo Kristo.

Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K. Amen.

RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Joh. 17, 11b)

K. Patro Sankta, konservu en Via nomo
tiujn, kiujn al mi Vi donis:
ili estu unu, kiel ni estas unu.


C. Obeante la vorton de la Savinto kaj formitaj de lia Dia instruo, ni kuraĝas diri:

C.K. PATRO NIA, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo.
Venu via regno. Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.


C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
K. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj: "Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi", ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via Spirito.

C. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido. Jen la Ŝafido de Dio, jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.

C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


DUM LA KOMUNIO

K. La anĝeloj ĉirkaŭas adorante la altaron kaj la sacerdotoj konsekras la korpon kaj la sangon de Kristo, ĝoje kantante: gloro al Dio en la altoj.

POST LA KOMUNIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)

Ho Patro, Kiu plenmane nin satigis per la Pano de la Savo,
liberigu nian koron de ĉia kaŝita ombro de kulpo kaj nin defendu
de ĉia insido de kontraŭ­emaj potencoj. Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la Ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. Ni foriru en paco.
K. En la nomo de Kristo.



Elŝuti 48.89 Kb.


Elŝuti 48.89 Kb.