Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Enira antifono

Elŝuti 56.28 Kb.

Enira antifono




Dato15.10.2017
Grandeco56.28 Kb.

Elŝuti 56.28 Kb.

2.a dim. post Epifanio – jaro A – N.L.A.

2.a DIMANĈO POST EPIFANIO

ENIRA ANTIFONO (Ps. 26, 7-9a) (starante)

K. Sinjoro, aŭskultu mian voĉon!
Mia koro diris pri vi:
«Serĉu lian vizaĝon!»
Mi serĉos vian vizaĝon, Sinjoro;
neniam vi vin kaŝu!

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro
kaj la komuneco de la Sankta Spirito
estu kun vi ĉiuj.
K. Kaj kun via spirito.

KONFESO DE PEKOJ

C. Gefratoj, ni konfesu niajn pekojn por inde celebri la sanktajn misterojn.

(mallonga silento)

C.K. Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj, ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:

(Oni brustofrapas, dirante:)

mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.
Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan, ĉiujn Anĝelojn, la Sanktulojn kaj vin, gefratoj, preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.
K. Amen.

GLORO AL DIO

C. GLORO AL DIO EN LA ALTOJ
C.A. Kaj sur la tero paco al la homoj de lia bonvolo.
Ni laŭdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni gloras vin,
ni dankas al vi pro via granda gloro, Sinjoro Dio,
ĉiela Reĝo, Dio Patro Ĉiopova.
Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l' Patro;
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, kompatu nin,
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, akceptu nian petegon,
Kiu sidas dekstre de la Patro, kompatu nin.
Ĉar vi sola estas sankta, vi sola Sinjoro,
vi sola Plejaltulo,
Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro.
Amen.


JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)

Ho Dio forta kaj eterna, kiu regas la ĉielon kaj la teron, aŭskultu favore la preĝojn de via popolo kaj donu al niaj tagoj vian pacon. Per Jesuo Kristo, via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, kiu vivas kaj regas kun vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
A. Amen.

LITURGIO DE LA PAROLO (sidante)

LEGAĴO (Nom 20, 2. 6-13)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"La akvo de Meriba"

L. Legado de la libro de la Nombroj

En tiuj tagoj. Ne estis akvo por la komunumo,
kaj oni kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.


Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaŭ la komunumo
al la pordo de la tabernaklo de kunveno
kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Sinjoro aperis al ili.
La Sinjoro ekparolis al Moseo, dirante:
«Prenu la bastonon; vi kaj via frato Aaron kunvenigu la komunumon
kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon;
vi elirigos por ili akvon el la roko,
kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn».
Moseo do, prenis la bastonon de antaŭ la Sinjoro, kiel la Sinjoro ordonis al li.


Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon,
kaj Moseo diris al ili:
«Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon?»
Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn,
kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj.


Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:
«Pro tio, ke vi ne kredis je mi,
por montri min sankta en la okuloj de la Israelidoj,
tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun mi donas al ili».
Ĉi tiuj estas la akvoj de Meriba,
ĉe kiu la Israelidoj malpacis kontraŭ la Sinjoro,
kaj per kiu li sin montris sankta al ili.


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

PSALMO (Ps. 94 (95))

L. Ni kredas, Sinjoro, je via vorto.
K. Ni kredas, Sinjoro, je via vorto.

L. Venu, ni aplaŭdu al la Sinjoro;
ni ĝoje aklamu al Dio, la roko de nia savo.
Ni iru al li kun laŭdkantoj;
per psalmoj ni ĝoje gloru lin.
K. Ni kredas, Sinjoro, je via vorto.

L. Venu, ni adorkliniĝu,
ni genuiĝu antaŭ la Sinjoro kiu kreis nin.
Li estas nia Dio, kaj ni la popolo de lia paŝtado,
la ŝafaro de Li gvidata.
K. Ni kredas, Sinjoro, je via vorto.
L. Aŭskultu hodiaŭ la voĉon de la Sinjoro:

«Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,

kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kie viaj patroj min incitis kaj kontraŭstaris,

kvankam ili vidis miajn mirindaĵojn».
K. Ni kredas, Sinjoro, je via vorto.
EPISTOLO (Rom 8,22-27)

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"La Spirito propetas por ni."

L. Letero de la Sankta Apostolo Paŭlo al la Romanoj

Gefratoj, ni ja scias,
ke la tuta kreitaro ĝemas kaj suferas nun kiel pro naskodoloro.
Kaj ne nur la kreitaro, sed ankaŭ ni,
kiuj jam havas la primicojn de la Spirito,
ĝemas en ni, atendante nian adopton, la elaĉeton de nia korpo.


Ĉar ni estas savitaj en la espero.
Se oni vidas tion, kion oni esperas, ne plu estas espero;
ĉar oni ne esperas pri tio, kion oni jam vidas.
Sed se ni esperas ion, kion ni ne vidas, tiam ni atendas pacience.


Tiel same ankaŭ la Spirito helpas nian malfortecon,
ĉar ni eĉ ne scias kiel preĝi konvene,
sed la Spirito mem propetas por ni per suspiroj ne direblaj.
Dio, kiu konas la korojn, konas ankaŭ la dezirojn de la Spirito,
kiu propetas por la kredantoj, kiel Dio volas.


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

KANTO ĈE LA EVANGELIO (Joh 2, 2.11) (starante)

K. Haleluja, haleluja.
Invitita al geedziĝo en Kana Galilea,
la Sinjoro transformis akvon en vinon
kaj elmontris sian gloron,
kaj liaj disĉiploj kredis al li.
Haleluja

EVANGELIO (Joh 2,1-11)

(mallaŭte)
Purigu mian koron kaj miajn lipojn, ho ĉiopova Dio, por ke mi povu digne anonci vian evangelion.

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

"La signo ĉe la geedziĝo en Kana kaj la peto de Maria"

C. Legado de la Evangelio laŭ Johano
K. Gloro estu al vi, Sinjoro.

C. En tiu tempo. Okazis nupto en Kana, urbo de Galileo,
kaj ĉeestis la patrino de Jesuo.
Ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invitataj al la festeno.


Sed iumomente mankis la vino.
Tiam la patrino de Jesuo diris al li: «Ili ne plu havas vinon».
Jesuo respondis:
«Virino, kion vi volas de mi? Mia horo ankoraŭ ne venis».
La patrino diris al la servistoj: «Faru ĉion, kion ajn li diros al vi».


Estis tie ses ŝtonaj akvo-vazoj, destinitaj por la purigado de la Judoj,
kun enteno de po cent litroj.
Jesuo diris al ili: «Plenigu la vazojn per akvo».
Kaj ili plenigis tiujn ĝis la rando.
Poste li diris al ili: «Nu, ĉerpu el ili, kaj portu al la festenestro».
Kaj ili alportis.
La festenestro gustumis la akvon nun fariĝintan vino.
Sed li ne sciis, de kie ĝi venis.
Sciis tion nur la servistoj, kiuj ĉerpis la akvon.
Ĝin gustuminte, la mastro alvokis la fianĉon kaj diris al li:
«Ĉiuj prezentas unue la bonan vinon;
kaj post kiam oni jam drinkis, la malpli bonan;
sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun!»


Ĉi tiun komencon de signoj faris Jesuo en Kana de Galileo,
montrante sian potencon,
kaj liaj disĉiploj kredis je li.


- Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo!

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
K. Ĉiam li estu laŭdata.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

POST LA EVANGELIO (Psa 78(79) 13)

K. Ni, via popolo
kaj ŝafaro, kiujn vi paŝtas,
ĉiam fidos nur je vi,
ni anoncos eterne viajn laŭdojn.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, la Sinjoro, kiu rigardis al la humileco de Maria
kaj ŝin elektis kiel Patrinon de Kristo,
rigardu al nia malriĉo kaj kontentigu niajn propetojn.


L. Ni preĝu kune kaj diru: "En vi, Sinjoro, estas nia espero"
K. En vi, Sinjoro, estas nia espero.

L. Por la semajno de preĝoj por la unueco de la kristanoj, kiu komenciĝas hodiaŭ, por ke ĝi estigu interkomprenon kaj repaciĝon inter la kristanoj, cele al la plenumo de la vortoj de Kristo: “por ke ili estu unu”: ni preĝu.
K. En vi, Sinjoro, estas nia espero.

L. Por la homoj, kiuj laciĝas kaj suferas dum la ĉiutaga laborado kaj en la servado al la aliaj: cele ke la Sinjoro ilin igu ĝojaj kaj persistemaj en la misio, kiun ili havas: ni preĝu.
K. En vi, Sinjoro, estas nia espero.

L. Por nia asembleo: cele, ke ĉiu el ni, partoprenante en la Eŭkaristio, iĝu pli kaj pli preta kaj je dispono de tio, kion la Sinjoro petas pere de la okazoj al bono, kiuj daŭre al ni prezentiĝas:ni preĝu.
K. En vi, Sinjoro, estas nia espero.

(aliaj intencoj)



KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Ho Dio de amo, akceptu la petojn de tiuj, kiuj fidas je via kompatemo kaj donu al ni vian protektadon en ĉiuj kontraŭaĵoj de la vivo. Per Kristo nia Sinjoro.
K. Amen.

EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu la korpo de Kristo, via Filo.
K. Amen.

La diakono aŭ la celebranto, verŝas vinon en la kalikon kaj iom da akvo mallaŭte dirante:



C. El la malfermita flanko de Kristo elvenis sango kaj akvo.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu la sango de Kristo, Via Filo.
K. Amen

La celebranto kliniĝe diras mallaŭte:



C. Kun humilo kaj pento ni petas, Sinjoro, ke vi akceptu nin,
kaj nia ofero tiel plenumiĝu antaŭ vi hodiaŭ, ke ĝi plaĉu al vi, Sinjoro Dio.


KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, por celebri riĉrezulte la Eŭkaristion, sakramenton de unueco de la Eklezio, ni kune proklamu la katolikan kredon.

C. MI KREDAS JE UNU DIO,
C.K. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per Kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.


(Oni klinas la kapon, ĝis: “fariĝis homo”)

Kaj per la Sankta Spirito li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj li revenos kun gloro,
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
Kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Sanktigu, ho Patro, la donacojn, kiujn ni prezentas al vi kaj, pro ĉi ofero, purigu niajn korojn de ĉiuj kulpospuroj. Per Kristo nia Sinjoro.
K. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K. Estas inde kaj juste.

Vere estas inde kaj juste, guste kaj save, ke ni ĉiam, ĉi tie kaj ĉie danku vin, Sankta Patro, kaj ke ni kantu kun voĉoj ĝojaj vian potencon kaj vian gloron eternan.
Vi, por faciligi al ni la zorgojn de la vivo, nin konsolis per la riĉeco de viaj donacoj, kaj por nin revoki al la origina feliĉo, vi sendis al ni de la ĉielo Jesuon Kriston, vian Filon kaj nian Sinjoron.
Per ĉi tiu mistero de graco, kune kun la anĝeloj, ni ĝoje kantu la himnon de via laŭdo:


C.K. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

(oni surgenuiĝu)


(Kun etenditaj manoj, la celebranto diras:)

C. Vere Sankta vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

(La celebranto kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:)



Ni petas do:
sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de via Spirito,

(Li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferaĵojn, aldonante:)



por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango
de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(La celebranto kunigas la manojn.


En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe, laŭ la postulo de ilia signifo.)

Kiam li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,

(La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:)



Li prenis la panon
kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,
dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

(La celebranto montras al la popolo la konsekritan hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras. Poste li daŭrigas:)



Simile post la vespermanĝo,

(li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:)



prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante,
li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi kaj por ĉiuj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

(La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras.


Poste li diras:)

ANAMNEZO

C. Jen la mistero de la kredo!
K. Savanto de la mondo, Kiu liberigis nin per via kruco kaj resurekto, savu nin.

(Etendante la manojn, la celebranto diras:)



C. Memorante pri lia morto kaj resurekto, ni oferas al vi, Sinjoro,
la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,
dankante, ke vi konsideris nin indaj
stari antaŭ vi kaj servi al vi.
Kaj humile ni petegas
ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo,
ni unuiĝu per la Sankta Spirito.


Rememoru, Sinjoro,
vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo
kaj perfektigu ĝin en la karitato
kune kun nia Papo .................
nia Episkopo ................., kaj la tuta klerikaro.


Memoru ankaŭ niajn gefratojn,
kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto,
kaj ĉiujn, kiuj mortis en via kompato;
kaj akceptu ilin en la lumon de via vizaĝo.


Kompatu nin ĉiujn, ni petas,
ke kun la beata Dipatrino virga Maria,
kun la beata Jozefo, ŝia fianĉo,
kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj,
kiuj surtere plaĉis al vi,
ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori vin.

(La celebranto kunigas la manojn)



Per via Filo Jesuo Kristo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon kun la hostio kaj la kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:)



Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K. Amen.

RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Ps. 3, 5-7a)

K. Per mia voĉo mi kriis al la Sinjoro,
Kiu de sia sankta monto min aŭskultis.
Eĉ de mil malamikoj mi ne timos la atakon.


C. Gvidataj de la Spirito de Jesuo kaj lumigataj de la evangelia saĝo, ni kuraĝas diri:

C.K. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via regno.
Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.


(Kun etenditaj manoj, la celebranto daŭrigas:)

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj;
donu favore pacon en niaj tagoj,
por ke, helpitaj de via kompato,
ni estu ĉiam liberaj de la peko
kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero,
atendante la beatan esperon
kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
K. Ĉar via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al viaj apostoloj:
"Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi",
ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de via Eklezio;
kaj degnu laŭ via volo pacigi kaj unuigi ĝin.
Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
K. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via Spirito.

(mallaŭte)
C. La akcepto de via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,
ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno,
sed pro via kompato, ĝi utilu al mi
kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.


(La celebranto genufleksas, prenas la hostion kaj, tenante ĝin iom super la pateno, sin turnas al la popolo kaj diras klarvoĉe:)

C. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.
Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.


(Kaj, kun la popolo, li aldonas unufoje:)

C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


(mallaŭte:)
C. La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.
C. La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon aŭ hostiujon, iras al komuniiĝontoj kaj montras al ĉiu el ili hostion iom levitan, dirante:)

C. La korpo de Kristo.
(La komuniiĝanto respondas:) Amen.

KANTO DUM LA KOMUNIO (Ps. 32 (33), 18-19)

K. La Sinjoro gardas siajn fidelulojn
kaj tiujn, kiuj esperas je lia kompato.
Ilin li forŝiras de la morto,
kaj ilin nutras, se ili malsatas.

ORACIO POST LA KOMUNIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
Kune kun la forto kaj la ĝojo de la ĉiela manĝaĵo, per kiu vi nin patre nutris, ĉe la Eŭkaristia bankedo, kreskigu en ni, ho Dio viva kaj vera, la agadon de via graco; kaj permesu, ke ĉi tiu Pano de vivo igu nin kapablaj akiri la eternajn benojn, kiuj estas ofertitaj al nia espero. Per Kristo nia Sinjoro.
K. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K. Amen.

C. Ni foriru en paco.
K. En la nomo de Kristo.



Elŝuti 56.28 Kb.


Elŝuti 56.28 Kb.