Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Enira antifono (Ps. 104 (105),13) (starante) K

Elŝuti 63.57 Kb.

Enira antifono (Ps. 104 (105),13) (starante) K




Dato11.11.2017
Grandeco63.57 Kb.

Elŝuti 63.57 Kb.

2.a de Pasko – jaro A – N.L.A.

2.a DIMANĈO DE PASKO
Dimanĉo in albis depositis
(ja fine demetitaj la baptovestoj)


ENIRA ANTIFONO (Ps. 104 (105),13) (starante)

K. La Sinjoro elkondukis al libero
sian popolon en jubilo,
siajn elektitojn kun ĝoja kantado, haleluja.


C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
K. Amen.

KONFESO DE PEKOJ.

C. Gefratoj, por inde celebri la sanktajn misterojn, ni agnosku niajn pekojn.

(mallonga silento)

C.K. Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn Anĝelojn, la Sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.


C. Dio Ĉiopova kompatu nin, li pardonu niajn pekojn kaj nin konduku al la eterna vivo.

K. Amen.

GLORO AL DIO

C. GLORO AL DIO EN LA ALTOJ

C.K. Kaj sur la tero paco al la homoj de lia bonvolo.
Ni laŭdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni gloras vin,
ni dankas al vi pro via granda gloro, Sinjoro Dio,
ĉiela Reĝo, Dio Patro Ĉiopova.
Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l' Patro;
kiu forigas la pekojn de l' mondo, kompatu nin,
kiu forigas la pekojn de l' mondo, akceptu nian petegon,
kiu sidas dekstre de la Patro, kompatu nin.
Ĉar vi sola estas sankta, vi sola Sinjoro,
vi sola Plejaltulo,
Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro.
Amen.


JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)
Dio, Kiu amas la senkulpecon kaj ĝin redonas,
al Vi alligu la korojn de Viaj filoj:
Vi, Kiu nin liberigis de la tenebroj de la spirito,
ne permesu, ke ni ankoraŭ malapudiĝu de Via lumo.
Per Jesuo Kristo Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio,
Kiu vivas kaj regas kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito,
dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.


K. Amen.

LITURGIO DE LA PAROLO (sidante)

LEGAĴO (Ago 4, 8-24a)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Jesuo Kristo, la nazaretano, kiun vi krucumis, sed kiun Dio relevis el la mortintoj."

L. Legado de la Agoj de la Apostoloj

En tiuj tagoj.
Plenigite de la Sankta Spirito, Petro diris:
«
Regantoj de la popolo kaj altranguloj!
Hodiaŭ vi petas de mi, ke ni respondu
en proceso pri bonfaro al kompatinda malsanulo,
kaj ke ni klarigu, kiamaniere li resaniĝis.
Estu do konate al vi kaj al la tuta popolo de Izraelo:
ĉi tiu homo staras antaŭ vi resanigita,
ĉar ni alvokis Jesuon Kriston, la nazaretanon,
kiun vi krucumis, sed kiun Dio relevis el la mortintoj.
Li estas ŝtono, kiun vi, konstruantoj, forĵetis,
kaj kiu fariĝis la fundamenta ŝtono.
Nur li povas savi nin.
Ne estas en la mondo alia homo,
al kiu Dio donis povon savi nin.»


Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano,
kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj,
ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj,
ili ne havis, kion kontraŭdiri.
Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio,
ili interkonsiliĝis, dirante:
«Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj?
ĉar estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem,
ke rimarkinda signo fariĝis per ili,
kaj nei ĝin ni ne povas.
Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo,
ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo.»
Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili
tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:
«Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu;
ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis.»
Kaj ili, denove minacinte,
trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni,
liberigis ilin, pro la popolo;
ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo.
Ĉar estis pli ol kvardekjara la viro,
sur kiu fariĝis ĉi tiu signo resaniga.


Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj
kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj diris al ili.
Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime.


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

PSALMO (Ps. 117 (118))

L. La ŝtono, kiun forĵetis la konstruantoj,
nun estas fundamenta ŝtono.


K. La ŝtono, kiun forĵetis la konstruantoj,
nun estas fundamenta ŝtono.


L. Ĉiuj gloru la Sinjoron, ĉar Li estas bona;
kaj lia mizerikordo daŭras eterne.
Izrael diru:
«Lia mizerikordo daŭras eterne».
La domo de Aaron diru:
«Lia mizerikordo daŭras eterne».


K. La ŝtono, kiun forĵetis la konstruantoj,
nun estas fundamenta ŝtono.


L. La ŝtono, kiun forĵetis la konstruantoj,
fariĝis fundamenta ŝtono.
Ĉi tion faris la Sinjoro:
mirindaĵo al niaj okuloj.


K. La ŝtono, kiun forĵetis la konstruantoj,
nun estas fundamenta ŝtono.


L. Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras;
Mia Dio, Vin mi altigas.
Ĉiuj gloru la Sinjoron, ĉar Li estas bona;
kaj lia mizerikordo daŭras eterne.


K. La ŝtono, kiun forĵetis la konstruantoj,
nun estas fundamenta ŝtono.


EPISTOLO (Kol 2, 8-15)

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Enterigite kun Kristo en bapto, kun li ankaŭ vi estas kunlevitaj."

L. Letero de la Sankta Apostolo Paŭlo al la Koloseanoj

Gefratoj,
Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo,
laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo.
Ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco,
kaj vi estas plenigitaj en li,
kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato.
En li ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita,
en la demeto de la korpo de la karno,
sed en la cirkumcido de Kristo:
enterigite kun li en bapto, kun li ankaŭ vi estas kunlevitaj
per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.
Li vivigis kun li ankaŭ vin, kiuj estis malvivaj pro viaj eraroj
kaj pro la necirkumcido de via karno,
pardoninte al ni ĉiujn erarojn
kaj elviŝinte la dekreton skribitan kontraŭ ni,
kiu, en ordonoj, estis al ni malfavora:
li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco.
Foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn,
parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en Kristo
.


- Jen la parolo de Dio.
K. Al Dio estu danko!

KANTO ĈE LA EVANGELIO (Joh 20,29) (starante)

K. Haleluja, haleluja.
Vi kredas, ĉar vi Min vidis, Tomaso;
feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas!

Haleluja

EVANGELIO (Joh 20, 19-31)

(mallaŭte)
Purigu mian koron kaj miajn lipojn, ho ĉiopova Dio, por ke mi povu digne anonci vian evangelion.

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

"La apero de Jesuo en la vespermanĝejo ĉeestante Tomaso"

C. Legado de la Evangelio laŭ Johano
K. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

C. En tiu tempo. Kiam vesperis en tiu unua tago de la semajno,
la disĉiploj estis kune en la vespermanĝejo,
kun pordoj fermitaj pro timo antaŭ la Judoj.
Subite Jesuo venis, ekstaris meze de ili kaj salutis ilin:
«Paco estu kun vi!».
Poste li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon.
La disĉiploj ĝojis, vidante la Sinjoron.
Denove Jesuo diris al ili: «Pacon al vi!
Kiel la Patro sendis Min, tiel ankaŭ Mi sendas vin!».
Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:
«Ricevu la Sanktan Spiriton:
kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estos pardonitaj;
kies vi ne pardonos, al tiuj ili ne estos pardonitaj».


Tomaso, nomata Didimo, unu el la dek du disĉiploj,
ne estis kun ili, kiam Jesuo venis.
La aliaj disĉiploj tiam diris al li: «Ni vidis la Sinjoron!»
Sed li deklaris:
«Se mi ne vidos en liaj manoj la truojn de la najloj,
se mi ne metos mian fingron tien,
kaj se mi ne tuŝos per la mano la vundon de lia brusto,
mi ne kredos».
Post ok tagoj la disĉiploj denove estis tie, kaj ankaŭ Tomaso kun ili.
La pordoj estis fermitaj.
Jesuo aperis, haltis en la mezo kaj salutis:
«Paco estu al vi!»
Poste li diris al Tomaso:
«Etendu ĉi tien vian fingron kaj rigardu miajn manojn;
etendu vian manon kaj tuŝu mian vunditan bruston.
Estu ne plu nekredema, sed kredanta!»
Tomaso respondis al li: «Mia Sinjoro kaj mia Dio!»
Jesuo diris al li:
«Vi kredas, ĉar vi Min vidis:
feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas!»
Jesuo faris multajn aliajn miraklajn signojn antaŭ Siaj disĉiploj,
kiuj ne estis skribitaj;
sed ĉi tiuj estis skribitaj, por ke vi kredu,
ke Jesuo estas la Mesio kaj la Filo de Dio.
Se vi kredas je li, pere de li vi havos vivon.


- Jen la parolo de la Sinjoro.
K. Al Kristo estu laŭdo!

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
K. Ĉiam li estu laŭdata.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

POST LA EVANGELIO (Kp. Ps. 148, 2-3)

K. Anĝeloj ĉiuj, laŭdu la Sinjoron,
ĉielaj aroj, laŭdu la Sinjoron.
Laŭdu lin, suno kaj luno;
Lin laŭdu, steloj ĉielaj. haleluja.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, al la Patro, kiu en la mortinta kaj resurektinta Kristo, igis nin siaj filoj, levu ni kun fido niajn preĝpetojn.

L. Ni preĝu kune kaj diru: "Aŭskultu nin, Patro bona"
K. Aŭskultu nin, Patro bona.

L. Por la Eklezio, komunumo malfermita al la espero kaj al la karitato: ĝi povu ĉiam laŭiri la vojon indikitan de via Filo, ni preĝas al vi.

K. Aŭskultu nin, Patro bona.

L. Por la katekistoj: en sia eduka tasko ili kapablu transdoni al la novaj generacioj la belecon de la fido, ni preĝas al vi.

K. Aŭskultu nin, Patro bona.

L. Por la familioj: ili malkovru la dimanĉon kiel grandvaloran tempon por rekrei sian humanecon kaj sian spiritan sperton, ni preĝas al vi.

K. Aŭskultu nin, Patro bona.

L. Por ni ĉiuj: renovigitaj de la donaco de la paska graco, ni kapablu alporti la fruktojn de boneco kaj paco, por la konstruo de nova humanismo, ni preĝas al vi.

K. Aŭskultu nin, Patro bona.

(aliaj intencoj)



KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Ho Patro pardonema, kiu estas fidela laŭ via amo al ni, kaj je ĉiu reveno de la Paska festo plivivigas la kredon de la popolo al vi konsekrita, plivigligu la donacon de la vivo, por ke ĉiuj viaj filoj komprenu, kiu Spirito ilin naskis kaj kia valora sango ilin elaĉetis. Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu la korpo de Kristo, Via Filo.
K. Amen.

(La diakono aŭ la celebranto, verŝas vinon en la kalikon kaj iom da akvo mallaŭte dirante:



C. El la malfermita flanko de Kristo elvenis sango kaj akvo.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu la sango de Kristo, Via Filo.
K. Amen

(La celebranto, kliniĝinte diras mallaŭte:)



C. Kun humilo kaj pento ni petas, Sinjoro, ke vi akceptu nin,
kaj nia ofero tiel plenumiĝu antaŭ vi hodiaŭ,
ke ĝi plaĉu al vi, Sinjoro Dio.


KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, por celebri fruktoporte la Eŭkaristion, sakramenton de la unueco de la Eklezio, ni kune konfesu la katolikan kredon:

C. MI KREDAS JE UNU DIO,
C.K. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per Kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.


(Oni klinas la kapon, ĝis: "fariĝis homo")

Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro,
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
Kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Turnu bonvoleme la rigardon, ho Dio, al la donacoj, kiujn al vi oferas kun ĝojo via Eklezio, kaj faru el ili sakramenton de savo por tiuj, kiuj ilin ricevas kun fido. Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K. Estas inde kaj juste.

Vere estas inde kaj juste vin danki, ho Dio senfine kompatema.
La Sinjoro Jesuo, pere de la mistero de la Pasko,
nin konvinkis forlasi ĉian difekto-montran malnovaĵon
por ke ni iru laŭ la nova realo de la Spirito.
Tiamaniere estas al ni donita la oportuno
preterpasi ĉian teruran riskon de eterna morto,
kaj por la kredantoj estas gardata la ĝojiga espero de vivo senfina.
Pro ĉi tiu via donaco, ho Patro,
en la pleneco de la Paska ĝojo,
ekzultadas la homaro sur la tuta tero,
kaj kun la asembleo de la anĝeloj kaj de la sanktuloj,
ĝi ĥore kantadas la himnon de via gloro:


C.K. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

(oni surgenuiĝu)


(Kun etenditaj manoj, la celebranto diras:)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

(La celebranto kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:)



Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito,

(Li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferaĵojn, aldonante:)



por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango
de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(La celebranto kunigas la manojn.


En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe, laŭ la postulo de ilia signifo.)

Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,

(La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:)



Li prenis la panon
kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,
dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

(La celebranto montras al la popolo la konsekritan hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras. Poste li daŭrigas:)



Simile post la vespermanĝo,

(li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:)



prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante,
Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

(La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras.


Poste li diras:)

ANAMNEZO

C. Jen la mistero de la kredo!

K. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

(Etendante la manojn, la celebranto diras:)



C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro,
la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,
dankante, ke Vi konsideris nin indaj
stari antaŭ Vi kaj servi al Vi.
Kaj humile ni petegas
ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo,
ni unuiĝu per la Sankta Spirito.


Rememoru, Sinjoro,
Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo
kaj perfektigu ĝin en la karitato
kune kun nia Papo .................
nia Episkopo ................., kaj la tuta klerikaro.


Memoru ankaŭ niajn gefratojn,
kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto,
kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato;
kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.


Kompatu nin ĉiujn, ni petas,
ke kun la beata Dipatrino virga Maria,
kun la beata Jozefo, ŝia fianĉo,
kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj,
kiuj surtere plaĉis al Vi,
ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin.

(La celebranto kunigas la manojn)



Per Via Filo Jesuo Kristo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon kun la hostio kaj la kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:)



Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K. Amen.

RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (kp. Joh. 20, 19-20)

K. Jesuo reviviĝinta, nia Sinjoro,
aperis inter siaj disĉiploj kaj diris:
«Paco al vi», haleluja.
Vidante la Sinjoron,
la disĉiploj estis plenigitaj je ĝojo, haleluja.


C. Obeante la vorton de la Savinto kaj formitaj de lia Dia instruo, ni kuraĝas diri:

C.K. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.


(Kun etenditaj manoj, la celebranto daŭrigas:)

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj;
donu favore pacon en niaj tagoj,
por ke, helpitaj de Via kompato,
ni estu ĉiam liberaj de la peko
kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero,
atendante la beatan esperon
kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.


K. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj:
"Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi",
ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio;
kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin.
Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.


K. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
K. Kaj kun via Spirito.

C. (mallaŭte)
La akcepto de Via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,
ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno,
sed pro Via kompato, ĝi utilu al mi
kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.


(La celebranto genufleksas, prenas la hostion kaj, tenante ĝin iom super la pateno, sin turnas al la popolo kaj diras klarvoĉe:)

C. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.
Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.


(Kaj, kun la popolo, li aldonas unufoje:)

C.K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


(mallaŭte:)
C. La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.
C. La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon aŭ hostiujon, iras al komuniiĝontoj kaj montras al ĉiu el ili hostion iom levitan, dirante:)

C. La korpo de Kristo.
(La komuniiĝanto respondas:) Amen.

KANTO DUM LA KOMUNIO (Joh. 20, 27)

K. «Etendu vian manon - diras Jesuo al Tomaso -
kaj ekkonu la vundojn de la najloj, haleluja,
kaj ne estu nekredema, sed kredanto».
Haleluja, haleluja, haleluja.


ORACIO POST LA KOMUNIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
Disdonu abunde, ho Dio, al niaj koroj la gracon de la Paskaj sakramentoj, por ke tio kapabligu nin akcepti la riĉecon de la releviĝinta vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.


K. Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
K. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Kliniĝu por la beno.
Dio, Kiu per la releviĝo de la Kristo starigis nian savon kaj nin igis filoj Liaj, donu al vi la feliĉon de Lia beno.


K. Amen.

C. La Elaĉetinto, Kiu donis al ni la donacon de la vera libero, igu vin partopreni en la heredaĵo eterna.

K. Amen.

C. Estu vi, kiuj pere de la bapto kun Li releviĝis en la kredo, kapablaj konkeri, per vivo sankta, la eblecon Lin iam renkonti en la ĉiela patrujo.

K. Amen.

C. Kaj la beno de Dio ĉiopova, la Patro  kaj la Filo  kaj la Sankta  Spirito, descendu sur vin, kaj kun vi ĉiam restu.

K. Amen.

C. Ni foriru en paco.

K. En la nomo de Kristo.



Elŝuti 63.57 Kb.


Elŝuti 63.57 Kb.